La unua amo. Иван Сергеевич Тургенев Novelo de Ivan Turgenev La titolo de la rusa originalo: Tradukis el la rusa: Ilsia Novikova (cxap. 1-7) Viktor Kudrjavcev (cxap. 8-14) Aleksander Korjxenkov (cxap. 15-22) ENKONDUKO Laux la Titolaro de esperantaj verkoj tradukitaj el la rusa literaturo kompilita de Georgo Davidov (Moskvo: Librejo Esperanto, 1912) verkoj de Ivan Turgenev (1818-1883) estis plej ofte tradukataj el la rusa lingvo en esperanton. La titolaro registras esperantigon de almenaux 112 romanoj, noveloj kaj prozversajxoj de Ivan Turgenev, el kiuj tridek verkoj tradukigxis dufoje. Kaj tio ne estas hazarda. Unuflanke, la temoj de Turgenev estis intime ligitaj kun la aktualaj problemoj de la socio. "Li rapide kaptis la novajn bezonojn, - konstatis Nikolaj Dobroljubov, - novajn ideojn alportatajn en la socian konscion kaj en siaj verkoj, li cxiam atentigis pri la vica problemo, kiu komencis konfuzi la socion". Aliflanke, la muzikeco de lia prozo, abundo de epitetoj, bildeco de figuroj, fajne nuancitaj portretoj provokis esperantistajn tradukantojn. Kaj ili sukcesis pruvi, ke la nova lingvo perfekte tauxgas por la transdono de la ricxa lingvajxo de Turgenev. Lia romano Patroj kaj filoj - jam kelkfoje reeldonita - en la traduko de Kabe (K.Bein), grave kontribuis al formigxo kaj firmigxo de la proza stilo de esperanto. La unua amo apartenas al la ciklo de liaj lirikaj noveloj aperintaj en la tempo de la reformado, kiam ne sole preparigxis kaj efektivigxis abolo de servuto en Ruslando, sed ankaux komencigxis reviziado de "netusxebla fundamento" de la tradicia rusa moralo, sercxado de novaj rilatoj inter la emancip igxanta homo kaj la sxangxigxanta mondo... La eldonejo Sezonoj kore dankas al Pascal Dubourg, laux kies iniciato kaj insisto triopo de nov-generaciaj tradukantoj el Jekaterinburg defiis La unuan amon, kiu nun aperas kiel la dua volumo en la serio Rusa literaturo. LA UNUA AMO Omagxe al P.V.Annenkov La gastoj jam delonge forveturis. Gongis duonhoro post la noktomezo. En la cxambro restis nur la mastro, Sergej Nikolajevicx kaj Vladimir Petrovicx. La mastro sonorigis kaj ordonis purigi la tablon. - Do, la afero estas decidita, - li diris profunde enfoteligxante kaj ekfumante, - cxiu el ni rakontu pri sia unua amo. Estas via vico, Sergej Nikolajevicx. Sergej Nikolajevicx, rondforma blonda homo kun pufeta vizagxo rigardis unue al la mastro, poste levis la okulojn al la plafono. - Mi ne havis la unuan amon, - li finfine diris, - mi komencis de la dua. - Kiel?! - Tre simple. Mi havis dek ok jarojn kiam mi unuafoje ekflirtis al tute cxarma frauxlino; sed mi flirtis tiel, kvazaux por mi tio estus kutima afero: samkiel poste al aliaj. Gxustadire, la unuan kaj la lastan fojon mi enamigxis sesjara al mia vartistino; sed jam delonge tio estis. Detaloj pri niaj rilatoj elmemorigxis, ecx se mi memorus pri ili, cxu iun ili povus interesi? - Sed kion ni faru? - komencis la mastro. - Ankaux mia unua amo ne abundas pri interesaj detaloj: neniam mi enamigxis antaux mia konatigxo kun Anna Ivanovna, mia edzino, - kaj cxio fluis glate: la patroj nin svatis, ni baldaux ekamis unu la alian kaj geedzigxis. Mian rakonton oni povas kelkvorte prezenti. Mi, sinjoroj, konfesas ke stariginte la demandon pri la unua amo mi celis vin, ne tiel maljunajn tamen jam ne junajn frauxlojn. Eble vi nin distru, Vladimir Petrovicx? - Mia unua amo efektive apartenas al okazoj ne tute ordinaraj, - balbutis Vladimir Petrovicx, kvardekjara viro kun nigra grizeta hararo. - Ha, - diris la mastro kaj Sergej Nikolajevicx unuvocxe. - Des pli bone... Rakontu. - Bonvolu... tamen ne: mi ne rakontu; mi ne estas lerta rakontisto: cxiam rezultigxas seke kaj kurte aux multvorte kaj false; sed se vi permesus, mi notus cxion kion mi rememorus en kajeron - kaj poste mi tralegos al vi. La kunuloj unue ne konsentis, sed Vladimir Petrovicx insistis. Post du semajnoj ili denove kunvenis kaj Vladimir Petrovicx plenumis sian promeson. Jen kio estis en la kajero: CxAPITRO 1 Tiam mi havis dek ses jarojn. La afero okazis somere 1833. Mi logxis en Moskvo kun miaj gepatroj. Ili luis vilaon apud Kalujxskaja Zastava kontraux la gxardeno Neskucxnyj. Mi preparis min al ekzameno en la universitato, sed studis tre malmulte kaj nehaste. Neniu gxenis mian liberon. Mi faris kion mi volis, precipe post kiam mi disigxis de mia lasta franca guvernisto, kiu neniel povis alkutimigxi al la penso ke li falis "kiel bombo" (comme une bombe) en Ruslandon, kaj kun kruela mieno li la tutajn tagojn kusxacxis sur sia lito. La patro rilatis al mi indiferente-afable; la panjo preskaux ne atentis min, kvankam sxi havis neniun kroman infanon: aliaj zorgoj sxin rongxis. Mia patro, homo suficxe juna kaj tre bela, edzigxis al sxi pro mono; sxi estis dek jarojn pli agxa ol li. La panjo vivis cxagrenan vivon: sxi sencxese incitigxis, jxaluzis, koleris - sed ne en cxeesto de la patro, sxi lin ege timis, sed li kondutis rigore, fride, distance... Mi ne vidis homon pli trankvilan, memfidan kaj auxtokratan. Mi neniam forgesos la unuajn semajnojn en la vilao. La vetero estis mirinda; mi venis el la urbo la nauxan de majo, gxuste en la tago de Nikolao. Mi promenis jen en la gxardeno cxirkaux nia vilao, jen laux Neskucxnyj, jen post Zastava; kunprenis iun libron - kurson de Kajdanov, ekzemple - sed malofte gxin malfermis preferinte deklami versojn kiujn mi en abundo tenis en mia memoro; mia sango bolis kaj la animo doloris - tiel dolcxe kaj ridinde; mi cxiam atendis ion, timetis kaj miris pri cxio kaj estis tutpreta. La fantazio furiozis kaj flugis rapide cxirkaux samaj scenoj kiel dum tagigxo cipseloj cxirkaux sonorilturo; mi dronis en pensoj, sopiris kaj ecx ploris; sed ecx tra larmoj kaj tra sopiro kauxzita jen de melodia verso, jen de cxarmo de vespero penetris kiel printempa herbo gaja sento de juna ekbolanta vivo. Mi havis rajdocxevaleton, mi mem gxin selis kaj rajdis sola for, galopis kaj imagis min kavaliro dum turniro - kiel gaje blovis vento en miajn orelojn! - aux turninte mian vizagxon al la cxielo mi akceptis gxian radiantan lumon kaj lazuron en mian largxe malfermitan animon. Mi memoras, ke tiam imago pri virino, pri fantomo de virina amo preskaux neniam aperis en mia cerbo konkrete; sed en cxio pri kio mi pensis, en cxio kion mi perceptis kasxigxis duonkonsciata, honta antauxsento pri io nova, neklarigeble dolcxa, virina... Tiu antauxsento, tiu atendo penetris tra tuta mia korpo; mi gxin spiris, gxi ruligxis laux miaj vejnoj en cxiu sanga guto... gxi devis baldaux efektivigxi. Nia vilao konsistis el ligna sinjora domo kun kolonoj kaj du nealtaj dometoj; en la maldekstra dometo trovigxis eta fabriko de cxipaj tapetoj... Mi plurfoje vizitis gxin por rigardi kiel deko da mincaj hirtaj knaboj en makulitaj kiteloj kun kavovangaj vizagxoj cxiam eksaltis sur lignajn pedalojn, kiuj premis kvarangulajn stumpojn de la premilo, kaj tiamaniere per la pezo de siaj malfortikaj korpoj ili elpremis buntajn ornamajxojn sur tapetoj. La dekstra dometo staris vaka kaj estis luebla. Foje, cxirkaux tri semajnojn post la nauxa de majo, fenestraj sxutroj de tiu dometo malfermigxis, vidigxis virinaj vizagxoj - iu familio tie eklogxis. Mi memoras ke la saman tagon dum la tagmangxo la panjo sciigxis de la administranto pri niaj novaj najbaroj kaj auxdinte la nomon de princino Zasekina unue diris ne sen ioma respekto: "Hxa! princino... - kaj poste aldonis: - Versxajne malricxa". - Ili per tri fiakroj venis, - rimarkis la administranto respekte altabligxante, - propran veturilon ili ne havas, kaj la mebloj estas tute ordinaraj. - Tamen estas pli bone, - la panjo diris. La patro rigore rigardis al sxi: sxi eksilentis. Vere, princino Zasekina ne povis esti ricxa virino: la luita domo estis tiel malnova kaj eta kaj malalta, ke homoj almenaux iom bonstataj neniam konsentus eklogxi tie. Cetere, mi tiam lasis cxion cxi preter miaj oreloj. La titolo de princino min apenaux impresis: antaux nelonge mi tralegis "La rabistojn" de Schiller. CxAPITRO 2 Mi kutimis vagi vespere en nia gxardeno kun pafilo kaj cxasi kornikojn. Al tiuj atentemaj, rabaj kaj ruzaj birdoj mi delonge sentis malamon. Ankaux la tagon, pri kiu temas, mi iris en la gxardenon, kaj vane trapasxinte cxiujn aleojn (la kornikoj min rimarkis kaj nur abrupte grakis de fore), hazarde proksimigxis al nealta barilo apartiganta nian bienon dis de la malvasta zono de la gxardeno, etendigxanta post la najbara dometo dekstren kaj apartenanta al gxi. Mi iris kun mia kapo suben. Subite auxdigxis vocxoj; mi rigardis trans la barilon - kaj sxtonigxis... Antaux miaj okuloj vidigxis stranga sceno. En kelkaj pasxoj de mi - sur la kampeto, inter verdaj frambujoj staris alta svelta frauxlino en stria rozkolora robo kaj blanka tuketo sur la kapo; sxin cxirkauxis kvar junaj viroj, kaj sxi lauxvice klakis iliajn fruntojn per tiuj grizaj floretoj kies nomon mi ne scias, sed kiuj estas bone konataj al infanoj: tiuj floretoj formas etajn saketojn kiuj kun krako eksplodas kiam oni batas ilin kontraux io dura. La junuloj tiel volonte disponigis siajn fruntojn - kaj en la frauxlinaj movoj (mi vidis sxin deflanke) estis io tiel cxarma, ordona, karesa, moka kaj kara ke mi preskaux ekkriis pro miro kaj plezuro - ke mi sxajne tuj fordonus cxion en la mondo, por tio ke tiuj cxarmaj fingretoj klaku ankaux mian frunton. Mia pafilo glitis sur herbejon, mi cxion forgesis, mi voris per la rigardo tiun sveltan torson, kaj koleton, kaj belajn brakojn, kaj iome tauxzitan blondan hararon sub la blanka tuketo, kaj tiun duonfermitan sagxan okulon, kaj tiujn okulharojn, kaj delikatan vangon sub ili... - Junulo, junulo, - subite diris iu vocxo apud mi, - cxu licas tiel rigardi al nekonataj frauxlinoj? Mi ektremis, rigidigxis... Antaux mi post la barilo staris iu homo kun kurte tonditaj nigraj haroj kaj ironie observis min. Sammomente ankaux la frauxlino turnigxis al mi... Mi ekvidis grandajn grizajn okulojn sur la movigxema vigla vizagxo - kaj subite sxia tuta vizagxo ektremis, ekridis, blankaj dentoj ekbrilis sur gxi, la brovoj iel burleske levigxis... Mi rugxigxis, kaptis la pafilon de sur la tero kaj sekvita per sonora sed ne malica ridego forkuris en mian cxambron, jxetis min sur la liton kaj sxirmis la vizagxon per la manoj. Mia koro saltis, mi hontis kaj gxojis, mi sentis ekstreman emocion. Ripozinte, mi kombis miajn harojn, brosis la vestojn kaj desupris por teumado. La imago pri juna frauxlino flugis antaux miaj okuloj, la koro cxesis salti, sed iel agrable sxrumpis. - Kio okazis al vi? - subite demandis min la patro, - cxu vi mortpafis kornikon? Mi intencis cxion al li rakonti sed detenis min kaj nur ridetis por mi mem. Antaux enlitigxo mi, ne konsciante por kio, trifoje turnigxis sur unu piedo, pomadis la harojn, kusxigxis kaj la tutan nokton dormis kiel mortinto. Antaux mateno mi vekigxis por momento, levetis mian kapon, cxirkauxrigardis admire - kaj denove ekdormis. CxAPITRO 3 "Kiel eblas konatigxi kun ili?" - estis mia unua penso matene tuj post la vekigxo. Antaux la matena teo mi iris en la gxardenon, sed ne proksimigxis al la barilo kaj neniun vidis. Post la teumado mi kelkfoje promenis preter la vilao - kaj defore rigardis la fenestrojn. Al mi sxajnis, ke post la kurteno aperis sxia vizagxo kaj mi kun timo hastis foriri. "Tamen necesas konatigxi, - mi pensis, senorde vagante laux sabla ebenajxo etendigxinta antaux Neskucxnyj, - sed kiel? Jen la demando". Mi rememoris la plej etajn detalojn de la hierauxa renkonto: precipe klare mi memoris kiel sxi priridis min. Sed dum mi ekscitigxis kaj kreis diversajn planojn la sorto jam favoris min. En mia foresto la panjo ricevis de sia nova najbarino leteron sur griza papero sigelita per bruna vakso, uzata nur por posxt-avizoj kaj korkoj de cxipaj vinoj. En cxi letero skribita en fusxa lingvo kaj malneta skribmaniero la princino petis mian panjon pri protekto: panjo mia, laux la princina opinio, estis bone konata kun eminentuloj de kiuj dependis sxia sorto kaj la sorto de sxiaj infanoj, cxar sxi havis tre gravajn procesojn. "Mi adresas al vi, - sxi skribis, - kiel nobla sinjorino al nobla sinjorino des pli ke min estas agrable utili okazon". Fininte la leteron sxi petis de mia panjo permeson veni al sxi. Mi trovis la panjon malbonhumora: la patro forestis kaj sxi havis neniun por konsulti. Ne respondi al "nobla sinjorino", des pli al princino, ne estis eble, sed kiel respondi - sxi ne imagis. Skribi la respondon france sxajnis al sxi nekonvene, sed en la rusa ortografio sxi mem ne estis forta - kaj sxi mem konsciis tion - kaj ne volis sin kompromiti. Sxi gxojis pri mia veno kaj tuj ordonis iri al la princino kaj busxe klarigi al sxi, ke panjo mia cxiam pretas lauxeble komplezi sxian princinan mosxton kaj bonvenigas sxin post la tagmezo. Surprize rapida plenumo de miaj sekretaj revoj kaj gxojigis kaj timigis min; tamen mi ne montris la embarason kiu ekposedis min - kaj komence iris en mian cxambron por surmeti novajn kravaton kaj surtuton; hejme mi ankoraux portis jakon kaj kolumojn, kvankam mi estis gxenata de tio. CxAPITRO 4 En la eta kaj malpura antauxcxambro de la dometo, kien mi eniris kun nevola tremo de la tuta korpo, min akceptis olda grizhara servisto kun malhela kuprokolora vizagxo, porkaj obskuraj okuletoj kaj tiaj profundaj sulkoj sur la frunto kaj tempioj kiajn mi neniam vidis. Li portis sur telero cxirkauxmangxitan haringon kaj piedfermante la pordon al alia cxambro abrupte diris: - Kion al vi? - Cxu princino Zasekina estas hejme? - mi demandis. - Vonifatij! - kriis tremanta virina vocxo post la pordo. La servisto senvorte turnis al mi sian dorson, cxe tio vidigxis tute trivita dorso de lia livreo kun la sola rustigxinta ofica butono, kaj foriris metinte la teleron surplanken. - Cxu la butikon vizitis? - La sama virina vocxo ripetis. La servisto ion murmuris. - Kio?.. Alvenis iu?.. - denove auxdigxis. - La sinjorido najbara? Nu invitu lin. - Bonvenu en la salonon, - diris la servisto, denove aperinte antaux mi kaj levante la teleron de la planko. Mi ordigis la vestojn kaj venis en la "salonon". Mi trafis en etan kaj ne tre puran cxambron kun malricxa, kvazaux haste dismetita, meblaro. Cxe la fenestro en fotelo kun rompita brako sidis malbela virino, cxirkaux kvindekjara en verda trivita robo, kun nekovrita kapo kaj bunta lansxpinajxa kaptuko cxirkaux la kolo. Sxiaj nigraj okuletoj trapikis min. Mi pasxis al sxi kaj riverencis. - Cxu mi havas la honoron paroli kun princino Zasekina? - Mi estas princino Zasekina; sed cxu vi estas la filo de sinjoro V.? - Gxuste tiel. Mi venis al vi kun komisio de mia panjo. - Bonvolu sidigxi. Vonifatij, kie estas miaj sxlosiloj, cxu vi vidis ilin? Mi sciigis al sinjorino Zasekina la respondon de mia panjo al sxia mesagxo. Sxi auxskultis min frapante la fenestrobreton per siaj dikaj rugxaj fingroj, kaj kiam mi finis, sxi denove fiksis sian rigardon al mi. - Tre bone. Mi nepre venos, - sxi finfine diris. - Ahx, kiel juna vi estas. Kiom da jaroj vi havas, permesu demandi? - Dek ses jarojn, - mi respondis kun nevola hezito. La princino elsxovis el la posxo iujn dense skribitajn grasmakulitajn paperojn, proksimigis ilin al la nazo kaj komencis trarigardi. - Bela agxo, - sxi subite diris, turnante