Скачать:TXTPDF
Palto

do ecx en tiu tempo, kiam cxiuj oficistoj dissemigxas al logxejetoj de siaj amikoj por kartludi, glutante teon el glasoj kaj mangxante malmultekostajn biskotojn, enspirante tabakfumon el longaj cxibukoj, rakontante dum kartodisdonado iun klacxon, flugintan el la mondumo, kiun la rusa homo en neniu stato povas neglekti, aux se mankas temo, ecx rerakontante la eternan anekdoton pri la komandanto, al kiu oni raportis pri la rompita cxevala vosto de la monumento de Falconet, — do ecx kiam cxiuj strebis amuzigxi, — Akakij Akakijevicx donis sin al neniu amuzo. Neniu povis diri, ke li vidis lin en iu vespera festo. Satskribinte, li enlitigxis, ridetante cxe penso pri morgauxa tago: kion Dio sendos morgaux por kopiado? Tiel fluis la paca vivo de la homo, kiu kun kvarcentrubla salajro sukcesis esti kontenta pri sia sorto, kaj eble gxi tiel fluus gxis lia profunda maljuneco, se mankus malfelicxoj, sxutitaj sur la vivovojo ne nur de titolaj konsilistoj, sed ecx sur la vivovojo de sekretaj, efektivaj, kortegaj kaj cxiaj ceteraj konsilistoj, ecx sur la vivovojo de tiuj, kiuj al neniuj donas konsilojn, nek prenas konsilojn de aliaj.

En Peterburgo estas forta malamiko de cxiuj, kiuj ricevas salajre cxirkaux kvarcent rublojn en la jaro. Cxi tiu malamiko estas nenio alia ol nia norda frosto, kvankam oni diras, ke gxi estas tre salubra. Post la oka horo matene, kiam la stratojn plenigas irantoj al la departementoj, gxi komencas doni tiel fortajn kaj pikajn frapojn sur cxiujn nazojn, ke la malfelicxaj oficistoj tute ne scias, kiel kasxi la nazojn. En la tempo, kiam ecx plej altrangajn personojn doloras la frunto pro la frosto, kaj larmoj aperas en iliaj okuloj, malfelicxaj titolaj konsilistoj foje estas tute sendefendaj. Ili povas savi sin nur per rapida kurado en siaj maldikaj paltoj tra kvin-ses stratoj kaj poste per forta stamfado en pordistejo por ke revarmigxu cxiuj iliaj kapabloj kaj talentoj por la ofica laboro, kiuj frostigxis dumvoje. Ekde iu tempo Akakij Akakijevicx eksentis, ke la frosto komencis dolorige piki lin je la dorso kaj sxultro, kvankam li penis lauxeble rapide trakuri sian spacon. Finfine li pensis, ke eble en lia palto estas iuj difektoj. Bone pririgardinte gxin hejme, li konstatis, ke en kelkaj lokoj, gxuste cxe la dorso kaj sxultroj, gxi jam similas reton; la drapo tiel trivigxis, ke gxi tralasis aeron, kaj la subsxtofo disfadenigxis. Necesas scii, ke ankaux la palto de Akakij Akakijevicx estis objekto de mokoj de oficistoj; ili ecx forprenis gxian noblan nomon «palto» kaj nomis gxin kapoto. Gxi efektive estis tre strange arangxita: gxia kolumo cxiujare malgrandigxis, cxar la kolumo servis kiel materialo por flikado de aliaj partoj. La flikado ne vidigis lertecon de tajloro kaj efektive aspektis malbele kaj sakece. Rimarkinte la kauxzojn, Akakij Akakijevicx decidis porti la palton al tajloro Petrovicx, kiu logxis en la kvara etagxo atingebla per la malantauxa sxtuparo. Malgraux la unuokuleco kaj variolmarkita vizagxo, li suficxe sukcese okupigxis pri riparado de oficistaj kaj aliaj pantalonoj kaj frakoj — kompreneble, nur kiam li estis en sobra stato kaj ne havis en la menso aliajn planojn. Kvankam ne endas multe rakonti pri tiu tajloro, sed ja en la novelo la karaktero de cxiu protagonisto devas esti klare montrita, kaj tial necesas ke ankaux Petrovicx estu prezentita al vi. Komence li estis nomata simple Gregorio kaj estis servutulo. Li igxis Petrovicx nur kiam li ricevis liberigon el la servuteco kaj komencis suficxe forte drinki dum cxiaj festoj, unue dum la grandaj festoj, kaj poste okaze de cxiuj ekleziaj festoj, kiuj estis kruce notitaj en la kalendaro. Tiuflanke li respektis la malnovajn morojn, kaj disputante kun la edzino li nomis sxin sendia virino kaj germanino. Cxar ni menciis lian edzinon, necesas prezenti ankaux sxin per kelkaj vortoj; sed, bedauxrinde, oni ne scias pri sxi multon, eble nur tion, ke Petrovicx havas la edzinon, kiu portas surkape kufon sed ne tukon; sxi apenaux povus fieri pro sia beleco; cxe renkontigxo kun sxi nur gvardiaj soldatoj rigardis tion, kio estis sub sxia kufo, movante siajn lipharojn kaj eligante iun specialan sonon.

