Patroj kaj filoj. Иван Сергеевич Тургенев Cxapitro I "Nu, Petro? Vi vidas ankoraux nenion?" demandis la 20-an de majo de l' jaro 1859a viro cxirkaux kvardekjara, en palto, kovrita de polvo kaj en pantalono el kvadratita sxtofo, elirante sen cxapo sur la malaltan peronon de gastejo cxe la sxoseo N. La demandita servisto estis plenvanga junulo kun senkolora lanugo sur la mentono kaj kun malgrandaj senbrilaj okuloj. Cxe la servisto cxio: la turkisa orelringo, la pomaditaj haroj, la edukitaj gestoj, cxio unuvorte montris homon de la nova progresema generacio. Li ekrigardis indulge la vojon kaj respondis kun memestimo: "Nenion, absolute nenion!" "Nenion?" diris la mastro. "Nenion absolute!" ripetis la servisto. La sinjoro eksopiris kaj sidigxis sur malgranda benko. Ni konigos lin al la leganto, dum li sidas, krucinte sub si la krurojn kaj medite cxirkauxrigardante. Oni nomas lin Nikolao Petrovicx Kirsanov. Li posedas, dek kvin verstojn de la gastejo, belan bienon de ducent kamparanoj, aux farmbienon de dumil "desiatinoj", kiel li nomas gxin de l' tempo, kiam li arangxis siajn rilatojn kun la kamparanoj laux la moderna maniero. Lia patro, unu el niaj generaloj de l' jaro 1812a, duonklera, vulgara, sed ne malbona homo, pursanga ruso, grizigxis en la uniformo. Li komandis unue brigadon, poste divizion, vivis konstante en la provinco, kie li ludis suficxe gravan rolon dank'al sia rango. Nikolao Petrovicx naskigxis en la sudo de Rusujo, same kiel lia pli agxa frato Pauxlo, pri kiu ni parolos poste; li estis edukata hejme gxis la agxo de dek kvar jaroj, cxirkauxata de malkaraj guvernistoj, de adjutantoj kun senceremoniaj, sed servutaj manieroj kaj de aliaj personoj de la regimento kaj stabo. Lia patrino, naskita frauxlino Koliazin, nomata, kiel knabino, Agato, kaj kiel generaledzino - Agatokleo Kuzminisxna Kirsanov, diferencis en nenio de la tiamaj edzinoj de l' superaj oficiroj, portis luksajn kufojn kaj bruajn silkajn vestojn, en la pregxejo unua proksimigxis al la kruco, parolis lauxte kaj multe, etendis cxiumatene sian manon al la infanoj por kiso, por la nokto benis ilin, - unuvorte vivis plene por sia plezuro. Kvankam Nikolao Petrovicx tute ne posedis famon de kuragxulo kaj ecx estis nomata timulo, oni destinis lin, kiel filon de generalo, por la milita servado, same kiel lian fraton Pauxlon: sed li rompis al si la kruron en la tago mem, en kiu venis la sciigo pri lia akcepto en la armeon, kaj pasiginte du monatojn en la lito, lamis la tutan vivon. Devigita forlasi la revojn pri milita kariero por sia filo, la patro decidis destini lin por la civila servado. La generalo veturigis lin Peterburgon, kiam li atingis la deknauxan jaron, por ke li studu en la universitato. En la sama jaro lia frato ricevis la oficiran rangon en gvardia regimento. La du junuloj prenis komunan logxejon kaj vivis tie sub ne tro severa gardo de frato de la patrino, alta oficisto. Ilia patro revenis al sia divizio kaj al sia edzino, kaj nur malofte sendis al la filoj grandajn foliojn de griza papero, kovritajn per largxa skribo de lerta skribista mano. En la fino de cxiu letero oni cxiam povis legi la vortojn: "Petro Kirsanov, generalomajoro", cxirkauxitajn per spiraloj. En la jaro 1835a Nikolao Petrovicx forlasis la universitaton kun la titolo de licenciato kaj en la sama jaro la generalo Kirsanov, eksigita post malsukcesa revuo, translokigxis kun la edzino Peterburgon. Li luis domon apud la Tauxrida gxardeno kaj sin enskribis en la anglan klubon, kiam subite li mortis pro apopleksio. Agatokleo Kuzminisxna baldaux sekvis lin: sxi ne povis kutimi al la izolita vivo en la cxefurbo; la cxagreno pro la eksigo alkondukis sxin en la tombon. Nikolao Petrovicx, ankoraux dum la vivo de siaj gepatroj enamigxis, je ilia granda cxagreno je la filino de oficisto, estinta mastro de la domo, en kiu li logxis. Sxi estis beleta knabino, ne sen klereco: sxi legis en la revuoj seriozajn artikolojn en la fako "Sciencoj." Li edzigxis je sxi, tuj kiam pasis la tempo de la funebro, forlasis la ministrejon de la apanagxoj, kie li ricevis oficon dank' al la influo de la patro, translogxigxis kun sia Masxa en somerlogxejon apud la Instituto de l' arbaroj, poste en la urbon, en malgrandan kaj agrablan logxejon, kun pura sxtuparo kaj malvarma salono, fine - en sian bienon, kie baldaux naskigxis lia filo, Arkadio. La geedzoj vivis akorde kaj trankvile: preskaux neniam forlasis unu la alian, kune legis, ludis je kvar manoj fortepianon, kantis duetojn; sxi plantis florojn kaj zorgis pri la kortaj birdoj, li iafoje cxasis kaj sin okupis per la terkulturado. Arkadio kreskis kaj kreskis - ankaux bone kaj trankvile. Dek jaroj pasis kvazaux songxo. En la jaro 1847a la edzino de Kirsanov mortis. Peza estis la bato por Kirsanov, kaj liaj haroj grizigxis en kelke da semajnoj; li forveturis eksterlandon por iom distri sin... sed venis la jaro 1848a. Vole nevole li revenis en la kamparon kaj post suficxe longa senokupeco entreprenis reformojn en la administrado de sia bieno. En la jaro 1855a li forveturigis sian filon en la universitaton de Peterburgo; li vivis tri jarojn en la cxefurbo, preskaux ne forlasante la hejmon kaj penante ligi rilatojn kun la junaj kolegoj de Arkadio. Dum la lasta somero li ne povis veturi Peterburgon, - kaj jen ni vidas lin en la monato majo de l' jaro 1859a, jam tute griza, plenkorpa kaj iom kurbigxinta: li atendas la filon, ricevintan, kiel iam li mem, la titolon de licenciato. La servisto, pro konveneco, aux eble ne dezirante resti sub la okuloj de l' sinjoro, iris al la pordego kaj ekfumis pipon. Nikolao Petrovicx mallevis la kapon kaj komencis rigardi la malnovajn sxtupojn de la perono: granda, multkolora kokido grave promenis sur ili, forte frapante per siaj grandaj flavaj piedoj; malpura kato neamike rigardis gxin, kun grimaco kauxrante sur la balustrado. La suno estis bruliga: el la duonmalluma vestiblo de la gastejo flugis odoro de varma sekala pano. Ekmeditis nia Nikolao Petrovicx. "Mia filo... licenciato... Arkasxa..." sencxese turnigxis en lia kapo; li penis pensi pri io alia, sed la samaj pensoj revenis kaj revenis. Li rememoris la mortintan edzinon... "Sxi ne gxisvivis!" murmuretis li malgaje... Grasa griza kolombo alflugis sur la vojon kaj kuris rapide trinki akvon el kotujo proksime de la puto. Nikolao Petrovicx komencis rigardi gxin, kaj lia orelo jam distingis la bruon de proksimigxantaj radoj... "Sinjoro, via filo", diris la servisto, reveninte de la pordego. Nikolao Petrovicx salte levigxis kaj jxetis la rigardon: sur la vojo sin montris tarantaso, al kiu estis jungitaj tri cxevaloj; en la tarantaso ekbrilis la rando de studenta cxapo, konataj trajtoj de kara persono... "Arkasxa! Arkasxa!" ekkriis Kirsanov kaj kuris al la filo, svingante la manojn... Post kelke da momentoj liaj lipoj jam algluigxis al la senbarba, kovrita de polvo kaj sunbruna vizagxo de la juna licenciato. Cxapitro II "Permesu al mi, pacxjo, forskui la polvon", diris Arkasxa per vocxo iom rauxka pro la vojagxo, sed sonora kaj juna, gaje respondante al la karesoj de la patro. "Mi tute malpurigos vin." "Ne grave, ne grave", diris Kirsanov, batante per la mano la kolumon de la mantelo de l' filo kaj la propran palton. "Montru vin, montru vin", aldonis li, iom malproksimigxante kaj tuj iris per rapidaj pasxoj al la gastejo, kriante: "Cxi tien, cxi tien, kaj rapide la cxevalojn!" Nikolao Petrovicx sxajnis multe pli kortusxita, ol la filo; li estis kvazaux konfuzita, timigita. Arkadio haltigis lin. "Kara patro", diris li, "permesu, ke mi prezentu al vi mian bonan amikon, Bazarov, pri kiu mi tiel ofte skribis al vi. Li estas tiel gxentila, ke li konsentis gasti cxe ni dum iom da tempo." Nikolao Petrovicx rapide sin turnis kaj iris al altkreska junulo en longa mantelo, ornamita per sxnurgalonoj, kiu jxus desaltis de la tarantaso; li forte skuis lian sengantan rugxan manon, kiun Bazarov ne tuj etendis al li. "Mi tre gxojas", komencis li, "kaj mi kore dankas vin por via afabla intenco viziti nin; mi esperas... volu afable diri al mi vian nomon kaj tiun de via patro." "Eugeno Vasilicx", respondis Bazarov per malrapida, sed forta vocxo, kaj demetinte la kapucxon, montris al Nikolao Petrovicx sian tutan vizagxon. Gxi estis longa kaj malgrasa, kun alta frunto, kun nazo supre plata, malsupre pintita, kun grandaj verdetaj okuloj kaj pendantaj vangxaroj de sabla koloro; vivigita de serena rideto, gxi montris memfidon kaj inteligentecon. "Mi esperas, kara Eugeno Vasilicx, ke vi ne enuos cxe ni", dauxrigis Nikolao Petrovicx. La maldikaj lipoj de Bazarov apenaux malfermigxis, sed li respondis nenion kaj ne levis la cxapon. Liaj malhele blondaj haroj, longaj kaj densaj, ne kasxis la vastajn konveksajxojn de lia granda kranio. "Do Arkadio", sin turnis Nikolao Petrovicx al la filo, "cxu oni devas tuj jungi la cxevalojn? Au eble vi volas iom ripozi?" "Ni ripozos hejme, kara patro; ordonu jungi." "Tuj, tuj", konsentis la patro. "He, Petro, cxu vi auxdas? Arangxu rapide la aferon." Petro, kiu kiel moderna perfektigita servisto anstataux veni kisi la manon de la juna sinjoro, nur salutis lin de malproksime, ree malaperis cxe la pordego. "Mi estas cxi tie en kalesxo, sed ni havas cxevalojn ankaux por via tarantaso", diris kun sxanceligxo Nikolao Petrovicx, dum Arkadio trinkis akvon, kiun la mastrino de l' gastejo alportis al li en fera krucxo. Bazarov ekfumis pipon kaj proksimigxis al la veturigisto, kiu maljungis la cxevalojn. "Sed", dauxrigis Kirsanov, "nur du lokoj estas en mia kalesxo, kaj mi ne scias kiel via amiko..." "Li veturos en la tarantaso", interrompis lin duonvocxe Arkadio. "Estu kun li sen ceremonioj, mi petas vin. Li estas bonega knabo, simpla, vi vidos." La kocxero de Nikolao Petrovicx elkondukis la cxevalojn. "Movigxu, dikbarbulo!" sin turnis Bazarov al la veturigisto. "Cxu vi auxdis, Mituhxa", ekkriis alia veturigisto, kiu staris kelke da pasxoj de ili kun la manoj, ensxovitaj en la postajn posxojn de sia sxafpelto "kia nomis vin la sinjoro? Dikbarbulo vere vi estas." Mituhxa anstataux respondi ekskuis la cxapon kaj demetis la kondukilojn de la meza cxevalo, kovrita de sxvito. "Rapide, rapide, bravuloj, helpu iom", ekkriis Nikolao Petrovicx, "vi ricevos belan trinkmonon!" Post kelke da minutoj la cxevaloj estis jungitaj; Petro sin lokis apud la kocxero; Bazarov saltis en la tarantason, ensxovis la kapon en kusenon, kaj ambaux veturiloj rapide ekruligxis. Cxapitro III "Fine do vi estas licenciato kaj revenis hejmen", diris Nikolao Petrovicx, metante sian manon jen sur la sxultro, jen sur la genuo de Arkadio. "Fine!" "Kaj kiel fartas la onklo?" demandis Arkadio, kiu malgraux la sincera, preskaux infana gxojo, lin pleniganta, deziris tamen kiel eble plej baldaux doni al la interparolo pli cxiutagan agordon. "Bone. Li intencis veturi kun mi renkonte al vi, sed li sxangxis la decidon, mi ne scias kial!" "Cxu vi longe atendis min?" demandis Arkadio. "Cxirkaux kvin horojn." "Kiel bona vi estas, patro!" Arkadio vive sin turnis al la patro kaj brue kisis lian vangon. Nikolao Petrovicx mallauxte ekridis. "Kiel belan rajdcxevalon mi al vi preparis!" komencis li. "Vi vidos. Kaj via cxambro estas fresxe tapetita." "Cxu vi havas cxambron ankaux por Bazarov?" "Ni trovos unu ankaux por li." "Estu amika por li, mi petas vin, patro. Mi ne povas esprimi al vi, kiel mi sxatas lian amikecon." "Cxu longe vi konas lin?" "Nelonge." "Jen kial mi ne vidis lin la lastan vintron. Per kio li okupas sin?" "Precipe per la natursciencoj. Sed li scias cxion. En la estonta jaro li volas plenumi doktoran ekzamenon." "Ah! Li studas la medicinon", diris Nikolao Petrovicx kaj eksilentis. "Petro", aldonis li kaj etendis la manon, "jen veturas niaj kamparanoj, cxu ne vere?" Petro turnis la kapon, kien montris la mastro. Kelke da veturiloj kun senbridigitaj cxevaloj, rapide ruligxis sur mallargxa flanka vojo. En cxiu veturilo sidis unu, du kamparanoj en malbutonumitaj sxafpeltoj. "Efektive", respondis Petro. "Kien ili veturas, en la urbon?" "Kredeble en la urbon. En drinkejon", aldonis li malestime kaj iom sin klinis al la kocxero, kvazaux esperante de li konfirmon. Sed la kocxero faris neniun signon: li estis homo de la malnovaj moroj, ne aprobanta la modernajn ideojn. "Mi havas grandajn klopodojn kun la kamparanoj en la nuna jaro", dauxrigis Nikolao Petrovicx, sin turnante al la filo. "Ili ne pagas al mi la luopagon." "Cxu vi estas kontenta pri viaj dungataj laboristoj?" "Jes", murmuretis Nikolao Petrovicx tra la dentoj, "sed oni delogas ilin, jen la malbono. Krom tio, ili ne laboras kun vera diligenteco. Ili difektas la ilojn. Cetere ili plugis ne malbone. Kun la tempo cxio akordigxos. Cxu la terkulturado nun interesas vin?" "Ombro mankas cxe vi; bedauxrinda afero", rimarkis Arkadio, ne respondante la lastan demandon. "Cxe la norda flanko mi faris grandan markezon super la balkono", diris Nikolao Petrovicx, "oni povas nun tagmangxi en libera aero." "Gxi iom tro similas somerlogxejon... cetere, cxio cxi ne estas grava. Sed kian aeron oni spiras cxi tie! Kia bonodoro! Vere sxajnas al mi, ke nenie en la mondo oni spiras tiel bonodoran aeron, kiel en nia regiono! Kaj la cxielo..." Arkadio subite haltis, jxetis oblikvan rigardon posten kaj eksilentis. "Certe", rimarkis Nikolao Petrovicx, "vi naskigxis cxi tie, cxio devas sxajni al vi tie cxi io eksterordinara..." "Ne, patro, tio estas indiferenta, kie oni naskigxis." "Tamen..." "Ne, tio estas tute indiferenta." Nikolao Petrovicx nerimarkate ekrigardis la filon. La kalesxo veturis ne malpli ol duonon de versto, antaux ol la interparolo rekomencigxis. "Mi ne memoras, cxu mi skribis al vi, ke via maljuna vartistino Jegorovna mortis." "Vere? Kompatinda maljunulino! Kaj Prokoficx, cxu li vivas ankoraux!" "Li vivas kaj tute ne sxangxigxis. Cxiam la sama murmurulo. Entute, vi ne trovos grandajn sxangxojn en Marino." "Cxu vi havas la saman intendanton?" "Tio estas eble la sola sxangxo, kiun mi faris. Mi decidis, ne havi plu en mia servo liberigitajn servutulojn, antauxajn hejmservistojn, aux almenaux ne konfidi al ili oficojn, kie estas respondeco. (Arkadio montris Petron per la okuloj). "Il est libre en effet", rimarkis Nikolao Petrovicx duonvocxe, "sed li ja estas lakeo. Mia nuna intendanto estas burgxo, li sxajnas brava homo. Li ricevas salajron de ducent kvindek rubloj jare. Cetere", aldonis Nikolao Petrovicx, frotante la frunton kaj brovojn per la mano, kion li faris cxiam, kiam li estis konfuzita, "mi jxus diris al vi, ke vi ne trovos grandajn sxangxojn en Marino... Tio estas ne tute gxusta. Mi devas antauxsciigi vin, kvankam..." Li haltis por unu momento kaj dauxrigis france. "Severa moralisto trovos mian sincerecon nekonvena, sed unue tion oni ne povas kasxi, kaj due, kiel vi scias, mi cxiam havis miajn proprajn principojn pri la rilatoj inter patro kaj filo. Cetere, vi certe havos la rajton kondamni min... En mia agxo... Unuvorte cxi tiu... cxi tiu knabino, pri kiu vi kredeble jam auxdis..." "Fenicxka?" sengxene demandis Arkadio. Nikolao Petrovicx rugxigxis. "Ne diru sxian nomon lauxte, mi petas vin... jes... sxi logxas nun cxe mi. Mi lokis sxin en la domo... tie estis du malgrandaj cxambroj. Cetere, cxion cxi oni povas sxangxi..." "Kial, kara patro, mi petas vin..." "Via amiko gastos cxe ni... gxene estos..." "Pro Bazarov vi ne bezonas maltrankviligxi. Li estas super tio." "Pro vi, fine", diris Nikolao Petrovicx. "Bedauxrinde la flankdomo ne estas en bona stato." "Mi petas vin, patro", interrompis Arkadio - "vi kvazaux konfesas kulpon, hontu." "Certe mi devus honti", respondis Nikolao Petrovicx, pli kaj pli rugxigxante. "Lasu, patro, mi petas vin!" Arkadio amike ekridetis. "Pri kio li senkulpigas sin!" pensis la juna homo, kaj sento de indulgo kaj amo al la bona kaj malforta patro, miksita kun sento de sekreta supereco, plenigis lian animon. "Lasu, mi petas vin", ripetis li, nevole gxuante la konscion pri la propraj progresemo kaj sendependeco. Nikolao Petrovicx ekrigardis lin el sub la fingroj de l' mano, per kiu li frotis sian frunton, kaj io pikis lian koron... Sed li tuj akuzis sin mem. "Jen komencigxas jam niaj kampoj", ekparolis li post longa silento. "Kaj rekte antaux ni estas nia arbaro, sxajnas al mi?" demandis Arkadio. "Jes, nia. Sed mi gxin vendis. En la nuna jaro oni hakos gxin." "Kial vi vendis gxin?" "Mi bezonis monon; krom tio cxi tiu tero apartenos baldaux al la kamparanoj." "Kiuj ne pagas al vi la luopagon." "Tio estas ilia afero: cetere venos ja iam tempo, kiam ili pagos." "Bela arbaro, domagxe estas", rimarkis Arkadio, kaj komencis cxirkauxrigardi. La regiono, kiun ili trapasis, ne povis esti nomata pentrinda. Kampoj, kampoj senlimaj etendigxis gxis la horizonto, jen iom sin levante, jen mallevante; tie cxi kaj tie oni vidis malgrandajn arbarojn, serpentis intermontoj, kovritaj de maldensaj kaj malaltaj arbetoj, rememorigante al ilia okulo la propran bildon sur la malnovaj planoj de l' tempoj de la imperiestrino Katerino. Oni renkontis ankaux riveretojn kun desxiritaj bordoj, kaj malgrandajn lagetojn kun difektitaj akvobaroj; vilagxojn kun malaltaj kabanoj, kovritaj per nigraj pajlaj tegmentoj, ofte duone forsxiritaj; mizerajn garbejojn, por drasxi la grenon, plektitajn el vergoj kun oscedantaj pordegoj apud dezertaj drasxejoj; jen masonitajn pregxejojn kun defalanta stukajxo, jen lignajn kun klinigxintaj krucoj kaj ruinigitaj tombejoj. Io kunpremis iom post iom la koron de Arkadio. Kvazaux intence cxiuj renkontataj kamparanoj havis mizeran aspekton kaj rajdis malgrasajn cxevalacxojn: kvazaux almozuloj en cxifonoj staris la apudvojaj salikoj kun forsxirita sxelo kaj rompitaj brancxoj; malgrasaj vilaj, mizeraj bovinoj avide pincxis herbon en la apudvojaj kavoj. Sxajnis, ke ili jxus sin elsxiris el ies kruelaj mortigaj ungegoj; la bildo de la mizeraj bestoj meze de la bela somera tago, rememorigis la fantomon de la senespera, senfina vintro kun gxiaj negxblovoj, frostoj kaj glacioj... Ne, pensis Arkadio, ne ricxa estas tiu cxi regiono, gxi frapas la okulon nek per bonstato, nek per diligenteco, gxi ne povas, ne povas resti tia... reformoj estas necesaj... sed kiel plenumi ilin, kion entrepreni?... Tiel meditis Arkadio... kaj dum li meditis, la printempo dauxrigis sian venkan iron. Cxio cxirkauxe estis ore verda, cxio, vaste kaj mole ondis kaj brilis sub la dolcxa spiro de la varmeta vento, cxio, - la arboj, la arbetoj, la herboj; de cxie flugis la seninterrompaj triloj de la alauxdoj; la vaneloj jen kriis, rondflugante super la malsekaj herbejoj, jen silente kuris sur la teramasoj; promenis la korvoj, kies nigraj plumoj bele kontrastis la delikatan verdon de la printempe semitaj, ankoraux malaltaj grenoj; ili malaperis en la tritiko, kaj nur de tempo al tempo oni povis vidi iliajn kapojn en la verdaj ondoj. Arkadio rigardis, rigardis, kaj iom post iom malaperis liaj meditoj... Li dejxetis de si la mantelon kaj ekrigardis la patron per tiel gajaj, infanaj okuloj, ke Nikolao Petrovicx ree cxirkauxprenis lin. "Nun ni estas jam proksime", diris Nikolao Petrovicx, "kiam ni atingos cxi tiun altajxon, la domo jam estos videbla. Ni bone kaj felicxe vivos kune, Arkasxa; vi helpos min en la mastrumado, se tio ne enuigos vin. Ni devas nun farigxi intimaj, bone ekkoni unu la alian, cxu ne vere?" "Certe, respondis Arkadio, "sed kia bela tago!" "Por soleni vian venon, kara filo. Jes, la printempo estas nun en sia plena brilo. Cetere mi tute konsentas kun Pusxkin. Cxu vi memoras la versojn en Eugeno Onegin: Malgxoj' por mi via aper'. Printemp', printemp' de l'am' la temp! Ho kia..." "Arkadio", eksonis el la tarantaso la vocxo de Bazarov, "sendu al mi alumeton; mi ne povas ekbruligi la pipon." Nikolao Petrovicx eksilentis, kaj Arkadio, kiu komencis lin auxskulti ne sen miro, sed ne sen kunsento, rapide prenis el la posxo skatoleton argxentan kun alumetoj kaj sendis gxin al Bazarov per Petro. "Eble vi deziras cigaron?" ree kriis al li Bazarov. "Donu", respondis Arkadio. Petro revenis en la kalesxon kaj donis al li kun la skatoleto nigran cigaron. Arkadio tuj ekfumis, disvastigante cxirkaux si tiel fortan kaj acidan odoron de nefresxa tabako, ke Nikolao Petrovicx, kiu neniam fumis, deturnis la nazon, nevole, sed nerimarkate, por ne ofendi la filon. Post kvaronhoro ambaux kalesxoj haltis antaux la perono de nova ligna domo, grize kolorita kaj kovrita per fera, rugxa tegmento. Tio estis Marino, nomata ankaux la "Nova Farmbieno", aux - de la kamparanoj - "Orfdomo." Cxapitro IV Ne venis aro da servistoj renkonte al la sinjoroj; aperis nur unu knabino dekdujara kaj post sxi eliris el la domo junulo, tre similanta Petron, vestita per griza livrea jako kun blankaj blazonbutonoj - la servisto de Pauxlo Petrovicx. Li silente malfermis la pordon de la kalesxo kaj demetis la antauxtukon de la tarantaso. Nikolao Petrovicx kun la filo kaj kun Bazarov iris tra malluma kaj preskaux senmebla cxambro, de post kies pordo aperis kaj tuj sin kasxis juna virina vizagxo, en salonon, jam moderne meblitan. "Jen ni estas hejme", diris Nikolao Petrovicx demetante sian cxapon kaj skuante la harojn. "La cxefa afero nun estas vespermangxi kaj ripozi." "Vere, ne malbone estus ion mangxi", rimarkis Bazarov, etendante la membrojn kaj sidigxante sur kanapo. "Jes, jes, oni donu la vespermangxon, oni donu plej baldaux. Nikolao Petrovicx, oni ne scias kial, komencis piedfrapi. "Jen venas Prokoficx gxustatempe." Eniris homo sesdekjara, blankhara, malgrasa kaj alta, en kasxtankolora frako kun kupraj butonoj kaj kun roza tuko sur la kolo. Li ekridetis, kisis la manon de Arkadio, kaj salutinte la gaston, reiris al la pordo kaj metis la manojn sur la dorso. "Jen li, Prokoficx", komencis Nikolao Petrovicx. "Fine li venis al ni... Kia vi trovas lin?" "En plej bona stato", respondis la maljunulo kaj ree ekridetis, sed tuj li sulkigis siajn densajn brovojn. "Cxu vi ordonas prepari la tablon?" demandis li, kun grava mieno. "Jes, mi petas vin. Sed cxu vi ne iros antauxe en vian cxambron, Eugeno Vasilicx?" "Ne, mi dankas. Ordonu nur porti tien mian valizon kaj cxi tiun vestacxon", aldonis li, demetante sian kitelon. "Tre bone. Prokoficx, prenu la mantelon de l' sinjoro." Prokoficx, ne sen miro, prenis per ambaux manoj la "vestacxon", de Bazarov kaj alte levinte gxin super la kapo, foriris sur la pintoj de la piedfingroj. "Kaj vi, Arkadio, cxu vi ne volas por unu momento iri en vian cxambron!" "Jes, mi devas min iom purigi", respondis Arkadio kaj sin direktis al la pordo, sed en la sama momento eniris en la salonon homo de meza kresko, vestita per longa angla suit, malalta kravato laux la lasta modo kaj lakitaj duonsxuoj. Tio estis Pauxlo Petrovicx Kirsanov. Li sxajnis kvardekkvinjara: liaj mallonge tonditaj grizaj haroj havis la brilon de nova argxento; lia vizagxo, iom galkolora, sed sen sulkoj, ekstreme regula kaj pura, estis kvazaux cxizita de lerta artisto. Oni tuj konstatis, ke iam li certe estis tre bela: precipe rimarkindaj estis liaj brilaj, nigraj ovalaj okuloj. La tuta aspekto de la onklo de Arkadio konservis ankoraux la harmonion de la juneco kaj tiun emon supren, for de la tero, kiu ordinare malaperas post la dudeka jaro. Pauxlo Petrovicx eltiris el la posxo de la pantalono sian belan manon kun longaj rozaj ungoj, manon, kiu sxajnis ankoraux pli bela de la negxa blanka manumo, butonumita per granda opalo, kaj etendis gxin al la nevo. Plenuminte antauxe la europan "sxake hands", li trifoje, ruse, kisis lin, tio estas trifoje tusxetis liajn vangojn per siaj parfumitaj lipharoj kaj diris: "Bonvenon al vi!" Nikolao Petrovicx prezentis lin al Bazarov: Pauxlo Petrovicx iom klinis sian flekseblan korpon kaj ekridetis, sed la manon li ne etendis kaj ecx remetis gxin en la posxon. "Mi jam komencis pensi, ke vi ne venos hodiaux", ekparolis li per agrabla vocxo, afable balancigxante, movante la sxultrojn kaj montrante la belegajn dentojn... "Cxu io okazis dum la vojo?" "Nenio", respondis Arkadio, "ni simple ne tre rapidis. Nun ni estas malsataj kiel lupoj. Rapidigu Prokoficxon, kara patro, kaj mi tuj revenos." "Atendu, mi iros kun vi", ekkriis Bazarov, subite salte levigxante de la kanapo. Ambaux junuloj eliris. "Kiu li estas!" demandis Pauxlo Petrovicx. "Amiko de Arkasxa, tre inteligenta homo, laux lia diro." "Cxu li gastos cxe ni?" "Jes, jes." Pauxlo Petrovicx frapis la tablon per la ungoj: "Mi trovas, ke Arkadio s'est degourdi", rimarkis li, "mi estas kontenta, ke li revenis." Cxe la vespermangxo oni malmulte parolis. Precipe Bazarov diris preskaux nenion, sed mangxis multe. Nikolao Petrovicx rakontis diversajn okazojn el sia farmvivo, kiel li nomis gxin, esprimis sian opinion pri la reformoj, projektataj de la registaro, pri la komitatoj, deputatoj, pri la neceso de terkulturaj masxinoj k. t. p. Pauxlo Petrovicx malrapide promenis tien kaj reen en la mangxocxambro (li neniam vespermangxis), de tempo al tempo trinkante kelke da gutoj el pokalo, plenigita per rugxa vino, kaj ankoraux pli malofte komunikante sian rimarkon aux, pli gxuste, ekkrion, kiel - "a, eh, hm!." Arkadio rakontis kelke da peterburgaj novajxoj, sed li sentis sin iom gxenata, kiel ordinare juna homo, kiu antaux nelonge cxesis esti infano kaj revenis en la lokon, kie oni rigardas lin kiel infanon kaj kondutas kun li, kiel kun infano. Li senbezone plilongigis la frazojn, evitis la vorton "pacxjo", kaj ecx unufoje anstatauxigis gxin per "patro", kion li tamen elparolis, tra la dentoj: kun afektita indiferenteco versxis al si en glason multe pli da vino, ol li deziris da gxi, kaj trinkis cxiom. Prokoficx ne deturnis de li la okulojn kaj ne cxesis movi la lipojn, kvazaux macxante ion. Post la vespermangxo cxiuj tuj disiris. "Ia strangulo estas via onklo", diris al Arkadio Bazarov sidante en negligxa vesto cxe lia lito kaj fumante mallongan pipon. Kia eleganteco en kamparo! Kaj la ungoj, ungoj! Oni povus sendi ilin en ekspozicion!" "Vi ne scias", respondis Arkadio, "li estis leono en sia tempo, mi iam rakontos al vi lian historion. Li estis belulo, turnis la kapojn al la virinoj." "Jen la kauxzo! Li rememoras ankoraux la bonan tempon. Bedauxrinde, neniun li povas cxarmi cxi tie. Mi sencxese rigardis lin: kiajn kolumojn li havas, kvazaux marmorajn, kaj la mentono, kiel bele gxi estas razita. Arkadio Nikolaicx, tio ja estas ridinda?" "Eble. Sed, vere, li estas tre bona homo." "Bela ekzemplero por arkeologo! Kaj via patro estas brava homo. Li senbezone legas versajxojn kaj ne estas tre sperta en la terkulturado, sed li estas bonulo." "Mia patro estas orkora homo." "Cxu vi rimarkis, ke li sentas sin gxenata!" Arkadio jese balancis la kapon, kvazaux li mem sentus nenian gxenon. "Strangaj homoj", dauxrigis Bazarov, "estas cxi tiuj grizharaj romantikuloj! Ili donas al sia nerva sistemo tian evoluon, ke la egalpezo estas rompita. Nun adiaux! En mia cxambro estas angla lavvazo, sed la pordo ne fermigxas. Tamen oni ne devas malsxati la anglajn lavvazojn, tio estas la progreso!" Bazarov foriris kaj Arkadion ekregis gxoja sento. Dolcxe estas ekdormi en la patra domo sur konata lito, sub kovrilo, kiu estis kudrita de amataj manoj, eble de la manoj de la vartistino, de tiuj manoj, karesaj, bonaj, senlacaj. Arkadio rememoris Jegorovnan, eksopiris kaj deziris al sxi la cxielan felicxon... Por si mem li ne pregxis. Ambaux amikoj baldaux ekdormis, sed aliaj personoj en la domo ne dormis. La reveno de la filo ekscitis Nikolaon Petrovicx. Li kusxigxis, sed ne estingis la kandelon kaj apoginte la kapon sur la mano, meditis longajn meditojn. Lia frato sidis longe post la noktomezo en sia kabineto, sur largxa apogsegxo, antaux la kameno, en kiu bruletis sxtonkarbo. Pauxlo Petrovicx ne senvestigis sin, li nur anstatauxis la lakitajn duonsxuojn per hxinaj rugxaj pantofloj sen kalkanumoj. Li tenis en la manoj la lastan numeron de Galignani, sed li ne legis; li fikse rigardis la fajrujon, kie jen mortante, jen ekflamante, tremis blueta fajro... Dio scias, kie vagis liaj pensoj, sed ne sole en la tempo estinta ili vagis: la esprimo de lia vizagxo estis absorbita kaj malgaja, kio ne okazas, kiam oni pensas nur pri rememoroj. Kaj en malgranda posta cxambro, sur granda kofro, sidis juna virino en blua mallonga mantelo kun blanka tuko sur la nigraj haroj. Tio estis Fenicxka. Sxi jen auxskultis, jen dormetis, jen rigardis la malfermitan pordon, post kiu estis videbla infana lito kaj estis auxdebla egala spirado de dormanta infano. Cxapitro V En la sekvinta mateno Bazarov vekigxis la unua kaj eliris el la domo. Eh, pensis li, cxirkauxrigardante, la regiono ne estas tre bela! Kiam Nikolao Petrovicx fondis la novajn rilatojn kun la kamparanoj, li devis preni por la novaj konstruajxoj kvar hektarojn da tute ebena kaj nuda kampo. Li konstruis domon, logxejojn por la servistoj, stalojn k. t. p., fosis lageton kaj du putojn, plantis gxardenon; sed la junaj arboj ne kreskis, en la lageto kolektigxis tre malmulte da akvo, en la putoj la akvo estis iom salgusta. Sole lauxbo el akacioj kaj siringoj donis belan ombron; iafoje oni en gxi trinkis teon kaj tagmangxis. Bazarov en la dauxro de kelke da minutoj trakuris cxiujn vojetojn de la gxardeno, iris al la korto de la brutoj, en la stalojn, trovis du knabojn, infanojn de servistoj, kaj tuj konigxis kun ili. Li iris kun ili al malgranda marcxo, unu verston de la domo, por kapti ranojn. "Por kio vi bezonas ranojn, sinjoro?" demandis lin unu el la knaboj. "Jen por kio", respondis al li Bazarov, kiu posedis specialan talenton naski fidon de la homoj de la malalta klaso, kvankam li neniam indulgis ilin kaj malestime agis kun ili: "Mi distrancxos ranon kaj vidos, kio farigxas en gxia interno; ankaux vi kaj mi estas ranoj, sed ranoj, kiuj pasxas sur du piedoj; mi ekscios, kio farigxas en nia interno." "Por kio vi bezonas tion scii?" "Por ne erari, kiam vi estos malsana, kaj mi devos kuraci vin." "Vi do estas doktoro?" "Jes". "Vasjka, auxskultu, la sinjoro diras, ke ni estas ranoj. Strange!" "Mi timas la ranojn", diris Vasjka, knabo sepjara, kun kapo, blanka kiel lino, en blanka bluzo kun staranta kolumo, nudpieda. "Kial timi ilin? Cxu ili mordas?" "Iru en la akvon, filozofoj!" interrompis ilin Bazarov. Dume, ankaux Nikolao Petrovicx vekigxis kaj iris al Arkadio, kiun li trovis jam vestita. La patro kaj la filo eliris sur la terason, sxirmitan per markezo; apud la balustrado, sur tablo, inter grandaj siringaj bukedoj, jam bolis la samovaro. Baldaux aperis knabino, la sama, kiu hieraux la unua iris renkonte al la venintoj, kaj diris per mallauxta vocxo: "Fedosia Nikolavna fartas ne tute bone, ne povas veni. Sxi ordonis demandi, cxu vi mem preparos la teon, aux cxu oni devas alsendi Dunjasxan!" "Mi versxos mem", rapide respondis al sxi Nikolao Petrovicx. "Vi, Arkadio, cxu vi trinkas la teon kun kremo aux kun citrono?" "Kun kremo", respondis Arkadio kaj post mallonga silento li diris demande: "Kara patro?" Nikolao Petrovicx konfuzite ekrigardis la filon. "Kio?" diris li. Arkadio mallevis la okulojn. "Pardonu, kara patro, eble mia demando sxajnos al vi ne konvena", komencis li, "sed vi mem per via hierauxa malkasxemo ekscitas min al malkasxemo... cxu vi ne koleros?..." "Parolu!" "Vi kuragxigas min demandi... Cxu Fen... cxu sxi tial ne venas versxi la teon, ke mi estas cxi tie?" Nikolao Petrovicx sin iom deturnis. "Eble", diris li fine, "sxi supozas... sxi hontas..." Arkadio rapide turnis la okulojn al la patro. "Senkauxze sxi hontas. Unue, vi ja konas mian pensmanieron (al Arkadio agrable estis diri cxi tiujn vortojn), kaj due, mi tute ne volas ecx en plej malgranda bagatelo gxeni vian vivon, viajn kutimojn. Krom tio, mi estas certa, ke vi ne povis fari malbonan elekton; se vi permesis al sxi vivi sub la sama tegmento, sekve sxi meritas tion; en cxiu okazo, filo ne estas jugxanto de sia patro kaj precipe de tia patro, kia, kiel vi, neniam kaj en nenio gxenis mian liberecon." La vocxo de Arkadio en la komenco tremis: li sentis sin grandanima, sed samtempe li komprenis, ke li kvazaux donas lecionon al sia patro; sed la sono de la propraj vortoj forte impresas la homon, kaj Arkadio diris la lastajn vortojn firme, ecx kun iom da deklamo. "Dankon, Arkasxa", diris Nikolao Petrovicx per surda vocxo, kaj ree frotante la frunton kaj brovojn per la fingroj. "Viaj supozoj efektive estas bravaj: certe, se la knabino ne meritus... Tio ne estas simpla kaprico. Ne facile estas al mi paroli kun vi pri tio; sed vi komprenas, ke malfacile estis al sxi aperi cxi tie antaux vi, precipe en la unua tago post via veno." "En tia okazo mi mem iros al sxi", ekkriis Arkadio kun nova afluo de grandanimaj sentoj, kaj salte levigxis de la segxo. "Mi klarigos al sxi, ke sxi tute ne bezonas honti antaux mi." Ankaux Nikolao Petrovicx levigxis. "Arkadio", komencis li, "mi petas vin... ne eble estas... tie... Mi ne antauxsciigis al vi..." Sed Arkadio ne auxskultis plu kaj forkuris de la teraso. Nikolao Petrovicx sekvis lin per la okuloj kaj konfuzita falis sur la segxon. Lia koro ektremis... Cxu prezentis sin en tiu momento antaux liaj okuloj la neevitebla strangeco de la estontaj rilatoj inter li kaj la filo, cxu li konsciis, ke eble pli grandan estimon al li montrus Arkadio, se li tute ne tusxus la aferon, cxu li riprocxis al si mem sian malfortecon? - malfacile estas diri; cxiuj cxi sentoj neklare aperis en lia konscio, la rugxo ne forlasis lian vizagxon kaj lia koro tremis. Eksonis rapidaj pasxoj, kaj Arkadio suriris la terason. "Ni konigxis, patro!" ekkriis li kun esprimo de amika kaj bonkora triumfo sur la vizagxo. "Fedosia Nikolavna efektive ne tute bone fartas hodiaux kaj venos iom poste. Sed kial vi ne diris al mi, ke mi havas fraton? Jam hieraux vespere mi kisus lin, kiel mi kisis lin hodiaux." Nikolao Petrovicx volis ion diri, volis sin levi kaj malfermi la brakojn... Arkadio sin jxetis al lia kolo. "Kio? Vi ree kisas unu la alian?" eksonis post ili la vocxo de Pauxlo Petrovicx. La patro kaj la filo egale ekgxojis, vidante lin en tiu momento; ekzistas kortusxantaj situacioj, kies finon tamen oni deziras vidi plej baldaux. "Kio mirigas vin?" gaje diris Nikolao Petrovicx. "Arkasxa fine revenis al mi... Mi ne havis ankoraux suficxe da tempo, de la hierauxa tago, sate rigardi lin." "Mi tute ne miras", rimarkis Pauxlo Petrovicx, "mi ecx mem volonte cxirkauxprenus lin." Arkadio proksimigxis al la onklo kaj ree eksentis sur la vangoj la tusxon de liaj bonodoraj lipharoj. Pauxlo Petrovicx sidigxis cxe la tablo. Li portis elegantan matenan kostumon laux la angla gusto; lian kapon ornamis malgranda fezo. Cxi tiu fezo kaj nezorge ligita kravato aludis la liberecon de la kampara vivo; sed la rigida kolumo de la cxemizo kun ordinara senkompateco sin apogis je razita mentono; estas vere, ke la cxemizo ne estis blanka, sed multkolora, kiel konvenas por la matena tualeto. "Kie estas via nova amiko?" demandis li Arkadion. "Li ne estas hejme; li ordinare frue levigxas kaj promenas. Sed mi petas vin, tute lin ne atentu; li ne amas ceremoniojn." "Jes, tion oni vidas." Pauxlo Petrovicx komencis, ne rapidante, sxmiri panon per butero. "Cxu li longe gastos cxe ni?" "Mi ne scias. Li haltis cxe ni survoje al la patro." "Kie logxas lia patro?" "En nia gubernio, okdek verstojn de tie cxi. Li havas tie malgrandan bienon. Li estis iam regimenta doktoro." "Te... te... te... Mi sencxese demandis min mem, kie mi auxdis cxi tiun nomon: Bazarov?... Nikolao, cxu vi rememoras, en la divizio de nia patro estis kuracisto Bazarov!" "Sxajnas, jes." "Certe, certe. Do tiu kuracisto estas lia patro. Hm!" Pauxlo Petrovicx ekmovis la lipharojn. "Kaj sinjoro Bazarov mem, kio li estas?" demandis li malrapide. "Kio estas Bazarov?" Arkadio ekridetis. "Se vi deziras, onklo, mi diros al vi, kio li estas efektive." "Mi petas vin, nevo." "Li estas nihilisto." "Kio!" demandis Nikolao Petrovicx, kaj Pauxlo Petrovicx levis la trancxilon kun peco da butero sur gxia ekstremo kaj restis senmova. "Li estas nihilisto", ripetis Arkadio. "Nihilisto", diris Nikolao Petrovicx. "La vorto devenas de la latina nihil, nenio, kiom mi povas jugxi; do gxi signifas homon, kiu... nenion sxatas!" "Diru: kiu nenion respektas", interrompis Pauxlo Petrovicx kaj rekomencis sxmiri la panon. "Kiu rigardas cxion de kritika vidpunkto", rimarkis Arkadio. "Cxu tio ne estas la samo?" demandis Pauxlo Petrovicx. "Ne, ne la samo. Nihilisto estas homo, kiu klinas la kapon antaux neniu auxtoritato, kiu akceptas neniun principon sen esploro, kiel ajn granda estas la respekto, kiun gxuas cxi tiu principo." "Kaj vi trovas, ke tio estas bona?" interrompis Pauxlo Petrovicx. "Tio dependas de la persono, onklo. Por unu tio estas bona, kaj por alia, kontrauxe, tre malbona." "Jen kio. Nu, mi vidas, ke tio estas ekster nia kompreno. Ni, homoj de la malnova tempo, ni opinias, ke sen principoj (Pauxlo Petrovicx elparolis cxi tiun vorton mole, laux la franca maniero; Arkadio, kontrauxe, malmole, forte akcentante la unuan silabon), sen principoj, akceptitaj, kiel vi diras, blinde, sen esploro, oni ne povas fari unu pasxon, ekspiri. Vous avez cxange tout cela, donu al vi Dio sanon kaj la rangon de generalo, kaj ni nur admiros vin, sinjoroj... kiel vi diras!" "Nihilistoj", respondis Arkadio, akcentante cxiun silabon. "Jes. Iam estis hegelistoj, kaj nun nihilistoj. Ni vidos, kiel vi ekzistos en malplenajxo, en senaera spaco; kaj nun sonorigu, mi petas vin, frato Nikolao Petrovicx, jam estas tempo por mi trinki la kakaon." Nikolao Petrovicx sonorigis kaj ekkriis: "Dunjasxa!" Sed anstataux Dunjasxa sur la terason venis Fenicxka mem. Tio estis juna virino, dudektrijara, blanka kaj rondeta, kun malhelaj haroj kaj okuloj, kun rugxaj kaj plenaj lipoj, kiel tiuj de infano kaj kun malgrandaj delikataj manoj. Sxi portis puran perkalan veston; blua nova tuko malpeze kusxis sur sxaj rondaj sxultroj. Sxi portis grandan tason da kakao kaj metinte gxin antaux Pauxlo Petrovicx, rugxigxis: varma sango disfluis kiel rugxa ondo sub la maldika hauxto de sxia aminda vizagxo. Sxajnis, ke sxi riprocxas al si, ke sxi venis, kaj samtempe, sxi kvazaux sentis, ke sxi havas la rajton veni. Pauxlo Petrovicx severe sulkigis la brovojn, kaj Nikolao Petrovicx konfuzigxis. "Bonan tagon, Fenicxka", diris li tra la dentoj. "Bonan tagon", respondis sxi per nelauxta, sed sonora vocxo, kaj foriris malrapide, jxetinte ne rimarkate rigardon al Arkadio kiu amike ridetis al sxi. Sxi pasxis iom balancigxante, sed ankaux tio estis beleta cxe sxi. Sur la teraso dum kelke da minutoj regis silento. Pauxlo Petrovicx trinkis sian kakaon, kaj subite li levis la kapon. "Jen la sinjoro nihilisto kompleze iras al ni", diris li duonvocxe. Efektive, en la gxardeno iris Bazarov, transpasxante la florbedojn. Lia tola palto kaj pantalono estis malpurigitaj de koto; marcxa krocxa vegetajxo serpente cxirkauxis la supron de lia malnova, ronda cxapelo; en la dekstra mano li tenis malgrandan sakon; en la sako movigxis io vivanta. Li rapide proksimigxis al la teraso, iom klinis la kapon kaj diris: "Bonan tagon, sinjoroj; pardonu, ke mi venas malfrue; mi tuj revenos; mi devas loki ien miajn kaptitojn." "Kion vi havas, hirudojn?" demandis Pauxlo Petrovicx. "Ne, ranojn." "Cxu vi mangxas aux edukas ilin?" "Ili servas al mi por eksperimentoj", indiferente diris Bazarov kaj iris en la domon. "Li trancxos ilin", diris Pauxlo Petrovicx. "Li ne kredas je la principoj, sed kredas je la ranoj." Arkadio kompate rigardis la onklon; Nikolao Petrovicx levis kasxe la sxultrojn. Pauxlo Petrovicx mem rimarkis, ke lia spritajxo malsukcesis kaj komencis paroli pri la terkulturaj aferoj kaj pri la nova intendanto, kiu plendis al li, ke la servisto Foma "dibocxas", kaj tauxgas por nenio. "Tia Ezopo li estas", diris la intendanto, "cxie li akiris malbonan famon, servas ne longe kaj foriras kun sia malsagxeco." Cxapitro VI Bazarov revenis, sidigxis cxe la tablo kaj komencis rapide trinki teon. Ambaux fratoj silente rigardis unu la alian, kaj Arkadio kasxate rigardis jen la patron, jen la onklon. "Cxu vi estis malproksime?" demandis fine Nikolao Petrovicx. "Cxe la marcxo, apud la tremola arbaro. Mi fortimigis kvin, ses skolopojn; vi povas mortpafi ilin, Arkadio." "Kaj vi ne cxasas?" "Ne". "Cxu vi vin okupas speciale per la fiziko?" demandis siavice Pauxlo Petrovicx. "Per la fiziko, jes. Gxenerale per la natursciencoj." "Oni diras, ke la gxermanoj en la lastaj jaroj faris grandajn progresojn en tiuj cxi sciencoj." "Jes, la germanoj estas niaj instruantoj en ili", respondis indiferente Bazarov. La formon "gxermanoj", malofte uzatan en la rusa lingvo, Pauxlo, Petrovicx uzis en ironia senco, sed neniu rimarkis la spritajxon. "Vi tiel alte sxatas la germanojn?" diris Pauxlo Petrovicx kun afektita gxentileco. Li komencis senti sekretan inciton. Lia aristokrata naturo ne povis toleri la plenan indiferentecon de Bazarov. Cxi tiu filo de kuracisto ne sole ne sentis sin gxenata, li ecx respondis seke kaj nevolonte, kaj en la sono de lia vocxo estis auxdebla io kruda, preskaux malrespekta. "La tieaj scienculoj estas bravaj homoj." "Jes, jes. Pri la rusaj scienculoj via opinio ne estas kredeble same flata?" "Vi eble estas prava." "Via senpartieco estas tre lauxdinda", diris Pauxlo, Petrovicx, sin rektigante kaj jxetante la kapon iom posten... "Sed Arkadio Nikolaicx jxus rakontis al ni, ke vi akceptas neniun auxtoritaton? Vi ne kredas je ili?" "Kial mi devas akcepti ilin? Kaj al kio mi devas kredi? Se oni diras al mi ion sagxan, mi konsentas, jen estas cxio." "La germanoj do cxiam diras ion sagxan?" demandis Pauxlo Petrovicx, kaj lia vizagxo prenis tiel indiferentan kaj meditan esprimon, kvazaux li tuta dronus en io supertera. "Ne cxiuj", respondis Bazarov kun haltigata oscedo, kvazaux dezirante montri, ke li ne volas dauxrigi la diskuton. Pauxlo Petrovicx ekrigardis Arkadion, kvazaux por komprenigi al li: Oni ne povas nei, ke via amiko estas gxentila homo. "Kio koncernas min", rekomencis li, ne sen iom da peno: "mi devas humile konfesi, ke mi ne amas la germanojn. Pri la rusaj germanoj mi ecx ne parolas; oni ja scias, kiaj birdoj ili estas. Sed ecx la germanaj germanoj ne gxuas mian sxaton. Iam ili estis ankoraux tolereblaj: ili havis homojn, kiaj Scxiller, Goethe... Mia frato alte sxatas cxi tiujn verkistojn... Sed nun ili havas nur iajn hxemiistojn kaj materialistojn..." "Bona hxemiisto estas pli utila, ol plej bona poeto", interrompis Bazarov. "Vere?" diris Pauxlo Petrovicx kaj kvazaux ekdormante, iomete levis la brovojn. "Do la arto sxajnas al vi tute senvalora?" "La arto akiri monon, aux ne ekzistas plu la hemorojdoj!" ekkriis Bazarov kun malestima rideto. "Perfekte. Jen kiel vi bonvolas sxerci. Vi do cxion neas? Bone. Vi do kredas sole je la scienco?" "Mi jam havis la honoron diri al vi, ke mi kredas je nenio; kaj kio estas la scienco - la scienco gxenerale? Ekzistas sciencoj, same kiel metioj, profesioj; sed la scienco en la senco gxenerala tute ne ekzistas." "Tre bone. Kaj koncerne la aliajn principojn, akceptitajn en la homaj rilatoj, vi havas la saman nean opinion?" "Cxu tio estas jugxa esploro?" demandis Bazarov. Pauxlo Petrovicx iom paligxis... Nikolao Petrovicx opiniis necesa sin miksi en la diskuton. "Jam ni pli detale parolos pri cxi tiu temo kun vi, kara Eugeno Vasilicx; ni ekscios vian opinion, kaj klarigos nian. Kio koncernas min persone, mi tre gxojas, ke vi okupas vin per la natursciencoj. Mi auxdis, ke Liebig faris rimarkindajn eltrovojn pri la sterkado de la tero. Vi povas helpi min en miaj agronomiaj laboroj: vi povas doni al mi utilan konsilon." "Mi estas al via dispono, Nikolao Petrovicx: sed dume ni lasu Liebigon. Antaux ol oni prenas libron en la manojn, oni devas lerni legi, kaj ni ne scias ankoraux la abc." Nu, mi vidas, ke vere vi estas nihilisto, pensis Nikolao Petrovicx. "Tamen, ne rifuzu al mi viajn servojn en okazo de bezono", aldonis li vocxe. "Kaj nun, frato, tempo venis por ni interparoli kun la intendanto." Pauxlo Petrovicx sin levis de la segxo. "Jes", diris li, rigardante neniun, "malbone estas travivi kvar, kvin jarojn en la kamparo, malproksime de la grandaj spiritoj! Oni baldaux farigxas malsagxulo. Oni penas ne forgesi tion, kion oni instruis al ni, sed, ho ve, venas tago, kiam montrigas, ke cxio cxi estas malsagxajxo, kaj oni diras al ni, ke la prudentaj homoj ne plu sin okupas per tiaj sensignifaj aferoj kaj ke ni estas malprogresemaj homoj. Kion fari! Sxajnas, ke la junularo estas nun pli sagxa, ol ni." Pauxlo Petrovicx malrapide sin turnis sur la kalkanumoj kaj malrapide eliris. Nikolao Petrovicx sekvis lin. "Cxu li cxiam estas tia?" demandis malvarme Bazarov Arkadion, tuj kiam la pordo fermigxis post ambaux fratoj. "Auskultu, Eugeno, vi estis tro kruda por li", diris Arkadio. "Vi lin ofendis." "Cxu vere? Eble mi devas dorloti ilin, cxi tiujn provincajn aristokratojn! Cxio estas nur memamo, kutimoj de leono, afekteco. Kial li ne dauxrigis sian rolon en Peterburgo, se tia estas lia naturo... cetere, Dio benu lin! Mi trovis maloftan ekzempleron de dytiscus marginatus, cxu vi konas la specon? Mi montros gxin al vi." "Mi promesis al vi rakonti lian historion", komencis Arkadio. "La historion de la skarabo?" "Lasu, Eugeno. La historion de mia onklo. Vi vidos, ke li ne estas tia homo, kia vi lin imagas. Li meritas kompaton, ne ridon." "Mi ne kontrauxdiras; sed vi lasu lin." "Oni devas esti justa, Eugeno." "De kie tia konkludo?" "Mi petas vin, auxskultu..." Arkadio rakontis al li la historion de sia onklo. La leganto trovos gxin en la sekvanta cxapitro. Cxapitro VII Pauxlo Petrovicx Kirsanov estis komence edukata en la patra domo, same kiel lia pli juna frato, Nikolao, poste en la Instituto de l' pagxioj. De la plej junaj jaroj li estis rimarkinde bela; li estis memfida, iom sxercema kaj iel kokete kolerema - li ne povis ne placxi. Li komencis aperi cxie, kiam li fari gxis oficiro. Cxie oni akceptis lin kun malfermitaj brakoj, li estis dorlotata, trouzis sian sukceson, faris diversajn frenezajxojn, sed ecx tio ne malutilis lin. La virinoj perdis la kapon pro l' amo al li, la viroj nomis lin afektulo, sed sekrete enviis lin. Li logxis, kiel ni jam diris, kune kun la frato, kiun li amis sincere, kvankam li tute ne similis lin. Nikolao Petrovicx iom lamis, havis malgrandan vizagxon kun agrablaj, sed iom malgxojaj trajtoj, malgrandajn nigrajn okulojn, kaj molajn maldensajn harojn; li ne estis diligenta, sed volonte legis kaj evitis la societon. Pauxlo Petrovicx neniun vesperon pasigis hejme, estis fama per siaj kuragxo kaj korpa lerteco (li estis la unua, kiu enkondukis la modon de la gimnastikaj ekzercoj inter la eleganta junularo) kaj tralegis ne pli multe, ol kvar, kvin francajn librojn. Dudekok-jara li jam estis kapitano; brila kariero estis malfermita al li. Subite cxio sxangxigxis. Oni memoras ankoraux hodiaux en Peterburgo la princinon R. En la tempo, pri kiu ni parolas, sxi sin montris iafoje en la peterburga societo. Sxi havis bone edukitan kaj bonmanieran edzon, sed iom malsagxan, kaj ne havis infanojn. Sxi subite for