Palto. Nikolaj Gogol En la departemento... sed prefere la departemento ne estu nomita. Ekzistas nenio pli kolera ol cxiaspecaj departementoj, regimentoj, kancelarioj kaj, alivorte, cxiaspecaj publikaj oficejoj. Nun cxiu privatulo jam opinias ke ofendante lin oni ofendas la tutan socion. Oni diras, ke antaux nelonge la policestro el urbo, kies nomon mi ne memoras, sendis oficialan leteron, en kiu li klare skribis, ke la sxtataj institucioj pereas kaj ke lia sankta nomo estas tute vane tromenciata. Kiel pruvon li aldonis al la letero grandegan volumon de iu romantika verko, en kiu cxiun dekan pagxon aperas policestro, kelkloke ecx tute ebria. Tial por eviti cxiajn malagrablajxojn ni prefere nomu la menciitan departementon certa departemento. Do, en certa departemento servis certa oficisto. Oni ne povas diri, ke la oficisto estis rimarkinda; li estis iom malalta, iom variolmarkita, iom rufhara, ecx lauxaspekte iom blinda, kun eta kalvajxo sur la frunto, kun faltoj ambauxflanke de la vangoj, kaj kun vizagxkoloro kiun oni nomas hemoroida... Kion fari? La peterburga klimato kulpas. Lia rango (cxar cxe ni oni devas antaux cxio anonci la rangon) estis tiu, kiun oni nomas eterna titola konsilisto, pri kiu, kiel estas konate, multe spritis kaj ridis diversaj verkistoj, kiuj havas lauxdindan kutimon ataki tiujn, kiuj ne povas mordi ilin. Lia familinomo estis Basxmacxkin. Laux la nomo mem estas klare, ke gxi devenas de basxmak, sed tute ne estas konate, kiam, en kiu epoko kaj kiamaniere gxi devenis de tiu vorto. Liaj patro, avo kaj ecx la bofrato, kaj cxiuj ceteraj Basxmacxkinoj senescepte uzis botojn, sxangxante plandumojn tri foje en la jaro. Lia nomo estis Akakij Akakijevicx. Probable gxi sxajnas al la leganto iom stranga kaj speciale trovita por la novelo, sed kredu, ke neniu sercxadis gxin, sed pro cirkonstancoj oni ne povis doni alian nomon. Tio okazis jene. Akakij Akakijevicx naskigxis nokte, se mia memoro ne trompas, la 23an de marto. Lia patrino, jam mortinta, la edzino de sxtata oficisto kaj tre bona virino, decidis lauxregule bapti la infanon. La patrino ankoraux kusxis en sia lito, kontraux la pordo; dekstre de sxi staris la baptopatro, Ivano Ivanovicx Jerosxkin, bonega viro, fakestro en la senato, kaj la baptopatrino, la edzino de la kvartalestro, tre virta virino, Arina Semjonovna Belobrjusxkova. Oni proponis al la naskintino elekti lauxplacxe unu el tri nomoj: Mokkij, Sossij, aux nomi la infanon memore pri martiro Hxozdazat. "Ne, - sxi pensis, - jen kiaj nomoj". Por komplezi sxin, oni malfermis la kalendaron aliloke; ankaux tie estis tri nomoj: Trifilij, Dula kaj Varahxasij. "Jen vera puno, - diris la maljuna virino, - kiaj nomoj; mi, vere, neniam auxdis ilin. Tauxgus ecx Varadat aux Varuhx, sed ne Trifilij kaj Varahxasij". Oni turnis la pagxon kaj tie estis: Pavsikahxij kaj Vahxtisij. "Nu, mi jam vidas, - diris la maljuna virino, - kian sorton li havas. Se tiel okazas, prefere li estu nomita same, kiel lia patro. Lia patro estis Akakij, do ankaux la filo estu Akakij". Tiel aperis Akakij Akakijevicx. Oni baptis la infanon, kaj cxe tio li ekploris kaj grimacis, kvazaux antauxsentante, ke li estos titola konsilisto. Do, cxio okazis tiamaniere. Ni priskribis tion, por ke la leganto mem vidu, ke tio okazis pro nepra neceso kaj ke tute ne estis eble doni alian nomon. Neniu povas rememori, kiam li ekoficis en la departemento, kaj kiu enoficigis lin. Multaj direktoroj kaj aliaj estroj sxangxigxis, sed oni vidis lin cxiam sur la sama loko, en la sama tenigxo, en la sama posteno de kopianto, kaj tial cxiuj poste kredis, ke li evidente venis en la mondon jam tute preta, en la ofica uniformo kaj kun la kalvajxo sur sia kapo. En la departemento oni tute ne respektis lin. La gardistoj ne ekstaris, kiam li preteriris; ili ecx ne rigardis lin, kvazaux tra la akceptejo flugus ordinara musxo. La estroj traktis lin iel malvarme kaj despote. Iu vicfakestro povis simple meti sub lian nazon paperojn, dirinte nek "kopiu", nek "jen, interesa, bona tasko", nek ion similan, kion oni diras en la decaj oficejoj. Li do prenis, rigardante nur la paperon, sen atenti: kiu kaj kiurajte metis gxin al li. Preninte, li tuj komencis kopii gxin. Junaj oficistoj mokis lin kaj spritis pri li tiom, kiom ebligis al ili la kancelaria spriteco; ili rakontis en lia cxeesto diversajn historiojn, kiujn ili elpensis pri li; ili diris, ke lia mastrino, sepdekjara maljunulino, batas lin, kaj demandis, kiam okazos ilia nupto; sur lian kapon ili sxutis paperetojn, kaj nomis tion negxo. Sed Akakij Akakijevicx neniam respondis al ili ecx unuvorte, kvazaux antaux li neniu estus; tio ecx ne gxenis lian laboron: malgraux cxiuj gxenoj li faris neniujn erarojn dum la skribado. Nur se sxerco estis tute netolerebla, kiam oni pusxis lian manon, malhelpante al li labori, li prononcis: "Lasu min, kial vi ofendas min?" Io stranga estis en tiuj vortoj kaj en la vocxo, per kiu la vortoj estis prononcataj. En gxi auxdigxis io tiel kompatiga, ke junulo, antaux nelonge eklaborinta tie, kiu imitante la aliajn permesis al si ridi pri li, subite haltis, kvazaux trapikita per lanco, kaj ekde tiu tempo antaux la junulo cxio sxangxigxis kaj montrigxis sub alia aspekto. Iu nenatura forto forpusxis lin de la kolegoj, kun kiuj li konatigxis, preninte ilin por homoj decaj kaj mondumaj. Dum longa tempo, en plej gajaj minutoj, en lia imago aperis la malalta oficisto kun la kalvajxo sur la frunto kaj kun la penetrantaj vortoj: "Lasu min, kial vi ofendas min?" - kaj en tiuj penetrantaj vortoj sonis aliaj vortoj: "Mi estas via frato". La kompatinda junulo sxirmis sin per la mano, kaj en sia vivo li multfoje tremis, vidante kiel multan kontrauxhomecon la homo havas, kaj kiel multe da brutala krudeco estas kasxita en la rafinita klera mondumeco, kaj ecx - ho Dio! - en tiu homo, kiun la mondumo taksas nobla kaj honesta... Apenaux ie troveblus alia homo, kiu tiel vivus sian oficon. Ne suficxas diri, ke li servis fervore - ne, li servis kun amo. Tie, en la kopiado, al li vidigxis iu varia kaj agrabla mondo. Gxuo bildigxis sur lia vizagxo. Kelkaj literoj estis liaj favoratoj; skribante ilin li sxangxigxis: li ridetis, kaj palpebrumis, kaj lipumis tiel, ke en lia vizagxo oni sxajne povus legi cxiun literon, kiun skribis lia plumo. Se oni promocius lin laux lia fervoro, li, je sia propra mirego, eble igxus ecx sxtata konsilisto; tamen per sia servo li ricevis nur tion, kion liaj spritaj kolegoj nomis: "insigno honora kaj hemoragio dolora". Tamen oni ne povas diri, ke li tute ne estis atentata. Unu el la direktoroj, bonkora homo, volis rekompenci lian longan servadon kaj ordonis doni al li ion pli gravan ol simplan kopiadon; nome, al li estis ordonite el jam preta dokumento fari alian dokumenton por alia departemento; necesis nur sxangxi la titolojn kaj kelkloke skribi "mi" anstataux "li". Tio laborigis lin tiel, ke li tute sxvitis, frotis la frunton kaj finfine diris: "Ne, prefere donu al mi ion por kopii". De tiu tempo li por cxiam restis kopianto. Sxajnis, ke krom la kopiado por li nenio ekzistis. Li tute ne pensis pri sia vesto: lia uniformo havis ne la verdan koloron, sed samtempe rufan kaj farunan. Lia kolumo estis mallargxa kaj malalta, kaj pro tio lia kolo, kiu fakte ne estis longa, super la kolumo sxajnis eksterordinare longa, kiel la koloj de la gipsaj katidoj kun sxanceligxantaj kapoj, dekojn da kiuj rusaj alilandanoj portas sur siaj kapoj. Cxiam io gluigxis al lia uniformo: jen fojnero, jen iu fadeno. Krome li majstris specialan arton: surstrate li venis sub fenestrojn tiam, kiam oni forjxetis el ili ian rubajxon, kaj pro tio li havis sur sia cxapelo citrolajn kaj melonajn sxelojn kaj similajn sentauxgajxojn. Ecx unu fojon en sia vivo li ne atentis tion, kio estas farata kaj okazanta surstrate, kion, kiel estas konate, cxiam atentas cxiu