sin kaj svingmovigxante sur la segxo. - Sed bonvolu ne fari ceremoniojn. Cxe mi estas simple. "Tro simple", - mi pensis, kun nevola nauxzo ekzamenante sxian tutan hidan staturon. Tiam la alia pordo de la salono rapide ovrigxis kaj sur la sojlo aperis la junulino, kiun mi vidis hieraux en la gxardeno. Sxi levis sian manon, kaj sur sxia vizagxo preterkuris mokrideto. - Ahx, jen filino mia, - diris la princino per kubuto montrante sxin. - Zinjo, li estas la filo de nia najbaro, sinjoro V. Kio estas via nomo, permesu demandi? - Vladimir, - mi respondis, starigxante kaj lispetante pro la ekscito. - Kaj via patronomo? - Petrovicx. - Jes. Mi konis policestron, ankaux Vladimir Petrovicx. Vonifatij, ne sercxu la sxlosilojn, la sxlosiloj estas en mia posxo. La junulino rigardis al mi kun la sama mokrideto, duonfermante la okulojn kaj klininte la kapon iom flanken. Mi jam vidis monsieur Voldemar, - sxi ekparolis. (Argxentaj sonoj de sxia vocxo trakuris en mi kvazaux dolcxa frisko.) - Cxu vi permesos tiel nomi vin? - Bonvolu, - mi balbutis. - Kie vidis? - demandis la princino. La princidino ne respondis al sia patrino. - Cxu vi nun estas okupita? - sxi demandis fikse rigardante al mi. - Tute ne. - Cxu vi volas helpi min malvolvi lanon. Iru cxi tien, al mi. Sxi kapsignis al mi kaj foriris el la salono. Mi sekvis sxin. En la cxambro, kien ni eniris, la mebloj estis iom pli bonaj kaj arangxitaj kun certa gusto. Cetere, tiumomente mi apenaux povis rimarki ion: mi movigxis kiel en dormo kaj en la tuta korpo perceptis ian stultan intensan bonstaton. La princidino sidigxis, elmetis faskon de rugxa lano kaj montrinte al la segxo kontraux si malligis la faskon kaj metis gxin sur miajn manojn. Cxion cxi sxi faris silente, kun iu amuza flegmo kaj kun la sama hela kaj ruza mokrideto sur preskaux fermitaj lipoj. Sxi komencis volvi lanon cxirkaux fleksita kartoneto kaj subite lumigis min per tia klara kaj rapida rigardo ke mi nevole mallevis la okulojn. Kiam sxiaj okuloj, plejofte fermitaj duone, estis plene apertaj, - sxia vizagxo sxangxigxis absolute; kvazaux lumo disfluis laux gxi. - Kion vi pensis pri mi hieraux, monsieur Voldemar? - sxi demandis post kurta pauxzo. - Eble vi mallauxdis min? - Mi... princidino... mi nenion pensis... cxu mi povas... - mi respondis konfuzite. - Auxskultu, - sxi oponis. - Vi ankoraux ne konas min: mi estas tre stranga; mi volas ke oni cxiam diru al mi veron. Vi havas, mi auxdis, dek ses jarojn, sed mi estas dudekunujara: vi vidas ke mi estas multe pli agxa ol vi, tial vi cxiam devas diri al mi veron... kaj obei min, - sxi aldonis. - Rigardu al mi - kial vi ne rigardas al mi? Mi igxis ecx pli konfuzita, tamen levis miajn okulojn al sxi. Sxi ridetis nun ne per la sama, sed per alia, aproba rideto. - Plu rigardu, - sxi diris, afable softigante la vocxon. - Por mi tio estas ne malagrabla... Al mi placxas via vizagxo; mi antauxsentas ke ni igxos amikoj. Sed cxu mi placxas al vi? - sxi ruzete aldonis. - Princidino... - mi komencis. - Unue, nomu min Zinaida Aleksandrovna, kaj due, kial infanoj (sxi korektis sin) - kial junaj homoj ne kutimas diri rekte kion ili sentas? Tio tauxgas por adoltoj. Mi ja placxas al vi? - sxi ruzete aldonis. Kvankam por mi estis tre agrable, ke sxi tiel sincere parolis kun mi, mi iom ofendigxis. Mi volis montri al sxi, ke sxi rilatas ne kun knabo, kaj ekhavinte lauxeble sengxenan kaj seriozan aspekton, diris: - Kompreneble, vi tre placxas al mi, Zinaida Aleksandrovna; mi ne volas tion kasxi. Sxi mediteme balancis la kapon: - Cxu vi havas guverniston? - sxi subite demandis. - Ne, mi jam delonge ne havas guverniston. Mi mensogis; ankoraux unu monato ne pasis post la disigxo kun mia franco. - Ho, mi vidas ke vi estas tute matura. Sxi delikate batis miajn fingrojn. - Tenu la brakojn rekte. - Kaj sxi komencis diligente volvi la bulon. Mi kaptis la okazon ke sxi ne levis la okulojn kaj komencis ekzameni sxin, unue kasxe kaj poste cxiam pli kuragxe. Sxia vizagxo sxajnis al mi ecx pli bela ol antauxe; cxio en gxi estis tre subtila, sagxa kaj cxarma. Sxi sidis dorse al fenestro kun blanka kurteno: sunradio, batanta sxin tra la kurteno, versxis mildan lumon sur sxian lanugan orbrilan hararon, sxian virgan kolon, deklivajn sxultrojn kaj delikatan serenan bruston. Mi rigardis al sxi - kiom kara kaj proksima sxi igxis por mi! Al mi sxajnis, ke mi delonge sxin konis kaj nenion sciis kaj ne vivis antaux ekkoni sxin... Sxi estis vestita en malhela, jam iom trivita robo kun antauxtuko; mi sxajne volonte karesus cxiun faldon de tiu robo kaj de la antauxtuko. La pintoj de sxiaj sxuoj montrigxis el sub sxia robo: mi adore surgenuigxus al tiuj sxuoj... "Kaj jen mi sidas kontraux sxi", - mi pensis, - "mi konatigxis kun sxi... kia felicxo, dio mia!" Mi preskaux saltis de la segxo pro admiro, sed nur iome balancis la krurojn kiel infano frandanta. Mi fartis bone, kiel fisxo en akvo, kaj mi eterne ne forirus el tiu cxambro, ne lasus tiun lokon. Sxiaj palpebroj lante levigxis kaj denove sxiaj helaj okuloj afable brilis antaux mi kaj sxi denove mokridetis. - Kiel vi rigardas al mi, - sxi nehaste diris kaj minacis min per la fingro. Mi rugxigxis... "Sxi cxion komprenas, sxi cxion vidas, - fulmis en mia cerbo. - Kaj kiel sxi povus ne kompreni kaj ne vidi cxion?" Subite io klakis en la najbara cxambro - ektintis sabro. - Zina, - kriis el la salono la princino. - Belovzorov alportis al vi katidon. - Katidon! - kriis Zinaida, impete levigxis de la segxo, jxetis la bulon sur miajn genuojn kaj forkuris. Ankaux mi starigxis kaj, metinte la lanfaskon kaj la bulon sur la fenestrobreton, foriris en la salonon kaj haltis embarasite. Meze de la cxambro, etendinte la krurojn, kusxis stria katido; Zinaida staris antaux gxi sur genuoj kaj atenteme levis gxian muzeleton. Apud la princino, sxirminte preskaux la tutan vandon inter la fenestroj, staris brava viro kun blonda vila hararo, husaro kun rugxvanga vizagxo kaj elstaraj okuloj. - Kia ridinda, - ripetadis Zinaida, - kaj la okuloj estas ne grizaj, sed verdaj, kaj kiaj grandaj estas la oreloj. Dankon al vi, Viktor Jegorovicx. Vi estas tre afabla. La husaro, kiun mi rekonis kiel unu el la junuloj viditaj de mi hieraux ridetis kaj riverencis, cxe tio li klakis per la spronoj kaj tintigis la sabrocxenerojn. - Vi hieraux bonvolis diri, ke vi deziras havi strian katidon kun grandaj oreloj... jen mi akiris. Vorto estas legxo. - Kaj li refoje riverencis. La katido mallauxte pepis kaj komencis flari la plankon. - Gxi estas malsata, - kriis Zinaida. - Vonifatij! Sonja! alportu lakton. La cxambristino en trivita flava robo, kun paligxinta tuko cxirkaux la kolo eniris kun telero da lakto en sia mano kaj metis gxin antaux la katido. La katido ektremis, fermis la okulojn kaj komencis leki. - Kia roza estas gxia lango, - rimarkis Zinaida, klininte la kapon preskaux al la planko kaj rigardante deflanke sub gxian nazon. La katido satigxis kaj ekmurmuris, afekte trotante per la piedoj. Zinaida levigxis kaj, turnante sin al la cxambristino, senemocie diris: - Forportu gxin. - Pro la katido - donu vian manon, - diris la husaro, vaste ridetante kaj konvulsiante per sia tuta herkula korpo, forte kuntirita en la nova uniformo. - Ambaux, - oponis Zinaida kaj etendis siajn manojn al li. Dum li kisis ilin, sxi rigardis al mi trans la sxultro. Mi staris senmova kaj ne sciis - cxu mi ridu, diru ion aux simple silentu. Subite tra la aperta pordo de la antauxcxambro miaj okuloj kaptis la figuron de nia servisto Fjodor. Li gestis al mi. Mi mekanike eliris al li. - Kio okazis? - mi demandis. - Via panjo sendis min por vi, - li flustris. - Sxi koleras pro tio, ke vi kun la respondo ne revenas. - Cxu mi jam delonge estas cxi tie? - Pli ol unu horon. - Pli ol unu horon! - mi nevole ripetis kaj reveninte en la salonon komencis adiauxi kaj riverenci. - Kien vi? - demandis min la princidino rigardante el post la husaro. - Mi devas iri hejmen. Do mi diros, - mi aldonis adresante al la olda princino, - ke vi venos al ni post la unua horo tage. - Tiel do diru, karulo. La princino haste elsxovis tabakujon kaj tiel brue enflaris tabakon, ke mi ecx ektremis. - Tiel do diru, - sxi ripetis tralarme, palpebrumante kaj gxemante. Mi refoje riverencis, turnigxis kaj eliris el la cxambro kun tiu gxeno en la dorso kiun sentas tre juna homo, scianta ke li estas sekvata per okuloj. - Do, monsieur Voldemar, venu al ni, - kriis Zinaida kaj denove ridis. "Kial sxi cxiam ridas?" - mi pensis, revenante en akompano de Fjodor, kiu nenion diris al mi sed sekvis min malaprobe. La panjo min riprocxis kaj miris: kion mi povis tiel longe fari cxe la princino? Mi nenion respondis al sxi kaj iris en mian cxambron. Mi subite ekmalgxojis... Mi penegis ne ekplori... Mi jxaluzis al la husaro. CxAPITRO 5 La princino, laux la promeso, vizitis la panjon kaj ne placxis al sxi. Mi ne cxeestis en ilia rendevuo, sed cxetable la panjo rakontis al la patro ke tiu princino Zasekina sxajnas al sxi une femme tr?s vulgaire, ke tiu tedis sxin per siaj petoj pledi cxe princo Sergij pro sxi, ke sxi cxiam havas iujn procesojn kaj aferojn - des vilaines affaires d'argent - kaj ke sxi devas esti granda cxikanistino. La panjo tamen aldonis ke sxi invitis la princinon kun la filino por la morgauxa tagmangxo (auxdinte la vorton "kun la filino" mi sxovis la nazon en mian teleron), - cxar tamen sxi estas najbarino kun fama nomo. Cxe tio la patro deklaris al la panjo, ke li nun rememoras kia sinjorino sxi estas; ke en sia juna agxo li konis mortintan princon Zasekin, brile edukitan, sed frivolan kaj kvereleman viron; ke en societoj oni nomis lin "le Parisien" kauxze de lia longa logxado en Parizo; ke li estis tre ricxa, sed malgajnis tutan sian havajxon - kaj pro nekonata kialo, eble ecx pro mono, - cetere li povus fari pli bonan elekton, - la patro aldonis kaj rikanis, - edzigxis je la filino de iu advokato, kaj edzigxinte komencis spekuli kaj komplete ruinigxis. - Ja sxi povas monon pruntepeti, - rimarkis la panjo. - Tio estas tre ebla, - trankvile diris la patro. - Cxu sxi parolas france? - Tre malbone. - Hm, sed tio ne gravas. Vi sxajne diris al mi ke ankaux la filinon vi invitis; iu asertis ke sxi estas tre cxarma kaj klera frauxlino. - Ha! Do, sxi ne similas sian patrinon. - Nek la patron, - oponis la patro. - Ankaux tiu estis klera, sed stulta. La panjo suspiris kaj enpensigxis. La patro eksilentis. Mi estis ege gxenita dum la konverso. Post la tagmangxo mi iris en la gxardenon, sed sen pafilo. Mi donis al mi mem la vorton ne veni al la gxardeno de Zasekina, sed nerezistebla forto logis min tien kaj ne vane. Apenaux mi proksimigxis al la barilo, kiam mi ekvidis Zinaidan. Cxi foje sxi estis sola. Sxi tenis libron en siaj manoj kaj lante iris sur la vojeto. Sxi ne rimarkis min. Mi preskaux pretergapis sxin, sed subite rememoris kaj tusetis. Sxi returnigxis, sed ne haltis, forigis per sia mano vastan bluan rubandon de sia ronda pajla cxapelo, rigardis al mi, kviete ridetis kaj denove direktis la okulojn en la libron. Mi demetis mian kaskedon kaj iom hezitinte kun obskuraj pensoj iris foren. "Que suis-je pour elle?" - mi pensis (dio scias kial) france. La konataj pasxoj auxdigxis post mi, mi rigardis tien - rapide kaj facile iris al mi la patro. - Cxu sxi estas la princidino? - li demandis. - Jes, la princidino. - Cxu vi sxin konas? - Mi vidis sxin cxi-matene cxe la princino. La patro haltis kaj impete turnigxinte sur la kalkanumoj iris reen. Atinginte Zinaidan, li gxentile riverencis. Sxi reciproke riverencis, ne sen certa miro sur sia vizagxo kaj mallevis la libron. Mi vidis, ke sxi sekvas lin per siaj okuloj. Mia patro cxiam vestigxis tre elegante, originale kaj simple; sed neniam lia staturo sxajnis al mi pli svelta, neniam lia griza cxapelo pli bone sidis sur liaj apenaux maldensigxintaj bukloj. Mi intencis iri al Zinaida, sed sxi ecx ne rigardis al mi, relevis la libron kaj foriris. CxAPITRO 6 La tutan vesperon kaj sekvan matenon mi pasigis en iu trista muteco. Mi memoras, ke mi provis lerni kaj komencis legi Kajdanov - sed vane kuris preter miaj okuloj maldense presitaj linioj kaj pagxoj de la fama lernolibro. Dekfoje mi legis la vortojn - "Julio Cezaro distingigxis per militista kuragxo" - komprenis nenion kaj lasis la libron. Antaux la tagmezo mi denove pomadis min kaj denove surmetis miajn surtuton kaj kravaton. - Por kio? - demandis la panjo. - Vi ankoraux ne estas studento kaj dio scias, cxu vi sukcesos en la ekzameno aux ne. Krome, via jako estas tuta nova. Cxu forjxeti gxin? - Gastoj venos, - mi flustris preskaux malespere. - Absurde! Cxu ili estas gastoj? Necesis obei. Mi sxangxis la surtuton je la jako sen demeti la kravaton. La princino kun la filino venis je duona horo antaux la tagmezo; la oldulino super la verda, jam konata al mi, robo surjxetis flavan sxalon kaj surmetis eksmodan kufon kun flamkoloraj rubandoj. Sxi tuj komencis rakonti pri siaj kambioj, sopiris, plendis pri sia malricxo, tedis per petoj, sed tute ne faris ceremoniojn: same brue flaris tabakon, same sengxene turnigxis kaj svingis sin sur la segxo. Sxi kvazaux ne konscius, ke sxi estas princino. Zinaida kontrauxe tenis sin tre rigore, preskaux orgojle, kiel vera princidino. Sur sxia vizagxo aperis friska rigido kaj graveco - mi ne rekonis sxin, ne rekonis sxiajn rigardojn, sxian rideton kvankam ankaux en tia nova aspekto sxi sxajnis al mi bela. Sxi estis vestita en facila robo el fajna reta sxtofo kun palblua desegno; sxiaj haroj falis per longaj bukloj laux la vangoj - anglamaniere; tiu hararangxo konvenis al sxia friska mieno. Patro mia dum la tagmangxo sidis apud sxi kaj kun sia eleganta kaj trankvila gxentileco amuzis la najbarinon. Iafoje li rigardis al sxi - ankaux sxi iafoje rigardis al li, sed strange, preskaux malamike. Ili konversis france; min, mi memoras, mirigis la pureco de sxia prononco. La princino cxetable kiel antauxe tute ne gxenis sin, multe mangxis kaj lauxdis la mangxojn. La panjo evidente estis gxenita de sxi kaj respondis al sxiaj demandoj kun ia malgaja neglekto; la patro de tempo al tempo sulkigis la brovojn. Ankaux Zinaida ne placxis al la panjo. - Sxi estas fierulino, - sxi diris la sekvan tagon. - Sed pri kio fieri? - avec sa mine de grisette. - Vi evidente ne vidis parizajn kudristinetojn, - la patro rimarkis. - Ne! dank' al Dio! - Kompreneble al Dio... sed kiel vi povas jugxi pri ili? Min Zinaida absolute ne atentis. Tuj post la tagmangxo la princino komencis adiauxi. - Mi esperas pri via protekto, Maria Nikolajevna kaj Pjotr Vasiljevicx, - sxi kantsimile diris al la panjo kaj la patro. - Kion fari! Estis bonaj tagoj, sed pasis. Jen ankaux mi estas mosxta, - sxi aldonis kun malagrabla rido, - sed por kio honoro se mankas oro. La patro respekte riverencis al sxi kaj sekvis sxin gxis la antauxcxambra pordo. Mi staris cxe la sama pordo en mia tro kurta jako kaj rigardis planken kvazaux mortkondamnita. La traktado de Zinaida komplete mortigis min. Kia tamen estis mia miro, kiam preterpasxante min sxi rapidparole kaj kun la sama afabla mieno flustris: - Venu al ni je la oka, cxu vi auxdas, nepre... Mi nur etendis la manojn - sed sxi jam foriris, surmetinte blankan skarpon. CxAPITRO 7 Gxuste je la oka mi en la