Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:TXTPDF
Palto

Palto. Nikolaj Gogol

En la departemento… sed prefere la departemento ne estu nomita. Ekzistas nenio pli kolera ol cxiaspecaj departementoj, regimentoj, kancelarioj kaj, alivorte, cxiaspecaj publikaj oficejoj. Nun cxiu privatulo jam opinias ke ofendante lin oni ofendas la tutan socion. Oni diras, ke antaux nelonge la policestro el urbo, kies nomon mi ne memoras, sendis oficialan leteron, en kiu li klare skribis, ke la sxtataj institucioj pereas kaj ke lia sankta nomo estas tute vane tromenciata. Kiel pruvon li aldonis al la letero grandegan volumon de iu romantika verko, en kiu cxiun dekan pagxon aperas policestro, kelkloke ecx tute ebria. Tial por eviti cxiajn malagrablajxojn ni prefere nomu la menciitan departementon certa departemento. Do, en certa departemento servis certa oficisto. Oni ne povas diri, ke la oficisto estis rimarkinda; li estis iom malalta, iom variolmarkita, iom rufhara, ecx lauxaspekte iom blinda, kun eta kalvajxo sur la frunto, kun faltoj ambauxflanke de la vangoj, kaj kun vizagxkoloro kiun oni nomas hemoroida… Kion fari? La peterburga klimato kulpas. Lia rango (cxar cxe ni oni devas antaux cxio anonci la rangon) estis tiu, kiun oni nomas eterna titola konsilisto, pri kiu, kiel estas konate, multe spritis kaj ridis diversaj verkistoj, kiuj havas lauxdindan kutimon ataki tiujn, kiuj ne povas mordi ilin. Lia familinomo estis Basxmacxkin. Laux la nomo mem estas klare, ke gxi devenas de basxmak, sed tute ne estas konate, kiam, en kiu epoko kaj kiamaniere gxi devenis de tiu vorto. Liaj patro, avo kaj ecx la bofrato, kaj cxiuj ceteraj Basxmacxkinoj senescepte uzis botojn, sxangxante plandumojn tri foje en la jaro. Lia nomo estis Akakij Akakijevicx. Probable gxi sxajnas al la leganto iom stranga kaj speciale trovita por la novelo, sed kredu, ke neniu sercxadis gxin, sed pro cirkonstancoj oni ne povis doni alian nomon. Tio okazis jene. Akakij Akakijevicx naskigxis nokte, se mia memoro ne trompas, la 23an de marto. Lia patrino, jam mortinta, la edzino de sxtata oficisto kaj tre bona virino, decidis lauxregule bapti la infanon. La patrino ankoraux kusxis en sia lito, kontraux la pordo; dekstre de sxi staris la baptopatro, Ivano Ivanovicx Jerosxkin, bonega viro, fakestro en la senato, kaj la baptopatrino, la edzino de la kvartalestro, tre virta virino, Arina Semjonovna Belobrjusxkova. Oni proponis al la naskintino elekti lauxplacxe unu el tri nomoj: Mokkij, Sossij, aux nomi la infanon memore pri martiro Hxozdazat. «Ne, — sxi pensis, — jen kiaj nomoj». Por komplezi sxin, oni malfermis la kalendaron aliloke; ankaux tie estis tri nomoj: Trifilij, Dula kaj Varahxasij. «Jen vera puno, — diris la maljuna virino, — kiaj nomoj; mi, vere, neniam auxdis ilin. Tauxgus ecx Varadat aux Varuhx, sed ne Trifilij kaj Varahxasij». Oni turnis la pagxon kaj tie estis: Pavsikahxij kaj Vahxtisij. «Nu, mi jam vidas, — diris la maljuna virino, — kian sorton li havas. Se tiel okazas, prefere li estu nomita same, kiel lia patro. Lia patro estis Akakij, do ankaux la filo estu Akakij». Tiel aperis Akakij Akakijevicx. Oni baptis la infanon, kaj cxe tio li ekploris kaj grimacis, kvazaux antauxsentante, ke li estos titola konsilisto. Do, cxio okazis tiamaniere. Ni priskribis tion, por ke la leganto mem vidu, ke tio okazis pro nepra neceso kaj ke tute ne estis eble doni alian nomon. Neniu povas rememori, kiam li ekoficis en la departemento, kaj kiu enoficigis lin. Multaj direktoroj kaj aliaj estroj sxangxigxis, sed oni vidis lin cxiam sur la sama loko, en la sama tenigxo, en la sama posteno de kopianto, kaj tial cxiuj poste kredis, ke li evidente venis en la mondon jam tute preta, en la ofica uniformo kaj kun la kalvajxo sur sia kapo. En la departemento oni tute ne respektis lin. La gardistoj ne ekstaris, kiam li preteriris; ili ecx ne rigardis lin, kvazaux tra la akceptejo flugus ordinara musxo. La estroj traktis lin iel malvarme kaj despote. Iu vicfakestro povis simple meti sub lian nazon paperojn, dirinte nek «kopiu», nek «jen, interesa, bona tasko», nek ion similan, kion oni diras en la decaj oficejoj. Li do prenis, rigardante nur la paperon, sen atenti: kiu kaj kiurajte metis gxin al li. Preninte, li tuj komencis kopii gxin. Junaj oficistoj mokis lin kaj spritis pri li tiom, kiom ebligis al ili la kancelaria spriteco; ili rakontis en lia cxeesto diversajn historiojn, kiujn ili elpensis pri li; ili diris, ke lia mastrino, sepdekjara maljunulino, batas lin, kaj demandis, kiam okazos ilia nupto; sur lian kapon ili sxutis paperetojn, kaj nomis tion negxo. Sed Akakij Akakijevicx neniam respondis al ili ecx unuvorte, kvazaux antaux li neniu estus; tio ecx ne gxenis lian laboron: malgraux cxiuj gxenoj li faris neniujn erarojn dum la skribado. Nur se sxerco estis tute netolerebla, kiam oni pusxis lian manon, malhelpante al li labori, li prononcis: «Lasu min, kial vi ofendas min?» Io stranga estis en tiuj vortoj kaj en la vocxo, per kiu la vortoj estis prononcataj. En gxi auxdigxis io tiel kompatiga, ke junulo, antaux nelonge eklaborinta tie, kiu imitante la aliajn permesis al si ridi pri li, subite haltis, kvazaux trapikita per lanco, kaj ekde tiu tempo antaux la junulo cxio sxangxigxis kaj montrigxis sub alia aspekto. Iu nenatura forto forpusxis lin de la kolegoj, kun kiuj li konatigxis, preninte ilin por homoj decaj kaj mondumaj. Dum longa tempo, en plej gajaj minutoj, en lia imago aperis la malalta oficisto kun la kalvajxo sur la frunto kaj kun la penetrantaj vortoj: «Lasu min, kial vi ofendas min?» — kaj en tiuj penetrantaj vortoj sonis aliaj vortoj: «Mi estas via frato». La kompatinda junulo sxirmis sin per la mano, kaj en sia vivo li multfoje tremis, vidante kiel multan kontrauxhomecon la homo havas, kaj kiel multe da brutala krudeco estas kasxita en la rafinita klera mondumeco, kaj ecx — ho Dio! — en tiu homo, kiun la mondumo taksas nobla kaj honesta…