lia samsortano, juna oficisto, kies viglaj okuloj estas tiel akraj, ke ili rimarkas trans la strato ecx dissxiritan subplandan rimenon de pantalono - tiaj okazoj cxiam kauxzas ruzan rideton sur lia vizagxo. Sed ecx kiam Akakij Akakijevicx rigardis ion, li en cxio vidis siajn netajn liniojn, surpaperigitajn en pura kaj neta skribmaniero, kaj eble nur kiam cxevala muzelo, veninta de ie, aperis super lia sxultro kaj eligis venton el siaj nazotruoj sur lian vangon, nur tiam li rimarkis ke li estas ne meze de linio, sed meze de strato. Reveninte hejmen, li cxiam tuj altabligxis, rapide mangxis sian brasiksupon kaj pecon da bovajxo kun cepo, tute ne sentante la guston, mangxis cxion kun musxoj kaj cxio cetera, kion Dio sendis tiutempe. Sentinte, ke lia stomako plensxtopigxis, li forlasis la mangxotablon, prenis inkujon kaj kopiis paperojn, kiujn li prenis hejmen. Se li ne havis oficajn taskojn, li por la propra plezuro kopiis dokumentojn, precipe se papero estis rimarkinda ne pro bela stilo, sed cxar adresita al iu nova aux grava persono. Ecx en la horoj, kiam la peterburga griza cxielo tute malheligxis kaj kiam la tuta oficista popolo jam mangxis laux siaj kapabloj, konforme al la ricevata salajro kaj al la propra kapricemo, - kiam jam cxiuj sukcesis ripozi post departementa plumoknarado, kurado, propraj kaj fremdaj farendajxoj kaj cxio, kion nelacigebla homo propravole akceptas en la kvanto pli ol necesa, - kiam oficistoj rapidas dedicxi la restintan tempon por gxuoj: iuj pli viglaj kuras al teatro; iuj al strato, uzante tiun tempon por rigardado de iaj cxapeloj; iuj vespere utiligas gxin por komplimentoj al iu beleta junulino, stelo de eta oficista rondo; iuj, tio okazas plej ofte, simple iras al sia kolego en la tria aux kvara etagxo, al liaj du cxambretoj kun antauxcxambro aux kuirejo kaj iuj modaj pretendoj, lampo aux alia objekto, kiu postulis multajn elspezojn, rezignojn de tagmangxoj kaj festenoj, - do ecx en tiu tempo, kiam cxiuj oficistoj dissemigxas al logxejetoj de siaj amikoj por kartludi, glutante teon el glasoj kaj mangxante malmultekostajn biskotojn, enspirante tabakfumon el longaj cxibukoj, rakontante dum kartodisdonado iun klacxon, flugintan el la mondumo, kiun la rusa homo en neniu stato povas neglekti, aux se mankas temo, ecx rerakontante la eternan anekdoton pri la komandanto, al kiu oni raportis pri la rompita cxevala vosto de la monumento de Falconet, - do ecx kiam cxiuj strebis amuzigxi, - Akakij Akakijevicx donis sin al neniu amuzo. Neniu povis diri, ke li vidis lin en iu vespera festo. Satskribinte, li enlitigxis, ridetante cxe penso pri morgauxa tago: kion Dio sendos morgaux por kopiado? Tiel fluis la paca vivo de la homo, kiu kun kvarcentrubla salajro sukcesis esti kontenta pri sia sorto, kaj eble gxi tiel fluus gxis lia profunda maljuneco, se mankus malfelicxoj, sxutitaj sur la vivovojo ne nur de titolaj konsilistoj, sed ecx sur la vivovojo de sekretaj, efektivaj, kortegaj kaj cxiaj ceteraj konsilistoj, ecx sur la vivovojo de tiuj, kiuj al neniuj donas konsilojn, nek prenas konsilojn de aliaj. En Peterburgo estas forta malamiko de cxiuj, kiuj ricevas salajre cxirkaux kvarcent rublojn en la jaro. Cxi tiu malamiko estas nenio alia ol nia norda frosto, kvankam oni diras, ke gxi estas tre salubra. Post la oka horo matene, kiam la stratojn plenigas irantoj al la departementoj, gxi komencas doni tiel fortajn kaj pikajn frapojn sur cxiujn nazojn, ke la malfelicxaj oficistoj tute ne scias, kiel kasxi la nazojn. En la tempo, kiam ecx plej altrangajn personojn doloras la frunto pro la frosto, kaj larmoj aperas en iliaj okuloj, malfelicxaj titolaj konsilistoj foje estas tute sendefendaj. Ili povas savi sin nur per rapida kurado en siaj maldikaj paltoj tra kvin-ses stratoj kaj poste per forta stamfado en pordistejo por ke revarmigxu cxiuj iliaj kapabloj kaj talentoj por la ofica laboro, kiuj frostigxis dumvoje. Ekde iu tempo Akakij Akakijevicx eksentis, ke la frosto komencis dolorige piki lin je la dorso kaj sxultro, kvankam li penis lauxeble rapide trakuri sian spacon. Finfine li pensis, ke eble en lia palto estas iuj difektoj. Bone pririgardinte gxin hejme, li konstatis, ke en kelkaj lokoj, gxuste cxe la dorso kaj sxultroj, gxi jam similas reton; la drapo tiel trivigxis, ke gxi tralasis aeron, kaj la subsxtofo disfadenigxis. Necesas scii, ke ankaux la palto de Akakij Akakijevicx estis objekto de mokoj de oficistoj; ili ecx forprenis gxian noblan nomon "palto" kaj nomis gxin kapoto. Gxi efektive estis tre strange arangxita: gxia kolumo cxiujare malgrandigxis, cxar la kolumo servis kiel materialo por flikado de aliaj partoj. La flikado ne vidigis lertecon de tajloro kaj efektive aspektis malbele kaj sakece. Rimarkinte la kauxzojn, Akakij Akakijevicx decidis porti la palton al tajloro Petrovicx, kiu logxis en la kvara etagxo atingebla per la malantauxa sxtuparo. Malgraux la unuokuleco kaj variolmarkita vizagxo, li suficxe sukcese okupigxis pri riparado de oficistaj kaj aliaj pantalonoj kaj frakoj - kompreneble, nur kiam li estis en sobra stato kaj ne havis en la menso aliajn planojn. Kvankam ne endas multe rakonti pri tiu tajloro, sed ja en la novelo la karaktero de cxiu protagonisto devas esti klare montrita, kaj tial necesas ke ankaux Petrovicx estu prezentita al vi. Komence li estis nomata simple Gregorio kaj estis servutulo. Li igxis Petrovicx nur kiam li ricevis liberigon el la servuteco kaj komencis suficxe forte drinki dum cxiaj festoj, unue dum la grandaj festoj, kaj poste okaze de cxiuj ekleziaj festoj, kiuj estis kruce notitaj en la kalendaro. Tiuflanke li respektis la malnovajn morojn, kaj disputante kun la edzino li nomis sxin sendia virino kaj germanino. Cxar ni menciis lian edzinon, necesas prezenti ankaux sxin per kelkaj vortoj; sed, bedauxrinde, oni ne scias pri sxi multon, eble nur tion, ke Petrovicx havas la edzinon, kiu portas surkape kufon sed ne tukon; sxi apenaux povus fieri pro sia beleco; cxe renkontigxo kun sxi nur gvardiaj soldatoj rigardis tion, kio estis sub sxia kufo, movante siajn lipharojn kaj eligante iun specialan sonon. Irante supren laux la sxtuparo, kondukanta al Petrovicx - gxi lauxkutime estis priversxita per akvo, postlavajxo kaj tute saturita per tiu alkohola odoro, kiu mordas la okulojn kaj, kiel konate, cxiam estas en cxiuj malantauxaj sxtuparoj de la peterburgaj domoj - do, irante supren laux la sxtuparo, Akakij Akakijevicx jam pensis, kiom da mono petos Petrovicx, kaj decidis doni al li ne pli ol du rublojn. La pordo estis malfermita, cxar la mastrino, kuirante iun fisxon ellasis en la kuirejo tiel multe da fumo, ke ecx blatoj ne estis videblaj. Akakij Akakijevicx, nerimarkita de la mastrino, trairis la kuirejon kaj venis en la cxambron, kie li ekvidis Petrovicxon, kiu sidis sur largxa ligna nefarbita tablo, metinte sub sin la piedojn simile al turka pasxao. Li estis nudpieda, laux la kutimo de la laborantaj tajloroj. Akakij Akakijevicx tuj ekvidis lian bone konatan halukson kun kripligita ungo, dika kaj fortika kiel testuda kranio. Sur la kolo de Petrovicx pendis volvajxo de silko kaj fadenoj, kaj sur liaj genuoj estis iu cxifonajxo. Li jam dum kelkaj minutoj penis enmeti fadenon en la trueton de kudrilo sed ne povis trafi kaj tial tre koleris pri la mallumo kaj ecx pri la fadeno, duonvocxe grumblante: "Ne ensxovigxas, barbarino, vi jam tedegis min, fiulino!" Akakij Akakijevicx estis malkontenta pro tio, ke li venis, kiam Petrovicx koleris. Li sxatis fari mendojn cxe Petrovicx, kiam tiu havis iom da vaporo en la kapo, aux, laux la vortoj de lia edzino, "la unuokula diablo sxargxis sin per vinacxo". Kutime en tiu stato Petrovicx tre volonte konsentis redukti la prezon, ecx cxiam riverencis kaj dankis. Tamen poste la edzino venis plorante pro tio, ke la edzo pro la ebrieco konsentis labori kontraux mizera