surtuto kaj kun levita hartubo eniris la antauxcxambron de la dometo, kie logxis la princino. La olda servisto obskure rigardis al mi kaj nevolonte levigxis de la benko. El la salono auxdigxis gajaj vocxoj. Mi malfermis la pordon kaj repasxis en mirego. Meze de la cxambro sur la segxo staris la princidino kaj tenis antaux si viran cxapelon; la segxon cxirkauxis kvin viroj. Ili penis meti siajn manojn en la cxapelon, sed sxi levis gxin supren kaj forte skuis. Ekvidinte min, sxi kriis: - Cxesu, cxesu! Jen nova gasto, necesas ankaux al li doni bileton, - kaj facile saltinte de la segxo sxi prenis min je la refaldo de mia surtuto. - Ni iru, - sxi diris, - kial vi staras? Messieurs, permesu konatigi vin: monsieur Voldemar, la filo de nia najbaro. Kaj tiuj estas, - sxi aldonis adresante al mi kaj montrante lauxvice la gastojn, - grafo Malevskij, doktoro Lusxin, poeto Majdanov, eks-kapitano Nirmackij kaj Belovzorov, la husaro kiun vi jam vidis. Bonvolu ilin sxati kaj flati. Mi tiel konfuzigxis, ke ecx ne riverencis. En la doktoro Lusxin mi rekonis tiun nigraharan sinjoron, kiu tiel senkompate hontigis min en la gxardeno; la ceteraj ne estis konataj al mi. - Grafo! - dauxrigis Zinaida, - skribu bileton al monsieur Voldemar. - Tio estas maljusta, - oponis kun neforta pola prononco la grafo, tre bela kaj dande vestita brunulo kun esprimivaj brunaj okuloj, streta hela nazo kaj mincaj lipharoj super la eta busxo. - Li ne ludis kun ni. - Maljuste, - ehxis Belovzorov kaj la sinjoro nomita eks-kapitano, viro, cxirkaux kvardekjara, preskaux monstre variolkava, krispa kiel negro, iom gxibeta, kurbakrura kaj vestita en militista surtuto sen epoletoj, ne butonumita. - Skribu bileton, mi diris, - ripetis la princidino. - Cxu vi ribelas? Monsieur Voldemar estas kun ni la unuan fojon, kaj li hodiaux ne devas obei la regulojn. Ne grumblu, skribu, mi volas tion. La grafo levis la sxultrojn, sed obee klinis la kapon, prenis plumon en blankan manon ornamitan per ringoj, sxiris pecon da papero kaj komencis skribi sur gxi. - Permesu almenaux klarigi al sinjoro Voldemar la aferon, - rikane komencis Lusxin, - li tute perdis la kapon. Do, junulo, ni ludas garantiajxojn; la princidino estas punita, kaj kiu tiros la felicxan bileton tiu rajtos kisi sxian manon. Cxu vi komprenis, kion mi diris al vi? Mi nur rigardis al li kaj dauxrigis stari kvazaux nebuligita, sed la princidino refoje saltis sur la segxon kaj denove komencis skui la cxapelon. Cxiuj tiris sin al sxi - kaj mi post la aliaj. - Majdanov, - vokis la princidino altan junan homon kun vangokava vizagxo, etaj blindecaj okuloj kaj ekstreme longaj nigraj haroj, - vi kiel poeto devas esti nobla kaj cedi vian bileton al monsieur Voldemar, por ke li havu du sxancojn anstataux unu. Sed Majdanov kapneis kaj skuis sian hararon. Mi la lasta sxovis la manon en la cxapelon, prenis kaj malrulis la bileton... Dio! Kia mi farigxis kiam ekvidis en gxi la vorton: kiso. - Kiso, - mi nevole kriis. - Brave! Li venkis, - kriis la princidino. - Kiel mi gxojas. - Sxi forlasis la segxon kaj tiel klare kaj dolcxe rigardis en miajn okulojn, ke mia koro ekruligxis. - Cxu vi gxojas? - sxi demandis min. - Mi? - mi balbutis. - Vendu al mi vian bileton, - tondris en mian orelon Belovzorov. - Mi donos al vi cent rublojn. Mi respondis al la husaro per tiom indigna rigardo, ke Zinaida aplauxdis kaj Lusxin kriis: bravulo! - Tamen, - li dauxrigis, - mi kiel ceremoniestro devas zorgi ke cxiuj reguloj estu respektataj. Monsieur Voldemar, starigxu unugenue. Ni havas tian ordon. Zinaida ekstaris antaux mi, iom klinis sian kapon flanken kvazaux por pli bone ekzameni min kaj digne etendis al mi sian manon. Mi preskaux svenis; mi intencis starigxi sur unu genuo, sed falis sur ambaux kaj tiel nelerte tusxetis per miaj lipoj la fingrojn de Zinaida, ke iom gratis mian nazopinton per sxia ungo. - Bone! - kriis Lusxin kaj helpis min levigxi. La ludo dauxris, Zinaida sidigis min apud si. Kiajn punojn sxi elpensis! Sxi, interalie, estis devigita prezenti statuon - kaj por piedestalo sxi elektis monstran Nirmackij, ordonis al li kusxigxi vizagxaltere kaj, krome, kasxi la vizagxon en sia sino. Ridego ne cxesis ecx por momento. Por mi, izolite kaj sobre edukita knabo, kreskinta en sinjora serioza hejmo, tia bruego, tia spontana, preskaux furioza gajeco, tial neordinaraj rilatoj kun nekonatoj frapis mian cerbon. Mi simple ebriigxis kvazaux pro vino. Mi komencis ridegi kaj babili pli lauxte ol la aliaj, ke ecx la olda princino, sidanta en la najbara cxambro kun iu advokato de Iveria Pordego alvokita por konsilo, eliris por rigardi al mi. Sed mi estis tiom felicxa ke tute ne atentis ies rikanojn kaj strabajn rigardojn. Zinaida plu preferis min kaj ne forlasis min de si. En iu puno al mi okazis sidi apud sxi kovrita per la sama silka tuko: mi devis diri al sxi "mian sekreton". Mi memoras kiel niaj ambaux kapoj subite trovigxis en sufoka duondiafana aroma obskuro, kiel en tiu obskuro proksime kaj milde brilis sxiaj okuloj kaj flame spiris sxiaj apertaj lipoj, kaj la dentoj vidigxis kaj pintoj de sxiaj haroj tiklis kaj bruligis min. Mi silentis. Sxi ridetis mistere kaj ruzete kaj finfine flustris al mi: "Nu, diru", sed mi nur rugxigxis kaj ridis kaj forturnigxis kaj apenaux spiris. La ludo tedis al ni, ni komencis ludi sxnuret-ludon. Dio mia! Kian ravon mi sentis, kiam gapinte mi ricevis de sxi fortan kaj akran baton je la fingroj. Kaj poste mi intence sxajnigis min kvazaux gapanta, kaj sxi incitis min kaj ne tusxis la etenditajn manojn. Sed ne nur tion ni faris dum la vespero. Ni pianludis, kantis kaj dancis kaj imitis ciganan tendaron. Nirmackij estis vestita kiel urso kaj trinkigita per sala akvo. Grafo Malevskij montris al ni diversajn kart-trukojn kaj finis per tio, ke miksinte la kartojn disdonis al si por visto cxiujn atutojn, okaze de kio Lusxin "havis la honoron lin gratuli". Majdanov deklamis fragmentojn de sia poemo "Murdisto" (la afero okazis gxuste en la apogeo de l' romantismo), kiun li intencis publikigi kun nigra kovrilo kaj majuskloj de sanga koloro; cxe la advokato de Iveria Pordego ni sxtelis de la genuoj lian cxapelon kaj devigis lin anstataux elacxeto plenumi dancon "Kazacxok"; sur la oldulon Vonifatij ni metis kufon, kaj la princidino metis sur sin viran cxapelon... Cxion ne eblas mencii. Nur Belovzorov plejparte estis flanke, kolere kuntirinte la brovojn... Fojfoje liaj okuloj plenigxis per sango, li rugxigxis, kaj sxajnis, ke li tuj impetos al ni kaj disjxetos nin cxien kiel splitojn, sed la princidino rigardis al li, fingre minacis al li, kaj li denove kasxis sin en angulo. Finfine ni perdis la fortojn. La princidino estis, kiel sxi mem diris, viglulino - nenia bruo sxin gxenis, tamen ankaux sxi lacigxis kaj ekvolis ripozi. Post la dekunua nokte oni surtabligis vespermangxon, konsistantan el peco da malfresxa seka fromagxo kaj iaj fridaj kuketoj kun sxinko, kiuj sxajnis al mi pli bongustaj ol cxiuj pastecxoj; estis nur unu botelo da vino, ecx tiu estis stranga: malhela, kun largxa kolo, kaj la vino en gxi gustis rozan farbon: cetere neniu gxin trinkis. Laca kaj felicxa gxis konsumigxo mi forlasis la dometon; je la adiauxo Zinaida forte premis mian manon kaj denove mistere ridetis. La nokto peze kaj humide odoris en mian flamantan vizagxon; sxajnis, ke komencigxos fulmotondro; nigraj nuboj kreskis kaj rampis laux la cxielo, rapide sxangxante siajn fumajn konturojn. Venteto agite konvulsiis inter nigraj arboj kaj ie trans la horizonto, kvazaux por si mem, grumblis tondro, kolere kaj obtuze. Tra la malantauxa eniro mi penetris en mian cxambron. La servisto dormis surplanke, kaj mi estis devigita transpasxi lin. Li vekigxis, ekvidis min kaj sciigis, ke la panjo denove koleregxis pri mi, deziris sendi iun por voki min, sed la patro detenis sxin de tio. (Mi neniam enlitigxis sen adiauxi la panjon kaj peti sxian benon). Do, kion mi faru? Mi diris al la servisto, ke mi mem senvestigxos kaj kusxigxos, kaj estingis la kandelon. Sed mi ne senvestigxis, nek kusxigxis. Mi sidigxis sur segxon kaj longe sidis kvazaux sorcxita. Miaj sentoj estis tiel novaj kaj tiel dolcxaj... Mi sidis apenaux cxirkauxrigardante kaj senmove, lante spiris kaj nur fojfoje jen silente ridis rememorante, jen interne frostis pro la penso, ke mi enamigxis, ke jen gxi estas - tiu amo. La vizagxo de Zinaida kviete flugis preter mi en tenebro; flugis, sed ne forflugis. Sxiaj lipoj samkiel antauxe mistere ridetis, la okuloj rigardis al mi iom deflanke, demande, mediteme kaj tenere... kiel en la momento de nia adiauxo. Finfine mi ekstaris, piedpinte proksimigxis al mia lito kaj singarde, ne senvestigxante, metis mian kapon sur kusenon, kvazaux timante maltrankviligi per abrupta movo tion, per kio mi estis plensxtopita... Mi enlitigxis, sed ecx ne fermis la okulojn. Baldaux mi rimarkis, ke en mian cxambron sencxese enfalis iaj palaj rebriloj. Mi duonlevigxis kaj rigardis tra la fenestro. Gxia framo klare reliefigxis fone de la vitroj, mistere kaj svage blankintaj. "Fulmotondro", - mi pensis, kaj estis gxuste fulmotondro, sed gxi pasis tre fore, ecx tondro ne auxdigxis; nur surcxiele sencxese flamis fulmoj, nebrilaj, longaj, kvazaux distrancxitaj: ili ne tiom flamis kiom tremis kaj konvulsiis, kiel flugilo de agonianta birdo. Mi ellitigxis, iris al fenestro kaj staris tie gxismatene... Fulmoj ne cxesis ecx por unu momento; estis nokto, kiun la popolo nomas "pasera". Mi rigardis al la muta sabla kampo, al la obskura maso de la gxardeno Neskucxnyj, al la flavetaj fasadoj de foraj domoj kvazaux tremantaj kun cxiu febla ekflamo... Mi rigardis kaj ne povis cxesi; tiuj mutaj fulmoj, tiuj nefortaj briloj sxajnis respondi al la mutaj misteraj impetoj kiuj flamis ankaux en mi. Ekmatenigxis; per rugxaj makuloj aperis auxroro. Krepuskigxis, kaj la fulmoj igxis pli palaj kaj kurtaj: ili brilis pli kaj pli malofte kaj fine vanuis, inunditaj de sobriga kaj reala lumo de la venanta tago. Ankaux miaj fulmoj malaperis. Mi eksentis grandan lacon kaj kvieton, sed la fantomo de Zinaida dauxrigis sxvebi, triumfante, super mia animo. Sed gxi mem, tiu fantomo sxajnis kvieta, kiel fluganta cigno de marcxaj herboj; gxi flankigxis de la cxirkauxaj fiaspektaj figuroj, kaj mi, ekdormonte, lastfoje tusxis gxin kun adiauxa kaj fidoplena adoro... Ho, humilaj sentoj, mildaj sonoj, boneco kaj silentigxo de l' kortusxita animo, degelanta gxojo de la unuaj admiroj de la amo - kie, kie vi estas? CxAPITRO 8 En la sekva mateno, kiam mi venis por teumado, la panjo insultis min, tamen, malpli forte ol mi atendis - kaj igis min rakonti, kie mi pasigis la antauxan vesperon. Mi respondis al sxi per kelkaj vortoj, lasante multajn detalojn kaj penante sxajnigi cxion bagatela. - Tamen, ili estas homoj ne "comme il faut", - rimarkis la panjo, - kaj por vi ne indas vizitadi ilin anstataux preparigxi al la ekzameno kaj lerni. Cxar mi sciis, ke panjaj zorgoj pri miaj studoj finigxas per tiuj nemultaj vortoj, mi opiniis ne enda protesti, sed post la teumado la patro prenis min je la brako, kaj irinte kun mi en la gxardenon igis min rakonti cxion, kion mi vidis cxe Zasekinoj. Strangan influon havis al mi la patro - kaj strangaj estis niaj rilatoj. Li preskaux ne partoprenis en mia edukado, sed li neniam ofendis min; respektis mian liberon - li ecx estis, se oni povas tiel diri, gxentila al mi... nur neniam proksimigis min al si. Mi amis kaj admiris lin, li sxajnis al mi la ekzemplo de vera viro, - kaj, dio mia, kun kia pasio mi proksimigxus al li, se konstante mi ne sentus lian rezistan manon! Sed kiam li deziris, li scipovis preskaux tuj, per unu vorto, per unu movo eksciti en mi senliman fidon al si. Mia animo apertis sin al li - mi babilis kun li kiel kun sagxa amiko, kiel kun indulgema mentoro... poste li same subite distancigis min, - karese kaj mole, sed distancigis. Foj-foje li farigxis gaja kaj tiam li pretis petoli kun mi kiel knabeto (li sxatis cxiun fortan korpan movon); foje - nur unu foje! - li karesis min tiom tenere, ke mi preskaux ploris... Sed lia gxojo kaj lia kareso vanuis senspure kaj niaj rilatoj promesis al mi neniujn esperojn por estonto - kvazaux mi tion songxus. Estis momentoj: mi komencas rigardi al lia sagxa, bela vizagxo, koro mia ektremas kaj tuta mia animo impetas al li... li kvazaux eksentus, kio al mi okazis, preterpasante karesas min, poste foriras aux okupas sin pri io, aux subite li igxas senmova, kiel nur li sola sciis fari, kaj mi tuj sxrumpas, malvarma. Maloftaj okazoj de lia favoro al mi neniam estis kauxzitaj per miaj senvocxaj sed kompreneblaj pregxoj. Iom poste, cerbumante pri la karaktero de mia patro mi konkludis, ke li neniam zorgis pri mi, nek pri la familia vivo; li sxatis alion kaj gxuis tiun alion plene. "Mem akiru kion vi povas, sed en fremdajn manojn ne trafu; aparte nur al vi mem - jen la senco de la vivo", - li diris al mi iam. Alifoje mi, konsiderante min juna demokrato, komencis en lia cxeesto rezoni pli libero - li tiutage estis, kiel mi nomis, "kora", tiam kun li oni povis paroli pri io ajn. - Libero, - li ripetis, cxu vi scias, kio povas doni al la homo liberon? - Kio? - Volo, la propra volo, ecx la potencon gxi donas, kiu pli bonas ol la libero. Sciu deziri, - kaj vi estos libera, kaj vi or- donos. La patro antaux cxio deziris vivi bone, - kaj vivis... Povas esti ke li antauxsentis, ke nelonge li uzos la ajxon vivo: li mortis kvardek du jara. Mi detale rakontis al la patro pri mia vizito al Zasekinoj. Li duonatente, duondistrite auxskultis min sidante sur la benko kaj pentrante ion per vipeto sursable. Li foj-foje moketis, iel hele kaj petole rigardante min kaj kuragxigis min per kurtaj demandoj kaj oponoj. Komence mi ecx ne auxdacis diri la nomon de Zinaida, kaj poste mi perdis la sinregon kaj komencis lauxdi sxin. La patro dauxrigis moketi. Poste li meditis, sinetendis kaj ekstaris. Mi rememoris, ke elirinte el la hejmo li ordonis seli por si la cxevalon. Li estis brila rajdisto - kaj sciis pli bone ol sinjoro Reri dresi la plej sovagxajn cxevalojn. - Cxu mi veturu kun vi? - mi petis lin. - Ne, - li respondis, kaj lia vizagxo ekhavis tuj kutiman indiferente-karesan mienon. - Iru sola, se vi volas, kaj diru al la kocxero, ke mi ne veturos. Li turnigxis al mi dorse kaj foriris. Mi sekvis lin per la okuloj - li vanuis post la pordo. Mi vidis kiel lia cxapelo aperis super la barilo; li eniris al Zasekinoj. Li restis cxe ili ne pli ol unu horon, sed tuj poste iris al la urbo kaj revenis hejmen nur vespere. Post la tagmangxo mi mem venis al Zasekinoj. En la salono mi renkontis nur la oldan princinon. Ekvidinte min sxi gratis sian kapon sub la cxapelo per la trikila pinto kaj subite demandis min - cxu mi povas reskribi por sxi unu paperon. - Plezure, - mi respondis kaj sidigxis sur la segxrandon. - Nur atentu skribi la literojn pli grandajn, - diris la princino etendante malpuran folion, - kaj cxu eblas jam hodiaux, patro mia? - Gxuste hodiaux mi reskribos. La pordo el la najbara cxambro iom malfermigxis - en la fendo aperis la vizagxo de Zinaida - pala, meditanta, kun haroj kokete faligitaj malantauxen: sxi rigardis min per grandaj fridaj okuloj kaj sensone fermis la pordon. - Zinjo, Zinjo, - diris la oldulino. Zinaida ne