Facila spiro. Ivan Bunin
En tombejo, super fresxa argila tumulo staras nova kruco el kverko, fortika, peza, glata.
Estas aprilo, la tagoj grizas, monumentoj de la vasta provinca tombejo elfore videblas tra nudigintaj arboj, kaj malvarma vento sencese tintigas porcelanan florkronon cxe la piedo de la kruco.
Kaj sur la krucon mem estas enmuntita sufice granda konveksa porcelana medaliono, en la medaliono estas fotoportreto de junulino en gimnazia ago kun gojplenaj, mirinde viglaj okuloj.
Sxi estas Olja Mescerskaja.
Kiel knabinon sxin nenio distingis el amaso da brunaj gimnaziaj uniformoj: kion oni povus diri pri sxi krom tio, ke sxi apartenas al la gento de cxarmaj, ricxaj kaj felicxaj knabinoj, ke sxi havas bonajn lernokapablojn, sed estas petolema kaj tute neglektema rilate al la edifoj, kiujn provizas al sxi la klasa mentorino? Poste komencigxis sxia mirinde rapida disfloro kaj maturigxo. En la ago de dek kvar jaroj sxi, krom minca talio kaj sveltaj kruroj, havis jam bone konturigxintajn mamojn kaj cxiujn cxi formojn, kies fascinon gis nun ne kapablis esprimi la homaj vortoj; dekkvin-jara sxi jam famis kiel belulino. Kiom zorge arangxis la harojn iuj el sxiaj amikinoj, kiom puremaj ili estis, kiom kontrolis siajn diskretajn movojn! Sed sxi timis nenion — nek inkajn makulojn sur la fingroj, nek postkuran ekrugxon sur la vizagxo, nek tauxzitan hararangxon, nek nudigxintan pro kurfalo genuon. Sen iuj zorgoj kaj klopodoj sxiaflanke, iel nepercepteble venis al sxi cxio, kio tiom diferencigis sxin dum du sxiaj lastaj jaroj el la tuta gimnazio — gracio, eleganteco, lerto, hela brilo de la okuloj… Neniu tiel dancis dum baloj kiel Olja Mesxcxerskaja, neniu glitkuris kiel sxi, neniu estis tiom amindumata kiel sxi, kaj ial neniun tiom adoris malpliagxaj klasoj ol sxin. Nepercepteble sxi transformigxis el infano al junulino, kaj nerimarkeble fortigxis sxia gimnazia famo, kaj jam startis rumoroj, ke sxi estas frivola, ke sxi ne povas vivi sen adorantoj, ke sxin gxis frenezigxo amas gimnaziano Sensxin, ke kvazaux ankaux sxi lin amas, sed sxia favoro estas tiom variigxema, ke li foje atencis sian vivon.
En sia lasta vintro Olja Mesxcxerskaja tute foligxis en vortico de gajo, kiel oni kutimis diri en la gimnazio. La vintro ricxis je negxo, suna lumo, frosto, la suno frue descendis post la altan abiaron, nepre serena, lumradia, auxguranta ankaux por morgauxo froston kaj sunan brilon, promenadon laux Sobornaja strato, glitkuradon en la urba gxardeno, rozkoloran vesperon, muzikon kaj la cxiaman amason da homoj glitantan cxiuflanken sur la skatejo, en kiu Olja Mesxcxerskaja sxajnis esti la plej senzorga, la plej felicxa. Kaj foje dum la granda pauxzo inter lecionoj, kiam sxi kvazaux vento kuradis en la asemblea halo, postcxasata de aro da beate kricxantaj unuaklasaninoj, oni subite vokis sxin al la gimnazia estrino. Sxi abrupte haltis, nur foje profunde ekspiris, ordigis la harojn per rapida kaj jam kutima virineca gesto, tiris la angulojn de la antauxtuko sxultren kaj kun radiantaj okuloj suprenkuris. La estrino — junaspekta, sed grizhara — trankvile sidis kun trikajxo enmane cxe skribotablo sub portreto de la caro.
— Bonan matenon, mademoiselle Mesxcxerskaja, — sxi diris france sen forturni la okulojn de la trikajxo.- Bedauxrinde, jam ne unuafoje mi estas devigita voki vin kaj paroli kun vi rilate de via konduto.