vojagxadis eksterlandon, subite revenadis Rusujon, entute vivis strangan vivon. Sxi havis famon de senpripensa koketulino, kun fervoro sin donis al cxiuj plezuroj, dancis gxis falo, ridis kaj sxercis kun junuloj, kiujn sxi akceptis antaux la tagmangxo en la duonlumo de sia salono, kaj nokte sxi ploris kaj pregxis, ne povante ie ajn trovi trankvilon. Ofte gxis la mateno sxi kuris en sia cxambro, malespere tordante la manojn, aux sidis, pala kaj tremanta antaux psalmaro. Venis la tago, kaj jen subite sxi ree farigxis eleganta sinjorino, ree faris vizitojn, ridis, babilis kaj sin jxetis renkonte al cxio, kio povis doni al sxi plej malgrandan distrajxon. Sxia korpo estis admirinde gracia; sxia harligo de ora koloro kaj peza kiel oro, falis gxis la genuoj, sed neniu povus sxin nomi belulino. En sxia tuta vizagxo belaj estis nur la okuloj, kaj ecx ne la okuloj mem - ili estis ne grandaj kaj grizaj - sed ilia rigardo rapida kaj profunda, senzorga gxis braveco kaj meditema gxis malespero - enigma rigardo. Io eksterordinara brilis en sxi ecx tiam, kiam sxia lango babilis vortojn plej sensignifajn. Sxi sin vestis tre elegante. Pauxlo Petrovicx renkontis sxin en balo, dancis kun sxi mazurkon, dum kiu li ne diris ecx unu prudentan vorton, kaj pasie ekamis sxin. Kutiminta al la venkoj, li ankaux tie cxi rapide atingis la celon; sed la facileco de la triumfo ne malvarmigis lin. Kontrauxe: li ankoraux pli dolore, pli forte krocxigxis al cxi tiu virino, en kiu, ecx en la momento, kiam sxi sin donis tuta, cxiam restis ankoraux io kasxita kaj ne atingebla, kien neniu povis penetri. Kio estis sur la fundo de cxi tiu koro? Dio sola povas tion scii. Sxajnis, ke sxin regas iaj sekretaj kaj de sxi mem ne konataj fortoj; ili ludis kun sxi, kiel ili volis; sxia malgranda inteligenteco ne povis kontrauxstari iliajn kapricojn. Sxia tuta konduto prezentis vicon de nekonsekvencaj agoj; la solajn leterojn, kiuj povus veki la suspekton de sxia edzo, sxi skribis al homo, preskaux fremda al sxi; kiam sxi amis, sxia amo spiris malgxojon: sxi ne ridis kaj ne sxercis plu kun tiu, kiun sxi elektis, auxskultis kaj rigardis lin kvazaux kun miro. Iafoje, plej ofte subite, cxi tiu miro farigxis malvarma teruro; sxia vizagxo prenis senvivan sovagxan esprimon; sxi sin sxlosis en la dormocxambro kaj la cxambristino, almetinte la orelon al la seruro, povis auxdi sxiajn haltigatajn ploregojn. Pli ol unu fojon, revenante hejmen de amkunveno, Kirsanov sentis en la koro la mordantan maldolcxon, kiu naskigxas post definitiva malsukceso. "Kion plu mi deziras?" demandis li sin mem, kaj lia koro cxiam sopiris al io. Foje li donacis al sxi ringon kun sxtono, sur kiu estis gravurita sfinkso. "Kio gxi estas!" demandis sxi, "sfinkso?" "Jes", respondis li, "kaj la sfinkso estas vi." "Mi?" demandis sxi kaj malrapide levis al li enigman rigardon. "Cxu vi scias, ke tio tre flatas min?" aldonis sxi kun delikata rideto, kaj sxiaj okuloj rigardis same strange. Pauxlo Petrovicx suferis ecx tiam, kiam la princino R. lin amis; sed kiam sxi farigxis malvarma por li, kaj tio okazis baldaux, li preskaux frenezigxis. Jxaluzo mangxegis lin, li ne lasis sxin trankvila, kaj cxie sekvis sxin; lia sencxesa persekuto sxin tedis kaj sxi forveturis eksterlandon. Pauxlo Petrovicx eksigxis el la armeo malgraux la petoj de la amikoj, malgraux la admonoj de la superuloj, kaj forveturis por sekvi la princinon; kvar jarojn li pasigis en fremdaj landoj jen sekvante sxin, jen forlasante sxin kun la intenco ne plu sxin revidi. Li hontis antaux si mem, li indignis pro la propra malforteco... sed nenio helpis. Sxia bildo, cxi tiu nekomprenebla, preskaux sensenca, sed cxarma bildo tro profunde enigxis en lian koron. En Badeno iliaj rilatoj rekomencigxis preskaux kiel antauxe. Antauxvidante neeviteblan disigxon, li deziris almenaux resti sxia amiko, kvazaux amikeco kun tia virino estus ebla... Sxi sekrete forlasis Badenon, kaj de tiu tempo cxiam evitis Pauxlon. Li revenis Rusujon, penis ekvivi la antauxan vivon, sed ne povis reveni sur la iaman vojon. Kvazaux venenita li vagis de loko al loko; li ankoraux faris vizitojn, konservis cxiujn kutimojn de eleganta sinjoro; li povis sin glori per du, tri novaj venkoj; sed li esperis plu nenion de si mem, de aliaj, kaj nenion entreprenis. Li maljunigxis, grizigxis; bezono farigxis por li sidi vespere en la klubo, kie, mangxata de la galo kaj enuo, li indiferente disputis en societo de frauxloj, - cxio cxi, kiel oni scias, estas malbona signo. Pri edzigxo li kompreneble ne pensis. Dek jaroj pasis tiamaniere, unutone, senfrukte kaj rapide, terure rapide. Nenie la tempo kuras tiel rapide, kiel en Rusujo; en la malliberejo, oni diras, gxi kuras ankoraux pli rapide. Foje, dum tagmangxo en la klubo Pauxlo Petrovicx eksciis pri la morto de la princino R. Sxi mortis en Parizo en stato proksima de frenezo. Li levigxis de la tablo kaj longe pasxis en la cxambroj de la klubo, haltante kvazaux sxtonigita apud la tabloj de la kartludantoj, sed ne revenis hejmen pli frue, ol ordinare. Post iom da tempo li ricevis paketon, adresitan al lia nomo: en gxi estis la ringo, kiun li donis al la princino. Sxi trastrekis la sfinkson per krucforma linio kaj petis, ke oni diru al li, ke la kruco estas la solvo de la enigmo. Tio okazis en la komenco de la jaro 1848a, en la sama tempo, kiam Nikolao Petrovicx, perdinte la edzinon, venis Peterburgon. Pauxlo Petrovicx preskaux ne vidis la fraton de la tempo, kiam Nikolao Petrovicx eklogxis en la kamparo: la edzigxo de la lasta koincidis kun la unuaj tagoj de la rilatoj de Pauxlo Petrovicx kun la princino. Reveninte de la fremdaj landoj, li vizitis Nikolaon Petrovicx kun la intenco gasti cxe li du, tri monatojn kaj gxui lian felicxon, sed li restis de li nur unu semajnon. La diferenco en la situacio de ambaux fratoj estis tiam tro granda. En la jaro 1848a la diferenco malgrandigxis: Nikolao Petrovicx perdis la edzinon, Pauxlo Petrovicx la rememorojn; post la morto de la princino li penis ne pensi pri sxi. Sed Nikolao Petrovicx havis la senton de regule pasigita vivo: lia filo kreskis antaux liaj okuloj; Pauxlo, kontrauxe, malgxoja frauxlo, komencis la krepuskan periodon de la vivo, periodon de bedauxroj, similaj al esperoj, de esperoj similaj al bedauxroj, kiam la juneco jam pasis kaj la maljuneco ankoraux ne komencigxis. Cxi tiu tempo estis pli malfacila por Pauxlo Petrovicx ol por iu ajn: perdinte sian estintecon, li perdis cxion. "Mi ne invitas vin nun en Marinon", diris al li foje Nikolao Petrovicx (li donis cxi tiun nomon al sia bieno por honori la edzinon), "vi enuis tie, kiam Mario vivis ankoraux, kaj nun?" "Mi tiam estis ankoraux malsagxa kaj vanta", respondis Pauxlo Petrovicx, "nun se ne pli sagxa, mi estas pli trankvila. Kontrauxe, se vi permesas, mi estas preta nun resti de vi por cxiam." Anstataux respondi Nikolao Petrovicx cxirkauxprenis lin; sed pasis unu jaro kaj duono, antaux ol Pauxlo Petrovicx decidigxis plenumi sian intencon. Sed unu fojon eklogxinte en la kamparo, li ne forlasis sxin plu, ecx dum la tri vintroj, kiujn Nikolao Petrovicx pasigis en Peterburgo kun la filo. Li komencis multe legi, plejparte angle; tutan sian vivon li arangxis laux la angla maniero, malofte vizitis la najbarojn kaj forlasis la hejmon nur por la elektoj, dum kiuj li ordinare silentis, nur malofte malfermante la busxon por inciti kaj timigi la bienulojn de la malnova generacio per siaj liberalaj diroj, ne proksimigxante tamen al la reprezentantoj de la generacio nova. Cxi tiuj kaj tiuj akuzis lin pri fiereco; cxi tiuj kaj tiuj respektis lin pro liaj perfektaj aristokrataj manieroj, pro la famo pri liaj venkoj, pro tio, ke li sin bele vestis kaj cxiam logxis en la plej bona cxambro de la plej bona hotelo; pro tio, ke li ordinare bone mangxis kaj ecx foje tagmangxis kun Wellington cxe Ludoviko Filipo; pro tio, ke li cxiam kunprenis vojagxan argxentan skatolon kaj banujon; pro tio, ke li cxiam odoris eksterordinarajn, admirinde "noblajn" parfumojn; pro tio, ke li majstre ludis viston kaj cxiam perdis; fine, oni respektis lin pro lia neriprocxebla honesteco. La sinjorinoj nomis lin cxarma melankoliulo, sed la virinoj ne ekzistis plu por li. "Vi do vidas, Eugeno", diris Arkadio, finante sian rakonton, "kiel maljuste vi jugxis mian onklon! Mi ne parolas pri la servoj, kiujn li faris al mia patro, pli ol unu fojon donante al li sian tutan monon; vi ne scias, kredeble, ke ilia bieno ne estas dividita; li cxiam estas preta helpi iun ajn kaj cxiam defendas la aferojn de la kamparanoj, kvankam parolante kun ili, li sulkigas la frunton kaj flaras odekolonon..." "Konata afero: la nervoj", interrompis Bazarov. "Eble, sed li havas tre bonan koron. Fine, li estas tre inteligenta. Kiajn konsilojn li donis al mi... precipe... precipe pri la rilatoj al la virinoj." "Ah! Kiun brogis varmega lakto, tiu blovas sur la malvarman. Konata afero!" "Unuvorte", dauxrigis Arkadio, "li estas profunde malfelicxa, kredu al mi; malestimi lin estas peko." "Sed kiu malestimas lin?" respondis Bazarov. "Malgraux cxio mi diras, ke homo, kiu sian tutan vivon metis sur karton de la virina amo, kaj kiam la karto malgajnis, tiel mallevis la kapon, ke li tauxgas plu por nenio, tia homo estas nur individuo de la vira sekso. Vi diras, ke li estas malfelicxa: mi kredas al vi, sed ne la tuta malsagxo forlasis lin. Mi estas certa, ke li opinias sin brava homo tial, ke li legas Galignani kaj unu fojon en monato savas kamparanon de la vergoj." "Ne forgesu la edukon, kiun li ricevis, la tempon, en kiu li vivis", rimarkis Arkadio. "Lian edukon?" interrompis Bazarov. "Cxiu homo devas mem eduki sin, kiel mi, ekzemple... Kio koncernas la tempon, kial mi devas dependi de gxi? Prefere gxi dependu de mi. Ne, mia kara, cxio cxi estas malforteco, vanteco! Kaj la misteraj rilatoj inter viro kaj virino! Ni, fiziologoj scias, kiaj ili estas. Studu la anatomion de la okulo: de kie povas deveni en gxi la enigma rigardo, kia vi nomis gxin? Cxio cxi estas romantismo, sensencajxo, putreco, artismo. Ni iru prefere rigardi la skarabon." Ambaux amikoj iris en la cxambron de Bazarov, en kiu jam ekregis medicine-kirurgia odoro, miksita kun odoro de malkara tabako. Cxapitro VIII Pauxlo Petrovicx ne longe cxeestis la interparolon de la frato kun la intendanto, alta kaj malgrasa homo, kun dolcxa vocxo de ftizulo kaj kun ruzaj okuloj, kiu cxiujn rimarkojn de Nikolao Petrovicx respondis per: "Kompreneble, konata afero!" kaj penis prezenti la kamparanojn kiel drinkulojn kaj sxtelistojn. La nova maniero administri la bienon knaris kiel nesxmirita rado, krakis kiel meblo, farita de kampara lignajxisto el malseka ligno. Nikolao Petrovicx ne perdis la kuragxon, sed ofte sopiris kaj meditis: li sentis, ke sen mono la afero ne iros bone, kaj monon li preskaux ne havis plu. Arkadio diris la veron: Pauxlo Petrovicx pli ol unu fojon helpis la fraton; pli ol unu fojon, vidante kiel li vane rompas al si la kapon, sercxante rimedon sin savi el embaraso, Pauxlo Patrovicx malrapide proksimigxis al la fenestro kaj, metinte la manojn en la posxojn, murmuretis tra la dentoj: "Mais je puis vous donner de l'argent", kaj donis al li monon; sed cxi tiun fojon li mem havis nenion, li do preferis foriri. La disputoj pri la administrado de la bieno cxiam enuigis lin; cetere, al li cxiam sxajnis, ke Nikolao Petrovicx malgraux tutaj siaj fervoro kaj diligenteco, alpasxas al la afero ne de la gxusta flanko; sed montri, en kio estas la eraro de Nikolao Petrovicx, li ne povus. "Mia frato, ne estas suficxe praktika", diris li al si mem, "oni trompas lin." Nikolao Petrovicx, kontrauxe, havis altan opinion pri la praktikaj kapabloj de Pauxlo Petrovicx kaj cxiam petis de li konsilon. "Mi estas homo mola, malforta, la tutan vivon mi pasigis malproksime de la mondo", ofte diris li, "vi, kontrauxe, tiel multe vivis kun la homoj, vi bone konas ilin: vi havas aglan rigardon." Pauxlo Petrovicx, responde al tiaj vortoj, nur deturnis sin, sed li ne senigis la fraton de la iluzio. Lasinte Nikolaon Petrovicx en la kabineto, li iris en la koridoron, kiu apartigis la antauxan parton de l' domo de la posta, kaj atinginte malaltan pordon, haltis sxanceligxante, tordis la lipharojn kaj ekfrapis. "Kiu estas tie? Eniru!" eksonis la vocxo de Fenicxka. "Tio estas mi", diris Pauxlo Petrovicx kaj malfermis la pordon. Fenicxka salte levigxis de la segxo, sur kiu sxi sidis kun sia infano; sxi transdonis gxin sur la brakojn de knabino, kiu tuj elportis gxin el la cxambro, kaj rapide ordigis sian tukon. "Pardonu, se mi malhelpis vin", komencis Pauxlo Petrovicx, ne rigardante sxin, "mi volis nur peti vin... hodiaux, sxajnas, oni sendas en la urbon... ordonu acxeti por mi verdan teon." "Verdan teon", ripetis Fenicxka, "kiom da gxi vi deziras!" "Duona funto suficxas. Sed mi vidas cxe vi cxi tie sxangxon", aldonis li, jxetante rapidan rigardon, kiu glitis ankaux sur la vizagxo de Fenicxka. "Jen, la rulkurtenoj", diris li, vidante, ke sxi ne komprenas lin. "Jes. Nikolao Petrovicx donacis ilin al mi; sed jam longe ili estas cxi tie." "Jam longe mi ne estis cxi vi. Nun vi havas cxi tie belan logxejon." "Dank'al la boneco de Nikolao Petrovicx", murmuretis Fenicxka. "Vi logxas cxi tie pli komforte, ol en la flankdomo?" demandis Pauxlo Petrovicx gxentile, sed sen plej malgranda rideto. "Kompreneble, pli komforte." "Kiu estas nun en la cxambroj, kiujn vi okupis?" "Nun tie estas la lavistinoj." "A!" Pauxlo Petrovicx eksilentis. "Nun li foriros", pensis Fenicxka; sed li ne foriris, kaj sxi staris antaux li, kvazaux sxtonigita, malforte movante la fingrojn. "Kial vi ordonis elporti vian etulon?" ekparolis fine Pauxlo Petrovicx. "Mi amas infanojn, montru gxin al mi." Fenicxka tuta rugxigxis pro konfuzo kaj gxojo. Sxi timis Pauxlon Petrovicx: li preskaux neniam parolis kun sxi. "Dunjasxa", vokis sxi, "alportu Mitjan, mi petas vin (Fenicxka al neniu en la domo diris "ci"). Ne, atendu; oni devas vesti lin." Fenicxka sin direktis al la pordo. "Ne grave", diris Pauxlo Petrovicx. "Mi tuj", respondis Fenicxka kaj rapide eliris. Pauxlo Petrovicx restis sola, kaj nun tre atente cxirkauxrigardis. La malgranda, malalta cxambro, en kiu li estis, estis tre pura kaj agrabla. En gxi odoris la planko, antaux nelonge kolorita, kamomilo kaj meliso. Apud la muro staris segxoj kun dorsoj en formo de liroj; ili estis acxetitaj de la mortinta generalo en Polujo, dum la militiro. En unu angulo staris malgranda lito sub kurteno muslina, flanke de kofro kun feraj strioj kaj kun ronda kovrilo. En la kontrauxa angulo brulis lampo antaux malhela bildo de Nikolao Miraklofaranto; eta porcelana ovo kun rugxa rubando pendis ligita al la auxreolo sur la brusto de la sanktulo. Sur la fenestraj platoj verde brilis vitraj vazoj kun konfitajxoj, preparitaj en la pasinta jaro kaj zorge fermitaj; sur iliaj paperaj kovriloj Fenicxka propramane skribis per grandaj literoj: "grosoj." Nikolao Petrovicx tre amis tiun cxi konfitajxon. Sub la plafono, sur longa sxnureto pendis kagxo kun mallongvosta fringelo; sxi sencxese pepis kaj saltis kaj la kagxo sencxese balancigxis kaj tremis: kanabaj grajnoj kun malforta bruo falis sur la plankon. Inter la du fenestroj super malgranda komodo pendis malbonaj fotografaj portretoj de Nikolao Petrovicx en diversaj pozoj faritaj de trapasanta artisto; apude pendis malsukcesa fotografajxo de Fenicxka mem: senokula vizagxo nenature ridis en nigra kadro - nenion plu oni povis distingi. Super Fenicxka la generalo Jermolov, en cxerkesa mantelo minace sulkigis la brovojn, rigardante la malproksimajn montojn de Kauxkazo el sub silka sxueto por pingloj, falanta sur lian frunton. Pasis kvin minutoj; en la najbara cxambro estis auxdebla bruo de pasxoj kaj murmureto. Pauxlo Petrovicx prenis de la komodo malnovan malpuran libron, apartan volumon de nekompleta tuto Pafistoj de Massalski, kaj turnis kelke da pagxoj... La pordo malfermigxis, kaj eniris Fenicxka kun Mitja sur la brakoj. Sxi surmetis al li rugxan cxemizon kun galono sur la kolumo, kombis liajn harojn kaj visxis lian vizagxon: li malfacile spiris, penis sin elsxiri per la tuta korpo kaj svingis la manojn, kiel faras cxiuj sanaj infanoj; sed la eleganta cxemizo, kiel oni povis rimarki, faris impreson je li: esprimo de kontenteco brilis sur lia tuta rondeta vizagxo. Fenicxka ordigis ankaux siajn harojn kaj surmetis novan tukon; sed sxi povis resti, kia sxi estis. Efektive, cxu estas en la mondo io pli cxarma, ol juna, bela patrino kun sana infano sur la brako! "Kia bravulo", diris karese Pauxlo Petrovicx kaj tiklis la duoblan mentonon de Mitja per la pinto de la longa ungo de sia montra fingro: la infano rigardis la fringelon kaj ekridis. "Tio estas via onklo", diris Fenicxka, klininte al li sian vizagxon kaj delikate balancis lin, dum Dunjasxa kasxe metis sur la platon de la fenestro ekbruligitan bonodoran kandelon, lokinte sub gxi kupran grosxon. "Kiom da monatoj li havas?" demandis Pauxlo Petrovicx. "Ses monatojn; la dek-unuan de cxi tiu monato li komencos la sepan." "Cxu ne la okan, Feodosia Nikolavna?" ne sen konfuzo sin miksis Dunjasxa en la interparolon. "Ne, la sepan; kion vi diras!" La infano ree ekridis, fikse rigardis la kofron kaj subite kaptis la patrinon per la tuta mano je la nazo kaj lipoj. "Petolulo", diris Fenicxka, ne forigante sian vizagxon de liaj fingroj. "Li similas mian fraton", rimarkis Pauxlo Petrovicx. Kiun li povus simili? pensis Fenicxka. "Tio estas via onklo", ripetis sxi, jam per murmureto. "A! Pauxlo! Jen kie vi estas!" eksonis subite la vocxo de Nikolao Petrovicx. Pauxlo Petrovicx rapide sin turnis kaj sulkigis la brovojn; sed lia frato tiel gxoje, tiel danke rigardis lin, ke li ne povis ne respondi al li per rideto. "Bravan knabon vi havas", diris li kaj ekrigardis la horlogxon: "mi venis cxi tien, por mendi teon..." Kaj prenante indiferentan esprimon, Pauxlo Petrovicx tuj forlasis la cxambron. "Cxu li venis ne invitite?" demandis Fenicxkan Nikolao Petrovicx. "Jes. Li ekfrapis kaj eniris." "Kaj Arkasxa ne estis plu cxe vi!" "Ne. Cxu mi ne devas reveni en la flankdomon, Nikolao Petrovicx?" "Por kio?" "Mi pensas, ke tio estos pli bona en la unua tempo." "N... ne", diris Nikolao Petrovicx kun sxanceligxo kaj frotis sian frunton. "Tion oni devis pri frue... Bonan tagon, grasulo", diris li subite vivigxante kaj proksimigxinte al la infano, kisis lian vangon; poste li sin iom klinis kaj almetis la lipojn al la mano de Fenicxka, kiu blanke brilis kiel lakto sur la rugxa cxemizo de Mitja. "Nikolao Petrovicx! Kion vi faras!" murmuretis la juna virino, kaj mallevis la okulojn, poste sxi malrapide relevis ilin... cxarma estis la esprimo de sxiaj okuloj, kiam sxi rigardis de malsupre kaj ridis karese kaj naive. Nikolao Petrovicx konigxis kun Fenicxka en la sekvanta maniero. Foje, antaux tri jaroj, li estis devigita pasigi la nokton en gastejo en malproksima distrikta urbo. Lin surprizis agrable la pureco de la cxambro, kiun oni donis al li, la fresxeco de la lita tolajxo: "Cxu la mastrino estas germanino?" pensis li; sed li eraris. La mastrino estis rusino, virino kvindekjara, pure vestita, kun inteligenta dolcxa vizagxo kaj serioza parolmaniero. Li parolis kun sxi, trinkante teon; sxi tre placxis al li. Nikolao Petrovicx tiam jxus translogxigxis en sian novan domon, kaj ne dezirante havi servutulojn kiel servistojn, sercxis dungatojn. La mastrino, siaflanke, plendis pri la malgranda kvanto de la gastoj, pri la malfacilaj tempoj; li proponis al sxi plenumi en lia domo la rolon de l' ekonomino; sxi konsentis. Sxia edzo mortis antaux longe, lasinte al sxi unu filinon Fenicxkan. Post du semajnoj Arina Savisxna, tia oni nomis la novan ekonominon, venis kun la filino en Marinon kaj eklogxis en la flankdomo. La elekto de Nikolao Petrovicx estis sukcesa. Arina enkondukis ordon en la domon. Pri Fenicxka, kiu estis tiam jam deksepjara, neniu parolis kaj ne multaj sxin vidis: sxi vivis senbrue, modeste, kaj nur dum la dimancxoj en la parohxa pregxejo Nikolao Petrovicx rimarkis la delikatan profilon de sxia blanka vizagxo. Tiel pasis pli ol unu jaro. Foje, matene, Arina venis en lian kabineton kaj, kiel ordinare, humile salutinte lin, demandis, cxu li povas helpi al sxia filino, al kiu fajrero el la kameno saltis en la okulon. Nikolao Petrovicx kiel cxiuj bienuloj, vivantaj cxiam hejme, sin okupis per la kuracado kaj ecx venigis malgrandan homeopatian apotekon. Li ordonis al Arina tuj alkonduki la malsanulinon. Eksciinte, ke la sinjoro vokas sxin, Fenicxka forte ektimis, tamen sxi iris kun la patrino. Nikolao Petrovicx kondukis sxin al la fenestro kaj prenis sxian kapon per ambaux manoj. Esplorinte bone sxian okulon, rugxan de la inflamo, li ordonis fari kompresojn, tuj mem preparis la medikamenton, kaj dissxirinte en pecojn sian naztukon, montris, kiel oni devas meti ilin. Fenicxka atente auxskultis lin kaj kiam li finis, sxi volis foriri. "Kisu la manon de la sinjoro, malsagxa infano!" diris al sxi Arina. Nikolao Petrovicx ne donis al sxi la manon, kaj konfuzita mem kisis sxian klinitan kapon je la hardisigxo. La okulo de Fenicxka baldaux resanigxis, sed la impreso, farita de sxi je Nikolao Petrovicx, malaperis ne baldaux. Li sencxese vidis spirite cxi tiun puran, delikatan, time levitan vizagxon; li sentis sub siaj manoj sxiajn molajn harojn, vidis sxiajn senpekajn lipojn malfermetitajn, de post kiuj brilis en la radioj de l' suno sxiaj malsekaj, perlaj dentoj. Li komencis tre atente rigardi sxin en la pregxejo, penis plej ofte ekparoli kun sxi. En la komenco sxi estis iom sovagxa, kaj foje, antaux la vespero, renkontinte lin sur vojeto, kiun la piedirantoj faris tra sekala kampo, sxi eniris en la altan densan sekalon, en kiu abunde kreskis cejanoj kaj absinto. Sxi kasxis sin tie, por ke li ne vidu sxin. Li rimarkis sxian kapon tra la ora reto de la spikoj, de kie sxi rigardis, kiel sovagxa besteto, kaj amike kriis al sxi: "Bonan tagon, Fenicxka! Mi ne mordas." "Bonan tagon", respondis sxi, ne forlasante sian kasxejon. Iom post iom sxi komencis kutimi al li, sed cxiam ankoraux estis konfuzita en lia cxeesto. Subite sxia patrino Arina mortis pro hxolero. Kion devis fari Fenicxka? Sxi heredis de la patrino la amon al la ordo, prudenton kaj seriozan karakteron; sed sxi estis tiel juna, tiel sola; Nikolao Petrovicx estis tiel bona kaj delikata... Senutile estus rakonti la ceteron... "Vi diras, ke mia frato senceremonie venis al vi!" demandis sxin Nikolao Petrovicx. "Li ekfrapis kaj eniris?" "Jes". "Bone, bone. Donu al mi Mitjan, mi lin iom balancos." Nikolao Petrovicx komencis levi la filon preskaux gxis la plafono, je granda plezuro de la etulo kaj je ne malgranda maltrankvilo de la patrino, kiu cxe cxiu lia suprenflugo, etendis siajn manojn al liaj nudigxintaj piedetoj. Pauxlo Petrovicx revenis en sian elegantan kabineton, kies muroj estis tapetitaj per bela papero de sovagxa koloro, kun armiloj, pendigitaj sur multkolora persa tapigo, kun nuksarbaj mebloj, kovritaj per malhele verda drapo, kun librosxranko renaissance el maljuna nigra kverko, kun bronzaj statuetoj sur belega skribotablo, kun fajrujo... Li sin jxetis sur la kanapon, krucis la manojn sub la kapo kaj restis senmova, preskaux kun malespero rigardante la plafonon. Cxu tial, ke li deziris kasxi de la muroj tion, kion oni povis legi sur lia vizagxo, aux pro alia kauxzo, li levigxis, mallevis la pezajn kurtenojn de la fenestroj kaj ree sin jxetis sur la kanapon. Cxapitro IX En la sama tago Bazarov konigxis kun Fenicxka. Li promenis kun Arkadio en la gxardeno kaj klarigis al li, kial kelkaj arboj, precipe la junaj kverkoj, ne radikis. "Oni devas planti cxi tie pli da argxentaj poploj kaj abioj kaj tilioj, se vi volas, submetinte fruktodonan teron. Jen la lauxbo bele kreskas", aldonis li, "cxar la akacio kaj siringo estas bonuloj, ili ne bezonas zorgojn. Halt! iu estas tie." En la lauxbo sidis Fenicxka kun Dunjasxa kaj Mitja; Bazarov haltis kaj Arkadio salutis Fenicxkan per kapmovo, kiel malnovan amikinon. "Kiu estas tio?" demandis Bazarov tuj, kiam ili preterpasis. "Kiel beleta sxi estas!" "Pri kiu vi parolas?" "Stranga demando: nur unu estas beleta." Arkadio, ne sen konfuzo, klarigis al li en kelke da vortoj, kiu estas Fenicxka. "Hm!", diris Bazarov, "via patro, oni vidas, amas la bonajn pecojn. Li placxas al mi, via patro. Li estas bravulo. Sed oni devas konigxi", aldonis li kaj sin direktis al la lauxbo. "Eugeno!" kun timo kriis al li Arkadio, "pli singarde, mi petas vin." "Ne ekscitigxu", respondis Bazarov, "ne hodiaux mi naskigxis, mi konas la mondon." Proksimigxinte al Fenicxka, li demetis la cxapon. "Permesu, ke mi min prezentu al vi", komencis li kun gxentila saluto: "Mi estas amiko de Arkadio Nikolaicx kaj homo kvieta." Fenicxka levigxis de la benko kaj silente rigardis lin. "Kia bela infano!" dauxrigis Bazarov. "Ne estu maltrankvila, mia rigardo al neniu ankoraux alportis malfelicxon. Kial liaj vangoj estas tiel rugxaj? Cxu li ricevas dentojn?" "Jes", respondis Fenicxka, "li jam havas kvar dentojn, kaj nun la dentkarno ree sxvelis." "Montru lin al mi... ne timu, mi estas kuracisto." Bazarov prenis la infanon sur la manojn. La etulo, je la miro de Fenicxka kaj Dunjasxa, tute ne kontrauxstaris kaj ne ektimis. "Mi vidas, vidas... Ne grava, cxio estas en ordo: li havos fortajn dentojn. Se io okazos, alvoku min. Kaj vi mem, cxu vi estas sana?" "Sana, dank'al Dio." "Kaj vi?" aldonis Bazarov, sin turnante al Dunjasxa. Dunjasxa, knabino tre modesta en la logxejo kaj ridulino ekster la pordo, anstataux respondi eksplodis per rido. "Tre bone. Jen, mi redonas al vi vian heroon." "Kiel trankvila li estis sur viaj manoj", diris Fenicxka duonvocxe, repreninte la infanon. "Cxiuj infanoj estas trankvilaj, kiam mi prenas ilin", respondis Bazarov, "mi konas sekretan rimedon por tio." "La infanoj sentas, kiu amas ilin", rimarkis Dunjasxa. "Tute vere", jesis Fenicxka. "Same Mitja ne al cxiu permesas, ke oni lin prenu sur la manojn." "Kaj al mi, cxu li permesos?" demandis Arkadio, kiu iom da tempo staris flanke, sed fine proksimigxis al la lauxbo. Li logis al si Mitjan, sed la infano jxetis la kapon posten kaj komencis krii; Fenicxka konfuzigxis. "Alian fojon, kiam li kutimos al mi", diris Arkadio amike. Ambaux amikoj foriris. "Kia oni nomas sxin?" demandis Bazarov. "Fenicxka... Feodosia", respondis Arkadio. "Kaj laux la nomo de sxia patro... Ankaux tion oni devas scii." "Nikolavna." "Bene. Al mi placxas en sxi, ke sxi ne estas tro konfuzita. Ekzistas personoj, kiuj kondamnus tion. Kia sensencajxo? Kial sxi devas konfuzigxi? Sxi estas patrino, do sxi estas prava." "Sxi estas prava", rimarkis Arkadio, "sed mia patro..." "Ankaux li estas prava", interrompis lin Bazarov. "Ne... ne tia estas mia opinio." "Sxajnas, ke vi preferus ne dividi la heredajxon." "Kiel vi ne hontas supozi cxe mi tiajn pensojn!" fajre ekkriis Arkadio. "Ne de tiu vidpunkto mi mallauxdas mian patron; mi opinias, ke li devus edzigxi kun sxi." "He, he!" trankvile diris Bazarov. "Kia grandanimeco! Vi do ne neas la gravecon de la edzigxo; tion mi ne supozus pri vi." La amikoj kelke da pasxoj iris silente. "Mi vidis la tutan bienon de via patro", rekomencis Bazarov. "La brutaro estas mizera, la cxevaloj tauxgas plu por nenio. La konstruajxoj ankaux ne multe valoras, la laboristoj sxajnas teruraj drinkuloj; la intendanto estas aux malsagxulo aux fripono, - la afero ne estas por mi ankoraux tute klara." "Severa vi estas hodiaux, Eugeno Vasilicx. " "La bravaj kamparanoj certe, certe trompos vian patron. Vi konas la proverbon: 'La rusa kamparano trompos ecx la bonan Dion." "Mi komencas konsenti kun la onklo", rimarkis Arkadio, "vi havas tre malaltan opinion pri la rusoj." "Ne grave! La sola merito de la rusoj estas, ke ili pri si mem havas plej malaltan opinion. Grave estas, ke dufoje du estas kvar, kaj cxio alia estas sensignifa." "Ankaux la naturo estas sensignifa?" demandis Arkadio, medite rigardante la multkolorajn kampojn, bele kaj dolcxe lumigitajn de la subiranta suno. "Ankaux la naturo estas sensignifa, en tiu senco, kiel vi gxin komprenas. La naturo ne estas templo, sed laborejo, kaj la homo estas en gxi laboristo." En la sama momento de la domo alflugis al ili malrapidaj sonoj de violoncxelo. Iu ludis sentplene, kvankam per nelerta mano, la "Atendon", de Scxubert, kaj kvazaux mielo disfluis en la aero la dolcxa melodio. "Kiu ludas?" demandis Bazarov mirigita. "Mia patro." "Via patro ludas violoncxelon?" "Jes." "Kian agxon havas via patro?" "Kvardek kvar." Bazarov subite eksplodis per rido. "Kial vi ridas?" "Kial? homo kvardekkvarjara, pater familias, en la distrikto N. ludas la violoncxelon!" Bazarov ridis kaj ridis; sed Arkadio, kiom ajn granda estis lia respekto al la majstro, cxi tiun fojon ecx ne ekridetis. Cxapitro X Pasis cxirkaux du semajnoj. La vivo en Marino fluis unutone: Arkadio vivis kiel sibarito, Bazarov laboris. Cxiuj en la domo kutimis al li, al liaj senceremoniaj manieroj, al liaj paroloj mallongaj kaj sekaj. Fenicxka, pli ol la aliaj, tiel kutimis al li, ke foje nokte sxi ordonis, ke oni lin veku: Mitja havis konvulsiojn; Bazarov venis, kiel ordinare, iom sxercante, iom oscedante, restis cxe sxi du horojn kaj helpis al la infano. Sed, aliflanke, Pauxlo Petrovicx per cxiuj fortoj de sia animo ekmalamis Eugenon Vasilicx: li opiniis lin fierulo, bravacxulo, cinikulo, plebano; li suspektis, ke Bazarov ne estimas lin, eble malestimas lin, lin, Pauxlon Kirsanov! Nikolao Petrovicx iom timis la junan "nihiliston", kaj dubis, cxu lia influo estas utila por Arkadio; sed li volonte auxskultis lin, volonte cxeestis liajn fizikajn kaj hxemiajn eksperimentojn. Bazarov alportis kun si mikroskopon kaj dum longaj horoj estis okupata per gxi. Ankaux la servistoj kutimis al li, kvankam li mokis ilin: ili sentis, ke malgraux cxio li estas ilia egalulo, ne sinjoro. Dunjasxa volonte sxercis kun li kaj kasxe, plensignife rigardis lin, preterkurante kvazaux juna koturnino; Petro, homo ekstreme memama kaj malsagxa, cxiam kun sulkigita frunto, homo, kies tuta merito konsistis en tio, ke li havis gxentilajn manierojn, sciis silabi kaj ofte purigis per broso sian surtuton - ecx li ridetis kaj serenigxis, kiam Bazarov turnis sian atenton al li; la buboj de la korto kuris post la "doktoro", kiel hundidoj. Sole la maljunulo Prokoficx ne amis lin, kun malgaja mieno servis lin cxe la mangxotablo, nomis lin "senfeligisto", "vagulo", kaj asertis, ke Bazarov kun siaj vangxaroj estas vera porko en arbetaro. Prokoficx, laux sia maniero, estis aristokrato ne malpli ol Pauxlo Petrovicx. Venis la plej belaj tagoj de l' jaro - la unuaj tagoj de junio. La vetero estis belega; vere estas, ke de malproksime minacis hxolero, sed la logxantoj de la gubernio N. jam kutimis al sxiaj vizitoj. Bazarov tre frue vekigxis kaj iris du, tri verstojn de la domo, ne por promeni (li ne amis la sencelajn promenojn), sed por kolekti herbojn, insektojn. Iafoje Arkadio akompanis lin. Revenante ili ordinare disputis, kaj Arkadio ordinare estis venkita, kvankam li parolis pli multe ol la amiko. Foje, ili pli longe restis ekstere; Nikolao Petrovicx iris renkonte al ili en la gxardenon kaj atinginte la lauxbon, li subite ekauxdis la rapidajn pasxojn kaj la vocxojn de ambaux junuloj. Ili iris cxe la alia flanko de la lauxbo, kaj ne povis lin vidi. "Vi tro malmulte konas mian patron", diris Arkadio. Nikolao Petrovicx restis senmova. "Via patro estas brava homo", respondis Bazarov, "sed pasis lia tempo, kantita estas lia kanto." Nikolao Petrovicx etendis la orelon... Arkadio respondis nenion. La homo, kies tempo jam pasis, staris du, tri minutojn senmove kaj malrapide ekiris hejmen. "Antauxhieraux mi vidis, ke li legas versajxojn de Pusxkin", dauxrigis dume Bazarov. "Klarigu al li, mi petas vin, ke tio estas absurda. Li ja ne estas plu infano: jam estas tempo jxeti for cxi tiun balaajxon. Kia ideo esti romantikulo en la nuna tempo! Donu al li ian bonan libron." "Kion doni al li?" demandis Arkadio. "Oni povus komenci per 'Stoff und Kraft' de Bilcxner." "Jes. Tia estis ankaux mia intenco", rimarkis aprobe Arkadio. "'Stoff und Kraft' estas skribita en populara lingvo..." "Jen kiel, mi kaj vi", diris en la sama tago Nikolao Petrovicx al la frato, sidante en lia kabineto, "...ni estas jugxitaj: pasis nia tempo, kantita estas nia kanto. Eble Bazarov estas prava; sed unu afero, mi konfesas, doloras min: mi esperis gxuste nun intime kaj amike proksimigxi al Arkadio kaj jen mi restas malantauxe, li preterpasis min, ni ne povas kompreni unu la alian." "Kial li estas antauxe? Per kio li tiel diferencas de ni?" malpacience ekkriis Pauxlo Petrovicx. "Cxion cxi metis en lian kapon tiu sinjoro, la nihilisto. Mi malamas cxi tiun doktoracxon; laux mia opinio, li estas simple cxarlatano; mi estas certa, ke malgraux cxiuj siaj ranoj li ne multe scias, ecx en la fiziko." "Ne, frato, tion vi ne diru: Bazarov estas inteligenta kaj klera." "Kaj kia memamo abomena", ree interrompis Pauxlo Petrovicx. "Jes", diris Nikolao Petrovicx, "li estas memama. Sxajnas, ke tio estas neevitebla; sed jen kion mi absolute ne povas kompreni. Sxajnas al mi, ke mi faras cxion, por ne resti malantauxe de la tempo: mi arangxis moderne miajn rilatojn kun la kamparanoj, mi fondis farmbienon, en la tuta gubernio oni nomas min rugxulo; mi legas, mi lernas, entute mi penas esti sur la nivelo de la moderna tempo, - kaj ili diras, ke mia kanto estas kantita. Jes, frato, mi mem komencas pensi, ke gxi estas kantita." "Kial?" "Jen kial. Hodiaux mi sidis kaj legis versajxojn de Pusxkin... Tio estis 'ciganoj'... Subite Arkadio proksimigxas al mi kaj silente, kun karesa kompato delikate, kvazaux de infano, prenis mian libron kaj metis antaux mi alian, germanan... ekridetis kaj foriris, kunprenante la libron de Pusxkin." "Jen kio! Kaj kian libron li donis al vi!" "Jen cxi tiun." Nikolao Petrovicx elprenis el la posta posxo de la surtuto la faman brosxuron de Bucxner, la nauxan eldonon. Pauxlo Petrovicx turnis gxin en la manoj. "Hm!" murmuris li, "Arkadio Nikolaicx sin okupas per via eduko. Cxu vi provis legi la brosxuron?" "Mi provis." "Kaj?" "Au mi estas malsagxa, aux tio cxi estas sensencajxo. Kredeble mi estas malsagxa." "Vi ne forgesis la germanan lingvon?" demandis Pauxlo Petrovicx. "Mi bone komprenas germane." Pauxlo Petrovicx ree turnis la brosxuron en la manoj kaj kasxe rigardis la fraton. Ambaux silentis. "Apropos", komencis Nikolao Petrovicx, videble dezirante sxangxi la temon. "Mi ricevis leteron de Koliazin." "De Mateo Iljicx." "Jes, de li. Li venis en M. por revizii la gubernion. Li estas nun alta persono. Li skribas al mi, ke li deziras, kiel parenco, vidi nin kaj invitas nin kaj Arkadion en la urbon." "Vi veturos?" demandis Pauxlo Petrovicx. "Ne; kaj vi?" "Ankaux mi ne veturos. Mi tute ne vidas la neceson sin treni kvindek verstojn pro liaj belaj okuloj. Mathieu volas sin montri al ni en sia tuta gloro; la diablo lin prenu. Suficxos por li la incenso de la oficistaro. Io eksterordinara, sekreta konsilisto! Se mi dauxrigus mian servadon, tiun cxi malsagxan kaj mizeran vivon, mi estus nun generalo-adjutanto. Cetere, vi kaj mi... nia kanto jam estas kantita." "Jes, frato; evidente venis jam la tempo mendi cxerkojn kaj kruci la manojn sur la brusto", rimarkis Nikolao Petrovicx kun sopiro. "Ne, frato; mi ne kapitulacos tiel facile", murmuris Pauxlo Petrovicx. "Ni ankoraux batalos kontraux la doktoro, mi tion antauxsentas." La batalo okazis en la sama tago cxe la vespera teo. Pauxlo Petrovicx venis en la salonon jam batalpreta, incitita kaj sensxanceligxa. Li atendis nur pretekston, por sin jxeti kontraux la malamiko, sed preteksto longe ne venis. Bazarov gxenerale parolis malmulte en la cxeesto de la "maljunuloj Kirsanov" (tiaj li nomis ambaux fratojn), kaj en tiu vespero li ne estis bonhumora kaj silente trinkis teon, unu glason post alia. Pauxlo Petrovicx brulis pro malpacienco; fine lia deziro plenumigxis. Oni parolis pri unu el la najbaraj bienuloj. "Sentauxgulo, aristokratacxo", indiferente diris Bazarov, kiu renkontadis lin en Peterburgo. "Permesu al mi demandi vin", komencis Pauxlo Petrovicx, kaj liaj lipoj tremis, "laux via opinio la vortoj "sentauxgulo" kaj "aristokrato" signifas la samon!" "Mi diris: "aristokratacxo", respondis Bazarov, malrapide sorbante sian teon. "Jes; sed mi supozas, ke vi havas la saman opinion pri la aristokratoj kaj aristokratacxoj. Mi opinias mia devo deklari al vi, ke mi ne konsentas kun vi. Mi kuragxas diri, ke cxiuj konas min kiel homon liberalan kaj amantan la progreson; sed gxuste tial mi estimas la aristokratojn, la verajn. Rememoru, estimata sinjoro (de tiuj cxi vortoj Bazarov levis la okulojn al Pauxlo Petrovicx), rememoru, estimata sinjoro", ripetis li per akra vocxo, "la anglajn aristokratojn. Ili ne cedas ecx minimume de siaj rajtoj, kaj tial ili respektas la rajtojn de la aliaj; ili postulas la plenumon de la devoj rilate al ili; kaj tial ili mem plenumas siajn devojn. La aristokrataro donis la liberecon al Anglujo kaj subtenas gxin." "Ni auxdis multfoje cxi tiun rakonton", diris Bazarov, "sed kion vi volas pruvi per tio?" "Estimata sinjoro, mi volas pruvi per tio (Pauxlo Petrovicx elparolis la lastan vorton laux la popola dirmaniero; kiam li koleris, li faris tion intence, kvankam li bone sciis, ke tio estas kontraux la reguloj de la gramatiko. Tiu cxi stranga kutimo estos heredajxo de la tempoj de Aleksandro I. La tiamaj altranguloj, en la maloftaj okazoj, kiam ili parolis la gepatran lingvon, uzis kelkajn tiajn popolajn vortojn, kvazaux por komprenigi, ke ili estas pursangaj rusoj, sed samtempe altranguloj, al kiuj estas permesite malsxati la regulojn, faritajn por la lernantoj) - mi volas pruvi per tio, ke sen la sento de la memestimo - en la aristokrato cxi tiu sento estas tre forta - ekzistas nenia firma fundamento por la socia... bien public... por la socia konstruajxo. La individuo, estimata sinjoro, jen la cxefa afero; la homa individuo devas esti fortika, kiel sxtonego, cxar sur gxi cxion oni konstruas. Mi tre bone scias, ekzemple, ke vi trovas ridindaj miajn kutimojn, mian kostumon, mian amon al pureco, sed cxio cxi estas rezultato de la sento de l' memestimo, de la sento de la devo, jes sinjoro, de la devo. Mi vivas en la kamparo, en provinca angulo, sed mi ne malzorgas mian personon, mi estimas en mi la homon." "Permesu, Pauxlo Petrovicx", diris Bazarov, "vi estimas vin kaj sidas kun krucitaj brakoj; kian utilon tio donas al bien public? Se vi ne estimus gxin, vi farus la samon." Pauxlo Petrovicx paligxis. "Tio estas tute alia demando. Mi tute ne volas klarigi al vi nun, kial mi sidas kun krucitaj brakoj, kiel vi diras. Mi volas nur rememorigi al vi, ke la aristokratismo estas principo, kaj ke nur nemoralaj aux senvaloraj homoj povas en nia tempo vivi sen principoj. Mi diris tion al Arkadio en la dua tago post lia alveno, mi ripetas tion nun al vi. Cxu ne vere, Nikolao?" Nikolao Petrovicx jese balancis la kapon. "Aristokratismo, liberalismo, progreso, principoj", ripetis dume Bazarov, "kiom da fremdaj por la rusoj... kaj senutilaj vortoj! La rusoj tute ne bezonas ilin." "Kion ili bezonas, laux via opinio? Kiam oni auxskultas vin, oni venas al la konkludo, ke ni estas ekster la homaro, ekster gxiaj legxoj. Pripensu, la logiko de la historio postulas..." "Por kio ni bezonas la logikon? Ni vivas tre bone sen gxi." "Kiel?" "Jen kiel. Vi, mi supozas, ne bezonas la logikon por meti pecon da pano en vian busxon, kiam vi estas malsata. Por kio cxiuj cxi abstraktajxoj?" Pauxlo Petrovicx eksvingis la manojn. "Mi plu ne komprenas vin. Vi ofendas la rusan popolon. Mi ne komprenas, kiel oni povas malsxati la principojn, la regulojn? Kio direktas vin en la vivo?" "Mi jam diris al vi, onklo, ke ni malsxatas la auxtoritatojn", sin miksis Arkadio en la disputon. "Ni agas, direktataj de tio, kion ni opinias utila", respondis Bazarov. "En la nuna tempo plej utile estas nei, kaj ni neas." "Cxion?" "Cxion." "Kion vi diras? Ne sole la arton, la poezion... sed ankaux... terure estas diri..." "Cxion", kun neesprimebla trankvilo ripetis Bazarov. Pauxlo Petrovicx fikse rigardis lin. Li ne atendis tian respondon. Arkadio rugxigxis pro plezuro. "Tamen, permesu", ekparolis Nikolao Petrovicx. "Vi cxion neas, aux pli gxustadire, vi cxion detruas... Sed oni devas ankaux konstrui." "Tio ne estas nia afero... Antauxe oni devas purigi la lokon." "La nuntempa stato de la popolo tion postulas", grave aldonis Arkadio. "Ni devas plenumi cxi tiujn postulojn, ni ne havas la rajton zorgi pri la kontentigxo de la propra egoismo." La lasta frazo, oni povis rimarki, ne placxis al Bazarov; gxi havis odoron de la filozofio, tio estas de la romantismo, cxar Bazarov ankaux la filozofion nomis romantismo, sed li ne trovis necesa refuti sian junan lernanton. "Ne, ne!" ekkriis Pauxlo Petrovicx kun subita eksplodo, "Mi ne volas kredi, ke vi, sinjoroj, efektive konas la rusan popolon, ke vi estas reprezentantoj de gxiaj bezonoj, de gxiaj deziroj. Ne, la rusa popolo ne estas tia, kia vi imagas gxin. Gxi pie respektas la tradicion, la familion, gxi ne povas vivi sen kredo..." "Mi ne diskutos kontraux tio", interrompis Bazarov, "mi ecx estas preta konsenti, ke en tio vi estas prava." "Kaj se mi estas prava..." "Tamen tio cxi pruvas nenion." "Jes, pruvas nenion", ripetis Arkadio kun memcerteco de sperta sxakludanto, kiu antauxvidis, sxajne lertan pasxon de la kontrauxulo, kaj tial tute ne konfuzigxis. "Kiamaniere tio pruvas nenion?" murmuris Pauxlo Petrovicx mirigite. "Do vi marsxas kontraux via popolo?" "Ecx se estus tiel?" ekkriis Bazarov. "La popolo kredas, ke kiam tondras, la profeto Elio promenas en la cxielo en kalesxo. Do? Cxu mi devas konsenti kun gxi? Krom tio, gxi estas rusa, kaj cxu mi mem ne estas ruso?" "Ne, post cxio, kion vi jxus diris, vi ne estas ruso! Mi ne povas opinii vin ruso." "Mia avo plugis la teron", fiere respondis Bazarov. "Demandu iun ajn el viaj kamparanoj, kiun el ni du, vin aux min, li pli volonte nomos sia samlandano. Vi ne scias ecx paroli kun li." "Kaj vi parolas kun li kaj samtempe malestimas lin." "Kial ne, se li meritas malestimon? Vi mallauxdas mian vidmanieron, sed kiu diris al vi, ke gxi estas en mi okaza, ke gxi ne estas kauxzita de la sama popola spirito, por kiu vi tiel batalas?" "Kompreneble! Tre necesaj estas la nihilistoj!" "Cxu ili estas necesaj, aux ne, ne estas nia afero decidi. Ankaux vi ja opinias vin ne senutila." "Sinjoroj, sinjoroj, mi petas vin, lasu la personojn!" ekkriis Nikolao Petrovicx kaj levigxis. Pauxlo Petrovicx ekridetis kaj metinte la manon sur la sxultron de l' frato, devigis lin ree sidigxi. "Estu trankvila", diris li. "Mi ne forgesos min, gxuste pro la sento de la memestimo, kiun tiel senkompate mokas la sinjoro... la sinjoro doktoro. Permesu", dauxrigis li, sin turnante ree al Bazarov, "eble vi pensas, ke via doktrino estas nova? Vane vi imagas tion. La materialismo, kiun vi predikas, multfoje jam estis moda, kaj cxiam bankrotis..." "Ree fremda vorto!" interrompis lin Bazarov. Li komencis koleri, kaj lia vizagxo ekhavis kupran kaj vulgaran koloron. "Antaux cxio ni nenion predikas, tio ne estas nia kutimo." "Kion do vi faras?" "Jen kion ni faras. Iam, antaux nelonge, ni diris, ke niaj oficistoj estas korupteblaj, ke ni posedas nek vojojn, nek komercon, nek tauxgajn jugxajn instituciojn..." "Jes, jes, vi estas akuzantoj; tiaj, sxajnas, oni nomas vin. Mi konsentas kun multaj el viaj akuzoj, sed..." "Kaj poste ni konvinkigxis, ke sole babili, cxiam babili pri niaj ulceroj kondukas nur al senutilajxoj, al doktrinismo; ni rimarkis, ke ankaux niaj prudentuloj, tiel nomataj progresemaj homoj kaj akuzantoj valoras nenion, ke ni nin okupas per sensencajxoj, diskutas pri ia arto, senkonscia krea kapablo, parlamentismo, neceso havi advokatojn kaj la diablo scias pri kio, kiam oni devus zorgi pri la cxiutaga pano, kiam plej kruda supersticxo sufokas nin, kiam cxiuj niaj akciaj kompanioj bankrotas sole pro tio, ke mankas honestaj homoj, kiam ecx la libereco, pri kiu klopodas la registaro, alportos kredeble neniun utilon, cxar la kamparano volonte sxtelus de si mem, por sin veneni en la drinkejo." "Jes", interrompis Pauxlo Petrovicx, "jes: vi pri cxio cxi konvinkigxis kaj decidis mem entrepreni nenion seriozan." "Kaj decidis entrepreni nenion", malgaje ripetis Bazarov. Li subite ekkoleris kontraux si mem, ke li tiel multe parolis kun la aristokrato. "Kaj nur insulti?" "Kaj insulti." "Kaj tion oni nomas nihilismo!" "Kaj tion oni nornas nihilismo", ree ripetis Bazarov kaj tiun cxi fojon per intence provokanta tono. Pauxlo Petrovicx iom palpebrumis. "Jen kio!" diris li per strange trankvila vocxo. "La nihilismo devas resanigi cxion, kaj vi, vi estas niaj savantoj kaj herooj. Sed kial vi insultas la aliajn, ekzemple tiujn akuzantojn? Cxu vi ne same babilas, kiel cxiuj?" "Eble alia, sed cxi tiu peko ne sxargxas nian konsciencon", diris Bazarov tra la dentoj. "Kio do? Vi pretendas, ke vi agas? Vi vin preparas al agado!" Bazarov respondis nenion. Pauxlo Petrovicx ektremis, sed tuj ekregis sin mem. "Hm!... Agi, rompi...", dauxrigis li. "Sed rompi, se vi ecx ne scias, kial?" "Ni rompas, cxar ni estas forto", rimarkis Arkadio. Pauxlo Petrovicx ekrigardis sian nevon kaj ekridetis. "Jes, la forto, ne bezonas rajtigon", diris Arkadio kaj sin rektigis. "Malfelicxa!" ekkriis Pauxlo Petrovicx; li ne povis plu regi sin. "Pripensu, kion vi subtenas en Rusujo per via ridinda sentenco! Ne, ecx angxelo perdus la paciencon! La forto! Ankaux la sovagxa kalmuko kaj mongolo posedas forton, sed por kio gxi povas servi nin? Ni sxatas la civilizacion, jes, estimata sinjoro, ni sxatas gxiajn fruktojn. Ne diru al mi, ke cxi tiuj fruktoj estas sensignifaj: la plej mizera cxambrokoloristo, un barbouilleur, dancludisto, al kiu oni pagas kvin kopekojn por vespero, ecx ili estas pli utilaj ol vi, cxar ili estas reprezentantoj de la civilizacio, ne de la vulgara mongola forto! Vi imagas, ke vi estas progresemaj homoj, kaj la plej tauxga loko por vi estus kalmuka veturilo. La forto! Ne forgesu, fine, sinjoroj fortaj, ke via tuta nombro estas kvar kaj duono, kaj la aliaj estas milionoj kaj ne permesos al vi piedpremi iliajn plej sanktajn kredojn; ili frakasos vin!" "Se ili frakasos nin, kion fari?" diris Bazarov. "Sed via kalkulo estas malproksima de la vero. Ni ne estas tiel malmultenombraj, kiel vi opinias." "Kio? Vi do serioze esperas venkon en la batalo kontraux la tuta popolo?" "Unukopeka kandelo, vi scias, bruligis Moskvon", respondis Bazarov. "Jes, jes. En la komenco fiereco preskaux satana, kaj poste moka ironio. Jen kio delogas la junularon, jen kio venkas la nespertajn korojn de la buboj! Rigardu, unu el ili sidas apud vi, li estas preskaux en ekstazo antaux vi, gxuu lian adoron. (Arkadio sin deturnis kaj sulkigis la brovojn). Kaj cxi tiu infekto disvastigxis jam malproksimen. Oni rakontis al mi, ke en Romo niaj pentristoj ne metas plu piedon en Vatikano. Rafaelon ili opinias preskaux