la pruo la remilon, frapis la surfunde serpentumantan kolubron, subkrocxis gxin, kaj malproksime forjxetis en la akvon.
Sxi estis pala je iu hindeca palo, la nevusoj sur sxia vizagxo pli malheligxis, la nigreco de la haroj kaj okuloj kvazaux plinigrigxus. Sxi faciligite respiris:
— Kia abomenajxo! Ja ne vane la vorto «hororo» devenas de «kolubro». La kolubroj cxe ni estas cxie, kaj en la gxardeno, kaj sub la domo… Kaj Pecxjo, imagu, prenas ilin per la manoj!
La unuan fojon sxi ekparolis kun li simple, kaj la unuan fojon ili rigardis unu la alian rekte en la okulojn.
— Sed kia bravulo vi estas! Vi tre bone frapis gxin!
Sxi tute rekonsciigxis, ridetis kaj, kurinte de la pruo al la pouxpo, gaje sidigxis. En sia timo sxi konsternis lin per la beleco, kaj nun li tenere pensis: ja sxi ankoraux estas knabineto! Sed sxajniginte indiferentan mienon, li zorgoplene eniris la boaton kaj, pusxinte la remilon al la gelateneca fundo, turnis la boatan pruon antauxen kaj ektrenis gxin tra la interplektita densajxo de subakvaj herboj direkte al verdaj skirpaj brosoj kaj florantaj nimfeoj, cxion antauxe kovrantaj per la sentrua tavolo da sia dika ronda foliaro; li kondukis la boaton al la akvo kaj sidigxis sur mezan benketon, remante jen dekstraflanke, jen maldekstraflanke.
— Cxu vere bone? — sxi kriis.
— Tre! — li respondis, demetante la kaskedon, kaj turnigxis al sxi: — bonvolu jxeti gxin apud vi, alie mi forsvingos gxin en cxi trogon kiu, mi pardonpetas, tamen enlasas akvon kaj plenas je hirudoj.
Sxi metis la kaskedon sur siajn genuojn.
— Vi ne zorgu, jxetu gxin ien ajn.
Sxi alpremis la kaskedon al la brusto:
— Ne, mi gardos gxin!
Denove lia koro tenere tremis, sed li denove returnigxis kaj komencis forte sxovi la remilon en la akvon, brilantan inter la skirpoj kaj nimfeoj.
Kuloj gluigxis al la vizagxo kaj manoj, cxio cxirkauxe blindigis per varma argxento: vapora aero, sxancela sunlumo, bukla blankeco de nuboj, milde brilantaj en la cxielo kaj en malplenejoj inter la insuloj de skirpoj kaj nimfeoj; cxie estis tre malprofunde kaj videblis la fundo kun la subakvaj herboj, sed gxi iel ne malhelpis la senfundan profundegon, en kiun plongxis la respegulata cxielo kun la nuboj. Subite sxi denove jelpis, kaj la boato klinigxis flanken: sxi sxovis de l’ pouxpo la manon en la akvon kaj, kaptinte la nimfean tigon, tiel abrupte tiris gxin al si, ke klinigxis kune kun la boato — li apenaux sukcesis ekstari kaj kapti sxin je la akseloj. Sxi ekridis kaj, dorse falinte sur la pouxpon, sxprucis per la malseka mano akvogutojn rekte en liajn okulojn. Tiam li denove kaptis sxin kaj, ne komprenante kion li faras, kisis la ridantajn lipojn. Sxi rapide brakumis lian kolon kaj mallerte kisis lian vangon…
De tiam ili flosis dum noktoj. La sekvan tagon post la tagmangxo sxi vokis lin en la gxardenon kaj demandis:
— Cxu vi amas min?
Li arde respondis, memorante la hierauxajn kisojn en la boato:
— Ekde la unua tago de nia renkontigxo!
— Ankaux mi, — sxi diris. — Ne. Komence mi malamegis vin — sxajnis al mi ke vi tute ne rimarkas min. Sed, dank’ al Dio, tio jam estas en la pasinteco. Cxi-vespere, kiam cxiuj enlitigxos, venu tien denove kaj atendu min. Sed eliru el la hejmo lauxeble plej atenteme — la panjo observas cxiun mian pasxon, sxi estas aliene jxaluza.