pago; sed la afero estis solvata per aldono de dek kopekoj. Sed nun Petrovicx estis, sxajne, sobra kaj tial severa, nemarcxandema kaj postulonta diable altan prezon. Akakij Akakijevicx komprenis tion kaj volis, kiel oni diras, reveni en la propran korton, sed la afero jam estis komencita. Petrovicx tre atente ekrigardis al li per sia sola okulo, kaj Akakij Akakijevicx kontrauxvole diris: - Saluton, Petrovicx! - Estu salutata, sinjoro, - Petrovicx diris, kaj direktis sian okulon al la manoj de Akakij Akakijevicx, dezirante vidi, kian predon li alportis. - Jen mi al vi, Petrovicx, tiel... Necesas scii, ke Akakij Akakijevicx esprimis sin plejparte per prepozicioj, adverboj kaj ecx per tiuj partikuloj, kiuj havas tute neniun signifon. Se la afero estis tre komplika, li kutime ecx tute ne finis frazojn kaj tre ofte la enkondukajn vortojn: "Tio ja, vere, tute tiel..." sekvis nenio, kaj li cxion forgesis, kredante ke li jam cxion diris. - Kio do? - diris Petrovicx kaj samtempe per sia sola okulo pririgardis lian tutan uniforman palton, ekde la kolumo gxis la manikoj, dorso, faldoj kaj butontruoj, kaj cxio estis bone konata al li, cxar li mem cxion cxi faris. Tiel kutimas la tajloroj: cxe la renkonto ili unue faras tion. - Jen mi tiel, Petrovicx... la palto jen, drapo... jen vidu, cxie en la aliaj lokoj, tute fortika, nur iom malpura, kaj lauxsxajne kvazaux malnova, sed gxi estas nova, kaj nur en unu loko iom tiel... surdorse, kaj ankaux en unu sxultro gxi iomete maldikigxis, kaj iomete sur la alia sxultro - vidu, jen cxio. Malmulte da laboro... Petrovicx prenis la kapoton, komence metis gxis sur la tablon, longe pririgardis gxin, poste balancis la kapon kaj prenis de fenestrobreto rondan tabakujon kun surkovrila portreto de iu generalo, nekonata, cxar la loko, kie estis lia vizagxo, estis truita per fingro kaj poste surgluita per kvarangula papereto. Snufinte tabakon, Petrovicx distiris la kapoton sur siaj brakoj, rigardis gxin kontraux la lumo kaj denove balancis la kapon. Poste li turnis gxin kun la subsxtofo supren kaj denove balancis la kapon, denove malfermis la kovrilon kun la generalo, surgluita per la papereto, kaj, snufinte tabakon, fermis la tabakujon, formetis gxin kaj finfine diris: - Ne, ne eblas ripari: acxa vesto! La koro de Akakij Akakijevicx preskaux saltis for. - Kial ne eblas, Petrovicx? - li diris preskaux kiel kajxolanta infano, - ja gxi nur iom maldikigxis cxe la sxultroj, ja vi havas iujn pecetojn da drapo... - Ja oni povas trovi pecetojn, pecetoj troveblas, - diris Petrovicx, - sed ne eblas surkudri ilin: gxi estas tute putra, gxi tuj truigxos, se oni tusxos gxin per kudrilo. - Kaj vi tuj metu flikajxon sur la truon. - Sed ne eblas fiksi la flikajxon, mankas io por alkudri gxin, tre eluzita. Gxi nur nomigxas drapo, sed gxi disflugos se vento blovos. - Sed vi iel fliku. Ja kiel gxi, vere tiel!.. - Ne, - Petrovicx rezolute diris, - oni povas fari nenion. Tre malbona stato. Prefere vi, kiam komencigxos la malvarma vintra tempo, faru el gxi varmajn piedcxifonojn, cxar la sxtrumpoj ne varmigas. Ilin la germanoj elpensis por preni al si pli multe da mono (Petrovicx sxatis cxe oportuna okazo piki la germanojn), sed versxajne por vi necesos fari novan palton. La vorto "novan" nebuligis la okulojn de Akakij Akakijevicx, kaj cxio, kio estis en la cxambro, malklarigxis antaux li. Li klare vidis nur la generalon kun la surgluita vizagxo sur la kovrilo de la Petrovicxa tabakujo. - Cxu vere novan? - li diris, kvazaux ankoraux dormante, - ja mi por tio ecx monon ne havas. - Jes, novan, - diris Petrovicx kun barbara trankvilo. - Nu, sed se necesus la novan, cxu gxi eble tiel... - Do, kiom gxi kostos? - Jes. - Necesos elposxigi tri kvindekojn kaj iom pli, - diris Petrovicx kaj signifoplene kunpremis la lipojn. Li sxategis drastajn efektojn, li sxatis subite embarasi iun tute kaj poste strabe rigardi, kian muzelon havos la embarasito post tiuj vortoj. - Cent kvindek rubloj por palto! - kriis kompatinda Akakij Akakijevicx. Eble li kriis unuafoje en la vivo, cxar li cxiam distingigxis per sia mallauxta vocxo. - Jes, sinjoro, - diris Petrovicx, - kaj tio dependas de la palto. Se kun mustelfela kolumo kaj kun silka subsxtofo de la kapucxo, gxi kostos ducent. - Petrovicx, - parolis Akakij Akakijevicx plorpete, ne auxskultante kaj penante ne auxskulti la vortojn kaj cxiujn efektojn de Petrovicx, - bonvolu iel gxin ripari, por ke gxi almenaux iomete ankoraux servu min. - Ne, tio signifos kaj mortigon de la laboro kaj vanan elspezon de mono, - diris Petrovicx, kaj Akakij Akakijevicx post tiuj vortoj eliris tute venkita. Petrovicx post lia foriro ankoraux longe staris kun la signifoplene kunpremitaj lipoj kaj ne rekomencis la laboron, cxar li estis kontenta, ke li ne diskreditis sin, nek perfidis sian tajloran arton. Elirinte, Akakij Akakijevicx estis kvazaux en songxo. "Jen kielas afero tiela, - li parolis al si mem, - mi, vere, ecx ne pensis, ke gxi estos tiel... - kaj post iom da silento, aldonis: - Jen kiel! jen fine kio estas, sed mi, vere, ecx ne supozis, ke gxi estos tiela". Denove sekvis longa silento, post kiu li diris: "Jen do tiel! jen kiela, vere, nenial atendita, tiel... tio ja tute neniel... ja tiela cirkonstanco!" Dirinte tion, li ekiris ne hejmen, sed al tute mala direkto, mem ne konsciante tion. Dum li iris, kamentubisto lin tusxis per sia malpura flanko kaj nigrigis lian sxultron; cxapopleno da kalko sxutigxis sur lin de la supro de konstruata domo. Li ne rimarkis tion kaj nur kiam li kunpusxigxis kun policano kiu, stariginte apud si la halebardon sxutis tabakon el bovkorna tabakujo sur sian kalozan pugnon, nur tiam li iom rekonsciigxis, precipe cxar la policano diris: "Kial vi sxovas vin al mia muzelo, cxu mankas al vi trotuarejo?" Tio devigis lin cxirkauxrigardi kaj ekiri hejmen. Nur hejme li komencis ordigi la pensojn, ekvidis klare kaj reale sian staton, kaj komencis interparoli kun si mem jam ne abrupte, sed rezoneme kaj sincere, kvazaux kun prudenta amiko, kun kiu oni povas trakti la plej koran kaj intiman aferon. "Ne, nun ne eblas interparoli kun Petrovicx: li nun tiel... la edzino, versxajne, iel drasxis lin. Prefere mi venu al li la dimancxan matenon: li post la hierauxa sabato dormemos kaj rigardos flanken kaj bezonos refresxigxi postebrie, sed la edzino ne donos al li monon, kaj mi al li dek kopekojn tielos en la manon, kaj li igxos konsentema, kaj tiam la palto tiele..." Tiel Akakij Akakijevicx traktis kun si mem, kuragxigis sin kaj atendis la proksiman dimancxon. Vidinte de malproksime, ke la edzino de Petrovicx ien foriris el la domo, li tuj iris al li. Vere, post la sabato Petrovicx rigardis flanken, klinis la kapon, estis tute dormema; sed malgraux tio, eksciinte pri kio temas, li diris, kvazaux pusxite de diablo: "Ne eblas, bonvolu mendi novan palton". Akakij Akakijevicx tuj enmanigis al li dek kopekojn. "Dankon, sinjoro, mi iomete refortigos min je via sano, - diris Petrovicx, - sed pri la palto bonvolu ne plu klopodi: gxi jam estas sentauxge sentauxga. Mi kudros por vi bonegan novan palton, kaj mi cxiel penos pri tio". Akakij Akakijevicx ankorauxfoje ekparolis pri riparo, sed Petrovicx ne finauxskultis lin kaj diris: "La novan palton mi faros por vi eminente, fidu min, mi laboros tre fervore. Eblos fari gxin laux la nova modo, kun kolumo fiksebla per argxentaj hoketoj". Nur nun Akakij Akakijevicx finfine komprenis, ke li ne povos eviti novan palton, kaj li tute senesperigxis. Ja vere, kiel, kontraux kiu mono gxi estu kudrita? Ja li povus parte financi gxin el la gratifiko, ricevota okaze de la venonta festo, sed tiun monon li delonge antauxplanis kaj bugxetis por konkretaj celoj. Necesis ekhavi novan pantalonon, pagi la malnovan sxuldon al la botisto pro la riparo de la malnovaj botoj, kaj mendi al la kudristino tri cxemizojn kaj du pecojn