malsagxulo, cxar li estas auxtoritato, kiel ili diras; kaj ili mem estas senfortaj kaj senfruktaj; ilia fantazio suficxas apenaux por 'Knabino de fontano', por nenio alia! Kaj la knabino estas abomene pentrita. Laux via opinio ili estas bravuloj, cxu ne vere?" "Laux mia opinio", respondis Bazarov, "Rafaelo ne valoras unu kupran grosxon; kaj ili ne valoras pli multe ol li." "Brave, brave! Auskultu, Arkadio... jen kiajn esprimojn devas uzi la nuntempaj junuloj! Kaj cxu ili povus ne sekvi vin? En la tempo pasinta la junuloj devis lerni; ili ne volis esti rigardataj kiel ignorantoj, ili do nevole devis labori. Nun suficxas al ili diri: cxio en la mondo estas sensencajxo! Kaj cxio estas preta. La junuloj ekgxojis. Kaj efektive, iam ili simple estis malsagxuloj, kaj nun ili subite farigxis nihilistoj." "Jen vi forgesis la senton de la memestimo, tiel gloratan de vi", rimarkis Bazarov kun flegmo, dum Arkadio rugxigxis pro indigno kaj liaj okuloj ekflamis. "Nia disputo kondukis nin tro malproksimen... Sxajnas, ke pli bone estos gxin cxesigi. Mi tiam konsentos kun vi", aldonis li levigxante de la segxo, "kiam vi prezentos al mi unu solan institucion en nia vivo, familia aux socia, kiu ne meritas plenan, senkompatan nuligon." "Mi prezentos al vi milionojn da tiaj institucioj", ekkriis Pauxlo Petrovicx, "milionojn! La komunumo, ekzemple." Malvarma rideto kurbigis la lipojn de Bazarov. "Kio koncernas la komunumon", respondis li, "vi prefere parolu pri gxi kun via frato. Li nun, sxajnas, spertis per la faktoj, kio estas la komunumo, solidareco, sobreco kaj aliaj belaj aferoj." "La familio, fine, la familio, tia, kia gxi ekzistas cxe niaj kamparanoj!" kriis Pauxlo Petrovicx. "Ankaux cxi tiun demandon, mi opinias, pli bone estus, por vi mem, ne esplori tro detale. Vi ne demandu la bofilinojn pri iliaj bopatroj! Sekvu mian konsilon, Pauxlo Petrovicx, vi pripensu unu, du tagojn, - en la nuna momento vi trovos nenion, mi supozas. Trapasu cxiujn klasojn de nia nacio, kaj dume Arkadio kaj mi, ni..." "Ridos cxion", finis la frazon Pauxlo Petrovicx. "Ne, ni trancxos ranojn. Ni iru, Arkadio; gxis la revido, sinjoroj." Ambaux amikoj eliris. La fratoj restis solaj kaj en la unua momento nur rigardis unu la alian. "Jen", komencis, fine, Pauxlo Petrovicx, "nia nuna junularo! jen niaj posteuloj!" "Niaj posteuloj", ripetis kun malgaja sopiro Nikolao Petrovicx. Dum la tuta disputo li sidis, kvazaux sur flamantaj karboj, kaj nur kasxe melankolie rigardis Arkadion. "Cxu vi scias, frato, kion mi rememoris? Foje mi disputis kun mia mortinta patrino: Sxi kriis, ne volis min auxskulti... Fine mi diris al sxi: 'Vi ne povas min kompreni, ni apartenas al du diversaj generacioj.' Sxi sentis sin terure ofendita, kaj mi pensis: 'Kion fari? La pilolo estas maldolcxa, tamen oni devas gxin engluti.' Nun venis nia vico, kaj niaj posteuloj povas diri al ni: 'Vi ne apartenas al nia generacio, englutu la pilolon'." "Vi estas tro bonkora kaj modesta", respondis Pauxlo Petrovicx, "mi, kontrauxe, ne dubas, ke ni estas multe pli pravaj, ol tiuj sinjoroj, kvankam ni parolas, eble, per lingvo iom malnovigxinta, kaj ni ne posedas ilian bravacxan memfidon... Kaj kiel afektema estas la nuntempa junularo! Kiam oni demandas cxe la tablo: 'Kian vinon vi deziras, rugxan aux blankan?' ili respondas: 'Mi havas la kutimon preferi la rugxan, per basa vocxo kaj kun tiel serioza mieno, kvazaux la tuta universo rigardus ilin en cxi tiu momento..." "Vi ne deziras plu teon?" diris Fenicxka, ensxovinte la kapon tra la pordo: sxi ne kuragxis eniri, dum en la salono sonis la vocxoj de la disputantoj. "Ne, vi povas ordoni, ke oni forprenu la samovaron", respondis Nikolao Petrovicx kaj levigxis renkonte al sxi. Pauxlo Petrovicx diris al li simple: bon soir kaj sin direktis al sia kabineto. Cxapitro XI Post duonhoro Nikolao Petrovicx iris en la gxardenon, en sian amatan lauxbon. Malgxojaj meditoj premis lin. Unuafoje li klare konsciis la senfundajxon, kiu apartigis lin de la filo; li antauxsentis, ke kun cxiu tago gxi pli kaj pli grandigxos. Do vane en Peterburgo vintre dum tutaj tagoj li studis la plej novajn verkojn; vane li auxskultis atente la interparolojn de la junuloj; vane li gxojis, kiam li sukcesis meti ankaux sian vorton en iliajn bolantajn parolojn. Mia frato diras, ke ni estas pravaj, pensis li - kaj metinte flanke cxiun memamon, mi mem pensas, ke ili estas pli malproksime de la vero, ol ni, sed samtempe mi sentas, ke ili posedas ion, kion ni ne havas, ian superecon je ni... La junecon? Ne: ne sole la junecon. Cxu ne en tio konsistas ilia supereco, ke en ili restis malpli da sinjoreco, ol en ni? Nikolao Petrovicx mallevis la kapon kaj frotis la vizagxon per la mano. "Sed malsxati la poezion?" ree pensis li, "ne simpatii kun la arto, kun la naturo..." Li rigardis cxirkauxe, kvazaux por kompreni, kiel oni povas ne simpatii kun la naturo. Jam proksimigxis la vespero, la suno sin kasxis post malgranda tremola arbaro, kreskanta duonan verston de la gxardeno, kaj jxetis senfinan ombron sur la senmovajn kampojn. Kamparano trote rajdis blankan cxevalon sur malhela, mallargxa vojeto de la rando de la arbaro: kvankam li rajdis en la ombro, li estis tuta klare videbla; oni ecx povis rimarki flikajxon sur lia dorso. La sunaj radioj penetris en la arbaron kaj, traborante la densajxon, versxis sur la trunkojn de la tremoloj tiel varman lumon, ke ili farigxis similaj al pinoj; iliaj folioj sxajnis preskaux bluaj kaj super ili alte pendis la hele blua cxielo, delikate borderita de la vesperrugxo. La hirundoj flugis alte; la vento eksilentis; malfruintaj abeloj malrapide kaj dorme zumis inter la siringaj floroj; kolono de musxoj dancis super izolita brancxo etendita. Kiel bela estas cxio cxi, mia Dio! pensis Nikolao Petrovicx, kaj la amataj versoj murmurete flugis de liaj lipoj: li rememoris Arkadion, 'Stoff und Kraft' kaj eksilentis, sed restis senmova kaj dauxrigis la doloran plezuron de la soleca meditado. Li amis mediti; la vivo en la kamparo evoluigis en li cxi tiun kapablon. Antaux nelonge li same meditis, atendante sian filon en la gastejo, kaj de tiu tempo jam plenumigxis sxangxo, jam fiksigxis la rilatoj kun Arkadio, tiam neklaraj ankoraux, kaj kiel!... Sin prezentis al li la bildo de la mortinta edzino, sed ne tia, kia li sxin konis en la dauxro de longaj jaroj, ne bona mastrino, cxiam hejme restanta, sed juna knabino, kun maldika talio, senpeke demanda rigardo, kaj forte kunplektita harligo super la infana kolo. Li rememoris, kiel li ekvidis sxin unuafoje. Li estis tiam ankoraux studento. Li renkontis sxin sur la sxtuparo de sia logxejo kaj nevole pusxegis sxin, sin turnis, volis peti pardonon kaj sukcesis nur murmuri: "Pardon, monsieur"; sxi klinis la kapon, ekridetis kaj subite, kvazaux timigita, forkuris, de la kurbigxo de la sxtuparo rapide ekrigardis lin kaj rugxigxis. Poste, la unuaj nekuragxaj vizitoj, duonvortoj, duonridetoj, momentoj de dubo, malgxojo, pasio kaj fine la ebriiganta felicxo... Kie estas cxio cxi? Sxi farigxis lia edzino, li estis felicxa, kiel nemultaj sur la tero... Sed, pensis li, la dolcxaj, unuaj momentoj, kial ili ne povas dauxri vivon eternan, senmortan? Li ne penis klarigi al si mem cxi tiun ideon, sed li sentis, ke li deziras reteni felicxan tempon per io pli forta ol la memoro, li deziris ree senti la proksimecon de sia Mario, sxiajn varmon kaj spiron, kaj jam sxajnis al li, ke super li... "Nikolao Petrovicx", eksonis proksime de li la vocxo de Fenicxka, "kie vi estas?" Li ektremis. Li ne sentis honton, li ne faris al si riprocxojn... Li ecx ne imagis la eblecon kompari la edzinon kun Fenicxka, sed li bedauxris, ke sxi sercxas lin en tiu cxi momento. Sxia vocxo tuj rememorigis al li liajn grizajn harojn, lian maljunecon, lian nunan staton. La sorcxlando, en kiun li jam estis eniranta, kiu jam estis aperanta el la nubaj ondoj de l' tempo pasinta, eksxanceligxis kaj malaperis. "Mi estas tie cxi", respondis li, "mi venos, iru." Jen la sinjoraj kutimoj, pensis li. Fenicxka silente rigardis al li en la lauxbon kaj malaperis. Li konstatis kun miro, ke la nokto surprizis lin en liaj meditoj. Cxio cxirkauxe farigxis malluma kaj silenta, kaj la vizagxo de Fenicxka sxajnis al li pala kaj malgranda en la krepusko. Li levigxis por reveni hejmen, sed lia tusxita koro ne povis trankviligxi en lia brusto, kaj li komencis malrapide promeni en la gxardeno, jen medite rigardante antaux siaj piedoj, jen levante la okulojn al la cxielo, kie jam svarmis kaj briletis la steloj. Li promenis longe, preskaux gxis lacigxo, kaj lia maltrankvilo, ia sercxanta, nedifinita, malgxoja, ne malaperis. Ho, kiel ridus lin Bazarov, se li ekscius, kio farigxis en li tiam! Ecx Arkadio kondamnus lin. Cxe li, kvardekkvarjara agronomo kaj mastro, larmoj aperis en la okuloj, senmotivaj larmoj; tio estis centoble pli malbona ol la violoncxelo. Nikolao Petrovicx ne cxesis promeni kaj ne povis decidigxi eniri en la domon, en cxi tiun serenan kaj intiman neston, kiu tiel invite rigardis lin per siaj lumigitaj fenestroj; li ne havis la kuragxon forlasi la mallumon, la gxardenon, la impreson de fresxa aero sur la vizagxo, cxi tiun malgxojon, cxi tiun maltrankvilon... Cxe la kurbigxo de la vojeto li renkontis Pauxlon Petrovicx. "Kio estas al vi?" demandis li Nikolaon Petrovicx, "vi estas pala kiel fantomo; kial vi ne iras dormi?" Nikolao Petrovicx klarigis al li en kelke da vortoj la staton de sia animo kaj foriris. Pauxlo Petrovicx iris gxis la ekstremo de la gxardeno. Ankaux li ekmeditis, ankaux li levis la okulojn al la cxielo. Sed en liaj belaj, malhelaj okuloj rebrilis nenio, ekster la lumo de la steloj. Li ne estis romantikulo, kaj ne sciis revi lia animo, elegante seka kaj pasia, mizantropa laux la franca maniero. "Cxu vi scias?" diris en la sama nokto Bazarov al Arkadio. "Mi havas bonegan ideon. Via patro diris hodiaux, ke li ricevis inviton de tiu via altranga parenco. Via patro ne veturos al li; ni ekspedu nin tien, li ja invitas ankaux vin. Vi vidas, kia vetero estas nun cxi tie. Ni faros agrablan ekskurson, ni rigardos la urbon. Ni pasigos tie kvin, ses tagojn, ne pli multe!" "Kaj de tie vi revenos tien cxi?" "Ne, mi devas veturi al mia patro. Vi scias, li logxas tridek verstojn de vi. Jam dum longe mi ne vidis lin; mi devas fari la plezuron al la maljunuloj. Ili estas bravaj homoj, precipe la patro: tre amuza. Mi estas ilia sola filo." "Longe vi gastos cxe ili?" "Ne. Mi kredeble enuos tie." "Kaj revenante vi vizitos nin?" "Mi ne scias... eble. Do? Cxu ni veturu?" "Bone", respondis Arkadio indiferente. En la fundo de sia koro li tre ekgxojis pro la propono de sia amiko, sed li opiniis sia devo kasxi sian senton. Ne vane li estis nihilisto. En la sekvinta tago li forveturis kun Bazarov en la urbon M. La junularo de Marino bedauxris ilian forveturon; Dunjasxa versxis kelke da larmoj... sed la maljunuloj pli libere ekspiris. Cxapitro XII La urbo M., kien veturis niaj amikoj, estis administrata de guberniestro, ankoraux juna homo, progresema kaj despota, kiel tio ofte okazas en Rusujo. En la unua jaro de sia administrado, li sukcesis malpacigxi ne sole kun la marsxalo de la nobelaro, eks-subkapitano, gvardia cxevaledukisto kaj tre gastama homo, sed ankaux kun la propraj oficistoj. La malkonsentoj atingis fine tian gradon, ke la ministro en Peterburgo trovis necesa sendi konfidaton kun la komisio esplori cxion en la urbo mem. La registaro elektis por cxi tiu rolo Mateon Iljicx Koliazin, filon de tiu Koliazin, kiu iam estis zorganto de l' fratoj Kirsanov. Ankaux li apartenis al la "junaj", tio estas, li antaux nelonge atingis la agxon de kvardek jaroj, sed li jam celis al alta sxtata posteno kaj portis ordenan stelon sur cxiu flanko de l' brusto. Unu el ili, estas vere, estis eksterlanda, malmulte sxatata. Same, kiel la guberniestro, kiun li devis jugxi, li estis rigardata kiel progresulo, kaj kvankam li jam estis altrangulo, li ne similis al aliaj altranguloj. Li havis pri si mem plej altan opinion; lia memamo estis senlima, sed liaj manieroj estis simplaj, li rigardis aprobe, auxskultis sen severeco kaj tiel bonkore ridis, ke en la unua tempo li ecx akiris reputacion de "bona knabo." En gravaj okazoj li tamen sciis uzi feran manon. "La energio estas nepre necesa", diradis li tiam, l'energie est la premiere qualite d'un homme d'etat"; sed malgraux cxio cxi li estis plej ofte trompata kaj cxiu iom sperta oficisto kondukis lin je la nazo. Mateo Iljicx parolis kun granda respekto pri Guizot, kaj penis konvinki cxiun, ke li ne estas rutinulo kaj malprogresema formalisto, ke neniu grava fenomeno de la socia vivo preterpasas lian atenton... cxiuj tiaj frazoj estis tre bone konataj de li. Li ecx observis la evoluon de la moderna literaturo, kun majesta indiferenteco, estas vere: plenagxa homo, renkontinte sur la strato procesion de knaboj, aligxas iafoje al gxi. En la realeco Mateo Iljicx ne multe diferencis de la sxtataj altranguloj de la tempo de Aleksandro I, kiuj sin preparante al vesperkunveno cxe sinjorino Svecxina, kiu logxis tiam en Peterburgo, legis matene pagxon de Condillac; sed liaj manieroj estis aliaj, pli modernaj. Li estis lerta kortegano, granda ruzulo kaj nenio plu; li ne sciis gvidi la aferojn, ne posedis inteligentecon, sed bone zorgis pri la propraj aferoj, en kiuj neniu povus lin trompi, kaj tio ja estas plej grava. Mateo Iljicx akceptis Arkadion kun bonkoreco, propra al klera altoficisto, oni preskaux povus diri sxerceme. Li tamen ekmiris, kiam li eksciis, ke la invititaj parencoj restis en la kamparo. "Via patro cxiam estis strangulo", diris li, svingante la penikojn de sia eleganta velura negligxa vesto. Subite, sin turnante al juna oficisto en dece butonumita uniformo, li ekkriis kun mieno de multokupita persono: "Kio?"' La juna homo, kies lipoj kungluigxis pro longa silento, levigxis kaj konfuzita rigardis sian cxefon. Sed, konsterninte la subulon, Mateo, Iljicx ne turnis plu atenton al li. Niaj altranguloj gxenerale amas konfuzi siajn subulojn; la rimedoj, kiujn ili uzas por atingi la celon, estas tre diversaj. La sekvanta maniero, inter aliaj, estas tre uzata: "is quite a favourit", kiel diras la angloj. La cxefo subite cxesas kompreni la plej simplajn vortojn, li kvazaux perdas la auxdkapablon. Li demandas ekzemple: "Kia tago estas hodiaux?" Al li oni plej respekte respondas: "Vendredo, via ekscelenco." "Kio? Kio? Kion vi diras?" pene ridetas la cxefo. "Hodiaux estas vendredo, via ekscelenco." "Kio? Kiel? Kio estas vendredo? Kia vendredo?" "Vendredo, via ekscelenco, tago de la semajno". "Kio? Cxu vi volas doni al mi lecionojn?" Mateo Iljicx kun tuta sia liberalismo estis tamen tia altrangulo. "Mi konsilas al vi, mia amiko, fari viziton al la guberniestro", diris li al Arkadio. "Vi komprenas: mi konsilas tion al vi ne tial, ke mi restas fidela al la antikvaj tradicioj, ordonantaj sin klini antaux la sxtataj povoj, ne; sed simple tial, ke la guberniestro estas homo comme il fauxt; krom tio, sendube vi deziras konigxi kun cxi tiea societo... Vi ne estas urso, mi esperas? Postmorgaux la guberniestro donos grandan balon." "Vi estos tie?" demandis Arkadio. "Por mi li donos la balon", respondis Mateo Iljicx, preskaux kun kompato. "Cxu vi dancas?" "Mi dancas, sed malbone." "Domagxe. Cxi tie vi trovos kelke da belaj virinoj, cetere, por juna homo estas honto ne danci. Ree mi diras tion ne kiel partiano de la antikvaj moroj; mi tute ne opinias, ke la inteligenteco estas en la piedoj, sed la byronismo estas ridinda, il a fait son temps". "Ne, onklo, ne pro la byronismo mi..." "Mi konigos vin kun la cxi tieaj sinjorinoj, mi prenos vin sub mian flugilon", interrompis Mateo Iljicx kaj ekridis kun kontenta mieno. "Estos varme al vi, cxu ne?" Eniris servisto kaj anoncis la prezidanton de la registara kaso. Tio estis maljunulo kun dolcxa rigardo, kun sulkigitaj lipoj, kiu ekstreme amis la naturon, precipe somere, kiam laux liaj vortoj: "Cxiu abeleto prenas tributon de cxiu floreto"... Arkadio foriris. Li trovis sian amikon en la gastejo, kie ili haltis, kaj longe persvadis lin iri al la guberniestro. "Kion fari!" diris fine Bazarov, "kion oni kuiris, tion oni devas mangxi. Ni venis por rigardi la bienulojn, ni iru rigardi ilin." La guberniestro akceptis la junulojn gxentile, sed ne invitis ilin sidigxi kaj mem ne sidigxis. Li cxiam estis okupita kaj rapidis; de la mateno li portis la uniformon, malvastan kaj ekstreme rigidan kravaton, neniam havis tempon por sate mangxi kaj trinki, sencxese donis ordonojn. En la gubernio oni moknomis lin Burdalu, aludante per tio ne la faman francan predikiston, sed malbonan bieron, nomatan "burda." Li invitis Arkadion kaj Eugenon al sia balo, kaj post du minutoj ripetis la inviton, opiniante ilin fratoj kaj nomante Kajsarov. Forlasante la domon de la guberniestro, ili renkontis fiakron, el kiu subite elsaltis homo de nealta kresko, en hungara surtuto laux la modo de la slavofiloj, kaj kun ekkrio: "Eugeno Vasilicx!" ekkuris al Bazarov. "Ah! tio estas vi, Herr Sitnikov", diris Bazarov, ne interrompante sian pasxadon sur la trotuaro. "Kiel vi venis tien cxi?" "Imagu, tute okaze", respondis Sitnikov kaj sin turninte al la fiakro, kelke da fojoj svingis la manojn kaj ekkriis: "Sekvu nin, sekvu! Mia patro havas cxi tie negocon", dauxrigis li, transsaltante kaveton, "li petis min... Hodiaux mi eksciis pri via alveno, kaj jam estis cxe vi... (Efektive, la amikoj, reveninte en sian cxambron, trovis tie vizitkarton kun fleksitaj anguloj, portantan de unu flanko la nomon de Sitnikov france, kaj de la alia - per slavaj literoj)... Mi esperas, ke vi ne venas de la guberniestro?" "Ne esperu, ni venas rekte de li." "En tia okazo ankaux mi iros al li... Eugeno Vasilicx, konigu min kun via... kun la sinjoro..." "Sitnikov, Kirsanov", murmuris Bazarov, ne haltante. "Mi estas cxarmita", komencis Sitnikov, pasxante kun la flanko antauxen, ridetante kaj rapide detirante siajn tro elegantajn gantojn, "Mi multe auxdis... Mi estas malnova konato de Eugeno Vasilicx, mi ecx povas diri: lia lernanto. Al li mi sxuldas mian renaskigxon." Arkadio ekrigardis la lernanton de Bazarov. Maltrankvila kaj rigida esprimo estis legebla en la etaj, cetere agrablaj trajtoj de lia kvazaux lekita vizagxo; malgrandaj, kvazaux enpremitaj okuloj rigardis fikse kaj maltrankvile; ankaux lia rido estis maltrankvila: ia mallonga, seka rido. "Cxu vi kredas al mi", dauxrigis li, "ke kiam Eugeno Vasilicx diris unuafoje, ke oni ne devas respekti la auxtoritatojn, mi eksentis tian gxojon... mi kvazaux retrovis la vidkapablon! Jen, pensis mi, fine mi trovis homon! A propos, Eugeno Vasilicx, vi nepre devas viziti unu cxi tiean sinjorinon, kiu estas plene kapabla kompreni vin kaj por kiu via vizito estos vera festo; vi sendube auxdis pri sxi." "Kiu sxi estas?" demandis tedite Bazarov. "Kuksxin, Eudoxie, Eudoksio Kuksxin. Rimarkinda naturo, emancipee en la vera senco de l'vorto, progresema virino. Cxu vi scias? Ni iru al sxi nun, cxiuj kune. Sxi logxas du pasxojn de cxi tie. Vi ankoraux ne matenmangxis?" "Ne ankoraux." "Do bonege. Sxi, vi komprenas, disigxis de la edzo, sxi dependas de neniu." "Cxu sxi estas bela?" interrompis Bazarov. "N... ne, tion oni ne povas diri." "Kial do, por kia diablo vi invitas nin al sxi?" "Ah, vi sxerculo... Sxi regalos nin per cxampano." "Vere? Tuj oni vidas praktikan homon. Cxu via patro cxiam, ankoraux sin okupas per branda negoco?" "Jes", rapide respondis Sitnikov kaj akre ekridis... "Do? Vi iros?" "Vere, mi ne scias." "Vi volis rigardi la homojn, iru", diris duonvocxe Arkadio. "Kaj vi, sinjoro Kirsanov", interrompis Sitnikov. "Ankaux vi iru, mi petas, ni ne povas iri sen vi." "Sed kiel ni povas invadi cxiuj tri?" "Ne grave. Sxi estas senceremonia virino." "Botelon da cxampano ni ricevos!" demandis Bazarov. "Tri!" ekkriis Sitnikov. "Mi garantias." "Per kio!" "Per la propra kapo." "Prefere estus - per la monujo de via patro. Cetere, ni iru." Cxapitro XIII La malgranda nobela domo laux la moskva gusto, en kiu logxis Eudoksio Kuksxin, staris en unu el la jxus forbrulintaj stratoj de l' urbo M.; kiel oni scias, niaj guberniaj urboj brulas cxiun kvinan jaron. Cxe la pordo, super malrekte najlita vizitkarto, pendis la sxnuro de la sonorilo... En la antauxcxambro iris renkonte al la venintoj virino en kufo - io meza inter servistino kaj akompanantino; klara signo de la progresemaj ideoj de la mastrino! Sitnikov demandis, cxu Eudoksio Nikitisxna estas hejme? "Tio estas vi, Victor?" eksonis alta vocxo el la najbara cxambro. "Eniru!" La virino en kufo tuj malaperis. "Mi ne estas sola", diris Sitnikov, lerte dejxetante la hungaran surtuton, sub kiu li portis specon de angla palto, kaj direktante memfidan rigardon al Arkadio kaj Bazarov. "Ne grave", respondis la vocxo. "Entrez!" La junuloj eniris. La cxambro, en kiun ili enpasxis, similis pli laborkabineton ol salonon. Paperoj, leteroj, dikaj numeroj de rusaj revuoj, kiuj plejparte ne estis distrancxitaj, kusxis senorde sur tabloj, kovritaj de polvo, cxie estis disjxetitaj cigaredoj, duone konsumitaj. Sur leda kanapo duonkusxis sinjorino, ankoraux juna, blonda, nezorge kombita, en silka, ne tre pura vesto, kun grandaj braceletoj sur la mallongaj manoj kaj kun punta tuko sur la kapo. Sxi levigxis de la kanapo kaj senzorge surtirante sur siajn sxultrojn veluran mantelon kun flavigxinta ermena pelto, ekparolis malrapide: "Bonan tagon, Victor", kaj premis la manon de Sitnikov. "Bazarov, Kirsanov", diris li mallonge, imitante la manieron de Bazarov. "Mi tre gxojas", respondis sinjorino Kuksxin, kaj fiksante sur Bazarov siajn rondajn okulojn, inter kiuj orfe sin levis malgranda rugxa nazeto, iom turnita supren, aldonis: "mi konas vin", kaj premis ankaux lian manon. Bazarov iom sulkigis la brovojn. En la malgranda, sensignifa figuro de la emancipita virino, estis nenio malbela; sed la esprimo de sxia vizagxo impresis malagrable. Oni nevole deziris demandi sxin: "Cxu vi estas malsata? Au vi enuas? Eble vi timas ion? Por kio via penado?" Same kiel cxe Sitnikov, cxiam io mordis sxian animon. Sxi parolis kaj movigxis malzorge kaj nelerte; sxi, sendube, rigardis sin mem kiel bonkoran kaj simplan estajxon, kaj malgraux tio, kion ajn sxi faris, cxiam sxajnis, ke gxuste tion sxi ne volis fari, cxio estis farita, kiel nomas tion la infanoj - intence, tio estas ne simple, ne nature. "Jes, jes, mi konas vin, Bazarov", ripetis sxi. (Sxi havis la kutimon, propran al multaj provincaj kaj moskvaj sinjorinoj, de la unua tago nomi la virojn per ilia familia nomo). "Cxu vi deziras cigaron?" "Cigaron, konsentite", interrompis Sitnikov, kiu jam sin jxetis sur apogsegxon kaj levis supren la piedojn, "sed donu al ni ankaux matenmangxon. Ni estas terure malsataj, ne forgesu regali nin per botelo da cxampano." "Sibarito", diris Eudoksio kaj ekridis. (Kiam sxi ridis, sxia supra dentkarno malkovrigxis super la dentoj). "Cxu ne vere, Bazarov, li estas sibarito?" "Mi amas la komforton de la vivo", respondis Sitnikov kun grava mieno. "Tio ne malhelpas min esti liberalo." "Ne, tio malhelpas, malhelpas!" ekkriis Eudoksio, sxi tamen ordonis al la cxambristino prepari matenmangxon kaj cxampanon. "Kia estas via opinio?" aldonis sxi, sin turnante al Bazarov. "Mi estas certa, ke vi partoprenas la mian." "Ne, vi eraras", respondis Bazarov, "peco da viando estas pli bona ol peco da pano, ecx de la hxemia vidpunkto." "Vi vin okupas per la hxemio? Tio estas mia pasio. Mi ecx mem elpensis mastikon." "Mastikon? Vi?" "Jes, mi. Cxu vi scias, por kia celo? Por fari pupojn, la kapojn de l' pupoj, tio estas pli fortika. Mi estas praktika virino. Sed gxi ne estas ankoraux preta. Mi devas ankoraux legi Liebigon. A propos, cxu vi legis la artikolon de Kisliakov pri la virina laboro en la 'Moskva Revuo'? Legu, mi petas vin. Vin sendube interesas la virina problemo? Ankaux la lernejoj? Kion faras via amiko? Kia estas lia nomo?" Sinjorino Kuksxin ellasis siajn demandojn unu post alia kun afektita malzorgeco ne atendante respondon; dorlotitaj infanoj tiel parolas kun siaj vartistinoj. "Mia nomo estas Arkadio Nikolaicx Kirsanov", respondis Arkadio, "kaj mi faras nenion." Eudoksio eksplodis per rido. "Tio estas cxarma! Vi ne fumas? Viktoro, cxu vi scias, mi koleras kontraux vi!" "Kial?" "Vi komencis ree, oni diras, lauxdi George Sand. Sxi estas malprogresema virino kaj nenio plu! Cxu oni povas kompari sxin kun Emerson! Sxi scias nenion pri la edukado, pri la fiziologio, pri io ajn. Sxi nenion auxdis, mi estas certa, pri la embriologio, kaj en nia tempo ecx unu pasxon oni ne povas fari sen gxi" (Eudoksio disetendis la manojn cxe la lastaj vortoj). "Ah, kian admirindan artikolon skribis pri tio Elisevicx! Tio estas genia sinjoro! (Eudoksio konstante uzis la vorton 'sinjoro', anstataux 'homo'). Bazarov, sidigxu apud mi, sur la kanapo. Vi kredeble ne scias, ke mi terure vin timas." "Kial? Mi dezirus scii." "Vi estas dangxera sinjoro: vi estas tiel kritikema. Ah, mia Dio, ridinda afero, mi parolas, kiel stepa bienulino. Cetere mi efektive estas bienulino. Mi mem administras la bienon kaj imagu, mia inspektisto Erofej estas rimarkinda tipo, tute kiel 'Pathfinder', de Cooper: estas en li io primitiva. Mi definitive fiksigxis tie cxi: abomena urbo, cxu ne vere? Sed kion fari!" "Urbo kiel aliaj", malvarme diris Bazarov. "Oni sin okupas nur per malaltaj aferoj, jen kio estas terura! Antauxe mi vintre logxis en Moskvo... sed nun tie logxas mia legitima, sinjoro Kuksxin. Cetere, ankaux Moskvo estas nun... mi ne scias... tute alia. Mi intencas veturi eksterlandon; en la pasinta jaro mi jam estis tute preparita." "Parizon, kompreneble?" demandis Bazarov. "Parizon kaj Heidelbergon." "Por kio tien?" "Por kio? Bunsen ja logxas tie!" Je tio Bazarov trovis nenian respondon. "Pierre Sapojnikov... cxu vi konas lin?" "Ne, mi lin ne konas." "Cxu tio estas ebla? Pierre Sapojnikov... li ja estas konstante cxe Lidio Hxostatov." "Ankaux sxin mi ne konas." "Li proponis sin por min akompani. Dank' al Dio, mi estas libera, mi ne havas infanojn... Kion mi diris: dank'al Dio! cetere, tio signifas nenion." Eudoksio rulis cigaredon per siaj fingroj, flavigxintaj pro la tabako, gluis gxin per la lango, iom gxin sucxis kaj ekfumis. Venis la cxambristino kun plato. "Jen la matenmangxo! Cxu vi volas mangxi peceton? Viktoro, malsxtopu la botelon; tio estas via specialo." "Mia, mia", murmuris Sitnikov kaj ree akre ekridis. "Cxu estas cxi tie belaj virinoj?" demandis Bazarov, fininte trinki trian glaseton. "Estas", respondis Eudoksio, "sed ili cxiuj estas tiel sensignifaj. Ekzemple, mon amie Odincov ne estas malbela. Bedauxrinde, sxia reputacio... cetere, tio ne estus grava, sed sxi havas nenian liberecon de la opinioj, neniajn altajn ideojn, nenion... de cxio cxi. Oni devas sxangxi la tutan sistemon de la edukado. Mi jam pensis pri tio; niaj virinoj estas tre malbone edukitaj." "Nenion vi faros el ili", interrompis Sitnikov. "Oni devas malestimi ilin kaj mi malestimas ilin plene kaj komplete! (La ebleco malestimi kaj esprimi sian malestimon estis la plej agrabla sento por Sitnikov; precipe li atakis la virinojn, ne antauxsentante, ke post kelke da monatoj la sorto devigos lin rampi antaux la edzino sole tial, ke sxi estis naskita princidino Durdoleosov). Neniu el ili povus kompreni nian interparolon; neniu el ili valoras, ke ni, seriozaj viroj, parolu pri sxi!" "Sed ili tute ne bezonas kompreni nian interparolon", diris Bazarov. "Pri kiuj vi parolas?" sin miksis Eudoksio en la interparolon. "Pri la belaj virinoj." "Kiel? Vi do partoprenas la opinion de Proudhomme?" Bazarov fiere sin rektigis. "Mi partoprenas nenies opiniojn; mi posedas proprajn." "For la auxtoritatojn!" ekkriis Sitnikov, gxojante, ke li trovis okazon akre esprimi siajn pensojn en la cxeesto de la homo, kiu estis lia feticxo. "Sed Macauxlay mem", komencis sinjorino Kuksxin. "For Macauxlay!" tondris Sitnikov. "Vi estas partiano de la virinacxoj!" "Ne de la virinacxoj, sed de la rajtoj de l' virinoj, kiujn mi jxuris defendi gxis la lasta guto de mia sango." "For!" Sed tie cxi Sitnikov haltis. "Ankaux mi ne neas ilin", diris li. "Ne, mi vidas ke vi estas slavofilo!" "Ne, mi ne estas slavofilo, kvankam, cetere..." "Ne, ne, ne! Vi estas slavofilo! Vi estas adepto de Domostroj. Vi dezirus vipi la virinojn!" "La vipo estas bona afero", diris Bazarov, "sed ni jam venis al la lasta guto..." "De kio?" interrompis Eudoksio. "De la cxampano, respektinda Eudoksia Nikiticxna, de la cxampano, ne de via sango." "Mi ne povas auxskulti indiferente, kiam oni atakas la virinojn", dauxrigis Eudoksio. "Tio estas terura. Anstataux ataki ilin, vi prefere legu la libron de Micxelet: De l'amour. Admirinda verko! Sinjoroj, ni parolu pri la amo", aldonis Eudoksio sopire mallevante la manon sur la cxifitan kusenon de la kanapo. Sekvis subita silento. "Ne, por kio paroli pri la amo", diris Bazarov, "sed vi menciis sinjorinon Odincov... Tia, sxajnas, vi nomis sxin? Kiu sxi estas?" "Cxarma, cxarma!" pepis Sitnikov. "Mi prezentos vin al sxi. Sxi estas inteligenta, ricxa kaj vidvino. Bedauxrinde, sxi ne estas ankoraux suficxe progresema: sxi devus pli intime konigxi kun nia Eudoksio. Mi trinkas por via sano, Eudoksio! Ni kunfrapu la pokalojn! Et toc, et toc, et tin-tin-tin. Et toc, et toc, et tintin tin!" "Viktoro, vi estas petolulo." La matenmangxo dauxris longe. La unuan botelon sekvis dua, tria, ecx kvara... Eudoksio babilis senlace; Sitnikov subtenis sxin. Multe ili diskutis pri tio, kio estas la edzigxo, cxu tio estas supersticxo aux krimo; kiaj naskigxas la homoj, egalaj aux ne; en kio konsistas la individueco? La afero fine iris tiel malproksimen, ke Eudoksio, tute rugxa de la vino, frapante per siaj plataj ungoj la klavojn de la neagordita fortepiano komencis kanti per rauxka vocxo ciganajn kantojn kaj poste la romancon de Seimour-Cxiff: "Songxas la dormetanta Grenado". Sitnikov cxirkauxis sian kapon per skarpo kaj ludis la rolon de la svenanta amanto cxe la vortoj: "Ni kunigu niajn lipojn En ardanta kiso." Arkadio fine ne povis plu tion toleri. "Sinjoroj, tio komencas simili frenezulejon", diris li lauxte. Bazarov, kiu nur de tempo al tempo metis en la interparolon sxercan vorton - li sin okupis pli fervore per la cxampano - lauxte oscedis, levigxis kaj ne adiauxante la mastrinon, eliris kun Arkadio. Sitnikov salte levigxis, por sekvi ilin. "Do? Do?" demandis li, servutule kurante jen de unu flanko, jen de la alia. "Mi ja diris al vi: rimarkinda persono! Jen virino, kiajn ni bezonas! Sxi estas, en sia speco, fenomeno de la plej alta moraleco." "Kaj tiu ejo de cia patro estas ankaux fenomeno de la plej alta moraleco?" demandis Bazarov, montrante per la fingro drinkejon, kiun ili preterpasis en la sama momento. Sitnikov ree lauxte ekridis. Li forte hontis pro sia deveno kaj li ne sciis, cxu li devas senti sin flatita aux ofendita per la subita "ci" de Bazarov. Cxapitro XIV Post kelke da tagoj havis lokon la balo cxe la guberniestro. Mateo Iljicx estis la vera heroo de la festo. La marsxalo de la nobelaro deklaris al cxiuj kaj al cxiu, ke li venis sole por honori lin; la guberniestro, ecx dum la balo, ecx restante senmova, ne cxesis doni siajn ordonojn. La gxentileco de Mateo Iljicx povis esti komparata nur kun lia majesteco. Li diris al cxiu flatan vorton: al unuj kun nuanco de malsxato, al aliaj kun nuanco de respekto; li diris komplimentojn al la virinoj "en vrai cxevalier francais" (envere franca kavaliro), kaj sencxese ridis forte kaj lauxte, sen ehxo, kiel konvenas al altrangulo. Li frapis Arkadion je la dorso kaj lauxte nomis lin "kara nevo", Eugenon, kiu portis iom malnovan frakon, li honoris per distrita, sed bonvola glita rigardo kaj per neklara, sed amika murmuro, en kiu oni povis distingi nur: "mi", kaj "sstreme"; li etendis unu fingron al Sitnikov kaj ekridetis al li, sed tuj sin deturnis; li jxetis gxentilan "encxante" (ravita (mi estas)) ecx al sinjorino Kuksxin, kiu venis sen krinolino kaj en malpuraj gantoj, sed kun paradiza birdo en la haroj. La kunveno estis tre multenombra, la kavaliroj ne mankis; la viroj en civilaj vestoj plej parte sin premis de la muroj, sed la reprezentantoj de la armeo dancis fervore, precipe unu el ili, kiu vivis kvin, ses semajnojn en Parizo, kie li lernis kelkajn karakterizajn ekkriojn, kiel: "zut; ah ficxtrre; pst, pst, mon bibi", k. t. p. Li elparolis ilin perfekte, kun la vera pariza sxiko, sed samtempe li diris: "si j'auxrais", anstataux "si j'avais", "absolument", en la senco de "certe", unuvorte li parolis cxi tiun lingvon ruse-francan, kiun tiel mokas la francoj, kiam ili ne bezonas diri al ni, ke ni parolas france kiel angxeloj, "comme des anges." Arkadio dancis malbone, kiel ni jam scias, Bazarov tute ne dancis; ili ambaux sin lokis en angulo, al ili aligxis Sitnikov. Kun malestima rideto sur la lipo, farante venenajn rimarkojn, li bravacxe rigardis cxirkauxe kaj sentis, sxajnas, veran gxuon. Subite la esprimo de lia vizagxo sxangxigxis kaj sin turninte al Arkadio, li kvazaux konfuzita diris: "Sinjorino Odincov venis." Arkadio sin turnis kaj ekvidis altan virinon en nigra vesto. Sxi haltis cxe la pordo de la salono. Sxiaj nudaj brakoj bele pendis cxe sxia gracia busto; bele falis de la brilaj haroj sur la rondajn sxultrojn malpezaj brancxetoj de fuksio; trankvile kaj inteligente - trankvile, ne reveme rigardis sxiaj helaj okuloj el sub la frunto iom arkforma; sxiaj lipoj ridis apenaux rimarkeble. Sxia tuta vizagxo spiris ian karesan kaj dolcxan forton. "Cxu vi konas sxin?" demandis Arkadio Sitnikovon. "Intime. Se vi deziras, mi prezentos vin." "Bone... post la kvadrilo." Ankaux Bazarov turnis sian atenton al sinjorino Odincov. "Kiu estas tiu figuro?" demandis li. "Sxi ne similas la aliajn virinacxojn." Kiam la kvadrilo estis finita, Sitnikov kondukis Arkadion al sinjorino Odincov; sed permesite estas dubi, cxu li vere konis sxin intime: li baldaux konfuzigxis dum sia parolado, kaj sxi iom mire lin rigardis. Tamen sxia vizagxo prenis amikan esprimon, kiam sxi auxdis la familian nomon de Arkadio. Sxi demandis lin, cxu li estas filo de Nikolao Petrovicx? "Jes", respondis li. "Mi du fojojn vidis vian patron. Mi multe auxdis pri li", dauxrigis sxi, "mi tre gxojas, ke mi konigxis kun vi." En la sama momento alkuris adjutanto kaj invitis sxin al kvadrilo. Sxi konsentis. "Cxu vi dancas?" respekte demandis Arkadio. "Mi dancas. Kial vi supozas, ke mi ne dancas? Cxu mi sxajnas al vi tro maljuna por tio?" "Ah, kion vi diras... En tia okazo permesu al mi inviti vin al mazurko." Sinjorino Odincov bonvole ridetis. "Volonte", diris sxi kaj ekrigardis Arkadion ne per protekta rigardo, sed kiel la edzinigitaj fratinoj rigardas siajn tre junajn fratojn. Sinjorino Odincov estis iom pli agxa ol Arkadio, sxi komencis sian dudek-nauxan jaron, sed en sxia cxeesto li sentis sin liceano, studento, kvazaux la diferenco inter iliaj agxoj estus multe pli granda. Mateo Iljicx proksimigxis al sxi kun majesta mieno, kaj humilaj komplimentoj. Arkadio flankiris, sed ne cxesis observi sxin; li ne deturnis de sxi la okulojn ankaux dum la kvadrilo. Sxi same sengxene parolis kun sia dancanto, kiel kun la altrangulo: sxi delikate movis la kapon kaj okulojn kaj du, tri fojojn delikate ekridis. Sxi havis iom dikan nazon, kiel preskaux cxiuj rusinoj, kaj la koloro de sxia vizagxo ne estis tute pura; malgraux cxio cxi Arkadio venis al la konkludo, ke neniam ankoraux li renkontis tiel cxarman virinon. La sono de sxia vocxo ne forlasis liajn orelojn; ecx la faldoj de sxia vesto, kiel sxajnis al li, falis alie, ol cxe la virinoj, kiuj cxirkauxis sxin - pli gracie kaj pli vaste, kaj sxiaj movoj estis samtempe fluantaj kaj naturaj. Arkadio sentis iom da maltrankvilo en sia koro, kiam cxe la unuaj sonoj de la mazurko, li sidigxis apud sia dancantino kaj ne sciante, kiel komenci la interparolon, nur karesis siajn harojn kaj trovis neniun konvenan vorton. Sed ne longe li estis maltrankvila kaj konfuzita; la trankvilo de sinjorino Odincov komunikigxis ankaux al li: ne pasis ankoraux kvarona horo, kaj li jam libere rakontis pri sia patro, pri sia vivo en Peterburgo kaj en la kamparo. Sinjorino Odincov auxskultis lin kun gxentila atento, fermante kaj malfermante sian ventumilon; lia babilo cxesadis, kiam oni invitis sxin danci; Sitnikov, inter aliaj, invitis sxin dufoje. Sxi revenadis, ree sidigxis, prenis la ventumon, sxia brusto ne spiris pli rapide, kaj Arkadio rekomencis babili, plena de la feficxo esti proksime de sxi, paroli kun sxi, rigardante sxiajn okulojn, sxian belan frunton, tutan sxian amindan, seriozan kaj inteligentan vizagxon. Sxi mem parolis malmulte; el kelkaj sxiaj rimarkoj Arkadio konkludis, ke cxi tiu juna virino jam multe trasentis kaj trapensis... "Kun kiu vi staris, kiam sinjoro Sitnikov kondukis vin al mi?" demandis sxi. "Ah, vi rimarkis lin?" demandis siaflanke Arkadio. "Cxu ne vere, kia brava vizagxo? Tio estas Bazarov, mia amiko." Arkadio komencis rakonti pri sia amiko. Li parolis pri li tiel detale kaj kun tia entuziasmo, ke sinjorino Odincov sin turnis al li kaj atente lin rigardis. Dume la mazurko proksimigxis al la fino. Arkadio bedauxris, ke li devas disigxi kun sia dancantino: li tiel bone pasigis kun sxi cxirkaux unu horon! Estas vere, ke dum la tuta tempo li sentis, ke li kvazaux devus esti danka al sxi por sxia protekto... sed la junaj koroj ne sentas sin humiligitaj per la protekto de bela virino. La muziko eksilentis. "Merci", diris sinjorino Odincov, levigxante. "Vi promesis viziti min, alkonduku ankaux vian amikon. Mi estas tre scivola vidi homon, kiu havas la kuragxon kredi je nenio." La guberniestro proksimigxis al sinjorino Odincov, anoncis al sxi, ke la vespermangxo estas preta kaj donis al sxi sian brakon kun sia ordinara oficiala mieno. Forirante, sxi sin turnis, por ankoraux unu fojon ekrideti kaj fari signon per la kapo. Li profunde salutis sxin, sekvis sxin per la okuloj (kiel gracia sxajnis al li sxia figuro, cxirkauxita de la griza brilo de la silka vesto!) kaj pensante: "En cxi tiu momento sxi jam forgesis pri mia ekzisto", li sentis en la koro ian noblan rezignacion... "Nu!" demandis Bazarov Arkadion, kiam Kirsanov revenis en lian angulon. "Cxu vi gxuis plezuron? Iu sinjoro jxus diris al mi, ke cxi tiu sinjorino estas... hm, hm; sed sxajnas, ke la sinjoro estas malsagxulo. Cxu laux via opinio, sxi efektive estas... hm, hm?" "Mi ne bone komprenas la interjekcion", respondis Arkadio. "Rigardu lin, la senpekulon!." "En tia okazo mi ne komprenas vian sinjoron. Sinjorino Odincov estas cxarma, sendube, sed sxiaj manieroj estas tiel malvarmaj kaj severaj, ke..." "La kvietaj akvoj sxiras la bordon... vi scias!" interrompis lin Bazarov. "Vi diras, ke sxi estas malvarma, do tiom pli bongusta. Vi ja amas la glaciajxon?" "Cxio cxi estas ebla", murmuris Arkadio, "mi ne povas jugxi pri tio. Sxi deziras konigxi kun vi kaj petis min, ke mi vin alkonduku." "Mi imagas, kiel vi priskribis min! Cetere, vi bone faris. Konduku min. Kiu ajn sxi estas - simple gubernia leonino, aux "emancipee", de la speco de sinjorino Kuksxin, sxi havas tiajn sxultrojn, kiajn mi jam dum longe ne vidis." La cinismo de Bazarov malagrable impresis Arkadion, sed - kiel tio ofte okazas - li riprocxis al la amiko ne tion, kio al li malplacxis en Bazarov en tiu cxi momento. "Kial vi rifuzas al la virinoj la liberecon de la pensoj?" diris li duonvocxe. "Tial, ke, laux miaj observoj, el la virinoj pensas libere nur la malbelaj." La interparolo cxesis cxe tiuj cxi vortoj. Ambaux junuloj forveturis tuj post la vespermangxo. Sinjorino Kuksxin nerve kolere, ne sen timo, sekvis ilin per rido: sxia memamo estis profunde vundita per tio, ke neniu el ambaux turnis sian atenton al sxi. Sxi restis en la balo pli longe ol cxiuj, kaj matene en la kvara horo sxi dancis kun Sitnikov polkon-mazurkon laux la pariza maniero. Per tiu edifa spektaklo finigxis la festo de la guberniestro. Cxapitro XV Ni vidu, al kia klaso de l' sudbestoj apartenas cxi tiu persono", diris en la sekvinta tago Bazarov al Arkadio, suprenirante sur la sxtuparo de la hotelo, kie logxis sinjorino Odincov. "Mia nazo sentas, ke tie cxi io ne estas en ordo." "Vi mirigas min!" ekkriis Arkadio. "Kiel? Vi, vi Bazarov, estas partiano de la mallargxa moraleco, kiu..." "Kia strangulo vi estas!" respondis indiferente Bazarov. "Cxu vi ne scias, ke en nia lingvo kaj por ni 'ne estas en ordo', signifas 'estas en ordo'? Sekve, akiro estas. Cxu ne vi mem diris hodiaux, ke sxi strange edzinigxis, kvankam laux mia opinio, edzini gxi je ricxa maljunulo tute ne estas stranga afero, sed kontrauxe prudenta. Mi ne fidas al la urbaj klacxoj, sed mi amas kredi, kiel diras nia klera guberniestro, ke ili estas pravaj." Arkadio respondis nenion kaj ekfrapis la pordon de la cxambro. Juna servisto en livreo enkondukis ambaux amikojn en grandan cxambron, malbone meblitan, kiel cxiuj cxambroj de la rusaj hoteloj, sed ornamitan per floroj. Baldaux aperis sinjorino Odincov en simpla matena vesto. Sxi sxajnis ankoraux pli juna cxe la lumo de la printempa suno. Arkadio prezentis al sxi Eugenon kaj kun granda miro rimarkis, ke Bazarov kvazaux konfuzigxis, dum sinjorino Odincov restis tute trankvila, kiel hieraux. Bazarov mem rimarkis, ke li konfuzigxis kaj tio kolerigis lin. Bela afero! Mi ektimis virinacxon! pensis li, kaj sin jxetinte sur segxon, ne mapli sengxene ol Sitnikov, komencis paroli kun troigita memfido. Sinjorino Odincov ne deturnis de li siajn helajn okulojn. Anna Sergeevna Odincov estis filino de Sergej Nikolaicx Loktev, konata belulo, aferisto kaj kartludanto, kiu brilis kaj bruis dek kvin jarojn en Peterburgo kaj Moskvo kaj finis per tio, ke li sin plene ruinigis kaj estis devigita translokigxi en la kamparon, kie li baldaux mortis, lasinte malgrandan heredajxon al siaj du filinoj: Anna - dudekjara kaj Katerino - dekdujara. Ilia patrino, apartenanta al la malricxigxinta familio de l' princo K., mortis en Peterburgo, kiam sxia edzo gxuis ankoraux plenan prosperon. La situacio de Anna post la morto de l' patro estis tre malfacila. Brila eduko, kiun sxi ricevis en Peterburgo, ne preparis sxin al la zorgoj de la mastrumado, al la vivo en provinca angulo. Sxi konis absolute neniun en la tuta cxirkauxajxo kaj de neniu povis peti konsilon. Sxia patro penis eviti rilatojn kun la najbaroj; li malestimis ilin, ankaux ili malestimis lin cxiu laux sia maniero. Tamen sxi ne perdis la kapon kaj tuj venigis al si fratinon de l' patrino, la princinon Avdotian Stepanovnan K., malican kaj ruzan maljunulinon, kiu eklogxinte en la domo de la nevino, okupis cxiujn plej belajn cxambrojn, murmuris de la mateno gxis la vespero, kaj ecx en la gxardeno promenis ne alie, ol akompanata de sia sola servutulo, malgaja lakeo en malnova flava livreo kun blua pasamento kaj en triangula cxapelo. Anna pacience toleris cxiujn kapricojn de la onklino kaj, sxajnas, iom pacigxis kun la penso velki en la provinca angulo... Sed la sorto ion alian destinis al sxi. Okaze ekvidis sxin iu Odincov, tre ricxa homo, kvardeksesjara strangulo, hipohondriulo, dika kaj peza, cetere ne malsagxa kaj ne malbona; li enamigxis kaj petis sxian manon. Sxi konsentis esti lia edzino; li vivis kun sxi ne pli multe ol ses jarojn kaj lasis al sxi sian tutan ricxajxon. Sinjorino Odincov cxirkaux unu jaron post la morto de l' edzo ne forlasis la kamparon; poste sxi forveturis kun la fratino eksterlandon, sed estis nur en Germanujo, eksopiris al la patrujo kaj revenis por vivi en sia amata bieno Nikolskoje, kvardek verstojn de la urbo M. Tie sxi havis belegan, ricxe meblitan domon, belegan gxardenon kun orangxerioj; la mortinta Odincov nenion rifuzis al si. En la urbon Anna Sergeevna venis malofte; plejparte pro aferoj kaj por nelonge. En la gubernio oni ne amis sxin, oni forte kriis kontraux sxia edzinigxo kun Odincov, rakontis pri sxi cxiujn eblajn fabelojn, asertis, ke sxi helpis la patron en liaj kartludaj artifikoj, ke ne senkauxze sxi veturis eksterlandon, sed por kasxi malgxojajn sekvojn... "Vi komprenas de kio?" aldonis la indignantaj rakontantoj. "Sxi trairis la fajron kaj akvon", oni rakontis pri sxi; konata gubernia spritulo ordinare aldonis: "kaj cxiujn elementojn." Cxiuj cxi klacxoj estis konataj de sxi; sed sxi lasis ilin preter siaj oreloj: sxi havis liberan kaj decideman karakteron. Sinjorino Odincov sidis sin apogante sur la dorso de l' segxo kaj metinte unu manon sur la alian, auxskultis Bazarovon. Li parolis, kontraux sia kutimo, suficxe multe kaj estis klare, ke li penas interesi sxin. Tio multe mirigis Arkadion; sed li ne povus diri, cxu lia amiko atingis la celon. Sur la vizagxo de Anna Sergeevna malfacile estis legi, kiajn impresojn sxi sentis; sxi konservis cxiam la saman esprimon, gxentilan, subtilan; en sxiaj belaj okuloj brilis atento, sed atento sen emocio. La strangaj manieroj de Bazarov, en la unuaj minutoj de la vizito, malagrable impresis sxin, kiel malbona odoro aux akra sono; sed sxi tuj komprenis, ke li sentis embarason, kaj tio ecx flatis sxin. Nur la trivialeco indignigis sxin, kaj pri trivialeco neniu povus akuzi Bazarovon. La sorto destinis por Arkadio en cxi tiu tago unu surprizon post alia. Li supozis, ke Bazarov parolos kun sinjorino Odincov, kiel kun inteligenta virino, pri siaj principoj kaj opinioj: sxi ja mem esprimis deziron auxdi homon, "kiu havas la kuragxon kredi je nenio", sed Bazarov parolis pri la medicino, homeopatio, botaniko. Sinjorino Odincov ne perdis la tempon en la izoleco: sxi legis kelkajn bonajn librojn kaj korekte parolis ruse. Sxi direktis la interparolon al la muziko, sed rimarkinte, ke Bazarov malsxatas la artojn, iom post iom revenis al la botaniko, kvankam Arkadio jam komencis traktaton pri la popolaj melodioj. Sinjorino Odincov ne cxesis rigardi lin, kiel pli junan fraton; sxajnis, ke sxi sxatas en li nur la bonecon kaj la sincerecon de lia juna agxo - nenion plu. Pli ol tri horojn dauxris la interparolo serena, varia kaj viva. La amikoj fine levigxis kaj komencis adiauxi la mastrinon. Anna Sergeevna gxentile rigardis ilin, etendis al ambaux sian belan, blankan manon kaj pripensinte iom, kun sendecida, sed bonkora rideto diris: "Se vi, sinjoroj, ne timas la enuon, vizitu min en Nikolskoje." "Kia supozo, Anna Sergeevna", ekkriis Arkadio, "mi estos felicxa..." "Kaj vi, monsieur Bazarov!" Bazarov nur klinis sin, kaj Arkadio devis ekmiri ankoraux unu fojon: li rimarkis, ke lia amiko rugxigxis. "Do?" diris Arkadio al li sur la strato. "Vi cxiam ankoraux opinias, ke sxi estas... hm, hm?" "Kiu povas scii! Sed kiaj senemociaj manieroj", dauxrigis Bazarov kaj post mallonga silento aldonis: "Vera dukino, regxino! Mankas al sxi nur krono sur la kapo kaj trenajxo cxe la vesto." "Niaj dukinoj ne parolas ruse, kiel sxi", rimarkis Arkadio. "Sxi spertis ankaux malsukceson, sxi mangxis saman panon, kiel ni." "Sed pro tio sxi ne estas malpli cxarma", diris Arkadio. "Kia ricxa korpo!" dauxrigis Bazarov, "kia ekzemplero por anatomia tablo." "Cxesu, pro