Facila spiro. Ivan Bunin En tombejo, super fresxa argila tumulo staras nova kruco el kverko, fortika, peza, glata. Estas aprilo, la tagoj grizas, monumentoj de la vasta provinca tombejo elfore videblas tra nudigintaj arboj, kaj malvarma vento sencese tintigas porcelanan florkronon cxe la piedo de la kruco. Kaj sur la krucon mem estas enmuntita sufice granda konveksa porcelana medaliono, en la medaliono estas fotoportreto de junulino en gimnazia ago kun gojplenaj, mirinde viglaj okuloj. Sxi estas Olja Mescerskaja. Kiel knabinon sxin nenio distingis el amaso da brunaj gimnaziaj uniformoj: kion oni povus diri pri sxi krom tio, ke sxi apartenas al la gento de cxarmaj, ricxaj kaj felicxaj knabinoj, ke sxi havas bonajn lernokapablojn, sed estas petolema kaj tute neglektema rilate al la edifoj, kiujn provizas al sxi la klasa mentorino? Poste komencigxis sxia mirinde rapida disfloro kaj maturigxo. En la ago de dek kvar jaroj sxi, krom minca talio kaj sveltaj kruroj, havis jam bone konturigxintajn mamojn kaj cxiujn cxi formojn, kies fascinon gis nun ne kapablis esprimi la homaj vortoj; dekkvin-jara sxi jam famis kiel belulino. Kiom zorge arangxis la harojn iuj el sxiaj amikinoj, kiom puremaj ili estis, kiom kontrolis siajn diskretajn movojn! Sed sxi timis nenion - nek inkajn makulojn sur la fingroj, nek postkuran ekrugxon sur la vizagxo, nek tauxzitan hararangxon, nek nudigxintan pro kurfalo genuon. Sen iuj zorgoj kaj klopodoj sxiaflanke, iel nepercepteble venis al sxi cxio, kio tiom diferencigis sxin dum du sxiaj lastaj jaroj el la tuta gimnazio - gracio, eleganteco, lerto, hela brilo de la okuloj... Neniu tiel dancis dum baloj kiel Olja Mesxcxerskaja, neniu glitkuris kiel sxi, neniu estis tiom amindumata kiel sxi, kaj ial neniun tiom adoris malpliagxaj klasoj ol sxin. Nepercepteble sxi transformigxis el infano al junulino, kaj nerimarkeble fortigxis sxia gimnazia famo, kaj jam startis rumoroj, ke sxi estas frivola, ke sxi ne povas vivi sen adorantoj, ke sxin gxis frenezigxo amas gimnaziano Sensxin, ke kvazaux ankaux sxi lin amas, sed sxia favoro estas tiom variigxema, ke li foje atencis sian vivon. En sia lasta vintro Olja Mesxcxerskaja tute foligxis en vortico de gajo, kiel oni kutimis diri en la gimnazio. La vintro ricxis je negxo, suna lumo, frosto, la suno frue descendis post la altan abiaron, nepre serena, lumradia, auxguranta ankaux por morgauxo froston kaj sunan brilon, promenadon laux Sobornaja strato, glitkuradon en la urba gxardeno, rozkoloran vesperon, muzikon kaj la cxiaman amason da homoj glitantan cxiuflanken sur la skatejo, en kiu Olja Mesxcxerskaja sxajnis esti la plej senzorga, la plej felicxa. Kaj foje dum la granda pauxzo inter lecionoj, kiam sxi kvazaux vento kuradis en la asemblea halo, postcxasata de aro da beate kricxantaj unuaklasaninoj, oni subite vokis sxin al la gimnazia estrino. Sxi abrupte haltis, nur foje profunde ekspiris, ordigis la harojn per rapida kaj jam kutima virineca gesto, tiris la angulojn de la antauxtuko sxultren kaj kun radiantaj okuloj suprenkuris. La estrino - junaspekta, sed grizhara - trankvile sidis kun trikajxo enmane cxe skribotablo sub portreto de la caro. - Bonan matenon, mademoiselle Mesxcxerskaja, - sxi diris france sen forturni la okulojn de la trikajxo.