respondis. Mi kunprenis la paperon de la oldulino kaj la tutan vesperon sxvitis super gxi. CxAPITRO 9 Mia "pasio" komencigxis de tiu tago. Mi memoras, ke mi sentis tiam ion similan al tio, kion devas senti homo, kiu jxus ekoficis; mi jam cxesis esti simpla juna knabo; mi estis amanto. Mi diris, ke de tiu tago komencigxis mia pasio. Mi povas aldoni, ke ankaux suferoj miaj komencigxis de la sama tago. Mi suferegis dum la foresto de Zinaida; mi povis pensi pri nenio; cxio falis el la manoj, mi dum tutaj tagoj pensis pri sxi... Mi sopiris... sed kun sxi ne fartis pli facile. Mi jxaluzis, mi konsideris mian sensignifecon, mi stulte ofendigxis kaj stulte humilis - kaj malgraux cxio iu nerezistebla forto tiris min al sxi - kaj cxiufoje mi, sentante nevolan tremon de felicxo transpasxis la sojlon de sxia cxambro. Zinaida tuj konjektis, ke mi al sxi enamigxis, kaj mi ecx ne intencis tion kasxi; sxi amuzigxis pri mia pasio, mensogis, turmentis kaj karesis min. Dolcxas esti la sola fonto, potenca kaj senresponda kauxzo de granda gxojo kaj profunda malfelicxo por aliu - mi ja en la manoj de Zinaida estis mola vakso. Interalie, ne mi sola enamigxis al sxi; cxiuj viroj, frekventantaj sxian hejmon perdis pro sxi sian kapon - kaj sxi cxiujn tenis ligitaj cxe siaj piedoj. Sxin amuzis la eblo eksciti en ili jen esperojn, jen timojn, turni ilin laux sia placxo (sxi tion nomis: kunfrapi la homojn) - sed ili ecx ne provis rezisti kaj volonte cedis al sxi. En tuta sxia korpo, vivoplacxa kaj bela, estis iu aparte cxarma mikso de ruzo kaj senzorgemo, de artifiko kaj simpleco, de silento kaj viglo: super cxio, kion sxi faris, parolis, super cxiu sxia movo estis delikata facila cxarmo; en cxio sentigxis siaspeca, ludanta forto. Kaj sxia vizagxo sencxese sxangxigxis, ankaux petolis; gxi esprimis preskaux samtempe, - rikanon, mediton kaj pasion. Tute diversaj sentoj, facilaj, fulmrapidaj kiel ombroj kaj lipoj. Cxiu el sxiaj adorantoj estis por sxi necesa. Belovzorov, kiun sxi nomis "mia besto", aux simple "la mia" volonte saltus pro sxi en fajron; ne esperante pri siaj mensaj kapabloj kaj ceteraj avantagxoj, li sencxese proponis al sxi edzinigxi, aludante, ke la ceteraj nur promesas tion. Majdanov akordis al poetikaj kordoj de sxia animo: homo suficxe senemocia, kiel estas preskaux cxiuj verkistoj, li insiste certigis sxin, aux eble ecx sin mem, ke li sxin adoras, admiris sxin en multnombraj poemoj, kaj legis ilin al sxi kun nenatura kaj sincera admiro. Sxi simpatiis kun li kaj samtempe moketis lin; sxi apenaux kredis al li kaj sat-auxskultinte liajn fabelojn, sxi igis lin legi Pusxkin por, kiel sxi diris, fresxigi la aeron. Lusxin, rikanema, cinika en paroloj doktoro, konis sxin pliproksime ol la ceteraj - kaj samtempe amis sxin pli ol la ceteraj, malgraux, ke li insultis sxin en sxia cxeesto kaj foresto. Sxi lin amis, sed ne pardonis liajn mokojn, kaj ofte kun speciala, malica plezuro igis lin senti ke ankaux li trovigxas en sxiaj manoj. "Mi estas koketulino, senkora, aktorema", - sxi diris foje al li en mia cxeesto, - sed, bone, etendu vi vian brakon, mi pikos gxin per pinglo kaj vi hontos antaux tiu frauxlo, vi sentos doloron, sinjoro verdiranto, bonvolu afable ridi". Lusxin rugxigxis, returnigxis kaj mordetis la lipojn, sed finfine etendis la brakon. Sxi lin pikis kaj li vere komencis ridi... kaj sxi, ridante, penetrinte per la pinglo suficxe profunde, rigardis la okulojn, per kiuj li gapis tien-reen. Malpli bone mi povis kompreni rilatojn inter Zinaida kaj grafo Malevskij. Li estis bela lerta kaj sagxa, sed io dubinda, io falsa sxajnis en li ecx al mi, deksesjara knabo, kaj mi miris, ke Zinaida ne rimarkas tion. Sed povas esti, ke sxi sentis tiun falson, sed ne abomenis gxin. Malbona edukado, strangaj konatoj kaj kutimoj, konstanta cxeesto de la patrino, povreco kaj malordo en la hejmo, cxio, komencante de la libereco mem, kiun gxuis la frauxlino, de iu konscio pri sia supereco super la cxirkauxantoj aperigis en sxi iun duondegnan malatenton kaj senpretendon. Ofte okazis, ekzemple, Vonifatij venis sciigi, ke sukero mankas, aux flugis eksteren iu acxa klacxo, aux la gastoj kverelis, - sxi nur skuis per la bukloj kaj diris: bagatele! - kaj tute ne mornis pro tio. Male pri mi. Tuta mia sango bolis, kiam Malevskij proksimigxis al sxi, riverencante iel ruze, kiel vulpo, elegante apogigxis je la segxa dorso kaj komencis susuri en sxian orelon, - kaj sxi krucis la brakojn sur la brusto, atente rigardis lin, kaj mem ridetis kaj aprobe kapbalancetis. - Kial vi sxatas akcepti sinjoron Malevskij? - mi demandis sxin foje. - Li ja havas tiom cxarmajn mustacxojn, - sxi respondis. - Sed tio ja ne estas via zorgo. - Cxu vi pensas ke mi amas lin? - sxi diris al mi alifoje. - Ne; mi ne povas ami tiajn ulojn, al kiuj necesas rigardi desupre. Mi bezonas tiun, kiu mem min rompus... Sed mi tiun ne renkontos. Dio gardas, ke mi ne trafu en ies brakojn, ne - ne! - Do, vi neniam enamigxos? - Sed vi? Cxu vin mi ne amas? - sxi diris kaj frapetis mian nazon per la gantopinto. Jes, Zinaida tre amuzigxis pri mi. Dum tri semajnoj mi vidis sxin cxiutage, - kaj kion, kion nur sxi ne faris al mi! Nin sxi vizitis neofte kaj mi ne bedauxris pro tio: en mia hejmo sxi farigxis sinjorino princidino, - kaj mi de sxi flankigxis. Mi timis malsekretigxi antaux la patrino; sxi tre ne favoris Zinaidan kaj malsxate atentis nin. La patron mi ne tiom timis: li kvazaux ne rimarkus min, kaj kun sxi li parolis ne ofte, sed iel speciale dokte kaj grave. Mi cxesis labori, legi, mi ecx cxesis promeni kaj rajdi. Simila al skarabo, ligita je la piedo mi vagis sencxese cxirkaux la amata domo; kvazaux mi sxatus resti tie por cxiam... sed tio ne eblis; la patrino grumblis je mi, foje Zinaida mem min forpelis. Tiam mi kasxigxis en mia cxambro aux foriris en la plej foran angulon de la gxardeno, grimpis sur la ruinon de la malnova orangxerio kaj mallevinte la piedojn de la muro, proksima al la vojo, sidis dum multaj horoj kaj rigardis, rigardis, nenion vidante. Apud mi, sur la polvozaj urtikoj, pigre flirtis blankaj papilioj; vigla pasero sidis proksime sur duonrompita rugxa briko kaj agace cxirpis sencxese turnante la korpon kaj etendinte la vosteton; plu ne fidantaj kornikoj, sidantaj supre, foj-foje grakis supre sur senfolia pinto de betulo; la suno kaj vento kviete petolis en gxiaj maldensaj brancxoj; la sonoro de la sonorilo de la monahxejo Donskoj foje auxdeblis, kvieta kaj morna - kaj mi sidis, rigardis, auxskultis - kaj plenigxis de iu nekonata sento, en kiu estis cxio - kaj gxojo, kaj tristo, kaj la antauxsento de futuro, kaj deziro, kaj timo de la vivo. Sed mi tiam ne komprenis, kaj neniel povis nomi tion, kio fermentis en mi - aux povis nomi per la sola nomo - tiu de Zinaida. Sed Zinaida plu ludis kun mi kiel kato kun muso. Sxi jen koketis kun mi, - kaj mi ekscitigxis kaj degelis, jen sxi forigis min de si, kaj mi ne kuragxis proksimigxi al sxi, ecx ne kuragxis rigardi sxin. Mi memoras, ke sxi dum kelkaj tagoj tre malvarmis al mi kaj mi plene ektimis, kaj poltrone vizitante ilian dometon mi preferis esti proksime al la olda princino, malgraux ke sxi insultis kaj kriacxis gxuste tiutempe: sxiaj kambiaj aferoj malprosperis, kaj sxi jam havis konversaciojn kun la polica inspektoro de nia kvartalo. Foje mi promenis en la gxardeno preter la konata barilo - kaj ekvidis Zinaidan: apogante sin per ambaux manoj, sxi senmove sidis sur la herbo. Mi volis jam foriri nerimarkite, sed sxi subite levis la kapon kaj faris al mi ordonan geston. Mi restis senmova: mi ne tuj komprenis sxin. Sxi ripetis sian geston. Mi tuj transsaltis la barilon kaj gxoje alkuris sxin; sed sxi haltigis min per la rigardo kaj montris al mi la padon je du pasxoj antaux sxi. Embarasite, ne sciante kiel agi, mi genuigxis sur la pada rando. Sxi estis tiom pala, tiom amara tristo, kaj tiom profunda lacigxo estis en cxiu sxia trajto, ke koro mia strecxigxis kaj mi nevole balbutis: - Kio al vi okazis? Zinaida etendis la brakon, plukis iun herberon, mordetis gxin kaj jxetis gxin for. - Vi min tre amas? - sxi demandis fine. - Cxu? Mi nenion respondis - kaj kial mi devis respondi? - Jes, - sxi ripetis dauxrigante rigardi min. - Gxuste tiel. La samaj okuloj, - sxi aldonis, enpensigxis kaj kasxis la vizagxon per la polmoj. - Cxio nauxzas min, - sxi flustris, - mi forirus al la fino de l' mondo, mi ne povas tion toleri, ne povas elporti... Kaj kio atendas min antauxe!.. Ahx, malfacile estas... dio mia, kiel malfacile! - Pro kio? - demandis mi nekuragxe. Zinaida ne respondis al mi kaj nur sxultrumis. Mi dauxrigis stari surgenue kaj rigardis sxin kun profunda tristo. Cxiu sxia vorto akre vundis mian koron. Tiumomente mi, sxajne, volonte fordonus mian vivon, nur ke sxi ne plu afliktigxu. Mi rigardis sxin, - kaj, tamen nekomprenante kial sxi tial sopiras, vigle fantaziis ke sxi subite atakita de nerezistebla melankolio foriris en la gxardenon - kaj falis sur la teron, kvazaux falcxita. Cxirkauxe estis hele kaj verde; la vento petolis inter arbaj folioj kaj foje balancis la longan brancxon de frambujo super la kapo de Zinaida. Ie kolomboj rukulis kaj abeloj zumzumis nealte flugante en la maldensaj herboj. Supre karese bluetis la cxielo - kaj al mi estis tiom malgaje... - Deklamu al mi iujn versojn, - diris duonvocxe Zinaida kaj apogigxis je la kubuto. - Mi sxatas, kiam vi deklamas, sed tio ne gravas, estas juneco. Deklamu por mi "Sur montoj de Kartvelio". Sed komence sidigxu. Mi eksidis kaj deklamis "Sur la kartvelaj montoj". - "Ke plu ne ami gxi ne povas", - ripetis Zinaida. - Jen kial la poezio estas bona: gxi diras al mi tion, kio ne ekzistas, kaj kio ne nur pli bonas ol la realo, kaj ecx pli similas la veron... Ke plu ne ami gxi ne povas - deziras, sed ne povas! - Sxi denove eksilentis, sed subite ektremis kaj starigxis. - Ni iru. Cxe la patrino sidas Majdanov; li alportis por mi sian poemon, sed mi lin forlasis. Ankaux li nun cxagrenigxas... sed kion fari! Vi iam ekscios. Nur ne koleru kontraux mi! Zinaida haste premis mian manon kaj kuris antauxen. Ni revenis en la dometon. Majdanov komencis legi al ni sian jxus presitan "Murdisto", sed mi ne auxskultis lin. Li cxantis siajn kvarpiedajn jambojn, la rimoj vicigxis kaj sonoris kiel sonoriletoj malplene kaj lauxte, kaj mi cxiam rigardis al Zinaida kaj klopodis kompreni signifon de sxiaj lastaj vortoj. Aux povas esti, ke malica rivalo jam konkeris vin. - subite nazkriis Majdanov, kaj miaj okuloj renkontigxis kun tiuj de Zinaida. Sxi fermis ilin kaj iom rugxigxis. Mi rimarkis, ke sxi rugxigxis, kaj glaciigxis pro la timo. Mi jam antauxe jxaluzis, sed nur en cxi tiu momento la penso, ke sxi ekamis, ekbrilis en mia kapo: "Dio mia! Sxi ekamis!" CxAPITRO 10 Miaj veraj turmentoj komencigxis de tiu cxi momento. Mi pensis, pensadis, repensadis - kaj konstante, lauxeble kasxe, spionis Zinaidan. Sxi sxangxigxis - tio estis videbla. Sxi ofte foriris promeni sola kaj promenis longe. Jam sxi ne aperis antaux la gastoj; dum tutaj horoj sxi sidis en sia cxambro. Antauxe oni ne rimarkis tion en sxi. Mi subite igxis, - aux al mi sxajnis, ke igxis, - eksterordinare sagaca. "Cxu li? Aux li?" - demandis mi min mem, maltrankvile taksante pense sxiajn adorantojn unu post la alia. Grafo Malevskij (kvankam mi hontis pro Zinaida konfesi tion) sxajnis al mi pli dangxera ol la aliaj. Mi ne estis tro atenta, bedauxrinde, kaj mia kasxemo, evidente, neniun trompis; almenaux doktoro Lusxin baldaux min malsekretigis. Cetere, ankaux li sxangxigxis lastatempe; li maldikigxis, ridis same ofte, sed iom obtuze, malice kaj kurte - nevola, nerva incito en li substituis la iaman legxeran ironion kaj afektan cinikecon. - Kial vi sencxese venas cxi tien, junulo, - li diris al mi foje, restinte kun mi en la salono de Zasekinoj. (La princidino dume promenadis, kaj kriacxa vocxo de l' princino sonis en la mansardo: sxi skoldis sian cxambristinon). - Vi devas lerni, labori - dum vi estas juna, - sed kion vi faras? - Vi ja ne scias, eble mi laboras hejme, - mi protestis al li ne sen digno, sed ankaux ne sen konfuzo. - Cxu vi laboras! Vi ne pri tio pensas. Nu, mi ne kontrauxas... en via agxo tio estas tute natura. Sed elekto via sxajnas ne tauxga. Cxu vi ne vidas, kia estas cxi tiu domo? - Mi vin ne komprenas, - mi rimarkis. - Cxu vere ne komprenas? ve al vi! Mi opinias mia devo averti vin. - Ni, maljunaj frauxloj, povas cxi tien veni: kio al ni okazos? ni estas homoj ferocaj, por ni nenio dangxeras; sed via hauxto ankoraux estas fresxa; kaj la aero cxi tie por vi malutilas - kredu min, eblas infektigxi. - Kiel? - Tutsimple. Cxu vi estas sana nun? En normala stato? Cxu tio, kion vi sentas - estas por vi salubra, bona? - Kion do mi sentas? - mi diris, konfesante en la animo, ke la doktoro pravas. - Ehx, junulo, junulo, - dauxrigis la doktoro kvazaux esprimante per tiu vorto ion ofendan por mi, - cxu vi scias ruzi? dank' al Dio, sur via vizagxo respeguligxas via animo. Sed tamen, kial babili? Mi mem ne frekventus cxi tien, se (la doktoro kunpremis la dentojn)... se mi ne estus la sama bizarulo. Min nur mirigas: kiel vi, tiom sagxa, ne vidas, kio okazas cxirkaux vi? - Sed kio speciala okazas? - mi respondis kaj strecxigxis. La doktoro observis min kun rikana kompato. - Jen mi, - diris la doktoro, kvazaux murmurante, - cxu indas al vi tion diri? Unuvorte, - li aldonis, altigante la vocxon - mi ripetas: tiu cxi atmosfero por vi ne tauxgas. Al vi agrablas esti cxi tie, ja! ankaux en la orangxerio agrable odoras - sed logxi en gxi ne eblas. Ej! Auxskultu min, okupigxu denove pri Kajdanov! Eniris la princino kaj komencis plendi al la doktoro pri la dentodoloro. Poste aperis Zinaida. - Ahx, - aldonis la princino, - sinjoro doktoro, insultetu sxin. Dum la tuta tago sxi trinkas akvon kun glacio; cxu tio utilas por sxi, por sxia febla brusto? - Kial vi faras tion? - demandis Lusxin. - Sed kio povas okazi? - Kio? Vi povas malvarmumi kaj morti. - Cxu vere? Jes? Nu tiam - inda vojo! - Jen kiel! - grumblis la doktoro. La princino foriris. - Jes, tiel, - respondis Zinaida. Cxu la vivo estas gaja? rigardu... Kio estas bona? Aux vi opinias, ke mi tion ne komprenas? Ne sentas? Por mi estas plezuro trinki akvon kun glacio, kaj vi serioze certigas min, ke tiu cxi vivo pli valoras ol risko de momenta plezuro, pri felicxo mi ecx ne parolas. - Nu jes, - rimarkis Lusxin, - kaprico kaj sendependo... Tiuj du vortoj elcxerpas vin: tuta via naturo estas en tiuj du vortoj. Zinaida nervoze ekridis. - Via posxto malfruis, afabla doktoro. Vi observas malbone; postrestas. Surmetu okulvitrojn. Cxu mi emas kaprici nun? vin trompi, min trompi... gaja okupo! - sed kio koncernas sendependon... Monsieur Voldemar, - subite aldonis Zinaida kaj piedfrapis kaprice, - ne faru melankolian fizionomion. Mi ne toleras, kiam oni min kompatas. - Sxi rapide malaperis. - Malutilas, malutilas por vi la atmosfero, junulo, - refoje diris Lusxin. CxAPITRO 11 Vespere de la sama tago cxe Zasekinoj kunvenis la kutimaj gastoj, inter ili ankaux mi. Oni ekparolis pri la poemo de Majdanov; Zinaida sincere lauxdis gxin. - Sed cxu vi scias, - sxi diris al li, - se mi estus poeto, mi prenus aliajn temojn. Eble tio estas absurda, sed en mian kapon iam venas strangaj