de tiu subvesto, kiu en la presajxo pro deco ne estu nomata - do, la tuta mono estis tute elspezota; kaj ecx se la direktoro pro afableco anstataux kvardek rublojn donus al li gratifike kvardek kvin aux kvindek rublojn, tio estus nur bagatelo, guto kompare kun la maro de la palta kapitalo. Ja li certe sciis, ke Petrovicx kutimis blage postuli tian diable altan prezon, ke ecx lia edzino ne povis bridi sin kaj kriis: "Ja vi frenezigxas, stultegulo! Iam vi laboras kontraux nenio, kaj iam diablo instigas vin postuli pli multe ol vi mem kostas". Ja li certe sciis, ke Petrovicx konsentos labori kontraux okdek rubloj. Sed kie li prenu okdek rublojn? Ja duonon de cxi tiom li eble trovos: duono estis trovebla, ecx iomete pli; sed kiel li prenu la duan duonon?.. Sed nun la leganto devas ekscii, kie li povus preni la unuan duonon. Akakij Akakijevicx kutimis el cxiu elspezita rublo meti unu kopekon en sxloseblan keston kun trueto por enmeti monon. Post la fino de cxiu jarduono li prenis la akumulitajn kuprajn monerojn kaj sxangxis ilin je argxento. Tiel li procedis jam longe, kaj post kelkaj jaroj li sxparis jam pli ol kvardek rublojn. Do, li jam havis duonon en siaj manoj, sed kie li prenu la duan duonon? Kie li prenu ankoraux kvardek rublojn? Akakij Akakijevicx longe pensis kaj decidis dum unu jaro redukti la kutimajn elspezojn: li nuligu la vesperajn temangxojn; li ne bruligi kandelojn vespere, kaj cxe bezono li iru al la mastrino kaj laboru cxe sxia kandela lumo; li pasxu sur la strataj sxtonoj kaj pavimoj lauxeble malpeze kaj atente, preskaux piedpinte, por ne tro frue difekti la plandumojn; li malpli ofte donu siajn subvestojn al la lavistino kaj, por ke ili ne trivigxu, reveninte hejmen li formetu la subvestojn kaj surmetu nur sian malnovegan katunan negligxon, kiun ecx la tempo damagxis. Necesas konfesi, ke komence li tre malfacile kutimigxis al tiuj limigoj, sed poste venis la kutimo kaj rutino; li bone lernis malsati vespere, kaj kompense li nutris sin spirite, vartante en la menso sian eternan ideon de la estonta palto. Ekde tiam lia vivo igxis kvazaux pli plena, kvazaux li edzigxus, kvazaux alia homo estus apud li, kvazaux li estus ne sola, kvazaux iu agrabla vivkunulino konsentus kune kun li iri la vivovojon - kaj tiu kunulino estis neniu alia ol dikvata palto kun fortika netrivebla subsxtofo. Li igxis pli vigla, ecx pli firmvola, kiel homo jam trovinta sian celon. El liaj vizagxo kaj agoj forigxis per si mem la dubemo kaj nedecidemo - do, cxiuj hezitemaj kaj neklaraj trajtoj. En liaj okuloj de tempo al tempo aperis fajro, en lia kapo ecx estis aperantaj tre impertinentaj kaj auxdacaj ideoj, ekzemple: eble, vere, mendi mustelan kolumon. La pensado pri tio preskaux faris lin malatenta. Foje, kopiante dokumenton, li preskaux faris eraron kaj pro tio li preskaux vekriis kaj faris la signon de la kruco. Cxiumonate li almenaux unu fojon vizitis Petrovicxon por priparoli la palton: kie li acxetu drapon, kiun koloron gxi havu, kiom gxi kostu. Poste li revenis hejmen iom zorgoplena, sed cxiam kontenta, kaj pensis ke finfine venos la tempo, kiam cxio estos acxetita kaj la palto estos preta. La afero progresis ecx pli rapide ol li atendis. Super cxiuj esperoj la direktoro donis al li gratifike ne kvardek aux kvardek kvin rublojn, sed ecx sesdek rublojn. Eble li antauxsentis, ke Akakij Akakijevicx bezonas novan palton, aux tio okazis neplanite, sed Akakij Akakijevicx ekhavis ekstrajn dudek rublojn. Tiu cirkonstanco rapidigis la aferon. Post du aux tri monatoj da modera malsatado Akakij Akakijevicx ekhavis jam cxirkaux okdek rublojn. Lia koro, gxenerale tre kvieta, komencis bati maltrankvile. Sekvatage li kaj Petrovicx iris al butikoj. Ili acxetis tre bonan drapon - kaj tio ne estas mirinda, cxar ili pensis pri tio dum jarduono kaj preskaux cxiumonate vizitis butikojn por esplori la prezojn - kaj Petrovicx mem diris ke gxi estas la plej bona drapo. Por la subsxtofo ili acxetis tre bonkvalitan kaj densan kalikoton, kiu, laux vortoj de Petrovicx, estis pli bona ol silko kaj ecx aspektis pli bele kaj brile ol silko. Ili ne acxetis mustelan felon, cxar gxi vere kostis multe, kaj anstataux gxin ili acxetis la plej bonan katan felon, kiu estis en la butiko, kaj tian katan felon oni povus de malproksime preni por mustelo. Petrovicx laboris pri la palto dum du semajnoj, cxar estis multe da stebado, sen kiu gxi estus preta pli frue. Pro la laboro Petrovicx prenis dek du rublojn - malpli multe tute ne eblis: la tuta palto estis kudrita nur per silkaj fadenoj, per duoblaj etpasxaj steblinioj; poste cxiun steblinion Petrovicx sekvis per siaj dentoj, farante per ili diversajn figurojn. Tio okazis... estas malfacile nomi la daton, sed, versxajne, la plej solena tago en la vivo de Akakij Akakijevicx estis la tago, kiam Petrovicx finfine alportis la palton. Li alportis gxin matene, gxuste antaux la foriro al la departemento. En neniu alia tempo la palto estus pli gxustatempa, cxar jam la frosto suficxe fortigxis, kaj sxajnis ke gxi plu fortigxos. Petrovicx venis kun la palto, kiel decas al bona tajloro. En lia vizagxo aperis tia grava mieno, kian Akakij Akakijevicx ankoraux neniam vidis. Sxajnis, ke li bonege sentis la grandecon de la farita afero kaj tion, ke li per sia laboro montris la abismon, kiu disigas tiujn tajlorojn, kiuj nur flikas kaj riparas, disde tiuj, kiuj nove kudras. Li prenis la palton el sia naztuko, en kiu li alportis gxin; la tuko estis jxus lavita de lavistino, li poste kunvolvis gxin kaj enposxigis por uzado. Preninte la palton, li faris tre fieran rigardon kaj, ambauxmane tenante gxin, tre lerte jxetis gxin sur la sxultrojn de Akakij Akakijevicx; poste li tiris gxin per sia mano iom suben, poste li arangxis gxin sur Akakij Akakijevicx kiel nebutonitan drapirajxon. Akakij Akakijevicx, kiu jam ne estis juna, volis meti la brakojn en la manikojn; Petrovicx helpis lin cxe tio - montrigxis ke la palto estis bona ankaux kun la brakoj en la manikoj. Do, evidentigxis, ke la palto bonege sidis sur Akakij Akakijevicx. Petrovicx ne forgesis diri cxeokaze, ke li prenis malmulte da mono nur cxar li logxas en malgravstrata logxejo sen reklama sxildo kaj aldone estas delonge konata kun Akakij Akakijevicx; sed en la Neva avenuo oni prenus de li sepdek kvin rublojn nur pro la laboro. Akakij Akakijevicx ne volis interparoli kun Petrovicx pri tio, krome li timis la sumegojn, per kiuj Petrovicx sxatis blagi. Li pagis al Petrovicx, dankis lin kaj tuj iris al la departemento, vestita per la nova palto. Petrovicx eliris tuj post li kaj, starante sur la strato, ankoraux longe rigardis de fore al la palto kaj poste speciale antauxkuris per kurba flanka strateto kaj venis denove al la strato por denove vidi sian palton de alia flanko, do de la vizagxo. Akakij Akakijevicx iris kun festa agordo de cxiuj sentoj. Cxiumomente li sentis la novan palton sur siaj sxultroj kaj ecx kelkfoje ridis pro la interna plezuro. Ja li havis du avantagxojn: unue, gxi estis varma kaj, due, gxi estis bona. Li tute ne atentis la vojon kaj subite trovis sin en la departemento. En la vestiblo li formetis la palton, cxirkauxrigardis gxin kaj donis gxin al pordisto por atenta gardado. Per nekonata maniero en la departemento cxiuj tuj eksciis, ke Akakij Akakijevicx havas novan palton kaj ke la kapoto ne plu ekzistas. Cxiuj en la sama minuto kuris en la vestiblon por spekti la novan palton de Akakij Akakijevicx. Oni komencis gratuli kaj saluti lin, kaj li komence nur ridetis kaj poste ecx ekhontis. Sed kiam cxiuj venis al li kaj ekparolis, ke oni devas aspergi la novan palton kaj ke li devas arangxi por ili bankedon, Akakij Akakijevicx tute konfuzigxis kaj ne sciis kiel agi, kion respondi kaj kiel rifuzi. Post kelkaj minutoj li, kun la rugxa vizagxo, provis suficxe simplanime konvinki ilin, ke la palto ne estas nova, ke