Скачать:TXTPDF
Facila spiro

virino estas felicxa, kiel cxiuj homoj, senrezerve donantaj sin al iu revo.

Tiu cxi virino estas la klasa mentorino de Olja Mesxcxerskaja, maljuna frauxlino, delonge vivanta per iu fantaziajxo, substituanta por sxi la realan vivon. La unua tia fantaziajxo estis sxia frato, malricxa kaj neniel rimarkinda suboficiro — sxi ligis tutan sian animon kun li, kun lia estonto, kiu ial sxajnis al sxi brila. Kiam li estis mortigita en la batalo apud Mukdeno, sxi provis konvinki sin, ke sxi estas poridea laborulino. La morto de Olja Mesxcxerskaja kaptis sxin por nova revo. Nun Olja Mesxcxerskaja igxis la objekto por sxiaj sencxesaj pensoj kaj sentoj. Sxi vizitas la tombon en cxiu festo, dum horoj kontemplas la kverkan krucon, rememoras la palan vizagxeton de Olja Mesxcxerskaja en cxerko, en cxirkauxo de floroj, kaj ankaux tion, kion sxi foje hazarde auxdis: foje dum granda pauxzo inter lecionoj, promenante en la gimnazia gxardeno, Olja Mesxcxerskaja rapide, tre rapide parolis al sia intima amikino, korpulenta, altstatura Subotina:

— Mi legis en unu libro de pacxjo — li havas multajn antikvajn, kuriozajn librojn — kian belon devas havi la virino… Tie, vidu, tiom multe estas dirite, ke cxion memori ne eblas: nu, memkompreneble, nigraj, kun koloro de bolanta pecxo, okuloj — je Dio, gxuste tiel estas skribite: de bolanta pecxo! — nigraj kiel nokto okulharoj, delikata tenera vangorugxo, minca talio, la brakoj pli longaj ol ordinare — cxu vi sentas, pli longaj! — malgrandaj piedoj, modere granda busto, bele rondaj tibikarnoj, konkokoloraj genuoj, oblikvaj sxultroj — mi multon preskaux parkere ellernis, tiom cxio cxi estas vera! — sed precipas, cxu vi imagas kio? — Facila spiro! Sed mi ja havas gxin, auxskultu nur kiel mi suspiras, — vere ja facile, cxu?

Nun tiu cxi facila spiro denove dissolvigxis en la mondo, en tiu cxi nuba cxielo, en tiu cxi malvarma printempa vento

Ivan Bunin

RUSJA

Post la deka horo vespere rapida trajno Moskvo-Sebastopolo haltis en eta stacio post Podolsk, kie gxi ne devus halti, kaj ion atendis sur la dua trako. En la trajno al malfermita fenestro de unuaklasa vagono venis sinjoro kaj sinjorino. Konduktoro kun rugxa lanterno en la pendanta mano estis transpasxanta la relojn, kaj la sinjorino demandis:

— Diru, kial ni staras?

La konduktoro respondis, ke la alidirekta ekspresa trajno malfruas.

En la stacio estis mallume kaj triste. Jam delonge krepuskigxis, sed okcidente, post la stacio, post la nigraj arboplenaj kampoj, plu mortece lumis longa somera moskva cxielrugxo. Al la fenestro fluis humida marcxa odoro. En la silento de ie auxdigxis monotona kaj kvazaux same humida knaro de krekso.

Li apogis sin al la fenestro, sxi — al lia sxultro.

— Foje mi logxis cxi tie dum ferioj, — li diris. — Mi estis repetitoro en bieno proksimume kvin verstojn de cxi tie. Enuiga regiono. Maldensa arbaro, pigoj, kuloj kaj libeloj. Cxie mankis ajna spektinda pejzagxo. En la bieno oni povis gxui la horizonton nur de la mezanino. La domo estis, certe, en la rusa biena stilo, sed tute senprizorga — la mastroj estis malricxigxintaj — malantaux la domo estis similajxo de gxardeno, malantaux la gxardeno estis iu lago aux marcxo superkovrita per skirpoj kaj nimfeoj; kaj estis neevitebla platfunda boato cxe la marcxa bordo.

— Kaj, certe, enuanta biena frauxlino, kiun vi veturigis sur la marcxo.