Apenaux ie troveblus alia homo, kiu tiel vivus sian oficon. Ne suficxas diri, ke li servis fervore — ne, li servis kun amo. Tie, en la kopiado, al li vidigxis iu varia kaj agrabla mondo. Gxuo bildigxis sur lia vizagxo. Kelkaj literoj estis liaj favoratoj; skribante ilin li sxangxigxis: li ridetis, kaj palpebrumis, kaj lipumis tiel, ke en lia vizagxo oni sxajne povus legi cxiun literon, kiun skribis lia plumo. Se oni promocius lin laux lia fervoro, li, je sia propra mirego, eble igxus ecx sxtata konsilisto; tamen per sia servo li ricevis nur tion, kion liaj spritaj kolegoj nomis: «insigno honora kaj hemoragio dolora». Tamen oni ne povas diri, ke li tute ne estis atentata. Unu el la direktoroj, bonkora homo, volis rekompenci lian longan servadon kaj ordonis doni al li ion pli gravan ol simplan kopiadon; nome, al li estis ordonite el jam preta dokumento fari alian dokumenton por alia departemento; necesis nur sxangxi la titolojn kaj kelkloke skribi «mi» anstataux «li». Tio laborigis lin tiel, ke li tute sxvitis, frotis la frunton kaj finfine diris: «Ne, prefere donu al mi ion por kopii». De tiu tempo li por cxiam restis kopianto. Sxajnis, ke krom la kopiado por li nenio ekzistis. Li tute ne pensis pri sia vesto: lia uniformo havis ne la verdan koloron, sed samtempe rufan kaj farunan. Lia kolumo estis mallargxa kaj malalta, kaj pro tio lia kolo, kiu fakte ne estis longa, super la kolumo sxajnis eksterordinare longa, kiel la koloj de la gipsaj katidoj kun sxanceligxantaj kapoj, dekojn da kiuj rusaj alilandanoj portas sur siaj kapoj. Cxiam io gluigxis al lia uniformo: jen fojnero, jen iu fadeno. Krome li majstris specialan arton: surstrate li venis sub fenestrojn tiam, kiam oni forjxetis el ili ian rubajxon, kaj pro tio li havis sur sia cxapelo citrolajn kaj melonajn sxelojn kaj similajn sentauxgajxojn. Ecx unu fojon en sia vivo li ne atentis tion, kio estas farata kaj okazanta surstrate, kion, kiel estas konate, cxiam atentas cxiu lia samsortano, juna oficisto, kies viglaj okuloj estas tiel akraj, ke ili rimarkas trans la strato ecx dissxiritan subplandan rimenon de pantalono — tiaj okazoj cxiam kauxzas ruzan rideton sur lia vizagxo.

