kiam post matenmangxo li trinkis kafon kun konjako, la edzino diris al li:
— Kial vi tiom multe trinkas? Estas, sxajne, jam la kvina pokaleto! Cxu vi plu sopiras, rememorante vian bienan frauxlinon kun la ostozaj plandoj?
— Sopiras, sopiras, — li respondis, malagrable ridetante. — La biena frauxlino… Amata nobis quantum amabitur nulla!
— Cxu latine? Kion tio signifas?
— Tion vi ne bezonas scii.
— Vi estas tre malafabla, — sxi diris, senzorge spirinte, kaj komencis rigardi post la sunplenan fenestron.
(1940)
Tradukis Grigori Arosev