— Jes, cxio estis kiel devis esti. Sed la frauxlino ne estis enuanta. Mi veturigis sxin plej ofte dum noktoj, kaj ecx rezultis poeziece. La tutajn noktojn la cxielo okcidente estis verdeta, travidebla, kaj tie cxe la horizonto, samkiel nun io bruletis, bruletis… Trovigxis nur unu remilo, kiu similis fosilon, kaj mi remis per gxi kvazaux sovagxulo — jen dekstraflanke, jen maldekstraflanke. La alia bordo estis malhela pro la maldensa arbaro, sed malantaux gxi tiu stranga duonlumo restis la tutan nokton. Kaj cxie estis neimagebla silento — nur kuloj gxemis kaj libeloj flugis. Mi neniam pensis ke ili flugas nokte, sed evidentigxis ke ili iucele flugas. Ecx estis terure.

Finfine la alidirekta trajno ekbruis, tondre kaj vente alflugis, kunfluigxinte je ora strio da lumigitaj fenestroj, kaj preterimpetis. La vagono tuj removigxis. La konduktoro eniris la kupeon, lumigis gxin kaj komencis pretigi la litojn.

— Do kion vi havis kun tiu frauxlino? Cxu veran amhistorion? Ial vi neniam rakontis al mi pri sxi. Kia sxi estis?

— Maldika, alta. Sxi surhavis flavan indienan sarafanon, kaj sur sxiaj nudaj piedoj estis kamparanaj sxuoj plektitaj el iu bunta lano.

— Ankaux, do, en la rusa stilo?

— Mi pensas ke plej versxajne en la malricxeca stilo. Mankis kion surmeti, do estis sarafano. Krome, sxi estis pentristino, studis en pentro-lernejo de Stroganov. Ankaux sxi mem estis pitoreska, ecx ikon-aspekta. Longa nigra harligo lauxlonge de la dorso, brunhauxta vizagxo kun la etaj malhelaj nevusoj, mallargxa sengxiba nazo, nigraj okuloj, nigraj brovoj… La haroj estis sekaj kaj akraj, iom bukligxintaj. Cxio cxi tre bele distingigxis fone de la flava sarafano kaj muslinaj manikoj de l’ cxemizo. Kaj sxiaj maleoloj kaj la piedoj en la plektitaj sxuoj estis sekaj, kun la ostoj elstarantaj sub la delikata bruna hauxto.

— Mi konas tiun tipon. En la kurso mi havis la saman amikinon. Versxajne sxi estis histeriulino.

— Probable. Des pli, ke vizagxe sxi similis la patrinon, kaj la patrino, kiu estis el la gento de iuj orient-sangaj princoj, suferis ion similan al nigra melankolio. Sxi vidigis sin nur cxe tablo. Sxi venis, sidigxis kaj silentis, tusetis sen levi la okulojn, kaj konstante movis jen trancxilon, jen forkon. Sed se sxi estis ekparolanta, do tiel subite kaj lauxte, ke oni tremeris.

— Kaj la patro?

— Ankaux silentema kaj seka, alta; eksarmeano. Nur ilia knabo, kiun mi instruis, estis simpla kaj cxarma.

La konduktoro eliris el la kupeo dirinte, ke la litoj estas pretaj, kaj deziris bonan nokton.

— Kiun nomon sxi havis?

— Rusja.

— Kio estas tiu nomo?

— Tute simpla — Marusja.

— Cxu vi do tre amis sxin?

— Certe, sxajnis ke terure amis.

— Sed sxi?

Li iom silentis kaj seke respondis:

— Probable ankaux sxi same pensis. Sed ni dormu. Mi ege lacigxis dum la tago.

— Tre cxarme! Vi ja interesis min. Nu, rakontu almenaux per kelkaj vortoj, kiel kaj per kio via amhistorio finigxis.

— Neniel. Mi forveturis, jen fin’ de l’ afer’.

— Kial vi ne edzinigis sxin?

— Evidente mi antauxsentis renkonti vin.

— Ne, serioze?

— Nu, cxar mi mortpafis min, kaj sxi mortpikis sin per ponardo…

Ili lavis sin, brosis la dentojn kaj fermigxis en la estigxinta mallargxeco de la kupeo, senvestigxis kaj kun la vojagxa gxojo kusxigxis sub la fresxan glacean littukan tolon kaj sur la samajn kusenojn, kiuj konstante glitis de la levita kap-apogilo.