- Bedauxrinde, jam ne unuafoje mi estas devigita voki vin kaj paroli kun vi rilate de via konduto. - Jes, mi auxskultas, madame, - respondis Mesxcxerskaja, venante al la tablo, rigardante sxin hele kaj vivece, tamen kun la vizagxo senesprima, kaj sxi riverencis tiom facile kaj gracie kiel nur sxi sciis. - Auxskultos vi min ne bone, bedauxrinde, mi jam spertis tion,- diris la estrino kaj tirante la fadenon, kiu rotaciigis sur polurita planko la volvajxon, al kiu scivoleme rigardis Mesxcxerskaja, levis la okulojn. - Mi ne ripetos cxion denove, nek parolos longe,- diris sxi. Al Mesxcxerskaja tre placxis tiu cxi mirinde pura kaj granda kabineto, tiel bone spiranta dum frostaj tagoj per varmo de la brilanta forno kaj per fresxo de konvaloj sur la skribotablo. Sxi rigardis al la juna caro, pentrita plenstatura meze de iu brila salono, poste al rekta harlinio inter la blondaj, zorge frizitaj haroj de l' estrino, kaj atente silentis. - Vi ne plu estas knabino, - dusence diris la estrino, kasxe incitigxante. - Jes, madame, - simple, preskaux gaje respondis Mesxcxerskaja. - Nek jam virino, - ecx pli emfaze diris la estrino, kaj sxia pala vizagxo iomete rugxigxis. - Jen por komenci - kion signifas via hararangxo? Gxi estas tiu de matura virino. - Mi ne kulpas, madame, ke mi havas bonajn harojn,- respondis Mesxcxerskaja kaj tusxetis per ambaux manoj siajn bele arangxitajn harojn. - Ho, jen kio, vi do ne kulpas! - diris la estrino. - Vi ne kulpas pri la hararo, vi ne kulpas pri tiuj cxi multekostaj kombiloj, vi ne kulpas pri tio, ke vi ruinigas viajn gepatrojn per acxetigo de dudekrublaj sxuetoj! Sed mi ripetas al vi, vi tute neglektas tion, ke vi dume estas nur gimnazianino... Kaj tiumomente Mesxcxerskaja sen perdi la simplecon kaj trankvilon, subite intervenis gxentile: - Mi pardonpetas, madame, sed vi eraras: mi estas virino. Kaj cxu vi scias, kiu kulpas pri tio? Li estas amiko kaj najbaro de mia pacxjo, kaj via frato - Aleksej Mihxajlovicx Malutin. Okazis tio pasintsomere en vilagxo... Kaj monaton post tiu cxi konversacio kozaka oficiro, hida kaj plebeska, neniel rilata al la socia rondo, al kiu apartenas Olja Mesxcxerskaja, pafmortigis sxin sur fervojstacia kajo, meze de granda homamaso, jxus veninta el trajno. Kaj la nekredebla, konsterninta la estrinon, konfeso de Olja Mesxcxerskaja perfekte konfirmigxis: la oficiro deklaris al la jugxesploristo, ke Mesxcxerskaja tentis lin, intime rilatis kun li, jxuris edzinigxi al li, sed cxe la stacidomo, en la tago de l' murdo, akompanante lin dum lia forveturo al Novocxerkask, subite diris al li, ke sxi neniam emis ami lin, ke cxiuj paroloj pri la geedzigxo estas nura sxia cxikano pri li, kaj sxi donis al li por legi tiun pagxon el la taglibro, kie temis pri Malutin. - Mi rigarde trakuris tiujn liniojn kaj sur la sama kajo, kie sxi promenis, atendante kiam mi finos legi, pafis sxin, - diris la oficiro. - La taglibro jen, vidu, kio estas skribita en gxi la dekan de julio de la pasinta jaro. En la taglibro estis skribita jeno: "Nun estas la dua horo postnoktmeze. Mi profunde ekdormis, sed tuj vekigxis... Hodiaux mi farigxis virino! Pacxjo, panjo kaj Anatolcxjo, ili cxiuj forveturis urben, kaj mi restis sola. Mi tiom felicxis, ke mi estis sola! Matene mi promenis en gxardeno, en kamparo, vizitis arbaron, al mi sxajnis, ke mi estas sola en la tuta mondo, kaj miaj pensoj estis tiom bonaj, kiom neniam antauxe. Mi ankaux tagmangxis sola, poste mi dum tuta horo pianludis, pro la muziko mi havis impreson, ke mi vivos eterne kaj pli felicxe ol iu ajn. Poste mi ekdormis en la kabineto de pacxjo, kaj je la kvara min vekis Katarinjo kaj diris, ke vizite venis Aleksej Mihxajlovicx. Mi tre gxojis pri lia veno, estis al mi tre agrable akcepti lin. Li venis per para jungajxo de siaj Vjatkaj cxevaloj, tre belaj, kaj ili la tutan viziton staris cxe la portiko, li restis, cxar estis pluvo, kaj li esperis, ke gxis vespero la vojo sekigxos. Li bedauxris, ke ne trovis hejme pacxjon, estis tre vigla kaj kondutis kun mi kvazaux adoranto, multe sxercis, ke delonge amas min. Kiam ni antaux te-trinko promenis en gxardeno, le vetero denove ravis, la suno brilis tra la tuta malseka post pluvo gxardeno, kvankam farigxis tute malvarme, kaj li tenis min subbrake kaj parolis, ke li estas Fauxsto kun Margareta. Li estas kvindekses-jara, sed ankoraux