gxi estas tiel, malnova palto. Finfine iu oficisto, vicfakestro, evidente por montri, ke li ne estas fierulo kaj ke li rilatas egalece kun homoj malpli altrangaj, diris: "Bone, mi anstataux Akakij Akakijevicx arangxos bankedon kaj mi invitas cxiujn al mi por temangxo, ja mi, kvazaux speciale, havas hodiaux nomtagon". La oficistoj, kompreneble, tuj gratulis la vicfakestron kaj volonte akceptis la inviton. Akakij Akakijevicx provis rifuzi la inviton, sed cxiuj ekparolis, ke tio estas malgxentila, malafabla kaj hontinda, do li ne sukcesis rifuzi. Poste li ecx sentis plezuron, kompreninte ke danke al tio li havos okazon promeni en la nova palto ankaux vespere. La tuta tago por Akakij Akakijevicx estis kvazaux la plej granda solena festo. Li revenis hejmen en plej felicxa humoro, demetis la palton kaj zorge pendigis gxin sur la muron, denove gxuinte la drapon kaj la subsxtofon, kaj poste speciale prenis, por kompari, sian antauxan kapoton, kiu tute disfalis. Li rigardis gxin kaj ecx ekridis pro la grandioza diferenco! Poste ankaux dum la tagmangxo li kelkfoje ridetis, rememorante la staton de la kapoto. Li gaje tagmangxis kaj post la tagmangxo skribis neniujn dokumentojn, sed iom ripozis sibarite sur sia lito gxis la krepuskigxo. Poste li senprokraste vestis sin, sursxultrigis la palton kaj iris sur la straton. Bedauxrinde, ni ne povas diri, kie logxis la invitinta oficisto: la memoro komencas forte perfidi nin, kaj cxio en Peterburgo, cxiuj stratoj kaj domoj tiel kunigxis kaj konfuzigxis en la menso, ke estas malfacile preni el gxi ion en bona ordo. Tamen li certe logxis en bona urboparto, - do, ne tre proksime de Akakij Akakijevicx. Komence Akakij Akakijevicx devis trairi iujn dezertajn malbone lumigitajn stratojn, sed laux la proksimigxo al la logxejo de la oficisto la stratoj igxis pli viglaj, pli homplenaj, kaj pli bone lumigitaj. Pasxantoj plimultigxis, komencis aperi ankaux bele vestitaj damoj kaj viroj kun kastorfelaj kolumoj. Maloftigxis ordinaraj fiakristoj sur lignaj kradaj sledoj kun orkoloraj najloj - male, ofte veturis riskemaj fiakristoj kun frambokoloraj cxapoj surkape, kun lakitaj sledoj, kun ursofelaj piedkovriloj; knarante per la radoj sur negxo, fluge veturis kalesxoj kies eksteraj benkoj estis forigitaj. Akakij Akakijevicx rigardis cxion, kiel novajxon. Li jam dum kelkaj jaroj vespere ne forlasis la hejmon. Li scivoleme haltis antaux lumigita vendeja fenestro por rigardi pentrajxon kun bela virino, demetanta sxuon, kaj pro tio nudiginta la tutan kruron, ne malbelan; post sxia dorso el alia cxambro tra pordo iu viro elsxovis sian kapon kun vangoharoj kaj bela kaprobarbo. Akakij Akakijevicx balancis la kapon, ridetis, kaj dauxrigis la iradon. Eble li ridetis, cxar li renkontis tute nekonatan objekton, pri kiu cxiu havas iun ideon; aux eble cxar li pensis, simile al multaj aliaj oficistoj: "Ahx, tiuj francoj! sendiskute: se ili volas ion tian, ili certe tiel..." Sed eble li ecx tion ne pensis - ja oni ne povas penetri en la animon kaj ekscii cxion, kion pensas la homo. Finfine li atingis la domon, en kiu la vicfakestro logxis. La vicfakestro logxis suficxe lukse: en la sxtuparejo lumis lanterno, la logxejo estis en la dua etagxo. Veninte en la vestiblon, Akakij Akakijevicx ekvidis sur la planko kelkajn vicojn da galosxoj. Inter ili meze de la cxambro staris samovaro bruanta kaj ellasanta flokojn da vaporo. Sur la muroj pendis paltoj kaj manteloj, kelkaj kun kastorfelaj kolumoj aux kun veluraj roversoj. El la apuda cxambro auxdigxis bruado kaj vocxoj, kiuj subite farigxis klaraj kaj sonoraj, kiam la pordo malfermigxis kaj eniris lakeo kun pleto, sur kiu staris malplenaj glasoj, kremujo, kaj korbo da biskvitoj. Evidente, la oficistoj jam delonge kunvenis kaj sukcesis trinki po unu glaso da teo. Akakij Akakijevicx mem pendigis la palton kaj eniris en la cxambron: antaux li samtempe aperis kandeloj, oficistoj, pipoj, tabloj por kartludo, kaj liajn orelojn malklare atakis cxiuflanka rapida parolado kaj bruado de movataj segxoj. Li tre mallerte haltis meze de la cxambro, penante elpensi, kion li faru. Sed oni jam rimarkis lin, bonvenigis lin per kriado, kaj cxiuj samtempe iris al la vestiblo kaj denove pririgardis lian palton. Kvankam Akakij Akakijevicx iomete konfuzigxis, li, kiel sincera homo, tre gxojis, vidante ke cxiuj lauxdas lian palton. Kompreneble, poste cxiuj forlasis lin kaj la palton kaj laux sia kutimo direktigxis al la tabloj, destinitaj por visto. Cxio cxi - la rumoro, bruo kaj homamaso - cxio estis stranga por Akakij Akakijevicx. Li simple ne sciis kion fari, kien meti siajn manojn, krurojn kaj tutan korpon. Finfine li sidigxis apud la ludantoj, rigardis iliajn kartojn kaj vizagxojn kaj post kelka tempo komencis oscedi kaj senti enuon, precipe cxar jam delonge venis la tempo, en kiu li kutime enlitigxis. Li intencis diri al la mastro "Gxis la revido", sed oni ne lasis lin foriri kaj diris, ke pro la nova palto oni devas nepre trinki cxampanon. Post unu horo komencigxis vespermangxo, kiu konsistis el legoma salato kun vinagra sauxco, malvarma bovidajxo, pastecxo, dolcxaj kuketoj kaj cxampano. Oni devigis lin trinki du pokalojn, post kiuj li sentis, ke en la cxambro farigxis pli gaje, tamen li tute ne povis forgesi, ke jam estas la dek-dua horo kaj ke delonge necesas iri hejmen. Por ke la mastro ne komencu iel reteni lin, li silente eliris el la cxambro, trovis en la vestiblo sian palton, kiun li kun bedauxro ekvidis sur la planko, skuis gxin, forprenis de gxi cxiujn lanugerojn, sursxultrigis gxin kaj iris malsupren laux la sxtuparo al la strato. La strato ankoraux estis luma. Funkciis kelkaj butikoj, tiuj cxiamaj kluboj de cxiaj servistoj, kaj tra pordaj fendoj de fermitaj butikoj videblis lumstrioj, kiuj montris, ke ili ne estas senhomaj, kaj ke en ili, versxajne, servistoj kaj servistinoj ankoraux ne finis klacxi kaj babili, embarasante siajn sinjorojn, kiuj tute ne sciis, kie ili estas. Akakij Akakijevicx iris tre gaja, kaj ecx pro nekonata kauxzo foje ekkuris post iu damo, kiu fulme preterpasis lin kaj kies cxiu korpoparto rapidege movigxis. Tamen li tuj haltis kaj pluiris tre malrapide, miregante pro la trotkapablo aperinta en li en nekonata maniero. Baldaux antaux li vidigxis la dezertaj stratoj, kiuj ecx tage ne estas gajaj, des pli malgajis ili vespere. Nun ili igxis ecx pli sovagxaj kaj solecaj: lanternoj maloftigxis, cxar, versxajne, estis reduktita la kvanto da oleo por la lumigado; aperis lignaj domoj kaj bariloj; neniu homo estis videbla; nur negxo brilis sur la stratoj, kaj triste nigris la dormantaj malaltaj kabanoj kun fermitaj sxutroj. Li proksimigxis al la loko, kie la straton trancxis grandega placo, kiu estis kvazaux timiga dezerto kun apenaux videblaj domoj en la transa flanko. Tre malproksime flagretis lumo en polica budo, kiu sxajne staris en la rando de l' mondo. La gajeco de Akakij Akakijevicx tre malkreskis. Li surpasxis la placon kun speco de nevola timo, kvazaux lia koro antauxsentus ion nebonan. Li rigardis malantauxen kaj ambauxflanken: cxirkaux li estis vera maro. "Mi prefere ne rigardu", - li pensis kaj ekiris ferminte la okulojn, kaj kiam li malfermis ilin por ekscii la distancon gxis la fino de la placo, li subite ekvidis, ke tre proksime antaux li staras iuj viroj kun lipharoj, sed li ne povis bone distingi iliajn vizagxojn. Liaj okuloj nebuligxis kaj la koro ekbategis en la brusto. "Sed la palto estas mia!" - tondre vocxis unu el ili kaj kaptis lian kolumon. Akakij Akakijevicx volis jam krii "Helpu!", sed alia ulo metis al lia busxo pugnon, same grandan kiel la oficista kapo, kaj diris: "Ne provu krii!" Akakij Akakijevicx nur sentis, ke oni demetas de li la palton, batas lin per genuo, kaj li falis vizagxe sur la negxon sentante jam nenion. Post kelkaj minutoj li rekonsciigxis kaj ekstaris, sed apude jam