— Jes, mi auxskultas, madame, — respondis Mesxcxerskaja, venante al la tablo, rigardante sxin hele kaj vivece, tamen kun la vizagxo senesprima, kaj sxi riverencis tiom facile kaj gracie kiel nur sxi sciis.
— Auxskultos vi min ne bone, bedauxrinde, mi jam spertis tion,- diris la estrino kaj tirante la fadenon, kiu rotaciigis sur polurita planko la volvajxon, al kiu scivoleme rigardis Mesxcxerskaja, levis la okulojn. — Mi ne ripetos cxion denove, nek parolos longe,- diris sxi.
Al Mesxcxerskaja tre placxis tiu cxi mirinde pura kaj granda kabineto, tiel bone spiranta dum frostaj tagoj per varmo de la brilanta forno kaj per fresxo de konvaloj sur la skribotablo. Sxi rigardis al la juna caro, pentrita plenstatura meze de iu brila salono, poste al rekta harlinio inter la blondaj, zorge frizitaj haroj de l’ estrino, kaj atente silentis.
— Vi ne plu estas knabino, — dusence diris la estrino, kasxe incitigxante.
— Jes, madame, — simple, preskaux gaje respondis Mesxcxerskaja.
— Nek jam virino, — ecx pli emfaze diris la estrino, kaj sxia pala vizagxo iomete rugxigxis. — Jen por komenci — kion signifas via hararangxo? Gxi estas tiu de matura virino.
— Mi ne kulpas, madame, ke mi havas bonajn harojn,- respondis Mesxcxerskaja kaj tusxetis per ambaux manoj siajn bele arangxitajn harojn.
— Ho, jen kio, vi do ne kulpas! — diris la estrino. — Vi ne kulpas pri la hararo, vi ne kulpas pri tiuj cxi multekostaj kombiloj, vi ne kulpas pri tio, ke vi ruinigas viajn gepatrojn per acxetigo de dudekrublaj sxuetoj! Sed mi ripetas al vi, vi tute neglektas tion, ke vi dume estas nur gimnazianino…
Kaj tiumomente Mesxcxerskaja sen perdi la simplecon kaj trankvilon, subite intervenis gxentile:
— Mi pardonpetas, madame, sed vi eraras: mi estas virino. Kaj cxu vi scias, kiu kulpas pri tio? Li estas amiko kaj najbaro de mia pacxjo, kaj via frato — Aleksej Mihxajlovicx Malutin. Okazis tio pasintsomere en vilagxo…
Kaj monaton post tiu cxi konversacio kozaka oficiro, hida kaj plebeska, neniel rilata al la socia rondo, al kiu apartenas Olja Mesxcxerskaja, pafmortigis sxin sur fervojstacia kajo, meze de granda homamaso, jxus veninta el trajno. Kaj la nekredebla, konsterninta la estrinon, konfeso de Olja Mesxcxerskaja perfekte konfirmigxis: la oficiro deklaris al la jugxesploristo, ke Mesxcxerskaja tentis lin, intime rilatis kun li, jxuris edzinigxi al li, sed cxe la stacidomo, en la tago de l’ murdo, akompanante lin dum lia forveturo al Novocxerkask, subite diris al li, ke sxi neniam emis ami lin, ke cxiuj paroloj pri la geedzigxo estas nura sxia cxikano pri li, kaj sxi donis al li por legi tiun pagxon el la taglibro, kie temis pri Malutin.
— Mi rigarde trakuris tiujn liniojn kaj sur la sama kajo, kie sxi promenis, atendante kiam mi finos legi, pafis sxin, — diris la oficiro. — La taglibro jen, vidu, kio estas skribita en gxi la dekan de julio de la pasinta jaro.