tre bela kaj nepre bone vestita - al mi ne placxis nur tio, ke li venis en pelerin-mantelo - li odoras anglan odekolonon, kaj liaj okuloj estas tute junaj kaj nigraj, kaj la barbo estas elegante dividita je du longaj partoj kaj la tuta estas argxent-kolora. Dum te-trinko ni sidis sur la vintra verando, mi kvazaux eksentis malsanon kaj ekkusxis sur sofon, kaj li fumis, poste li sidigxis apud min, denove komencis iun komplimentadon, poste komencis esplori kaj kisi mian manon. Mi sxirmis la vizagxon per silka tuko, kaj li kelkfoje kisis min sur la lipojn tra la silko... Mi ne komprenas, kiel gxi povis okazi, mi frenezigxis, mi neniam konjektis, ke mi estas tia! Nun por mi restas nur unu vojo... Mi sentas al li tiom fortan abomenon, ke ne povos travivi tion!..." La urbo dum tiuj cxi aprilaj tagoj farigxis pura kaj seka, pavimaj sxtonoj blankigxis, iri laux ili estis facile kaj agrable. Cxiudimancxe post la meso laux Sobornaja strato kondukanta eksterurben ekiras malgranda virino, funebre vestita, kun nigraj glacea-ledaj gantoj kaj ebon-fusta ombrelo. Sxi trairas laux la sxoseo malpuran placon, kie pluras fulgo-nigraj forgxejoj, kaj fresxe ventas kampara aero, plu inter klostro kaj prizono blankas cxiel-deklivo kaj grizas printempa kampo, kaj poste, kiam oni trairas inter flakoj sub muro de la klostro kaj turnas sin maldekstren, oni vidas kvazaux grandan malaltan gxardenon, cxirkauxitan de blanka muro, super kies pordego estas surskribo: Konsumpcio de l' Di-Patrino. La malgranda virino diskrete krucsignas sin kaj kutime iras laux la cxefa aleo. Atinginte benkon, starantan kontraux la kverka kruco, sxi sidas en vento kaj printempa malvarmo dum horo, dum du horoj, gxis kiam tute frostigxas sxiaj piedoj en legxeraj sxuoj kaj la mano en streta ganto. Auxskultante printempajn birdojn, dolcxe kantantajn ankaux en malvarmo, auxskultante ventsonoron en la porcelana krono, sxi pensas foje, ke fordonus duonon da sia vivo por ke nur ne estu antaux sxiaj okuloj tiu cxi malviva florkrono. La krono, la tumulo, la kverka kruco! Cxu estas eble, ke sub gxi trovigxas la knabino, kies okuloj tiom senmorte radias el tiu konveksa porcelana medaliono sur la kruco, kaj kiel unuigi kun cxi tiu pura rigardo la tutan hororon, asociitan nun kun la nomo de Olja Mesxcxerskaja? - Sed en la fundo de sia animo la malgranda virino estas felicxa, kiel cxiuj homoj, senrezerve donantaj sin al iu revo. Tiu cxi virino estas la klasa mentorino de Olja Mesxcxerskaja, maljuna frauxlino, delonge vivanta per iu fantaziajxo, substituanta por sxi la realan vivon. La unua tia fantaziajxo estis sxia frato, malricxa kaj neniel rimarkinda suboficiro - sxi ligis tutan sian animon kun li, kun lia estonto, kiu ial sxajnis al sxi brila. Kiam li estis mortigita en la batalo apud Mukdeno, sxi provis konvinki sin, ke sxi estas poridea laborulino. La morto de Olja Mesxcxerskaja kaptis sxin por nova revo. Nun Olja Mesxcxerskaja igxis la objekto por sxiaj sencxesaj pensoj kaj sentoj. Sxi vizitas la tombon en cxiu festo, dum horoj kontemplas la kverkan krucon, rememoras la palan vizagxeton de Olja Mesxcxerskaja en cxerko, en cxirkauxo de floroj, kaj ankaux tion, kion sxi foje hazarde auxdis: foje dum granda pauxzo inter lecionoj, promenante en la gimnazia gxardeno, Olja Mesxcxerskaja rapide, tre rapide parolis al sia intima amikino, korpulenta, altstatura Subotina: - Mi legis en unu libro de pacxjo - li havas multajn antikvajn, kuriozajn librojn - kian belon devas havi la virino... Tie, vidu, tiom multe estas dirite, ke cxion memori ne eblas: nu, memkompreneble, nigraj, kun koloro de bolanta pecxo, okuloj - je Dio, gxuste tiel estas skribite: de bolanta pecxo! - nigraj kiel nokto okulharoj, delikata tenera vangorugxo, minca talio, la brakoj pli longaj ol ordinare - cxu vi sentas, pli