Nokte sxi venis al la bordo kun plejdo surbrake. Pro la gxojo li renkontis sxin konfuzite, nur demandinte:
— Por kio la plejdo?
— Stulta! Ja por ni estos malvarme. Nu, rapide sidigxu kaj remu al la alia bordo…
La tutan vojon ili silentis. Kiam ili alflosis al la aliflanka arbaro, sxi diris:
— Nu jen. Nun venu al mi. Kie estas la plejdo? Ahx, gxi estas sub mi. Kovru min, mi frostigxis, kaj sidigxu. Jen tiel… Ne, atendu, hieraux ni interkisigxis iel sencele, nun mi mem unue kisu vin, sed nur milde, milde… Kaj vi brakumu min… cxie…
Sub la sarafano sxi havis nur cxemizon. Sxi tenere, apenaux tusxante, kisis la randojn de liaj lipoj… Li kun la malklarigxinta kapo jxetis sxin sur la pouxpon. Sxi pasie brakumis lin…
Iom kusxinte pro senfortigxo, sxi levigxis kaj diris kun la rideto de felicxa laco kaj ankoraux neestingigxinta doloro:
— Nun ni estas geedzoj. La panjo diras ke sxi ne eltenos mian edzinigxon, sed mi nun ne volas pensi pri tio… Sciu, ke mi volas banigxi, mi sxategas tion fari nokte…
Sxi senvestigxis trans la kapon, sxia tuta longa korpo ekblankis en la obskuro, kaj sxi komencis cxirkauxigi la kapon per la harligo, levinte la manojn, montrante la malhelajn akselojn kaj la levigxintajn mamojn, ne hontante sian nudecon kaj la malhelan triangulon sub la ventro. Cxirkauxliginte, sxi rapide kisis lin, saltstarigxis, tutkorpe falis en la akvon, malantauxeniginte la kapon, kaj ekbruis per la piedoj.
Poste li haste helpis sxin vestigxi kaj kovrigxi per la plejdo. En la obskuro fabele vidigxis sxiaj nigraj okuloj kaj nigraj haroj zonitaj per la harligo. Li ne plu kuragxis tusxi sxin, nur kisis sxiajn manojn kaj silentis pro la neeltenebla felicxo. Dauxre sxajnis ke iu estas en la mallumo de la cxeborda arbaro, kie diversloke sensone lumetis lampiroj — iu staras kaj auxskultas. Fojfoje tie io singarde susuris. Sxi levis la kapon:
— Haltu, kio estas?
— Ne timu, tio estas, versxajne, rano elrampanta al la bordo. Aux erinaco en la arbaro…
— Sed se kaprikorno?
— Kiu kaprikorno?
— Mi ne scias. Sed nur imagu: el la arbaro eliras iu kaprikorno, staras kaj auxskultas… Mi tre bone fartas, mi volas babili terurajn stultajxojn!
Kaj li denove premis al la lipoj sxiajn manojn, fojfoje kiel ion sanktan li kisis sxiajn malvarmajn mamojn. Sxi farigxis tute nova estajxo por li! Kaj restis sen estingigxi la verdeta duonlumo malantaux la nigreco de la malalta arbaro, apenaux respeguligxanta malproksime en la plate blankanta akvo; akre odoris, kiel celerio, rosoplenaj cxebordaj kreskajxoj, mistere kaj kajxole gxemis kuloj; kaj flugis, flugadis teruraj sendormaj libeloj, mallauxte knarante super la boato kaj plu, super la noktece brilanta akvo. Kaj konstante ie io susuris, rampis, penetris…
Post unu semajno li estis malbelege, kun malhonoro forpelita el la hejmo, konsternita pro terureco de la absolute neatendita disigxo.
Iam post tagmangxo ili sidis en la salono kaj, tusxante unu la alian per la kapoj, rigardis bildojn en malnovaj kajeroj de «Niva».
— Cxu vi ankoraux ne cxesis ami min?
— Stulta. Terure stulta! — sxi flustris.