Irante supren laux la sxtuparo, kondukanta al Petrovicx — gxi lauxkutime estis priversxita per akvo, postlavajxo kaj tute saturita per tiu alkohola odoro, kiu mordas la okulojn kaj, kiel konate, cxiam estas en cxiuj malantauxaj sxtuparoj de la peterburgaj domoj — do, irante supren laux la sxtuparo, Akakij Akakijevicx jam pensis, kiom da mono petos Petrovicx, kaj decidis doni al li ne pli ol du rublojn. La pordo estis malfermita, cxar la mastrino, kuirante iun fisxon ellasis en la kuirejo tiel multe da fumo, ke ecx blatoj ne estis videblaj. Akakij Akakijevicx, nerimarkita de la mastrino, trairis la kuirejon kaj venis en la cxambron, kie li ekvidis Petrovicxon, kiu sidis sur largxa ligna nefarbita tablo, metinte sub sin la piedojn simile al turka pasxao. Li estis nudpieda, laux la kutimo de la laborantaj tajloroj. Akakij Akakijevicx tuj ekvidis lian bone konatan halukson kun kripligita ungo, dika kaj fortika kiel testuda kranio. Sur la kolo de Petrovicx pendis volvajxo de silko kaj fadenoj, kaj sur liaj genuoj estis iu cxifonajxo. Li jam dum kelkaj minutoj penis enmeti fadenon en la trueton de kudrilo sed ne povis trafi kaj tial tre koleris pri la mallumo kaj ecx pri la fadeno, duonvocxe grumblante: «Ne ensxovigxas, barbarino, vi jam tedegis min, fiulino!» Akakij Akakijevicx estis malkontenta pro tio, ke li venis, kiam Petrovicx koleris. Li sxatis fari mendojn cxe Petrovicx, kiam tiu havis iom da vaporo en la kapo, aux, laux la vortoj de lia edzino, «la unuokula diablo sxargxis sin per vinacxo». Kutime en tiu stato Petrovicx tre volonte konsentis redukti la prezon, ecx cxiam riverencis kaj dankis. Tamen poste la edzino venis plorante pro tio, ke la edzo pro la ebrieco konsentis labori kontraux mizera pago; sed la afero estis solvata per aldono de dek kopekoj. Sed nun Petrovicx estis, sxajne, sobra kaj tial severa, nemarcxandema kaj postulonta diable altan prezon. Akakij Akakijevicx komprenis tion kaj volis, kiel oni diras, reveni en la propran korton, sed la afero jam estis komencita. Petrovicx tre atente ekrigardis al li per sia sola okulo, kaj Akakij Akakijevicx kontrauxvole diris:

— Saluton, Petrovicx!

— Estu salutata, sinjoro, — Petrovicx diris, kaj direktis sian okulon al la manoj de Akakij Akakijevicx, dezirante vidi, kian predon li alportis.

— Jen mi al vi, Petrovicx, tiel…

Necesas scii, ke Akakij Akakijevicx esprimis sin plejparte per prepozicioj, adverboj kaj ecx per tiuj partikuloj, kiuj havas tute neniun signifon. Se la afero estis tre komplika, li kutime ecx tute ne finis frazojn kaj tre ofte la enkondukajn vortojn: «Tio ja, vere, tute tiel…» sekvis nenio, kaj li cxion forgesis, kredante ke li jam cxion diris.