longaj! - malgrandaj piedoj, modere granda busto, bele rondaj tibikarnoj, konkokoloraj genuoj, oblikvaj sxultroj - mi multon preskaux parkere ellernis, tiom cxio cxi estas vera! - sed precipas, cxu vi imagas kio? - Facila spiro! Sed mi ja havas gxin, auxskultu nur kiel mi suspiras, - vere ja facile, cxu? Nun tiu cxi facila spiro denove dissolvigxis en la mondo, en tiu cxi nuba cxielo, en tiu cxi malvarma printempa vento Ivan Bunin RUSJA Post la deka horo vespere rapida trajno Moskvo-Sebastopolo haltis en eta stacio post Podolsk, kie gxi ne devus halti, kaj ion atendis sur la dua trako. En la trajno al malfermita fenestro de unuaklasa vagono venis sinjoro kaj sinjorino. Konduktoro kun rugxa lanterno en la pendanta mano estis transpasxanta la relojn, kaj la sinjorino demandis: - Diru, kial ni staras? La konduktoro respondis, ke la alidirekta ekspresa trajno malfruas. En la stacio estis mallume kaj triste. Jam delonge krepuskigxis, sed okcidente, post la stacio, post la nigraj arboplenaj kampoj, plu mortece lumis longa somera moskva cxielrugxo. Al la fenestro fluis humida marcxa odoro. En la silento de ie auxdigxis monotona kaj kvazaux same humida knaro de krekso. Li apogis sin al la fenestro, sxi - al lia sxultro. - Foje mi logxis cxi tie dum ferioj, - li diris. - Mi estis repetitoro en bieno proksimume kvin verstojn de cxi tie. Enuiga regiono. Maldensa arbaro, pigoj, kuloj kaj libeloj. Cxie mankis ajna spektinda pejzagxo. En la bieno oni povis gxui la horizonton nur de la mezanino. La domo estis, certe, en la rusa biena stilo, sed tute senprizorga - la mastroj estis malricxigxintaj - malantaux la domo estis similajxo de gxardeno, malantaux la gxardeno estis iu lago aux marcxo superkovrita per skirpoj kaj nimfeoj; kaj estis neevitebla platfunda boato cxe la marcxa bordo. - Kaj, certe, enuanta biena frauxlino, kiun vi veturigis sur la marcxo. - Jes, cxio estis kiel devis esti. Sed la frauxlino ne estis enuanta. Mi veturigis sxin plej ofte dum noktoj, kaj ecx rezultis poeziece. La tutajn noktojn la cxielo okcidente estis verdeta, travidebla, kaj tie cxe la horizonto, samkiel nun io bruletis, bruletis... Trovigxis nur unu remilo, kiu similis fosilon, kaj mi remis per gxi kvazaux sovagxulo - jen dekstraflanke, jen maldekstraflanke. La alia bordo estis malhela pro la maldensa arbaro, sed malantaux gxi tiu stranga duonlumo restis la tutan nokton. Kaj cxie estis neimagebla silento - nur kuloj gxemis kaj libeloj flugis. Mi neniam pensis ke ili flugas nokte, sed evidentigxis ke ili iucele flugas. Ecx estis terure. Finfine la alidirekta trajno ekbruis, tondre kaj vente alflugis, kunfluigxinte je ora strio da lumigitaj fenestroj, kaj preterimpetis. La vagono tuj removigxis. La konduktoro eniris la kupeon, lumigis gxin kaj komencis pretigi la litojn. - Do kion vi havis kun tiu frauxlino? Cxu veran amhistorion? Ial vi neniam rakontis al mi pri sxi. Kia sxi estis? - Maldika, alta. Sxi surhavis flavan indienan sarafanon, kaj sur sxiaj nudaj piedoj estis kamparanaj sxuoj plektitaj el iu bunta lano. - Ankaux, do, en la rusa stilo? - Mi pensas ke plej versxajne en la malricxeca stilo. Mankis kion surmeti, do estis sarafano. Krome, sxi estis pentristino, studis en pentro-lernejo de Stroganov. Ankaux sxi mem estis pitoreska, ecx ikon-aspekta. Longa nigra harligo lauxlonge de la dorso, brunhauxta vizagxo kun la etaj malhelaj nevusoj, mallargxa sengxiba nazo, nigraj okuloj, nigraj brovoj... La haroj estis sekaj kaj akraj, iom bukligxintaj. Cxio cxi tre bele distingigxis fone de la flava sarafano kaj muslinaj manikoj de l' cxemizo. Kaj sxiaj maleoloj kaj la piedoj en la plektitaj sxuoj estis sekaj, kun la ostoj elstarantaj sub la delikata bruna hauxto. - Mi konas tiun tipon. En la kurso mi havis la saman amikinon. Versxajne sxi estis histeriulino. - Probable. Des