Dio, Eugeno! tio estas abomena." "Ne koleru, delikatulo. Sxi estas de la plej unua kvalito, konata afero... Ni devas veturi al sxi." "Kiam?" "Postmorgaux, se vi volas. Kion ni faros cxi tie? Ni trinkos cxampanon kun sinjorino Kuksxin? Ni auxskultos vian parencon, la liberalan altrangulon?... Postmorgaux ni nin ekspedos. Tiom pli, ke la bieneto de mia patro estas ne malproksime de tie, Nikolskoje ja estas apud la vojo X." "Jes." "Optime. Ni ne prokrastu; prokrastas nur malsagxuloj kaj trosagxaj. Mi diras al vi: ricxa korpo." Post tri tagoj ambaux amikoj veturis sur la vojo al Nikolskoje. La tago estis serena kaj ne tro varmega, la dungitaj cxevaloj akorde kuris, svingante siajn torditajn kaj plektitajn vostojn. Arkadio rigardis la vojon kaj ridetis, li mem ne sciis kial. "Gratulu min", ekkriis subite Bazarov; "hodiaux estas la 22 a de junio, la tago de mia patrono. Ni vidos, kiel li zorgas pri mi. Hodiaux oni atendas min hejme", aldonis li, mallauxtigante la vocxon... "Ili atendos, ne grave." Cxapitro XVI La domo, en kiu logxis Anna Sergeevna, staris sur libera ne alta monteto, ne malproksime de flava masonita pregxejo kun verda tegmento, blankaj kolonoj kaj pentrajxoj al fresco (pentritaj) super la cxefa pordo, prezentantaj la "Revivigxon de Kristo" laux la "itala" gusto. Precipe rimarkinda estis brunvizagxa militisto en kiraso; liaj konturoj estis rondigitaj, li okupis la frontan lokon. Post la pregxejo sin etendis en du vicoj la domoj de la vilagxo, kies kamentuboj superstaris la pajlajn tegmentojn. La sinjora domo estis konstruita laux la sama stilo, kiel la pregxejo, - gxi estas konata de ni sub la nomo de Aleksandra stilo. Cxi tiu domo ankaux estis flave kolorita kaj havis verdan tegmenton, blankajn kolonojn kaj frontonon kun blazono. La gubernia arhxitekto konstruis la domon kaj la pregxejon kun la aprobo de la mortinta Odincov, kiu malamis cxiujn vantajn kaj modemajn novajxojn, kiaj li nomis ilin. La domon cxirkauxis la malhelaj arboj de la maljuna gxardeno, aleo de tonditaj abioj kondukis al la perono. Niajn amikojn renkontis en la antauxcxambro du lakeoj en livreo; unu el ili tuj kuris por trovi la administranton de la domo. La lasta, dika viro en nigra frako, tuj venis kaj kondukis la gastojn laux sxtuparo kun tapisxo en apartan cxambron, kie jam staris du litoj kun cxiuj objektoj, necesaj por la tualeto. En la domo regis ordo: cxio estis pura, cxie odoris agrabla parfumo, kvazaux en la auxdienca salono de ministro. "Anna Sergeevna petas, ke vi volu kompleze malsupreniri al sxi post duonhoro", diris al ili la administranto. "Cxu vi ne ordonos dume ion?" "Nenion, estimata. - cetere, volu alporti glaseton da brando." "Mi obeas", diris la administranto ne sen surprizo kaj foriris, knarante per la sxuoj. "Kia higx-life!" (altklasa vivo) rimarkis Bazarov. "Sxajnas, ke en via lingvo oni tia gxin nomas. Dukino, mi cxiam ripetas la samon." "Bela dukino", respondis Arkadio, "kiu tuj de la unua fojo invitis al si tiajn aristokratojn, kiaj vi kaj mi!" "Precipe: mi, estonta kuracisto, filo de kuracisto kaj nepo de pregxeja pedelo... Vi ja scias, ke mi estas nepo de pregxeja pedelo? Kiel Speranski", aldonis Bazarov, post mallonga silento kaj kurbigante la lipojn. "Tamen sxi trodorlotis sin; ah, kiel trodorlotis sin cxi tiu sinjorino! Cxu ni ne devas surmeti la frakojn?" Arkadio nur levis la sxultrojn, sed ankaux li sentis sin iom konfuzita. Post duonhoro Bazarov kun Arkadio malsupreniris en la salonon. Tio estis vasta, alta cxambro, suficxe lukse meblita, sed sen multe da gusto. Pezaj, multekostaj mebloj staris kun la ordinara reguleco apud la muroj, tapetitaj per bruna papero kun oraj desegnajxoj. La mortinta Oldincov venigis ilin el Moskvo per sia amiko kaj komisiisto, vinvendisto. Super la meza kanapo pendis portreto de blonda viro kun sulkigxinta vizagxo; sxajnis, ke li neamike rigardas la gastojn. "Kredeble tio estas li mem", murmuretis Bazarov al Arkadio kaj farante grimacon per la nazo, li aldonis: "Cxu ne pli bone estus forkuri!" Sed en la sama momento eniris la mastrino. Sxi portis malpezan baregxan veston; la haroj, glate kombitaj post la orelojn, donis knabinan aspekton al sxia pura kaj fresxa vizagxo. "Mi dankas vin, ke vi plenumis la parolon", komencis sxi, "mi esperas, ke vi iom da tempo gastos cxe mi; cxi tie, vere, ne estas malbone. Mi konigos vin kun mia fratino, sxi bone ludas fortepianon. Por vi, monsieur Bazarov, tio estas indiferenta; sed vi, monsieur Kirsanov, se mi ne eraras, vi amas muzikon. Krom la fratino cxe mi logxas maljuna onklino, kaj unu najbaro vizitas nin por kartludi: jen nia tuta societo. Kaj nun ni sidigxu." La sinjorino diris cxi tiun malgrandan speecx (alparolo) kun neordinara klareco, kvazaux sxi lernis gxin memore; poste cxi sin turnis al Arkadio. Montrigxis, ke sxia patrino konis la patrinon de Arkadio, kiu ecx konfidis al sxi la sekreton de sia amo al Nikolao Petrovicx. Arkadio komencis flame paroli pri sia mortinta patrino, Bazarov dume rigardis la albumojn. Kiel modesta mi farigxis, pensis li. Bela cxasxundo kun hele blua cxirkauxkolo enkuris en la salonon, frapante la plankon per la ungegoj; baldaux poste eniris knabino dekokjara, nigrahara kaj brunvizagxa kun rondeta, agrabla vizagxo, kun malgrandaj malhelaj okuloj. Sxi tenis en la manoj korbon, plenan de floroj. "Jen mia Katja", diris sinjorino Odincov, montrante, sxin per movo de l' kapo. Katja malpeze sidigxis apud la fratino kaj komencis ordigi la florojn. La hundo, kies nomo estis Fifi, proksimigxis, svingante la voston, al la gastoj, kaj pusxis unu post la alia per sia malvarma nazo je la mano. "Vi mem cxion cxi desxiris?" demandis sinjorino Odincov. "Jes", respondis Katja. "Cxu la onklino venos trinki teon?" "Sxi venos." Kiam Katja parolis, sxi tre agrable ridetis, honteme kaj sincere, kaj rigardis ridinde severe de malsupre supren. Cxio en sxi havis ankoraux la verdecon de l' juneco: la vocxo, la lanugo sur la tuta vizagxo, la rozaj manoj kun blanketaj rondoj sur la manplatoj, la iom mallargxaj sxultroj... Sxi sencxese rugxigxis kaj rapide spiris. Sinjorino Odincov sin turnis al Bazarov. "Nur por konveneco vi rigardas la desegnajxojn, Eugeno Vasilicx", komencis sxi. "Tio ne interesas vin. Proksimigxu prefere al ni, kaj ni disputu pri io." Bazarov proksimigxis. "Volonte, sed pri kio?" respondis li. "Pri kio vi deziras. Mi avertas vin, ke mi estas terura disputulino." "Vi?" "Mi. Tio vin kvazaux mirigas. Kial?" "Cxar vi posedas, kiom mi povas jugxi, serenan kaj malvarman karakteron, kaj por disputo estas necesa varmeco." "Kiamaniere vi eksciis tion tiel rapide? Mi estas, unue, nepacienca kaj insistema, vi demandu Katjan; kaj due, mi tre facile varmigxas." Bazarov ekrigardis Annan Sergeevnan. "Eble, vi devas pli bone scii. Vi do deziras disputi, mi estas preta. Mi rigardis vidajxojn de la Saksa Svisujo en via albumo, kaj vi diris, ke tio ne povas interesi min. Vi diris tion tial, ke vi ne supozas en mi artistan senton, - efektive mi gxin ne posedas. Sed la vidajxoj povis interesi min de la geologia vidpunkto, de la vidpunkto de la formacio, de l' montoj, ekzemple." "Tion mi ne kredas. Kiel geologo, vi prefere sercxu en libro, en speciala verko, ne en desegnajxo." "Desegnajxo klare prezentas al miaj okuloj tion, kio estas priskribita en verko sur dekoj da pagxoj." Sinjorino Odincov momenton silentis. "Do vi ne posedas ecx unu guton da artista sento?" rekomencis sxi, sin apogante sur la tablo kaj per la sama movo proksimigante sian vizagxon al Bazarov. "Kiel vi vivas sen gxi!" "Por kio gxi estas necesa, se permesite estas demandi?" "Se ne por io alia, almenaux por ekkoni kaj studi la homojn." Bazarov ekridetis. "Unue, por tio ekzistas la sperto de l' vivo; kaj due, mi kuragxas diri al vi, ne valoras la penon studi apartajn individuojn. Cxiuj homoj similas unu alian, per la korpo kaj per la animo; cxiu el ni posedas cerbon, koron, lienon, pulmojn de la sama strukturo; malgrandaj variajxoj signifas nenion; ankaux la tiel nomataj moralaj ecoj estas identaj cxe cxiuj homoj. Suficxas unu homa ekzemplero por jugxi pri cxiuj aliaj. La homoj estas kiel la arboj en la arbaro: neniu botanikisto studos cxiun apartan betulon." Katja, kiu ne rapidante elektis floron al floro, mirigite levis la okulojn al Bazarov, kaj renkontinte lian rapidan kaj sengxenan rigardon, rugxigxis gxis la oreloj. Anna Sergeevna balancis la kapon. "La arboj en la arbaro", ripetis sxi. "Do, laux via opinio, ne ekzistas diferenco inter sagxa kaj malsagxa homo, inter bona kaj malbona." "Ne ekzistas; same kiel inter sana kaj malsana. La pulmoj de ftizulo ne estas en la sama stato, kiel miaj aux viaj, kvankam ilia strukturo estas la sama. Ni scias, pli malpli, de kio devenas la korpaj malsanoj; kaj la moralaj malsanoj devenas de malbona eduko, de diversaj sensencajxoj, per kiuj oni plenigas de la infaneco la kapojn, de la abomena stato de la socio, - unuvorte plibonigu la socion, kaj la malsanoj ne ekzistos plu." Bazarov diris cxion cxi kun mieno, kvazaux li samtempe pensus: Kredu aux ne kredu al mi, tio estas por mi tute indiferenta! Li malrapide kondukis siajn fingrojn sur la vangxaroj, kaj liaj okuloj kuris de unu angulo de l' cxambro al alia. "Vi kredas", respondis Anna Sergeevna, "ke kiam la socio plibonigxos, ekzistos plu nek malsagxaj, nek malbonaj homoj?" "Almenaux, kiam la socio estos bone organizita, estos tute indiferente, cxu li estas sagxa, malbona aux bona." "Jes, mi komprenas; cxiuj ja posedas saman lienon." "Gxuste tiel, sinjorino." Sinjorino Odincov sin turnis al Arkadio. "Kaj kia estas via opinio, Arkadio Nikolaicx?" "Mi konsentas kun Eugeno", respondis li. Katja rigardis lin de malsupre. "Vi mirigas min, sinjoroj", diris sinjorino Odincov, sed ni ankoraux revenos al la sama temo. Nun mi auxdas, ke mia onklino venas trinki teon; ni devas indulgi sxajn orelojn." La onklino de Anna Sergeevna, la princidino K., malgrasa kaj malgranda virino, kun vizagxo ne pli granda ol pugno kaj kun senmovaj kaj malicaj okuloj sub la grizaj brovoj, eniris kaj apenaux salutinte la gastojn, peze sidigxis sur largxa velura apogsegxo, sur kiu neniu, ekster sxi, havis la rajton sidigxi. Katja starigis al sxi benketon sub la piedojn; la maljunulino ne dankis sxin, ecx ne ekrigardis sxin; sxi nur ekmovis la manojn sub flava sxalo, kovranta preskaux tutan sxian malgrasan korpon. La princidino amis la flavan koloron: sur sxia kufo sxi havis hele flavajn rubandojn. "Kiel vi pasigis la nokton?" demandis sinjorino Odincov, plilauxtigante la vocxon. "Ree cxi tiu hundo estas tie cxi", murmuris responde la maljunulino. Rimarkinte, ke la hundo faras du sendecidajn pasojn al sxi, sxi ekkriis: "For, for!" Katja alvokis la hundon kaj malfermis la pordon. Fifi gxoje saltis eksteren, esperante, ke oni gxin kondukos al promeno, sed restinte sola ekster la pordo, komencis grati kaj boji. La princidino sulkigis la brovojn, Katja volis eliri. "Mi pensas, ke la teo estas preta?" demandis sinjorino Odincov. "Sinjoroj, ni iru; onklino, mi petas vin, ni trinkos teon." La princidino silente levigxis de la segxo kaj unua eliris el la salono. Cxiuj sekvis sxin en la mangxocxambron. Knabo en kozaka livreo brue forpusxis de la tablo segxon, kovritan per kusenoj, ankaux speciale rezervitan por la princidino; Katja, versxante la teon, al sxi unua donis tason, ornamitan per blazono. La maljunulino metis mielon en sian tason (laux sxia opinio trinki teon kun sukero estas peke kaj kare, kvankam sxi ne elspezis mem ecx unu kopekon) kaj subite demandis per rauxka vocxo: "Kion skribas princo Ivan?" Neniu respondis al sxi. Bazarov kaj Arkadio baldaux komprenis, ke oni ne turnas atenton al sxi, kvankam oni respekte kondutas kun sxi. "Oni konservas sxin kiel ornamon pro sxia princa sango", pensis Bazarov... Post la teo Anna Sergeevna proponis fari promenon; sed komencis pluveti kaj la tuta societo, kun escepto de la princidino, revenis en la salonon. Venis la najbaro, amanto de la kartludo; lia nomo estis Porfir Platonicx. Tio estis grasa, griza homo kun mallongaj, kvazaux tornitaj piedoj, tre gxentila kaj ridema. Anna Sergeevna, kiu plejparte parolis kun Bazarov, demandis Eugenon, cxu li deziras fari kun ili batalon je preferanco. Bazarov konsentis, dirante, ke li devas kiel eble plej frue sin prepari al la funkcioj de distrikta kuracisto. "Gardu vin", diris Anna Sergeevna, "ni vin batos. Kaj vi, Katja", aldonis sxi, "ludu ion al Arkadio Nikolaicx; li amas muzikon, ankaux ni auxskultos." Katja nevolonte proksimigxis al la fortepiano; ankaux Arkadio, kvankam li efektive amis muzikon, nevolonte sekvis sxin; al li sxajnis, ke sinjorino Odincov forsendas lin, kaj en lia koro, kiel de cxiu juna homo de lia agxo, jam gxermis ia neklara kaj dolora sento de l' naskigxanta amo. Katja malfermis la fortepianon kaj ne rigardante Arkadion, diris duonvocxe: "Kion mi devas ludi?" "Kion vi deziras", indiferente respondis Arkadio. "Kian muzikon vi preferas?" ripetis Katja, ne sxangxante la tonon. "La klasikan", respondis same Arkadio. "Cxu vi amas Mozarton?" "Mozarton mi amas." Katja prenis la ce mol sonaton-fantazion de Mozart. Sxi ludis tre bone, kvankam iom severe kaj seke. Ne deturnante la okulojn de la notoj kaj forte kunpreminte la lipojn, sxi sidis senmove kaj rekte, kaj nur cxe la fino de la sonato sxia vizagxo ekflamis kaj malgranda buklo de sxiaj haroj apartigxis kaj falis sur sxiajn nigrajn brovojn. Kun speciala gxuo Arkadio auxskultis la lastan parton de l' sonato, la parton, en kiu, meze de cxarma gajeco de sennuba melodio, subite naskigxas eksplodoj de dolora, preskaux tragedia malgxojo... Sed la pensoj, kiujn vekis en li la sonoj de Mozart, ne koncernis Katjan. Rigardante sxin, li nur pensis: Vere, ne malbone ludas la frauxlino, kaj sxi mem estas ne malbela. Fininte la sonaton, Katja, ne levante la manojn de la klavoj, demandis: "Suficxe?" Arkadio respondis, ke li ne volas plu trouzi sxian gxentilecon, kaj komencis paroli kun sxi pri Mozart; li demandis, cxu sxi mem elektis la sonaton aux cxu iu rekomendis gxin al sxi? Sed Katja respondis al li unusilabe: sxi sin kasxis, enigxis en sin mem. Kiam tio okazadis al sxi, sxi ne baldaux eligxis eksteren; sxia vizagxo ricevis tiam obstinan, preskaux rigidan esprimon. Sxi ne estis timema, sed nekonfidema kaj iom konfuzata de la fratino, sxin edukinta, kiu kompreneble tute ne supozis tion. Arkadio, kiu ne sciis, kion li devas fari, fine alvokis la revenintan Fifi kaj kun bonkora rideto komencis karesi gxian kapon. Katja revenis al siaj floroj. Dume Bazarov perdis kaj perdis; Anna Sergeevna majstre kartludis, Porfir Platonicx ankaux estis ne malbona ludanto. Bazarov estis batita, kaj kvankam la perdo ne estis granda, gxi tamen estis malagrabla por li. Dum la vespermangxo Anna Sergeevna revenis al la botaniko. "Ni faru morgaux matene promenon", diris sxi al li, "mi deziras ekscii de vi la latinajn nomojn de la kampaj vegetajxoj kaj iliajn ecojn." "Por kio vi bezonas la latinajn nomojn?" demandis Bazarov. "En cxio la ordo estas necesa", respondis sxi. "Kia cxarma virino estas Anna Sergeevna!" ekkriis Arkadio, kiam li restis sola en la cxambro, kiun oni donis al ili. "Jes", respondis Bazarov, "virinacxo kun cerbo. Multon sxi jam spertis." "En kia senco vi tion diras, Eugeno Vasilicx?" "En bona senco, en bona, kara mia Arkadio, Nikolaicx! Mi estas certa, ke sxi bonege administras sian bienon. Sed admirinda estas ne sxi, sed sxia fratino." "Kiel, tiu nigrakapa!" "Jes, tiu nigrakapa. Jen kio estas fresxa, netusxita, timema, silentema, cxio, kion vi volas. Jen per kiu oni povus sin okupi. El sxi oni povas ankoraux fari cxion, kion oni deziras; kaj tiu estas hardita fero." Arkadio nenion respondis al Bazarov, kaj cxiu el ili sin kusxigis kun siaj propraj pensoj. Ankaux Anna Sergeevna en tiu vespero pensis pri siaj gastoj. Bazarov placxis al sxi dank'al la plena manko de koketeco kaj akreco de l' opinioj. Sxi vidis en li ion novan, kion sxi ankoraux ne renkontis, kaj sxi estis scivola. Anna Sergeevna estis suficxe stranga estajxo. Havante neniajn supersticxojn, neniajn fortajn kredojn, sxi cedis al nenio kaj iris nenien. Sxi vidis klare multon, multaj aferoj interesis sxin, sed nenio plene sxin kontentigis; cetere, kredeble sxi ne deziris plenan kontentigxon. Sxia spirito estis scivola kaj samtempe indiferenta; sxiaj duboj neniam silentigxis gxis forgeso, kaj neniam plifortigxis gxis alarmo. Se sxi ne estus ricxa kaj sendependa, sxi eble sin jxetus en la batalon, ekkonus la pasion... Sed sxia vivo estis facila, kvankam sxi iafoje enuis, kaj sxi dauxrigis pasigi la tagojn unu post alia, ne rapidante kaj nur malofte ekscitigxante. Cxielarkaj koloroj iafoje ekbrilis ankaux antaux sxiaj okuloj, sed kiam ili estingigxis, sxi revenis al sia trankvilo kaj ne bedauxris ilian malaperon. Sxia fantazio transportis sxin iafoje trans la limojn de tio, kio estas permesita laux la legxoj de la ordinara moraleco; sed ecx tiam sxia sango fluis trankvile en sxia cxarme gracia kaj egalpeza korpo. Iafoje okazis, ke elirante el sia bonodora bano, Anna Sergeevna, tuta varma kaj sopiranta, revis pri la vanteco de la vivo, pri sxiaj malgxojo, laboro kaj malbono... Sxian animon plenigis subita kuragxo, en sxi ekbolis nobla celado; sed suficxis trablovo de vento el duonfermita fenestro, kaj Anna Sergeevna kuntirigxis, plendis, preskaux koleris, kaj nur unu deziron havis en tia minuto: ke ne blovu cxi tiu abomena vento. Kiel cxiuj virinoj, kiuj ne sukcesis ekami, sxi deziris ion, sxi mem ne sciis, kion. Gxustadire, sxi deziris nenion, kvankam sxajnis al sxi, ke sxi deziras cxion. Sxi apenaux povis toleri sian edzon. Sxi edzinigxis nur pro kalkulo, kvankam sxi kredeble ne konsentus farigxi lia edzino, se sxi ne opinius lin bona homo. Sed de tiu tempo sxi cxiam sentis sekretan antipation al cxiuj viroj, kiujn sxi imagis cxiujn malpuraj, pezaj, apatiaj, turmentemaj estajxoj. Foje sxi renkontis ie en sia vojagxo junan belan svedon kun kavalira esprimo sur la vizagxo, kun honestaj, bluaj okuloj sub alta, libera frunto; li forte impresis sxin, sed tio sxin ne malhelpis reveni Rusujon. Stranga homo estas cxi tiu kuracisto! pensis sxi, kusxante en sia luksa lito, sur kusenoj, ornamitaj per puntoj, sub silka litotuko... Anna Sergeevna heredis de la patro malgrandan parton de lia amo al la lukso. Sxi tre amis sian pekan, sed bonan patron, kaj li adoris sxin, amike sxercis kun sxi, kvazaux kun kamarado, kaj plene konfidis al sxi, petis de sxi konsilojn. La patrinon sxi apenaux memoris. Stranga homo estas cxi tiu kuracisto! ripetis sxi al si. Sxi sin etendis, ekridetis, jxetis la manojn post la kapon, poste trakuris per siaj okuloj du, tri pagxojn de malbona franca romano, ellasis la libron el la mano kaj ekdormis, pura kaj malvarma, en pura, bonodora tolajxo. En la sekvinta mateno Anna Sergeevna, tuj post la matenmangxo, iris al botanika ekskurso kun Bazarov kaj revenis kelke da minutoj antaux la tagmangxo. Arkadio restis hejme kaj pasigis cxirkaux unu horon kun Katja. Li ne enuis kun sxi, sxi mem proponis ripeti al li la hierauxan sonaton; sed kiam revenis sinjorino Odincov, kiam li ekvidis sxin, lia koro subite eksentis premon... Sxi iris tra la gxardeno per iom lacaj pasxoj; sxiaj vangoj estis rugxaj kaj la okuloj brilis pli bele ol ordinare sub la ronda pajla cxapelo. Sxi turnis en la fingroj maldikan trunketon de kampa floro, sxia malpeza manteleto deglitis sur sxiajn kubutojn, kaj la largxaj grizaj rubandoj cxirkauxprenis sxian bruston. Bazarov iris post sxi memfide kaj sengxene, kiel cxiam, sed la esprimo de lia vizagxo, kvankam gaja kaj ecx amika, ne placxis al Arkadio. Murmurinte tra la dentoj "bonan tagon!" Bazarov iris en sian cxambron, kaj sinjorino Odincov distrita premis la manon de Arkadio kaj ankaux preterpasis lin. Bonan tagon? pensis Arkadio... Cxu ni ne vidis unu la alian hodiaux? Cxapitro XVII La tempo, kiel oni scias, iafoje flugas kiel birdo, iafoje rampas kiel vermo; sed plej felicxa estas la homo tiam, kiam li ecx ne rimarkas, cxu gxi pasas rapide aux malrapide. Arkadio kaj Bazarov gxuste tiamaniere pasigis dek kvin tagojn cxe sinjorino Odincov. La kauxzo de tio estis parte la ordo, kiu regis en sxia domo kaj en sxia vivo. Sxi severe gxin obeis kaj devigis la aliajn sxin obei. Cxio dum la tago estis farata en fiksita tempo. Matene, precize je la oka horo, la tuta societo kunvenis por trinki teon; de la teo gxis la matenmangxo, cxiu faris, kion li volis; la mastrino estis okupita kun la administranto de la bieno, kun la administranto de la domo kaj kun la cxefino de la provizejo. Antaux la matenmangxo la societo ree kunvenis por interparoli aux legi; la vespero estis rezervita por promenoj, kartludo, muziko; je la deka kaj duono Anna Sergeevna foriris en sian cxambron, donis ordonojn por la sekvonta tago kaj kusxigxis. Al Bazarov ne placxis cxi tiu mezurita, iom solena reguleco de la cxiutago vivo; "kvazaux sur la reloj", asertis li; la lakeoj en livreo, la majestaj administrantoj de la domo vundis lian demokratan senton. Li diris, ke se oni volus esti konsekvenca, oni devus tagmangxi laux la angla maniero, en frakoj kaj blankaj kravatoj. Li foje komencis pri tio diskuton kun Anna Sergeevna. Sxia konduto estis tia, ke cxiu sengxene povis esprimi al sxi siajn opiniojn. Sxi atente auxskultis lin kaj diris: "De via vidpunkto vi estas prava, kaj eble en tiu cxi okazo mi ludas la rolon de sinjorina mosxto; sed en la kamparo neeble estas vivi senorde, alie oni mortus pro enuo", kaj sxi dauxrigis la antauxan vivmanieron. Bazarov murmuris, sed dank'al la ordo en la domo de sinjorino Odincov, en kiu cxio "ruligxis kvazaux sur la reloj", la vivo de Bazarov kaj de Arkadio estis tiel facila kaj agrabla cxe sxi. Cetere, de la unua tago de l' restado en Nikolskoje en ambaux junuloj farigxis sxangxo. Bazarov, al kiu sinjorino Odincov klare montris sian preferon, perdis sian ordinaran egalpezon: li facile ekscitigxis, parolis nevolonte, rigardis kolere kaj ne povis longe resti sur la sama loko, io kvazaux levis lin. Arkadio, kiu definitive decidis, ke li enamigxis je Anna Sergeevna, dronis en silenta melankolio. Cetere, cxi tiu melankolio ne malhelpis lin proksimigxi al Katja; sxi ecx helpis lin ligi kun sxi amikajn, korajn rilatojn. Sxi ne sxatas min! Estu tiel... Sed jen bona estajxo ne forpusxas min, pensis li kaj lia koro ree gxuis la dolcxon de la grandanimaj sentoj. Katja komprenis malklare, ke li sercxas konsolon en sxia societo, kaj rifuzis nek al li, nek al si la senpekan plezuron de duonhontema, duonkonfidema amikeco. En la cxeesto de Anna Sergeevna ili ne parolis unu kun la alia: Katja cxiam enigxis en sin mem sub la penetrema rigardo de l' fratino, Arkadio, kiel konvenas al amanto, en la cxeesto de la objekto de sia flamo al nenio alia povis turni sian atenton; tamen bone estis al li nur kun Katja. Li sentis, ke li ne estas kapabla interesi sinjorinon Odincov; li konfuzigxis, kiam li restis sola kun sxi; ankaux sxi ne sciis, kion diri al li; li estis tro juna por sxi. Kontrauxe, kun Katja Arkadio sentis sin kvazaux hejme: li indulge kondutis kun sxi, ne malhelpis sxin esprimi la impresojn, kiujn naskis en sxi la muziko, romano, versajxoj kaj aliaj bagateloj, ne rimarkante aux ne konsciante, ke cxi tiuj bagateloj interesas ankaux lin. Katja de sia flanko ne malhelpis lin malgxoji. Arkadio volonte restis kun Katja, sinjorino Odincov - kun Bazarov, kaj tial jen kio okazis ordinare: ambaux paroj, restinte nelonge kune, disigxis cxiu en alian flankon, precipe dum la promenoj. Katja adoris la naturon, ankaux Arkadio amis gxin, kvankam li ne kuragxis tion konfesi; sinjorino Odincov estis indiferenta al gxi, same kiel Bazarov. La preskaux konstanta disigxo de niaj amikoj ne restis sen sekvoj: la rilatoj inter ili komencis sxangxigxi. Bazarov cxesis paroli kun Arkadio pri sinjorino Odincov, cxesis ecx kritiki sxiajn aristokratajn manierojn; li dauxrigis siajn lauxdojn pri Katja kaj konsilis nur moderigi en sxi la sentimentalajn emojn, sed liaj lauxdoj estis lakonaj, liaj konsiloj - sekaj kaj entute li interparolis kun Arkadio multe malpli ol antauxe... li kvazaux evitis lin, kvazaux hontis... Arkadio cxion cxi rimarkis, sed konservis la observojn por si. La vera kauxzo de cxi tiu "novajxo" estis la sento, vekita de sinjorino Odincov en Bazarov, sento, kiu lin turmentis kaj kolerigis kaj kiun li tuj neus kun malestima rido kaj cinika insulto, se iu farus ecx plej malgrandan aludon al la ebleco de tio, kio farigxis en li. Bazarov estis granda amanto de l' virinoj kaj de la virina beleco, sed la amon en la ideala senco aux romantika, kia li nomis gxin, li opiniis sensencajxo, nepardonebla malsagxo, la kavalirajn sentojn - kripleco aux malsano. Pli ol unu fojon li esprimis sian miron, kial oni ne metis en frenezulejon la kavaliron Toggenburg kun cxiuj trubaduroj. "Se virino placxas al vi", diradis li, "penu atingi la celon; se sxi rifuzas, iru vian vojon, la tero estas suficxe granda." Sinjorino Odincov placxis al li: la famoj, kurantaj pri sxi, la libereco kaj sendependeco de sxiaj opinioj, sxia senduba prefero al li, tio sxajnis favora por li; tamen li baldaux komprenis, ke li "ne atingos la celon", sed sin deturni de sxi li ne havis la forton; li rimarkis tion kun granda miro. Lia sango bolis, kiam li rememoris sxin; li facile ekregus sian sangon, sed io alia naskigxis en li, kion li ne volis allasi, kion li cxiam mokis, kio ribeligis lian tutan fierecon. En la interparoloj kun Anna Sergeevna li ankoraux pli forte ol antauxe montris sian indiferentecon al tio romantika; sed restante sola kun sxi, li kun indigno konstatis romantikulon en si mem. Tiam li iris en la arbaron kaj pasxis en gxi per grandaj pasxoj, rompante la renkontatajn brancxojn kaj insultante duonvocxe sin kaj sxin; aux li grimpis sur fojnamason kaj obstine fermante la okulojn, devigis sin dormi kaj, kompreneble, ne cxiam sukcesis. Subite li imagis, ke cxi tiuj cxastaj manoj iam cxirkauxprenos lian kolon, ke cxi tiuj fieraj lipoj respondos al liaj kisoj, ke cxi tiuj sagxaj okuloj karese, jes karese, fiksos sian rigardon sur liaj okuloj... kaj li sentis kapturnon, li sin forgesis por unu momento, gxis kiam indigno ree ekbolis en li. Li kaptis sin mem je diversaj "hontindaj" pensoj, kvazaux la diablo tentus lin. Iafoje sxajnis al li, ke ankaux en sinjorino Odincov farigxis sxangxo, ke en la esprimo de sxia vizagxo brilis io neordinara, ke eble... Sed tiam li ordinare frapis per la piedo aux grincis per la dentoj kaj minacis al si mem per la pugno. Tamen Bazarov ne tute eraris. Li frapis la fantazion de Anna Sergeevna; li interesis sxin, sxi multe pensis pri li. Dum lia foresto sxi ne enuis, ne atendis lin, sed lia apero tuj vivigis sxin; li volonte restis kun li sola kaj volonte parolis kun li, ecx tiam, kiam li incitis sxin aux vundis sxian guston, sxian inklinon al la eleganteco. Sxi kvazaux volis provi lin kaj sin. Foje, promenante kun sxi en la gxardeno, li subite diris per malgxoja vocxo, ke li intencas baldaux veturi en la bienon de sia patro... Sxi paligxis, io kvazaux pikis sxian koron, tiel pikis, ke sxi ekmiris kaj poste longe pensis, kion tio povas signifi. Bazarov diris al sxi pri sia forveturo ne kun la intenco provi sxin, vidi, kiel tio sxin impresos: li neniam afektis. Matene en la sama tago li renkontis la intendanton de sia patro, sian iaman vartiston, Timofeicx. Cxi tiu Timofeicx, sprita, viva maljunulo, kun paligxintaj flavaj haroj, kun sunbruna rugxa vizagxo kaj kun etaj larmoj en fermetitaj okuloj, neatendite aperis antaux Bazarov en sia mallonga vesto el dika, grize blueta drapo; li estis zonita per rimeno kaj portis gudritajn botojn. "Bonan tagon, maljunulo!" ekkriis Bazarov. "Bonan tagon, sinjoro Eugeno Vasilicx", komencis la maljunulo kaj gxoje ekridetis; lia tuta vizagxo sulkigxis. "Kio kondukas vin cxi tien? Cxu oni sendis vin por min venigi?" "Kion vi diras?" balbutis Timofeicx (li rememoris la severan ordonon, ricevitan de l' sinjoro antaux la forveturo). "Mi veturis en la urbon pro aferoj de l' sinjoro, mi ekauxdis pri via cxeesto kaj mi iom flankiris de la vojo por rigardi vian mosxton... mi ne venis por gxeni vin!" "Bone, ne mensogu", interrompis lin Bazarov. "Cxu la vojo al la urbo iras tra cxi tie?" Timofeicx konfuzigxis kaj respondis nenion. "Mia patro bone fartas?" "Dank'al Dio." "Kaj mia patrino?" "Ankaux Arina Vasiljevna, dank'al Dio. " "Ili certe atendas min!" La maljunulo klinis flanken sian malgrandan kapon. "Ah, Eugeno Vasilicx, kiel ne atendi vin! Kredu al mi, la koro sangas, kiam oni rigardas viajn gepatrojn." "Bone, bone! Lasu la rakontojn. Diru, ke mi baldaux venos." "Mi obeas", kun sopiro respondis Timofeicx. Elirinte el la domo, li per ambaux manoj sxovis sian cxapon gxis oreloj, suriris sian mizeran veturilon, kaj ektrotetis, sed ne al la urbo. Vespere en la sama tago sinjorino Odincov sidis en sia cxambro kun Bazarov. Arkadio pasxis en la salono kaj auxskultis la ludon de Katja. La princidino supreniris en sian cxambron; sxi gxenerale malamis la gastojn, kaj precipe cxi tiujn "novajn sensxuulojn", kiaj sxi nomis ilin. En la paradaj cxambroj sxi nur koleretis; sed en sia cxambro, antaux sia cxambristino, sxi iafoje versxis tiajn insultojn, ke la kufo kun la garnajxo saltis sur sxia kapo. Sinjorino Odincov sciis cxion cxi. "Kiel vi povas pensi pri la forveturo", komencis sxi; "kaj via promeso?" Bazarov ektremis. "Kia promeso?" "Vi forgesis? Vi ja intencis doni al mi kelke da lecionoj de la hxemio". "Kion fari! La patro atendas min; mi ne povas plu prokrasti. Cetere, vi povas legi: Pelouse et Fremy: "Notions generales de cxemie" (gxenerala kompreno pri hxemio), tio estas bona libro kaj klare skribita. Vi trovos en gxi cxion, kion vi bezonas." "Tamen vi diris al mi, ke libro ne povas anstatauxi... mi forgesis vian esprimon, sed vi scias, kion mi volas diri, vi memoras?" "Kion fari!" ripetis Bazarov. "Por kio veturi?" diris sinjorino Odincov, mallauxtigante la vocxon. Li ekrigardis sxin. Sxi apogis sian kapon al la dorso de la segxo kaj krucis sur la brusto la manojn, nudajn gxis la kubutoj. Sxi sxajnis pli pala de la lumo de la sola lampo, cxirkauxita per papera sxirmilo. Vasta blanka vesto kovris sxin per siaj molaj faldoj; apenaux estis videblaj la pintoj de sxiaj piedoj, kiuj ankaux estis krucitaj. "Kaj por kio resti?" respondis Bazarov. Sinjorino Odincov iom turnis la kapon. "Kiel por kio? Cxu ne estas al vi gaje cxe mi? Cxu vi pensas ke oni ne bedauxros cxi tie vian foreston?" "Mi estas certa, ke ne." Sinjorino Odincov silentis dum momento. "Malprave vi pensas tion. Cetere, mi ne kredas al vi. Vi ne povis tion diri serioze." Bazarov sidis senmove. "Eugeno Vasilicx, kial vi silentas?" "Kion mi povas diri al vi? La homoj gxenerale ne meritas bedauxron, tiom pli mi." "Kial?" "Mi estas homo pozitiva, neinteresa. Mi ne scias paroli." "Vi deziras auxdi de mi komplimenton, Eugeno Vasilicx?" "Tio ne estas mia kutimo. Cxu vi mem ne scias, ke la eleganta flanko de la vivo estas fremda por mi, la flanko, kiun vi tiel sxatas?" Sinjorino Odincov mordis la angulon de sia naztuko. "Pensu, kion vi volas, sed mi enuos, kiam vi forveturos." "Arkadio restos", respondis Bazarov. Sinjorino Odincov delikate levis la sxultrojn. "Mi enuos", ripetis sxi. "Cxu vere? En cxiu okazo vi ne longe enuos." "Kial vi pensas tion?" "Tial, ke vi mem diris al mi, ke vi enuas nur tiam, kiam via ordo estas atencata. Vi tiel senpeke regule arangxis vian vivon, ke en gxi ne restas loko por enuo, por sopiro... por iu ajn malagrabla sento." "Vi do pensas, ke mi estas senpeka... tio estas, ke mi tiel regule arangxis mian vivon?" "Kompreneble! Ekzemple: post kelke da minutoj sonoros la deka horo, kaj mi jam scias de antauxe, ke vi forpelos min." "Ne, mi ne forpelos vin, Eugeno Vasilicx. Vi povas resti. Malfermu la fenestron... oni sufokigxas cxi tie." Bazarov levigxis kaj pusxis la fenestron. Gxi malfermigxis subite kun bruo. Li ne supozis, ke gxi malfermigxas tiel facile, kaj liaj manoj tremis. Malluma, mola nokto ekrigardis en la cxambron, kun sia preskaux nigra cxielo, delikate bruantaj arboj kaj fresxa odoro de la libera, pura aero. "Mallevu la kurtenon kaj sidigxu", diris sinjorino Odincov, "mi dezirus iom babili kun vi antaux via forveturo. Rakontu al mi ion pri vi mem; vi neniam parolas pri vi." "Mi penas paroli kun vi pri utilaj aferoj, Anna Sergeevna." "Vi estas tre modesta... Sed mi dezirus ekscii ion pri vi, pri via familio, pri via patro, pro kiu vi forlasas, nin." Kial sxi diras tion al mi? pensis Bazarov. "Cxio cxi tute ne estas interesa", diris li vocxe, "precipe por vi, ni estas malaltaj homoj..." "Kaj mi, laux via opinio, mi estas aristokratino?" Bazarov levis al sxi siajn okulojn. "Jes", respondis li, troigante la akrecon de la tono. Sxi ekridetis. "Mi vidas, ke vi malbone min konas, kvankam vi asertas, ke cxiuj homoj similas unu alian kaj ne valoras la penon studi ilin. Mi iam rakontos al vi mian vivon... sed antauxe vi rakontu al mi vian." "Mi malmulte konas vin", ripetis Bazarov. "Eble vi estas prava; eble, efektive, cxiu homo estas enigmo. Vi, ekzemple, vi evitas la societon, gxi tedas vin, - tamen vi invitis en vian hejmon du studentojn. Kial vi, tiel inteligenta kaj bela, vivas en la kamparo?" "Kiel? Kiel vi diris tion?" vive interrompis sinjorino Odincov. "Vi, tiel... bela?" Bazarov sulkigis la brovojn. "Tio estas indiferenta", murmuris li. "Mi volis diri, ke mi ne komprenas bone, por kio vi logxigxis en la kamparo?" "Vi tion ne komprenas... tamen vi iel klarigas tion al vi." "Jes... mi pensas, ke vi cxiam restas en la sama loko, cxar vi trodorlotis vin, cxar vi tre amas la komforton, lukson, kaj cxio alia estas indiferenta por vi." Sinjorino Odincov ree ekridetis. "Vi absolute ne volas kredi, ke mi estas kapabla al pasio?" "Pro scivolo, eble, sed ne alie." "Cxu vere? Nun mi komprenas, kial ni tiel bone interkonsentas; vi ja estas tia sama, kia mi." "Ni interkonsentas..." surde ripetis Bazarov. "Ah, jes!... Mi forgesis, ke vi volas forveturi". Bazarov levigxis. La lampo malforte lumis en la mezo de la mallumigxinta, bonodora, izolita cxambro. La kurteno, de tempo al tempo balancigxanta, enlasis internen la ekscitantan fresxecon de la nokto, - ekstere estis auxdebla gxia mistera murmureto. Sinjorino Odincov estis tute senmova, sed sekreta ekscito ekregis sxin iom post iom. Bazarov sentis la samon. Li komprenis subite, ke li estas sola kun juna, bela virino... "Kien vi iras?" malrapide diris sxi. Li respondis nenion kaj sin mallevis sur la segxon. "Do, vi opinias min trankvila, mola kaj trodorlotita estajxo", dauxrigis sxi per la sama vocxo, ne deturnante la okulojn de la fenestro. "Kaj mi scias pri mi, ke mi estas malfelicxa." "Vi estas malfelicxa? Kial? Cxu vere vi estas sentema je malnoblaj klacxoj?" Sinjorino Oldincov sulkigis la brovojn. Sxin kolerigis, ke li tiel komprenis sxin. "Cxi tiuj klacxoj ecx ne ridigas min, Eugeno VasiIicx, kaj mi estas tro fiera, por ke ili povu maltrankviligi min. Mi estas malfelicxa... cxar mi ne havas deziron, volon vivi. Vi rigardas min fide, vi pensas: 'Tion diras aristokratino, tute kovrita per puntoj kaj sidanta sur velura segxo.' Mi tute ne kasxas tion: mi amas tion, kion vi nomas komforto, sed samtempe mi malmulte deziras vivi. Rigardu tiujn cxi kontrauxdirojn, kiel vi volas. Cetere, cxio cxi estas por vi romantismo." Bazarov balancis la kapon. "Vi estas sana, sendependa, ricxa; kion plu vi deziras?" "Kion mi deziras", ripetis sinjorino Odincov kaj eksopiris. "Mi estas tre laca, mi estas maljuna, al mi sxajnas, ke mi vivas jam tre longe. Jes, mi estas maljuna", aldonis sxi, malrapide surtirante la ekstremojn de la manteleto sur siajn nudajn manojn. Sxiaj okuloj renkontis la okulojn de Bazarov, kaj sxi iomete rugxigxis. "Post mi jam estas tiom da rememoroj: la vivo en Peterburgo, ricxeco, poste malricxeco, poste la morto de mia patro, edzinigxo, vojagxo eksterlandon k. t. p., k. t. p. Multe da rememoroj, kaj nenio inda pro rememoro; antaux mi longa, longa vojo, sen celo... Kaj mi ne sentas deziron iri." "Vi estas tiel senrevigita?" demandis Bazarov. "Ne", respondis sinjorino Odincov post pauxzo, "sed mi ne estas kontentigita. Sxajnas al mi, ke se mi povus doni al io mian amon..." "Vi dezirus ekami", interrompis sxin Bazarov, "sed vi ne povas ekami: jen kie estas via tuta malfelicxo." Sinjorino Odincov komencis rigardi la manikojn de sia manteleto. "Cxu mi ne povas ekami?" diris sxi. "Mi dubas! Sed malprave mi nomis tion malfelicxo. Kontrauxe, tiu meritas kompaton, kiun renkontas tia aventuro." "Kia aventuro?" "Ekami." "De kie vi scias tion?" "De rakontoj", kolere respondis Bazarov. Vi koketas, pensis li, vi enuas kaj incitas min por pasigi la tempon, kaj mi... Lia koro, efektive, sxirigxis. "Krom tio, vi estas eble tro postulema", diris li, klinante sian korpon antauxen kaj ludante kun la flanko de la apogsegxo. "Eble. Laux mia opinio, aux cxio, aux nenio. Vivo por vivo. Se vi prenis mian, donu vian, kaj tiam sen bedauxro, sen reveno. Alie, prefere nenio." "Konsidere cxion", diris Bazarov, "cxi tiu kondicxo estas justa, kaj mi miras, ke gxis hodiaux... vi ne trovis, kion vi deziras." "Kaj vi pensas, ke facile estas sin plene doni al io ajn!" "Ne facile, se oni konsideras malvarme kaj atendas kaj alte taksas sin mem; sed sen pripenso sin doni estas facile." "Kiel ne taksi sin alte? Se mi valoras neniom, kiu bezonas min?" "Tio ne estas mia afero; la alia devas kalkuli, kiom mi valoras. La cxefa afero estas scii sin doni." Sinjorino Odincov iom levis sian dorson de la apogsegxo. "Vi parolas, kvazaux vi cxion cxi jam spertis", komencis sxi. "Simpla okazo, Anna Sergeevna: cxio cxi, vi scias, ne estas mia specialo." "Sed vi scius vin doni?" "Mi ne scias; mi ne volas glori min." Sinjorino Odincov respondis nenion, Bazarov eksilentis. Sonoj de la fortepiano atingis ilin de la salono. "Kiel malfrue Katja ludas hodiaux", rimarkis Anna Sergeevna. Bazarov levigxis. "Jes, jam estas malfrue, tempo estas por vi ripozi." "Atendu, kien vi rapidas... mi devas diri al vi unu vorton." "Kian?" "Atendu", murmuretis sinjorino Odincov. Sxiaj okuloj haltis sur Bazarov; sxajnis, ke sxi atente rigardas lin. Li trapasxis la cxambron, poste subite proksimigxis al sxi, rapide diris "adiaux", premis sxian manon tiel, ke sxi preskaux ekkriis, kaj eliris. Sxi levis siajn kungluigxintajn fingrojn al la lipoj, blovis sur ilin, kaj rapide salte levigxinte de la segxo, sin direktis per rapidaj pasxoj al la pordo, kvazaux dezirante revoki Eugenon... La cxambristino eniris kun karafo sur argxenta pleto. Sinjorino Odincov haltis, ordonis al sxi foriri, ree sidigxis kaj komencis mediti. Sxia harligo malligigxis kaj falis sur sxian sxultron, kvazaux nigra serpento. La lampo longe ankoraux brilis en la cxambro de Anna Sergeevna kaj longe sxi restis senmova, kondukante de tempo al tempo la fingrojn sur la manoj, kiujn delikate mordetis la nokta malvarmo. Post du horoj Bazarov revenis en sian dormocxambron kun sxuoj, malsekaj de la roso, kun senordaj haroj kaj malgaja mieno. Li trovis Arkadion cxe la skribotablo, kun libro en la manoj, kun surtuto, butonumita gxis la mentono. "Vi ne dormas ankoraux?" diris li preskaux kun bedauxro. "Vi longe restis hodiaux cxe Anna Sergeevna", diris Arkadio, ne respondante lian demandon. "Jes, mi restis kun sxi la tutan tempon, kiam vi kun Katerino Sergeevna ludis la fortepianon." "Mi ne ludis..." komencis Arkadio kaj eksilentis. Li sentis, ke larmoj alfluas al liaj okuloj, kaj li ne volis plori antaux sia mokema amiko. Cxapitro XVIII En la sekvinta tago, kiam sinjorino Odincov aperis por la teo, Bazarov longe sidis klinita super sia taso kaj subite ekrigardis sxin... Sxi sin turnis al li, kvazaux li pusxis sxin, kaj al li sxajnis, ke sxia vizagxo iom paligxis dum la nokto. Sxi baldaux foriris en sian cxambron kaj revenis nur por la matenmangxo. De la mateno la vetero estis pluva, ne eble estis promeni. La tuta societo kunvenis por legi. Arkadio prenis la lastan numeron de revuo kaj komencis legi. La princidino, laux sia kutimo, esprimis sur sia vizagxo miron, kvazaux li farus ion nekonvenan, poste sxi kolere rigardis lin; sed li tute ne turnis atenton al sxi. "Eugeno Vasilicx", ekparolis Anna Sergeevna, "ni iru en mian cxambron... Mi volas demandi vin... Vi rekomendis al mi hieraux lernolibron..." Sxi levigxis kaj sin direktis al la pordo. La princidino rigardis cxirkauxe kun tia mieno, kvazaux sxi dezirus diri: "Rigardu, rigardu, kiel mi miras!" kaj ree turnis siajn okulojn al Arkadio, sed li plilauxtigis la vocxon kaj intersxangxinte rigardon kun Katja, apud kiu li sidis, dauxrigis la legadon. Sinjorino Odincov per rapidaj pasxoj atingis sian kabineton. Bazarov rapide sekvis sxin, ne levante la okulojn kaj nur kaptante per la oreloj la siblon kaj murmureton de la silka vesto, glitanta antaux li. Sinjorino Odincov sidigxis sur la sama segxo, sur kiu sxi sidis hieraux. Ankaux Bazarov okupis sian hierauxan lokon. "Kia estas la titolo de la libro?" komencis sxi post mallonga silento. "Pelouse et Fremy: Notions generales..." respondis Bazarov. "Mi povas ankaux rekomendi al vi: Ganot. Traite elementaire de physique experimentale (elementa lernolibro pri eksperimenta fiziko). En la lasta verko la desegnajxoj estas pli klaraj kaj entute la lernolibro.. "Eugeno Vasilicx, pardonu al mi. Sed mi invitis vin tien ne por paroli kun vi pri lernolibroj. Mi dezirus rekomenci nian hierauxan interparolon. Vi foriris tiel subite... Vi ne enuos?" "Mi estas al via dispono, Anna Sergeevna. Sed pri kio ni parolis hieraux?" Sinjorino Odincov jxetis oblikvan rigardon al Bazarov. "Mi parolis kun vi, se mi ne eraras, pri la felicxo. Mi rakontis al vi pri mi mem. Cxar mi diris la vorton felicxo, mi devas fari unu demandon: kial, kiam ni gxuas, ekzemple, muzikon, belan vesperon, interparolon kun simpatiaj homoj, kial cxio cxi sxajnas al ni pli aludo al iu senlima, ie ekzistanta felicxo, ol vera felicxo, felicxo, kiun ni mem gxuas? Au eble vi sentas nenion similan?" "Vi konas la proverbon: Tie estas bone, kie ni ne estas", respondis Bazarov, "cetere, vi mem diris hieraux, ke vi ne estas kontentigita. Kaj efektive, tiaj pensoj neniam venas en mian kapon." "Eble ili sxajnas al vi ridindaj?" "Ne, sed ili ne venas en mian kapon." "Cxu vere? Mi tre dezirus scii, pri kio vi pensas?" "Kiel? Mi vin ne komprenas." "Auskultu, jam antaux longe mi deziris malkasxe interparoli kun vi. Superflue estus diri al vi, ke vi ne estas ordinara homo - vi mem scias tion. - Vi estas ankoraux juna; la tuta vivo, estas ankoraux antaux vi. Al kio vi vin preparas? Kia estonteco atendas vin? Kia estas la celo. al kiu vi iras? Kion vi havas sur la fundo de via koro? Unuvorte, kiu vi estas, kio vi estas?" "Vi mirigas min, Anna Sergeevna. Vi scias, ke mi min okupas per la natursciencoj kaj kiu mi estas..." "Jes. Kiu vi estas?" "Mi jam diris al vi, ke mi estas estonta distrikta kuracisto." Anna Sergeevna faris senpaciencan movon. "Kial vi diras tion? Vi mem ne kredas al tio. Arkadio povus tiel respondi al mi, ne vi." "Sed per kio, mia amiko..." "Cxesu! Cxu estas eble, ke vin kontentigas tiel modesta agado? Cxu vi mem ne asertas cxiam, ke la medicino ne ekzistas por vi? Vi, kun via ambicio, distrikta kuracisto! Vi tiamaniere respondas al mi, por vin liberigi de mia scivolo, cxar vi havas neniom. da konfido al mi. Tamen Eugeno Vasilicx, kredu al mi, mi povus kompreni vin: mi mem estis malricxa kaj ambicia, kiel vi; mi trairis eble samajn provojn, kiel vi." "Cxio cxi estas tre bela, Anna Sergeevna, sed vi pardonu al mi, mi entute ne havas kutimon fari konfidenciojn: inter vi kaj mi estas tia interspaco..." "Kia interspaco? Vi ree diros al mi, ke mi estas aristokratino? Lasu tion, Eugeno Vasilicx. Sxajnas, ke mi pruvis al vi..." "Kaj krom tio", interrompis Bazarov, "mi ne komprenas la plezuron paroli kaj pensi pri la estonteco, kiu plejparte ne dependas de ni. Se aperos okazo fari ion, tre bone; se ne, oni almenaux estos kontenta, ke oni antauxe ne vane babilis." "Vi nomas amikan interparolon babilo... Au eble vi min, kiel virinon, ne trovas inda de via konfido? Vi ja malestimas nin cxiujn." "Vin mi ne malestimas, Anna Sergeevna, vi tion scias." "Ne, mi scias nenion..., sed ni supozu, ke estas tiel. Mi komprenas, ke vi ne deziras paroli pri via estonta agado; sed tio, kio okazas nun en vi..." "Okazas!" ripetis Bazarov, "cxu mi estas regno aux societo? En cxiu okazo, tio tute ne estas interesa. Cetere, cxu ni cxiam povas lauxte diri cxion, kio en ni 'okazas'." "Vere mi ne scias, kial oni ne povus diri cxion, kion oni havas en la koro." "Vi povas?" demandis Bazarov. "Mi povas", respondis Anna Sergeevna post mallonga sxanceligxo. Bazarov klinis la kapon. "Vi estas pli felicxa ol mi." Anna Sergeevna demande rigardis lin. "Vi povas aserti, kion vi volas", dauxrigis sxi, "tamen io diras al mi, ke ne vane ni renkontis unu la alian, ke ni estos bonaj amikoj. Mi estas certa, ke via - mi ne scias, kiel gxin nomi - ke via rigideco, via manko de konfido fine malaperos." "Kaj vi rimarkis en mi rigidecon... kaj mankon de konfido, kiel vi nomis tion?" "Jes." "Kaj vi dezirus koni la kauxzon de cxi tiu rigideco, vi dezirus scii, kio okazas en mi?" "Jes", ripetis sinjorino Odincov kun la timo, kiun sxi ankoraux ne komprenis. "Kaj vi ne koleros kontraux mi?" "Ne." "Ne?" Bazarov staris, turninte al sxi la dorson. "Do sciu, ke mi amas vin malsagxe, freneze... Jen kion vi atingis." Anna Sergeevna etendis antauxen ambaux manojn. Bazarov apogis la frunton sur la fenestra vitro. Li sufokigxis; lia tuta korpo videble tremis. Sed tio ne estis la tremo de junula timo, ne la dolcxa teruro de la unua konfeso ekregis lin: tio estis la pasio, kiu bolis en li, forta kaj peza pasio, simila al la malico kaj eble parenca kun sxi... Sinjorino Odincov eksentis samtempe timon kaj kompaton al li. "Eugeno Vasilicx", diris sxi kaj nevola karesemo eksonis en sxia vocxo. Li sin turnis rapide, jxetis sur sxin mangxegantan rigardon kaj kaptinte ambaux sxiajn manojn, subite altiris sxin al sia brusto. Sxi ne tuj liberigis sin de lia cxirkauxpreno; sed post unu momento sxi jam staris malproksime en angulo kaj rigardis de tie Eugenon. Li sin jxetis al sxi... "Vi ne komprenis min", murmuretis sxi rapide kun teruro. Sxajnis, ke ankoraux unu lia pasxo, kaj sxi ekkrius... Bazarov mordis la lipojn kaj foriris. Post duonhoro, cxambristino transdonis al Anna Sergeevna karteton de Bazarov; gxi konsistis el unu sola linio: "Cxu mi devas forveturi hodiaux aux cxu mi povas resti gxis morgaux?" Sinjorino Odincov respondis: "Kial forveturi? Mi ne komprenis vin, vi ne komprenis min", kaj sxi diris al si: "Ankaux min mem mi ne komprenis." Sxi ne montris sin antaux la tagmangxo kaj sencxese pasxis en la cxambro de unu ekstremo en la alian, metinte la manojn sur la dorso, de tempo al tempo haltante jen antaux la fenestro, jen antaux la spegulo kaj malrapide frotante per naztuko la kolon, sur kiu sxi