pensoj, precipe kiam mi ne dormas, antaux la matenigxo, kiam la cxielo komencas farigxi rozkolora kaj griza. Mi, ekzemple... Cxu vi ne priridos min? - Ne! Ne! - ni cxiuj ekkriis. - Mi imagus, - sxi dauxrigis, krucinte la brakojn surbruste kaj rigardante flanken, - grandan kompanion de junulinoj, nokte en vasta boato sur kvieta rivero. La luno lumas, kaj ili cxiuj estas en blankaj vestoj kun kronoj el blankaj floroj, kaj ili kantas ion similan al himno. - Mi komprenas, komprenas, dauxrigu, - grave kaj reve diris Majdanov. - Subite - bruo, ridego, torcxoj, tamburinoj surborde... Tio estas amaso de bakhxaninoj, kurantaj kun kantoj, kun krioj. Estas via afero finpentri la bildon, sinjoro poeto... nur mi sxatus, ke la torcxoj estu rugxaj kaj forte fumu, kaj ke la okuloj de la bakhxaninoj brilu sub kronoj, kaj la kronoj devas esti malhelaj. Ne forgesu ankaux tigrajn felojn kaj kalikojn - kaj oron, multe da oro. - Kie do devas esti oro? - demandis Majdanov, retrokombante siajn maldensajn harojn kaj rondigante la naztruojn. - Kie? sur sxultroj, sur brakoj, sur piedoj, cxie. Onidire, en la antikvo virinoj portis orajn ringojn sur suroj. La bakhxaninoj vokas al si la junulinojn en boato, la junulinoj cxesas kanti sian himnon - ili ne plu povas gxin dauxrigi, - sed ili restas senmovaj: la rivero portas ilin al la bordo. Kaj jen, unu el ili lante ekstaras... Tion necesas bone bildigi: kiel sxi lante starigxas en la luna lumo kaj kiel sxiaj amikinoj ektimas... Sxi transpasxis la randon de la boato, la bakhxaninoj cxirkauxis sxin, kaj kure forportis en nokton, en obskuron... Imagu: turbuloj de fumo kaj cxio miksigxis. Auxdeblas nur iliaj kriacxoj, kaj sxia krono restis sur la bordo. Zinaida eksilentis. (Ho! Sxi ekamis! - mi denove pensis.) - Nur tiom? - demandis Majdanov. - Nur, - sxi respondis. - Tio ne povas esti temo por la tuta poemo, - li grave rimarkis, - sed por lirika versajxo mi vian penson uzos. - En romantika stilo? - demandis Malevskij. - Certe, en romantika stilo, tiu de Byron. - Sed laux mi Hugo pli bonas ol Byron, - neglekte diris la juna grafo, - pli interesa. - Hugo estas unuaranga verkisto, - kontrauxis Majdanov, - samkiel mia amiko Tonkosxejev, en sia hispana romano "El-Trovador"... - Ha, cxu tiu libro kun la renversitaj demandosignoj? - intervenis Zinaida. - Jes. La hispanoj tiel kutimas. Mi volis diri, ke Tonkosxejev... - Nu! Vi denove diskutos pri klasikismo kaj romantismo, - duafoje intervenis Zinaida. - Prefere ni ludu... - Cxu garantiajxojn? - demandis Lusxin. - Ne, tio enuigas; ni ludu komparojn. (Tiun ludon elpensis Zinaida mem: oni nomas iun objekton, cxiu klopodas kompari gxin al io, kaj tiu, kiu elektis la plej tauxgan komparon, ricevas premion.) Sxi proksimigxis al la fenestro. La suno jxus subiris: sur la cxielo alte sxvebis longaj rugxaj nuboj. - Al kio similas tiuj nuboj? - demandis Zinaida, kaj sen atendi nian respondon, diris: - Mi trovas, ke ili similas al tiuj purpuraj veloj, kiuj estis en la ora sxipo de Kleopatra. Kiam sxi veturis renkonte al Antonio. Cxu vi memoras, Majdanov, ke vi antaux nelonge rakontis al mi pri tio. Ni cxiuj, kiel Polonio en "Hamleto", konsentis, ke la nuboj similas gxuste al tiuj veloj kaj pli bonan komparon neniu el ni trovos. - Kiom da jaroj tiam havis Antonio? - demandis Zinaida. - Versxajne, li estis juna homo, - rimarkis Malevskij. - Jes, juna, - certigis Majdanov. - Pardonu, - ekkriis Lusxin, - li estis pli ol kvardekjara. - Pli ol kvardekjara, - ripetis Zinaida, jxetante al li kurtan rigardon. Mi baldaux foriris hejmen. "Sxi ekamis, - nevole flustris miaj lipoj. - Sed kiun?" CxAPITRO 12 La tagoj pasis, Zinaida igxis pli stranga, pli nekomprenebla. Foje mi venis al sxi kaj ekvidis sxin sidi sur pajla segxo kun la kapo premita al la akra tablangulo. Sxi rektigxis, sxia tuta vizagxo estis kovrita per larmoj. - Aha! vi! - sxi diris kun rikana rideto. - Iru cxi tien. Mi venis al sxi: sxi metis la manon sur mian kapon, kaj, subite, preninte miajn harojn, komencis tiri ilin. - Doloras... - diris mi fine. - Aha! doloras! sed cxu al mi ne estas dolore? cxu ne dolore? - ripetis sxi. - Aj! - sxi subite ekkriis, vidinte, ke eltiris fasketon de la haroj... - Kion mi faris? Povra monsieur Voldemar! Sxi zorgeme ordigis la eltiritajn harojn, volvis ilin cxirkaux fingro kaj faris el ili ringon. - Mi metos viajn harojn en mian medalionon kaj kunportos ilin, - sxi diris, kaj sur sxiaj okuloj dauxre brilis larmoj. - Eble tio iom konsolos vin... kaj nun: adiaux. Mi revenis hejmen kaj trovis tie malagrablajxon. La panjo havis parolon kun la patro: sxi riprocxis lin pro io, sed li, kiel kutime, malvarme kaj gxentile silentis kaj baldaux forveturis. Mi ne povis auxdi, pri kio parolis la panjo, min tio ne interesis; mi memoras nur, ke post la konverso kun la patro sxi ordonis voki min en sian kabineton kaj kun forta malkontento traktis miajn oftajn vizitojn al la princino, kiu laux sxiaj vortoj estis une femme capable de tout. Mi kisis sxian manon (mi faris tiel cxiam, kiam volis cxesigi la parolon), kaj foriris al si. La larmoj de Zinaida embarasis min; mi tute ne sciis, pri kio mi pensu kaj mem pretis plori: mi, tamen, estis infano, malgraux miaj dek ses jaroj. Ja mi ne pensis pri Malevskij, malgraux ke Belovzorov de tag' al tago igxis pli kaj pli malica kaj rigardis al la lerta grafo kiel lupo al sxafo; mi ja pensis pri nenio kaj neniu. Mi perdigxis en la konjektoj kaj cxiam sercxis senhomajn lokojn. Mi precipe sxatis ruinojn de la orangxerio. Kutime mi rampis sur altan muron, kaj sidis tie tiom malfelicxa, soleca kaj morna junulo, ke ecx mem kompatis min - tiom placxaj estis por mi tiuj cxagrenaj sentoj, tiom gxuis mi ilin!.. Kaj jen foje mi sidis sur la muro, rigardis malproksimen kaj auxskultis pregxejajn sonorilojn... subite, kvazaux formikoj surhauxtaj - cxu venteto, cxu tremo de ies proksimeco... Mi mallevis la okulojn. Malsupre, sur la vojo en facila grizeta robo kun rozkolora ombrelo sursxultre, rapide iris Zinaida. Sxi ekvidis min, haltis, kaj fleksinte la randon de pajla cxapelo, levis al mi siajn velurajn okulojn. - Kion vi faras tie, en tioma alto? - sxi demandis min kun stranga rideto. - Jen, - sxi dauxrigis, - vi cxiam certigas min, ke vi min amas, - saltu al mi sur la vojon, se vi vere amas min. Zinaida ne sukcesis fini tiujn vortojn, kiam mi jam flugis, kvazaux iu pelus mian dorson. La muro altis ne malpli ol du klaftojn. Mi batigxis kontraux la teron per la piedoj, sed la bato estis tiom forta, ke mi perdis la ekvilibron, falis kaj por momento svenis. Kiam mi rekonsciigxis, mi, sen malfermi la okulojn, sentis Zinaidan apud mi. - Knabo mia kara, - sxi parolis klininte sin super mi, kaj en sxia vocxo sonis maltrankvila kareso, - kial vi faris tion, kial vi obeis min... sed mi ja amas vin... levigxu. Sxia brusto spiris apud la mia, sxiaj manoj tusxis mian kapon, subite, - kio okazis al mi tiam! - sxiaj molaj, fresxaj lipoj komencis kovri tutan mian vizagxon per kisoj... ili tusxis miajn lipojn... Sed subite Zinaida komprenis, evidente, laux mia vizagxo, ke mi jam rekonsciigxis, malgraux ke mi ne malfermis la okulojn, - kaj, rapide levigxis, parolante: - Nu, levigxu, petolul' freneza; kial vi kusxas en polvo? Mi levis min. - Donu al mi mian ombrelon, - diris Zinaida, - jen kien mi gxin jxetis; kaj ne rigardu al mi tiel... jen drolajxo? cxu vi kontuzigxis? versxajne, urtikita? Mi ja diras, ne rigardu min... Li ja nenion komprenas, ne respondas, - sxi aldonis kvazaux por si mem. - Iru hejmen, monsieur Voldemar, purigu la vestojn, kaj ne sekvu min, aliel mi kolerigxos, kaj neniam plu... Sxi ne finis sian parolon kaj rapide foriris, kaj mi sidigxis sur la vojon... la kruroj min ne tenis. La urtikoj brogis miajn manojn, la dorso doloris kaj la kapo turnigxis; sed la sento de beato, kiun mi spertis tiam, ne plu ripetigxis en mia vivo. Gxi kiel dolcxa doloro estis en cxiuj miaj membroj, kaj eksplodis, fine, en ekstazaj saltoj kaj jubiloj. Vere: mi estis ankoraux infano. CxAPITRO 13 Mi tiel gajis kaj fieris tra la tuta tago, tiel vivaj estis sur mia vizagxo la perceptoj de Zinaidaj kisoj, mi kun ega gxojtremo memoris cxiun sxian vorton, mi tiel karesis mian subitan felicxon, ke mi ecx sentis timon, mi ne volis ecx vidi sxin, la kauxzon de tiuj novaj sentoj. Mi opiniis, ke nenion plian mi povas postuli de la sorto, ke endus nur rezolute enspiri por la lasta fojo kaj morti. Tial sekvatage ironte al la dometo, mi sentis fortan konfuzon, kiun mi vane penis kasxi sub la masko de modesta familiareco, tauxga por la homo, kiu emas montri, ke li scias kasxi sekretojn. Zinaida renkontis min tute trankvile, nur minacis al mi per fingro kaj demandis: cxu mi ricevis bluajn makulojn? Tutaj miaj modesta familiareco kaj mistero tuj malaperis, kaj kun ili ankaux mia konfuzo. Certe, mi atendis nenion specialan, sed la trankvilo de Zinaida sobrigis min kiel malvarma akvo. Mi komprenis, ke mi estas infano en sxiaj okuloj kaj mi ekfartis tre malfacile! Zinaida pasxis tien-reen laux la cxambro, cxiufoje ridetante, kiam rigardis miaflanken, sed sxi pensis ne pri mi, mi tion klare komprenis... "Cxu mi mem ekparolu pri la hierauxo - pensis mi, - kaj demandu sxin, kiel sxi tiel rapidis, por fine ekscii...", sed mi nur mansvingis kaj sidigxis en angulon. Eniris Belovzorov; mi ekgxojis al li. - Ne trovis mi por vi kvietan rajdcxevalon, - li ekparolis per severa vocxo. - Frejtag promesas al mi unu - sed mi ne estas certa. Timas. - Kion vi timas, - demandis Zinaida, - permesu scii. - Kion? Vi ja ne scias rajdi. Gardu Dio, ke nenio okazu! Kaj kial tia fantazio venis en vian kapon? - Estas mia afero, monsieur mia animalo. Aliokaze mi petos al Pjotr Vasiljevicx... (Mia patro nomigxis Pjotr Vasiljevicx. Mi miris, kiel libere kaj facile sxi prononcis lian nomon, kvazaux estus certa pri lia emo helpi sxin.) - Cxu tiel, - objxetis Belovzorov. - Vi do kun li volas veturi? - Kun li aux kun iu alia - tio ne gravas por vi. Sed, certe, ne kun vi. - Ne kun mi, - ripetis Belovzorov. - Kiel vi deziras. Kio do? Mi akiros por vi la cxevalon. - Nur atentu. Mi ne bezonas iun bovinon. Mi vin avertas, ke mi volas rajdi. - Bonvolu rajdi... Kun kiu do, cxu kun Malevskij vi veturos? - Kial ne, mia soldato? Nu, trankviligxu, - sxi aldonis, - kaj ne brilu per la okuloj. Mi invitos ankaux vin. Vi ja scias, ke nun por mi Malevskij - fi! - sxi skuis la kapon. - Vi parolas tion, por min konsoli, - grumbletis Belovzorov. Zinaida duonfermis la okulojn. - Tio vin konsolas? - Ho... ho... ho... soldato! - sxi fine diris, kvazaux ne trovinte alian vorton. - Kaj vi, monsieur Voldemar, cxu vi veturus kun ni? - Mi ne sxatas... en granda kompanio... - mi murmuris sen levi la okulojn. - Vi preferas t?te-?-t?te?.. Liber' al liberulo decas, kaj por savito-paradiz', - sxi diris. - Belovzorov, iru do, klopodu. Mi la cxevalon bezonas jam morgaux. - Jes, sed la monon kie mi prenu? - enmiksigxis la princino. Zinaida sulkigis la brovojn. - Vian monon mi ne petas. Belovzorov kredos al mi. - Kredos, kredos... - grumblis la princino - kaj subite plengorgxe ekkriis: - Dunjasxka! - Maman, mi donacis al vi sonorilon, - rimarkis la princidino. - Dunjasxka! - ripetis la oldulino. Belovzorov riverencis: mi foriris kun li. Zinaida min ne haltigis. CxAPITRO 14 Sekvan matenon mi vekigxis frue, eltrancxis por mi bastonon kaj foriris al Kalujxskaja zastava. Decidis mi iri, gxui mian malfelicxon. La tago estis bonega, hela kaj ne tro varma; gaja, fresxa vento flugis super la tero kaj neforte susuris kaj petolis, cxion movis sed nenion rompis. Mi longe promenis inter arboj, inter montoj. Mi ne sentis min felicxa, mi eliris el la hejmo kun intenco enui - sed la juneco, bonega vetero, fresxa aero, plezuro de rapida pasxado, beato de soleca kusxado sur densaj herboj - efikis al mi tute male: la memoro pri tiuj neforgeseblaj vortoj, pri tiuj kisoj denove aperis en mia animo. Por mi estis agrable pensi, ke Zinaida ne povas, tamen, ne konsideri mian decidemon, mian heroecon... "La aliaj por sxi estas pli bonaj ol mi, - mi pensis, - estu tiel! Sed la aliaj nur diras, ke ili faros, sed mi faris! Kaj kion ankoraux mi povas fari por sxi!" Mia fantaziemo tuj eklaboris. Mi komencis imagi. Kiel mi savos sxin el malamikaj manoj, kiel mi, kovrita per sango, liberigos sxin el malliberejo, kiel mi mortos apud sxiaj piedoj! Mi rememoris la pentrajxon, kiu pendis en mia salono: Malek-Adel, forportanta Matildan, - kaj tuj ekatentis la grandan, buntan pegon, kiu klopodis altigxi laux minca betula trunko kaj maltrankvile rigardis el post gxi, jen dekstren, jen liven, kiel muzikisto el post kolo de kontrabaso. Poste mi kantis "Ne blanka negxo", kiu transformigxis en la popularan romancon "Mi vin atendas, dum zefir', petolas"; poste mi komencis lauxte legi la apelon al steloj de Jermak el la tragedio de Homjakov, provis verki ion sentimentalan, elpensis ecx la lastan verson, kiu devus kroni la tuton: "Ho, Zinaida! Zinaida!", sed rezulte malsukcesis. Interalie, venis tempo por tagmangxi. Mi descendis en la valon; streta sabla pado serpentumis laux gxi kaj direktigxis en la urbon. Mi ekpasxis sur la pado. Obtuzaj frapoj de cxevalaj hufoj eksonis post mi. Mi returnigxis, nevole haltis kaj demetis la kaskedon: mi ekvidis mian patron kun Zinaida. La patro estis diranta ion al sxi turninte la tutan sian korpon al sxi, apogante je la kolo de sxia cxevalo. Li ridetis, Zinaida auxskultis lin silente, strikte mallevinte la okulojn kaj kunpreminte la lipojn. Mi dekomence ekvidis nur ilin; nur post kelkaj momentoj, el post turno de la valo aperis Belovzorov en husara uniformo, sur sxauxmita nigra cxevalo. La fortika cxevalo skuis la kapon, snufis kaj dancis: la rajdanto kaj bridis gxin, kaj spronis. Mi flankigxis. La patro prenis la bridon, flankigxis de Zinaida, sxi lante levis al li la okulojn kaj ambaux ekrajdis... Belovzorov direktigxis post ili, grincante per la sabro. "Rugxa kiel kankro, - mi pensis, - sed sxi... Kial sxi estas tiom pala? rajdis dum la tuta mateno, sed pala?" Mi plioftigis la pasxojn kaj venis hejmen antaux la tagmangxo. La patro sidis jam alivestita, lavita kaj fresxa, apud la patrina fotelo kaj legis al sxi per sia modela sonora vocxo felietonon el franca revuo "Journal des D?bats"; sed la patrino auxskultis lin sen atento, kaj ekvidinte min, demandis, kie mi estis dum la tuta tago, aldoninte, ke sxi ne sxatas, kiam mi malaperas dio-scias-kie kaj kun dio-scias-kiu. "Sed mi vagadis sola", - mi dezirus respondi sed rigardis la patron kaj ial ne apertis la busxon. CxAPITRO 15 Dum la sekvaj kvin-ses tagoj mi preskaux ne vidis Zinaidan: sxi prezentis sin malsana, tamen tio ne malhelpis al la kutimaj frekventuloj veni - kiel ili diris - al sia dejxoro. Nur Majdanov estis tuj perdanta la kuragxon, se li ne havis okazon admiri. Butonumita kaj rugxa Belovzorov sidis angule; sinistra rideto vagis sur la delikata vizagxo de grafo Malevskij - li vere ricevis malfavoron de Zinaida kaj kun aparta peno cxiel flate komplezis la oldan princinon, kune kun sxi vojagxis al la generalo-gubernatoro. Cetere, tiu vizito estis senrezulta, kaj Malevskij ecx speciale malsukcesis: oni memorigis al li iun okazon kun iuj fervojaj oficistoj - li devis klarigi cxion per sia