pli, ke vizagxe sxi similis la patrinon, kaj la patrino, kiu estis el la gento de iuj orient-sangaj princoj, suferis ion similan al nigra melankolio. Sxi vidigis sin nur cxe tablo. Sxi venis, sidigxis kaj silentis, tusetis sen levi la okulojn, kaj konstante movis jen trancxilon, jen forkon. Sed se sxi estis ekparolanta, do tiel subite kaj lauxte, ke oni tremeris. - Kaj la patro? - Ankaux silentema kaj seka, alta; eksarmeano. Nur ilia knabo, kiun mi instruis, estis simpla kaj cxarma. La konduktoro eliris el la kupeo dirinte, ke la litoj estas pretaj, kaj deziris bonan nokton. - Kiun nomon sxi havis? - Rusja. - Kio estas tiu nomo? - Tute simpla - Marusja. - Cxu vi do tre amis sxin? - Certe, sxajnis ke terure amis. - Sed sxi? Li iom silentis kaj seke respondis: - Probable ankaux sxi same pensis. Sed ni dormu. Mi ege lacigxis dum la tago. - Tre cxarme! Vi ja interesis min. Nu, rakontu almenaux per kelkaj vortoj, kiel kaj per kio via amhistorio finigxis. - Neniel. Mi forveturis, jen fin' de l' afer'. - Kial vi ne edzinigis sxin? - Evidente mi antauxsentis renkonti vin. - Ne, serioze? - Nu, cxar mi mortpafis min, kaj sxi mortpikis sin per ponardo... Ili lavis sin, brosis la dentojn kaj fermigxis en la estigxinta mallargxeco de la kupeo, senvestigxis kaj kun la vojagxa gxojo kusxigxis sub la fresxan glacean littukan tolon kaj sur la samajn kusenojn, kiuj konstante glitis de la levita kap-apogilo. Bluviola superporda trueto kviete rigardis en la mallumon. Sxi baldaux ekdormis, sed li ne dormis, li kusxis, fumis kaj enpense rigardis al tiu somero... Ankaux sxia korpo estis kovrita per multaj malhelaj nevusoj - cxi tiu eco estis rava. Cxar sxiaj sxuoj estis molaj, sen kalkanumoj, sxia tuta korpo malkvietis sub la flava sarafano. La sarafano estis largxa, legxera, kaj sxia longa knabina korpo fartis en gxi libere. Foje dum pluvo sxi malsekigis la piedojn, enkuris el la gxardeno en la salonon, kaj li impetis sensxuigi kaj kisi sxiajn malsekajn stretajn plandojn - tian felicxon li neniam spertis en la vivo. La fresxa odoranta pluvo bruis pli rapide kaj pli dense post la pordo malfermita al la balkono; en la senlumigxinta domo cxiuj dormis post la tagmangxo - kaj terure timigis lin kaj sxin nigra koko kun metal-verda rebrilo, kun granda flamanta kresto, ankaux enkurinta el la gxardeno frapante per la ungoj la plankon gxuste en tiu varma minuto, kiam ili tute forgesis la singardemon. Vidinte ilin saltstarigxi de sur la sofo, gxi haste kaj klinigxinte, kvazaux pro delikateco, kuris reen sub la pluvon mallevinte la brilantan voston... Unuatempe sxi dauxre observis lin; kiam li parolis al sxi, sxi malhele rugxigxis kaj respondis per moka murmurado; cxetable sxi ofte moketis lin lauxte parolante al la patro: - Ne regalu lin, pacxjo, estas senutile. Li ne sxatas varenikojn. Cetere, li ankaux kvas-supon ne sxatas, kaj nudelon ne sxatas, kaj acidlakton neglektas, kaj kazeon abomenas. Matene li instruis la knabon, sxi estis okupita pri la mastrumado - sxi prizorgis la tutan domon. La tagmangxo okazis je la unua horo posttagmeze, post la mangxo sxi iris al sia mezanino aux, se ne pluvis, en la gxardenon, kie cxe betulo staris sxia pentrostablo, kaj sxi, svinge defendante sin de la kuloj, pentris la naturon. Kelkan tempon poste sxi komencis vizitadi la balkonon kie li posttagmangxe sidis kun libro en kurba kana fotelo; sxi staris, interplektinte la manojn post sia dorso, kaj rigardis lin svage ridetante: - Cxu eblas ekscii, kiajn sagxajxojn vi bonvolas pristudi? - Historion de la Franca revolucio. - Ahx, Dio mia! Mi ne sciis, ke en nia domo aperis revoluciulo! - Sed kial vi forgesis vian pentradon? - Tuj-tuj mi entute forgesos. Mi konvinkigxis pri la propra sentalenteco. - Sed montru al mi ion el viaj pentrajxoj. - Cxu vi opinias ke vi iel