estis neniu. Li sentis, ke en la kampo estas malvarme kaj li ne havas la palton; li ekkriis, sed lia vocxo, sxajne, ecx ne atingis la randojn de la placo. Perdinte la esperon, sed plu kriante, li ekkuris tra la placo al la polica budo, apud kiu staris policano, apoginte sin per sia halebardo, kaj rigardis, sxajne kun scivolemo, dezirante scii, por kia diabla celo al li de fore kuras krianta viro. Alkurinte, Akakij Akakijevicx komencis krii per anhela vocxo, ke la policano dormas kaj nenion gardas, ke li ne vidas kiel oni prirabas homon. La policano respondis, ke li vidis nenion misan, kaj vidis nur kiel meze de la placo lin haltigis du viroj, sed li pensis ke ili estis liaj konatoj; la policano konsilis al li, anstataux vane insulti, morgaux veni al la kvartalestro, kiu trovos la sxtelinton de la palto. Akakij Akakijevicx alkuris hejmen tute malordigita: liaj haroj, da kiuj li havis nur malmulte cxe la tempioj kaj nuko, tute hirtigxis; liaj flankoj kaj pantalono estis negxe makulitaj. Lia maljuna mastrino, auxdinte teruran frapadon sur la pordo, rapide ellitigxis kaj, surmetinte nur unu sxuon, kuris por malfermi la pordon, pro modesteco tenante per sia mano la noktorobon cxe la brusto. Malferminte, sxi faris unu pasxon malantauxen, vidante, kia estas Akakij Akakijevicx. Kiam li rakontis, kio okazis, sxi svingis la manojn kaj diris, ke li iru rekte al la distrikta policestro, cxar la kvartalestro trompos lin kaj nur sxajnigos sercxadon; li prefere iru rekte al la distrikta policestro, ja sxi lin konas, cxar finnino Anna, kiu servis cxe sxi kiel kuiristino, eklaboris nun kiel vartistino cxe la policestro; la mastrino diris, ke sxi ofte vidas lin, kiam li preterveturas ilian domon, kaj ke li cxiudimancxe vizitas la pregxejon, pregxas tie kaj samtempe gaje rigardas al cxiu, kaj do li laux cxio devas esti homo bonkora. Auxdinte tion, Akakij Akakijevicx triste iris al sia cxambro; kiel li pasigis la nokton, prefere jugxu tiu, kiu kapablas almenaux iomete imagi tian staton. Frumatene li iris al la policestro, sed oni diris ke tiu dormas; li venis je la deka horo - oni diris denove: li dormas; li venis je la dek-unua horo - oni diris, ke la policestro ne estas hejme; li venis je la tagmangxa tempo - kaj skribistoj en la antauxcxambro ne volis enlasi lin kaj volis nepre scii, kiun aferon li havas, kiu bezono venigis lin, kaj kio okazis. Finfine, Akakij Akakijevicx decidis unuafoje en sia vivo montri la firmecon de la karaktero kaj rezolute diris, ke li devas persone intervidigxi kun la policestro, kaj ke ili ne rajtas ne enlasi lin, kaj ke li plendos pri ili, kaj ili poste vidos la efikon de la plendo. La skribistoj ne povis kontrauxdiri tion, kaj unu el ili iris por inviti la policestron. La policestro tre strange akceptis la rakonton pri la forrabo de la palto. Anstataux atenti la cxefan punkton en la afero, li komencis demandi, kial Akakij Akakijevicx iris tiel malfrue, kaj ke li eble vizitis iun maldecan domon; rezulte Akakij Akakijevicx tute konfuzigxis kaj foririnte tute ne sciis, cxu oni vere enketos la kazon pri la palto. Tiutage li tute ne estis en la oficejo (la solan fojon en la vivo). Sekvatage li venis tute pala kaj vestita per sia malnova kapoto, kiu igxis ecx pli plorinda. La rakonto pri la forrabo de la palto multajn kortusxis, kvankam kelkaj oficistoj uzis gxin por denove ridi pri Akakij Akakijevicx. Oni decidis kvesti por li, sed la kolektita sumo estis bagatela, cxar oficistoj jam tro multe elspezis, doninte monon por portreto de la direktoro kaj por iu libro, laux instigo de sekciestro, kiu amikis kun la auxtoro de la libro - do, la sumo estis vere bagatela. Iu oficisto pro karitato decidis helpi al Akakij Akakijevicx per bona konsilo. Li diris, ke li ne iru al la kvartalestro, cxar kvankam la kvartalestro povintus iumaniere retrovi la palton, se li dezirus trovi favoron de la estroj, sed tiuokaze la palto restos en la polico, se li ne pruvos lauxlegxe, ke la palto apartenas al li; li prefere iru al certa grava persono, cxar la grava persono, per skriba aux busxa ordono al la respondecaj personoj, povos pli sukcesigi la aferon. Ne havante alian eliron, Akakij Akakijevicx decidis iri al la grava persono. Gxis nun neniu scias, kiun postenon havis la grava persono. Necesas scii, ke la grava persono nur antaux nelonge igxis grava persono, sed antauxe li estis malgrava persono. Ankaux tiutempe lia posteno ne estis konsiderata grava kompare kun aliaj, pli gravaj postenoj. Sed cxiam ekzistas iuj, kiuj taksas grava tion, kio estas malgrava por cxiuj ceteraj. Tamen li penis fortigi la gravecon per multaj aliaj rimedoj, ekzemple: li ordonis, ke la malaltrangaj oficistoj renkontu lin jam sur la sxtuparo, kiam li matene estis venanta al la oficejo; krome, neniu rajtis veni rekte al li, sed cxio okazis laux rigora ordo: kolegia registristo raportis al gubernia sekretario, la gubernia sekretario pluraportis al titola konsilisto aux iu alia, kaj ke finfine tiamaniere la afero pluvenu al li. Ja en la sankta Rusujo cxiuj estas infektitaj de imitemo, cxiu simias kaj papagas sian estron. Oni rakontas, ke iu titola konsilisto, kiun oni postenigis kiel estron de iu eta kancelario, tuj forbaris en gxi por si apartan cxambron, nomis gxin "sxtata oficejo", kaj starigis cxe la pordo iujn kapeldinerojn kun galonoj kaj rugxaj kolumoj, kiuj prenis la pordan anson kaj malfermis la pordon al cxiu kliento, kvankam en la "sxtata oficejo" oni nur pene trovis lokon por ordinara skribotablo. La manieroj kaj kutimoj de la grava persono estis imponaj kaj majestaj, sed ne tro komplikaj. La cxefa bazo de lia sistemo estis severo. "Severo, severo kaj - severo", - li kutime diris kaj cxe la lasta vorto li kutime tre gravmiene rigardis al la vizagxo de la alparolato. Tamen por tio tute mankis kauxzo, cxar la dek oficistoj, kiuj konsistigis la tutan administran mehxanismon de la kancelario, jam sen tio estis dece timigitaj. Rimarkinte lin malproksime, ili forlasis siajn aferojn kaj soldatece staris, dum la estro trairis la tutan cxambron. Lia kutima parolado al la subalternuloj estis tre severa kaj konsistis preskaux nur el tri frazoj: "Kiel vi auxdacas? Cxu vi scias, kun kiu vi interparolas? Cxu vi komprenas, kiu staras antaux vi?" Tamen li estis bonanima homo, afabla kaj helpema al siaj kamaradoj, sed la generala rango tute perturbis lin. Ricevinte la generalan rangon li iel perpleksigxis, perdis la vojon kaj tute ne sciis, kiel li kondutu. Kun siaj samranguloj li estis normala homo, tre honesta, kaj multerilate ecx ne stulta; sed se en la societo estis homoj almenaux je unu rango malpli altaj ol li, li fartis tre malbone: li silentis, kaj lia stato vekis kompaton, precipe cxar li mem sentis, ke li povus pasigi la tempon multe pli bone. Liaj okuloj foje perfidis lian fortan deziron aligxi al interesa konversacio aux kompanio, sed lin haltigis la penso: cxu eble tio estos troa liaflanke, eble familiara, kaj cxu li per tio damagxos sian gravecon? Kaj pro tiu rezonado li cxiam restis en la sama silenta stato, nur malofte elbusxigante iujn unusilabajn sonojn, kaj pro tio li akiris la titolon de enuiga homo. Do, nia Akakij Akakijevicx venis al tiu grava persono, sed li venis en tre maloportuna tempo, tute malgxustatempe por si mem, sed gxustatempe por la grava persono. La grava persono tiutempe en sia kabineto tre gaje interparolis kun antaux nelonge veninta malnova konato kaj amiko de la infaneco, kiun li ne vidis dum kelkaj jaroj. Cxi tiam oni raportis al li, ke venis iu Basxmacxkin. Li abrupte demandis: "Kio li estas?" Oni respondis: "Iu oficisto". - "Ha! li atendu, nun mi ne havas tempon", - diris la grava persono. Sed necesas diri, ke la grava persono perfekte mensogis: li havis tempon, li kaj lia amiko jam priparolis cxion kaj jam delonge faris en la konversacio longajn pauxzojn, nur frapetante