sentis varmegan makulon. Sxi demandis sin, kio devigis sxin peni akiri la malkasxan konfeson de Bazarov, kaj cxu sxi ne suspektis ion... "Mi estas kulpa", diris sxi vocxe, "sed mi ne povis tion antauxvidi." Sxi meditis kaj rugxigxis, rememorante la preskaux bestan vizagxon de Bazarov, kiam li sin jxetis al sxi... "Au?" diris sxi vocxe, kaj haltis, skuante la buklojn... Sxi ekvidis sin en la spegulo; sxia kapo, posten klinita, kun mistera rideto sur la duonfermitaj, duonmalfermitaj okuloj kaj lipoj, sxajne, diris al sxi en tiu cxi momento ion, pro kio sxi mem ektremis... "Ne", decidis sxi fine. "Dio scias, kien tio alkondukus; oni ne povas sxerci kun tio; tamen la trankvileco estas la plej bona afero en la mondo." Sxia trankvileco ne estis skuita; sed sxi malgxojigxis kaj ecx versxis kelke da larmoj, mem ne sciante kial; certe ne la ricevita ofendo estis la kauxzo. Sxi ne sentis sin ofendita; gxustadire sxi sentis sin kulpa. Sub la influo de diversaj malklaraj sentoj de la konscio pri la pasanta vivo, de deziro de io nova, sxi devigis sin iri gxis certa limo, devigis sin rigardi trans gxin kaj ekvidis tie ecx ne senfundajxon, sed malplenon... aux abomenajxon. Cxapitro XIX Kiel ajn sciis sin regi sinjorino Odincov kaj estis super cxiuj supersticxoj, tamen sxi sentis sin iom konfuzita, kiam sxi aperis en la mangxocxambro, por la tagmangxo. Cetere, sxi pasis suficxe felicxe. Porfir Platonovicx venis, rakontis diversajn anekdotojn; li jxus revenis el la urbo. Interalie li alportis la novajxon, ke la guberniestro Burdalu ordonis al siaj oficistoj por specialaj komisioj, porti spronojn, por la okazo, se li sendos ilin ien sur cxevalo, por pli da rapideco. Arkadio duonvocxe diskutis kun Katja kaj diplomate servis al la princidino. Bazarov obstine kaj malgaje silentis. Sinjorino Odincov du, tri fojojn rekte, ne kasxe ekrigardis lian vizagxon, severan kaj galan, kun mallevitaj okuloj, kun esprimo de malestima decidemo en cxiu trajto, kaj sxi pensis: Ne... ne... ne... Post la tagmangxo sxi iris kun la tuta societo en la gxardenon. Rimarkinte, ke Bazarov deziras paroli kun sxi, sxi flankiris kelke da pasxoj kaj haltis. Li proksimigxis al sxi kaj ne levante la okulojn, diris per surda vocxo: "Mi devas peti vian pardonon, Anna Sergeevna. Vi ne povas ne koleri kontraux mi." "Ne, mi ne koleras kontraux vi, Eugeno Vasilicx", respondis sinjorino Odincov, "sed mi estas cxagrenita..." "Tiom pli malbone. En cxiu okazo, mi estas suficxe punita. Mia situacio, vi certe konsentas, estas plej malsagxa. Vi skribis al mi: 'kial forveturi?' Sed mi ne povas kaj ne volas resti. Morgaux mi ne estos plu cxi tie." "Eugeno Vasilicx, kial vi..." "Kial mi forveturas?" "Ne, ne tion mi volis diri." "La tempo pasinta ne revenas, Anna Sergeevna... pli frue aux malpli frue tio devus okazi. Do, mi devas forveturi... Mi komprenas nur unu kondicxon, je kiu mi povus resti; sed gxi neniam plenumigxos. Vi ja pardonu mian bravacxon, vi ja ne amas min kaj neniam ekamos?" La okuloj de Bazarov ekbrilis dum unu momento sub liaj nigraj brovoj. Anna Sergeevna ne respondis al li. Mi timas cxi tiun homon, trakuris tra sxia kapo. "Adiaux", diris Bazarov, kvazaux divenante sxian penson, kaj ekiris al la domo. Anna Sergeevna malrapide sekvis lin kaj alvokinte Katjan, prenis sxian brakon sub sian. Sxi ne forlasis sxin antaux la vespero. Sxi ne partoprenis en la kartludo kaj ofte ridis, kio tute ne akordigxis kun sxia pala kaj konfuzita vizagxo. Arkadio komprenis nenion kaj observis sxin, kiel tion faras cxiuj junuloj, tio estas sencxese demandis sin: "Kion tio signifas?" Bazarov sin sxlosis en sia cxambro, sed por la teo li revenis. Anna Sergeevna deziris diri al li bonan vorton, sed sxi ne sciis plu, kiel ekparoli al li... Neatendita cirkonstanco savis sxin el la embaraso: oni anoncis la viziton de Sitnikov. Malfacile estas esprimi per vortoj, kiel la juna progresulo enkuris en la cxambron, kvazaux koturno. Decidinte, kun sia kutima trudemo, veturi en la bienon al la virino, kiun li apenaux konis, kiu neniam lin invitis, sed cxe kiu, laux la kolektitaj de li sciigoj, gastis tiel inteligentaj kaj proksimaj homoj, li tamen tremis gxis la medolo de l' ostoj kaj anstataux diri la antauxe preparitajn senkulpigxojn kaj salutojn, li balbutis ian sensencajxon, ke Eudoksio Kuksxin sendis lin por ekscii pri la farto de Anna Sergeevna, kaj ke Arkadio, ankaux cxiam parolis pri sxi kun plej grandaj lauxdoj... Cxe tiuj cxi vortoj li implikigxis kaj tiel konfuzigxis, ke li okupis lokon sur sia propra cxapelo. Tamen, cxar neniu forpelis lin kaj Anna Sergeevna ecx prezentis lin al la fratino kaj princidino, li baldaux retrovis la egalpezon kaj komencis babili. La apero de homa malsagxo estas ofte utila en la vivo: gxi liberigas la kordojn, tro forte strecxitajn, senebriigas la memfidajn aux memforgesajn sentojn, rememorigante al ili ilian proksiman parencecon kun ili. Kun la apero de Sitnikov cxio farigxis pli ordinara kaj simpla; cxiuj ecx vespermangxis pli abunde kaj disiris vespere duonhoron pli frue ol ordinare. "Mi povas nun ripeti al vi", diris, kusxante en la lito, Arkadio al Bazarov, kiu ankaux senvestigis sin: "Kial vi estas tiel malgxoja? Sendube, vi plenumis ian sanktan devon?" De iom da tempo inter la junuloj regis la pseudo-indiferenta mokado, kiu cxiam estas signo de sekreta nekontenteco aux de neesprimitaj suspektoj. "Morgaux mi veturos al la patro", diris Bazarov. Arkadio, levigxis kaj sin apogis sur la kubuto. "A!" respondis li. "Kaj tial vi estas tiel malgxoja?" Bazarov oscedis. "Kiu multe scias, rapide maljunigxas." "Kaj Anna Sergeevna?" dauxrigis Arkadio. "Anna Sergeevna? Kio?" "Mi volis diri: cxu sxi permesos al vi forveturi?" "Mi ne estas dungita de sxi." Arkadio ekmeditis. Bazarov kusxigxis kaj turnis la vizagxon al la muro. Pasis kelke da silentaj minutoj. "Eugeno!" ekkriis subite Arkadio. "Kio?" "Mi veturos morgaux kun vi." Bazarov respondis nenion. "Sed mi veturos hejmen", dauxrigis Arkadio. "Ni veturos kune gxis la kolonio de Koklov, kaj tie vi prenos cxevalojn de Fedot. Mi kun plezuro konigxus kun viaj gepatroj, sed mi ne volas gxeni ilin kaj vin. Vi ja poste revenos al ni!" "Mi lasis cxe vi miajn pakajxojn", respondis Bazarov, ne turnante sin. Li ne demandis min, kial mi forveturos? Kaj tiel subite, kiel li, pensis Arkadio. Vere, kial mi forveturos, kial li forveturas? dauxrigis li siajn meditojn. Li ne povis respondi kontentige siajn demandojn, kaj lian koron plenigis io maldolcxa. Li sentis, ke malfacile estos por li forlasi la vivon, al kiu li tiel kutimis; sed resti sola estus iel strange. Io okazis inter ili - parolis li al si mem - por kio mi restos plantita antaux sxi post lia forveturo? Mi definitive tedos sxin, perdos la lastan sxaton. Li komencis imagi sinjorinon Odincov, sed poste aliaj trajtoj iom post iom kovris la belan vizagxon de la juna vidvino. "Katja... domagxe!...", murmuretis Arkadio al la kuseno, sur kiun jam falis larmo... Per subita movo li levis la kapon kaj lauxte diris: "Por kia diablo cxi tiu malsagxulo Sitnikov venis cxi tien?" Bazarov unue sin ekmovis sur la litajxo, kaj poste diris: "Vi, mia kara, estas ankoraux malsagxa, kiel mi vidas. Por mi, komprenu tion, por mi estas necesaj tiaj malsagxuloj. Ne la dioj ja bakas la potojn." Eh, eh!... pensis Arkadio kaj la unuan fojon sin prezentis antaux li por unu minuto la senfundeco de la memamo de Bazarov. "Ni do estas dioj, vi kaj mi? tio estas - vi estas dio, kaj mi eble malsagxulo?" "Jes", konsentis malgaje Bazarov, "vi estas ankoraux malsagxa." Sinjorino Odincov ne montris grandan miron, kiam en la sekvinta tago Arkadio diris al sxi, ke li forveturos kun Bazarov; sxi sxajnis distrita kaj laca. Katja silente kaj serioze rigardis lin, la princidino ecx faris la signon de la kruco sub sia sxalo, tiel, ke li ne povis tion ne rimarki, kaj Sitnikov estis tute konsternita. Li jxus malsupreniris por la matenmangxo en eleganta, tiun cxi fojon ne slavofila kostumo; en la antauxtago li mirigis la serviston, kiu devis zorgi pri li, per la multeco de sia tolajxo, kaj subite liaj kamaradoj forlasas lin! Momenton li saltetis, kiel cxasata leporo de la rando de arbaro, kaj subite, preskaux kun teruro, preskaux kun krio, anoncis, ke ankaux li intencas forveturi. "Mi havas tre komfortan kalesxon", aldonis la malfelicxa juna homo, sin turnante al Arkadio, "mi povas veturigi vin, kaj Eugeno Vasilicx prenos vian tarantason; tiamaniere ecx estos pli oportune". "Sed, sinjoro, mi petas vin... nia bieno tute ne estas sur via vojo kaj malproksime." "Ne grave, ne grave; mi havas multe da tempo kaj aferoj alvokas min tien." "Brandaj aferoj!" demandis Arkadio, per tro malestima tono. Sed Sitnikov estis tiel malespera, ke kontraux sia kutimo li ecx ne ekridis. "Mi certigas vin, ke mia kalesxo estas tre komforta", balbutis li, "estos suficxe da loko por cxiuj." "Ne cxagrenu sinjoron Sitnikov per rifuzo", diris Anna Sergeevna. Arkadio ekrigardis sxin kaj profunde klinis la kapon. La gastoj forveturis post la matenmangxo. Adiauxante Eugenon, sinjorino Odincov etendis al li la manon kaj diris: "Gxis revido, cxu ne vere!" "Kiel vi ordonas", respondis Bazarov. "En tia okazo, ni revidos unu la alian." Arkadio la unua eliris sur la peronon kaj okupis lokon en la kalesxo de Sitnikov. La administranto de la domo plenrespekte helpis lin eniri, kaj li, li volonte lin batus aux plorus. Bazarov sidigxis en la tarantason. Atinginte la kolonion de Koklov, Arkadio atendis, gxis kiam la gastejmastro Fedot jungis cxevalojn, kaj proksimigxinte al la tarantaso, kun ordinara rideto, diris al Bazarov: "Eugeno, prenu min kun vi; mi volas veturi al vi." "Sidigxu", respondis Bazarov tra la dentoj. Sitnikov, kiu pasxis cxirkaux la radoj de sia kalesxo, vigle fajfante, largxe malfermis la busxon, auxdante cxi tiujn vortojn. Arkadio kun malvarma sango prenis siajn pakajxojn el lia kalesxo, sidigxis apud Bazarov kaj gxentile salutinte sian antauxan kamaradon de la vojagxo, ekkriis: "Antauxen!" La tarantaso ekruligxis kaj baldaux malaperis el la vido... Sitnikov, definitive konfuzita, rigardis sian kocxeron, sed tiu ludis per la vipo super la vosto de la flanka cxevalo. Tiam Sitnikov saltis en la kalesxon kaj tondre kriante al du preterpasantaj kamparanoj: "Surmetu la cxapojn, malsagxuloj!" ektrotis en la urbon, kiun li atingis tre malfrue. En la sekvinta tago, cxe frauxlino Kuksxin, li akre insultis la du "abomenajn fierulojn kaj malgxentilulojn." Sidigxante en la tarantaso apud Bazarov, Arkadio, forte premis lian manon kaj longe diris nenion. Sxajnis, ke Bazarov komprenas la manpremon kaj la silenton kaj estis danka por ili. La lastan nokton li tute ne dormis, li ne fumis, preskaux nenion mangxis jam dum kelke da tagoj. Malgaje kaj akre desegnigxis lia malgrasigxinta profilo sub lia profunde metita cxapo. "Amiko", diris li fine, "donu al mi cigaron... Rigardu, cxu mia lango estas flava?" "Flava", respondis Arkadio. "Jes... kaj la cigaro ne sxajnas al mi bongusta. La masxino ne estas en ordo." "Vi, efektive, sxangxigxis en la lasta tempo", rimarkis Arkadio. "Ne grave! Mia bona farto revenos. Nur unu afero cxagrenas min: mia patrino estas tre karesema kaj sentema. Se oni ne plenplenigas sian ventron kaj ne mangxas dek fojojn cxiutage, sxi ploras pro cxagreno. Mia patro ne estas tia, la vivo kribris lin pli ol unu fojon. Ne, mi ne povas fumi", aldonis li kaj jxetis la cigaron en la polvon de la vojo. "Gxis via bieno estas dudek kvin verstoj?" demandis Arkadio. "Dudek kvin. Cetere, demandu cxi tiun sagxulon." Li montris la kamparanon sur la kondukbenko, laboriston de Fedot. Sed la sagxulo respondis: "Kiu povas scii, la verstoj ne estas mezuritaj cxi tie", kaj komencis duonvocxe insulti la mezan cxevalon pro tio, ke gxi sencxese skuis la kapon. "Jes, jes", ekparolis Bazarov, "Jen estas leciono por vi, mia juna amiko, instrua ekzemplo! La diablo scias, kia sensencajxo! Cxiu homo pendas sur fadeno, cxiuminute povas malfermigi sub li senfundajxo, kaj li mem elpensas por si diversajn malagrablajxon, venenas sian vivon." "Kion vi aludas?" demandis Arkadio. "Mi aludas nenion, mi diras sen aludoj, ke ni ambaux, vi kaj mi, kondutis tre malsagxe. Por kio babili pro tio? Mi rimarkis jam en la kliniko: kiu koleras kontraux sia doloro, tiu certe gxin venkos." "Mi ne tute komprenas vin", diris Arkadio, "sxajnas, ke vi ne havas kauxzon plendi." "Se vi ne tute komprenas min, jen kion mi komunikos al vi: laux mia opinio pli bone estas pisti sxtonojn sur sxoseo, ol permesi al virino ekregi ecx pinton de fingro. Cxio cxi estas..." Bazarov volis diri sian amatan vorton "romantismo", sed li haltigis sin kaj diris: "sensencajxo." "Vi nun ne kredos al mi, sed mi ripetas al vi: ni trovis virinan societon, kaj al ni estis agrable; sed forlasi tian societon estas kvazaux en varmega tago versxi sur sin malvarman akvon. La viro ne havas tempon por sin okupi per tiaj bagateloj; la viro devas esti kruela, proklamas tre sagxa hispana proverbo. Jen vi ekzemple", aldonis li, sin turnante al la kamparano sur la kondukbenko, "vi, sagxulo, cxu vi havas edzinon?" La kamparano montris al la junuloj sian platan vizagxon kun malklaraj okuloj. "Edzinon? Mi havas. Kial ne havi?" "Vi batas sxin?" "La edzinon? Cxiel okazas. Sen motivo mi ne batas sxin." "Perfekte. Kaj sxi, cxu sxi batas vin?" "Kian vorton vi diris, sinjoro! Vi amas sxerci..." Estis evidente, ke li sentas sin ofendita. "Cxu vi auxdas, Arkadio Nikolaicx! Kaj nin oni batis... jen kio signifas esti civilizitaj homoj." Arkadio nenature ekridis, Bazarov sin deturnis kaj dum la tuta vojagxo ne diris ecx unu vorton. La dudek kvin verstoj sxajnis al Arkadio plenaj kvindek. Sed jen sur la deklivo de altajxo sin montris fine la malgranda kamparo, kie logxis la gepatroj de Bazarov... Proksime, en juna betula arbaro staris nobela domo kun pajla tegmento. Cxe la unua kabano staris du kamparanoj en cxapoj kaj insultis unu alian. "Vi estas granda porko", diris unu, "kaj pli malsagxa ol porkido." "Kaj via edzino estas sorcxistino", respondis la alia. "Laux la sengxeneco de ilia konduto", rimarkigis Bazarov al Arkadio, "kaj laux la viveco de la esprimoj vi povas jugxi, ke la kamparanoj de mia patro ne estas tro premataj. Jen li mem eliras el sia domo. Sendube li auxdis la sonorilon. Tio estas li, li, mi rekonas lian figuron. Eh, eh, kiel li grizigxis, kompatinda." Cxapitro XX Bazarov sin klinis el la tarantaso. Arkadio etendis la kapon de post la dorso de sia amiko kaj ekvidis antaux la domo altan, malgrasan homon, kun iom senorde starantaj haroj kaj kun maldika agla nazo. Li estis vestita per malnova militista surtuto ne butonumita. Li staris, dismetinte la piedojn, fumis longan pipon kaj fermetis la okulojn, por sin gardi kontraux la suna lumo. La cxevaloj haltis. "Fine vi estas", diris la patro de Bazarov, ne cxesante fumi, kvankam la tubo de la pipo dancis inter liaj fingroj. "Eliru, eliru, venu en mian cxirkauxprenon!" Li komencis kisi la filon. "Enjuga, Enjuga", eksonis tremanta virina vocxo. La pordo largxe malfermigxis, kaj sur la sojlo aperis rondeta, malalta maljunulino, en blanka kufo kaj mallonga multkolora kaftano. Sxi ekkriis, sxanceligxis kaj certe falus, se Bazarov ne subtenus sxin. Sxiaj rondetaj manoj tuj cxirkauxprenis lian kolon, sxia kapo sin alpremis al lia brusto, kaj cxio eksilentis. Oni auxdis nur sxian interrompatan ploron. La maljuna Bazarov profunde spiris kaj pli forte palpebrumis. "Nu, suficxe, suficxe, Ariga! Cxesu", diris li, intersxangxinte rigardon kun Arkadio, kiu staris senmove cxe la tarantaso, dum la kamparano sur la kondukbenko ecx sin deturnis. "Tio estas superflua! cxesu, mi petas vin." "Ah, Vasilij Ivanovicx", murmuretis la maljunulino, "jen fine ni havas lin, kolombeton, Enjugan cxe ni", kaj ne cxesante lin cxirkauxpreni, sxi forigis de Bazarov sian malsekan pro la larmoj, sulkigxintan kaj ridetantan vizagxon, ekrigardis lin per felicxaj kaj kornikaj okuloj, kaj ree sin alpremis al li. "Sendube, cxio cxi estas natura", diris Vasilij Ivanovicx, "sed ni iru prefere en la cxambron. Kun Eugeno venis gasto. Pardonu", aldonis li, sin turnante al Arkadio kun malgranda riverenco. "vi komprenas, la virina malforteco; la koro de la patrino..." Li mem estis tiel kortusxita, ke liaj lipoj, brovoj kaj mentono tremis..., sed li rimarkeble penis venki sin kaj ecx sxajnis indiferenta. Arkadio sin klinis. "Vere, patrino, ni iru", diris Bazarov kaj kondukis en la domon la senfortigxintan maljunulinon. Sidiginte sxin en komforta apogsegxo, li ankoraux unu fojon rapide kisis la patron kaj prezentis al li Arkadion. "Mi kore gxojas", diris Vasilij Ivanovicx, "sed ne estu postulema; cxe mi cxio estas arangxita simple, militiste. Arina Vlasievna, trankviligxu, mi petas vin, kia manko de kuragxo! La gasto havas malbonan opinion pri vi." "Kara sinjoro", diris la maljunulino tra la larmoj, "mi ne havas la honoron koni vian nomon kaj tiun de via patro..." "Arkadio Nikolaicx", grave, duonvocxe diris Vasilij Ivanovicx. "Pardonu min, malsagxan." La maljunulino visxis la nazon kaj poste, klinante la kapon dekstren kaj maldekstren, ankaux la okulojn unu post la alia. "Pardonu min. Mi ja pensis, ke mi mortos, ne revidinte mian ko... o... o... lombeton..." "Kaj jen vi revidis, sinjorino", interrompis Vasilij Ivanovicx. "Janjuga", li sin turnis al nudpieda knabino dektrijara en bele rugxa katuna vesto, time rigardanta tra la pordo, "alportu al la mastrino glason da akvo, sur pleto, vi komprenas? Kaj vin, sinjoroj", aldonis li kun ia malnovmoda jovialeco, "permesu al mi inviti en la kabineton de la veterano." "Almenaux unu fojon permesu cxirkauxpreni vin, Enjuga", gxemis Arina Vlasievna. Bazarov sin klinis al sxi. "Kia belulo vi farigxis!" "Belulo, ne belulo", rimarkis Vasilij Ivanovicx, "sed viro, kiel oni diras, hommfe (devas esti: homme fait = sinfarita homo (kripligita francajxo)). Kaj nun mi esperas, Arina Viasievna ke, satiginte vian patrinan koron, vi zorgos pri la satigo de viaj gastoj, cxar kiel vi scias, oni ne nutras najtingalon per fabeloj." La maljunulino levigxis de la segxo. "Tuj, Vasilij Ivanovicx, la tablo estos preta; mi mem kuros en la kuirejon kaj ordonos boligi la samovaron; cxio estos preta, cxio. Dum tri jaroj ja mi ne vidis lin, ne nutris, ne donis al li trinki; tio estas io!" "Bone, mastrino, zorgu, ne senhonorigu vin; kaj vi, sinjoroj, mi petas, sekvu min. Jen Timofeicx venis saluti vin, Eugeno. Ankaux li gxojas, maljuna amiko. Cxu ne vere? Vi gxojas, maljuna amiko? Sinjoroj, mi petas sekvu min." Vasilij Ivanovicx kun grava mieno iris antauxen, trenante la malnovajn pantoflojn, kiuj klakis sur la planko. Tuta lia malgranda domo konsistis el ses etaj cxambroj. Unu el ili, tiu, en kiun li kondukis la gastojn, estis nomata kabineto. Dikpieda tablo, sxargxita per paperoj, nigrigxintaj pro la malnova polvo, kvazaux fumajxitaj, okupis la tutan spacon inter du fenestroj; sur la muroj pendis turkaj pafiloj, kozakaj vipoj, du geografiaj kartoj, anatomiaj desegnajxoj, portreto de Hufeland, monogramo, plektita el haroj en nigra kadro kaj diplomo sub vitro; leda kaj dissxirita sofo staris inter du grandegaj sxrankoj el betulo; sur la bretoj senorde premis unu alian libroj, skatoloj, pajlosxtopitaj birdoj, boteletoj; en angulo staris rompita elektra masxino. "Mi avertis vin, mia kara vizitanto", komencis Vasilij Ivanovicx, "ke ni vivas cxi tie, kvazaux en bivako..." "Lasu la senkulpigojn!" interrompis Bazarov, "Kirsanov tre bone scias, ke via domo ne estas palaco kaj ke ni ne estas Krezusoj. Kie ni lokos lin, jen estas la demando!" "Trankviligxu, Eugeno; en la flanka domo mi havas bonegan cxambron; estos tre komforte tie por via amiko." "Vi do konstruis flankan domon en mia foresto?" "Jes, jes; tie, kie estas la vaporbanejo", sin miksis Timofeicx en la interparolon. "Tio estas najbare de la banejo", rapide klarigis Vasilij Ivanovicx. "Cetere, nun estas somero... Mi tuj kuros tien por doni ordonojn; kaj vi, Timofeicx, dume enportu la pakajxojn de l' sinjoroj. Al vi, Eugeno, mi donos, kompreneble, mian kabineton. Suum cuique" (Al cxiu la sian). "Jen kia estas mia patro! Komika maljunulo kaj tre bona", aldonis Bazarov, tuj kiam Vasilij Ivanovicx foriris. "Sama strangulo, kia via patro, sed de alia speco. Li babilas iom tro multe." "Ankaux via patrino, sxajnas, estas bonega virino", rimarkis Arkadio. "Jes, senruza kreajxo. Vi vidos, kian tagmangxon sxi donos al ni." "Hodiaux oni ne atendis vin, ni ne havas viandon", diris Timofeicx, kiu jxus alportis la kofron de Bazarov. "Ankaux sen viando ni estos sataj; el nenio oni povas fari nenion. La malricxeco ne estas malvirto." "Kiom da kamparanoj havas via patro?" demandis Arkadio. "La bieno apartenas ne al li, sed al mia patrino; dek kvin kamparanoj, se mi bone memoras." "Dudek kvin, ne malpli", diris Timofeicx kun ofendita mieno. Eksonis klakado de pantofloj, kaj ree aperis Vasilij Ivanovicx. "Post kelke da minutoj via cxambro estos preta por akcepti vin", ekkriis li solene, "Arkadio... Nikolaicx, tia, sxajnas, estas via honorinda nomo? Kaj jen via servanto", aldonis li, montrante knabon, kiu eniris kun li; la knabo estis mallonge razita, portis bluan jakon, truitan cxe la kubutoj kaj botojn, kiuj ne apartenis al li. "Oni nomas lin Fedka. Mi ree ripetas, kvankam mia filo malpermesas: ne estu postulema. Cetere, la pipon li scias plenigi. Vi ja fumas?" "Mi fumas ordinare cigarojn", respondis Arkadio. "Kaj vi agas tre prudente. Ankaux mi donas la preferon al la cigaroj, sed en nia regiono, malproksima de la cxefurbo, estas tre malfacile ricevi ilin." "Cxesu kanti Lazaron", ree interrompis Bazarov. "Sidigxu prefere jen cxi tie sur la sofo kaj permesu, ke mi vin rigardu." Vasilij Ivanovicx ekridis kaj sidigxis. Li forte similis sian filon, nur lia frunto estis pli malalta kaj pli mallargxa, la busxo iom pli largxa kaj li sencxese sin movis, levis la sxultrojn, kvazaux la vesxto gxenus lin sub la akseloj, palpebrumis, tusetis kaj movis la fingrojn, dum lia filo montris cxiam senzorgan senmovecon. "Kanti Lazaron!" ripetis Vasilij Ivanovicx. "Vi, Eugeno, ne pensu, ke mi volas veki kompaton de la gasto; jen en kia dezerto ni logxas. Mi, kontrauxe, opinias, ke por pensanta homo ne ekzistas dezerto. Mi almenaux penas, kiel oni diras, ne esti kovrita de la musko, ne resti malantauxe de la jarcento." Vasilij Ivanovicx prenis el la posxo novan flavan fulardon - li trovis tempon por kunpreni gxin, kurante en la cxambron de Arkadio - kaj dauxrigis, svingante gxin en la aero: "Mi ne parolos, ekzemple, pri tio, ke mi liberigis miajn kamparanojn kaj cedis al ili la duonon de mia tero, ne sen grandaj oferoj de mia flanko. Mi opinias tion mia devo, la prudento mem ordonas en cxi tiu okazo, kvankam la aliaj bienuloj tute ne pensas pri tio: mi parolas pri la sciencoj, pri la sininstruo." "Jes; jen mi vidas, ke vi havas la "Amikon de la sano" por la jaro 1855a", rimarkis Bazarov. "Malnova kamarado kompleze sendas gxin al mi", rapide respondis Vasilij Ivanovicx; "sed al ni, ekzemple, ankaux la frenologio ne estas fremda", aldonis li, sin turnante, cetere, precipe al Arkadio kaj montrante sur la sxranko malgrandan gipsan kapon, dividitan en numeritajn kvarangulojn, ja nomoj de Scxinlein, de Rademacxer ne estas nekonataj de ni." "Cxu oni kredas ankoraux je Rademacxer en via gubernio?" demandis Bazarov. Vasilij Ivanovicx ektusis. "En nia gubernio?... Cetere, sinjoroj, vi konas pli bone la aferon ol ni; ni ne povas sekvi vin! Vi ja venis, por nin anstatauxi. Ankaux en mia tempo humoralisto Hoffmann, Brown kun sia vitalismo, sxajnis tre ridindaj, tamen ili iam faris grandan bruon en la mondo. Iu nova anstatauxis cxe vi Rademacxer'on kaj vi admiras lin, kaj post dudek kvin jaroj vi, eble, ridos ankaux tiun." "Por vin konsoli, mi diros al vi", interrompis Bazarov, "Cxe ni nun entute ridas la medicinon kaj akceptas neniun auxtoritaton." "Kiel? Vi ja volas esti kuracisto?" "Unu ne malhelpas la alion." Vasilij Ivanovicx turnis sian mezan fingron en la pipo, kie restis ankoraux iom da varmega cindro. "Eble, eble; mi ne disputos kun vi. Kiu mi estas? Ekskuracisto, regimenta, volatou (voila tout: jen cxio), kaj jen nun mi farigxis agronomo. Mi servis en la brigado de via avo", li sin ree turnis al Arkadio, "jes, jes, ne malmulte mi vidis dum mia vivo. Kaj en kiaj societoj mi estis, kiajn homojn mi renkontis! Mi, la sama mi, kiun nun vi vidas antaux vi, mi palpis la pulson de la princo Witgenstein kaj de Zukovski! La virojn de la dekkvara de decembro, en la suda armeo (Vasilij Ivanovicx plensignife kunprenis la lipojn), mi konis cxiujn. Cetere, mi ne miksis min en la konspiron; mia afero estas la lanceto kaj nenio plu! Via avo estis respektinda homo, vera militista viro." "Li estis vera sxtipo, konfesu", diris malrapide Bazarov. "Ah, Eugeno, kiajn esprimojn vi uzas! Mi petas vin... Certe, generalo Kirsanov ne apartenis..." "Lasu lin!" interrompis, Bazarov. "Proksimigxante cxi tien, mi kun plezuro rigardis vian betulan arbaron, gxi bele kreskis." Vasilij Ivanovicx vivigxis. "Kaj kiam vi vidos nian gxardenon! Mi mem plantis cxiun arbon. Ni havas fruktojn, berojn kaj diversajn medicinajn herbojn. Diru, junuloj, kion vi volas, tamen Paracelsus diris sanktan veron: in herbis verbis et lapidibus (En herboj estas vortoj kaj sxtonoj). Kiel vi scias, mi forlasis la praktikon, tamen du, tri fojojn en semajno mi devas reveni al mia malnova metio. Oni venas por peti konsilon, mi ja ne povas forpeli ilin. Iafoje mizeruloj petas helpon. Cetere, estas neniu kuracisto en la tuta regiono. Mi havas najbaron, eks-majoron, kiu ankaux sin okupas per la kuracado. Mi demandis, cxu li studis la medicinon? Oni respondis al mi: ne, li ne studis, li kuracas pro filantropio... Ha, ha, ha, pro filantropio! Kiel tio placxas al vi? Ha, ha, ha!" "Fedka, plenigu mian pipon", severe diris Bazarov. "Ni havas cxi tie ankoraux alian doktoron", dauxrigis Vasilij Ivanovicx kun obstino; "li venas foje al malsanulo, kaj la malsanulo jam ad patres (Al la prapatroj = mortis); oni ne enlasis la doktoron, dirante, ke oni ne plu bezonas lin. La doktoro tion ne antauxvidis, konfuzi gxis kaj demandis: 'Cxu la malsanulo singultis antaux la morto?' - 'Jes.' - 'Tre forte!' - 'Jes, tre forte.' - 'Bone', respondis la doktoro kaj forveturis. Ha, ha, ha!" La maljunulo sola ridis; Arkadio esprimis rideton per sia mieno. Bazarov nur enspiris fumon. La interparolo dauxris tiamaniere cxirkaux unu horon. Arkadio dume iris en sian cxambron, kiu estis simple antauxcxambro de la vaporbanejo, sed tre agrabla kaj pura. Fine venis Tanjusxa kaj anoncis, ke la tagmangxo estas preta. Vasilij Ivanovicx levigxis la unua. "Ni iru, sinjoroj! Pardonu grandanime, se mi enuigis vin. Eble mia mastrino kontentigos vin pli bone, ol mi." La tagmangxo, kvankam rapide farita, estis tre bona, ecx abunda; nur la vino lasis ion por deziri: la preskaux nigra ksereso, acxetita de Timofeicx de komercisto, lia konato, odoris kupron aux kolofonon - ne eble estis distingi; krom tio la musxoj estis forte tedaj. Ordinare juna knabo, korta servisto, forpelis ilin per granda verda brancxeto, sed tiun cxi fojon Vasilij Ivanovicx forsendis lin, timante la malaprobon de la junaj progresuloj. Arina Vlasievna trovis tempon por sin feste vesti; sxi surmetis altan kufon kun silkaj rubandoj kaj bluan galon kun surpentritaj floroj. Sxi ree ekploris, rigardante Enjugan, sed la edzo ne bezonis admoni sxin: sxi mem tuj visxis la larmojn por ne makuli la galon. Mangxis nur la junuloj; la gemastroj jam antaux longe tagmangxis. Servis Fedka, kiun forte gxenis la botoj, helpis lin gxiba virino kun vira vizagxo, nomita Anfisusxka, kiu administris la provizejon, la hejmajn birdojn kaj estis samtempe lavistino. Vasilij Ivanovicx dum la tuta tagmangxo promenis en la cxambro kaj kun perfekte felicxa, ecx radianta vizagxo parolis pri la dangxeroj, kiujn li antauxvidis de la politiko de Napoleono kaj de la komplikita itala problemo. Arina Vlasievna ne vidis Arkadion, ne regalis lin; apogante sur la pugno sian rondan vizagxon, al kiu la plenaj, cxerizkoloraj lipoj, la denaskaj makuloj sur la vangoj kaj super la brovoj, donis tre bonkoran esprimon, sxi ne deturnis de la filo la okulojn kaj sencxese sopiris; sxi mortadis pro la deziro ekscii, por kiel longe li venis, sed sxi timis demandi lin. Se li diros: por du tagoj, pensis sxi kaj sxia koro batis dolore. Post la rostajxo Vasilij Ivanovicx malaperis por unu momento kaj revenis kun malsxtopita duonbotelo da cxampano. "Jen", ekkriis li, "kvankam ni vivas en sovagxa lando, en solenaj okazoj ni havas, per kio gajigi nin!" Li plenigis tri pokalojn kaj glaseton, deklaris, ke li trinkas por la sano de la "respektindaj vizitantoj", kaj per unu gluto, laux la militista maniero, malplenigis sian pokalon; li devigis ankaux Arinan Vlasievna trinki gxis la lasta guto de sia glaseto. Kiam venis la vico de la konfitajxoj, Arkadio, kiu ordinare tute ne mangxis dolcxajxojn, opiniis sia devo gustumi de kvar diversaj specoj, fresxe preparitaj, tiom pli, ke Bazarov rifuzis kategorie kaj tuj ekfumis cigaron. Poste venis teo kun kremo, kun butero kaj krakenoj; poste Vasilij Ivanovicx kondukis cxiujn en la gxardenon, por gxui la belecon de la vespero. Preterpasante benkon, li murmuretis al Arkadio: "En cxi tiu loko mi amas filozofi, rigardante la subiron de la suno. Kaj tie, pli malproksime mi plantis kelke da arboj, amataj de Horacio." "Kiajn arbojn?" demandis Bazarov, kiu auxdis la lastajn vortojn. "Akaciojn, akaciojn." Bazarov komencis oscedi. "Mi pensas, ke venis la tempo por la vojagxantoj sin doni en la brakojn de Morfeo", diris Vasilij Ivanovicx. "Tio estas, estas tempo dormi", interrompis Bazarov. "Cxi tiu opinio estas gxusta. Jes, estas tempo." Adiauxante la patrinon, li kisis sxian frunton, sxi cxirkauxprenis lin kaj kasxe, post lia dorso, trifoje benis lin per la signo de la kruco. Vasilij Ivanovicx kondukis Arkadion en lian cxambron kaj deziris al li "tian benatan ripozon, kian ankaux li gxuis en siaj felicxaj jaroj." Kaj efektive, Arkadio tre bone dormis en sia antauxbanejo; en gxi odoris mento, kaj du griloj, jen unu, jen la alia, dormige cxirpis post la forno. Vasilij Ivanovicx iris de Arkadio en sian kabineton, sidigxis sur la sofo cxe la piedoj de sia filo por babili kun li; Bazarov tuj forsendis lin, dirante, ke li volas dormi, sed li ne ekdormis antaux la mateno. Largxe malferminte la okulojn, li kolere rigardis en la mallumon; la rememoroj de la juneco ne havis povon je li, kaj la lastaj maldolcxaj impresoj ekscitis ankoraux lian animon. Arina Vlasievna komence satpregxis; poste longe, longe sxi interparolis kun Anfisusxka, kiu, starante kvazaux statuo antaux la mastrino kaj fikse rigardante sxin per sia sola okulo, komunikis al sxi per mistera murmureto cxiujn siajn rimarkojn kaj konsiderojn pri Eugeno Vasilicx. La gxojo, vino, cigara fumo tute konfuzis la kapon de l'maljunulino; la edzo ekparolis al sxi kaj rezigne eksvingis la manon. Arina Vlasievna estis vera tipo de la rusa malalta nobelaro de la tempo pasinta; sxi devus vivi antaux ducent jaroj en la malnovaj moskovaj tempoj. Sxi estis tre pia kaj sentema; sxi kredis je cxiuspecaj auxgurajxoj, signoj, kontrauxsorcxoj kaj songxoj; sxi kredis je la "jurodivi" (Rim. de trad: Duonfrenezaj vagantaj antauxdiristoj), hejmaj kaj arbaraj spiritoj, malbonaj renkontoj, malbonaj okuloj, popolaj medikamentoj, sankta salo, baldauxa fino de la mondo, sxi kredis, ke se en la tago de Pasko dum la nokta diservo la kandeloj ne estingigxas, la poligono donos bonan rikolton, kaj ke la fungo ne kreskas plu, kiam gxin vidis homa okulo; sxi kredis, ke la diablo amas resti tie, kie estas multe da akvo, ke cxiu hebreo havas sur la brusto sangan makulon; sxi timis la musojn, viperojn, ranojn, paserojn, hirudojn, malvarman akvon, trablovon, cxevalojn, karpojn, flavrugxajn homojn kaj nigrajn katojn kaj opiniis la grilojn kaj hundojn malpuraj estajxoj; sxi mangxis nek bovidajxon, nek kolombojn, nek kankrojn, nek fromagxon, nek asparagojn, nek heliantajn tuberojn, nek leporojn, nek akvomelonojn, cxar distrancxita akvomelono rememorigas la kapon de Johano Baptisto; pri la ostroj sxi parolis ne alie ol kun tremo; sxi amis bone mangxi, kaj severe fastis; dormis dek horojn cxiutage, kaj tute ne kusxigxis, kiam Vasilij Ivanovicx havis kapdoloron; sxi legis neniun libron ekster "Aleksis, aux kabano en arbaro", skribis ne pli multe ol unu, du leterojn en jaro kaj sciis tre bone konfiti kaj sekigi fruktojn, kvankam sxi nenion tusxis per la propraj manoj kaj entute ne volonte sin movis de sia loko. Arina Vlasievna estis tre bona kaj en sia speco tute ne malsagxa. Sxi sciis, ke estas en la mondo sinjoroj, kiuj devas ordoni kaj simpla popolo, kiu devas obei, kaj tial sxi ne malsxatis la servutecon kaj la salutojn gxis la tero; sed kun la subuloj sxi agis amike kaj delikate, preterlasis neniun almozulon sen helpo, kaj neniam kondamnis iun, kvankam iafoje sxi klacxis. En sia juneco sxi estis beleta, ludis fortepianon kaj iom parolis france; sed dum la multjaraj vojagxoj de sia edzo, kun kiu sxi edzinigxis kontraux sia volo, sxi grasigxis kaj forgesis la muzikon kaj la francan lingvon. Sxi amis sian filon kaj neesprimeble timis lin; la administradon de la bieno sxi transdonis al la edzo kaj lasis al li plenan liberecon; sxi gxemis, svingis rifuze la naztukon kaj pro timo levis pli kaj pli alte la brovojn, kiam sxia maljunulo komencis paroli pri la projektataj reformoj kaj pri siaj planoj. Sxi estis nefidema, cxiam atendis ian grandan malfelicxon kaj tuj ploris, kiam sxi rememoris ion malgxojan. Nun tiaj virinoj komencas esti maloftaj. Dio scias, cxu oni devas gxoji pro tio! Cxapitro XXI Levigxinte de la lito, Arkadio, malfermis la fenestron, kaj la unua objekto, kiun renkontis lia rigardo, estis Vasilij Ivanovicx. En buhxara negligxa vesto, zonita per naztuko, la maljunulo diligente fosis en la gxardeno. Li rimarkis sian junan gaston kaj sin apogante sur la fosilo, ekkriis: "Bonan sanon! Kiel vi dormis?" "Bonege", respondis Arkadio. "Mi, kiel vi vidas, kvazaux Cincinnatus, mi preparas bedon por auxtunaj rapoj. Ni vivas en tempo - estu benata Dio! - en kiu cxiu devas akiri panon per la propraj manoj; oni ne povas kalkuli je la aliaj: cxiu devas labori mem. Oni vidas nun, ke Jean Jacques Rousseaux estas prava. Antaux duonhoro, kara gasto, vi vidus min en tute alia situacio. Al kamparanino, kiu plendis pri premo - tiel ili nomas la disenterion - mi... kiel esprimi tion... mi enversxis opion; al alia mi eltiris denton. Mi proponis al sxi eterizon... sed sxi ne konsentis. Cxion cxi mi faras gratis an amatior (senpage kiel amatoro.). Cetere, tio estas por mi ordinara afero: mi ja estas plebano, homo novus, mi ne havas blazonon, kiel mia kara edzino... Vi volas eble veni cxi tien, por enspiri antaux la teo la matenan fresxecon?" Arkadio iris al li. "Ankoraux unu fojon, bonvenon!" diris Vasilij Ivanovicx, almetante militiste la manon al la makulita vertcxapeto, kovranta lian kapon. "Mi scias, ke vi kutimis al la lukso, plezuroj, sed ankaux la grandaj de nia mondo ne malsxatas pasigi iom da tempo sub la tegmento de kabano." "Kiel vi povas min nomi granda de nia mondo? Ankaux mi al la lukso tute ne kutimis." "Permesu, permesu", respondis Vasilij Ivanovicx kun gxentila gesto. "Kvankam nun mi jam apartenas al la arhxivo, mi multon iam vidis en la mondo, mi rekonas birdon per gxia flugo. Mi estas ankaux iom psikologo kaj fizionomiisto. Se mi ne posedus cxi tiun arton - mi kuragxas tiel gxin nomi - mi antaux longe pereus; oni dispremus min, malaltan homon. Mi diros al vi sen komplimentoj: la amikeco, kiun mi rimarkas inter vi kaj mia filo, sincere gxojigas min. Mi jxus vidis lin; laux sia kutimo, kiun vi certe konas, li levigxis tre frue kaj promenas tra la cxirkauxajxo. Pardonu mian scivolon: vi jam longe konas mian Eugenon?" "De la lasta vintro." "Vere? Pardonu, ankoraux unu demando. Sed eble ni sidigxos? Permesu, ke mi demandu vin, kiel patro, kun la tuta sincereco: kian opinion vi havas pri mia filo?" "Via filo estas unu el la plej rimarkindaj homoj, kiujn mi renkontis en mia vivo", varmege respondis Arkadio. La okuloj de Vasilij Ivanovicx subite malfermigxis kaj liaj vangoj iom ekflamis. La fosilo falis el liaj manoj. "Do, vi opinias", komencis li... "Mi estas certa, ke granda estonteco atendas vian filon, ke li famigos vian nomon. Mi estis konvinkita pri tio de nia unua renkonto." "Kiel... kiel gxi okazis?" malfacile elparolis Vasilij Ivanovicx. Ekstaza rideto malfermis liajn largxajn lipojn kaj ne forlasis ilin plu. "Vi deziras scii, kiel ni renkontis unu la alian?" "Jes... kaj gxenerale..." Arkadio komencis rakonti kaj paroli pri Bazarov kun ankoraux pli granda entuziasmo kaj admiro ol en la vespero, kiam li dancis mazurkon kun sinjorino Odincov. Vasilij Ivanovicx auxskultis lin, auxskultis, visxis la nazon, volvis la naztukon en ambaux manoj, tusis, malordigis la harojn kaj fine ne povis sin deteni kaj kisis la sxultron de Arkadio. "Vi tute felicxigis min", diris li, ne cxesante rideti, "mi devas diri al vi, ke mi... adoras mian filon; pri mia edzino mi diros nenion: konata afero - patrino! Sed mi ne kuragxas esprimi al li miajn sentojn, cxar li ne amas tion. Li estas malamiko de cxiuj konfidencioj; multaj ecx riprocxas al li la severecon de lia karaktero kaj vidas en gxi signon de fiereco aux de sensenteco; sed tiajn homojn, kia li, oni ne povas mezuri per la ordinara ulno, cxu ne vere? Ekzemple, alia en lia loko cxiam rigardus la gepatran monujon; kaj li, cxu vi kredos? - neniam petis de ni troan kopekon, Dio scias tion." "Li estas ne profitama, honesta homo", diris Arkadio. "Jes, ne profitama. Kaj mi, Arkadio Nikolaicx, ne sole adoras lin, mi estas fiera pri li, kaj mia tuta ambicio konsistas en tio, ke iam en lia biografio estu skribitaj la jenaj vortoj: Filo de simpla regimenta kuracisto, kiu tamen frue divenis lin kaj sxparis nenion por lia eduko..." La vocxo de la maljunulo estingigxis. Arkadio premis lian manon. "Kiel vi pensas", demandis Vasilij Ivanovicx post mallonga silento, "ne sur la medicina kampo li ja atingos la famon, kiun vi profetas al li?" "Kompreneble, ne sur la medicina, kvankam ankaux tie li estos unu el la plej famaj scienculoj." "Do sur kia kampo, Arkadio Nikolaicx?"' "Malfacile estas diri tion nun, sed li estos fama." "Li estos fama!" ripetis la maljunulo kaj dronis en medito. "Arina Vlasievna ordonis peti, ke vi venu trinki teon", diris Anfisusxka, preterpasante kun grandega plado da maturaj framboj. Vasilij Ivanovicx forskuis la mediton. "Cxu oni preparis malvarman kremon por la framboj?" "Jes." "Malvarman, ne forgesu! Sen ceremonioj, Arkadio Nikolaicx, prenu pli multe. Kial Eugeno ne venas?" "Mi estas cxi tie", eksonis la vocxo de Bazarov el la cxambro de Arkadio. Vasilij Ivanovicx rapide sin turnis. "Ahx! Vi volis viziti vian amikon; sed vi venis tro malfrue, amice, mi jam havis kun li longan interparolon. Nun ni iru trinki teon; la patrino nin vokas. A propos, mi devas interparoli kun vi." "Pri kio?" "Estas cxi tie kamparano, kiu estas malsana je iktero..." "Tio estas je flavmalsano?" "Jes, kronika kaj tre obstina. Mi donis al li centauxreon kaj hundodenton, mi konsilis al li mangxi karotojn, preni sodon; sed cxio ci estas paliativaj rimedoj; necesa estas io pli energia. Kvankam vi ridas la medicinon, mi estas certa, ke vi povas doni al mi bonan konsilon. Ni reparolos pri tio poste. Kaj nun ni iru trinki teon." Vasilij Ivanovicx salte levigxis de la benko kaj ekkantis la versojn de "Roberto Diablo": "La vin', la vin', la lud' kaj belulin' Jen so... jen so... jen sola amo nia!" "Rimarkinda viveco!" diris Bazarov, forirante de la fenestro. Venis la tagmezo. La suno bruligis de post la maldika vualo de seninterrompaj, blanketaj nuboj. Cxio silentis. Nur la kokoj bataleme kriis unu al alia en la vilagxo, ekscitante en cxiu auxskultanto strangan senton de dormemo kaj enuo. Ie alte sur la supro de arbo sonis kvazaux plorema alvoko la nesilentigxanta pepo de juna nizo. Arkadio kaj Bazarov kusxis en la ombro de malgranda fojna amaso, sterninte sub sin kelke da plenbrakoj da brue seka, sed ankoraux verda kaj bonodora herbo. "Tiu tremolo", ekparolis Bazarov, "rememorigas al mi mian junecon. Gxi kreskas cxe la rando de kavo, kiu restis post iama brikejo. Mi estis tiam konvinkita, ke la kavo kaj tremolo posedas specialan talismanon: mi neniam enuis apud ili. Mi ne komprenis tiam, ke mi ne enuas tial, ke mi estas infano. Sed nun mi estas plenagxa, la talismano ne efikas plu." "Kiom da tempo vi pasigis cxi tie entute?" demandis Arkadio. "Du jarojn unu post la alia; poste ni venis cxi tien de tempo al tempo. Ni vivis vivon de nomadoj; ni plejparte vagis de unu urbo al alia." "Cxi tiu domo ekzistas jam longe?" "Jes. Gxin konstruis mia avo, la patro de mia patrino." "Kiu li estis, via avo?" "La diablo scias! Submajoro, se mi ne eraras. Li servis sub Suvorov, kaj cxiam rakontis pri la transiro de Alpoj. Kredeble, li mensogis." "Jen kial vi havas en la salono portreton de Suvorov. Mi amas tiajn dometojn, kia via, malnovajn kaj varmajn; ili posedas ian specialan odoron." "Pro la lampa oleo kaj pro la trifolio", diris Bazarov, oscedante. "Kaj kiom da musxoj estas en cxi tiuj agrablaj dometoj... Ph!..." "Diru", komencis Arkadio post mallonga silento, "oni ne estis severa por vi en via infaneco." "Vi vidas, kiajn gepatrojn mi havas. Ili ne estas timigaj." "Vi ilin amas, Eugeno?" "Jes, Arkadio." "Ili tiel amas vin!" Bazarov silentis momenton. "Cxu vi scias, pri kio mi pensas?" diris li fine, metante la brakon sub la kapon. "Mi ne scias. Pri kio?" "Mi pensas: felicxe vivas miaj gepatroj en la mondo! Mia patro, jam sesdekjara homo, klopodas, diskutas pri "paliativaj rimedoj", kuracas, ludas grandaniman kun la kamparanoj, - unuvorte gxuas; ankaux mia patrino estas felicxa: sxia tago estas tiel plenigita de diversaj okupoj, de 'oh!' kaj 'ah!' ke sxi ne havas tempon pripensi; kaj mi..." "Kaj vi?" "Kaj mi pensas: jen mi kusxas cxi tie apud fojna amaso... La malvasta loko, kiun mi okupas, estas tiel eta kompare kun la cetera spaco, kie mi ne estas kaj kie oni ne scias pri mia ekzisto; la parto de la tempo, kiun la sorto destinis por mia vivo, estas tiel bagatela kompare kun la eterneco, en kiu mi ne ekzistis kaj ne ekzistos... Tamen en cxi tiu atomo, en cxi tiu matematika punkto, cirkulas la sango, laboras la cerbo, deziras ion... Kia abomenajxo! Kia sensencajxo!" "Permesu diri al vi: tio, kion vi asertas, koncernas gxenerale cxiujn homojn..." "Vi estas prava", rediris Bazarov. "Mi volis diri, ke ili, miaj gepatroj, estas okupitaj kaj ne pensas pri la propra nuleco, ili ne sentas gxian malbonodoron... kaj mi... mi sentas nur enuon kaj koleron." "Koleron? Kial koleron?" "Kial? Kia demando! Cxu vi forgesis?" "Mi memoras cxion, sed mi ne opinias, ke tio donas al vi la rajton koleri. Vi estas malfelicxa, jes, sed..." "Mi vidas, ke vi, Arkadio Nikolaicx, komprenas la amon, kiel cxiuj nuntempaj junuloj: vi allogas, vokas la kokinon, kaj tuj, kiam la kokino komencas proksimigxi, viaj piedoj estas en movado! Mi ne estas tia. Sed suficxe pri tio. Honto estas paroli pri tio, kion oni ne povas sxangxi." - Li sin turnis sur la flankon. - "Jen brava formiko trenas duonmortan musxon. Trenu gxin, amiko, trenu! Ne atentu tion, ke gxi kontrauxstaras, profitu tion, ke vi, kiel besto, havas la rajton malsxati la senton de la kompato, ne kiel ni, homoj, kiuj rompis sin mem!" "Ne vi devus paroli tiel, Eugeno! Kiam vi rompis vin?" Bazarov levis la kapon. "Nur per tio mi min gloras. Se mi mem ne rompis min, virinacxo ne faros tion. Amen! Finite! Unu vorton plu vi ne auxdos de mi pri tio." Ambaux amikoj kusxis silente dum kelke da minutoj. "Jes", komencis Bazarov, "stranga kreajxo estas la homo. Se vi rigardas de flanko kaj de malproksime la vivon malplenan, kiun vivas cxe tie la 'patroj', sxajnas, ke oni povas deziri nenion plu. Mangxu, trinku kaj sciu, ke vi agas plej nature, plej prudente. Tamen, ne; la enuo baldaux ekregas vin. Oni deziras vivi kun aliaj, insulti ilin, sed vivi kun ili." "Oni devus tiel arangxi la vivon, ke cxiu el niaj momentoj estu plensignifa", diris medite Arkadio. "Sendube. Cxiam estas dolcxe signifi ion, ecx se oni estas malprava; ecx sensignifajn aferojn oni povus toleri... sed la vanteco de la vivo, jen la malfelicxo..." "Ne ekzistas vanteco por tiu, kiu gxin preterpasas sen atento." "Hm... vi diris kontrauxan gxeneralan frazon." "Kion? Kion vi nomas tia?" "Jen kion: se oni diras, ekzemple, ke la civilizacio estas utila, tio estas gxenerala frazo; se oni diras, ke la civilizacio estas malutila, tio estas kontrauxa gxenerala frazo. Tio sonas pli elegante, sed efektive tio estas la samo." "Sed la vero, kie estas la vero?" "Kie? Mi respondos al vi, kiel ehxo: kie?" "Vi estas hodiaux melankolie agordita, Eugeno." "Cxu vere? Kredeble, la suno tro varmigis min; kaj ni mangxis tro da framboj." "En tia okazo, ne malbone estus iom dormeti", diris Arkadio. "Bone; sed vi ne rigardu min: oni havas cxiam malsagxan mienon, kiam oni dormas." "Cxu ne estas por vi indiferente, kion oni pensas pri vi?" "Mi ne scias bone, kion respondi al vi. Vera homo ne devas zorgi pri tio; vera homo estas tiu, pri kiu oni povas pensi nenion, sed kiun oni devas obei aux malami." "Strange! Mi malamas neniun", rediris post pripenso Arkadio. "Kaj mi multajn. Vi estas delikata animo, marmelado, kiel vi povus malami!... Vi estas timema, malmulte vi fidas al vi mem..." "Kaj vi", interrompis Arkadio, "vi fidas al vi mem? Vi havas altan opinion pri vi mem?" Bazarov silentis momenton. "Kiam mi renkontos homon, kiu ne klinos la kapon antaux mi", diris li disigante la vortojn, "tiam mi sxangxos mian opinion pri mi mem. Malami! Jen vi, ekzemple, vi diris hodiaux, preterpasante la kabanon de nia inspektisto Filipo - gxi estas tiel bela, blanka - vi diris: Rusujo tiam atingos la perfektecon, kiam la lasta el la kamparanoj havos saman logxejon, kaj cxiu el ni devas akceli tion... Kaj mi, mi ekmalamis cxi tiun lastan el la kamparanoj, Filipon aux Sidoron, por kiu mi devas penegi, kaj kiu ecx ne diros al mi: dankon... cetere, por kio mi bezonas lian dankon? Li logxos en blanka kabano, kaj el mi kreskos urtikoj; nu, kaj poste?" "Lasu, Eugeno... auxskultante vin hodiaux, oni nevole konsentas kun tiuj, kiuj riprocxas al ni mankon de principoj." "Vi parolas kiel via onklo. Principoj entute ne ekzistas, vi tion ne malkovris gxis hodiaux? Ekzistas nur sentajxoj. Cxio dependas de ili." "Kiamaniere?" "Jen kiel. Mi, ekzemple, mi havas la emon nei dank'al la sentajxoj. Al mi agrable estas nei, tiel estas konstruita mia cerbo, jen cxio! Kial al mi placxas la hxemio? Kial vi amas la pomojn - ankaux dank'al la sentajxoj. Kaj cxie same. Pli profunde ol tio, la homoj penetros neniam. Ne cxiu diros tion al vi, ankaux mi ne cxiam." "Do ankaux la honesteco estas sentajxo?" "Kompreneble!" "Eugeno!" komencis Arkadio per malgxoja vocxo. "Tio ne estas laux via gusto?" interrompis Bazarov. "Ne, amiko! Vi decidis cxion falcxi - ne indulgu la proprajn membrojn!... Sed ni suficxe filozofis. 