kompetentas pri la pentroarto? - Vi estas ege memama. - Jes, mi pekas pri tio... Finfine sxi proponis al li promeni sur la lago; subite sxi firme diris: - Sxajne, en nia tropika loko la pluvema periodo finigxis. Ni amuzigxu. Kvankam nia boatacxo estas suficxe putra kaj gxia fundo estas truigita, sed mi kaj Pecxjo sxtopis cxiujn truojn per skirpoj... La tago estis varma, vaporplena; cxeborda herbo, buntigita de flavaj ranunkoloj, estis sufoke varmigita de la humida varmo, kaj super la herbo malalte svarmis sennombraj pal-verdaj papilioj. Li ellernis sxian konstante rikanan parolon, kaj diris veninte al la boato: - Finfine vi degnis proksimigxi al mi! - Finfine vi kolektis la pensojn por respondi al mi! - vigle sxi respondis kaj saltis sur la boatan pruon, timiginte ranojn kiuj de cxiuj flankoj ekplauxdis en la akvon; sed subite sxi akute jelpis kaj stamfante levis la sarafanon gxis la genuoj: - Kolubro! Kolubro! Li pretere vidis la brilan brunecon de sxiaj nudaj kruroj, kaptis de la pruo la remilon, frapis la surfunde serpentumantan kolubron, subkrocxis gxin, kaj malproksime forjxetis en la akvon. Sxi estis pala je iu hindeca palo, la nevusoj sur sxia vizagxo pli malheligxis, la nigreco de la haroj kaj okuloj kvazaux plinigrigxus. Sxi faciligite respiris: - Kia abomenajxo! Ja ne vane la vorto "hororo" devenas de "kolubro". La kolubroj cxe ni estas cxie, kaj en la gxardeno, kaj sub la domo... Kaj Pecxjo, imagu, prenas ilin per la manoj! La unuan fojon sxi ekparolis kun li simple, kaj la unuan fojon ili rigardis unu la alian rekte en la okulojn. - Sed kia bravulo vi estas! Vi tre bone frapis gxin! Sxi tute rekonsciigxis, ridetis kaj, kurinte de la pruo al la pouxpo, gaje sidigxis. En sia timo sxi konsternis lin per la beleco, kaj nun li tenere pensis: ja sxi ankoraux estas knabineto! Sed sxajniginte indiferentan mienon, li zorgoplene eniris la boaton kaj, pusxinte la remilon al la gelateneca fundo, turnis la boatan pruon antauxen kaj ektrenis gxin tra la interplektita densajxo de subakvaj herboj direkte al verdaj skirpaj brosoj kaj florantaj nimfeoj, cxion antauxe kovrantaj per la sentrua tavolo da sia dika ronda foliaro; li kondukis la boaton al la akvo kaj sidigxis sur mezan benketon, remante jen dekstraflanke, jen maldekstraflanke. - Cxu vere bone? - sxi kriis. - Tre! - li respondis, demetante la kaskedon, kaj turnigxis al sxi: - bonvolu jxeti gxin apud vi, alie mi forsvingos gxin en cxi trogon kiu, mi pardonpetas, tamen enlasas akvon kaj plenas je hirudoj. Sxi metis la kaskedon sur siajn genuojn. - Vi ne zorgu, jxetu gxin ien ajn. Sxi alpremis la kaskedon al la brusto: - Ne, mi gardos gxin! Denove lia koro tenere tremis, sed li denove returnigxis kaj komencis forte sxovi la remilon en la akvon, brilantan inter la skirpoj kaj nimfeoj. Kuloj gluigxis al la vizagxo kaj manoj, cxio cxirkauxe blindigis per varma argxento: vapora aero, sxancela sunlumo, bukla blankeco de nuboj, milde brilantaj en la cxielo kaj en malplenejoj inter la insuloj de skirpoj kaj nimfeoj; cxie estis tre malprofunde kaj videblis la fundo kun la subakvaj herboj, sed gxi iel ne malhelpis la senfundan profundegon, en kiun plongxis la respegulata cxielo kun la nuboj. Subite sxi denove jelpis, kaj la boato klinigxis flanken: sxi sxovis de l' pouxpo la manon en la akvon kaj, kaptinte la nimfean tigon, tiel abrupte tiris gxin al si, ke klinigxis kune kun la boato - li apenaux sukcesis ekstari kaj kapti sxin je la akseloj. Sxi ekridis kaj, dorse falinte sur la pouxpon, sxprucis per la malseka mano akvogutojn rekte en liajn okulojn. Tiam li denove kaptis sxin kaj, ne komprenante kion li faras, kisis la ridantajn lipojn. Sxi rapide brakumis lian kolon kaj mallerte kisis lian vangon... De tiam ili flosis dum noktoj. La sekvan tagon post la tagmangxo sxi vokis lin en la