malsperteco. Lusxin venis cxiudiurne po du fojojn, sed por nelonge; mi timetis lin post nia lasta renkonto kaj samtempe sentis al li sinceran simpation. Foje li promenis kun mi en la gxardeno Neskucxnyj, estis bonhumora kaj afabla, sciigis al mi la nomojn kaj kvalitojn de diversaj herboj kaj floroj, sed subite - nek al teksto, nek al preteksto - frapis sian frunton: "Sed mi, stultul', pensis, ke sxi estas koketulino! Versxajne sinoferoj gustas dolcxe - por kelkiuj". - Kion vi volas diri per tio? - mi demandis. - Al vi mi nenion volas diri, - Lusxin kurte replikis. Min Zinaida ignoradis: miaj aperoj - mi ne povis malrimarki tion - impresis sxin malagrable. Sxi estis nevole turnanta sian vizagxon de mi... jes, nevole; gxuste tio estis amara; gxuste tio afliktis min! Tamen necesis tion akcepti - kaj mi klopodis ne vidigi min antaux sxi kaj nur defore gvatis sxin, cetere, ne cxiam sukcese. Sxi plu fartis iel nekompreneble; sxia vizagxo aliigxis, sxi mem tute aliigxis. Tiu sxangxo precipe frapis min en iu varma kvieta vespero. Tiam mi sidis sur baseta benko sub largxa sambuko; mi sxatis tiun lokon, cxar el tie videblis la fenestro de l' cxambro de Zinaida. Mi estis sidanta: birdeto vigle skuis sin inter malheligxintaj folioj super mia kapo; griza kato malgxibiginte la dorson singarde glitis en la gxardenon, kaj la unuaj vesperaj skaraboj obtuze zumis en la aero, ankoraux travidebla, kvankam ne plu luma. Mi sidis observante la fenestron kaj atendis kiam tiu malfermigxos; gxuste gxi ovrigxis kaj en gxi aperis Zinaida. Sxi surhavis blankan robon, kaj sxi mem - sxiaj vizagxo, brakoj, sxultroj - estis preskaux blanke palaj. Sxi longe staris rigida kaj longe rigardis fikse kaj rekte el sub la kuntiritaj brovoj. Mi ecx ne sciis, ke sxi povas tiel rigardi. Poste sxi kunpremis la manojn, forte-fortege, levis ilin al la lipoj, al la frunto kaj subite, malnodinte la fingrojn, forsvingis la harojn de la oreloj, skuis la harojn kaj rezolute klininte la kapon klaketis la fenestron. Post tri tagoj sxi renkontis min en la gxardeno. Mi intencis flankigxi, sed sxi mem haltigis min. - Donu al mi vian brakon, - sxi diris kun la antauxa tenero, - mi delonge ne babilis kun vi. Mi rigardis al sxi: okuloj sxiaj milde lumis, kaj la vizagxo ridetis, kvazaux vualita. - Cxu vi plu malsanas? - mi demandis sxin. - Ne, nun cxio pasis for, - sxi respondis kaj plukis etan rugxan rozon, - mi iom lacigxis, sed ankaux tio baldaux pasos. - Kaj vi denove refarigxos samkia antauxe, cxu? - mi demandis. Zinaida proksimigis la rozon al la vizagxo, kaj al mi sxajnis, kvazaux rebrilo de l' helaj petaloj falus sur sxiajn vangojn. - Cxu mi sxangxigxis? - sxi demandis min. - Ja sxangxigxis, - mi duonvocxis. - Mi malvarme rilatis al vi - mi ja scias, - Zinaida komencis, - sed vi ne devis tro atenti tion... Mi ne povis aliel... Sed kial ni parolu pri tio? - Vi ne deziras, ke mi amu vin, jen tiel! - mi eksklamis morne kun senintenca impeto. - Ne ja, amu, - sed malkiel antauxe. - Sed kiel? - Ni estu amikoj, jen tiel! - Zinaida etendis al mi la rozon, ke mi flaru gxin. - Ja mi estas ege pli agxa ol vi, mi povus esti via onklino; nu eble ne onklino, sed la pliagxa fratino. Sed vi... - Mi estas infano por vi, - mi rompis sxian parolon. - Jes ja, infano, sed kara, bona, sagxa infano, ege amata. Aha, jen tiel. Ekde hodiaux mi promocias vin mia pagxio; kaj ne forgesu, ke la pagxioj ne rajtas esti for de siaj sinjorinoj. Jen, prenu la signon de via rango, - sxi aldiris, metante la rozon en la butontruon de mia jako, - la signon de Mia Mosxta favoro. - Pli frue mi estis ricevanta aliajn favorojn, - mi balbutis. - Ha! - Zinaida vortis kaj rigardis min deflanke. - Via memoro estas brila! Kio do! mi ankaux nun pretas... Sxi klinis sin al mi kaj sigelis mian frunton per kiso trankvila kaj klara. Mi apenaux rigardis al sxi, sxi jam returnigxis kaj dirinte: "Sekvu min, mia pagxio", sxi direktis sin al la dometo. Mi sekvis sxin dauxre embarasata. "Cxu vere, - mi pensis, - tiu milda kaj prudenta junulino estas Zinaida kian mi konis?" Kaj sxiaj pasxoj aperis al mi pli softaj kaj sxi mem vidigxis pli sublima kaj pli gracia. Mia Dio! kun kioma nova ardo estis brulanta mia amo. CxAPITRO 16 Post la tagmangxo la gastoj denove kunvenis kaj la princidino venis al ili. La tuta kompanio estis komplete sur la loko, kiel en tiu vespero, kiun mi neniam forgesos; ecx Nirmackij altrenis sin; Majdanov venis la unua kaj alportis novajn poemojn. Denove garantiajx-ludo komencigxis, sed jam sen la antauxaj folaj gagoj, sen drolajxoj kaj sen bruo - la cigana elemento vanuis. Zinaida donis novan agordon al nia kunveno. Kiel la pagxio, mi sidis apud sxi. Cetere, sxi proponis, ke la posedanto de la elektita garantiajxo rakontu sian songxon; sed tiu ideo ne estis bona. La songxoj rezultis aux neinteresaj (Belovzorov songxis, ke li nutras sian cxevalon per karasoj, kaj ke tiu cxevalo havis lignan kapon) aux nenaturaj, verkitaj. Majdanov regalis nin per novelego: en gxi estis kaj tombejaj kriptoj, kaj angxeloj kun liroj, kaj parolantaj floroj, kaj elfore flugantaj sonoj. Zinaida ne permesis al li fini. - Se ektemas pri verkoj, - sxi diris, - do, cxiu rakontu ion nepre elpensitan. La loto elektis Belovzorov'on. La juna husaro konfuzigxis. - Mi povas elpensi nenion! - li eksklamis. - Bagateloj! - Zinaida reagis. - Nu, ekzemple, imagu vin esti edzo kaj rakontu al ni, kiel vi pasigus tempon kun la edzino. Cxu vi fermus sxin hejme? - Jes, mi enfermus. - Kaj mem sidus kun sxi? - Nepre sidus. - Superbe. Sed se tio tedus al sxi, kaj sxi kokrus vin? - Mi murdus sxin. - Sed se sxi fugxus? - Mi sxin trovus kaj nepre murdus. - Do, tiel; sed se mi estus via edzino, kion vi farus en tiu okazo? Belovzorov iom silentis. - Mi murdus min. Zinaida ridis. - Mi vidas, ke kurtas via kant'. La dua elekto trafis Zinaidan. Sxi levis la okulojn al la plafono kaj ekmeditis. - Jen, atentu, - fine sxi komencis, - jen kion mi elpensis... Imagu grandiozan palacon, someran nokton kaj mirindan balon. La balon donas la regxino. Cxieas oro, marmoro, kvarcvitroj, silko, briloj, diamantoj, floroj, incensoj kaj cxiuj aliaj luksajxoj. - Cxu vi sxatas lukson? - Lusxin intervenis. - La lukso belas, kaj mi sxatas cxiun belon. - Ecx pli ol la belegon? - li redemandis. - Aj, tro ruze, mi ke komprenas. Ne malhelpu min. Do, la bal' superbas. La gastoj abundas, cxiuj ili estas junaj, belegaj, kuragxaj kaj cxiuj freneze amas la regxinon. - Cxu inter la gastoj estas virinoj? - demandis Malevskij. - Ne - aux tamen - jes, estas. - Malbelaj? - Lindaj. Sed la viroj amas la regxinon. Sxi altas kaj sveltas, kaj diademo kronas sxian nigran hararon. Mi jxetis rigardon al Zinaida - kaj tiumomente sxi aperis al mi pli alta ol ni, sxia blanka frunto kaj senmovaj brovoj radiis tioman helan sagxon kaj tioman potencon, ke mi pensis: "Vi mem estas regxino!" - Oni tumultas cxirkaux sxi, - dauxrigis Zinaida, - cxiuj prodigas antaux sxi la plej flatajn parolojn. - Cxu sxi sxatas la flaton? - demandis Lusxin. - Aj, kia tedulo! Malhelpas cxiam... Kiu ne sxatas la flaton? - Ankoraux unu demando, la lasta, - rimarkis Malevskij. - Cxu la regxino havas la edzon? - Mi ankoraux ne pensadis pri tio. Ne, por kio edzo? - Ja, ja, - ehxis Malevskij, - por kio edz'? - Silence! - eksklamis Majdanov, kiu malbone posedis la francan. - Merci, - Zinaida diris al li. - Do, la regxino auxskultas tiujn parolojn, auxskultas muzikon, sed malvidas la gastojn. La ses fenestroj estas komplete apertaj, de l' plafono gxis la planko; post ili videblas malluma cxielo kun grandaj steloj kaj malluma gxardeno kun altaj arboj. La regxino rigardas la gxardenon. Tie, apud la arboj situas fontano, gxi blankas en la obskuro - longa, tre longa kiel fantomo. La regxino tra la paroloj kaj muziko auxdas softan akvo-plauxdon. Sxi rigardas kaj meditas: cxiuj vi, sinjoroj, estas noblaj, sagxaj, ricxaj, vi cxirkauxas min, vi alte aprecas cxiun mian diron, cxiuj pretas morti cxe miaj piedoj, mi regas vin... Sed tie, apud la fontano, apud la plauxdanta akvo, staras kaj atendas min tiu, kiu regas min. Li surhavas nek ricxan veston, nek juvelojn, neniu lin konas, sed li atendas min kaj certas pri mia veno, - jes, mi venos, kaj en la mondo estas nenio, kio povas haltigi min, kiam mi volos iri al li, resti kun li, perdigxi kun li en la gxardena obskuro, sub la susurantaj arboj, sub la plauxdoj de l' fontano... Zinaida eksilentis. - Cxu estas elpenso? - ruze demandis Malevskij. Zinaida ecx ne rigardis al li. - Sinjoroj, kion ni farus, - subite ekvocxis Lusxin, - se ni estus inter la gastoj kaj scius pri la apudfontana felicxulo? - Haltu, haltu, - Zinaida intervenis, - mi mem diros al vi kion farus cxiu el vi. Vi, Belovzorov, vokus lin al duelo; vi, Majdanov, verkus pri li epigramon... Cetere, ne - vi ne scias epigrami; vi verkus pri li longan jambajxon, simile al Barbier kaj aperigus la verkon en La Telegrafo. Vi, Nirmackij, prunteprenus cxe li... ne, vi pruntedonus al li monon je uzura interezo. Vi, doktoro... - sxi haltis. - Ha, jen mi ne scias, kion vi povus fari. - Kiel la kortega doktoro, - Lusxin respondis, - mi preskribus al la regxino ne doni la balojn, se sxin ne interesas gastoj. - Eble vi pravas, sed vi, grafo? - Mi? - ripetis Malevskij kun sia sinistra rideto... - Vi regalus lin per venenita bombono. La vizagxo de Malevskij iom tordigxis kaj por momento havis judan esprimon; sed li tuj ridegis. - Koncerne vin, Voldemar... - Zinaida dauxrigis, - tamen suficxas; ni ludu alian ludon. - Monsieur Voldemar, kiel la pagxio de l' regxino, tenus la baskon de sxia robo kiam sxi kurus en la gxardenon, - sarkasmis Malevskij. Mi rugxigxis, sed Zinaida rapide metis la manon sur mian sxultron, kaj, levigxinte, diris per la vocxo iom tremanta: - Mi neniam permesis al via grafa mosxto la rajton arogi kaj tial mi petas vin foriri. - Sxi montris al li la pordon. - Kompatu min, princidino, - balbutis Malevskij kaj paligxis. - La princidino pravas, - kriis Belovzorov kaj ankaux li ekstaris. - Je Dio, mi tute ne atendis, - Malevskij dauxrigis, - sxajne, en miaj vortoj estis nenio... mi absolute ne volis vin ofendi... Pardonu min. Zinaida jxetis al li fridan rigardon kaj fride ridetis. - Bonvolu resti, - sxi diris kun senzorga movo de l' mano. - Mi kun monsieur Voldemar vane kolerigxis. Vin plezurigas piki serpenteske... piku por via sano! - Pardonu min, - refoje ripetis Malevskij, sed mi rememorante la movon de Zinaida denove pensis, ke la auxtenta regxino ne povus pli digne montri la pordon al arogantulo. La ludo nelonge dauxris post tiu sceno; cxiuj ekfartis iom gxenite, ne nur pro la sceno, sed pro iu nedifinita, sed tre peza sento. Neniu pri tio parolis, sed cxiu konsciis gxin kaj en si kaj en sia najbaro. Majdanov deklamis al ni siajn versojn, kaj Malevskij kun afekta ardo lauxdegis ilin. "Kiel li nun volas sxajnigi sin bonkora", - Lusxin flustris al mi. Ni baldaux disiris. Zinaidan subite atakis pensado; la princino ordonis sciigi, ke sxin doloras la kapo; Nirmackij ekplendis pri siaj reuxmatismoj. Mi longe ne povis ekdormi, la rakonto de Zinaida mirigis min. - Cxu en tio estas aludo? - mi demandis min mem, - sed kiun kaj kion sxi aludas? Se vere estas aludindo... kiel eblas kuragxi? Ne, ne povas esti, - mi flustris turnigxante enlite sur alian flankon, de unu varma vango sur la alian... Sed mi rememoris ankaux la esprimon de la vizagxo de Zinaida dum sxia rakonto... Mi rememoris ankaux la eksklamon, flugintan el la busxo de Lusxin en Neskucxnyj, sxiajn subitajn sxangxojn en la rilato al mi - kaj konjektoj tumultis en mia kapo. "Kiu li estas?" Tiuj vortoj kvazaux sxvebus antaux miaj okuloj, vortoj desegnitaj en la obskuro. Kvazaux malalta sinistra nubo pendus super mi - kaj mi sentus gxian premon - kaj mi atendus gxian fulmon. En la lasta tempo mi alkutimigxis al multo cxe Zasekinoj: malordemo, kandelstumpoj, rompitaj trancxiloj kaj forkoj, sombra Vonifatij, cxambristinoj en vestoj trivitaj, la manieroj de la princino mem - tiu stranga vivo ne plu mirigis min... Sed mi ne povis alkutimigxi al tio, kion mi svage imagis pri Zinaida. "Avanturierino", - mia patrino foje nomis sxin. Avanturierino - sxi, mia idolo, mia dio! Tiu titolo estis bruliganta min, mi penis eskapi el gxi en la kusenon kaj indignis - sed samtempe mi pri cxio konsentis, mi cxion oferus nur por farigxi la cxefontana felicxulo!.. Mia sango bolis kaj freneze cirkulis. "La gxardenon... fontano. - mi ekpensis. - Mi iru en la gxardenon". Mi rapide vestigxis kaj forglitis el la hejmo. La nokto obskuris, la arboj apenaux susuris; el la cxielo faladis softa frisko; la legomejo fluigis fenkolan aromon. Mi lauxiris cxiujn aleojn; la sonoj de miaj pasxoj gxenis kaj fresxigis min; mi estis haltanta, atendis, auxskultis la batadon de l' koro - fortan kaj rapidan. Fine mi proksimigxis al la barilo kaj apogis min sur minca stango. Subite - aux nura sxajno? - je kelkaj pasxoj de mi trakuris virina silueto... Mi strecxis la okulojn en la mallumon kaj retenis la spiron. Kio estas gxi? Cxu vere pasxoj, aux denove la bato de l' koro? "Kiu estas?" - mi softe elbalbutis. Cxu denove? retenata rido? Aux la folioj susuris? aux suspiro tutproksima? Mi ektimis... "Kiu estas?" - mi ripetis ecx pli softe. La aero pormomente ekturbulis, en la cxielo ekbrilis fajra strieto: stelo trakuris. "Zinaida" - mi volis demandi, sed la vorto mortis surlipe. Kaj subite la tuta cxirkauxo profunde ekmutis, kiel ofte okazas noktomeze... Ecx lokustoj cxesis grinci inter la arboj, nur ie fenestro klakis. Mi iom staris kaj revenis en mian cxambron, al mia frostigxinta lito. Mi sentis strangan emocion: kvazaux mi venus al rendevuo kaj restus sola kaj preterirus fremdan felicxon. CxAPITRO 17 En la sekva tago mi vidis Zinaidan nur okulrande, sxi kun la princino ien veturis per fiakro. Tamen mi vidis Lusxin'on, kiu apenaux degnis saluti al mi kaj Malevskij. La juna grafo vidigis la dentojn per rideto kaj amike ekkonversis kun mi. El inter la frekventuloj de la dometo nur li sukcesis hejmigxi cxe ni kaj ekplacxis al la patrino. La patro ne sxatis lin kaj traktis lin kun ofenda gxentilo. - Ah, monsieur le page! - komencis Malevskij, - mi tre gxojas vin renkonti. Kion faras via plejbela regxino? Lia fresxa, bela vizagxo tiel nauxzis min tiumomente - kaj li rigardis min tiel moleste-ludeme - ke mi tute ne respondis al li. - Cxu vi plu pauxtas? - li dauxrigis. - Vane. Ja ne estas mi, kiu promociis vin pagxio, kaj precipe la regxinoj havas pagxiojn. Sed permesu rimarkigi, ke vi malzorge plenumas vian taskon. - Cxu? - La pagxioj devas cxiami cxe la regantinoj; la pagxioj devas scii kion tiuj faras; ili devas observi tiujn - li aldonis per pli softa vocxo - tage kaj nokte. - Kion vi volas diri? - Kion mi volas diri? Sxajnas, ke mi klare esprimas min. Tage kaj nokte. Nu, tage oni povas fusxe servi; tage lumas kaj homoj multas, sed nokte - jen kiam oni atendu la peston. Mi sxatus konsili, ke vi maldormu nokte, kaj observu, plenforte observu. Memoru, en la gxardeno, nokte, cxe l' fontano, tie oni devas dejxori. Vi poste dankos min. Malevskij ekridis kaj montris al mi sian dorson. Li, kredeble, ne opiniis siajn vortojn tro gravaj; li havis la reputacion de brila mistifikisto kaj famis pro sia