unu la alian je la femuroj kaj dirante: "Jen tiel, Ivano Abramovicx!" - "Jen cxi tiel, Stefano Varlamovicx!" Tamen li ordonis, ke la oficisto atendu, por montri al sia amiko, kiu jam delonge forlasis la sxtatan servon kaj konstante logxis en sia vilagxo, kiom da tempo oficistoj atendas en lia akceptejo. Finfine satparolinte, kaj ecx pli satsilentinte kaj fuminte cigaron en tre oportuna fotelo kun klinebla dorso, li kvazaux subite rememoris kaj diris al la sekretario, kiu haltis cxe la pordo kun traktendaj dokumentoj: "Ja tie, sxajne, staras oficisto; diru al li, ke li povas veni". Ekvidinte la humilan aspekton de Akakij Akakijevicx kaj ties malnovan uniformon, li subite turnis sin al li kaj diris: "Kion vi deziras?" - per sia abrupta kaj firma vocxo, kiun li antauxe ekzercis en sia cxambro, en soleco kaj antaux spegulo, ankoraux unu semajnon antaux la ricevo de la nova posteno kaj generala rango. Akakij Akakijevicx, kiu jam antauxe sentis konvenan timon, iom konfuzigxis kaj laux siaj ebloj, kiom permesis al li lia lango, klarigis, kun pli ofta ol kutime aldono de la partikulo "tiel", ke jen lia palto estis absolute bona, kaj ke nun li estas prisxtelita per kontrauxhoma maniero, kaj ke li nun adresas sin al li, por ke li per sia rekomendo iom tiel, skribu al la estro de la peterburga polico aux al iu alia kaj retrovu la palton. La generalo ial taksis tian konduton familiara. - Cxu vi, kara sinjoro, - li diris abrupte, - ne konas la ordon? Kien vi venis? Cxu vi ne scias, kiel oni devas trakti la aferojn? Vi devas unue doni skriban raporton al la kancelario; poste gxi atingos la fakestron, poste la sekciestron, poste la sekretarion, kaj la sekretario donos gxin al mi... - Sed, via ekscelenco, - diris Akakij Akakijevicx, strebante kolekti la manplenon da kuragxo, kiun li havis, kaj sentante ke li terure sxvitis, - mi auxdacis gxeni vian ekscelencon, cxar la sekretarioj estas, tiel... nefidinda popolo... - Kio, kio, kio? - diris la grava persono. - Kie vi prenis vian kuragxon? Kie vi prenis tiajn ideojn? Tre violentaj igxis junuloj rilate al estroj kaj altranguloj! La grava persono sxajne ne rimarkis, ke Akakij Akakijevicx havas jam pli ol kvindek jarojn, kaj ke li povas esti nomata junulo nur relative, kompare kun sepdekjaruloj. - Cxu vi scias, al kiu vi parolas? Cxu vi komprenas, kiu staras antaux vi? Cxu vi komprenas tion? Cxu vi komprenas? Mi vin demandas. Li stamfis kaj tiel altigis la vocxon, ke ektimus ne nur Akakij Akakijevicx. Akakij Akakijevicx stuporigxis, sxanceligxis, tutkorpe ektremis kaj ne plu povis stari: se alkurintaj gardistoj ne subtenus lin, li falegus sur la plankon; oni forportis lin preskaux senmova. Kaj la grava persono estis kontenta, cxar la efiko estis pli granda ol li atendis, kaj tute ebria pro tio, ke lia vorto povas svenigi homon, strabe rigardis al sia amiko por ekscii, kiel tiu taksas la aferon, kaj plezure vidis, ke lia amiko estis en tre malcerta stato kaj komencis mem senti timon. Akakij Akakijevicx tute ne memoris, kiel li iris malsupren laux la sxtuparo kaj venis al la strato. Li sentis nek la manojn, nek la piedojn. Li neniam en sia vivo estis tiel forte skoldita de generalo, tiom pli de fremda generalo. Kun la busxo malfermita, ofte forlasante trotuaron, li iris tra negxosxtormo, fajfanta sur la stratoj; laux la peterburga kutimo vento blovis al li de cxiuj kvar flankoj, el cxiuj stratetoj. Pro la vento li tre rapide ricevis anginon kaj venis hejmen, ne povante diri ecx unu vorton; lia vizagxo sxveligxis, kaj li enlitigxis. Tiel draste efikas foje la konvena skoldado! Sekvatage li havis fortan febron. Danke al la grandanima helpo de la peterburga klimato la malsano progresis pli rapide, ol oni povus atendi. Veninta doktoro, palpinte al li la pulson, trovis neniun alian solvon ol preskribi fomentadon nur por tio, ke la malsanulo ne restu sen la salubra helpo de la medicino; tamen samtempe la doktoro anoncis ke li nepre mortos post unu tago kaj duono. Poste li turnis sin al la mastrino kaj diris: "Vi, karulino, ne perdu la tempon kaj jam nun mendu por li pinan cxerkon, cxar la kverka ligno estos por li tro kosta". Ne estas konate, cxu Akakij Akakijevicx auxdis tiujn fatalajn vortojn, kaj se li auxdis, cxu ili konsternis lin, cxu li domagxis sian mizeran vivon - cxar li konstante deliris kaj febris. Tre strangaj vizioj sencxese halucinis lin: jen li vidis Petrovicxon kaj mendis al li palton kun iuj kaptiloj kontraux sxtelistoj, kiuj sencxese sxajnis al li esti sub lia lito, kaj li cxiuminute petis la mastrinon eltiri unu sxteliston ecx el sub lia litkovrilo; jen li demandis, kial antaux li pendas lia malnova kapoto, ja li havas la novan palton; jen al li sxajnis, ke li staras antaux la generalo, auxskultante la konvenan skoldadon kaj dirante: "Jes, mi kulpas, via ekscelenco!"; jen li ecx acxe blasfemis, dirante teruregajn vortojn, pro kiuj la maljuna mastrino, kiu neniam auxdis de li ion similan, krucosignadis sin, precipe cxar tiuj vortoj sekvis tuj post "via ekscelenco". Poste li parolis tute galimatie, kaj oni tute ne povis lin kompreni, sed oni konjektis, ke liaj senordaj vortoj kaj pensoj rilatis nur al la palto. Finfine, la malfelicxa Akakij Akakijevicx faris sian lastan elspiron kaj mortis. Oni sigelis nek lian cxambron, nek lian posedajxon, unue, cxar li ne havis heredantojn, kaj due, cxar lia heredajxo estis tre malgranda, nome: fasko da anseraj plumoj, dudeko da oficejaj paperfolioj, tri paroj da sxtrumpetoj, du aux tri butonoj, forsxirigxintaj de lia pantalono, kaj la kapoto jam konata al la leganto. Neniu scias, kiu heredis tion; mi konfesas ke ecx la rakontanto de cxi tiu historio ne interesigxis pri tio. Akakij Akakijevicx estis forveturigita kaj entombigita. Peterburgo restis sen Akakij Akakijevicx, kvazaux li neniam vivus en gxi. Mortis kaj malaperis la estulo, de neniu defendita, por neniu kara, neniun interesinta, ne atentiginta ecx la naturscienciston, kiu ordinaran musxon surpingligas kaj rigardas per mikroskopo; la estulo, kiu humile elportis la mokojn de kancelarianoj kaj kiu sen iu eksterordinara kauxzo iris en la tombon; la estulo, al kiu tamen antaux la vivofino aperis hela gasto en la formo de la palto, vigliginta por momento lian kompatindan vivon, kaj sur kiun poste falis neelportebla malfelicxo, same kiel gxi falas sur carojn kaj mondregantojn... Kelkajn tagojn post lia morto al lia hejmo el la departemento estis sendita gardisto kun ordono senprokraste veni pro la peto de la estro; sed la gardisto revenis sola kaj raportis, ke tiu ne plu povas veni; al la demando "kial?" li respondis per la vortoj: "Ja tiel, li jam mortis, kaj oni entombigis lin antaux tri tagoj". Tiel en la departemento oni eksciis pri la morto de Akakij Akakijevicx, kaj jam sekvatage sur lia loko sidis nova oficisto, multe pli alta kaj skribanta literojn ne per lia rekta skribmaniero, sed multe pli malrekte kaj oblikve. Sed neniu povis imagi, ke per tio ne finigxis la historio de Akakij Akakijevicx, kaj ke al li estis destinite brue vivi ankoraux kelkajn tagojn post sia morto, kvazaux rekompence pro la vivo, kiun neniu rimarkis. Sed tio okazis, kaj nia mizera historio neatendite ricevis fantastan finon. En Peterburgo kuris onidiro, ke cxe la ponto Kalinkin kaj trans gxi nokte ekaperis mortinto sub la aspekto de oficisto, kiu, sercxante ian sxtelitan palton, tiupretekste forsxiras de cxiuj, sen atenti la postenojn kaj rangojn, cxiajn paltojn: katfelajn, kastorfelajn, vatitajn, procionfelajn, vulpofelajn, peltajxojn ursofelajn - do el cxiuj feloj kaj ledoj, kiujn la homoj elpensis por protekti la propran hauxton. Iu oficisto el tiu departemento propraokule vidis la mortinton kaj rekonis en li Akakijon Akakijevicx; sed tiu rekono tiel timigis lin, ke li tuj ekkuregis kiel leporo kaj pro tio ne povis bone pririgardi, vidinte nur ke