Bluviola superporda trueto kviete rigardis en la mallumon. Sxi baldaux ekdormis, sed li ne dormis, li kusxis, fumis kaj enpense rigardis al tiu somero…

Ankaux sxia korpo estis kovrita per multaj malhelaj nevusoj — cxi tiu eco estis rava. Cxar sxiaj sxuoj estis molaj, sen kalkanumoj, sxia tuta korpo malkvietis sub la flava sarafano. La sarafano estis largxa, legxera, kaj sxia longa knabina korpo fartis en gxi libere. Foje dum pluvo sxi malsekigis la piedojn, enkuris el la gxardeno en la salonon, kaj li impetis sensxuigi kaj kisi sxiajn malsekajn stretajn plandojn — tian felicxon li neniam spertis en la vivo. La fresxa odoranta pluvo bruis pli rapide kaj pli dense post la pordo malfermita al la balkono; en la senlumigxinta domo cxiuj dormis post la tagmangxo — kaj terure timigis lin kaj sxin nigra koko kun metal-verda rebrilo, kun granda flamanta kresto, ankaux enkurinta el la gxardeno frapante per la ungoj la plankon gxuste en tiu varma minuto, kiam ili tute forgesis la singardemon. Vidinte ilin saltstarigxi de sur la sofo, gxi haste kaj klinigxinte, kvazaux pro delikateco, kuris reen sub la pluvon mallevinte la brilantan voston…

Unuatempe sxi dauxre observis lin; kiam li parolis al sxi, sxi malhele rugxigxis kaj respondis per moka murmurado; cxetable sxi ofte moketis lin lauxte parolante al la patro:

— Ne regalu lin, pacxjo, estas senutile. Li ne sxatas varenikojn. Cetere, li ankaux kvas-supon ne sxatas, kaj nudelon ne sxatas, kaj acidlakton neglektas, kaj kazeon abomenas.

Matene li instruis la knabon, sxi estis okupita pri la mastrumado — sxi prizorgis la tutan domon. La tagmangxo okazis je la unua horo posttagmeze, post la mangxo sxi iris al sia mezanino aux, se ne pluvis, en la gxardenon, kie cxe betulo staris sxia pentrostablo, kaj sxi, svinge defendante sin de la kuloj, pentris la naturon. Kelkan tempon poste sxi komencis vizitadi la balkonon kie li posttagmangxe sidis kun libro en kurba kana fotelo; sxi staris, interplektinte la manojn post sia dorso, kaj rigardis lin svage ridetante:

— Cxu eblas ekscii, kiajn sagxajxojn vi bonvolas pristudi?

— Historion de la Franca revolucio.

— Ahx, Dio mia! Mi ne sciis, ke en nia domo aperis revoluciulo!

— Sed kial vi forgesis vian pentradon?

— Tuj-tuj mi entute forgesos. Mi konvinkigxis pri la propra sentalenteco.

— Sed montru al mi ion el viaj pentrajxoj.

— Cxu vi opinias ke vi iel kompetentas pri la pentroarto?

— Vi estas ege memama.

— Jes, mi pekas pri tio…

Finfine sxi proponis al li promeni sur la lago; subite sxi firme diris:

— Sxajne, en nia tropika loko la pluvema periodo finigxis. Ni amuzigxu. Kvankam nia boatacxo estas suficxe putra kaj gxia fundo estas truigita, sed mi kaj Pecxjo sxtopis cxiujn truojn per skirpoj…

La tago estis varma, vaporplena; cxeborda herbo, buntigita de flavaj ranunkoloj, estis sufoke varmigita de la humida varmo, kaj super la herbo malalte svarmis sennombraj pal-verdaj papilioj.

Li ellernis sxian konstante rikanan parolon, kaj diris veninte al la boato:

— Finfine vi degnis proksimigxi al mi!

— Finfine vi kolektis la pensojn por respondi al mi! — vigle sxi respondis kaj saltis sur la boatan pruon, timiginte ranojn kiuj de cxiuj flankoj ekplauxdis en la akvon; sed subite sxi akute jelpis kaj stamfante levis la sarafanon gxis la genuoj:

— Kolubro! Kolubro!

Li pretere vidis la brilan brunecon de sxiaj nudaj kruroj, kaptis de

Скачать:TXTPDF

Facila spiro Бунин читать, Facila spiro Бунин читать бесплатно, Facila spiro Бунин читать онлайн