gxardenon kaj demandis: - Cxu vi amas min? Li arde respondis, memorante la hierauxajn kisojn en la boato: - Ekde la unua tago de nia renkontigxo! - Ankaux mi, - sxi diris. - Ne. Komence mi malamegis vin - sxajnis al mi ke vi tute ne rimarkas min. Sed, dank' al Dio, tio jam estas en la pasinteco. Cxi-vespere, kiam cxiuj enlitigxos, venu tien denove kaj atendu min. Sed eliru el la hejmo lauxeble plej atenteme - la panjo observas cxiun mian pasxon, sxi estas aliene jxaluza. Nokte sxi venis al la bordo kun plejdo surbrake. Pro la gxojo li renkontis sxin konfuzite, nur demandinte: - Por kio la plejdo? - Stulta! Ja por ni estos malvarme. Nu, rapide sidigxu kaj remu al la alia bordo... La tutan vojon ili silentis. Kiam ili alflosis al la aliflanka arbaro, sxi diris: - Nu jen. Nun venu al mi. Kie estas la plejdo? Ahx, gxi estas sub mi. Kovru min, mi frostigxis, kaj sidigxu. Jen tiel... Ne, atendu, hieraux ni interkisigxis iel sencele, nun mi mem unue kisu vin, sed nur milde, milde... Kaj vi brakumu min... cxie... Sub la sarafano sxi havis nur cxemizon. Sxi tenere, apenaux tusxante, kisis la randojn de liaj lipoj... Li kun la malklarigxinta kapo jxetis sxin sur la pouxpon. Sxi pasie brakumis lin... Iom kusxinte pro senfortigxo, sxi levigxis kaj diris kun la rideto de felicxa laco kaj ankoraux neestingigxinta doloro: - Nun ni estas geedzoj. La panjo diras ke sxi ne eltenos mian edzinigxon, sed mi nun ne volas pensi pri tio... Sciu, ke mi volas banigxi, mi sxategas tion fari nokte... Sxi senvestigxis trans la kapon, sxia tuta longa korpo ekblankis en la obskuro, kaj sxi komencis cxirkauxigi la kapon per la harligo, levinte la manojn, montrante la malhelajn akselojn kaj la levigxintajn mamojn, ne hontante sian nudecon kaj la malhelan triangulon sub la ventro. Cxirkauxliginte, sxi rapide kisis lin, saltstarigxis, tutkorpe falis en la akvon, malantauxeniginte la kapon, kaj ekbruis per la piedoj. Poste li haste helpis sxin vestigxi kaj kovrigxi per la plejdo. En la obskuro fabele vidigxis sxiaj nigraj okuloj kaj nigraj haroj zonitaj per la harligo. Li ne plu kuragxis tusxi sxin, nur kisis sxiajn manojn kaj silentis pro la neeltenebla felicxo. Dauxre sxajnis ke iu estas en la mallumo de la cxeborda arbaro, kie diversloke sensone lumetis lampiroj - iu staras kaj auxskultas. Fojfoje tie io singarde susuris. Sxi levis la kapon: - Haltu, kio estas? - Ne timu, tio estas, versxajne, rano elrampanta al la bordo. Aux erinaco en la arbaro... - Sed se kaprikorno? - Kiu kaprikorno? - Mi ne scias. Sed nur imagu: el la arbaro eliras iu kaprikorno, staras kaj auxskultas... Mi tre bone fartas, mi volas babili terurajn stultajxojn! Kaj li denove premis al la lipoj sxiajn manojn, fojfoje kiel ion sanktan li kisis sxiajn malvarmajn mamojn. Sxi farigxis tute nova estajxo por li! Kaj restis sen estingigxi la verdeta duonlumo malantaux la nigreco de la malalta arbaro, apenaux respeguligxanta malproksime en la plate blankanta akvo; akre odoris, kiel celerio, rosoplenaj cxebordaj kreskajxoj, mistere kaj kajxole gxemis kuloj; kaj flugis, flugadis teruraj sendormaj libeloj, mallauxte knarante super la boato kaj plu, super la noktece brilanta akvo. Kaj konstante ie io susuris, rampis, penetris... Post unu semajno li estis malbelege, kun malhonoro forpelita el la hejmo, konsternita pro terureco de la absolute neatendita disigxo. Iam post tagmangxo ili sidis en la salono kaj, tusxante unu la alian per la kapoj, rigardis bildojn en malnovaj kajeroj de "Niva". - Cxu vi ankoraux ne cxesis ami min? - Stulta. Terure stulta! - sxi flustris. Subite auxdigxis la milde kurantaj pasxoj - kaj sur la sojlo aperis sxia duonfreneza panjo en nigra silka malordigita negligxo kaj forfrotitaj marokenaj pantofloj. Sxiaj nigraj okuloj tragike brilis. Sxi enkuris kvazaux al scenejo, kaj kriis: - Mi komprenis cxion! Mi antauxsentis, mi observis! Fripono, sxi ne estos via! Kaj, suprenjxetinte la manon en la longa maniko, sxi surdige pafis el antikva pistolo, per kiu Pecxjo timigis paserojn sxargante gxin nur per pulvo. Li, kovrita de fumo, impetis al sxi, kaptis sxian persistan manon. Sxi liberigxis, frapis per la pistolo lian frunton, sange vundinte lian brovon, jxetis la pistolon al li kaj, auxdinte ke en la domo oni kuras direkte al la krioj kaj pafo, kriis: - Nur se mi mortos sxi venos al vi! Se sxi fugxos kun vi, mi tiutage pendumos min aux saltos de sur la tegmento! Fripono, for el mia hejmo! Maria Viktorovna, elektu: panjo aux li! Sxi flustris: - Vi, vi, panjo... Li rekonsciigxis, malfermis la okulojn - dauxre same persiste, mistere, tombece la blu-viola superporda trueto rigardis al li el la nigra mallumo, kaj la vagono kuregis kun la sama persiste antauxen impetanta rapideco, pendolante kaj sxanceligxante. Jam malproksime, malproksime restis tiu trista stacio. Kaj jam antaux dudek jaroj estis cxio cxi: arbaretoj, pigoj, marcxoj, nimfeoj, kolubroj, gruoj... Jes, ja ankaux gruoj estis - kiel li povis forgesi ilin! Cxio estis stranga dum tiu mirinda somero, stranga estis ankaux paro da gruoj, de tempo al tempo alflugantaj de ie al la marcxa bordo, stranga estis ankaux tio ke nur sxin solan ili lasis al si kaj, kurbigante la subtilajn longajn kolojn, kun tre rigora sed favora scivolemo rigardis al sxi desupre kiam sxi, milde kaj legxere kurante al ili en siaj buntaj sxuoj, subite kauxris antaux ili, disvolvinte sian flavan sarafanon, kaj kiam sxi infanece verve rigardis al iliaj belegaj kaj minacaj nigraj pupiloj strete cxirkauxigitaj de la malhele griza ringo, simila al tiu de rajok. Li rigardis al sxi kaj al ili de malproksime, per binoklo, kaj klare vidis iliajn etajn brilantajn kapetojn - ecx iliajn ostajn naztruojn, fendojn de la fortikaj grandaj bekoj, per kiuj ili unubate mortigis kolubrojn. Iliaj mallongaj korpoj kun la lanugaj vostaj faskoj estis strecxe tegitaj per sxtalkolora plumaro; skvamaj bastonetoj de la kruroj estis enorme longaj kaj subtilaj - unu havis tute nigrajn, la alia verdetajn krurojn. Foje ili plurajn horojn staris sur unu kruro en la nekomprenebla senmoveco, foje ili senkauxze saltetis, etendante la grandegajn flugilojn; kaj foje ili gravaspekte promenis, pasxante lante, ritme, levante la krurojn, bule kunmetante tri siajn fingrojn, kaj mallevis la krurojn malbuligante la fingrojn, dismovante ilin kvazaux rabulajn ungojn, kaj ili konstante balancis la kapojn... Kvankam, kiam sxi estis alkuranta al ili, li ne plu pensis pri io kaj nenion vidis - li vidis nur sxian disvolvigxintan sarafanon, mortvolupte tremante cxe la penso pri sxia brunhauxta korpo sub la sarafano, pri la malhelaj nevusoj sur sxia korpo. Kaj en ilia lasta tago, dum ilia lasta apudsidado en la salono sur la sofo, kun kajero de malnova "Niva" sxi same tenis enmane lian kaskedon, premante gxin al la brusto, samkiel iam sxi faris en la boato, kaj parolis, brilanta al liaj okuloj per siaj gxojaj nigre-spegulecaj okuloj: - Mi tre amas vin nun, kaj mankas al mi io pli kara ol ecx tiu odoro ene de la kaskedo, la odoro de via kapo, kaj de via acxa kolonja akvo! - - Post Kursk, en restoracia vagono, kiam post matenmangxo li trinkis kafon kun konjako, la edzino diris al li: - Kial vi tiom multe trinkas? Estas, sxajne, jam la kvina pokaleto! Cxu vi plu sopiras, rememorante vian bienan frauxlinon kun la ostozaj plandoj? - Sopiras, sopiras, - li respondis, malagrable ridetante. - La biena frauxlino... Amata nobis quantum amabitur nulla! - Cxu latine? Kion tio signifas? - Tion vi ne bezonas scii. - Vi estas tre malafabla, - sxi diris, senzorge spirinte, kaj komencis rigardi post la sunplenan fenestron. (1940) Tradukis Grigori Arosev