tiu minacis lin per la fingro. De cxiuj flankoj sencxese venis plendoj ke la dorsojn kaj sxultrojn de ne nur titolaj konsilistoj (tio estus tolerebla), sed ecx de sekretaj konsilistoj, atakas frosto pro la nokta forsxirado de paltoj. La polico ordonis uzi cxiujn rimedojn por kapti la mortinton viva aux morta kaj severege puni lin, por ke aliaj ne sekvu lian ekzemplon, kaj oni preskaux sukcesis. Iu policano en la strateto Kirjusxkin kaptis la mortinton je la kolumo cxe la krimfaro, kiam tiu estis forsxironta denskatunan palton de iu eksmuzikisto, kiu iam fajfadis fluton. Kaptinte lin je la kolumo, la policano krie alvokis du kolegojn kaj komisiis al ili teni la kaptiton, dum li mem estis sxovinta la manon en sian boton por elpreni de tie tabakujon kaj refresxigi sian sesfoje frostigitan nazon; sed la tabako estis tiel akra, ke ecx la mortinto ne eltenis gxin. Kiam la policano sxtopis perfingre sian dekstran nazotruon kaj per la maldekstra ensnufis duonan manplenon da tabako, la mortinto fortege ternis kaj tute malsekigis iliajn okulojn. Dum ili visxadis la okulojn per siaj pugnoj, la mortinto malaperis senspure, kaj ili ecx ne sciis, cxu gxuste lin ili tenis per siaj manoj. Post tio la policanoj eksentis tian teruron pri la mortintoj, ke ili timis kapti ecx vivantojn kaj nur kriis de malproksime: "Ho, ci, iru cian vojon!" - kaj la mortinta oficisto komencis aperi ecx cis la ponto Kalinkin, kauxzante grandan timon al cxiuj malkuragxuloj. Tamen ni tute forgesis la gravan personon, kiu efektive estis eble la cxefa kauxzo de la fantasta direkto de la tute reala historio. Sed unue la justeco postulas, ke ni diru, ke, baldaux post la foriro de la kompatinda kaj skoldegita Akakij Akakijevicx, la grava persono sentis ion similan al bedauxro. Kompato ne estis fremda al li; lia koro ja havis kapablojn je bono, kvankam lia rango ofte malebligis ilian aperon. Li ecx ekpensis pri Akakij Akakijevicx tuj post la foriro de la alveninta amiko. Kaj de tiu tempo preskaux cxiutage en lia menso aperis la pala Akakij Akakijevicx, kiu ne eltenis la ofican skoldadon. La penso pri Akakij Akakijevicx tiel maltrankviligis lin, ke post unu semajno la grava persono ecx sendis al li oficiston por ekscii, kiel li fartas kaj kiel eblas vere helpi lin; kaj kiam oni raportis, ke Akakij Akakijevicx mortis pro subita febro, la grava persono estis konsternita: li rimorsis kaj la tutan tagon estis mishumora. Dezirante iom distrigxi kaj forgesi la malagrablan impreson, li iris vespere al unu el siaj konatoj kaj trovis cxe li decan kompanion, kaj estis tre bone, ke tie preskaux cxiuj estis samrangaj kun li, do li estis tute libera. Tio mirinde influis lian humoron. Li senkatenigxis, agrable parolis, estis afabla - resume, li tre agrable pasigis la vesperon. En la vespermangxo li trinkis du glasojn da cxampano - kaj estas konate, ke tiu rimedo bone gajigas la homon. La cxampano pusxis lin al agoj senprokrastaj, nome: li decidis dume ne reveni hejmen sed veturi al sia konatino Karolina Ivanovna, kiu sxajne havis germanan devenon kaj al kiu li rilatis tre amike. Necesas diri, ke la grava persono jam estis nejuna viro, bona edzo kaj respektinda familiopatro. Liaj du filoj, unu el kiuj jam servis en kancelario, kaj lia cxarma filino kun iom kurba, sed bela nazo cxiutage venis al li por kisi lian manon kaj diri: "bonjour, papa". Lia edzino, ankoraux fresxa virino kaj tute ne malbela, unue donis al li sian manon por kisado kaj poste kisis lian manon. Sed malgraux tio, ke la grava persono estis kontenta pri la familiaj tenerajxoj, li trovis konvena havi por amikaj rilatoj konatinon en alia urboparto. Sxi estis nek pli juna, nek pli bela ol lia edzino; sed en la mondo ekzistas aferoj, kiujn ni ne devu jugxi. Do, la grava persono iris malsupren laux la sxtuparo, ensledigxis kaj diris al sia kocxero: "Al Karolina Ivanovna", - kaj mem komforte kovris sin per sia varma palto kaj restis en tiu agrabla stato, kiu por la rusa homo estas la plej bona el cxiuj elpenseblaj statoj: oni sidas pensante pri nenio, kaj en la kapon libere enrampas tre agrablaj pensoj, kaj oni mem ne devas sercxi kaj trovi tiajn pensojn. Tre kontenta, li iom rememoris cxiujn gajajn momentojn de la pasinta vespero, cxiujn vortojn, kiuj ridigis la negrandan kompanion; multajn el ili li ecx ripetis duonvocxe kaj trovis ilin same ridindaj kiel antauxe; kaj pro tio ne estas mirinde, ke li mem sincere ridis. Tamen lin de tempo al tempo gxenis fortaj pusxoj de vento, kiu, aperinte de Dio-scias-kie kaj pro nekonata kauxzo, trancxis la vizagxon kaj jxetis al gxi negxoflokojn, plenblovis la kolumon de la palto kiel velon, aux jxetegis gxin kun supernatura forto sur lian kapon, donante al li klopodojn pri ordigo de la kolumo. Subite la grava persono sentis, ke iu tre forte kaptis lian kolumon. Turninte sin, li vidis nealtan viron en malnova trivita uniforma jako, kaj terurite rekonis, ke jen estas Akakij Akakijevicx. La vizagxo de la oficisto estis negxe blanka kaj aspektis kiel vizagxo de mortinto. Sed la teruro de la grava persono superis cxiujn limojn, kiam li vidis ke la busxo de la mortinto kurbigxis kaj, blovinte al li la teruran odoron de la tombo, ekparolis jene: "Ha, jen ci, finfine! Finfine, mi cin tiel, kaptis je la kolumo! Ja gxuste cian palton mi bezonas! Ja ci ne klopodis pri mia palto kaj ecx skoldis min - redonu do cian palton!" La kompatinda grava persono preskaux mortis. Kvankam li montris sian firman karakteron en la kancelario kaj gxenerale antaux subuloj, kaj kvankam cxiu, vidinte liajn figuron kaj virecan aspekton, diris: "Ho, kia karaktero!" - nun, simile al multaj posedantoj de heroa aspekto, li sentis tian timon, ke li ne senkauxze ektimis ian doloran afekcion. Li mem forjxetis la palton de sur siaj sxultroj kaj kriis al la kocxero fremdavocxe: "Rapidegu hejmen!" La kocxero, auxdinte la vocxon, kiu sonas nur je krizaj minutoj kaj kiun ecx akompanas io pli peza, por cxiu okazo kasxis sian kapon inter la sxultroj, svingis la vipon kaj sage kurigis la sledon. Post iom pli ol ses minutoj la grava persono jam estis antaux la enirejo de sia domo. Pala, timigita kaj senpalta, li anstataux al Karolina Ivanovna venis al si, apenaux sukcesis treni sin al sia cxambro kaj tre maltrankvile pasigis la nokton, kaj pro tio sekvatage cxe la matena teo la filino malkasxe diris al li: "Pacxjo, hodiaux vi estas tute pala". Sed la pacxjo silentis kaj al neniu diris ecx unu vorton pri tio, kio okazis al li, kie li estis, kaj kien li intencis veturi. Tiu evento tre impresis lin. Li komencis multe malpli ofte diri al siaj subalternuloj: "Kiel vi auxdacas? Cxu vi komprenas, kiu estas antaux vi?"; kaj li diris tiujn vortojn nur auxskultinte, pri kio temas. Sed ecx pli rimarkinde estas, ke post tiu tempo la mortinta oficisto cxesis aperi: evidente la generala palto bone tauxgis al li; almenaux oni ne plu auxdis, ke iuj forsxiris ies paltojn. Tamen multaj agemaj kaj zorgemaj homoj tute ne volis trankviligxi kaj parolis, ke urborande plu aperas la mortinta oficisto. Efektive, iu kolomna policano vidis propraokule tion, kio sxajnis fantomo. Sed li estis denaske tiel malforta, ke foje lin faligis ordinara matura porkido, elkurinta el ies privata domo; tio ridigis cxiujn apudajn fiakristojn, kaj li postulis, ke ili pro tiuj mokoj pagu al li po unu grosxo por tabako. Do, pro sia malforteco la policano ne kuragxis haltigi lin kaj nur sekvis lin en mallumo, gxis la fantomo finfine rigardis malantauxen kaj diris: "Kion vi volas?" - kaj montris tian grandan pugnon, kian ne havas vivantoj. La policano respondis: "Nenion", kaj tuj retroiris. La fantomo, kiu havis grandegajn lipharojn kaj estis pli alta ol la oficisto, direktis siajn pasxojn, sxajne, al la ponto Obuhxov kaj tute mal aperis en la nokta mallumo. Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korjxenkov