— Kio do? — diris Petrovicx kaj samtempe per sia sola okulo pririgardis lian tutan uniforman palton, ekde la kolumo gxis la manikoj, dorso, faldoj kaj butontruoj, kaj cxio estis bone konata al li, cxar li mem cxion cxi faris. Tiel kutimas la tajloroj: cxe la renkonto ili unue faras tion.

— Jen mi tiel, Petrovicx… la palto jen, drapo… jen vidu, cxie en la aliaj lokoj, tute fortika, nur iom malpura, kaj lauxsxajne kvazaux malnova, sed gxi estas nova, kaj nur en unu loko iom tiel… surdorse, kaj ankaux en unu sxultro gxi iomete maldikigxis, kaj iomete sur la alia sxultro — vidu, jen cxio. Malmulte da laboro…

Petrovicx prenis la kapoton, komence metis gxis sur la tablon, longe pririgardis gxin, poste balancis la kapon kaj prenis de fenestrobreto rondan tabakujon kun surkovrila portreto de iu generalo, nekonata, cxar la loko, kie estis lia vizagxo, estis truita per fingro kaj poste surgluita per kvarangula papereto. Snufinte tabakon, Petrovicx distiris la kapoton sur siaj brakoj, rigardis gxin kontraux la lumo kaj denove balancis la kapon. Poste li turnis gxin kun la subsxtofo supren kaj denove balancis la kapon, denove malfermis la kovrilon kun la generalo, surgluita per la papereto, kaj, snufinte tabakon, fermis la tabakujon, formetis gxin kaj finfine diris:

— Ne, ne eblas ripari: acxa vesto!

La koro de Akakij Akakijevicx preskaux saltis for.

— Kial ne eblas, Petrovicx? — li diris preskaux kiel kajxolanta infano, — ja gxi nur iom maldikigxis cxe la sxultroj, ja vi havas iujn pecetojn da drapo…

— Ja oni povas trovi pecetojn, pecetoj troveblas, — diris Petrovicx, — sed ne eblas surkudri ilin: gxi estas tute putra, gxi tuj truigxos, se oni tusxos gxin per kudrilo.

— Kaj vi tuj metu flikajxon sur la truon.

— Sed ne eblas fiksi la flikajxon, mankas io por alkudri gxin, tre eluzita. Gxi nur nomigxas drapo, sed gxi disflugos se vento blovos.

— Sed vi iel fliku. Ja kiel gxi, vere tiel!..

— Ne, — Petrovicx rezolute diris, — oni povas fari nenion. Tre malbona stato. Prefere vi, kiam komencigxos la malvarma vintra tempo, faru el gxi varmajn piedcxifonojn, cxar la sxtrumpoj ne varmigas. Ilin la germanoj elpensis por preni al si pli multe da mono (Petrovicx sxatis cxe oportuna okazo piki la germanojn), sed versxajne por vi necesos fari novan palton.

La vorto «novan» nebuligis la okulojn de Akakij Akakijevicx, kaj cxio, kio estis en la cxambro, malklarigxis antaux li. Li klare vidis nur la generalon kun la surgluita vizagxo sur la kovrilo de la Petrovicxa tabakujo.

— Cxu vere novan? — li diris, kvazaux ankoraux dormante, — ja mi por tio ecx monon ne havas.

— Jes, novan, — diris Petrovicx kun barbara trankvilo.

— Nu, sed se necesus la novan, cxu gxi eble tiel…

— Do, kiom gxi kostos?

— Jes.

— Necesos elposxigi tri kvindekojn kaj iom pli, — diris Petrovicx kaj signifoplene kunpremis la lipojn. Li sxategis drastajn efektojn, li sxatis subite embarasi iun tute kaj poste strabe rigardi, kian muzelon havos la embarasito post tiuj vortoj.

— Cent kvindek rubloj por palto! — kriis kompatinda Akakij Akakijevicx. Eble li kriis unuafoje en la vivo, cxar li

Скачать:TXTPDF

do ecx en tiu tempo, kiam cxiuj oficistoj dissemigxas al logxejetoj de siaj amikoj por kartludi, glutante teon el glasoj kaj mangxante malmultekostajn biskotojn, enspirante tabakfumon el longaj cxibukoj, rakontante