'La naturo inspiras la silenton de la dormo', diris Pusxkin." "Neniam li diris ion similan", respondis Arkadio. "Se li ne diris, li povis kaj devis diri, kiel poeto. Li estis militisto?" "Pusxkin neniam estis militisto." "Kion vi diras, cxe li sur cxiu pagxo: Al la batalo, al la batalo, por la honoro de Rusujo!" "Kion vi elpensas? Tio ja estas kalumnio!" "Kalumnio? Ne grave! Jen per kia vorto vi volas timigi min! Kian ajn kalumnion vi disvastigas pri homo, li cxiam meritas dudekoble pli grandan." "Ni prefere dormu!" diris Arkadio kun malkontenta mieno. "Kun plej granda plezuro", respondis Bazarov. Sed nek unu, nek la alia povis ekdormi. La preskaux malamika sento glitis en la korojn de ambaux junuloj. Post kelke da minutoj ili malfermis la okulojn kaj ekrigardis unu la alian. "Rigardu", diris subite Arkadio, "seka platana folio desxirigxis kaj falas teren; gxiaj movoj plene similas la flugon de papilio. Cxu tio ne estas stranga? Io, kio estas plej malgxoja kaj senviva, similas ion plej gajan kaj vivantan." "Ho, mia amiko, Arkadio Nikolaicx", ekkriis Bazarov, "pri unu mi petas vin: ne parolu bele." "Mi parolas, kiel mi scias... Fine, tio estas despotismo. Penso venis en mian kapon, kial mi devas ne esprimi gxin?" "Vi estas prava; sed miaflanke, kial mi devas ne esprimi mian penson? Mi opinias, ke paroli bele estas nekonvene." "Kio estas konvena? Insulti?" "Eh, eh, mi vidas, ke vi volas pasxi sur la piedsignoj de via onklo. Kiel gxojus tiu cxi idioto, se li auxdus vin!" "Kia vi nomis lin?" "Mi nomis lin, kiel li meritas: idioto." "Tio farigxas fine netolerebla!" ekkriis Arkadio. "Jen la familia sento ekparolis", trankvile rediris Bazarov. "Mi rimarkis, ke gxi havas fortajn radikojn en cxiu homo. Li estas kapabla rezigni cxion, forjeti cxiujn antauxjugxojn; sed konfesi, ekzemple, ke lia frato, kiu sxtelas naztukojn, estas sxtelisto, - tio estas super liaj fortoj. Kaj efektive: mia frato, mia ne estas geniulo, cxu tio estas ebla?" "En mi ekparolis simpla sento de la justeco, kaj ne la familia sento", vivege respondis Arkadio. "Sed vi tion ne komprenas, vi ne posedas tian sentajxon, vi ne povas jugxi." "Alivorte: Arkadio Kirsanov estas super mia kompreno; mi nin klinas kaj eksilentas." "Cxesu, mi petas vin, Eugeno; en la fino ni malpacigxos." "Ah, Arkadio, mi petas vin, ni malpacigxu gxis reciproka neniigxo." "Tio povos finigxi per..." "Per pugnobatoj?" interrompis Bazarov! "Kial ne? Cxi tie, sur fojno, sur tiel idilia fono, malproksime de la mondo kaj de la homaj sensencajxoj - kion pli bonan vi povus deziri. Sed viaj fortoj ne suficxos kontraux mi. Mi tuj kaptos vin je la gorgxo." Bazarov disetendis siajn longajn kaj malmolajn fingrojn... Arkadio sin turnis por kontrauxstari, kvazaux sxerce... Sed la vizagxo de lia amiko, la kurba rideto de liaj lipoj sxajnis en tiu minuto tiel malica, tiel nesxerca minaco brilis en liaj flamantaj okuloj, ke Arkadio eksentis nevolan timon... "Jen kien vi surgrimpis!" eksonis la vocxo de Vasilij Ivanovicx, kaj la maljuna regimenta kuracisto ekstaris antaux la junuloj, vestita per jako el hejme farita tolo kaj pajla cxapelo de la sama fabriko. "Mi vin sercxis, sercxis... Sed vi elektis bonegan lokon kaj belegan okupon. Kusxante sur la 'tero', rigardi la 'cxielon',... Cxu vi scias? Tio havas ian specialan signifon!" "Mi rigardas la cxielon nur tiam, kiam mi volas terni", murmuris Bazarov kaj sin turninte al Arkadio, aldonis duonvocxe: "domagxe estas, ke li malhelpis nin." "Suficxe", murmuretis Arkadio kaj kasxe premis la manon de sia amiko. Sed nenia amikeco povas longe kontrauxstari al tiaj konfliktoj. "Mi rigardis vin, miaj junaj amikoj", dauxrigis dume Vasilij Ivanovicx, balancante la kapon kaj apogante la krucitajn manojn sur bastono, kiun li mem artiste tordis en spiralon, kaj kiu havis figuron de turko anstataux tenilo: "mi rigardas vin kaj mi ne povas ne admiri. Kiom da forto estas en vi, da floranta juneco, kapabloj, talentoj! Veraj... Kastoro kaj Polukso?" "Jen kie, en la mitologion li falis!" diris Bazarov. "Tuj oni vidas, ke li estis forta latinisto en sia tempo! Vi ja ricevis, se mi bone memoras, argxentan medalon por via verko?" "Dioskuroj, Dioskuroj!" ripetis Vasilij Ivanovicx. "Suficxe, patro, suficxe da karesoj!" "Unu fojon, ne pli multe, estas permesite", murmuretis la maljunulo. "Cetere, mi sercxis vin ne por diri al vi komplimentojn, sed unue por anonci al vi, ke ni baldaux tagmangxos, kaj due, mi volis averti vin, Eugeno... Vi estas sagxa homo, vi konas la virojn kaj la virinojn kaj tial, vi pardonos... Via patrino deziris auxdi diservon kauxze de via alveno. Ne imagu, ke mi invitas vin cxeesti: la diservo jam estas finita; sed la patro Alekso..." "La popo?" "Jes, la pastro; li cxe ni... tagmangxos... Mi tion ne atendis kaj ecx ne konsilis... sed iel tio farigxis... li ne komprenis min... Kaj Arina Vlasievna... cetere, li estas tre bona kaj inteligenta homo." "Li ja ne mangxos mian porcion?" demandis Bazarov. Vasilij Ivanovicx ekridis. "Certe ne!" "Mi postulas nenion plu. Mi estas preta sidigi cxe la tablo kun iu ajn." Vasilij Ivanovicx ordigis sian cxapelon. "Mi estis certa, ke vi estas super cxiuj antauxjugxoj. Ja ankaux mi, mi sesdekdujara maljunulo ne havas ilin. (Vasilij Ivanovicx ne kuragxis konfesi, ke li mem deziris la diservon... Li estis ne malpli pia ol lia edzino). La patro Alekso tre deziras konigxi kun vi. Li placxos al vi, vi vidos. Li volonte kartludas kaj ecx... sed tio restos inter ni... fumas pipon." "Bone. Post la tagmangxo ni sidigxos por ludi jeralasxon kaj mi batos vin." "He, he, he! Kiu povas scii!" "Kiel? Cxu vi aplikos vian iaman talenton?" diris Bazarov kun speciala akcento. La bronzaj vangoj de Vasilij Ivanovicx iom rugxigxis. "Cxu ni ne hontas, Eugeno... Kio pasis, pasis. Nu, mi estas preta konfesi al via juna amiko, ke mi havis tiun pasion en miaj junaj jaroj, sed mi kare pagis gxin! Kiel varmege estas hodiaux. Permesu al mi sidigxi apud vi. Mi ja ne malhelpas vin?" "Tute ne", respondis Arkadio. Vasilij Ivanovicx gxemante sidigxis sur la fojno. "Cxi tiu kusxejo, miaj sinjoroj, rememorigas al mi mian militistan, bivakan vivon, la ambulancojn, ankaux ie apud fojna amaso, kaj ni dankis Dion, se ni trovis gxin." Li eksopiris. "Multon, multon mi travivis. Jen, ekzemple, se vi permesos, mi rakontos al vi interesan epizodon de la pesto en Besarabio." "Por kiu vi ricevis la krucon de Sankta Vladimiro?" interrompis Bazarov. "Ni scias, ni scias... Sed kial vi ne portas gxin?" "Mi ja diris al vi, ke mi ne havas antauxjugxojn", murmuris Vasilij Ivanovicx (apenaux en la antauxtago li ordonis malkudri la rugxan rubandon de la surtuto). Li komencis rakonti la epizodon de la pesto. "Rigardu lin, li ekdormis", murmuretis li subite al Arkadio, montrante la filon kaj bonkore palpebrumante. "Eugeno, levigxu", aldonis li lauxte. "Ni iru tagmangxi..." La patro Alekso, homo de bona staturo, kun densaj, zorge kombitaj haroj, portanta sur la blua silka robo broditan zonon, kondutis kun granda takto. Li unua premis la manon de Bazarov kaj de Arkadio, kvazaux komprenante de antauxe, ke ili ne bezonas lian benon. Restante fidela al sia karaktero, li bone sciis ofendi neniun: li ridis la latinon de la seminarioj kaj defendis cxe alia okazo sian episkopon; li trinkis du glasetojn da brando, kaj rifuzis trian; li akceptis de Arkadio cigaron, sed ne fumis gxin, dirante, ke li kunprenos gxin hejmen. Sed li havis iom malagrablan kutimon: li malrapide kaj singarde levis la manon, por kapti musxojn sur sia vizagxo, kaj iafoje dispremis ilin. Li sidigxis cxe la kartotablo kun esprimo de modera plezuro kaj finis per tio, ke li gajnis de Bazarov du rublojn kvindek kopekojn en papera mono (en la domo de Arina Vlasievna oni tute ne sciis kalkuli per argxenta mono). Sxi sidis apud la filo (sxi ne kartludis), kiel antauxe apogis la mentonon sur la pugno kaj levigxis nur por ordoni alporti ian frandajxon. Sxi timis karesi la filon, kaj li ne kuragxigis sxin al tio; aliflanke ankaux Vasilij Ivanovicx konsilis al sxi ne "maltrankviligi", lin: "La junaj homoj ne amas tion", ripetis li al sxi. Superflue estas priskribi, kia estis la tagmangxo en tiu tago; Timofeicx persone galopis frumatene por acxeti ian specialan viandon; la inspektisto de la laboroj veturis en alian lokon, sercxante lojtojn, percxojn kaj kankrojn; sole por la fungoj la kamparaninoj ricevis kvardek du kuprajn kopekojn. La okuloj de Arina Vlasievna esprimis ne sole sindonemon kaj karesemon; oni povis legi en ili ankaux malgxojon, miksitan kun scivolo kaj timo, kaj humilan riprocxon. Cetere, Bazarov tute ne penis ekkoni, kion esprimas la okuloj de lia patrino; li malofte sin turnis al sxi kaj nur kun mallongaj demandoj. Unu fojon li petis sxian manon "por felicxo"; sxi delikate metis sian molan manon sur lian malglatan kaj largxan manplaton. "Cxu gxi helpis?" demandis sxi post momento. "Al pli granda malsukceso", respondis li kun senzorga rideto. "Eugeno Vasilicx tro riskas", kvazaux kun bedauxro diris la patro Alekso, kaj karesis sian belan barbon. "Tio estas la metodo de Napoleono, patro, de Napoleono", diris Vasilij Ivanovicx kaj ludis ason. "La metodo, kiu alkondukis lin gxis la insulo de la Sankta Heleno", respondis la pastro kaj kovris lian ason per atuto. "Enjugecxka, cxu vi ne deziras riban akvon?" demandis Arina Vlasievna. Bazarov nur levis la sxultrojn. "Ne!" diris li en la sekvinta tago al Arkadio, "mi forveturos de cxi tie morgaux. Mi enuas cxi tie; mi volas labori, kaj mi povas fari nenion. Mi revenos al vi, mi lasis tie cxiujn miajn preparajxojn. Cxe vi oni povas almenaux esti sola, kiam oni deziras. Cxi tie mia patro ripetas: "Mia kabineto estas al via dispono, neniu malhelpos vin", kaj li ne foriras de mi ecx unu pasxon. Kaj mi sentus riprocxojn de la konscienco, se mi fermus mian pordon antaux lia nazo. Ankaux la patrino... Mi auxdas, kiel sxi sopiras post la muro, kaj kiam mi eliras al sxi, mi ne scias, kion al sxi diri." "Sxi forte cxagrenigxos", respondis Arkadio, "ankaux via patro." "Mi ankoraux revenos al ili." "Kiam?" "Veturante Peterburgon." "Precipe mi bedauxras vian patrinon." "Kial? Cxar sxi regalis vin per belaj beroj?" Arkadio mallevis la okulojn. "Vi ne konas vian patrinon, Eugeno. Sxi estas ne sole bonega virino, sed tre inteligenta, vere. Hodiaux matene sxi parolis kun mi duonon da horo, tiel brave, tiel interese." "Kredeble sxia elokventeco koncernis min?" "Ne sole pri vi ni parolis." "Eble vi estas prava; de la flanko vi vidas pli bone. Se virino povas subteni duonhoran interparolon, tio estas jam bona signo. Tamen mi forveturos." "Kiel vi komunikos al ili la novajxon? Ne facila estos la afero. Ili cxiam diskutas pri tio, kion ni faros post du semajnoj." "Ne facila estas la afero. La diablo instigis min hodiaux inciti mian patron: antaux kelke da tagoj li ordonis vipi kamparanon - kaj li tre bone faris; jes, jes, ne rigardu min kun tia teruro, cxar la kamparano estas plej granda sxtelisto kaj drinkulo; sed mia patro tute ne supozis, ke mi scias pri la afero. Li forte konfuzigxis, kaj nun mi estos devigita cxagreni lin... Ne grave. Baldaux cikatrigxos la vundo!" Bazarov diris: "ne grave!" sed pasis tuta tago, antaux ol li decidigxis sciigi al Vasilij Ivanovicx sian intencon. Fine, jam adiauxante lin en la kabineto, li diris kun devigita oscedo: "Jes... mi preskaux forgesis diri al vi... Ordonu sendi niajn cxevalojn al Fedot por jungosxangxo." Vasilij Ivanovicx ekmiris. "Cxu sinjoro Kirsanov forveturos, de ni?" "Jes; kaj mi forveturos kun li." Vasilij Ivanovicx rigidigxis. "Vi forveturos?" "Jes... mi devas. Ordonu, mi petas vin, sendi la cxevalojn." "Bone..." balbutis la maljunulo, la cxevalojn... bone... sed... sed... Cxu tio estas ebla?" "Mi devas forveturi al Arkadio por kelke da tagoj. Poste mi revenos tien cxi." "Jes! Por kelke da tagoj... Bone." Vasilij Ivanovicx eltiris sian naztukon kaj visxante la nazon sin klinis preskaux gxis la tero. "Bone... cxio estos farita. Sed mi pensis, ke vi de ni... pri longe. Tri tagojn... Tio, tio estas post tri jaroj iom malmalmulta, Eugeno!" "Mi ja diras al vi, ke mi baldaux revenos. Mi nepre devas..." "Nepre... Do kion fari? Antaux cxio oni devas plenumi la devon. Bone, mi sendos la cxevalojn. Certe, mi kaj Arina ne supozis... Sxi jxus petis florojn de najbarino por ornami vian cxambron." (Vasilij Ivanovicx diris neniun vorton pri tio, ke cxiumatene, cxe la matenrugxo, nudpieda en pantofloj, li interkonsiligxis kun Timofeicx kaj elprenante per tremantaj fingroj el sia monujo unu dissxiritan bankan bileton post alia, komisiis al li diversajn acxetojn, precipe de mangxajxoj kaj de rugxa vino, kiu, kiel li rimarkis, tre placxis al la junaj homoj). "La cxefa afero estas la libereco; tio estas mia principo... oni ne devas gxeni... ne..." Subite li eksilentis kaj iris al la pordo. "Ni baldaux revidos unu la alian, patro, vere." Sed Vasilij Ivanovicx, ne turnante sin, nur svingis la manon kaj eliris. Reveninte en la dormocxambron, li trovis sian edzinon en la lito kaj komencis pregxi mallauxte, por ne veki sxin. Tamen sxi vekigxis. "Tio estas vi, Vasilij Ivanovicx?" demandis sxi. "Mi, mia kara!" "Vi venas de Enjusxa? Mi timas, ke li nekomforte dormas sur la sofo. Mi ordonis al Anfisusxka meti al li vian militiran matracon kaj novajn kusenojn; mi donus al li mian plummatracon, sed kiel mi memoras, li ne amas dormi sur mola litajxo." "Ne grave, ne cxagrenigxu, li estas kontenta. Dio, kompatu nin, pekulojn", dauxrigis li duonvocxe sian pregxon. Pro kompato al la maljunulino li ne volis diri al sxi antaux la nokto, kia cxagreno minacas sxin. Bazarov kun Arkadio forveturis en la sekvinta tago. Jam de la mateno cxio malgajigxis en la domo; Anfisusxka ellasis cxiujn vazojn, kiujn sxi portis, sur la plankon; ecx Fedka estis konsternita kaj finis per tio, ke li demetis la botojn. Vasilij Ivanovicx estis pli maltrankvila ol iam ajn: li penis kasxi sian cxagrenon, parolis lauxte kaj pasxis kun bruo, sed lia vizagxo paligxis kaj liaj rigardoj sencxese glitis preter la filo. Arina Vlasievna mallauxte ploris; sxi tute perdus la kapon kaj ne povus regi sin, se la edzo ne admonus sxin matene dum du plenaj horoj. Kiam Bazarov, post multfojaj promesoj reveni ne pli malfrue, ol post unu monato, fine sin elsxiris el la cxirkauxprenoj lin retenantaj kaj sidigxis en la tarantaso, kiam la cxevaloj ekkuris, la sonorilo eksonis kaj la radoj ekruligxis; kiam oni vidis plu nenion kaj la polvo mallevigxis; kiam Timofeicx, kurbigxinte kaj sxanceligxante sur la piedoj, peze revenis en sian cxambreton; kiam la maljunuloj restis solaj en sia domo, kiu ankaux kvazaux kurbigxis kaj kadukigxis, Vasilij Ivanovicx, kiu ankoraux antaux kelke da minutoj brave svingis la naztukon sur la perono, sin jxetis sur segxon kaj mallevis la kapon. "Li forlasis, forlasis nin", balbutis li. "Jen mi estas sola nun, sola, kiel fingro", ripetis li kelke da fojoj, levante antauxen sian manon kun la apartigita montra fingro. Arina Vlasievna proksimigxis al li kaj almetinte sian grizan kapon al lia griza kapo, diris: "Kion fari, Vasja! Filo estas kvazaux fortrancxita peco (rusa proverbo). Li estas, kiel falko: li volas - li alflugas; li volas - li forflugas; kaj ni ambaux, ni estas kvazaux du fungoj en arbkavajxo, ni sidas unu apud la alia kaj cxiam restas sur la sama loko. Mi sola restos por vi eterne nesxangxita, kiel vi por mi." Vasilij Ivanovicx forprenis la manojn de la vizagxo kaj cxirkauxprenis sian edzinon, sian amikinon, tiel forte, kiel li neniam cxirkauxprenis sxin ecx en la junaj jaroj: sxi konsolis lin en lia cxagreno. Cxapitro XXII Silente, nur de tempo al tempo intersxangxante kelke da vortoj, niaj amikoj atingis la domon de Fedot. Bazarov estis ne tute kontenta pri si mem. Arkadio estis nekontenta pri li. Krom tio li sentis tiun senmotivan malgxojon, kiu estas konata nur de tre junaj homoj. La kocxero sxangxis la cxevalojn kaj suririnte la kondukbenkon, demandis: dekstren, cxu maldekstren? Arkadio ektremis. La vojo dekstren kondukis al la urbo kaj de tie en la bienon de lia patro, la vojo maldekstren kondukis al sinjorino Odincov. Li ekrigardis Eugenon. "Eugeno", demandis li: "maldekstren?" Bazarov sin turnis al li. "Kia sensencajxo!" murmuris li. "Mi scias, ke tio estas sensencajxo", respondis Arkadio. "Ne grave, cxu gxi estas la unua!" Bazarov depusxis sian cxapon sur la frunton. "Kiel vi volas", diris li fine. "Turnu maldekstren!" ekkriis Arkadio. La tarantaso ekruligxis al Nikolskoje. Sed decidigxinte al la "sensencajxo", la amikoj ankoraux pli obstine silentis kaj ecx sxajnis koleraj. La maniero, en kiu la intendanto de la domo akceptis ilin sur la perono en Nikolskoje, tuj montris al la amikoj, ke ili agis neprudente, cedante al sia subita kaprico. Oni tute ne atendis ilin. Ili devis resti suficxe longe kaj kun suficxe malsagxaj mienoj en la salono. Fine aperis sinjorino Odincov. Sxi salutis ilin kun la kutima afableco, sed ekmiris je ilia baldauxa reveno kaj, kiom oni povis konkludi laux la malrapideco de sxia parolado kaj de sxiaj movoj, sxi ne tre ekgxojis. Ili rapidis konigi al sxi, ke ili haltis en Nikolskoje, pasante en la urbon kaj ke post tri, kvar horoj ili dauxrigos la vojon. Sxi respondis nur per mallauxta: "ah", petis Arkadion, ke li salutu sian patron en sxia nomo kaj sendis serviston por peti la onklinon malsupreniri. La princidino venis tre dorma, kio donis ankoraux pli koleran esprimon al sxia sulkigxinta, maljuna vizagxo. Katja estis malsaneta kaj ne forlasis sian cxambron. Arkadio subite eksentis, ke li almenaux same forte deziras vidi Katjan, kiel sinjorinon Odincov mem. Kvar horoj pasis en sensignifa interparolo pri indiferentaj aferoj; Anna Sergeevna auxskultis kaj parolis sen rideto. Nur en la momento de la adiauxo la antauxa amikeco kvazaux vekigxis en sxia koro. "Mi havas nun atakon de malgaja humoro", diris sxi, "sed vi ne atentu tion kaj vizitu min, mi diras tion al vi ambaux, post iom da tempo." Bazarov kaj Arkadio respondis al sxi per senvorta riverenco, sidigxis en la kalesxo kaj nenie haltante veturis hejmen. Ili atingis Marinon sen akcidento en la sekvinta tago vespere. Dum la tuta vojo nek unu, nek alia elparolis la nomon de Anna Sergeevna; precipe Bazarov preskaux ne malfermis la busxon kaj sencxese rigardis flanken de la vojo, kun ia kolera obstino. En Marino oni forte ekgxojis je ili. La longedauxra foresto de l' filo komencis maltrankviligi Nikolaon Petrovicx: li ekkriis, svingis la piedojn kaj eksaltis sur la sofo, kiam Fenicxka alkuris kun brilantaj okuloj kaj konigis la revenon de la "junaj sinjoroj"; ecx Pauxlo Petrovicx eksentis agrablan surprizon kaj indulge ridetis, skuante la manojn de la venintoj. Oni komencis paroli pri la vojagxo; plejparte parolis Arkadio, precipe dum la vespermangxo, kiu dauxris gxis longe post la noktomezo. Nikolao Petrovicx ordonis alporti kelke da boteloj de portero, jxus venigita el Moskvo, kiu tiel placxis al li, ke liaj vangoj farigxis purpuraj, kaj li sencxese ridis en infane-nerva maniero. La gxenerala gaja ekscito infektis ankaux la servistojn. Dunjasxa kuris tien kaj reen, kiel freneza, kaj sencxese brufermis la pordojn; Petro ankoraux en la tria horo nokte vane penis ludi sur la gitaro kozakan valson. La kordoj plende kaj agrable sonoris en la senmova aero; sed ekster la komenca koloraturo la klera lakeo sukcesis ludi nenion: la naturo rifuzis al li la muzikan talenton, kiel cxiujn aliajn talentojn. Dume la vivo en Marino ruligxis ne senskue, kaj la kompatinda Nikolao Petrovicx havis multe da cxagrenoj. La farmbieno liveris pli kaj pli multe da ili - mizeraj, vulgaraj cxagrenoj! La dungitaj laboristoj farigxis netolereblaj. Unuj postulis reguligon de la konto aux pligrandigon de la salajro; aliaj foriradis, post kiam ili ricevis antauxpagon; la cxevaloj malsanigxis; la jungajxo difektigxis cxiuminute; la laboroj estis plenumataj malzorge; drasxmasxino, venigita el Moskvo, estis tro peza por esti uzata; duono de la bestejo forbrulis, cxar maljuna servistino, duonblinda, iris en venta vetero kun brulanta karbo, por ekzorcizi sian malsanan bovinon... La sama maljunulino asertis poste, ke la malfelicxo okazis tial, ke la mastro havis fantaziajn ideojn prepari neniam ankoraux ekzistintajn fromagxojn kaj aliajn laktajxojn. La intendanto farigxis subite maldiligenta kaj ecx komencis grasigxi, kiel grasigxas cxiu ruso, kiu estas nutrata per "libera pano." Vidante de malproksime Nikolaon Petrovicx, li ordinare penis montri sian fervoron kaj jxetis spliton je preterkuranta porkido aux minacis duonnudan knabon; la ceteran tempon li plejparte dormis. La farmkamparanoj ne pagis gxustatempe la farmpagon, sxtelis lignon; preskaux cxiunokte la gardistoj kaptis, iafoje post batalo, cxevalojn, sin pasxtantajn sur la herbejoj de la bieno. Nikolao Petrovicx fiksis monpunon por tio, sed la afero ordinare finigxis per tio, ke la arestitaj cxevaloj, nutrite dum du, tri tagoj en la stalo de Nikolao Petrovicx, revenis al la kamparanoj. Por kroni la hxaoson, la kamparanoj komencis malpaci unu kun alia: fratoj postulis dividon, iliaj edzinoj ne povis plu vivi kune sub la sama tegmento; subite ekbolis pugnobatalo, sonis gxenerala alarmo kaj cxiuj, kvazaux laux komando, kuris kune al la kontoro de la bieno, sin pusxis al la sinjoro, ofte kun signoj de l' pugnoj sur la vizagxoj, ebriaj, postulante jugxon kaj justecon: bruoj, gxemoj, pepaj krioj de la virinoj miksigxis kun la insultoj de l' viroj. Oni devis auxskulti la plendojn de la partioj, krii gxis rauxkigxo, sciante de antauxe, ke cxiuj penoj restos senutilaj. Mankis manoj por la rikolto: najbara kamparano bienposedanto, kies honestaj trajtoj inspiris konfidon, prenis sur sin liveri rikoltistojn je la prezo de du rubloj por desjatino kaj trompis Nikolaon Petrovicx en plej senkonscienca maniero; la propraj kamparaninoj postulis prezojn, neniam antauxe auxditajn, kaj dume la grajnoj falis el la spikoj; samajn embarasojn oni havis kun la fojno, kaj la Kuratorejo de l' orfoj subite postulis senprokrastan kaj kompletan pagon de la procentoj... "Mi ne havas plu fortojn!" pli ol unu fojon diris malespere Nikolao Petrovicx. "Mi ne povas ja mem pugnobatali, la principoj ne permesas al mi alvoki la policon, kaj ili faros nenion sen timo pro la puno!" "Du calme, du calme" (trankvile, trankvile), diris en tiaj okazoj Pauxlo Petrovicx, sed li mem sulkigis la brovojn, murmuris kaj tordis la lipharojn. Bazarov restis flanke de cxiuj cxi "mizeroj"; cetere, ne konvenis al li, kiel al gasto, sin miksi en fremdajn aferojn. En la dua tago post sia reveno en Marinon li rekomencis siajn okupojn je ranoj, infuzorioj, hxemiaj kombinajxoj, kaj estis tute absorbita per sia laboro. Arkadio, kontrauxe, opiniis sia devo, se ne helpi la patron, almenaux esprimi sian pretecon helpi lin. Li pacience auxskultis lin kaj foje donis ian konsilon, ne por ke oni gxin obeu, sed por montri sian bonan volon. La terkulturaj aferoj ne estis por li antipatiaj; li ecx kun plezuro revis pri agronomia agado, sed nun aliaj pensoj svarmis en lia kapo. Arkadio, je sia propra miro, sencxese pensis pri Nikolskoje; iam li nur estus levinta la sxultrojn, se iu dirus al li, ke li povus enui sub la sama tegmento kun Bazarov, kaj sub kia! - sub la gepatra tegmento; tamen li efektive enuis kaj io tiris lin for. Li faris longajn promenojn gxis lacigxo, sed tio ne helpis. Parolante foje kun la patro, li eksciis, ke Nikolao Petrovicx posedas kelke da leteroj, suficxe interesaj, skribitaj iam de la patrino de sinjorino Odincov al la mortinta patrino de Arkadio, kaj ne lasis lin trankvila, gxis li ricevis la leterojn. Nikolao Petrovicx estis devigita trasercxi dudek diversajn kofrojn kaj kestojn. Farigxinte posedanto de cxi tiuj duone sximintaj paperoj, Arkadio, trankviligxis, kvazaux trovinte celon, kiun li devis atingi. "Mi diras tion al vi ambaux", sencxese murmuretis li, "aldonis sxi mem! Mi veturos al sxi, mi veturos, la diablo min prenu!" Sed li rememoris la lastan viziton, la malvarman akcepton, kaj lia timemo superregis. Tamen la "kiu scias?" de la juneco, sekreta deziro provi sian felicxon, provi siajn fortojn kiel solulo, sen ies ajn protekto, fine venkis lin. Ne pasis ankoraux dek tagoj de lia reveno Marinon, kaj li ree, sub la preteksto studi la organizon de la dimancxaj lernejoj, trotis en la urbon kaj de tie al Nikolskoje. Sencxese rapidigante la veturigiston, li kuris tien kiel juna oficiro al batalo: timo, gxojo kaj senpacienceco sufokis lin. "La cxefa afero estas ne pensi", ripetis li al si mem. Lia veturigisto estis brava homo; li haltis antaux cxiu drinkejo kaj demandis: "unu guton?" aux "cxu unu guton?" sed post unu guto li ne indulgis la cxevalojn. Fine, ekbrilis la alta tegmento de la konata domo. "Kion mi faras!" trakuris tra lia kapo. "Sed mi ne povas reveni!" La cxevaltrio akorde kuris; la veturigisto kriis kaj fajfis. Jen la ponto jam ekbruis sub la hufoj kaj radoj, jen la aleo de la tonditaj abioj... Roza virina vesto briletas en la malhela verdajxo, juna vizagxo rigardas de sub la malpeza franko de ombrelo... Li rekonis Katjan, ankaux sxi rekonis lin. Arkadio, ordonis haltigi la galopantajn cxevalojn, saltis el la kalesxo kaj proksimigxis al sxi. "Tio estas vi!" diris sxi kaj malrapide rugxigxis. "Ni iru al mia fratino, sxi estas cxi tie, en la gxardeno; estos agrable al sxi revidi vin." Katja kondukis Arkadion en la gxardenon. Cxi tiu renkonto sxajnis al li bona antauxsigno; li ekgxojis, kvazaux revidinte parencinon. Cxio tiel bone arangxigxis: neniu lakeo, nenia anonco. Cxe la kurbigxo de la vojeto li ekvidis sinjorinon Odincov. Sxi staris kun la dorso turnita al li. Audinte pasxojn, sxi sin turnis. Arkadio, ree konfuzigxis, sed sxiaj unuaj vortoj tuj trankviligis lin. "Bonan tagon, forkurinto!" diris sxi per sia egala, karesa vocxo kaj iris renkonte al li, ridetante kaj fermetante la okulojn kauxze de la suno kaj vento. "Kie vi trovis lin, Katja?", "Mi alportas al vi, Anna Sergeevna", komencis li, "ion, kion vi ne atendis..." "Vi alportis vin mem; kio povas esti pli bona?" Cxapitro XXIII Akompaninte Arkadion al la kalesxo kun ironia kompato kaj kompreniginte al li, ke li bone divenas la veran celon de lia voko, Bazarov tute sin izolis: febro de laboro ekregis lin. Li ne disputis plu kun Pauxlo Petrovicx, tiom pli, ke tiu en lia cxeesto prenis tro aristokratajn manierojn kaj esprimis siajn opiniojn pli per sonoj ol per vortoj. Nur unufoje Pauxlo Petrovicx komencis batalon kontraux la "nihilisto", pri la rajtoj de la nobeloj de l' Baltikaj provincoj, sed li mem subite haltis kaj diris kun malvarma gxentileco: "Cetere, ni ne povas kompreni unu la alian; almenaux mi ne havas la honoron kompreni vin." "Certe!" ekkriis Bazarov. "La homo povas cxion kompreni: kiel vibras la etero kaj kio farigxas sur la suno; sed li absolute ne povas kompreni, kiel iu alie visxas la nazon ol li." "Cxu tio estas sprita?" rediris demande Pauxlo Petrovicx kaj flankiris. Cetere, li iafoje petis permeson cxeesti la eksperimentojn de Bazarov kaj foje li ecx proksimigis sian parfumitan kaj zorge lavitan vizagxon al la mikroskopo: li volis vidi, kiel diafana infuzorio glutas verdan polveron, kiel gxi turnas kaj returnas gxin per iaj rapidmovaj pugnetoj, kiuj estis fiksitaj en gxia gorgxo. Multe pli ofte ol la frato vizitis Bazarovon Nikolao Petrovicx; li venus cxiutage por "lerni", kiel li nomis tion, sed la zorgoj pri la bieno vokis lin aliloken. Li ne gxenis la junan esploranton de la naturo: li sidigxis ie en angulo de l' cxambro kaj rigardis atente, iafoje permesante al si singardan demandon. Dum la tag- kaj vespermangxoj, li penis direkti la interparolon al la fiziko, geologio aux hxemio, cxar cxiuj aliaj problemoj, ecx la agronomiaj, superflue estas diri tion pri la politikaj - povis konduki se ne al akraj disputoj, almenaux al reciproka nekontenteco. Nikolao Petrovicx divenis, ke la malamo de lia frato al Bazarov tute ne malgrandigxis. Negrava okazo, inter multaj aliaj, konfirmis liajn supozojn. La hxolero komencis sin montri en la regiono kaj ecx forrabis du homojn de Marino. Nokte Pauxlo Petrovicx havis suficxe fortan atakon. Li suferis gxis la mateno, sed ne sercxis helpon en la arto de Bazarov. Renkontinte lin en la sekvinta tago, al la demando de Bazarov, kial li ne alvokis lin, Pauxlo Petrovicx, tute pala ankoraux, sed jam zorge kombita kaj razita, respondis: "Vi ja mem diris, kiel mi memoras, ke vi ne kredas je la medicino?" Tiel pasis tagoj. Bazarov laboris persiste kaj malgaje... sed estis en la domo de Nikolao Petrovicx estajxo, al kiu kvankam li ne malfermis sian koron, kun kiu tamen li volonte parolis... Tiu estajxo estis Fenicxka. Li renkontis sxin ordinare frumatene, en la gxardeno aux en la korto; en sxian cxambron li ne eniris, ankaux sxi nur unu fojon proksimigxis al lia pordo por demandi, cxu oni povas bani Mitjan aux ne? Sxi ne nur fidis al li, ne nur ne timis lin, sxi ecx sentis sin en lia cxeesto pli libera kaj sengxena, ol kun Nikolao Petrovicx. Malfacile estus diri, kia estis la kauxzo de tio, eble sxi senkonscie sentis en Bazarov foreston de cxio nobela, de cxio pli alta, kio allogas kaj timigas. Por sxiaj okuloj li estis bonega kuracisto kaj simpla homo. Ne gxenata de lia cxeesto, sxi sin okupis per sia infano, kaj foje, sentante kapturnon kaj kapdoloron, sxi akceptis de liaj manoj kuleron da medikamento. En la cxeesto de Nikolao Petrovicx sxi ne estis tiel intima kun Bazarov; sxi faris tion ne pro ruzo, sed pro ia sento de konveneco. Pauxlon Petrovicx sxi timis nun pli forte ol iam ajn; de iom da tempo li komencis observi sxin kaj neatendite aperadis, kvazaux li elkreskis el la tero post sxia dorso en sia angla kostumo, kun senmova penetrema rigardo kaj kun la manoj en la posxoj. "Malvarmon li versxas sur min", plendis Fenicxka al Dunjasxa, kaj la knabino responde al sxi sopiris kaj pensis pri alia "sensenta" homo. Bazarov, tute ne suspektante tion, fari gxis la kruela tirano de sxia koro. Bazarov placxis al Fenicxka, sed ankaux sxi placxis al li. Ecx lia vizagxo sxangxigxis, kiam li parolis al sxi: sxi farigxis serena, preskaux bona, kaj kun lia ordinara sengxeneco kunigxis sxerca atentemo. Fenicxka plibeligxis kun cxiu tago. Ekzistas epoko en la vivo de la junaj virinoj, kiam ili subite komencas disvolvigxi kaj flori, kiel la someraj rozoj; tia epoko venis por Fenicxka. Cxio kunhelpis tion, ecx la tiama julia varmego. En sia malpeza, blanka vesto, sxi mem sxajnis pli blanka kaj pli malpeza: la suno ne brunigis sxian vizagxon, kaj la varmego, kontraux kiu sxi ne povis sin sxirmi, delikate rugxigis sxiajn vangojn kaj orelojn, kaj versxante dolcxan maldiligentecon en sxian tutan korpon, brilis kiel sopira dormemo en sxiaj belaj okuloj. Sxi apenaux povis pasxi, kaj sencxese sopiris kaj plendis kun komika senforteco. "Vi devus pli ofte vin bani", diris al sxi Nikolao Petrovicx. Li arangxis grandan, kovritan per tolo, banejon en tiu el la lagetoj, kiu ankoraux ne tute sekigxis. "Ah, Nikolao Petrovicx! Antaux ol mi atingos la lageton, mi mortos, aux mi mortos sur la revena vojo. Ni ne havas ombron en la gxardeno." "Jes, vere, ni ne havas ombron", respondis Nikolao Petrovicx kaj frotis siajn brovojn. Foje, je la sepa horo matene, Bazarov, revenante de la promeno, trovis Fenicxkan en la siringa lauxbo, kiu jam antaux longe perdis la florojn, sed estis ankoraux densa kaj verda. Sxi sidis sur la benko, kiel ordinare, kun blua tuko sur la kapo; apud sxi kusxis faske la rugxaj kaj blankaj rozoj, ankoraux malsekaj pro la roso. "Ah, Eugeno VasiIicx!" diris sxi kaj levis iom la randon de la tuko, por ekrigardi lin; sxia mano nudigxis gxis la kubuto. "Kion vi faras cxi tie?" demandis Bazarov, sidigante apud sxi, "bukedon?" "Jes, por gxin meti sur la tablon por la matenmangxo. Nikolao Petrovicx amas tion." "Sed ne baldaux ankoraux oni matenmangxos. Kia amaso da floroj!" "Mi ilin desxiris nun, cxar poste la varmego ne permesos eliri. Nur nun oni povas spiri. Mi tute malfortigxis pro la varmego. Mi timas, ke mi malsanigxos." "Kia ideo! Permesu palpi vian pulson." Bazarov prenis sxian manon, trovis la trankvile batantan arterion kaj ecx ne kalkulis batojn. "Vi vivos cent jarojn", diris li, ellasante sxian manon. "Ah, Dio min gardu!" ekkriis sxi. "Kial? Cxu vi ne volas longe vivi?" "Cent jarojn! Mia avino vivis gxis okdek kvin jaroj: kia martirino sxi estis! Nigra, surda, gxiba, cxiam tusanta, sxargxo por si mem. Cxu tio estas vivo?" "Do pli bone estas esti juna?" "Certe!" "Sed kial? Diru al mi!" "Kial? Jen mi nun juna, mi povas cxion fari; mi iras, mi revenas, mi alportas, kion mi bezonas, neniun mi devas peti pri helpo... Kion plu?" "Kaj por mi estas indiferente, cxu mi estas juna aux maljuna." "Kiel vi povas diri, ke tio estas indiferenta por vi? Tio ne estas ebla." "Jugxu vi mem, Feodosia Nikolavna; por kio servas al mi mia juneco? Mi vivas sola, senfamilia..." "Tio dependas de vi." "Vi eraras, tute ne de mi! Almenaux se iu ekkompatus min!" Fenicxka kasxe rigardis lin, sed diris nenion. "Kian libron vi havas tie?" demandis sxi post momento. "Tio estas scienca libro, malfacile komprenebla." "Vi cxiam lernas? Tio ne enuigas vin? Vi jam cxion scias, sxajnas al mi." "Sxajnas, ke ne. Provu vi legi ion en gxi." "Mi nenion komprenos tie. Cxu gxi estas rusa?" demandis Fenicxka, prenante per ambaux manoj la peze binditan volumon. "Kiel dika gxi estas!" "Rusa." "Tute egale, mi nenion komprenos." "Mi gxin ne donas, por ke vi komprenu. Mi deziras rigardi vin, kiam vi legos. La supro de via nazo tre agrable sin movas, kiam vi legas." Fenicxka, kiu penis decxifri duonvocxe cxapitron "pri la kreozoto", ekridis kaj jxetis la libron... gxi deglitis de la benko teren. "Placxas al mi ankaux via rido", diris Bazarov. "Lasu!" "Mi amas auxskulti, kiam vi parolas. Kvazaux rivereto murmuretas." Fenicxka deturnis la kapon. "Kiel stranga vi estas!" diris sxi, kaj sxiaj fingroj glitis sur la floroj. "Por kio vi auxskultus min? Vi ja sendube parolis kun tiel sagxaj sinjorinoj." "Eh, Feodosia Nikolavna! Kredu al mi; cxiuj sagxaj sinjorinoj en la mondo ne valoras vian etan kubuton." "Jen kion vi elpensis!" murmuretis Fenicxka kaj alpremis la brakojn al si. Bazarov levis la libron de la tero. "Tio estas libro pri la medicino, kial vi jxetas gxin?" "Pri la medicino?" ripetis Fenicxka kaj sin turnis al li. "Cxu vi scias? De la tempo, kiam vi donis al mi la gutojn, cxu vi memoras? kiel bone dormas Mitja! Mi ne scias, kiel danki vin; vere, vi estas tiel bona." "Gxustadire cxiu kuracisto devus esti pagata", diris Bazarov kun rideto. "La kuracistoj, vi mem scias tion, estas profitamaj homoj." Fenicxka levis al Bazarov siajn okulojn, kiuj sxajnis ankoraux pli malhelaj pro la blanketa rebrilo, kiu falis sur la supran parton de sxia vizagxo. Sxi ne sciis, cxu li sxercas, aux ne. "Se vi deziras, ni kun plezuro... Mi devos min turni al Nikolao Petrovicx..." "Vi pensas, ke mi volas monon?" interrompis sxin Bazarov. "Ne, mi volas de vi ne monon." "Kion do?" demandis Fenicxka. "Kion?" ripetis Bazarov. "Divenu!" "Mi ne estas divenema!" "Do mi diros tion al vi; mi deziras... unu el cxi tiuj rozoj." Fenicxka ree ekridis kaj ecx brubatis la manojn, tiel ridinda sxajnis al sxi la deziro de Bazarov. Sxi ridis kaj samtempe sentis sin flatita. Bazarov fikse rigardis sxin. "Volonte, volonte", diris sxi fine kaj sin klininte al la benko, komencis elekti rozon. "Kian vi deziras, rugxan aux blankan?" "Rugxan, kaj ne tro grandan." Sxi sin rektigis. "Jen prenu", diris sxi, sed tuj retiris la etenditan manon, mordis la lipojn, ekrigardis la eniron en la lauxbon kaj atente auxskultis. "Kio?" demandis Bazarov. "Nikolao Petrovicx?" "Ne... Li forveturis al la kampaj laboroj... cetere mi ne timas lin... sed Pauxlo Petrovicx... Sxajnis al mi..." "Kio?" "Sxajnis al mi, ke li pasxas cxi tie. Ne... estas neniu. Prenu." Fenicxka donis la rozon al Bazarov. "Kial vi timas Pauxlon Petrovicx?" "Li cxiam timigas min. Li ne parolas al mi, ne, sed rigardas iel strange. Antauxe vi cxiam disputis kun li. Mi ne sciis, pri kio vi disputas, sed mi vidis, ke vi turnis lin tiel, kaj tiel..." Fenicxka montris per la manoj kiel, laux sxia opinio, Bazarov turnis Pauxlon Petrovicx. Bazarov ekridetis. "Kaj se li estus venkanta min", demandis li, "cxu vi defendus min?" "Cxu mi povus vin defendi? Sed kontraux vi ne facila estas la afero." "Vi pensas? Mi konas manon, kiu povus renversi min per unu fingro, se gxi dezirus." "Kiu estas cxi tiu mano?" "Vi ne scias tion, vere? Flaru, kiel bele odoras la rozo, kiun vi donis al mi." Fenicxka etendis la kolon kaj proksimigis la vizagxon al la floro... La tuko deglitis de sxia kapo sur la dorson; ekbrilis amaso da nigraj, iom senordaj haroj. "Atendu, mi volas flari kun vi", diris Bazarov, sin klinis kaj forte kisis sxin je la malfermitaj lipoj. Sxi ektremis, apogis ambaux manojn sur lia brusto, sed sxi apogis ilin malforte, kaj li povis ripeti kaj dauxrigi sian kison. Seka tuso eksonis post la siringoj. Fenicxka fulmrapide sin forsxovis al la alia ekstremo de la benko. Aperis Pauxlo Petrovicx, iom sin klinis, diris kun ia kolera malgajeco: "Vi estas cxi tie", kaj foriris. Fenicxka tuj kunigis cxiujn rozojn kaj eliris el la lauxbo. "Peko estas de via flanko, Eugeno Vasilicx", murmuretis sxi, forirante. Sincera riprocxo estis auxdebla en sxia vocxo. Bazarov rememoris la alian similan scenon, kaj li eksentis honton, ecx malestimon, al si mem. Sed li tuj skuis la kapon, ironie gratulis al si "la imiton de Seladono", kaj revenis en sian cxambron. Pauxlo Petrovicx forlasis la gxardenon kaj malrapide pasxante, atingis la arbaron. Li restis tie suficxe longe kaj kiam li revenis por la matenmangxo, Nikolao Petrovicx kun maltrankvilo demandis lin, cxu li estas sana: tiel malhela estis lia vizagxo. "Vi scias, ke iafoje mi havas disfluon de la galo", trankvile respondis Pauxlo Petrovicx. Cxapitro XXIV Post du horoj li frapis sur la pordo de Bazarov. "Mi devas peti vian pardonon, ke mi malhelpas viajn sciencajn okupojn", komencis li, sidigxante sur segxo apud la fenestro, kaj apogis ambaux manojn sur bela bastono kun ebura tenilo (ordinare li iris sen bastono): "sed mi estas devigita peti de vi kelke da minutoj de via tempo... ne pli multe." "Mia tuta tempo estas al via dispono", respondis Bazarov, cxe kiu io trakuris sur la vizagxo, tuj kiam Pauxlo Petrovicx trapasis la sojlon de la pordo. "Suficxas por mi kvin minutoj. Mi venis por prezenti al vi unu demandon." "Demandon? Pri kio?" "Volu kompleze auxskulti min. En la komenco de via restado en la domo de mia frato, kiam mi ankoraux ne rifutis al mi la plezuron diskuti kun vi, mi auxdis viajn opiniojn pri multaj temoj; sed, kiel mi memoras, nek inter ni, nek en mia cxeesto iam naskigxis diskuto pri la dueloj, pri la dueloj gxenerale. Permesu demandi vin, kia estas via opinio pri ili?" Bazarov, kiu levigxis renkonte al Pauxlo Petrovicx, sidigxis sur la rando de segxo kaj krucis la brakojn. "Jen mia opinio", diris li, "de la teoria vidpunkto la duelo estas sensencajxo; sed de la praktika vidpunkto - tio estas alia afero." "Tio estas, vi volas diri, se mi bone komprenas vin, ke kia ajn estus via teoria opinio pri la duelo, en la praktiko vi ne permesus vin ofendi sen postuli kontentigon." "Vi plene divenis mian penson'*. "Tre bone. Mi gxojas auxdi tion de vi. Viaj vortoj liberigas min de mia nescio..." "De via necerteco, vi volas diri." "Ne grave; mi uzas tian esprimon, por ke vi komprenu min; mi ne estas... seminaria rato. Viaj vortoj liberigas min de malgxoja neceso. Mi decidis dueli kun vi." Bazarov largxe malfermis la okulojn. "Kun mi?" "Nepre kun vi." "Kial? Permesu demandi vin..." "Mi povus klarigi al vi la kauxzon", komencis Pauxlo Petrovicx. "Sed mi preferas silenti pri gxi. Laux mia gusto vi estas superflua tie cxi; mi ne povas trankvile vidi vin, mi vin malestimas, kaj se tio ne suficxas al vi..." La okuloj de Pauxlo Petrovicx ekbrilis... ankaux tiuj de Bazarov ekflamis. "Tre bone", respondis li. "Pluaj klarigoj estas superfluaj. Vin atakis subita kaprico provi sur mi vian kavaliran ardecon. Mi povus rifuzi al vi la plezuron, sed se vi deziras..." "Mi kore dankas vin", respondis Pauxlo Petrovicx, "Mi do povas nun esperi, ke vi akceptos mian provokon kaj ne devigos min uzi superfortajn rimedojn." "Tio estas, sen alegorioj, cxi tiun bastonon?" kun malvarma sango respondis Bazarov. "Vi estas tute prava. Vi tute ne bezonas ofendi min. Cetere, tio ne estus tute sendangxera. Vi povas resti gxentilhomo. Mi akceptas vian provokon kiel gxentilhomo." "Perfekte", respondis Pauxlo Petrovicx kaj starigis la bastonon en angulo. "Restas diri kelke da vortoj pri la kondicxoj de nia duelo, sed antauxe mi dezirus ekscii, cxu vi opinias formale necesa sxajnigi malpacan disputon, kiu povas esti preteksto al mia provoko?" "Ne, ni lasu la formalajxojn." "Tia estas ankaux mia opinio. Superflue ankaux estas funde esplori la verajn kauxzojn de nia konflikto. Ni malamas unu la alian. Cxu tio ne suficxas?" "Cxu tio ne suficxas?" ripetis ironie Bazarov. "Kio koncernas la kondicxojn de la duelo, cxar ni ne havos sekundantojn... kie ni povus preni ilin?" "Efektive, kie ni povus preni ilin?" "Mi havas la honoron proponi al vi jenon: la duelo havos lokon morgaux matene, je la sesa horo ekzemple, post la arbaro, je pistoletoj; la bariero je dek pasxoj..." "Je dek pasxoj? bone; tio estas interspaco, suficxa por nia malamo." "Ok, se vi deziras?" "Bone, kial ne?" "Ni pafos dufoje; por cxia okazo cxiu el ni metos en sian posxon leteron, en kiu li mem kulpigos sin pri sia morto." "Kun tio mi ne tute konsentas", respondis Bazarov. "Tio tro similas francan romanon, tio ne sxajnos versimila." "Eble. Tamen vi konsentu, ke ne estas agrable esti suspektata je mortigo?" "Mi konsentas. Sed ekzistas rimedo por eviti cxi tiun malagrablan akuzon. Ni ne havos sekundantojn, sed ni povas havi atestanton." "Nome kiun? permesu demandi vin." "Petron." "Kiun Petron? "La lakeon de via frato. Li estas homo, staranta sur la nivelo de la moderna progreso, kaj plenumos sian rolon kun la tuta comme il fauxt" (kiel decas), necesa en tiaj okazoj." "Sxajnas al mi, ke vi sxercas, estimata sinjoro." "Tute ne. Konsiderinte mian proponon, vi venos al la konkludo, ke gxi estas plena de prudento kaj simpleco. Oni ne povas kasxi alenon en sako, kaj mi prenas sur min prepari lin konforme al la cirkonstanco kaj alkonduki lin al la kampo de la batalo." "Vi dauxrigas la sxercon", diris Pauxlo Petrovicx, levigxante de la segxo. "Sed post la afabla preteco, kiun vi jxus montris, mi ne havas la rajton fari malfacilajxojn... Do cxio estas arangxita... Cxu vi posedas pistoletojn?" "Por kio mi havus ilin, Pauxlo Petrovicx, mi ne estas militisto." "En tia okazo mi proponas al vi miajn. Vi povas kredi al mi, ke jam dum kvin jaroj mi ne uzis ilin." "Jen trankviliga novajxo." Pauxlo Petrovicx prenis sian bastonon... "Nun, estimata sinjoro, restas nur danki vin kaj vin lasi al viaj okupoj. Mi havas la honoron adiauxi vin." "Gxis agrabla revido, mia estimata sinjoro", diris Bazarov, akompanante la gaston al la pordo. Pauxlo Petrovicx eliris kaj Bazarov staris momenton antaux la pordo kaj subite ekkriis: "La diablo min prenu! Kiel bele kaj kiel malsagxe! Kian komedion ni ludis! Instruitaj hundoj tiel dancas sur la postaj piedoj. Sed ne eble estis rifuzi; alie li ekbatus min kaj tiam... (Bazarov paligxis cxe cxi tiu penso; lia tuta fiereco eksplodis). Tiam mi sufokus lin, kiel katidon." Li revenis al sia mikroskopo, sed lia koro estis ekscitita, kaj la trankvileco, necesa por la observoj, malaperis. Li vidis nin hodiaux - pensis li - sed cxu li volas esti defendanto de l' frato? Cetere, tiom da krio pro unu kiso? Cxi tie estas kasxita io alia. Cxu li mem amas sxin? Kompreneble, li amas; tio estas klara, kiel la tago. "Kia impliko! Malbela afero!" diris li fine, "malbela, de kiu ajn flanko oni gxin rigardas. Unue, oni devos submeti sian frunton al la kugloj kaj en cxiu okazo forveturi; poste... Arkadio... kaj la bonulo Nikolao Petrovicx. Malbela, malbela afero." La tago pasis ankoraux pli trankvile kaj malrapide ol ordinare. Fenicxka kvazaux malaperis de la mondo; sxi sidis en sia cxambro, kiel muso en sia truo. Nikolao Petrovicx havis embarasitan mienon. Oni sciigis al li, ke en lia tritiko, sur kiu li fondis grandajn esperojn, aperis lolo. Pauxlo Petrovicx premegis cxiujn, ecx Prokoficxon, per sia glacia afableco. Bazarov komencis skribi leteron al sia patro, sed dissxiris gxin kaj jxetis sub la tablon. Se mi mortos, ili ekscios, pensis li; sed mi ne mortos. Ne, ankoraux longe mi vagos en la mondo. Li ordonis al Petro, ke li venu al li en la morgauxa tago, cxe la tagigxo, por tre grava afero; Petro imagis, ke li volas preni lin kun si Peterburgon. Bazarov kusxigxis malfrue, la tutan nokton turmentis lin strangaj songxoj... Sinjorino Odincov rondiris antaux li, sxi estis samtempe lia patrino, sxin sekvis katino kun nigraj etaj lipharoj, tiu katino estis Fenicxka; Pauxlo Petrovicx aperis en la formo de granda arbaro, kaj tamen li devis dueli kontraux li. Petro vekis lin je la kvara horo; li tuj sin vestis kaj eliris kun li. La mateno estis bela kaj fresxa; malgrandaj, multkoloraj nubetoj kovris kvazaux per siaj viloj la hele bluan cxielon; eta roso tremis sur la folioj kaj herboj, argxente brilis sur la araneaj retoj; la malseka, malhela tero, sxajne, ankoraux konservis postesignojn de la matenrugxo; de la tuta cxielo la alauxdoj versxis siajn kantojn. Bazarov atingis la arbaron, sidigxis en la ombro cxe gxia rando kaj nur tiam sciigis al Petro, kian servon li atendas de li. La civilizitan lakeon ekregis morta timo; sed Bazarov trankviligis lin per la certigo, ke li devos fari nenion pli, ol stari flanke kaj rigardi de malproksime, kaj ke li submetas sin al neniu respondeco. "Sed pripensu", aldonis li, "kian gravan rolon vi ludos!" Petro disetendis la manojn, mallevis la kapon kaj kun verda vizagxo sin apogis sur betulo. La vojo de Marino arke cxirkauxis la arbaron; subtila polvo kusxis sur gxi, ankoraux de la hierauxa tago ne tusxita de rado aux piedo. Bazarov nevole direktis sian rigardon sur cxi tiun vojon, desxiris kaj mordis herbon kaj sencxese ripetis al si: "Kia sensencajxo!"' La matena malvarmeto devigis lin kelke da fojoj ektremi... Petro malgaje ekrigardis lin, sed Bazarov nur ekridetis: li ne timis. Cxevalaj pasxoj eksonis sur la vojo... Kamparano aperis de post la arboj. Li pelis antaux si du cxevalojn, kies piedoj estis ligitaj, kaj preterpasante Bazarovon, iel strange ekrigardis lin, ne demetante la cxapon, kio konfuzis Petron kiel malbona antauxsigno. Jen ankaux li frue levigxis, pensis Bazarov, sed almenaux por utila afero; kaj ni? "Sxajnas, ke la sinjoro venas", subite murmuretis Petro. Bazarov levis la kapon kaj ekvidis Pauxlon