Sed ecx kiam Akakij Akakijevicx rigardis ion, li en cxio vidis siajn netajn liniojn, surpaperigitajn en pura kaj neta skribmaniero, kaj eble nur kiam cxevala muzelo, veninta de ie, aperis super lia sxultro kaj eligis venton el siaj nazotruoj sur lian vangon, nur tiam li rimarkis ke li estas ne meze de linio, sed meze de strato. Reveninte hejmen, li cxiam tuj altabligxis, rapide mangxis sian brasiksupon kaj pecon da bovajxo kun cepo, tute ne sentante la guston, mangxis cxion kun musxoj kaj cxio cetera, kion Dio sendis tiutempe. Sentinte, ke lia stomako plensxtopigxis, li forlasis la mangxotablon, prenis inkujon kaj kopiis paperojn, kiujn li prenis hejmen. Se li ne havis oficajn taskojn, li por la propra plezuro kopiis dokumentojn, precipe se papero estis rimarkinda ne pro bela stilo, sed cxar adresita al iu nova aux grava persono.

Ecx en la horoj, kiam la peterburga griza cxielo tute malheligxis kaj kiam la tuta oficista popolo jam mangxis laux siaj kapabloj, konforme al la ricevata salajro kaj al la propra kapricemo, — kiam jam cxiuj sukcesis ripozi post departementa plumoknarado, kurado, propraj kaj fremdaj farendajxoj kaj cxio, kion nelacigebla homo propravole akceptas en la kvanto pli ol necesa, — kiam oficistoj rapidas dedicxi la restintan tempon por gxuoj: iuj pli viglaj kuras al teatro; iuj al strato, uzante tiun tempon por rigardado de iaj cxapeloj; iuj vespere utiligas gxin por komplimentoj al iu beleta junulino, stelo de eta oficista rondo; iuj, tio okazas plej ofte, simple iras al sia kolego en la tria aux kvara etagxo, al liaj du cxambretoj kun antauxcxambro aux kuirejo kaj iuj modaj pretendoj, lampo aux alia objekto, kiu postulis multajn elspezojn, rezignojn de tagmangxoj kaj festenoj, —

Скачать:TXTPDF

Palto Гоголь читать, Palto Гоголь читать бесплатно, Palto Гоголь читать онлайн