povo dupigi la homojn en maskobaloj, kion premisis lia senkonscia mensogemo plene saturanta lin... Li volis nur moketi min, sed cxiu lia vorto kvazaux veneno fluis tra miaj vejnoj. La sango atakis mian kapon. "Ha! Tiel! - mi diris al mi mem. - Bone! Do, mi ne senkauxze estis logita en la gxardenon! Ne estos tiel!" - mi lauxte kriis, kvankam mi ne sciis, kio ne devas tieli. "Cxu mem Malevskij bonvenos en la gxardenon, - mi estis rezonanta (li eble elbabilis la sekreton; por tio lia insolento suficxas), - cxu iu alia (la barilo de nia gxardeno ja tre malaltas, kaj oni povas senpene transgrimpi gxin), - sed ne plej mielan farton havos la ul' de mi kaptota! Al neniu mi konsilus tiam renkontigxi kun mi. Mi pruvos al la tuta mondo, ankaux al sxi, la perfidulino (mi ver-vere nomis sxin perfidulino), ke mi scias vengxi!" Mi revenis en mian cxambron, prenis el la skribotabla tirkesto la tiel nomatan "anglan" trancxilon, fingre ekzamenis la klingon kaj kun frida atentema rezoluto sxovis la trancxilon en la posxon, kvazaux tiajn aferojn mi farus ofte kaj senskrupule. Mia koro malice levigxis kaj restis rigida. Mi gxis la nokto restis kun kunsxovitaj brovoj kaj fermita busxo. Mi ofte promenis tien kaj reen, premante en la posxo la varmigxintan trancxilon kaj anticipe preparadis min al la terura io. Tiuj novaj sentoj, ne pli frue spertitaj, tiom akaparis kaj distris min, ke pri mem Zinaida mi apenaux memoris. Min cxiam halucinis: Aleko, la juna cigano - "Juna belul', kienas vi? - Kusxu...", kaj poste: "Vidu, la sango vin aspergis!.. Ho, kio estis?.." - "Bagatel'!" Kun feroca rideto mi ripetis tiun "Bagatel'!" La patro mankis hejme, sed la panjo, kiu de kelka tempo aspektis iom incitita, sxi atentis mian fatalan aspekton kaj diris al mi cxe l' vespermangxo: "Kial vi pauxtas kiel ofendita bubo?" Mi respondis al sxi per indulga rideto kaj pensis: "Se ili scius!" La horlogxo gongis dek unu fojojn; mi reiris en mian cxambron kaj sen demeti la vestojn atendis la noktomezon; fine la horlogxo gongis ankaux gxin. "La tempo venis" - mi flustris tradente, komplete butonumis min, ecx refaldis la manikojn kaj eliris gxardenen. Jam pli frue mi elektis la gardolokon rande de l' gxardeno, kie la barilo, disiganta nian terenon disde la Zasekina, venas al la komuna muro. Tie, starante sub malaltaj densaj brancxoj de soleca abio mi vidis la cxirkauxajxon tiom bone, kiom permesis la nokta obskuro. Apude zigzagis pado, kiu cxiam sxajnis al mi mistera; gxi serpentumis sub la barilo konservanta cxi loke la spurojn de la transirantaj piedoj, kaj kondukis al la ronda pavilono formita el densaj akacioj. Mi atingis la abion, apogis min cxe la trunko kaj komencis la dejxoron. La nokto estis kvieta samkiel hieraux, sed la nuboj sur la cxielo malpli multis - la konturoj de la arbustoj, ecx tiuj de altaj floroj, videblis pli klare. La unuaj momentoj de la atendo estis lacigaj, preskaux timigaj. Mi jam firme decidis agi, nur cerbumis, kiel mi agu. Cxu tondri: "Kien vi iras? Halt! diru - aliel morto!" - aux simple murdi... Cxiu sono, susuro kaj flustro sxajnis al mi grava kaj neordinara. Mi pretigxis... Klinis min antauxen... Sed pasis duona horo, unu horo, kaj mia sango kvietigxis, farigxis malvarma. La konscio, ke mi faras tion vane, aperas iom ridinda, ke Malevskij nur sxercis - tiu konscio komencis penetri en mian animon. Mi forlasis mian kasxejon kaj trairis la tutan gxardenon. Kvazaux spite al mi, ecx brueto nenie auxdigxis; cxio dormis; ecx nia hundo volvigxinta cxe l' pordeto kvazaux pufo, ecx gxi spektis songxojn. Mi grimpis sur la ruinigxintan orangxerion, ekvidis antaux mi vastan kamparon, rememoris pri la renkontoj kun Zinaida kaj enpensigxis... Mi ektremis... Mi sxajnis auxdi knaron de apertata pordo, poste facilan krakon de frakasita brancxo. Mi dusalte mallevigxis de sur la ruinajxo kaj rigidigxis. Rapidaj, facilaj, sed atentaj pasxoj klare sonis en la gxardeno. Ili estis proksimigxantaj al mi. "Jen, li... Jen, li, finfine!" - fulmis en mia koro. Mi konvulsie elposxigis la trancxilon, konvulsie malfermis gxin - iuj rugxaj fajreroj karuselis antaux miaj okuloj. Pro timo kaj malico hirtigxis la haroj sur la kapo... La pasxoj direktigxis ekzakte al mi - mi fleksigxis kaj trenigxis renkonte al ili... Aperis iu viro... Dio mia! La patro! Mi tuj rekonis lin, kvankam li estis kovrita per malhela mantelo kaj tiris la cxapon sur la vizagxon. Fingropinte li preteris. Ne rimarkis min, kvankam nenio min sxirmis, sed mi tiom kurbigxis kaj sxrumpis, ke sxajnis kvazaux mi sternigxus surtere. La jxaluza, murdonta Otelo subite transformigxis en lernanton... Mi tiom timis la surprizan aperon de l'patro, ke komence ecx ne rimarkis de kie li iris kaj kien li vanuis. Tiam mi nur rektigxis kaj pensis: "Por kio la patro nokte pasxadas tra la gxardeno?" - kaj denove cxio silentigxis. Pro la timo mi ellasis la trancxilon sur la herbojn, sed ecx ne sercxis gxin. Mi tre hontis. Tuj mi rektigxis. Tamen, revenonte hejmen mi venis al mia subsambuka benketo kaj jxetis la rigardon al la fenestro de dormocxambro de Zinaida. La etaj fenestraj vitroj, iom konveksaj, malhele bluis en la pala lumo de la nokta cxielo. Subite, la koloro komencis sxangxigxi... Postvitre - mi vidis, klare vidis - diskrete kaj kviete mallevigxis blanka kurteno, gxi atingis la fenestrobreton kaj restis senmova. - Kion gxi signifas? - mi diris preskaux plenvocxe, preskaux nevole, kiam mi denove trovigxis en mia cxambro. - Songxo, hazardo, aux... La supozoj, kiuj neatendite inundis mian kapon, estis tiom novaj kaj strangaj, ke mi ne kuragxis pripensi ilin. CxAPITRO 18 Matene mi vekigxis kun kapdoloro. La hierauxaj emocioj vanuis. Ilin anstatauxis peza perplekso, kaj iu malgxojo, gxis nun nekonata - kvazaux io mortus en mi. - Kial vi aspektas kiel kuniklo el kiu oni forprenis duonon da cerbo? - diris Lusxin, renkontinta min. Cxe la matenmangxo mi kasxe pafis rigardojn jen al la patro, jen al la panjo; li trankvilis, kiel cxiam; sxi, kiel cxiam, interne brulis. Mi atendis, ke la patro almenaux alparolu min amike, kiel li foj-foje faris... Sed li ecx ne degnis regali min per la ordinara frida kareso. "Cxu mi cxion rakontu al Zinaida?.. - mi pensis - ja nun ne gravas, inter ni cxio estas finita". Mi direktigxis al sxi, sed ne nur diris nenion pri la okazajxo, sed ecx ne konversis kun sxi. Al la princino venis el Peterburgo por ferii sxia filo, dekdujara kadeto, Zinaida tuj komisiis al mi la prizorgadon. - Jen, por vi, - sxi diris, - mia kara Volodja (sxi unuafoje tiel karese min nomis), kamarado. Ankaux li estas Volodja. Bonvolu ami lin; li estas dume iom sovagxa, sed bonkora. Montru al li Neskucxnoje, promenu kun li kaj protektu lin. Vi ja faros tion, cxu ne? ja vi estas tiel bona! Sxi tenere metis la manojn sur miajn sxultrojn, kaj mi tute perdis la kapon. La veno de tiu knabo, knabigis ankaux min. Mi silente pririgardis la kadeton, dum tiu same mute gapis min. Zinaida ridis kaj pusxis nin unu al la alia. - Nu, brakumu vin reciproke, infanoj. Ni brakumis. - Cxu vi volas, ke mi konduku vin en la gxardenon? - mi demandis la kadeton. - Bonvolu, - li respondis per la rauxka vocxo, gxuste kadeta. Zinaida denove ridis... Mi rimarkis, ke ankoraux neniam sxi havis tiel belajn kolorojn de l' vizagxo. Mi kaj la kadeto ekiris. En nia gxardeno staris malnova balancilo. Mi sidigis lin sur la mincan tabulon kaj ekbalancis. Li sidis senmova en sia nova dikdrapa uniformo kun vastaj oraj pasamentoj kaj firme tenis la sxnurojn. - Ja malbutonumu la kolumon, - mi konsilis al li. - Ne gravas; ni kutimas, - li diris kaj tusetis. Li similis al la fratino, precipe la okuloj similigis sxin. Komplezi lin estis agrable por mi, sed la sama doloriga tristo plu rongxis mian koron. "Nun mi gxuste farigxis infano, - mi pensis - sed hieraux..." Mi rememoris, kie mi perdis la trancxilon, kaj retrovis gxin. La knabo elpetis gxin, plukis iun kanon, faris per la trancxilo sxalmon kaj ekfajfis. Ankaux mi - Otelo - fajfetis. Sed vespere, kiel ploregis tiu Otelo cxe la sino de Zinaida, kiam sxi trovinte min en gxardena rando demandis pri la kauxzo de mia tristo. Mi eklarmis tiel arde, ke sxi ecx ektimis. - Kio, kio okazis al vi, Volodja? - sxi ripetadis kaj, vidante ke mi restas senresponda kaj dauxre ploranta, sxi ekvolis kisi mian larmozan vizagxon. Sed mi deturnis la vizagxon kaj singulte flustris: - Mi scias cxion; kial vi ludis per mi?.. Por kio vi bezonas mian amon? - Mi kulpas, Volodja... - sxi prononcis. - Ahx, tre kulpas. Kiom multas en mi malico, pekoj kaj obskuro... Sed nun mi ne ludas per vi, mi vin amas - vi ecx ne scias kial kaj kiel... Tamen kion do vi scias? Kion mi povus respondi? Sxi staris antaux mi kaj rigardis min, kaj mi komplete estis sxia, de la kap' gxis la piedoj, kiam sxi tiel rigardis... Post kvarona horo ni jam tusxludis; mi ne plu ploris, nur ridis, kvankam la pufigxintaj palpebroj pro la rido gutigis larmojn. Anstataux kravato cxirkaux mia kolo estis nodigita rubando de Zinaida, kaj mi jubile kriis pro la gxojo, kiam mi sukcesis kapti sxin je la talio. Sxi faris el mi cxion, kion sxi volis. CxAPITRO 19 Mi estus ege embarasita, se oni igus min detale rakonti kio okazis al mi dum la semajno, kiu sekvis mian malsukcesan noktan aventuron. Tiu tempo estis stranga, febra kaj kaosa, en kiu turbulis la plej kontrauxaj sentoj, pensoj, suspektoj, esperoj, gxojoj kaj suferoj. Mi timis ekzameni min, se la deksesjara knabo kapablas je tia ekzamenado, timis konfesi ion ajn al mi mem; mi simple rapidis travivi la tagon gxis la vespero, sed nokte mi dormis... la infana legxero helpadis min. Mi ne volis scii, cxu oni amas min aux ne; ne volis konfesi, ke mi ne estas amata. Mi evitadis la patron, sed eviti Zinaidan mi ne povis. En sxia cxeesto min kvazaux bruligus fajro... sed mi nenial volis scii pri la deveno de tiu fajro, super kiu mi brulis kaj degelis - ja tiu brulado kaj degelo estis tiel dolcxaj. Mi plene fordonis min al miaj impresoj kaj trompis min mem, ne konsideris la rememorojn kaj sxirmis miajn okulojn antaux la venonta io. Tiu langvoro, kredeble, ne dauxrus tro longe... tondra bato unumomente cxesigis cxion kaj jxetis min sur alian vojon. Foje, reveninte al tagmangxo post iom longa promeno, mi mire eksciis, ke mi mangxos sola, la patro forveturis, kaj la panjo malsanas, ne volas mangxi kaj sxlosigxis en sia cxambro. Laux la vizagxo de la lakeoj mi divenis, ke okazis io eksterordinara. Mi ne kuragxis demandi ilin, sed mi havis amikon, junan tabloserviston Filipp, kiu pasie sxatis poezion kaj artis gitaron. Mi adresis al li. De li mi sciigxis, ke inter miaj patro kaj panjo okazis skandala sceno (en la servistinejo cxiu vorto estis bonege auxdata; kvankam ili multe parolis en la franca, cxambristino Manjo, kiu kvin jarojn logxis cxe pariza kudristino, komprenis cxion). La panjo akuzis la patron pri malfidelo kaj rilatoj kun la najbara frauxlino, la patro komence provis senkulpigxi, sed poste ekbolis kaj siavice diris ian krudajxon "kvazauxe pri la sinjorina agxo", pro kio la panjo ploris; la panjo menciis ankaux kambion, kvazaux donitan al la olda princino kaj molestis sxin kaj la frauxlinon, je kio la patro minacis. - Kaj la plagon kauxzis, - Filipp dauxrigis, - anonima letero, kies skribinton konas neniu; kaj kial tiuj aferoj enmondigxu, tute ne estas kauxzoj. - Sed cxu vere io okazis? - pene mi diris, dum miaj manoj kaj kruroj fridigxis kaj en la korfundo io ektremis. - Okazis. Tiujn aferojn oni ne povas kasxi. Certe, via pacxjo cxe tio bone gardas sin, sed ja oni estas devigata lui fiakron kaj simile... Sen homa helpo ja nenio 'stas farebla. Mi liberigis Filipp'on kaj jxetigxis sur la liton. Mi ne ploregis, nek desperis, nek demandis min pri la kialoj kaj kieloj de la okazajxo; mi ne demandis min, kial mi ne pli frue divenis, ecx ne akuzis la patron... Tio, kion mi eksciis superis min: la subita revelacio min dispremis... Cxio finigxis. Cxiuj floroj miaj estis unupluke elsxiritaj kaj kusxacxis cxirkaux mi, disaj kaj tretitaj. CxAPITRO 20 Sekvonttage la panjo anoncis, ke sxi revenas en la urbon. La patro matene venis en sxian dormocxambron, kaj ili longe restis inter la kvar okuloj. Neniu auxdis, kion li diris al sxi, sed post tio la panjo ne plu ploris, retrankviligxis kaj ordonis matenmangxon, tamen ne vidigis sin, nek sxangxis sian intencon. Mi memoras, ke la tutan tagon mi vagis, sed ne vizitis la gxardenon kaj ecx unufoje ne rigardis al la dometo - vespere mi vidis mirindan aferon: patro mia je la brako kondukis grafon Malevskij tra la salono en la antauxcxambron kaj en cxeesto de lakeo fride diris al li: "Antaux kelkaj tagoj en certa domo oni montris al via grafa mosxto pordon; nun mi ne volas arangxi trakton kun vi, sed mi havas la honoron raporti al vi, se vi denove vizitos nin, mi forjxetos vin tra la fenestro. Via skribmaniero ne placxas al mi". La grafo riverencis, grincis la dentojn, sxrumpis kaj vanuis. Komencigxis preparoj al la reenurbigxo, al la strato Arbat, kie situis nia domo. La patro mem, videble, ne sxatis plu resti en la vilao; sed sxajne, li sukcesis konvinki la panjon ne disfamigi la okazon. Cxio estis farata kviete, sen hasto. La panjo ecx transdonis siajn bondezirojn al la princino kaj esprimis sian bedauxron, ke la malsano ne ebligas al sxi revidi la princinon gxis la forveturo. Mi vagadis kiel freneza, kaj nur deziris, ke cxio cxi rapide finigxu. La sola penso ne volis forlasi mian kapon: kiel povis sxi, junulino kaj - tamen - princidino, kuragxi je tiuj agoj? Ja sxi sciis, ke mia patro ne estas libera, kaj sxi ja povus edzinigxi al iu ajn, ekzemple, al Belovzorov. Kion sxi esperis? Kiel sxi ne timis pereigi sian futuron? Jes ja, - mi pensis, - estas la amo, pasio, fidelo... kaj mi estis rememorinta la vortojn de Lusxin: por kelkiuj oferi sin gustas dolcxe. Iam mi sukcesis rimarki en unu el la fenestroj de la dometo iun palan makulon. "Vizagxo de Zinaida?" - mi pensis... vere, la vizagxo sxiis. Mi ne plu povis elteni. Mi ne povis disigxi de sxi, sen diri la lastan "adiaux". Uzinte oportunan momenton mi iris tien. En la salono min renkontis la princino per sia kutima senorda-senzorga saluto. - Kial, patreto mia, gepatroj viaj tiel frue ektumultis? - sxi diris metante tabakon en ambaux naztruojn. Mi rigardis al sxi, kaj mia koro iom faciligxis. La vorto "kambio" menciita de Filipp, turmentis min. Sxi nenion suspektis, almenaux laux mia tiama kompreno. El la apuda cxambro aperis Zinaida en nigra robo, pala, kun haroj libere pendantaj, sxi senvorte prenis min je la mano kaj kondukis min al si. - Mi ekauxdis vian vocxon, - sxi komencis, - kaj tuj venis. Cxu vi volas tiel facile forlasi min, malica knabo? - Mi venis por adiauxi, princidino, - mi respondis, - sxajne, por cxiam. Eble vi auxdis, ke ni forveturas. Zinaida atente rigardis al mi. - Jes, mi auxdis. Dankon pro la vizito. Mi jam pensis ne revidi vin. Ne rememoru min malbone. Mi foje turmentis vin, tamen mi ne tiom acxas, kiom vi imagas. - Cxu mi? - Jes, ja. Vi. - Mi? - mi afliktite respondis, kaj mia koro denove ekbategis kiel pli frue pro sxia nerezistebla, neesprimebla cxarmo. - Mi? Kredu min, Zinaida Aleksandrovna, faru ion ajn, ajne turmentu min - mi amos kaj admiros vin gxis mia lasta spiro. Sxi