Subite auxdigxis la milde kurantaj pasxoj — kaj sur la sojlo aperis sxia duonfreneza panjo en nigra silka malordigita negligxo kaj forfrotitaj marokenaj pantofloj. Sxiaj nigraj okuloj tragike brilis. Sxi enkuris kvazaux al scenejo, kaj kriis:
— Mi komprenis cxion! Mi antauxsentis, mi observis! Fripono, sxi ne estos via!
Kaj, suprenjxetinte la manon en la longa maniko, sxi surdige pafis el antikva pistolo, per kiu Pecxjo timigis paserojn sxargante gxin nur per pulvo. Li, kovrita de fumo, impetis al sxi, kaptis sxian persistan manon. Sxi liberigxis, frapis per la pistolo lian frunton, sange vundinte lian brovon, jxetis la pistolon al li kaj, auxdinte ke en la domo oni kuras direkte al la krioj kaj pafo, kriis:
— Nur se mi mortos sxi venos al vi! Se sxi fugxos kun vi, mi tiutage pendumos min aux saltos de sur la tegmento! Fripono, for el mia hejmo! Maria Viktorovna, elektu: panjo aux li!
Sxi flustris:
— Vi, vi, panjo…
Li rekonsciigxis, malfermis la okulojn — dauxre same persiste, mistere, tombece la blu-viola superporda trueto rigardis al li el la nigra mallumo, kaj la vagono kuregis kun la sama persiste antauxen impetanta rapideco, pendolante kaj sxanceligxante. Jam malproksime, malproksime restis tiu trista stacio. Kaj jam antaux dudek jaroj estis cxio cxi: arbaretoj, pigoj, marcxoj, nimfeoj, kolubroj, gruoj… Jes, ja ankaux gruoj estis — kiel li povis forgesi ilin! Cxio estis stranga dum tiu mirinda somero, stranga estis ankaux paro da gruoj, de tempo al tempo alflugantaj de ie al la marcxa bordo, stranga estis ankaux tio ke nur sxin solan ili lasis al si kaj, kurbigante la subtilajn longajn kolojn, kun tre rigora sed favora scivolemo rigardis al sxi desupre kiam sxi, milde kaj legxere kurante al ili en siaj buntaj sxuoj, subite kauxris antaux ili, disvolvinte sian flavan sarafanon, kaj kiam sxi infanece verve rigardis al iliaj belegaj kaj minacaj nigraj pupiloj strete cxirkauxigitaj de la malhele griza ringo, simila al tiu de rajok. Li rigardis al sxi kaj al ili de malproksime, per binoklo, kaj klare vidis iliajn etajn brilantajn kapetojn — ecx iliajn ostajn naztruojn, fendojn de la fortikaj grandaj bekoj, per kiuj ili unubate mortigis kolubrojn. Iliaj mallongaj korpoj kun la lanugaj vostaj faskoj estis strecxe tegitaj per sxtalkolora plumaro; skvamaj bastonetoj de la kruroj estis enorme longaj kaj subtilaj — unu havis tute nigrajn, la alia verdetajn krurojn. Foje ili plurajn horojn staris sur unu kruro en la nekomprenebla senmoveco, foje ili senkauxze saltetis, etendante la grandegajn flugilojn; kaj foje ili gravaspekte promenis, pasxante lante, ritme, levante la krurojn, bule kunmetante tri siajn fingrojn, kaj mallevis la krurojn malbuligante la fingrojn, dismovante ilin kvazaux rabulajn ungojn, kaj ili konstante balancis la kapojn… Kvankam, kiam sxi estis alkuranta al ili, li ne plu pensis pri io kaj nenion vidis — li vidis nur sxian disvolvigxintan sarafanon, mortvolupte tremante cxe la penso pri sxia brunhauxta korpo sub la sarafano, pri la malhelaj nevusoj sur sxia korpo. Kaj en ilia lasta tago, dum ilia lasta apudsidado en la salono sur la sofo, kun kajero de malnova «Niva» sxi same tenis enmane lian kaskedon, premante gxin al la brusto, samkiel iam sxi faris en la boato, kaj parolis, brilanta al liaj okuloj per siaj gxojaj nigre-spegulecaj okuloj:
— Mi tre amas vin nun, kaj mankas al mi io pli kara ol ecx tiu odoro ene de la kaskedo, la odoro de via kapo, kaj de via acxa kolonja akvo!
— —
Post Kursk, en restoracia vagono,