Petrovicx. En malpeza jako el kvadratita sxtofo kaj en pantalono blanka kiel negxo, li rapide pasxis sur la vojo; sub la brako li portis kesteton, cxirkauxvolvitan per verda drapo. "Pardonu, sxajnas, ke mi devigis vin atendi", diris li, salutante unue Bazarovon kaj poste Petron, en kiu li en tiu cxi momento estimis ion kvazaux sekundanton. "Mi ne volis veki mian lakeon." "Ne grave", respondis Bazarov: "ankaux ni jxus venis." "Tiom pli bone!" Pauxlo Petrovicx cxirkauxrigardis. "Oni vidas neniun, neniu malhelpos nin... Ni povas komenci?" "Ni komencu." "Novajn klarigojn, mi supozas, vi ne postulas?" "Mi ne postulas." "Cxu vi volas sxargxi?" demandis Pauxlo Petrovicx, elprenante la pistoletojn el la kesteto. "Ne; sxargxu vi mem, kaj mi mezuros la pasxojn. Mi havas pli longajn krurojn", aldonis Bazarov kun rideto. "Unu, du, tri"... "Eugeno Vasilicx", malfacile balbutis Petro (li tremis, kvazaux li havus febron); "Faru, kion vi volas, sed mi foriros." "Kvar... kvin..." "Malproksimigxu, amiko, malproksimigxu iom. Vi povas ecx starigxi post arbo kaj sxtopi al vi la orelojn, sed ne kovru la okulojn. Se iu falos, alkuru lin levi... Ses... sep... ok..." Bazarov haltis. "Suficxe?" demandis li, sin turnante al Pauxlo Petrovicx: "eble ankoraux du pasxojn?" "Kiel vi volas", respondis Pauxlo Petrovicx, enigante la duan kuglon. "Bone, ni aldonu ankoraux du pasxojn." Bazarov faris per la pinto de l' sxuo strekon sur la tero. "Jen la bariero. Sed kiom da pasxoj cxiu el ni devas malproksimigxi de la bariero? Tio estas ankaux grava. Hieraux ni tion ne diskutis." "Dek, mi supozas", respondis Pauxlo Petrovicx, donante al Bazarov ambaux pistoletojn. " Volu kompleze elekti." "Mi faros al vi la komplezon. Sed konsentu, Pauxlo Petrovicx, ke nia duelo estas eksterordinara gxis ridindeco. Vi rigardu nur la fizionomion de nia sekundanto." "Vi dauxrigas la sxercojn", respondis Pauxlo Petrovicx. "Mi ne neas la strangecon de nia duelo, sed mi opinias mia devo averti vin, ke mi intencas dueli serioze. A bon etendeur, salut!" (al bona auxdanto saluton!) "Oh, mi ne dubas, ke ni decidigxis ekstermi unu la alian; sed kial ne ridi iom kaj ne kunigi utile dulci? (la utilon kun la dolcxo) Vi vidas: vi al mi france, kaj mi al vi latine." "Mi duelos serioze", respondis Pauxlo Petrovicx kaj iris sur sian lokon. Bazarov, siaflanke, kalkulis dek pasxojn de la bariero kaj haltis. "Vi estas preta?" demandis Pauxlo Petrovicx. "Perfekte." "Antauxen!" Bazarov malrapide iris antauxen kaj Pauxlo Petrovicx faris la samon, metinte la maldekstran manon en la posxon, kaj iom post iom levis la tubon de la pistoleto... Li celas rekte en mian nazon, pensis Bazarov, kaj kiel zorge li fermetas la okulon, rabisto! Tamen tio ne estas agrabla sento. Mi rigardos la cxenon de lia posxhorlogxo",... Io akre ekzumis cxe la orelo de Bazarov kaj en la sama momento eksonis pafo. Mi auxdis, do mi ne estas trafita, li havis la tempon ekpensi. Li faris ankoraux unu pasxon kaj ne celante premis la risorton. Pauxlo Petrovicx iom ektremis kaj kaptis sian tibion per la mano. Sango fluetis sur lia blanka pantalono. Bazarov jxetis flanken la pistoleton kaj proksimigxis al sia kontrauxulo. "Vi estas vundita?" demandis li. "Vi havis la rajton alvoki min gxis la bariero", diris Pauxlo Petrovicx, "kaj la vundo estas bagatela. Laux la interkonsento cxiu el ni havas ankoraux unu pafon." "Ne, pardonu, ni lasu gxin por alia okazo", respondis Bazarov kaj subtenis Pauxlon Petrovicx, kiu komencis paligxi. "Nun mi ne estas plu duelanto, sed kuracisto, kaj antaux cxio mi devas esplori la vundon. Petro, venu cxi tien, Petro! Kie vi kasxis vin?" "Cxio cxi estas bagatelo... Nenies helpon mi bezonas", diris Pauxlo Petrovicx, apartigante la vortojn, "kaj ni... devas... ree..." Li volis ektiri sian lipharon, sed lia mano malfortigxis, la okuloj vualigxis kaj li perdis la konscion. "Jen surprizo! Sveno! Pro kio!" nevole ekkriis Bazarov, mallevante la vunditon sur la herbon. "Ni rigardu, kio estas?" Li prenis sian naztukon, visxis la sangon, palpis cxirkaux la vundo... La osto estas sendifekta - murmuris li tra la dentoj - la kuglo enigxis ne profunde, nur unu muskolo, vastus externus, estas tusxita. Post tri semajnoj li povos danci!... Tamen li svenis! Ah, cxi tiuj nervaj homoj! Kiel maldika estas lia hauxto." "Mortigita?" eksonis post lia dorso la tremanta vocxo de Petro. Bazarov sin turnis. "Iru, alportu akvon plej rapide, amiko, li vivos pli longe ol ni." Sed la perfektigita servisto, sxajne, ne komprenis liajn vortojn kaj restis senmova. Pauxlo Petrovicx iom post iom malfermis la okulojn. "Li agonias!" murmuretis Petro kaj faris la signon de l' kruco. "Vi estas prava... Kia malsagxa fizionomio!" diris la vundita gxentilhomo, penante rideti. "Kuru, alportu akvon, mil diabloj!" ekkriis Bazarov. "Tio estas superflua. Tio estis momenta vertige (kapturnigxo)... Helpu min sidigxi... jen tiel... Suficxas bandagxi cxi tiun gratajxon per io ajn, kaj mi piede iros hejmen, aux oni povas sendi por mi kalesxeton. Duelo, permesu diri tion al vi, ne ripetigxas. Vi kondutis noble... hodiaux, hodiaux, notu tion." "Pri la tempo pasinta senutile estas rememori", respondis Bazarov, "kaj kio koncernas la estontan, pri gxi ankaux super flue estus zorgi, cxar mi intencas senprokraste prepari miajn pakajxojn. Permesu, mi nur bandagxos vian piedon; via vundo ne estas dangxera, tamen oni devas haltigi la sangon. Sed antaux cxio mi devas rekonsciigi cxi tiun estajxon." Bazarov skuis Petron je la kolumo kaj sendis lin venigi kalesxeton. "Ne timigu mian fraton", diris al li Pauxlo Petrovicx, "nenion raportu al li." Petro ekkuris galope; atendante lian revenon, ambaux kontrauxuloj sidis la tero kaj silentis. Pauxlo Petrovicx penis ne rigardi Bazarovon; li ne volis pacigxi kun li; li hontis pro sia flamemo, pro sia malsukceso, hontis pro la tuta afero, kvankam li sentis, ke gxi ne povis finigi pli felicxe. Almenaux li liberigos nin de sia persono, konsolis li sin mem, ankaux tio estas bono. La silento dauxris, peza kaj malagrabla. Ambaux kontrauxuloj estis embarasitaj. Cxiu el ili estis certa, ke la alia komprenas lin. Por amikoj tia konscio estas agrabla kaj tre malagrabla por malamikoj, precipe kiam oni povas nek klarigi la aferon, nek disiri. "Cxu ne tro forte mi bandagxis vian piedon?" demandis fine Bazarov. "Ne, tute ne", respondis Pauxlo Petrovicx kaj post momento aldonis: "Mian fraton ne eble estos trompi, ni devas diri al li, ke ni malpacigxis kauxze de politika problemo." "Tre bone", respondis Bazarov. "Vi povas diri, ke mi insultis cxiujn anglomenojn." "Perfekte. Kion pensas pri ni, laux via opinio, cxi tiu homo?" dauxrigis Pauxlo Petrovicx, montrante la saman kamparanon, kiu kelke da minutoj antaux la duelo pelis preter Bazarov la cxevalojn, kaj revenante sur la sama vojo, rimarkis la sinjorojn, demetis la cxapon kaj flankiris. "Kiu povas scii!" respondis Bazarov, "plej kredeble li pensas pri nenio. La rusa kamparano estas la sama mistera nekonato, pri kiu tiel multe skribis sinjorino Radcliffe. Kiu povas kompreni lin! Li mem sin ne komprenas." "Jen kia estas via opinio!" komencis Pauxlo Petrovicx kaj subite ekkriis: "Rigardu, kian malsagxajxon faris via Petro! Mia frato galopas tien cxi!" Bazarov sin deturnis kaj ekvidis la palan vizagxon de Nikolao Petrovicx, kiu sidis en la kalesxeto. Li desaltis, antaux ol la cxevaloj haltis, kaj sin jxetis al la frato. "Kion tio signifas?" diris li per tremanta vocxo. "Vasilicx, pro Dio, kio okazis!" "Nenio", respondis Pauxlo Petrovicx, "tute senbezone oni maltrankviligis vin. Mi iom malpacigxis kun sinjoro Bazarov, kaj mi estas iom punita." "Sed la motivo?" "Kiel klarigi tion al vi? Sinjoro Bazarov nerespekte diris ion pri sir Robert Peel. Mi rapidas aldoni, ke en la tuta afero mi sola estas kulpa, kaj ke sinjoro Bazarov kondutis plej noble. Mi provokis lin." "Granda Dio, mi vidas sangon!" "Vi supozis, ke en miaj vejnoj fluas akvo? Sed tiu cxi sangellaso ecx estas utila por mi. Cxu ne vere, doktoro? Helpu min sidigxi en la kalesxeto, kaj forpelu la melankolion. Morgaux mi estos sana. Jen tiel, mi dankas vin. Antauxen, kocxero!" Nikolao Petrovicx sekvis piedire; Bazarov restis iom malantauxe... "Mi devas peti vin, zorgi pri mia frato", diris al li Nikolao Petrovicx, "gxis kiam oni venigos de la urbo alian kuraciston." Bazarov silente klinis la kapon. Post unu horo Pauxlo Petrovicx jam kusxis en la lito, kun la piedo bandagxita laux la reguloj de la arto. La tuta domo estis ekscitita: Fenicxka preskaux svenis, Nikolao Petrovicx senvorte tordis siajn manojn kaj Pauxlo Petrovicx ridis, sxercis, precipe kun Bazarov; li surmetis delikatan batistan cxemizon, elegantan matenan jakon kaj fezon, ne permesis, ke oni mallevu la kurtenojn kaj komike plendis pri la neceso sin deteni de la mangxo. Antaux la nokto li iom ekfebris kaj havis kapdoloron. Venis kuracisto el la urbo. (Nikolao Petrovicx ne obeis la postulon de l' frato, kaj Bazarov mem ne deziris tion; li sidis la tutan tagon flava de la kolero en sia cxambro kaj nur por plej mal longa tempo venadis al la malsanulo; dufoje li renkontis Fenicxkan, sed sxi forkuris de li kun teruro). La nova kuracisto konsilis refresxigan trinkajxon kaj jesigis la aserton de Bazarov, ke neniu dangxero minacas. Nikolao Petrovicx diris al li, ke lia frato sin vundis mem pro nesingardemo; la kuracisto respondis: "hm!" sed ricevinte 25 rublojn en argxenta mono, aldonis: "Vere, tio ofte okazas, jes." Neniu en la domo sin senvestigis kaj kusxigxis. Nikolao Petrovicx cxiuminute eniris sur la piedfingroj en la cxambron de l' frato kaj same eliris. La vundito dormetis de tempo al tempo, ion gxemis, diris al li france: "coucxez vous" (enlitigxu), kaj petis ion por trinki. Nikolao Petrovicx devigis unu fojon Fenicxkan alporti al li glason da limonado; Pauxlo Petrovicx fikse sxin ekrigardis kaj trinkis gxis la lasta guto. Antaux la mateno la febro iom plifortigxis, la vundito iom deliris. Komence Pauxlo Petrovicx diris ne kunigeblajn vortojn; poste li subite malfermis la okulojn kaj ekvidinte la fraton cxe sia lito, zorgeme klinitan al li, li diris: "Cxu ne vere, Nikolao, Fenicxka havas en si ion komunan kun Nelly?" "Kun kia Nelly, Pauxlo!" "Kiel vi povas demandi? Kun la princino P... Precipe en la supra parto de la vizagxo. C'est de la meme famille" (gxi apartenas al la sama speco). Nikolao Petrovicx respondis nenion kaj interne miris pri la viveco de la malnovaj sentoj de la homa koro. Jen kiam gxi elnagxis sur la suprajxon, pensis li. "Ah, kiel mi amas cxi tiun estajxon tiel sensignifan!" gxemis Pauxlo Petrovicx, sopire metante la manojn sub la kapon. "Mi ne toleros, ke cxi bravacxulo kuragxu tusxi..." murmuretis li post kelke da minutoj. Nikolao Petrovicx nur eksopiris; li ecx ne suspektis, kiun koncernis la vortoj. Bazarov venis al li en la sekvinta tago je la oka horo. Li jam enpakis cxion kaj liberigis cxiujn siajn ranojn, insektojn kaj birdojn. "Vi venis adiauxi min?" diris Nikolao Petrovicx, levigxante renkonte al li. "Jes". "Mi komprenas vin kaj plene aprobas. Mia kompatinda frato, certe, estas kulpa: pro tio li estas punita. Li mem diris al mi, ke li metis vin en neeblecon agi alie. Mi kredas, ke vi ne povis eviti cxi tiun duelon, kiu... kiu parte povas esti klarigita per la konstanta antagonismo de viaj reciprokaj opinioj. (Nikolao Petrovicx implikigxis en siaj vortoj). Mia frato estas homo de la malnova tempo, li estas flamema kaj obstina... Ni danku Dion, ke la afero tiel finigxis. Mi faris cxion por malhelpi la disvastigon de la famo." "Mi lasos al vi mian adreson por la okazo, se la fakto havos sekvojn", diris Bazarov per indiferenta tono. "Mi esperas, ke cxio glate pasos, Eugeno Vasilicx... Mi tre bedauxras, ke via gastado en mia domo havis... tian finon. Tio estas tiom pli malagrabla, ke Arkadio..., "Mi kredeble vidos lin", interrompis Bazarov, kiun cxiam malpaciencigis cxiuj "klarigoj", kaj "deklaroj"; "se ne, mi petas, volu kompleze saluti lin en mia nomo kaj esprimi mian bedauxron." "Ankaux mi petas..." respondis Nikolao Petrovicx kun saluto. Sed Bazarov ne atendis la finon de la frazo kaj foriris. Eksciinte pri la baldauxa forveturo de Bazarov, Pauxlo Petrovicx esprimis la deziron vidi lin kaj premis lian manon. Sed Bazarov ankaux en tiu cxi momento restis malvarma kiel glacio; li komprenis, ke Pauxlo Petrovicx volis ludi la rolon de grandanima viro. Li ne sukcesis adiauxi Fenicxkan: li povis nur intersxangxi kun sxi rigardon tra la fenestro. Sxia vizagxo sxajnis al li malgxoja. "Kiu scias, cxu sxi ne tro serioze rigardas la aferon!" diris li al si mem. "Nu, sxi iel konsolos sin!" Petro estis tiel kortusxita, ke li ploris sur lia sxultro, gxis Bazarov trankviligis lin per la demando: "Cxu viaj okuloj ne estis plantitaj en malseka loko?" Dunjasxa devis forkuri en la arbaron, por kasxi sian emocion. La kulpulo de la tuta malgxojo suriris la veturilon kaj ekfumis cigaron. Kiam sur la kvara versto cxe kurbigo de la vojo lastfoje sin etendis antaux liaj okuloj la linio de la konstruajxoj de Marino kun la nova sinjora domo, li nur kracxis kaj murmurante: "Malbenitaj sinjoraj idoj", pli forte sin cxirkauxvolvis per la mantelo. La stato de Pauxlo Petrovicx baldaux plibonigxis; sed li devis resti en la lito cxirkaux unu semajnon. Li suferis sian "malliberigon", kiel li nomis gxin, suficxe pacience, sed oferis tro da zorgoj al la tualeto kaj sencxese ordonis bruligi odekolonon. Nikolao Petrovicx legis al li la gazetojn; Fenicxka servis al li, kiel ordinare, alportis buljonon, limonadon, mole kuiritajn ovojn, teon; sed sekreta teruro ekregis sxin cxiufoje, kiam sxi eniris en lian cxambron. La neatendita ago de Pauxlo Petrovicx timigis cxiujn en la domo kaj sxin pli ol la aliajn; sole Prokoficx ne konfuzigxis kaj vaste rakontis, ke ankaux en lia tempo la sinjoroj duelis, "sed noblaj sinjoroj unu kontraux alia, kaj tiajn vagulojn oni ordonus, pro ilia bravacxo, vipi en la stalo." La konscienco preskaux nenion riprocxis al Fenicxka; sed la penso pri la vera kauxzo de la konflikto iafoje turmentis sxin; Pauxlo Petrovicx rigardis sxin iel strange... ecx, turninte al li sian dorson, sxi sentis sur si lian rigardon. Sxi malgrasigxis pro la konstanta interna maltrankvilo kaj, kiel tio ofte okazas, farigxis ankoraux pli bela. Foje matene Pauxlo Petrovicx sin sentis multe pli bone kaj transiris de la lito sur la sofon, kaj Nikolao Petrovicx, demandinte pri lia farto, foriris en la drasxejon. Fenicxka alportis tason da teo, kaj metinte gxin sur la tablon, volis foriri. Pauxlo Petrovicx haltigis sxin. "Kien vi tiel rapidas, Feodosia Nikolavna", komencis Ii; "cxu vi havas ion por fari?" "Ne... Mi devas tie versxi teon." "Dunjasxa faros tion anstataux vi; sidu iom apud malsana homo. Cetere, mi devas interparoli kun vi." Fenicxka silente sidigxis sur la rando de segxo. "Auskultu", komencis Pauxlo Petrovicx kaj ektiris siajn lipharojn: "Jam antaux longe mi volis demandi vin: vi kvazaux timas min?" "Mi?" "Jes vi. Vi neniam rigardas min, kvazaux via konscienco ne estus pura." Fenicxka paligxis, sed ekrigardis Pauxlon Petrovicx. Li sxajnis al sxi tiel stranga, ke sxi nevole ektremis. "Via konscienco ja estas pura?" murmuretis li. "Kial gxi ne estus pura?" murmuretis sxi. "Cxu mi povas scii! Cetere, al kiu vi povus esti kulpa? Al mi? Tio ne estas versxajna. Al aliaj personoj en cxi tiu domo? Ankaux tio ne estas kredebla. Al mia frato? Sed vi ja amas lin?" "Mi amas." "Per via tuta animo, per via tuta koro?" "Mi amas Nikolaon Petrovicx per mia tuta koro." "Vere? Ekrigardu min, Fenicxka (la unuan fojon li tiel nomis sxin). Vi ja scias, ke estas granda peko mensogi!" "Mi ne mensogas, Pauxlo Petrovicx. Se mi ne amus Nikolao Petrovicx, mi ne meritus vivi." "Kaj vi sxangxus lin je neniu?" "Je kiu mi povus lin sxangxi?" "Je kiu? Cxu mi scias! Jen ekzemple je tiu sinjoro, kiu jxus forlasis nin." Fenicxka levigxis. "Dio Sinjoro, pro kio vi, Pauxlo Petrovicx turmentas min? Kion mi faris al vi? Kiel vi povas tiel paroli?" "Fenicxka", rediris Pauxlo Petrovicx per malgxoja vocxo, "mi ja vidis..." "Kion vi vidis?" "Tie... en la lauxbo." Fenicxka rugxigxis gxis la haroj. "Cxu tio estis mia kulpo?" respondis sxi penege. Pauxlo Petrovicx levigxis. "Vi ne estas kulpa? Ne? Neniom?" "Mi amas la solan Nikolaon Petrovicx en la tuta mondo kaj gxis mia morto mi amos lin!" diris kun subita forto Fenicxka, dum ploregoj bolis en sxia gorgxo. "Kaj kio koncernas tion, kion vi vidis, pri tio ecx en la tago de la lasta jugxo mi diros, ke mi ne estas, ke mi ne estis kulpa; prefere morti ol esti suspektata pri tia ago, ke mi... al mia bonfaranto, Nikolao Petrovicx..." Sxia vocxo estingigxis kaj samtempe sxi eksentis, ke Pauxlo Petrovicx prenis sxian manon kaj premis gxin... Sxi ekrigardis lin kaj sxtonigxis pro miro... Li estis ankoraux pli pala; liaj okuloj brilis kaj, kio estis ankoraux pli miriga, peza, unuopa larmo ruligxis sur lia vango. "Fenicxka!" diris li per stranga murmuro, "amu, amu mian fraton! Por neniu en la mondo perfidu lin, auxskultu nenies parolojn! Pripensu, kio povas esti pli terura ol ami kaj ne esti amata! Neniam forlasu mian malfelicxan Nikolaon." Sekigxis la larmoj de Fenicxka kaj pasis sxia timo - tiel granda estis sxia miro. Sed kion sxi sentis, kiam Pauxlo Petrovicx, Pauxlo Petrovicx mem alpremis sxian manon al siaj lipoj kaj tiel tenis gxin, ne kisante, sed nur konvulsie sopirante de tempo al tempo... "Granda Dio!" diris sxi al si, "cxu tio ne estas atako de la malsano?" En tiu momento dolore tremis en li lia tuta perdita vivo. La sxtuparo ekkrakis sub rapidaj pasxoj... Li forpusxis Fenicxkan kaj jxetis sian kapon sur la kusenon. La pordo malfermigxis, kaj gaja, fresxa, rugxvanga aperis Nikolao Petrovicx. Mitja same fresxa kaj rugxvanga, kiel la patro, saltis sole en cxemizo sur lia brusto, alkrocxante siajn nudajn piedetojn al la grandaj butonoj de lia palto. Fenicxka sin jxetis al li kaj cxirkauxpreninte lin kaj la filon, alpremis sian kapon al la sxultro de Nikolao Petrovicx. Li ekmiris; Fenicxka, timema kaj modesta, neniam karesis lin en la cxeesto de aliaj personoj. "Kio estas al vi?" demandis li kaj rigardante la fraton, transdonis al sxi Mitjan. "Vi ne fartas pli malbone?" li sin turnis al Pauxlo Petrovicx. Pauxlo Petrovicx kasxis la vizagxon en batistan naztukon. "Ne... nenio... Kontrauxe, mi fartas multe pli bone." "Vi tro frue transiris sur la sofon. Kien vi iras?" aldonis Nikolao Petrovicx, sin turnante al Fenicxka; sed sxi jam brufermis la pordon. "Mi alportis mian heroon, por montri lin al vi; li sopiris al sia onklo. Kial sxi forportis lin? Sed kio estas al vi? Cxu io okazis inter vi?" "Frato!" solene ekparolis Pauxlo Petrovicx. Nikolao Petrovicx ektremis. Li sentis konfuzon, li mem ne sciis kial. "Frato", ripetis Pauxlo Petrovicx, "promesu al mi plenumi mian peton." "Kian peton? Parolu!" "Gxi estas tre grava; de gxi, laux mia opinio, dependas la tuta felicxo de via vivo. Dum la lasta tempo mi multe pensis pri tio, kion mi volas nun diri al vi... Frato, plenumu vian devon, la devon de honesta kaj nobla homo. Cxesigu la tenton, la malbonan ekzemplon por la aliaj, ekzemplon, kiun donas vi, la plej bona el la homoj!" "Kion vi volas diri, Pauxlo?" "Edzigxu kun Fenicxka... Sxi amas vin, sxi estas la patrino de via filo." Nikolao Petrovicx reiris unu pasxon kaj brubatis la manojn. "Vi diras tion, Pauxlo? Vi, kiun mi opiniis cxiam la plej ne fleksebla kontrauxulo de tiaj edzigxoj! Vi diras tion! Sed cxu vi ne scias, ke sole pro la estimo al vi mi ne plenumis tion, kion vi tiel juste nomis mia devo?" "Vane vi estimis min en cxi tiu okazo", rediris kun malgaja rideto Pauxlo Petrovicx. "Mi komencas pensi, ke Bazarov estis prava, kiam li riprocxis al ni la aristokratismon. Ne, kara frato, ni cxesu pozi kaj zorgi pri la opinio de la mondo; ni estas homoj jam maljunaj kaj humilaj; jam venis la tempo meti flanken cxian vantajxon. Kiel vi tion tre bone diris, ni plenumu nian devon; vi vidos, ke ni ricevos aldone ankaux la felicxon." Nikolao Petrovicx sin jxetis por cxirkauxpreni la fraton. "Vi definitive malfermis al mi la okulojn", ekkriis li. "Prave mi asertis cxiam, ke vi estas la plej bona kaj sagxa homo en la mondo; nun mi vidas, ke vi estas same prudenta, kiel grandanima." "Pli singarde, pli singarde", interrompis lin Pauxlo Petrovicx. "Kompatu la piedon de via prudenta frato, kiu en sia kvindeka jaro duelis, kvazaux subleutenanto. Do la afero estas decidita: Fenicxka estos mia belle-soeur (bofratino)". "Mia kara Pauxlo! Sed kion diros Arkadio?" "Arkadio? Li triumfos, vi povas esti certa! La edzigxo ne estas laux liaj principoj, sed tio flatos lian senton de la egaleco. Cetere, efektive, kion signifas cxiuj cxi kastoj aux dixneuvieme siecle?" (en la deknauxa jarcento) "Ah, Pauxlo, Pauxlo! Permesu, ke mi ankoraux unu fojon kisu vin. Ne timu, mi singarde..." La fratoj cxirkauxprenis unu la alian. "Kiel vi opinias, cxu oni ne devus tuj anonci al sxi vian decidon?" demandis Pauxlo Petrovicx. "Por kio rapidi?" respondis Nikolao Petrovicx. "Cxu vi parolis kun sxi pri tio?" "Kun sxi? Quelle idee!" (kia ideo!) "Tre bone. Antaux cxio resanigxu, kaj cxi tio ne forkuros de ni, oni devas bone pripensi, konsideri..." "Sed vi ja decidigxis!" "Komprenebele mi decidigxis, kaj mi dankas vin kore. Nun mi lasas vin; vi devas ripozi; cxiu ekscito estas malutila por vi... Sed ni ankoraux reparolos. Ekdormu, mia kara, kaj Dio donu al vi la sanon!" Por kio li tiel dankas min, pensis Pauxlo Petrovicx, restinte sola. Kvazaux tio dependus ne de li! Kaj mi, tuj kiam li edzigxos, forveturos ien malproksimen, Dresdenon aux Florencon, kaj mi vivos tie, gxis mi mortacxos. Pauxlo Petrovicx frotis sian frunton per odekolono kaj fermis la okulojn. Lumigita de la hela taga lumo, lia bela, malgrasa kapo kusxis sur la blanka kuseno, kvazaux kapo de mortinto... Kaj efektive li estis mortinto. Cxapitro XXV En Nikolskoje, en la gxardeno, en la ombro de alta frakseno sidis sur herba benko Katja kun Arkadio; sur la tero, apud ili, sin lokis Fifi, doninte al sia longa korpo tiun elegantan kurbigxon, kiun la cxasistoj nomas "pozo de griza leporo." Arkadio kaj Katja silentis: li tenis en la manoj duone malfermitan libron, sxi kolektis el sia korbo la lastajn pecetojn de blanka pano kaj jxetis ilin al malgranda familio de paseroj, kiu kun sia timema braveco, saltis kaj pepis tuj cxe sxiaj piedoj. Malforta vento, kiu ludis en la folioj de l' frakseno, movis tien kaj reen pale-orajn lumajn makulojn sur la malhela vojeto kaj sur la flava dorso de Fifi; unutona ombro cxirkauxis Arkadion kaj Katjan; nur de tempo al tempo en sxiaj haroj ekflamis hela strio. Ili ambaux silentis: sed gxuste ilia silento, la maniero, kiel ili sidis unu apud la alia, esprimis konfideman proksimigxon: cxiu el ili kvazaux ne pensis pri sia najbaro, kaj interne gxojis pro lia proksimeco. Iliaj vizagxoj sxangxigxis de la tempo, kiam ni vidis ilin lastfoje: Arkadio sxajnis pli trankvila, Katja pli viva, pli kuragxa. "Cxu vi ne trovas", komencis Arkadio, "ke la frakseno (frakseno = ruse "jasenj," hela = ruse "jasen.") estas bone nomita ruse: neniu alia arbo tiel hele kaj diafane brilas en la aero, kiel gxi." Katja levis la okulojn supren kaj diris: "Jes." Arkadio pensis: jen sxi ne riprocxas min, ke mi bele parolas. "Mi ne amas Heine", komencis Katja, montrante per la okuloj la libron, kiun Arkadio tenis en la manoj, "kiam li ridas, nek kiam li ploras: mi amas lin, kiam li estas meditema kaj malgxoja." "Kaj mi amas lin, kiam li ridas", rediris Arkadio. "Tio estas malnovaj restajxoj de via satira emo... Atendu iom, ni sxangxos vin." Malnovaj restajxoj! pensis Arkadio, se Bazarov auxdus tion! "Kiu sxangxos min? Vi!" "Kiu? Mia fratino, Porfiro Platonicx, kun kiu vi plu ne disputas; la onklino, kiun antauxhieraux vi akompanis en la pregxejon." "Mi ja ne povis rifuzi! Kio koncernas vian fratinon, sxi mem, vi scias, en multaj aferoj konsentis kun Eugeno." "Mia fratino estis tiam sub lia influo, same kiel vi." "Kiel mi? Cxu vi rimarkas, ke mi jam liberigxis de lia influo?" Katja silentis. "Mi scias", dauxrigis Arkadio, "li neniam placxis al vi." "Mi ne povas jugxi pri li." "Cxu vi scias, Katerino Sergeevna? Cxiufoje, kiam mi auxdas cxi tiun respondon, mi ne kredas al gxi... Ne ekzistas homo, pri kiu cxiu ajn el ni ne povus jugxi! Tio estas simple elturnigxo." "Do mi diros al vi, ke li ne malplacxis al mi, ne; sed mi sentas, ke li estas fremda al mi, ke mi estas fremda al li... ke vi estas fremda al li." "Kial?" "Kiel diri... Li estas sovagxa, kaj ni estas hejmigitaj." "Ankaux mi estas hejmigita?" Katja jese balancis la kapon. Arkadio sin gratis post la orelo. "Auskultu, Katerino Sergeevna: tio ja estas ofendo." "Cxu vi volus esti sovagxa?" "Sovagxa - ne, sed forta, energia." "Tion oni ne povas voli... jen via amiko tion ne volas, kaj tamen li estas tia." "Hm! Do vi pensas, ke li havas grandan influon je Anna Sergeevna?" "Jes. Sed neniu povas longe estri sxin", aldonis Katja duonvocxe. "Kial vi supozas tion?" "Sxi estas tre fiera... ne, ne tion mi volis diri... sxi tro sxatas sian sendependecon." "Kiu ne sxatas gxin?" demandis Arkadio, kaj preskaux samtempe li demandis sin: por kio gxi estas necesa? Por kio gxi estas necesa? pensis ankaux Katja. Se junaj homoj ofte kaj amike kunvenas, sencxese venas al ili la samaj pensoj. Arkadio ekridetis kaj iom proksimigxinte al Katja diris murmurete: "Konfesu, ke vi iom timas sxin." "Kiun?" "Sxin", ripetis Arkadio plensignife. "Kaj vi?" siaflanke demandis Katja. "Ankaux mi; rimarku, mi diris: ankaux mi." Katja minacis lin per fingro. "Tio mirigas min", komencis sxi, "neniam mia fratino estis tiel bona por vi, kiel nun; multe pli ol dum via unua vizito." "Vere?" "Vi tion ne rimarkis? Vin tio ne gxojigas?" Arkadio, ekmeditis. "Per kio mi povis meriti la favoron de Anna Sergeevna? Cxu ne per tio, ke mi alportis al sxi la leterojn de via patrino?" "Jes. Sed ekzistas ankaux aliaj motivoj, kiujn mi ne diros." "Kial?" "Mi ne diros." "Oh! Mi scias, vi estas tre obstina." "Jes, mi estas obstina." "Kaj observema?" Katja rigardis Arkadion de la flanko. "Cxu tio estas malagrabla por vi? Pri kio vi pensas?" "Mi pensas pri tio, de kie devenas la observemo, kiun vi efektive posedas. Vi estas tiel timema, nekonfida; vi evitas cxiujn..." "Mi multe vivis sola; oni tiam nevole meditas. Sed cxu mi cxiujn evitas?" Arkadio jxetis sur sxin penetreman rigardon. "Cxio cxi estas tre bela", dauxrigis li, "sed la homoj de via situacio, mi volas diri, de via ricxeco, malofte posedas cxi tiun kapablon; ilin, kiel la regxojn, la vero malfacile atingas." "Sed mi ja ne estas ricxa." Arkadio ekmiris kaj ne tuj komprenis Katjan. "Efektive, la tuta bieno apartenas al sxia fratino!" diris li; cxi tiu penso ne estis malagrabla al li. "Kiel bone vi diris tion!" aldonis li vocxe. "Kiel?" "Vi bone diris tion: simple, ne hontante kaj ne afektante. Mi imagas, ke en la sento de la homo, kiu scias kaj diras, ke li estas malricxa, devas esti io neordinara, ia fiereco." "Mi spertis nenion similan, dank'al mia fratino; mi parolis pri mia situacio, cxar vi tion aludis." "Jes; sed konfesu, ke ankaux vi posedas iom de la fiereco, pri kiu mi jxus parolis." "Ekzemple?" "Ekzemple, vi ja - pardonu mian demandon - vi ne edzinigxus kun ricxa homo?" "Se mi tre amus lin... Ne, sxajnas, ecx tiam mi ne edzinigxus kun li." "Jen, vi vidas!" ekkriis Arkadio kaj post momento aldonis: "Kial vi ne edzinigxus kun li?" "Cxar ecx la kantoj malkonsilas neegalan edzigxon." "Eble vi volas estri aux..." "Ah, ne! por kio? Kontrauxe, mi estas preta min submeti; nur la neegaleco estas malagrabla. Sed estimi sin mem kaj sin submeti, tion mi komprenas - tio estas la felicxo; sed dependeco... Ne, suficxe." "Suficxe", ripetis post Katja Arkadio. "Jes, jes", dauxrigis li. "Ne vane vi estas de la sama sango kiel Anna Sergeevna; vi estas same memstara kiel sxi; sed vi estas pli kasxema. Mi estas certa, ke vi neniam malkasxus unua vian senton, kiel ajn forta kaj sankta gxi estus..." "Cxu tio ne estas natura?" demandis Katja. "Vi estas same inteligenta, vi posedas tiom da karaktero, kiom sxi, eble ecx pli multe..." "Ne komparu min kun mia fratino, mi petas vin", rapide interrompis lin Katja, "tio estas tro malprofita por mi. Vi kvazaux forgesis, ke mia fratino estas bela, inteligenta, kaj... precipe vi, Arkadio Nikolaicx, ne devus diri tiajn vortojn, kaj kun tiel serioza mieno." "Kion signifas: precipe vi, kaj de kio vi konkludas, ke mi sxercas?" "Kompreneble, vi sxercas." "Vi pensas? Kaj se mi estas certa pri tio, kion mi diras? Se mi trovas, ke miaj esprimoj ne estis ankoraux suficxe fortaj?" "Mi vin ne komprenas." "Cxu vere? Nun mi vidas, ke mi tro gloris vian observemon." "Kiel?" Arkadio, nenion respondis kaj sin deturnis. Katja trovis en la korbo ankoraux kelke da panpecetoj kaj komencis jxeti ilin al paseroj; sed la svingo de sxia mano estis tro forta, kaj la birdoj forflugis, antaux ol ili kaptis ion per siaj bekoj. "Katerino Sergeevna!" diris subite Arkadio, "tio estas, kredeble, indiferenta al vi; sed sciu, ke mi ne sxangxus vin, ne nur je via fratino, sed je iu ajn en la mondo." Li levigxis kaj rapide foriris, kvazaux timigita de la vortoj, kiuj forflugis de liaj lipoj. Ambaux manoj de Katja kun la korbo deglitis sur sxajn genuojn. Sxi klinis la kapon kaj longe sekvis Arkadion per la okuloj. Iom post iom ardanta rugxo koloris sxiajn vangojn; sed sxiaj lipoj ne ridetis, kaj la malhelaj okuloj esprimis miron kaj samtempe alian senton, kies nomon sxi ankoraux ne konis. "Vi estas sola?" eksonis apud sxi la vocxo de Anna Sergeevna. "Sxajnas al mi, ke vi iris en la gxardenon kun Arkadio." Katja, ne rapidante, direktis siajn okulojn al la fratino. Anna Sergeevna estis plenguste, ecx elegante vestita; sxi staris sur vojeto kaj per la pinto de sia malfermita ombrelo tusxis la orelojn de Fifi. Katja ne rapidante respondis: "Mi estas sola." "Mi vidas tion", respondis sxi kun rido, "li do revenis en sian cxambron?" "Jes." "Vi kune legis?" "Jes." Anna Sergeevna prenis Katian je la mentono kaj levis sxian vizagxon. "Vi ne malpacigxis, mi esperas?" "Ne", respondis Katja kaj delikate forigis la manon de l' fratino. "Kiel solene vi respondas! Mi pensis, ke mi trovos lin cxi tie por proponi al li, ke li promenu kun mi. Li cxiam petas min pri tio. Oni alportis por vi sxuojn el la urbo, iru provvesti ilin: mi jam hieraux rimarkis, ke viaj antauxaj estas jam tute eluzitaj. Entute, vi ne suficxe vin okupas per tio cxi, kaj vi havas tiel belajn piedojn! Ankaux viaj manoj estas belaj... sed iom grandaj; do vi devas pli zorgi pri la piedoj. Sed vi ne estas koketa." Anna Sergeevna iris antauxen sur la vojeto, iom bruetante per sia bela vesto. Katja levigxis de l' benko kaj preninte kun si la volumon de Heine, ankaux foriris, sed ne por provvesti la sxuojn. Belaj piedoj, pensis sxi, malrapide kaj facile surirante la sxtonajn sxtupojn de la teraso, varmegigitajn de la suno; belaj piedoj, vi diras... Nu, li genuos cxe ili. Sed sxi tuj ekhontis kaj sxi rapide kuris supren. Arkadio iris tra la koridoro en sian cxambron; la administranto de la domo kure sekvis lin kaj anoncis, ke cxe li sidas sinjoro Bazarov. "Eugeno!" balbutis Arkadio preskaux kun timo, "cxu li estas cxi tie jam longe?" "Jxus li venis, sed li ordonis, ke mi ne anoncu al Anna Sergeevna kaj ke mi konduku lin rekte al vi." Eble hejme okazis ia malfelicxo? pensis Arkadio, rapide trakuris la sxtuparon kaj largxe malfermis la pordon. Ekvidinte la amikon, li tuj trankviligxis, kvankam pli sperta okulo, kredeble, trovus en la energia, kiel antauxe, sed iom malgrasigxinta vizagxo de la neatendita gasto signojn de interna ekscito. En mantelo, kovrita de polvo, kun cxapo sur la kapo, li sidis cxe la fenestra breto; li ne levigxis ecx tiam, kiam Arkadio kun lauxta ekkrio sin jxetis al lia kolo. "Jen surprizo! Kio alkondukas vin cxi tien?" ripetis li, pasxante en la cxambro, kiel homo, kiu mem imagas, kaj deziras montri, ke li gxojas. "Cxe ni cxio estas en ordo, cxiuj fartas bone, cxu ne vere?" "Cxio estas cxe vi en ordo, sed ne cxiuj estas sanaj", respondis Bazarov. "Sed ne babilu, ordonu alporti por mi glason da "kvas" (refresxiga trinkajxo), sidigu kaj auxskultu, kion mi komunikos al vi en malmultaj, sed, mi esperas, en suficxe fortaj esprimoj." Arkadio eksilentis, kaj Bazarov rakontis al li sian duelon kun Pauxlo Petrovicx. Arkadio tre ekmiris, ecx cxagrenigxis; sed li ne volis montri tion; li nur demandis, cxu efektive la vundo de lia onklo ne estas dangxera, kaj ricevinte la respondon, ke gxi estas tre interesa, sed ne de la kuracista vidpunkto, li penis ekrideti, sed interne li sentis maltrankvilon kaj honton. Bazarov kvazaux komprenis lin. "Jes, amiko, jen kion signifas vivi sub felicxa tegmento. Vi mem adoptas la kutimon de la mezaj jarcentoj kaj partoprenas en kavaliraj turniroj. Nun mi revenas al la gepatroj", tiel finis Bazarov sian rakonton, "kaj survoje mi turnis cxi tien... por cxion cxi raporti al vi, mi povus diri, se mi ne opinius senutilan mensogon malsagxajxo. Ne, mi venis cxi tien, la diablo scias por kio. Jes, Arkadio, iafoje utile estas sin preni je la hartufo kaj sin eltiri for, kiel rapon el bedo: mi faris tion antaux kelke da tagoj... Sed mi ekdeziris ankoraux unu fojon vidi tion, kion mi forlasis, la bedon, kie mi estis plantita." "Mi esperas, ke cxi tiuj vortoj ne koncernas min", respondis Arkadio kun maltrankvilo; "mi esperas, ke vi ne intencas disigxi de mi." Bazarov fikse, preskaux penetre, ekrigardis lin. "Cxu tio vere tiel cxagrenus vin? Sxajnas al mi, ke vi disigxis de mi. Vi estas tiel fresxa kaj pura... kredeble viaj aferoj kun Anna Sergeevna iras bone." "Kiaj miaj aferoj kun Anna Sergeevna?" "Cxu ne por ili vi venis cxi tien de la urbo, birdido? Kiel progresas la dimancxaj lernejoj? Cxu vi ne amas sxin? Au eble jam venis por vi tempo esti modesta?" "Eugeno, vi scias, mi cxiam estis malkasxa kun vi; mi povas certigi vin. Dio estu mia atestanto, ke vi eraras." "Hm! Nova vorto", rimarkis Bazarov duonvocxe. "Sed ne estu ekscitita, tio estas al mi tute indiferenta. Romantikulo dirus: mi sentas, ke niaj vojoj komencas disigxi, kaj mi diras simple, ke ni tedis unu la alian." "Eugeno..." "Mia kara, la malfelicxo ne estas tiel granda; kio ne tedas en la vivo! Kaj nun, cxu ni ne devus adiauxi unu la alian? De l' momento, kiam mi venis cxi tien, mi sentas min abomene, kvazaux mi legus leterojn de Gogol al la edzino de la guberniestro de Kaluga. Mi ne ordonis maljungi la cxevalojn." "Kion vi diras! Tio estas ne ebla!" "Kial?" "Mi ne parolas pri mi; sed tio estus en la plej alta grado negxentila al Anna Sergeevna, kiu nepre deziros vin vidi." "En tiu cxi punkto vi eraras." "Kontrauxe, mi estas certa, ke mi estas prava", rediris Arkadio. "Sed kial vi sxajnigas? Se ni jam tusxis la aferon, cxu ne pro sxi vi venis cxi tien?" "Eble, tamen vi eraras." Sed Arkadio estis prava. Anna Sergeevna deziris vidi Bazarovon kaj invitis lin al si per la administranto de la domo. Bazarov sxangxis la vestojn: lia nova konstumo estis enpakita tiel, ke li nenion bezonis tusxi en la valizo, por elpreni gxin. Sinjorino Odincov akceptis lin ne en tiu cxambro, kie li tiel neatendite deklaris al sxi sian amon, sed en la salono. Sxi amike etendis al li la ekstremojn de siaj fingroj, sed sxia vizagxo havis nevole strecxitan esprimon. "Anna Sergeevna", rapidis diri Bazarov, "antaux cxio mi devas vin trankviligi. Antaux vi staras homo, kiu jam plene revenis al la prudento kaj esperas, ke ankaux la aliaj forgesis liajn malsagxajxojn. Mi forveturas por longa tempo; kvankam mi ne estas mola estajxo, tamen vi devas konsenti, ke malgxoje estus al mi forporti kun mi la penson, ke vi rememoras min kun abomeno." Anna Sergeevna profunde ekspiris, kiel homo, kiu jxus atingis la supron de alta monto, kaj rideto vivigis sxian vizagxon. Sxi duan fojon etendis sian manon al Bazarov kaj respondis al lia premo. "Perdu la okulon tiu, kiu rememoras la tempon pasintan", diris sxi; "tiom pli, ke verdire mi pekis tiam, se ne per koketeco, almenaux... iel alie. Unuvorte, ni restu amikoj, kiel antauxe. Tio estis songxo, cxu ne vere? Kaj kiu rememoras la songxojn!" "Kiu memoras ilin! Cetere la amo estas afekta sento." "Cxu vere? Estas al mi tre agrable auxdi tion." Tiel diris Anna Sergeevna, tiel diris Bazarov; ili ambaux kredis, ke ili diras la veron. Cxu estis la vero, la plena vero en iliaj vortoj? Ili mem ne sciis tion, tiom pli la auxtoro. Sed ilia interparolo havis tian karakteron, kvazaux ili plene kredis unu al la alia. Anna Sergeevna interalie demandis Bazarovon, kion li faris en Marino? Li preskaux komencis rakonti al sxi sian duelon kun Pauxlo Petrovicx, sed detenis lin la penso, ke sxi povus suspekti lin, ke li volas sin prezenti interesa; li simple respondis al sxi, ke la tutan tempon li laboris. "Kaj mi", rediris Anna Sergeevna, "komence mi havis la spleen'on! (splenon) Dio scias kial; mi ecx intencis forveturi eksterlandon, imagu!... Poste tio pasis, venis via amiko, Arkadio Nikolaicx, kaj mi revenis sur miajn relojn, al mia vera rolo." "Kia estas cxi tiu rolo, permesu demandi vin." "La rolo de onklino, de guvernantino, de patrino, nomu gxin, kiel vi volas. Cxu vi scias, ke antauxe mi ne bone komprenis vian intiman amikecon kun Arkadio Nikolaicx; mi opiniis lin iom sensignifa. Sed nun mi pli bone konas lin kaj mi konvinkigxis, ke li estas inteligenta... Kaj, la cxefa afero, li estas juna, juna... ne kiel mi kaj vi, Eugeno Vasilicx. " "Cxu li cxiam ankoraux estas konfuzita en via cxeesto!" "Cxu?" komencis Anna Sergeevna kaj pripensinte iom, aldonis: "Nun li farigxis pli konfidema, li parolas kun mi. Antauxe li evitis min. Cetere, ankaux mi ne sercxis lian societon. Li estas pli amika kun Katja." Bazarov malpaciencigxis. La virino ne povas ne ruzi! pensis li. "Vi diras, ke li evitis vin", diris li kun malvarma rideto, "sed kredeble lia amo al vi ne restis por vi sekreto!" "Kiel? ankaux li?" nevole ekkriis Anna Sergeevna. "Ankaux li", ripetis Bazarov kun humila saluto. "Cxu vi efektive ne sciis tion, kaj mi diris al vi novajxon?" Anna Sergeevna mallevis la okulojn. "Vi eraras, Eugeno Vasilicx." "Mi ne supozas tion. Sed eble mi ne devus paroli pri tio." Vi ne ruzu plu, diris li al si. "Kial ne? Sed mi pensas, ke ankaux tie cxi vi tro alte taksas la gravecon de momenta impreso. Mi komencas suspekti, ke vi havas inklinon al troigo." "Ni ne parolu plu pri tio, Anna Sergeevna." "Kial?" rediris Anna Sergeevna, kaj sxi mem tuj transmetis la interparolon sur alian vojon. Sxi ne estis tute tankvila en la cxeesto de Bazarov, kvankam sxi diris al li kaj certigis sin mem, ke cxio estas forgesita. Intersxangxante kun li plej simplajn parolojn, ecx sxercante kun li, sxi sentis iom da timo. Same sur vaporsxipo, sur la maro, la homoj interparolas kaj ridas senzorge, kvazaux sur la firma tero; sed se okazas la plej malgranda halto, se aperas la plej malgranda signo de io neordinara, tuj sur cxiuj vizagxoj estas legebla esprimo de speciala timo, montranta la konstantan konscion pri la konstanta dangxero. La interparolo de Anna Sergeevna kun Bazarov dauxris ne longe. Sxi komencis mediti, respondis distrite kaj fine proponis al li transiri en la salonon, kie ili trovis la princidinon kaj Katjan. "Kie estas Arkadio Nikolaicx?" demandis la mastrino. Eksciinte, ke li malaperis jam antaux pli ol unu horo, sxi sendis sercxi lin. Ne baldaux oni trovis lin: li sin kasxis en la densajxo de la gxardeno kaj apoginte la mentonon sur la krucitaj manoj, li dronis en meditoj. Profundaj kaj gravaj estis la meditoj, sed ne malgxojaj. Li sciis, ke Anna Sergeevna sidas sola kun Bazarov, sed li ne sentis jxaluzon, kiel iam; kontrauxe, lia vizagxo pli kaj pli serenigxis; sxajnis, ke li miras pro io, gxojas kaj decidigxis al io. Cxapitro XXVI La edzo de Anna Sergeevna ne amis novajxojn, sed li cxiam estis preta akcepti "la fantazion de la nobligita gusto", kaj tial li konstruis en sia gxardeno, inter la varmigejo kaj la lageto ion de la speco de greka portiko el rusaj brikoj. En la posta, senfenestra muro de la portiko aux galerio estis faritaj ses nicxoj por statuoj, kiujn sinjoro Odincov intencis venigi el la eksterlando. La statuoj devis prezenti: la Izolecon, Silenton, Mediton, Melankolion, Hontemon kaj Sentemon. Unu el la statuoj, la diinon de la Silento, kun fingro sur la lipoj, oni venigis kaj starigis; sed en la sama tago la kortaj buboj derompis gxian nazon; kvankam najbara stukisto prenis sur sin fari al gxi nazon, duoble pli belan ol la antauxa, Odincov ordonis forporti gxin, kaj oni gxin metis en angulon de l' drasxejo, kie gxi staris longajn jarojn, ekscitante teruron de la supersticxemaj kamparaninoj. La antauxa parto de la portiko jam longe estis kovrita de densa arbetajxo: nur la kapiteloj de la kolonoj superstaris la seninterrompan verdajxon. En la portiko, ecx tagmeze, estis malvarmete. Anna Sergeevna ne amis viziti cxi tiun lokon de la tago, kiam sxi ekvidis tie vipuron; sed Katja ofte venis sidigxi sur la malgranda sxtona benko, metita sub unu el la nicxoj. Cxirkauxita de la fresxeco kaj ombro, sxi legis, laboris, aux sin donis al la sento de plena silento, kiu, kredeble, estas konata de cxiu, kaj kies cxarmo konsistas en apenaux konscia kaj silenta sxtelobservo de la vasta ondo de l' vivo, sencxese ruligxanta cxirkaux ni kaj en ni mem. En la sekvinta tago Katja sidis sur sia amata benko kaj apud sxi sidis ree Arkadio. Sxi cedis al liaj petoj, iri kun li en la "portikon". Gxis la matenmangxo restis cxirkaux unu horo; la varmega tago jam estis anstatauxanta la rosplenan matenon. La vizagxo de Arkadio konservis la hierauxan esprimon, sur tiu de Katja estis legebla embaraso. Sxia fratino, tuj post la teo, alvokis sxin en sian kabineton kaj antauxe karesinte sxin, kio cxiam iom timigis Katian, konsilis al sxi esti pli singarda kun Arkadio, kaj precipe eviti, resti sola kun li, cxar tion jam rimarkis la onklino kaj la tuta domo. Krom tio, jam en la antauxtago vespere Anna Sergeevna estis malbonhumora; kaj Katja mem sentis konfuzon, kvazaux konfesante sian kulpon. Cedante al la peto de Arkadio, sxi diris al si, ke tio estos lastfoje. "Katerino Sergeevna", ekparolis li sengxene kaj samtempe timeme, "de la tempo, kiam mi havas la honoron vivi kun vi sub la sama tegmento, mi parolis kun vi pri multaj aferoj, tamen restis unu tre grava por mi... demando, kiun mi neniam tusxis. Vi diris hieraux, ke oni sxangxis min cxi tie", aldonis li, sercxante kaj evitante la rigardon de Katja, demande fiksitan sur li. "Efektive, mi sxangxigxis en multaj rilatoj, kaj tion vi scias pli bone, ol iu ajn, vi, al kiu mi, en la realeco, sxuldas tiun cxi sxangxon." "Mi?... Al mi?..." diris Katja. "Mi ne estas plu la tromemfida knabo, kia mi venis cxi tien", dauxrigis Arkadio, "ne vane pasis mia dudek-tria jaro; kiel antauxe mi deziras esti utila, mi deziras oferi cxiujn miajn fortojn al la vero; sed mi ne plu sercxas miajn idealojn tie, kie mi sercxis ilin antauxe; ili aperas antaux mi... multe pli proksime. Gxis hodiaux mi ne komprenis min, mi prenis sur min taskojn, kiuj superas miajn fortojn... Miaj okuloj antaux nelonge malfermigxis dank' al unu sento... Miaj esprimoj estas ne tute klaraj, sed mi esperas, ke vi komprenos min..." Katja respondis nenion, sed cxesis rigardi Arkadion. "Mi pensas", dauxrigis li pli kortusxita, kaj fringo super li inter la folioj de betulo senzorge kantis sian kanton, "mi pensas, ke estas devo de cxiu honesta homo esti tute sincera... por tiuj... tiuj homoj, kiuj... unuvorte por la homoj, kiuj estas al li karaj, kaj tial mi... mi intencas..." Sed tie cxi la elokventeco tute forlasis Arkadion; li implikigxis, konfuzigxis kaj estis devigita iom silenti; la okuloj de Katja estis cxiam mallevitaj. Sxajnis, ke sxi ne komprenas, kien li kondukas cxion cxi kaj atendis ion. "Mi antauxvidas, ke mi mirigos vin", komencis Arkadio, rekolektinte la fortojn, "tiom pli, ke tiu cxi sento iel koncernas vin, rimarku tion... Vi riprocxis al mi hieraux, mi memoras, mankon de seriozeco", dauxrigis Arkadio kun la mieno de homo, kiu eniris en marcxon, sentas, ke kun cxiu pasxo li pli kaj pli profundigxas, kaj kiu tamen rapidas antauxen, esperante rapide eligxi; "cxi tiu riprocxo ofte estas adresata... direktata al junaj homoj, ecx kiam ili cxesas gxin meriti; kaj se mi posedus pli da memfido... (Helpu, helpu min! kun malespero pensis Arkadio, sed Katja kiel antauxe ne turnis la kapon). Sed mi povus esperi..." "Se mi povus fidi al tio, kion vi diras", eksonis en la sama momento la klara vocxo de Anna Sergeevna. Arkadio tuj eksilentis, Katja paligxis. Tuj apud la arbetajxo, kiu kovris la portikon, estis mallargxa vojeto. Anna Sergeevna iris sur gxi, akompanata de Bazarov. Katja kaj Arkadio ne povis ilin vidi, sed auxdis cxiun vorton, murmureton de la vesto, ecx la spiron. Ili faris kelke da pasxoj kaj kvazaux intence haltis rekte antaux la portiko. "Vi vidas", dauxrigis Anna Sergeevna, "ke ni ambaux eraris; ni ambaux ne estas plu homoj de la unua juneco, precipe mi; ni vivis, ni estas lacaj; ni ambaux - kial ne diri tion - ni ambaux estas inteligentaj: en la komenco ni interesis unu la alian, la scivolo estis ekscitita... kaj poste..." "Kaj poste mi cxesis interesi", interrompis Bazarov. "Vi scias, ke ne tio estis la kauxzo de nia disigxo. Sed kia ajn gxi estu, ni ne bezonis unu la alian, jen estas la cxefa afero; ni havis tro... kiel diri... tro da komunaj trajtoj. Ni tion ne tuj komprenis. Kontrauxe, Arkadio..." "Cxu vi lin bezonas?" demandis Bazarov. "Cxesu, Eugeno Vasilicx. Vi diras, ke mi ne estas indiferenta por li, ankaux al mi mem cxiam sxajnis, ke mi placxas al li. Mi scias, ke mi povus esti lia onklino, sed mi ne kasxos de vi, ke mi komencas pli ofte pensi pri li. En cxi tiu juna kaj fresxa sento estas ia allogo..." "La vorto cxarmo estas pli uzata en tiaj okazoj", interrompis Bazarov; bolado de la galo estis auxdebla en lia trankvila, sed surda vocxo. "Arkadio ion kasxis de mi hieraux; li parolis nek pri vi, nek pri via fratino... Tio estas grava simptomo." "Li estas al Katja tute kiel frato", rediris Anna Sergeevna, "kaj tio placxas al mi en li, kvankam eble mi ne devus permesi tian intimecon inter ili." "Tion diras en vi... la fratino?" diris Bazarov kun akcento. "Kompreneble... sed kial ni staras? Ni iru. Kia stranga interparolo, cxu ne vere? Kaj cxu mi povis supozi, ke mi tiel parolos kun vi? Vi scias, ke mi vin timas... kaj samtempe mi kon fidas al vi, cxar en la realeco vi estas tre bona." "Unue, mi tute ne estas bona; due, mi farigxis por vi tute sensignifa, kaj vi diras al mi, ke mi estas bona... Tio estas tute, kvazaux vi metus floran kronon sur la kapon de mortinto." "Eugeno Vasilicx, ni ne estas mastroj...", komencis Anna Sergeevna, sed alflugis vento, skuis la arbojn kaj forportis sxiajn vortojn. "Vi ja estas libera", diris post momento Bazarov. Nenion plu oni povis distingi; la pasxoj malproksimigxis... cxio