En la taglibro estis skribita jeno:
«Nun estas la dua horo postnoktmeze. Mi profunde ekdormis, sed tuj vekigxis… Hodiaux mi farigxis virino! Pacxjo, panjo kaj Anatolcxjo, ili cxiuj forveturis urben, kaj mi restis sola. Mi tiom felicxis, ke mi estis sola! Matene mi promenis en gxardeno, en kamparo, vizitis arbaron, al mi sxajnis, ke mi estas sola en la tuta mondo, kaj miaj pensoj estis tiom bonaj, kiom neniam antauxe. Mi ankaux tagmangxis sola, poste mi dum tuta horo pianludis, pro la muziko mi havis impreson, ke mi vivos eterne kaj pli felicxe ol iu ajn. Poste mi ekdormis en la kabineto de pacxjo, kaj je la kvara min vekis Katarinjo kaj diris, ke vizite venis Aleksej Mihxajlovicx. Mi tre gxojis pri lia veno, estis al mi tre agrable akcepti lin. Li venis per para jungajxo de siaj Vjatkaj cxevaloj, tre belaj, kaj ili la tutan viziton staris cxe la portiko, li restis, cxar estis pluvo, kaj li esperis, ke gxis vespero la vojo sekigxos. Li bedauxris, ke ne trovis hejme pacxjon, estis tre vigla kaj kondutis kun mi kvazaux adoranto, multe sxercis, ke delonge amas min. Kiam ni antaux te-trinko promenis en gxardeno, le vetero denove ravis, la suno brilis tra la tuta malseka post pluvo gxardeno, kvankam farigxis tute malvarme, kaj li tenis min subbrake kaj parolis, ke li estas Fauxsto kun Margareta. Li estas kvindekses-jara, sed ankoraux tre bela kaj nepre bone vestita — al mi ne placxis nur tio, ke li venis en pelerin-mantelo — li odoras anglan odekolonon, kaj liaj okuloj estas tute junaj kaj nigraj, kaj la barbo estas elegante dividita je du longaj partoj kaj la tuta estas argxent-kolora. Dum te-trinko ni sidis sur la vintra verando, mi kvazaux eksentis malsanon kaj ekkusxis sur sofon, kaj li fumis, poste li sidigxis apud min, denove komencis iun komplimentadon, poste komencis esplori kaj kisi mian manon. Mi sxirmis la vizagxon per silka tuko, kaj li kelkfoje kisis min sur la lipojn tra la silko… Mi ne komprenas, kiel gxi povis okazi, mi frenezigxis, mi neniam konjektis, ke mi estas tia! Nun por mi restas nur unu vojo… Mi sentas al li tiom fortan abomenon, ke ne povos travivi tion!…»
La urbo dum tiuj cxi aprilaj tagoj farigxis pura kaj seka, pavimaj sxtonoj blankigxis, iri laux ili estis facile kaj agrable. Cxiudimancxe post la meso laux Sobornaja strato kondukanta eksterurben ekiras malgranda virino, funebre vestita, kun nigraj glacea-ledaj gantoj kaj ebon-fusta ombrelo. Sxi trairas laux la sxoseo malpuran placon, kie pluras fulgo-nigraj forgxejoj, kaj fresxe ventas kampara aero, plu inter klostro kaj prizono blankas cxiel-deklivo kaj grizas printempa kampo, kaj poste, kiam oni trairas inter flakoj sub muro de la klostro kaj turnas sin maldekstren, oni vidas kvazaux grandan malaltan gxardenon, cxirkauxitan de blanka muro, super kies pordego estas surskribo: Konsumpcio de l’ Di-Patrino. La malgranda virino diskrete krucsignas sin kaj kutime iras laux la cxefa aleo. Atinginte benkon, starantan kontraux la kverka kruco, sxi sidas en vento kaj printempa malvarmo dum horo, dum du horoj, gxis kiam tute frostigxas sxiaj piedoj en legxeraj sxuoj kaj la mano en streta ganto. Auxskultante printempajn birdojn, dolcxe kantantajn ankaux en malvarmo, auxskultante ventsonoron en la porcelana krono, sxi pensas foje, ke fordonus duonon da sia vivo por ke nur ne estu antaux sxiaj okuloj tiu cxi malviva florkrono. La krono, la tumulo, la kverka kruco! Cxu estas eble, ke sub gxi trovigxas la knabino, kies okuloj tiom senmorte radias el tiu konveksa porcelana medaliono sur la kruco, kaj kiel unuigi kun cxi tiu pura rigardo la tutan hororon, asociitan nun kun la nomo de Olja Mesxcxerskaja? — Sed en la fundo de sia animo la malgranda