rapide turnis sin al mi kaj, vaste apertinte la brakojn, cxirkauxprenis mian kapon kaj forte kaj varmege kisis min. Dio scias, kiun sercxis tiu longa, adiauxa kiso, sed mi avide gxuis ties dolcxon. Mi sciis, ke gxi ne plu ripetigxos. - Adiaux, adiaux, - mi ripetadis. Sxi elsxirigxis kaj foriris. Mi ne sukcesos esprimi la senton, kun kiu mi estis foriranta. Mi ne sxatus, ke tiu sento revenu, sed mi opinius min malfelicxa, se mi gxin neniam spertus. Ni revenis en la urbon. La pasinto longe ne povis lasi min, longe mi ne povis eklabori. La vundo longe dolorigis min; tamen mi ne malsxatis la patron. Male: li kvazaux pli kreskus por mi... psikiatroj klarigu tiun fenomenon, kiel ili scias. Foje mi iris laux bulvardo kaj, je mia kolosa gxojo, koliziis kun Lusxin. Mi sxatis lin pro la rekta kaj nehipokrita karaktero, krom tio li estis kara por mi pro la rememoroj, kiujn li vekis en mi. Mi impetis al li. - Aha! - li vocxis kaj sulkigis la frunton. - Estas vi, junulo! Vidigu vin. Vi plu flavas, sed en la okuloj mankas la antauxa acxo. Vi aspektas home, ne kiel salona hundeto. Tio bonas. Kion vi faras? Laboras? Mi suspiris. Mi ne volis mensogi, sed hontis konfesi la veron. - Nu ne gravas, - Lusxin dauxrigis, - ne timu. Gravas, ke vi vivu normale, sen cedi al tento. Aliel, cxu estos utile? La ondoj portu vin ien ajn - cxio mavas; la homo ecx sur sola roko, sed staru sur la propraj kruroj. Jen mi tusadas... kaj Belovzorov, cxu vi auxdis? - Ne, kio okazis? - Li vanuis senspure: onidire, forveturis al Kauxkazo. Jen, junulo, por vi leciono. Kaj tio okazas, cxar oni ne sukcesas gxustatempe disigxi, dissxiri la reton. Vi, sxajne, eskapis bonorde. Atentu ne plu lasi vin kaptita. Adiaux. "Mi ne kaptigxos... - mi pensis, - ne plu sxin revidos"; sed la sorto denove donis al mi la sxancon revidi Zinaidan. CxAPITRO 21 Mia patro cxiutage rajdis. Li havis bonan ruanan cxevalon kun longaj kolo kaj gamboj, senlacan kaj malican. Gxia nomo estis Elektrik. Neniu povis rajdi gxin krom la patro. Foje li venis al mi bonhumora kia li delonge ne estis; li aspektis veturonta kaj jam en spronoj. Mi petis, ke li kunprenu min. - Prefere ni arangxu salt-ludon, - li respondis al mi, - ja vi sur via azeno tuj postrestos. - Ne postrestos. Do mi prenas la spronojn. - Nu, estu tiel. Ni startis. Mi havis pigan, vilan cxevaleton, firmakruran kaj suficxe viglan: gxi devis sxvitegi, kiam Elektrik trotis plenrapide, sed ne postrestis. Mi neniam vidis pli elitan rajdiston ol mia patro; li sidis tiel bele kaj kun tia degneca lerto, ke sxajne, la cxevalo sentis tion kaj paradis sub li. Ni tratrotis cxiujn bulvardojn, vizitis la kampon Devicxje, supersaltis kelkajn barilojn (komence mi timis salti, sed la patro malsxatis poltronojn - do, mi cxesis timi). Ni dufoje transis la riveron Moskva, kaj mi jam pensis, ke ni revenas hejmen - des pli la patro rimarkis mian cxevalon lacigxi - sed subite la patro cxe la vadejo Krymskij flankigxis de mi kaj ekrajdis lauxlonge de l' bordo. Mi galopis post li. Atinginte monton da trivitaj traboj, li lerte decxevaligxis, ordonis al mi fari la samon, kaj, doninte al mi la bridon de Elektrik, petis min atendi cxe la trabaro lian revenon, sed mem li iris en iun strateton kaj vanuis. Mi komencis tien-reen promeni sur la bordo, kondukante la cxevalojn kaj insultis Elektrik'on, kiu konstante skuis la kapon, tremegis, snufacxis, henis; kaj kiam mi haltis, gxi prancis, blekante mordis la kolon de mia "azeno", do, kondutis kiel dorlotita pur sang. La patro ne estis revenanta. La rivero odoris malagrablan humidon; alkurinta pluveto buntigis per malhelaj makuloj la tiel tedintajn idiotajn grizajn trabojn, cxirkaux kiuj mi vagadis. Enuo atakis min, sed la patro plu forestis. Iu polica gardisto, el finna deveno, ankaux griza kun grandega pot-forma cxako sur la kapo, kun halebardo (nu, kion faru polica gardisto surborde de l' rivero Moskva?). Li proksimigxis, turnis al mi sian olduline sulkozan vizagxon kaj diris: - Sinjorido, kion vi umas cxe tiuj cxevaloj? Eble mi ilin tenu, cxu? Mi ne respondis; li petis tabakon. Por disigi min de li (la netolero turmentis min) mi pasxis laux la direkto irita de l' patro, trairis la tutan strateton, iris flanken kaj haltis. Sur la strato, je kvindek pasxoj de mi, antaux aperta fenestro de ligna dometo, dorse al mi staris la patro. Li apogis sin je la fenestra sxutro, sed en la dometo sidis nigre vestita virino, duonvualita de la kurteno; sxi interparolis kun la patro. Estis Zinaida. Mi stuporigxis. Mi konfesas, ke tion mi tute ne atendis. Komence mi volis fugxi: "Se la patro retrorigardos, mi pereos" - mi pensis, sed stranga sento - sento pli forta ol scivolo, ol timo kaj ecx ol jxaluzo - haltigis min. Mi do plu spektis kaj penis kapti la vortojn... Sxajnis, ke la patro insistis pri io. Zinaida ne konsentis. Mi nun kvazaux vidus sxian vizagxon - trista, serioza, bela kun nebildigebla esprimo de la amo, fidelo kaj malgxojo, de despero - mi ne povas trovi pli trafan vorton. Sxi prononcis kelkajn vortojn, sen levi la okulojn kaj nur ridetis humile kaj obstine. Laux cxi rideto mi rekonis mian antauxan Zinaidan. La patro sxultrumis kaj ordigis la cxapon - tiu gesto estis la signo de netolero... Poste auxdigxis: "Vous devez vouz s?parer de cette..." Zinaida rektigxis kaj etendis la brakon... Subite antaux miaj okuloj okazis tute nekredebla afero: la patro neatendite levis la vipon, per kiu li jxus batpurigis faldojn de sia surtuto, kaj auxdigxis akuta frapo kontraux tiu brako, gxiskubute nuda. Mi apenaux bridis min por ne krii, sed Zinaida ektremis, silente rigardis mian patron, lante levis sian brakon al la lipoj kaj kisis la skarlatan cikatron. La patro jxetis flanken la vipon kaj kuris en la domon, haste levigxinte laux la peroneta sxtuparo... Zinaida returnigxis, etendis la brakojn kaj rejxetinte la kapon malantauxen ankaux iris de la fenestro. Kun freneza timo, kun iu teruro de nekompreno en la koro mi impetis retro kaj trakurinte la strateton kaj apenaux ne ellasinte Elektrik'on, mi revenis borden. Mi nenion povis kompreni. Mi sciis, ke mia frida kaj diskreta patro sporade estis atakata de iu rabio - tamen mi neniel povis kompreni la viditan scenon... Kaj mi sentis, ke dum mia tuta vivo mi cxiam memoros tiujn movon, rigardon kaj rideton de Zinaida; tiu sxia nova aspekto surprizinta min por cxiam stampigxis en mia memoro. Mi stupide gapis la riveron sen rimarki, ke mi larmas. "Sxi estas batata, - mi pensadis, - batata... batata..." - Nu, vi - la cxevalon! - la patra vocxo auxdigxis post la dorso. Mi auxtomate etendis la bridon. Li saltis sur Elektrik'on... La frostigxinta cxevalo bauxmis kaj saltis, je unu kaj duona klafto antauxen... sed la patro tuj regis gxin, li spronis gxiajn flankojn kaj pugnis la kolon... "Ahx, la vipo mankas", - li balbutis. Mi rememoris la jxusan fajfon kaj frapon de tiu vipo kaj tremis. - Kien vi gxin metis? - post iom mi demandis lin. La patro ekrajdis antauxen sen respondi. Mi atingis lin kaj nepre volis vidi lian vizagxon. - Cxu vi enuis sen mi? - li vocxis tradente. - Jes, iom. Kie vi perdis la vipon? - mi ree demandis. - Mi gxin ne perdis, - li diris, - mi forjxetis la vipon. Li enpensigxis kaj mallevis la kapon... kaj mi tuj, por la unua kaj preskaux la lasta fojo, vidis kiom da tenero kaj bedauxro povas esprimi liaj severaj trajtoj. Li denove ekgalopis, kaj mi jam ne devancis lin kaj revenis hejmen je kvarona horo post li. "Jen la amo, - mi ripetadis al mi mem, sidante nokte cxe mia skribotablo, sur kiu jam estis kelkaj kajeroj kaj libroj, - jen la pasio! Kiel eblas ne indigni, kiel eblas elteni baton de iu ajn... ecx de la plej amata brako! Versxajne eblas, se oni amas... Sed mi... Sed mi ja imagis..." La lasta monato vere oldigis min, kaj mia amo, kun incitoj kaj suferoj, sxajnis al mi mem tiel eta, infaneca kaj mizera antaux la nekonata io, pri kiu mi apenaux divenis kaj kiu timigis min kiel nekonata, bela sed feroca vizagxo, kiun oni vane strebas vidi tra duonobskuro. Tiunokte mi songxis strangan kaj teruran songxon. Al mi sxajnis, ke mi venas en malaltan makabran cxambron... La patro staras kun vipo en la mano kaj stamfas; en la angulo sxrumpas Zinaida kaj ne sur la brako, sed sur la frunto estas la rugxa streko... post ili levigxas sangoza Belovzorov, li apertas la palajn lipojn kaj kolere minacas la patron. Post du monatoj mi studentigxis en la universitato, kaj post duona jaro la patro forpasis (pro apopleksio) en Peterburgo, kie li jxus eklogxis kune kun la panjo. Kelkajn tagojn antaux sia morto li ricevis leteron el Moskvo, kiu letero lin ege ekscitis... Li iris al la panjo por peti sxin pri io, kaj, onidire, ecx ekploris - li, mia patro! Matene de la tago, kiam li havis la apopleksion, li komencis skribi al mi leteron en la franca. "Filo mia, - li leteris al mi, - timu amon virinan, timu tiun felicxon, tiun venenon..." La panjo post lia forpaso sendis suficxe grandan monsumon en Moskvon. CxAPITRO 22 Pasis cxirkaux kvar jaroj. Mi jxus finis la universitaton, kaj ne sciis klare kion mi faru, kiun pordon mi frapu; dume mi farniente vagadis. Iun belan vesperon en teatro mi renkontis Majdanov'on. Li jam sukcesis edzigxi kaj komencis ofici, sed mi ne trovis lin sxangxigxinta. Li same senbezone ekzaltigxis kaj same subite perdis la kuragxon. - Cetere, - li diris al mi, - cxi tie estas sinjorino Doljskaja. - Kiu sinjorino Doljskaja? - Cxu vi forgesis? La eksa princidino Zasekina, kiun ni cxiuj, samkiel ankaux vi, amis tiam. Cxu vi memoras, en la vilao apud Neskucxnyj? - Cxu sxi 'stas la edzino de Doljskij? - Jes. - Kaj sxi estas cxi tie, en la teatro? - Ne, en Peterburgo, sxi venis cxi tien antaux kelkaj tagoj, veturonte al eksterlando. - Kio estas sxia edzo? - Bonega viro. Ricxa. Mia moskva kunlaborinto. Komprenu, ke post tiu historio... vi ja devas bonege scii (Majdanov grave mienis)... edzinigxo ne estis facila por sxi; estis ja postsekvoj... sed kun sxia sagxo cxion eblis fari. Venu al sxi, sxi gxojos revidi vin. Sxi farigxis ecx pli bela. Majdanov donis al mi la adreson de Zinaida. Sxi restadis en la hotelo "Demut". La pasintaj rememoroj denove ekflagris... mi jxuris jam sekvont-tage viziti mian iaman "pasi-objekton". Sed intervenis iuj aferoj: pasis unu semajno, alia, kaj kiam mi, finfine, iris en la hotelon "Demut" kaj informigxis pri sinjorino Doljskaja - mi eksciis, ke sxi antaux kvar tagoj subite mortis dum la akusxo. Io kvazaux pikus mian koron. La konscio, ke mi povis vidi sxin kaj ne vidis kaj neniam vidos - tiu amara konscio pincxis min per la forto de nerefutebla riprocxo. "Mortis!" - mi rediris stulte gapante la pordiston, silente eligxis surstraten kaj iris dio-scias-kien. La tuta historio unumomente aperis antaux miaj okuloj. Jen kiel solvigxis, jen al kio strebis, haste kaj emociigxante, tiu juna, arda, brila vivo! Mi pensis pri tio kaj imagis la karajn trajtojn, la okulojn kaj buklojn - en malvasta kesto, en humida subtera obskuro - cxi tie, proksime de mi, kiu dume vivis, eble je kelkaj pasxoj de mia patro... Mi pensadis tiel, mi strecxis mian imagon, sed intertempe: Mi auxdis mortsciigon el la frida busx', gxin fride mia kor' akceptis, - sonis en la animo. Ahx, juneco, juneco! Nenio vin koncernas, vi kvazaux posedus cxiujn trezorojn de la universo, ecx tristo vin amuzas, ecx la cxagreno plezurigas, vi aplombas kaj arogas, vi diras: sole mi vivas - vidu! Sed viaj tagoj rapide kuras kaj vanuas, kiel vakso sub la suno, kiel negxo... Eble la sekreto de via cxarmo estas ne la eblo fari cxion, sed la eblo pensi, ke vi cxion faros; estas la disipo de la fortoj, kiujn vi por nenio alia povas uzi; estas, ke cxiu el ni nesxerce opinias sin prodigulo, nesxerce pensas sin rajta diri: "Ho, kiom mi povus fari, se mi ne vane perdus la tempon!" Jen ankaux mi... kion mi esperis, kion atendis, kiun brilan futuron mi antauxvidis, kiam mi apenaux akompanis per unu spiro, per morna sento unumomenta la reaperintan fantomon de mia unua amo? Sed kiom da miaj esperoj realigxis? Nun, kiam mia vivo klinigxas al la vespero, cxu mi havas pli fresxan, pli karan rememoron ol tiun pri la rapide fluginta matena, printempa fulmotondro? Tamen mi vane kalumnias min. Ankaux tiam, en la legxera juna tempo, mi ne restis surda je tiu trista vocxo vokanta min, je la solena sono atinginta min el la transa mondo. Mi memoras, ke kelkajn tagojn post kiam mi eksciis pri la morto de Zinaida, mi mem laux la propra nerezistebla inklino cxeestis morton de povra oldulino, kiu logxis en la sama domo kun ni. Cxifone kovrita, sur duraj tabuloj, kun sako sub la kapo, sxi estis mortanta peze kaj turmente. Sxia tuta vivo pasis en amara batalo kontraux la konstanta mizero. Sxi ne vidis gxojon, ne frandis la mielon de l' felicxo - sxajne, kial sxi ne gxoje renkontu la morton, sian liberigxon, sian kvieton? Sed dum sxia kaduka korpo dauxrigis rezisti, dum sxia brusto ankoraux turmente levigxis sub la glacia mano premanta sxin, dum sxin ne forlasis la lastaj fortoj, la avino faradis la signon de kruco kaj flustris: "Sinjoro, pardonu al mi kulpojn miajn", - kaj nur kune kun la lasta fajrero de l' konscio en sxiaj okuloj vanuis la esprimo de timo kaj teruro de l' forpaso. Kaj mi memoras, ke cxi tie, cxe l' mortolito de l' povra oldulino, min kaptis la teruro pri Zinaida, kaj mi ekvolis pregxi por sxi, por la patro - ankaux por mi. 1860 Tradukoj de la francaj vortoj kaj esprimoj, uzitaj en la teksto Tre vulgara virino (fr.). La hidaj monaferoj (fr.). Parizano (fr.). Kio mi estas por sxi? (fr.). Kun manieroj de kudristineto (fr.). Sinjoroj (fr.). Sinjoro (fr.). Edukitaj (fr.). Virino kapabla je cxio (fr.). Inter kvar okuloj (fr.). Silentu (fr.). Dankon (fr.). De la franca vorto "aventuri?re", t.e. aventuristino. Ha, sinjoro pagxio (fr.). Pursanga cxevalo (fr.). Vi devas disigxi de tiu... (fr.). NOTOJ Annenkov P.V. (1812?-1887). Rusa publicisto, kritikisto, literaturhistoriisto. Editoro de la unua plena verkaro de A.S.Pusxkin. Konato kaj recenzanto de I.S.Turgenev. Kajdanov I.K. (1780-1843). Rusa pedagogo kaj historiisto. Auxtoro de lernolibroj pri historio, uzataj en la 1830aj jaroj. ...mia amiko Tonkosxejev. Aludo al la romano de A.Tonkocxejev "El Trovador, aux Vengxo kontraux vengxo: Hispana historio", en kiu estis uzitaj renversitaj demandosignoj, kiel en la hispana lingvo. ...kiel Polonio. En la 2a sceno de la 3a akto de "Hamleto" Polonio trifoje konsentis kun Hamleto, ke nubo aspektas kiel kamelo, kiel mustelo kaj kiel baleno. Frejtag. Konata moskva trejnisto kaj manegxestro en la 1830aj jaroj. Malek-Adel, forportanta Matildan. Protagonistoj de la romano de franca verkistino S.Cotten (1770-1870) "Matilda aux krucmilitoj". "Ne blanka negxo". Malnova rusa popolkanto. Barbier A. (1805-1882). Franca poeto, auxtoro de la poemaro "Jamboj". La Telegrafo. "Moskovskij Telegraf" - liberala literatura revuo eldonata en Moskvo sub la redakto de N.A.Polev en 1825-1834. Aleko... juna cigano. Protagonistoj de la poemo de A.S.Pusxkin "Ciganoj". Ankaux la citataj fragmentoj estas el tiu poemo. Mi auxdis... Versoj el la poemo de A.S.Pusxkin "Sub la cxiela blu' de sia kara land'". Se vi deziras publikigi cxi tiun tekston, bonvolu skribi al la redakcio por peti permeson (kiun ni versxajne donos).