eksilentis. Arkadio sin turnis al Katja. Sxi sidis en la sama pozo, nur sxia kapo mallevigxis ankoraux pli. "Katerino Sergeevna", diris li per tremanta vocxo kaj kunpreminte la manojn. "Mi amas vin por eterne kaj senrevene mi amas neniun ekster vi. Mi volis tion diri al vi, ekscii vian opinion kaj tiam peti vian manon, cxar mi estas nericxa kaj cxar mi sentas min preta al cxiuj oferoj... Vi ne respondas? Vi ne kredas al mi? Vi pensas, ke mi parolas senkonsidere? Sed rememoru la lastajn tagojn! Cxu jam longe vi ne konvinkigxis, ke cxio alia - komprenu min - cxio, cxio alia malaperis sen postesigno? Ekrigardu min, diru al mi unu vorton... Mi amas... mi amas vin, kredu al mi!" Katja ekrigardis Arkadion per seriozaj kaj serenaj okuloj kaj post longa pripenso, apenaux ridetante, diris: "Jes." Arkadio salte levigxis de la benko. "Jes! Vi diris: jes, Katerino, Sergeevna! Kion signifas cxi tiu vorto? Ke mi vin amas, ke vi kredas al mi... Au... aux... mi ne kuragxas fini..." "Jes", ripetis Katja kaj tiucxifoje li komprenis sxin. Li kaptis sxiajn grandajn belajn manojn kaj premis ilin al sia koro; la gxojo sufokis lin. Li sxanceligxis sur la piedoj kaj ripetis sencxese: "Katja, Katja...", kaj sxi ploris kaj ridis samtempe. Kiu ne vidis tiajn larmojn en la okuloj de amata estajxo, tiu ne spertis ankoraux, gxis kia grado, svenante pro dankemo kaj pro honto, homo povas esti felicxa sur la tero. En la sekvinta tago frumatene Anna Sergeevna ordonis alvoki Bazarovon en sian kabineton kaj penante rideti, etendis al li falditan leterpaperon. Tio estis letero de Arkadio: en gxi li petis la manon de sxia fratino. Bazarov rapide trakuris la leteron kaj pene ekregis sin, por ne montri la malican senton, kiu eksplodis en lia brusto. "Jen kio", diris li, "kaj vi asertis ankoraux hieraux, ke li amas Katerinon per frata amo. Kion vi intencas fari?" "Kion vi konsilas al mi?" demandis Anna Sergeevna, cxiam ankoraux ridetante. "Mi pensas", respondis Bazarov ankaux kun rido, kvankam tute ne estis al li gaje kaj li nur sxajnigis ridon, same kiel sxi, "mi pensas, ke oni devas beni la junan paron. La partio estas bona en cxiuj rilatoj; la havo de Kirsanov estas ne malgranda, li estas la sola filo kaj lia patro estas brava homo, li ne kontrauxstaros." Sinjorino Odincov faris kelke da pasxoj en la cxambro. Sxia vizagxo jen rugxigxis, jen paligxis. "Tia estas via opinio?" diris sxi. "Mi, mi ne vidas malhelpojn... Mi estas kontenta pro Katja... kaj pro Arkadio Nikolaicx. Kompreneble mi atendos la respondon de la patro. Mi sendos Arkadion mem al li. Sed jen la pruvo, ke mi estis prava hieraux, kiam mi diris al vi, ke ni ambaux estas jam maljunaj homoj... Kiel mi vidis nenion? Tio mirigas min!" Anna Sergeevna ree ekridis kaj sin deturnis. "La nuna junularo estas diable ruza", diris Bazarov ankaux kun rido. "Adiaux", dauxrigis li post mallonga silento. "Mi deziras al vi, ke vi finu la aferon en la plej agrabla maniero: kaj mi gxojos de malproksime." Sinjorino Odincov rapide sin turnis al li. "Cxu vi forveturas? Kial vi ne povus resti nun? Restu... kun vi gaje estas paroli... oni pasxas kvazaux sur la rando de senfundajxo. Komence oni timas, kaj poste venas la kuragxo, oni ne scias de kie. Restu." "Mi dankas por la invito, Anna Sergeevna, kaj por la bona opinio pri mia parola talento. Sed sxajnas al mi, ke mi jam tro longe restis en mondo, kiu estas fremda al mi. La flugantaj fisxoj povas dum iom da tempo sin teni en la aero, sed baldaux ili devas fali en la akvon; permesu ankaux al mi profundigxi en mia elemento." Sinjorino Odincov ekrigardis Bazarovon. Maldolcxa rideto skuis sxian palan vizagxon. "Li amas min!" pensis sxi, ekkompatis lin kaj konsole etendis al li sian manon. Sed ankaux li komprenis sxin. "Ne!" diris li kaj reiris unu pasxon. "Mi estas mizera homo, sed gxis nun mi neniam akceptis almozon. Adiaux kaj fartu bone." "Mi estas certa, ke ne lastan fojon ni vidas unu la alian", diris Anna Sergeevna kun nevola movo. "Kio ne okazas en la mondo!" respondis Bazarov, sin klinis kaj foriris. "Vi do decidis fari al vi neston?" diris en la sama tago Bazarov al Arkadio, kauxrante antaux sia kofro. "Kial ne? Bona ideo. Sed tute senbezone vi ruzis. Mi atendis de vi tute alian direkton. Au eble tio surprizis ankaux vin mem!" "Mi, efektive, tion ne atendis, kiam mi adiauxis vin", respondis Arkadio; "sed kial vi mem ruzas kaj diras: 'bona ideo', kvazaux mi ne konus vian opinion pri edzigxo?" "Eh, mia kara amiko", respondis Bazarov, "kiajn esprimojn vi uzas! Vi vidas, kion mi faras: mi trovis malplenan lokon en la kofro, kaj mi metas tie fojnon; same estas en la kofro de nia vivo; oni devas plenigi gxin per io ajn, nur por ke ne restu en gxi malplena loko. Mi petas vin, ne sentu vin ofendita: vi ja kredeble memoras, kian opinion mi cxiam havis pri Katerino Sergeevna. Ekzistas frauxlinoj, kiujn nur tial oni opinias sagxaj, ke ili sagxe sopiras; sed via per aliaj meritoj akiros respekton, kaj tiel sxi gxin akiros, ke ankaux vi estos sxia humila servanto; sed tio estas tute en ordo." Li brufermis la kofron kaj levigxis de la planko. "Kaj nun mi ripetas al vi por la adiauxo... (Cxar senutile estus trompi unu la alian, ni disigxas por cxiam, kaj vi mem sentas tion... ), vi agis prudente; vi ne estas kreita por nia maldolcxa, acida, vagabonda vivo. Vi posedas nek bravacxon, nek malicon; anstatauxe vi havas junan kuragxon kaj junan fajron; por nia afero tio ne tauxgas. Vi, sinjoroj nobeloj, vi povas iri nur gxis nobla rezignacio aux gxis nobla indigno, kaj tio ne multe valoras. Vi ekzemple ne batas plu viajn kamparanojn kaj tial imagas vin perfektaj homoj, kaj ni, ni deziras bati. Por kio multaj vortoj! Nia polvo rugxigos viajn okulojn, Arkadio, nia koto malpurigos vin; vi ne atingis nian nivelon, vi nevole admiras vin mem, vi kun plezuro insultas vin mem; kaj nin tio enuigas; al ni oni donu aliajn, ni aliajn volas rompi! Vi estas brava knabo; sed malgraux tio vi estas mola, liberala sinjorido, et vola tou (kripligita francajxo, signifanta: kaj jen cxio), kiel diras mia patro." "Cxu vi adiauxas min por cxiam, Eugeno?" malgxoje demandis lin Arkadio, "kaj vi ne havas aliajn vortojn por mi?" Bazarov gratis sian nukon. "Mi havas, Arkadio, ankaux aliajn vortojn, sed mi ne diros ilin, cxar tio estos romantismo, sentimentalismo. Jen mia lasta konsilo: edzigxu: plej baldaux, konstruu vian neston kaj faru multe da infanoj. Ili estos sagxaj jam tial, ke ili naskigxos gxustatempe, ne kiel vi kaj mi. Eh, mi vidas, ke la cxevaloj jam estas pretaj. Jam venis la tempo... Mi jam cxiujn adiauxis... Arkadio, cxu ni cxirkauxprenos unu la alian?" Arkadio sin jxetis al la kolo de sia iama majstro kaj amiko, larmoj sxprucis el liaj okuloj. "Jen la juneco!" diris trankvile Bazarov. "Mi multon esperas de Katerino Sergeevna. Vi vidos, kiel rapide sxi konsolos vin!" "Adiaux, frato!" diris li al Arkadio, jam sidigxinte en la veturilo kaj montrante paron da monedoj, kiuj sidis unu apud la alia sur la tegmento de la stalo, li aldonis: "Jen modelo por vi!" "Kion tio signifas?" demandis Arkadio. "Kion? Cxu vi estas tiel malforta en la natursciencoj? Cxu vi forgesis, ke la monedo estas la plej estiminda birdo, kiu sxatas la familian vivon! Imitu gxin!... Adiaux, signor!" (sinjoro) La veturilo ekkrakis kaj forruligxis. Bazarov diris la veron. Parolante vespere kun Katja, Arkadio tute forgesis pri sia majstro. Li jam komencis sin submeti al sxi, Katja sentis tion kaj ne miris. Li intencis en la sekvanta tago veturi Marinon, al Nikolao Petrovicx. Anna Sergeevna ne volis gxeni Arkadion kaj Katjan kaj nur pro la konveneco ne lasis ilin tro longe solaj. Sxi grandanime forigis de ili la princidinon, kiun la novajxo pri la estonta edzigxo incitis kaj plorigis. En la komenco Anna Sergeevna timis, ke la spektaklo de ilia felicxo sxajnos al sxi mem iom malagrabla; sed tute alie okazis; la spektaklo ne lacigis sxin; gxi interesis sxin, fine kortusxis. Anna Sergeevna gxojis kaj samtempe malgxojis pro tio. Sxajnas, ke Bazarov estas prava, pensis sxi. La scivolemo, sole la scivolemo, la amo al la trankvileco, la egoismo... "Infanoj", diris sxi vocxe, "cxu la amo estas afekta sento?" Sed nek Katja, nek Arkadio komprenis sxin. Ili evitis sxin; la interparolo, nevole auxdita, ne forlasis iliajn kapojn. Cetere, Anna Sergeevna baldaux trankviligis ilin; kaj tio ne estis malfacila por sxi: sxi mem trankviligxis. Cxapitro XXVII La reveno de Bazarov tiom pli gxojigis liajn maljunajn gepatrojn, ke ili tute ne atendis gxin. Arina Vlasievna estis tiel ekscitita kaj tiom kuris tra la domo, ke Vasilij Ivanovicx komparis sxin kun "perdrikino"; la malgranda trenajxo de sxia mallonga kaftano efektive faris sxin simila al birdo. Vasilij Ivanovicx mem nur murmuris pro plezuro, mordis la sukcenan ekstremon de sia longa pipo, aux preninte sian kolon per la fingroj, li turnis la kapon, kvazaux provante, cxu gxi estas bone sxrauxbita, kaj subite largxe malfermis la busxon, ridante senbrue. "Mi venas al vi por plenaj ses semajnoj, mia maljunulo", diris al li Bazarov; "mi volas labori, ne malhelpu min, mi vin petas." "Vi forgesos mian fizionomion, jen kiel mi malhelpos vin!" respondis Vasilij Ivanovicx. Li plenumis sian promeson. Lokinte la filon, kiel antauxe, en sian kabineton, li preskaux sin kasxis de li kaj la edzinon li detenis de cxiu superflua esprimo de sxiaj amaj sentoj. "Ni, mia maljuna", diris li al sxi, "dum la unua gastado de Enjusxka, lin iom tedis; nun ni devas esti pli prudentaj." Arina Viasievna konsentis kun la edzo, sed sxi ne multe gajnis, cxar sxi vidis la filon nur cxe la tablo kaj definitive timis ekparoli al li. "Enjusxenka!" iafoje diras sxi al li kaj Eugeno ne havas ankoraux la tempon sin turni, kiam sxi jam turnas la lacxojn de sia triksaketo kaj murmuretas: "Nenio, tio estas nenio!" kaj poste sxi iras al Vasilij Ivanovicx kaj apoginte la vangon sur la mano: "Kiel ni povas ekscii, kion Enjusxa preferus hodiaux por la tagmangxo, barcxon aux sxcxi (speco de brasika supo)?" - "Kial vi mem ne demandis lin?" - "Mi timas tedi lin." Cetere, Bazarov mem baldaux cxesis sin sxlosi, la febro de laboro forlasis lin kaj estis anstatauxata de malgaja enuo kaj silenta maltrankvilo. Stranga laceco estis rimarkebla en cxiuj liaj movoj; ecx lia pasxmaniero, firma kaj rapide kuragxa, sxangxigxis. Li cxesis promeni sola kaj komencis sercxi societon; li trinkis teon en la salono, vagis en la legoma gxardeno kun Vasilij Ivanovicx kaj fumis kun li la pipon "de la silento"; foje li ecx demandis pri la patro Alekso. Komence cxi tiu sxangxo gxojigis lian patron, sed lia gxojo ne estis longedauxra. "Enjusxa cxagrenas min", li plendis konfidencie al la edzino, "li ne estas malkontenta aux kolera, mi ecx preferus tion, sed li estas cxagrenita, malgxoja: tio estas terura. Li silentas, mi preferus, ke li insultu nin; li malgrasigxas, la koloro de lia vizagxo estas malbona." - "Dio Sinjoro!" murmuretis la maljunulino, "mi pendigus al li saketon kun relikvoj sur la kolo, sed li ne permesos." Vasilij Ivanovicx provis kelkfoje plej singarde demandi la filon pri lia laboro, pri lia farto, pri Arkadio,... Sed Bazarov respondis al li nevolonte kaj malzorge; foje, rimarkinte, ke la patro en la interparolo, sxteliras al io, li kolere diris al li: "Vi kvazaux pasxas cxirkaux mi sur la fingroj. Cxi tiu maniero estas ankoraux pli malbona, ol la antauxa." "Nenio, mi nenion!..." rapide respondis la malfelicxa Vasilij Ivanovicx. Same senfruktaj restis liaj politikaj aludoj. Foje, okaze de la proksima liberigo de la servutuloj, Vasilij Ivanovicx ekparolis pri la progreso, esperante, ke la temo estos agrabla por la filo; sed Bazarov respondis indiferente: "Hieraux, pasante preter la cxirkauxbaro, mi auxdis kiel la buboj anstataux ia malnova kanto, krias: 'Venas, venas jam la tempo, amon sentas mia koro',... jen via progreso." Iafoje Bazarov iris en la vilagxon kaj kiel ordinare, kun mokoj, komencis interparolon kun kamparano: "Nu", diris li al li, "prezentu al mi viajn opiniojn, amiko, pri la vivo; en vi, oni diras, estas la tuta forto kaj estonteco de Rusujo, de vi komencigxos nova epoko de la historio, vi donos al ni nian veran lingvon kaj la legxojn." La kamparano aux respondis nenion, aux diris vortojn, en la speco de jenaj: "Ni povas... efektive, cxar... tio dependas..." "Vi klarigu al mi, kio estas via mir", interrompis lin Bazarov, "kaj cxu gxi estas la sama mir, kiu staras sur tri fisxoj!" (mir = mondo) "Tio estas la tero, kiu staras sur tri fisxoj", klarigis la kamparano kun patriarka bonkoreco, per kantanta tono, "kaj super nia mir estas la sinjora volo, cxar vi estas niaj patroj. Kaj ju pli severa estas la mastro, des pli kontenta estas la kamparano." Audinte tian paroladon, Bazarov foje malestime levis la sxultrojn kaj sin deturnis; la kamparano trankvile reiris hejmen. "Pri kio li parolis?" demandis la lastan alia kamparano de meza agxo kaj de malgaja aspekto, kaj kiu de malproksime, de la sojlo de sia kabano, vidis la interparolon. "Pri la sxuldata farmpago?" "Pri kia farmpago, mia amiko!" respondis la unua, kaj en lia vocxo ne estis plu auxdebla patriarka bonkoreco, sed kontrauxe malestima severeco, "li babilis kun mi, cxar kredeble lia lango jukis. Konata afero: la sinjoroj, cxu ili komprenas ion?" "Kiel ili povus kompreni!" respondis la dua kamparano. Skuinte la cxapojn kaj mallevinte la zonojn, ili ambaux komencis diskuti pri siaj aferoj kaj bezonoj. Ho ve! la malestime levanta la sxultrojn, la scianta paroli kun la kamparanoj Bazarov (kiel li gloris sin en la disputo kun Pauxlo Petrovicx), la memfida Bazarov ecx ne suspektis, ke ili rigardis lin kiel malsagxan sxerculon... Cetere, li fine trovis por si okupon. Foje en lia cxeesto Vasilij Ivanovicx bandagxis al kamparano la vunditan kruron, sed liaj manoj tremis kaj li ne povis ligi la bandagxon; la filo helpis lin kaj de tiu tempo komencis partopreni en la praktiko, ne cxesante tamen moki la rimedojn, kiujn li mem konsilis, kaj la patron, kiu tuj aplikis ilin. Sed la mokoj de Bazarov tute ne konfuzis lian patron; ili ecx gxojigis lin. Subtenante sian makulitan negligxan veston per du fingroj sur la ventro kaj fumante la pipon, li kun gxuo auxskultis la filon, kaj ju pli da malico estis en liaj vortoj, des pli bonkore ridis lia felicxigita patro, montrante cxiujn siajn nigrajn dentojn. Li ecx ripetis cxi tiujn vortojn, kiuj estis iafoje senspritaj kaj sensencaj; ekzemple, dum kelke da tagoj li tute maltrafe, ripetis: "bonega afero", nur tial, ke Bazarov uzis tiun esprimon, eksciinte, ke la patro auxskultis la frumatenan diservon. "Dio estu benata! Li forgesis sian hipohxondrion!" murmuretis Vasilij Ivanovicx al la edzino, "kiel li batis min hodiaux en la diskuto!" La penso, ke li havas tian helpanton, plenigis lin per ravo kaj fiereco. "Jes, jes", diris li ofte al iu kamparanino en vira kaftano kaj angula kapvesto, donante al sxi boteleton da plumbakvo aux poteton da hiskiama pomado, "vi devus, mia kara, cxiuminute danki Dion, ke mia filo gastas cxe mi: oni kuracas vin nun laux la plej scienca kaj nova metodo; cxu vi komprenas tion? La franca imperiestro, Napoleono, ecx li ne havas pli bonan kuraciston." La kamparanino, kiu venis plendi, ke "pikoj levas sxin", (la signifon de cxi tiuj vortoj li mem ne povis klarigi), sin klinis gxis la tero kaj metis sian manon sub la cxemizon sur la brusto, kie sxi havis kvar ovojn, envolvitajn en visxtuko. Foje Bazarov ecx elsxiris denton al rondiranta komercisto de galanteriajxoj; kvankam la dento estis tute ordinara, Vasilij Ivanovicx konservis gxin kiel maloftajxon kaj montrante gxin al la patro Alekso, sencxese ripetis: "Rigardu la radikojn! Kian forton havas mia Eugeno! La komercisto levigxis en la aeron! Sxajnas al mi, ke ecx kverko ne povus kontrauxstari!..." "Lauxdinde!" respondis fine la patro Alekso, ne sciante, kion diri kaj kiel meti finon al la ekstazo de la maljunulo. Foje kamparano de najbara vilagxo alveturigis al Vasilij Ivanovicx sian fraton, malsanan je tifo. La malfelicxulo kusxis sur la vizagxo sur pajlo kaj agoniis; nigraj makuloj kovris lian korpon, jam antaux longe li perdis la konscion. Vasilij Ivanovicx esprimis sian bedauxron, ke oni ne turnis sin pli frue al kuracisto kaj diris, ke ne eble estas lin savi. Efektive, la kamparano ne povis esti vivanta alveturigata hejmen: li mortis en la veturilo. Post tri tagoj Bazarov eniris en la cxambron de l' patro kaj demandis, cxu li ne havas inferan sxtonon? "Mi havas; por kio vi bezonas gxin?" "Mi devas... kauxterizi malgrandan vundon." "Al kiu?" "Al mi." "Kiel, al vi? Por kio? Kia estas via vundo? Kie!" "Jen cxi tie, sur la fingro. Mi estis hodiaux en la vilagxo, de kie oni alveturigis la kamparanon, malsanan je tifo. Mi ne scias kial, oni volis fari auxtopsion... Mi jam longe ne ekzercis min en tio." "Kaj?" "Mi petis la distriktan kuraciston, ke li permesu al mi fari la auxtopsion kaj mi trancxis mian fingron." Vasilij Ivanovicx subite paligxis kaj dirante neniun vorton, kuris en sian kabineton, de kie li tuj revenis kun peco da infera sxtono en la mano. Bazarov volis preni gxin kaj foriri. "Pro Dio", diris Vasilij Ivanovicx, "permesu, ke mi mem faru tion." Bazarov ekridetis. "Kia amo al la praktiko!" "Ne sxercu, mi vin petas. Montru vian fingron. La vundo ne estas granda. Gxi ne doloras?" "Premu pli forte, ne timu." Vasilij Ivanovicx haltis. "Eble pli bone estus kauxterizi per fero? Kiel vi opinias?" "Tion oni devus fari pli frue, kaj nun, verdire, ankaux la infera sxtono estas superflua. Se mi estas infektita, estas nun jam tro malfrue..." "Kiel... malfrue...", apenaux povis diri Vasilij Ivanovicx. "Sendube! De tiu tempo pasis pli ol kvar horoj." Vasilij Ivanovicx ankoraux iom kauxterizis la vundon. "Cxu la distrikta kuracisto ne havis inferan sxtonon?" "Li ne havis." "Granda Dio, tio estas nekredebla! Kuracisto, kiu ne havas tiel nepre necesan rimedon..." "Se vi vidus liajn lancetojn", rediris Bazarov kaj eliris. Gxis la vespero kaj dum la tuta sekvinta tago Vasilij Ivanovicx trovis plej diversajn pretekstojn por eniri en la cxambron de la filo. Li ne parolis pri la vundo, ecx penis rakonti pri tute flankaj aferoj, sed li kun tia maltrankvilo observis lin, tiel persiste rigardis liajn okulojn, ke Bazarov perdis la paciencon kaj minacis forveturi. Vasilij Ivanovicx solene promesis al li, ke li trankviligxos, tiom pli, ke Arina Vlasievna, de kiu li kompreneble cxion kasxis, komencis insiste demandi, kial li ne dormas kaj kio estas al li? Tutajn du tagojn li restis firma, kvankam la aspekto de l' filo, kiun li kasxe rigardis de tempo al tempo, ne placxis al li, sed je la tria tago dum la tagmangxo li ne povis plu regi sin. "Kial vi ne mangxas, Eugeno?" demandis li, donante al sia vizagxo plej indiferentan esprimon. "La mangxajxo, sxajnas, estas bone preparita?" "Mi ne deziras, mi ne mangxas..." "Vi ne havas apetiton? Kaj la kapo?" aldonis li per nekuragxa vocxo. "Gxi doloras?" "Gxi doloras. Kial gxi ne dolorus?" Arina Vlasievna rektigxis por atente auxdiskulti. "Ne koleru, Eugeno", dauxrigis Vasilij Ivanovicx, "cxu vi permesos al mi palpi vian pulson." Bazarov levigxis. "Sen palpado mi povas diri al vi, ke mi havas febron." "Febrotremon vi havis?" "Ankaux febrotremon. Mi kusxigos min; sendu al mi tilian teon. Mi kredeble malvarmumis." "Jes, jes; ni auxdis hodiaux nokte, kiel vi tusas", diris Arina Vlasievna. "Mi malvarmumis", ripetis Bazarov kaj foriris. Arina Vlasievna komencis prepari la teon el tiliaj floroj, kaj Vasilij Ivanovicx eniris en la najbaran cxambron kaj silente tordis siajn harojn. Bazarov ne levigxis plu dum tiu tago kaj la tutan nokton estis en stato de peza duonkonscia dormeto. Je la unua horo nokte, malfacile malferminte la okulojn, li ekvidis super si cxe la lumo de la lampeto la palan vizagxon de la patro kaj postulis, ke li foriru. Vasilij Ivanovicx obeis, sed tuj revenis sur la piedfingroj kaj sin kovrinte duone per la pordo de la sxranko, sencxese rigardis la filon. Ankaux Arina Vlasievna ne kusxigxis kaj malferminte la pordon de la kabineto, cxiuminute venis auxskulti, "kiel spiras Enjusxa", kaj ekrigardi la edzon. Sxi povis vidi nur lian senmovan, kurbigitan dorson, sed tio suficxis, por sxin iom trakviligi. Matene Bazarov penis levigxi; lia kapo, ekturnigxis, sango ekfluis el la nazo; li ree kusxigxis, Vasili Ivanovicx silente servis al li; Arina Vlasievna eniris en la cxambron kaj demandis la filon, kiel li fartas. Li respondis: "pli bone", kaj sin turnis al la muro. Vasilij Ivanovicx svingis ambaux manojn, por ke sxi foriru; sxi mordis la lipojn por ne plori kaj eliris. Cxio en la domo subite kvazaux malheligxis; cxiuj vizagxoj plilongigxis, farigxis stranga silento; de la korto oni forportis krieman kokon, kiun tio forte surprizis. Bazarov kusxis, kiel antauxe, turninte la vizagxon al la muro. Vasilij Ivanovicx penis direkti al li diversajn demandojn, sed ili lacigis Bazarovon, kaj la maljunulo eksilentis senmove sur sia segxo, nur de tempo al tempo tordante siajn fingrojn. Li iris por kelke da minutoj en la gxardenon, staris tie kvazaux kolono, kvazaux kaptita de nekomprenebla miro (la esprimo de miro preskaux ne forlasis nun lian vizagxon) kaj revenis al la filo, penante eviti la demandojn de l' edzino. Fine, sxi kaptis lin je la mano, kaj konvulsie, preskaux minace, demandis lin: "Kio estas al li?" Vasilij Ivanovicx rekonsciigxis kaj volis responde al sxi ekridi; sed li konstatis kun miro, ke anstatauxe li eksplodas per rido. Jam matene li sendis en la urbon, por venigi kuraciston. Li opiniis necesa antauxsciigi tion al la filo, por ke li ne koleru. Bazarov subite sin turnis sur la sofo, fikse kaj senpense rigardis la patron kaj petis ion por trinki. Vasilij Ivanovicx donis al li akvon kaj profitis la momenton, por palpi lian frunton. Gxi estis ardanta. "Maljunulo", komencis Bazarov per rauxka kaj malrapida vocxo; "malbona estas mia afero. Mi estas infektita kaj post kelke da tagoj vi enterigos min." "Eugeno!" balbutis li, "kion vi diras!... Pro Dio! Vi malvarmumis..." "Cxesu", ne rapidante interrompis lin Bazarov. "Al kuracisto ne estas permesite tiel paroli. Mi havas cxiujn simptomojn de infekto, vi mem scias." "Kie estas la simptomoj... de infekto. Eugeno. Tute ne..." "Kaj tio cxi?" diris Bazarov kaj levinte la manikon de la cxemizo, montris al la patro rugxajn makulojn, antauxdirantajn malfelicxon, kiuj kovris lian hauxton. Vasilij Ivanovicx ektremis kaj glaciigxis pro teruro. "Ecx se..." respondis li fine, "eble... ecx se io en la speco... de infekto..." "De piemio", sufloris la filo. "Jes... en la speco... de epidemio..." "De piemio", severe kaj klare ripetis Bazarov; "cxu vi jam forgesis viajn universitatajn kajerojn?" "Estu, kiel vi volas... Tamen ni resanigos vin." "Tio estas sxerco. Sed ne pri tio ni parolu. Mi ne pensis, ke mi mortos tiel baldaux; tio estas akcidento, verdire, tre malagrabla. Vi kaj la patrino devas nun profiti tion, ke via religia sento estas forta; venis bona momento, por provi gxian valoron." Li trinkis iom da akvo. "Mi volas vin peti pri unu servo... dum mi ankoraux estas estro de mia kapo. Morgaux aux postmorgaux mia cerbo, vi scias, petos eksigxon. Mi nun ne estas plu certa, cxu mi klare esprimas miajn pensojn. Kiam mi kusxis, sencxese sxajnis al mi, ke cxirkaux mi kuras rugxaj hundoj, kaj ke vi staras super mi, kiel cxasxundo super tetro. Mi estas kvazaux ebria. Cxu vi bone min komprenas?" "Certe, Eugeno, vi parolas tute kiel oni devas." "Tiom pli bone; vi diris al mi, ke vi sendis en la urbon por venigi kuraciston... Tio estis por vi... kaj por mi: sendu kurieron..." "Al Arkadio Nikolaicx?" interrompis la maljunulo. "Kiu estas Arkadio Nikolaicx?" rediris Bazarov, kvazaux meditante. "Ah, jes... tiu birdido! Ne, lin vi ne tusxu; li estas nun monedo. Ne miru, tio ne estas ankoraux deliro. Sendu kurieron al sinjorino Odincov, Anna Sergeevna, sxi posedas cxi tie en la cxirkauxajxo bienon... Vi konas sxin? (Vasilij Ivanovicx jese balancis la kapon). Oni diru al sxi: Eugeno Bazarov ordonis saluti vin kaj diri, ke li mortas. Vi plenumos tion?" "Jes, mi plenumos... Sed cxu estas eble, ke vi mortos, vi, Eugeno,... Jugxu mem! Kie post tio estos la justeco?" "Tion mi ne scias; sed sendu kurieron." "Senprokraste mi sendos kaj mi mem skribos la leteron." "Ne, tio estas superflua; diru, ke mi ordonis sxin saluti, tio suficxas. Kaj nun mi revenas al miaj hundoj. Strange! mi volas haltigi mian penson cxe la morto, sed mi ne sukcesas. Mi vidas nur makulon... kaj nenion plu." Li ree peze sin turnis al la muro. Vasilij Ivanovicx eliris el la kabineto kaj atinginte la dormocxambron de la edzino, li falis sur la genuojn antaux la sanktaj pentrajxoj. "Pregxu, Arina, pregxu!" gxemis li, "nia filo mortas." La kuracisto, la sama distrikta kuracisto, kiu ne havis inferan sxtonon, venis kaj esplorinte la malsanan, konsilis atendantan metodon kaj diris kelke da vortoj pri la ebleco de la resanigxo. "Cxu vi iam vidis homojn en mia stato, kiuj ne foriris al la Elizeaj Kampoj?" demandis Bazarov kaj subite kaptinte je la piedo pezan tablon, starantan apud la sofo, forpusxis gxin de la loko. "La forton, la forton", diris li, "mi havas ankoraux en gxia pleneco, tamen mi devas morti!... Maljunulo, havis almenaux suficxe da tempo por malkutimi de la vivo, sed mi... Nei, nei... Oni provu nei la morton! Gxi vin neas, kaj finita estas la afero! Kiu ploras tie!" aldonis li post momento. "La patrino? Malfelicxa! Kiun sxi nutros nun per sia fama barcxo? Ankaux vi, Vasilij Ivanovicx, larmas, sxajnas al mi. Nu, se la kristanismo ne helpas, estu filozofo, stoiko! Vi ja gloris vin, ke vi estas filozofo?" "Kia filozofo mi estas!" ekkriis Vasilij Ivanovicx, kaj larmoj gutis sur liajn vangojn. La stato de Bazarov pli kaj pli malbonigxis kun cxiu horo; la progreso de l' malsano farigxis rapida, kiel ordinare okazas post la hxirurgiaj infektoj. Li ne perdis ankoraux la konscion kaj komprenis, kion oni diris al li; li ankoraux batalis. "Mi ne volas deliri", murmuretis li, kunpremante la pugnojn, "kia sensencajxo." Kaj tuj li aldonis: "Se de ok oni deprenas dek, kiom restas?" Vasilij Ivanovicx pasxis en la cxambro, kiel freneza, proponis jen unu rimedon, jen alian kaj cxiuminute kovris la piedojn de l' filo. "Envolvi en malvarmajn tukojn... vomigan rimedon... sinapismon sur la ventro... sangellason", ripetis li per strecxita tono. La kuracisto, kiun li petegis resti, aprobis cxion, donis al la malsanulo limonadon kaj por si petis jen pipon, jen "ion fortigan-varmigan", tio estas brandon. Arina Vlasievna sidis sur malalta benko apud la pordo kaj nur de tempo al tempo iris pregxi; antaux kelke da tagoj sxia tualeta spegulo elglitis el sxiaj manoj kaj rompigxis: tion sxi rigardis cxiam kiel malbonan antauxsignon: ecx Anfisusxka ne sciis, kion diri al sxi. Timofeicx forveturis al sinjorino Odincov. La nokto estis malbona por Bazarov... Kruela febro turmentis lin. Antaux la mateno lia stato iom plibonigxis. Li petis, ke Arina Vlasievna lin kombu, kisis sxian manon kaj trinkis du glutojn da teo. Vasilij lvanovicx iom vivigxis. "Dio estu benata!" diris li; venis la krizo..., venis la krizo. "Rigardu!" diris Bazarov, "kian povon havas vorto! Li trovis la vorton 'krizo', kaj li estas konsolita. Miriga afero estas, kiel la homo kredas je la vortoj. Se oni nomas lin malsagxulo kaj ne batas lin, li malgxojas; se oni diras al li komplimenton pri lia sagxo kaj ne donas al li monon, li estas tute kontenta." Cxi tiu malgranda parolado de Bazarov, similanta liajn antauxajn malicajn atakojn, ravis lian patron. "Brave! bone dirita, bonege!" ekkriis li sxajnigante, ke li aplauxdas. Bazarov malgxoje ekridetis. "Laux via opinio", diris li, "la krizo pasis aux venis?" "Vi sentas vin pli bone, jen kion mi vidas, jen kio gxojigas min", respondis Vasilij Ivanovicx. "Tre bone; cxiam bone estas gxoji. Kaj al sxi, vi memoras? Cxu vi sendis?" "Jes, kompreneble." La plibonigxo dauxris ne longe. La atakoj de l' malsano rekomencigxis. Vasilij Ivanovicx sidis apud Bazarov. Sxajnis, ke ia neordinara maltrankvilo turmentas la maljunulon. Li kelke da fojoj provis ekparoli, sed ne povis. "Eugeno!" diris li fine, "mia filo, mia kara, bona filo!" Cxi tiu neordinara alparolo faris impreson je Bazarov. Li iom turnis la kapon kaj videble penante dejxeti de si la sxargxon de la deliro, kiu premegis lin, li diris: "Kion, mia patro?" "Eugeno", dauxrigis Vasilij Ivanovicx kaj falis sur la genuojn antaux la filo, kvankam Bazarov ne malfermis la okulojn kaj ne povis lin vidi. "Eugeno, vi sentas vin nun pli bone; kun la helpo de Dio vi resanigxos; sed profitu la nunan momenton, trankviligu min kaj la patrinon, plenumu la devon de l' kristano! Teruro estas al mi tion al vi diri, sed ankoraux pli terure... ja por la eterneco, Eugeno, pripensu, kiel..." Rompigxis la vocxo de la maljunulo. Sur la vizagxo de lia filo, kvankam li kusxis, kiel antauxe, kun fermitaj okuloj, rampis io stranga. "Mi ne rifuzas, se tio povas trankviligi vin", diris li fine; "sed sxajnas al mi, ke la afero ne estas urgxa. Vi mem diras ke mia stato plibonigxis." "Plibonigxis, Eugeno, plibonigxis; sed kiu povas scii, cxio ja dependas de la volo de Dio, kaj plenuminte la devon..." "Ne, mi atendos ankoraux", interrompis Bazarov. "Mi konsentas kun vi, ke venis la krizo. Kaj se vi kaj mi eraris, ne grave! Oni absolvas ecx la senkonsciajn." "Mi petas vin, Eugeno!" "Mi atendos. Kaj nun mi volas dormi. Ne malhelpu min." Kaj li metis la kapon sur la antauxan lokon. La maljunulo levigxis, sidigxis sur la segxo kaj apoginte la mentonon sur la mano, mordis siajn fingrojn. Bruo de risorta kalesxo, cxi tiu bruo, kiu tiel lauxte sonas en la kampara silento, subite frapis liajn orelojn. Pli kaj pli proksime ruligxis malpezaj radoj; jen jam oni auxdas la spiron de l' cxevaloj... Vasilij Ivanovicx salte levigxis kaj sin jxetis al la fenestro. En la korton de lia malgranda domo estis enveturanta duloka kalesxo. Ne komprenante, kion tio povis signifi, ardante pro ia sensenca gxojo, li kuris sur la peronon... Lakeo en livreo malfermis la pordon de l' kalesxo; sinjorino, kovrita per nigra vualo, en nigra manteleto, eliris, el gxi... "Mi estas Anna Sergeevna Odincov", diris sxi. "Eugeno Vasilicx vivas? Vi estas lia patro? Mi venis kun kuracisto." "Bonfarantino!" ekkris Vasilij Ivanovicx, kaj kaptinte sxian manon, konvulsie alpremis sxin al siaj lipoj. Dume la kuracisto, kiu venis kun sxi, malgranda homo, portanta okulvitrojn, kun germana fizionomio, eliris ne rapidante el la kalesxo. "Li vivas ankoraux, vivas mia Eugeno, kaj nun li estos savita! Edzino! Edzino!... Al ni angxelo de l' cxielo..." "Granda Dio, kio?" balbutis la maljunulino, kurante el la salono. Nenion komprenante, tuj en la antauxcxambro, sxi falis al la piedoj de Anna Sergeevna kaj komencis, kvazaux freneza, kisi sxian veston. "Kion vi faras! Kion vi faras!" ripetis Anna Sergeevna; sed Arina Vlasievna ne auxskultis sxin, kaj Vasilij Ivanovicx dauxrigis: "angxelo, angxelo!" "Wo ist der Kranke? (kie estas la malsanulo?) Kie estas la paciento?" demandis fine la doktoro, ne sen iom da indigno. Vasilij Ivanovicx rekonsciigxis. "Cxi tie, sekvu min, mi petas, vertesterher kollega" (plej estimata sinjoro kolego), aldonis li, rememorante la tempon pasintan. "E...?" diris la germano kun maldolcxa rideto. Vasilij Ivanovicx kondukis lin en la kabineton. "Doktoro de Anna Sergeevna Odincov", diris li, sin klinante al la orelo de la filo, "ankaux sxi estas cxi tie." Bazarov malfermis la okulojn. "Kion vi diris?" "Mi diras, ke Anna Sergeevna Odincov estas cxi tie kaj akompanas sxin cxi tiu respektinda doktoro." Bazarov cxirkauxrigardis en la cxambro. "Sxi estas cxi tie... mi volas sxin vidi." "Vi vidos sxin, Eugeno; sed antauxe oni devas iom paroli kun la sinjoro doktoro. Mi rakontos al li la tutan historion de la malsano, cxar Sidor Sidoricx forveturis (tio estis la nomo de la distrikta kuracisto), kaj ni faros malgrandan konsiligxon." Bazarov ekrigardis la germanon. "Bone, parolu, parolu rapide, sed ne latine, mi ja komprenas, kion signifas: jam moritur" (jam mortinta). "Der Herr scxeint des Deutscxen macxtig zu sein" (sxajne la sinjoro bone komprenas germane), komencis la adepto de Eskulapo, sin turnante al Vasilij Ivanovicx. "Ih... gabe...(mi... (germana lingvo kripligita)) Parolu prefere ruse", diris la maljunulo. "To ze... kiel vi volas..." La konsiligxo komencigxis. Post duonhoro Anna Sergeevna, akompanata de Vasilij Ivanovicx, eniris en la kabineton. La doktoro havis la tempon murmureti al sxi, ke la stato de la malsano estas senespera. Sxi ekrigardis Eugenon... kaj haltis cxe la pordo, tiel konsternis sxin la flamanta kaj samtempe morta vizagxo kun la malklaraj okuloj, fiksitaj sur sxi. Glaciiganta kaj peza timo ekregis sxin; la penso, ke ne tion sxi sentus, se sxi amus lin, fulme trakuris sxian kapon. "Dankon", malfacile diris li, "mi tion ne esperis. Tio estas bona ago. Jen ni ankoraux unu fojon vidas unu la alian, kiel vi promesis." "Anna Sergeevna estis tiel bona..." komencis Vasilij Ivanovicx. "Patro, lasu nin." "Anna Sergeevna, vi permesas? Sxajnas, ke nun..." Li montris per signo de la kapo sian senforte kusxantan korpon. Vasilij Ivanovicx eliris. "Dankon", ripetis Bazarov. "Tio estas tute regxa. Oni diras, ke la regxoj ankaux vizitas la mortantojn." "Eugeno Vasilicx, mi esperas..." "Eh, Anna Sergeevna, ni parolu la veron. Cxio estas finita kun mi. Mi falis sub radon. Vi vidas, mi estis prava, ke mi ne zorgis pri la estonteco. La morto estas malnova sxerco, tamen nova por cxiu. Gxis nun mi ne timis... kaj poste venos la senkonscieco kaj ft! (Li malforte svingis la manon). Kion mi devas diri al vi?... Ke mi amis vin? Tio antauxe estis sensenca, kaj tiom pli nun. La amo estas formo, kaj mia propra formo jam disfalas. Prefere mi diros... kiel bela vi estas! Kaj nun vi staras antaux mi tiel bela..." Anna Sergeevna nevole ektremis. "Tio estas nenio, ne timu... sidigxu tie... Ne proksimigxu al mi: mia malsano estas ja infekta." Anna Sergeevna rapide trapasis la cxambron kaj sidigxis sur la segxo apud la sofo, kie kusxis Bazarov. "Grandanima!" murmuretis li. "Ah, kiel proksime.. kaj tiel juna, fresxa, pura... en cxi tiu abomena cxambro!... Adiaux! vivu longe, tio estas la plej grava, kaj gxuu, dum ne estas ankoraux tro malfrue. Vi rigardu, kia abomena spektaklo; duone dispremita vermo, kiu ankoraux tordigxas. Ankaux mi ja pensis: multajn agojn mi plenumos. Morti? Mi? Ne, mi havas taskon antaux mi, mi estas giganto! Kaj nun, nun la sola tasko de la giganto estas dece morti, kvankam tio estas indiferenta por cxiu... Tamen mi mortos kiel viro, ne kiel hundo." Bazarov eksilentis kaj komencis palpi sian glason. Anna Sergeevna donis al li trinki, ne demetante la gantojn kaj time spirante. "Min vi forgesos", rekomencis li, "cxar la mortinto ne estas kamarado de l' vivanto. Mia patro diros al vi, kian homon perdas Rusujo... Tio estas sensencajxo, sed ne seniluziigu lin. Vi ja konas la proverbon: kio ajn amuzas la infanon... Konsolu ankaux mian patrinon. Tiajn homojn, kiaj ili, en via granda mondo vi ne trovos, ecx se vi sercxos ilin tage kun lanterno en la mano... Mi, necesa al Rusujo!... Ne, sxajnas, ke ne. Kiu do estas necesa al gxi? Sxuisto estas necesa, tajloro estas necesa, viandisto... li vendas viandon... viandisto... atendu, mi miksas... cxi tie estas arbaro..." Bazarov metis la manon sur sian frunton. Anna Sergeevna sin klinis al li. "Eugeno Vasilicx, mi estas cxi tie..." Li demetis la manon kaj levigxis. "Adiaux", diris li kun subita forto, kaj liaj okuloj ekbrilis per la lasta brilo. "Adiaux... Auskultu... mi ja ne kisis vin tiam... Blovu sur la mortantan kandelon kaj gxi estingigxu..." Anna Sergeevna almetis la lipojn al lia frunto. "Kio?" demandis murmurete Vasilij Ivanovicx. "Li ekdormis", respondis sxi apenaux auxdeble. La sorto ne destinis al Bazarov pluan vekigxon. Antaux la vespero li tute perdis la konscion kaj en la sekvinta tago li mortis. La patro Alekso plenumis sur li la religiajn ceremoniojn. Kiam oni sanktoleis lin, kiam la sankta oleo tusxis lian bruston, unu lia okulo malfermigxis kaj sxajnis, ke io, kvazaux tremo de teruro trakuras lian mortan vizagxon, kiam li vidis la pastron en la robo, la fumon de la incenso, la kandelojn antaux la sanktaj pentrajxoj. Sed tio dauxris nur unu momenton. Kiam fine li spiris la lastan spiron kaj en la domo ekgxemis cxiuj, Vasilij Ivanovicx furiozigxis. "Mi diris, ke mi ekribelos", rauxke kriis li, kun flamanta vizagxo, kurbigita de grimaco, skuante la pugnon en la aero, kvazaux por minaci iun; "kaj mi ekribelos, ekribelos!" Sed Arina Vlasievna, dronanta en la larmoj, ekpendis sur lia kolo, kaj ili ambaux falis sur la vizagxojn. "Tiel", rakontis poste Anfisusxka en la cxambro de l' servistoj, "unu apud la alia ili mallevis siajn kapojn, kiel sxafoj dum la tagmeza varmego..." Sed pasas la tagmezo, venas la vespero kaj la nokto, kiu kondukas en trankvilan rifugxejon la lacajn kaj sxargxitajn Cxapitro XXVIII Pasis ses semajnoj. Venis la blanka vintro kun la kruela silento de la sennubaj malvarmegoj, la densa, krakanta negxo, la pale smeralda cxielo, la roza prujno sur la arboj, la cxapoj el la fumo super la kamentuboj, kun la fumturnigxoj el la subite malfermitaj pordoj, la fresxaj kvazaux morditaj vizagxoj de l' pasantoj kaj la rapida trotado de l' tremantaj cxevaloj. Januara tago jam proksimigxis al sia fino; la vespera malvarmo ankoraux pli forte premis la senmovan aeron, kaj rapide estingigxis la sanga cxielrugxo. En la fenestroj de la domo en Marino ekbrilis lumoj. Prokoficx, en nigra frako kaj blankaj gantoj, kun tute speciala soleneco dismetis sur la tablo mangxilaron por kvin personoj. Antaux unu semajno, en la malgranda parohxa pregxejo, senbrue kaj preskaux sen atestantoj, havis lokon du edzigxoj: de Arkadio kun Katja kaj de Nikolao Petrovicx kun Fenicxka; kaj en la sama tago Nikolao Petrovicx donis adiauxan tagmangxon al sia frato, forveturonta pro aferoj Moskvon. Anna Sergeevna ankaux forveturis tien post la edzigxo, doninte malavarajn donacojn al la juna paro. Akurate je la tria horo cxiuj kolektigxis cxe la tablo. Ankaux Mitja cxeestis; li jam havis vartistinon en silka rusa kapvesto, kun oraj strioj. Pauxlo Petrovicx sidis inter Katja kaj Fenicxka: "la edzoj" sin lokis apud siaj edzinoj. Niaj malnovaj amikoj sxangxigxis en la lasta tempo: cxiuj kvazaux plibeligxis kaj "solidigxis"; sole Pauxlo Petrovicx malgrasigxis, kio, cetere, donis ankoraux pli da eleganteco kaj "grandsinjoreco" al liaj esprimplenaj trajtoj... Ankaux Fenicxka aliigxis. En nova silka vesto kun largxa velura rubando en la haroj, kun ora cxeno sur la kolo, sxi sidis senmove-respektplene, respektplene al si mem, al cxio, kio sxin cxirkauxis, kaj tiel ridetante, kvazaux sxi dezirus diri: "Pardonu min, mi ne estas kulpa." Ne sxi sola, cxiuj aliaj ridetis kaj ankaux kvazaux petis pardonon; cxiuj estis iom gxenataj, iom malgxojaj, sed en la realeco tre kontentaj. Cxiu servis sian najbaron kun komika gxentileco; sxajnis, ke cxiuj interkonsentis ludi simplaniman komedion. Katja estis la plej trankvila el cxiuj: sxi konfide cxirkauxrigardis kaj oni povis rimarki, kiel Nikolao Petrovicx jam amas sxin. Antaux la fino de la tagmangxo li levigxis kaj preninte pokalon en la manon, sin turnis al Pauxlo Petrovicx. "Vi forlasos nin... vi forlasos nin, kara frato", komencis li, "kompreneble, ne por longe; tamen mi ne povas ne esprimi al vi, ke mi... ke ni... kiom mi... kiom ni... La malfelicxo estas, ke ni, rusoj, ne scias fari paroladojn! Arkadio, diru vi." "Ne, kara patro, mi ne preparis min." "Certe pli bone ol mi! Fine, frato, permesu, ke mi vin cxirkauxprenu kaj deziru al vi cxion bonan. Plej baldaux revenu al ni!" Pauxlo Petrovicx kisis cxiujn, ne esceptante, kompreneble, Mitjan: krom tio li kisis la manon de Fenicxka, kiun sxi ne sciis ankoraux etendi por tio, kaj trinkante el la replenigita pokalo, diris kun profunda sopiro: "Estu felicxaj, miaj amikoj! Farewell! (adiaux!)" cxi tiu angla vorteto restis nerimarkita, sed cxiuj estis kortusxitaj. "Al la rememoro de Bazarov", murmuretis Katja en la orelon de sia edzo kaj frapis lian pokalon. Arkadio responde forte premis sxian manon, sed ne kuragxis lauxte proponi la toston. Sxajnas, ke ni atingis la finon? Sed eble iu el la legantoj deziras ekscii, kion faras en la nuna momento cxiu el la personoj, kun kiuj li konigxis. Mi estas preta kontentigi lin. Anna Sergeevna antaux nelonge edzinigxis, ne pro amo, sed pro kalkulo, kun unu el la estontaj rusaj homoj de la ago, inteligenta juristo, kun forta praktika sento, firma volo kaj rimarkinda elokventeco, - homo ankoraux juna, bona kaj malvarma kiel glacio. Ili vivas perfekte akorde kaj gxisvivos eble la felicxon, eble... la amon. La princidino K. mortis, forgesita tuj en la tago de l' morto. Ambaux Kirsanov, la patro kaj la filo, logxas en Marino. Iliaj aferoj komencas plibonigxi. Arkadio farigxis fervora agronomo kaj la "farmbieno" jam donas suficxe grandan profiton. Nikolao Petrovicx estas elektita jugxisto de l' paco kaj sxvite laboras, por forigi la malkonsentojn inter la liberigitaj servutuloj kaj la bienposedantoj. Li sencxese traveturas sian distrikton, diras longajn paroladojn, cxar li opinias, ke la kamparanojn oni devas "prudentigi", tio estas per ofta ripetado de la samaj vortoj elcxerpi ilian paciencon. Verdire, li kontentigis nek la klerajn nobelojn, kiuj parolas jen kun sxiko, jen kun melankolio pri la "emancipacio", (ili elparolas gxin laux la franca maniero), nek la neklerajn nobelojn, senceremonie insultantajn la "emuncipacion", (laux la elparolo de l' kamparanoj). Por unuj kaj por la aliaj li estas tro mola. Katerino Sergeevna naskis filon, Koljan, kaj Mitja jam brave kuras kaj elokvente babilas. Fenicxka, Fedosja Nikolavna, post la edzo kaj Mitja, neniun tiel adoras kiel sian bofilinon, kaj kiam Katja sidigxas al la fortepiano, sxi estas preta la tutan tagon ne forlasi sxin. Ni ne forgesu pri Petro. Li tute rigidigxis pro la malsagxeco kaj braveco, elparolas cxiujn e kiel u: ulugantu, sed li edzigxis kaj ricevis belan doton; lia edzino, filino de urba gxardenisto, rifuzis al du bonaj fiancxoj nur tial, ke ili ne posedis posxhorlogxon; Petro havis ne nur posxhorlogxon, sed ecx lakitajn duonsxuojn. En Dresdeno, sur la teraso de Bruhl, inter la dua kaj kvara horo, en la plej "fasxionable" tempo por la promenado, vi povas renkonti homon cxirkaux kvindekjaran, jam tute grizan kaj kvazaux suferantan la podagron, sed ankoraux belan, elegante vestitan kaj kun tiu speciala stampo, kiun donas nur la longaj rilatoj kun la altaj klasoj de l' societo. Tio estas Pauxlo Petrovicx. Li forveturis el Moskvo eksterlandon pro la stato de sia sano kaj fiksis sian logxadon en Dresdeno, kie li havas rilatojn precipe kun angloj kaj kun trapasantaj rusoj. Kun la angloj liaj manieroj estas simplaj, preskaux modestaj, sed ne sen memestimo; ili trovas, ke li estas iom enuiga, sed ili estimas lin kiel "a perfect gentleman". Kun la rusoj li estas iom pli senceremonia, li ne haltigas sian galon, mokas sin mem kaj ilin; sed cxion cxi li faras tre agrable, senzorge kaj konvene. Li restas cxiam slavofilo: oni ja scias, ke en la alta rusa societo tio estas tres distingue. Li legas nenion ruse, sed sur lia skribotablo oni povas vidi argxentan cindrujon en formo de kamparana basta sxuo. Niaj turistoj cxiam sercxas lian societon. Mateo Iljicx Koliazin, kiu estas nun "en la vicoj de la opozicio", solene vizitis lin, veturante al la bohemaj kuraclokoj. La logxantoj de Dresdeno, kun kiuj li cetere preskaux ne havas rilatojn, havas kvazaux kulton por li. Neniu povas tiel facile, kiel der Herr Baron von Kirsanov, ricevi bileton en la kortegan kapelon, en la teatron k. t. p. Li cxiam faras bonon laux sia eblo; li cxiam ankoraux iom bruas: ne vane ja li estis iam leono; sed peza estas por li la sxargxo de la vivo... pli peza, ol li mem supozas... Suficxas vidi lin en la rusa pregxejo, kiam sin apoginte en angulo al la muro, li meditas kaj longe restas senmova, maldolcxe kunpreminte la dentojn; poste subite li rekonsciigxas kaj preskaux nerimarkeble faras la signon de l' kruco... Ankaux sinjorino Kuksxin forveturis eksterlandon. Sxi estas nun en Heidelberg kaj studas ne la natursciencojn, sed la arhxitekturon, en kiu, kiel sxi diras, sxi malkovris novajn legxojn. Kiel antauxe, sxi cxiam restas en la societo kun studentoj, precipe kun junaj rusaj fizikistoj kaj hxemiistoj, kiuj plenigas la urbon kaj kiuj, mirigante en la komenco la naivajn germanajn profesorojn per la seriozeco de la vidmaniero, mirigas poste la samajn profesorojn per la kompleta senlaboremo kaj maldiligenteco. Kun tiaj du, tri hxemiistoj, kiuj ne povas distingi la oksigenon de la azoto, sed cxiam estas pretaj kritiki kaj plenaj de memestimo, kaj kun la granda Elisevicx Sitnikov, kiu ankaux sin preparas esti granda, faras bruon en Peterburgo kaj laux sia aserto, dauxrigas la "laboron" de Bazarov. Oni diras, ke antaux nelonge iu batis lin, sed li ne restis sxuldanto: en malpura artikolo, publikigita en malpura gazeto, li faris aludon ke la batinto estas malkuragxulo. Li nomas tion ironio. Lia patro malsxate kondutas, kun li, kaj lia edzino nomas lin malsagxulo kaj... literaturisto. En unu el la plej malproksimaj anguloj de Rusujo estas malgranda kampara tombejo. Kiel preskaux cxiuj niaj tombejoj, gxi havas malgxojan aspekton; la kavojn, gxin cxirkauxantajn, jam longe plenigas malbonaj herboj; la grizaj lignaj krucoj klinigxis kaj putras sub siaj tegmentoj, iam koloritaj; la sxtonaj platoj cxiuj estas depusxitaj, kvazaux iu pusxis ilin de malsupre; du, tri senfoliaj arboj donas apenaux iom da ombro; sxafoj senpune vagas sur la tomboj... Sed inter ili estas unu, kiun tusxas neniu homo, kiun piedpremas neniu besto; nur la birdoj sidigxas sur gxi kaj kantas cxe la naskigxo de la tago. Fera barilo gxin cxirkauxas; du junaj abioj estas plantitaj cxe ambaux gxiaj ekstremoj: Eugeno Bazarov estas enterigita en cxi tiu tombo. Al gxi, el la proksima vilagxo, ofte venas du kadukaj maljunuloj: edzo kun sia edzino. Subtenante unu la alian, ili iras per pezaj pasxoj; ili proksimigxas al la barilo, falas sur la genuojn, longe maldolcxe ploras, kaj longe, silente rigardas la mutan sxtonon, sub kiu kusxas ilia filo; ili intersxangxas kelke da vortoj, visxas la polvon de la sxtono, ordigas la brancxojn de abio, ree pregxas, kaj ne povas forlasi cxi tiun lokon, kie ili estas kvazaux pli proksime de sia filo, pli proksime de la rememoro pri li... Cxu iliaj pregxoj, iliaj larmoj restos senfruktaj? Cxu la amo, la sankta, sindonema amo ne estas cxiopova? Ho, ne! Kiel ajn pasia, peka, ribela koro sin kasxas en la tombo, la floroj, kreskantaj sur gxi, pace rigardas nin per siaj senpekaj okuloj; ne sole pri la eterna trankvilo ili parolas al ni, pri la granda trankvilo de la "indiferenta", naturo; ili parolas ankaux pri la eterna repacigxo kaj pri la vivo eterna...