Скачать:TXTPDF
Palto

cxiam distingigxis per sia mallauxta vocxo.

— Jes, sinjoro, — diris Petrovicx, — kaj tio dependas de la palto. Se kun mustelfela kolumo kaj kun silka subsxtofo de la kapucxo, gxi kostos ducent.

— Petrovicx, — parolis Akakij Akakijevicx plorpete, ne auxskultante kaj penante ne auxskulti la vortojn kaj cxiujn efektojn de Petrovicx, — bonvolu iel gxin ripari, por ke gxi almenaux iomete ankoraux servu min.

— Ne, tio signifos kaj mortigon de la laboro kaj vanan elspezon de mono, — diris Petrovicx, kaj Akakij Akakijevicx post tiuj vortoj eliris tute venkita.

Petrovicx post lia foriro ankoraux longe staris kun la signifoplene kunpremitaj lipoj kaj ne rekomencis la laboron, cxar li estis kontenta, ke li ne diskreditis sin, nek perfidis sian tajloran arton.

Elirinte, Akakij Akakijevicx estis kvazaux en songxo. «Jen kielas afero tiela, — li parolis al si mem, — mi, vere, ecx ne pensis, ke gxi estos tiel… — kaj post iom da silento, aldonis: — Jen kiel! jen fine kio estas, sed mi, vere, ecx ne supozis, ke gxi estos tiela». Denove sekvis longa silento, post kiu li diris: «Jen do tiel! jen kiela, vere, nenial atendita, tiel… tio ja tute neniel… ja tiela cirkonstanco!» Dirinte tion, li ekiris ne hejmen, sed al tute mala direkto, mem ne konsciante tion. Dum li iris, kamentubisto lin tusxis per sia malpura flanko kaj nigrigis lian sxultron; cxapopleno da kalko sxutigxis sur lin de la supro de konstruata domo. Li ne rimarkis tion kaj nur kiam li kunpusxigxis kun policano kiu, stariginte apud si la halebardon sxutis tabakon el bovkorna tabakujo sur sian kalozan pugnon, nur tiam li iom rekonsciigxis, precipe cxar la policano diris: «Kial vi sxovas vin al mia muzelo, cxu mankas al vi trotuarejo?» Tio devigis lin cxirkauxrigardi kaj ekiri hejmen. Nur hejme li komencis ordigi la pensojn, ekvidis klare kaj reale sian staton, kaj komencis interparoli kun si mem jam ne abrupte, sed rezoneme kaj sincere, kvazaux kun prudenta amiko, kun kiu oni povas trakti la plej koran kaj intiman aferon. «Ne, nun ne eblas interparoli kun Petrovicx: li nun tiel… la edzino, versxajne, iel drasxis lin. Prefere mi venu al li la dimancxan matenon: li post la hierauxa sabato dormemos kaj rigardos flanken kaj bezonos refresxigxi postebrie, sed la edzino ne donos al li monon, kaj mi al li dek kopekojn tielos en la manon, kaj li igxos konsentema, kaj tiam la palto tiele…» Tiel Akakij Akakijevicx traktis kun si mem, kuragxigis sin kaj atendis la proksiman dimancxon. Vidinte de malproksime, ke la edzino de Petrovicx ien foriris el la domo, li tuj iris al li. Vere, post la sabato Petrovicx rigardis flanken, klinis la kapon, estis tute dormema; sed malgraux tio, eksciinte pri kio temas, li diris, kvazaux pusxite de diablo: «Ne eblas, bonvolu mendi novan palton». Akakij Akakijevicx tuj enmanigis al li dek kopekojn. «Dankon, sinjoro, mi iomete refortigos min je via sano, — diris Petrovicx, — sed pri la palto bonvolu ne plu klopodi: gxi jam estas sentauxge sentauxga. Mi kudros por vi bonegan novan palton, kaj mi cxiel penos pri tio».

Akakij Akakijevicx ankorauxfoje ekparolis pri riparo, sed Petrovicx ne finauxskultis lin kaj diris: «La novan palton mi faros por vi eminente, fidu min, mi laboros tre fervore. Eblos fari gxin laux la nova modo, kun kolumo fiksebla per argxentaj hoketoj».

Nur nun Akakij Akakijevicx finfine komprenis, ke li ne povos eviti novan palton, kaj li tute senesperigxis. Ja vere, kiel, kontraux kiu mono gxi estu kudrita? Ja li povus parte financi gxin el la gratifiko, ricevota okaze de la venonta festo, sed tiun monon li delonge antauxplanis kaj bugxetis por konkretaj celoj. Necesis ekhavi novan pantalonon, pagi la malnovan sxuldon al la botisto pro la riparo de la malnovaj botoj, kaj mendi al la kudristino tri cxemizojn kaj du pecojn de tiu subvesto, kiu en la presajxo pro deco ne estu nomata — do, la tuta mono estis tute elspezota; kaj ecx se la direktoro pro afableco anstataux kvardek rublojn donus al li gratifike kvardek kvin aux kvindek rublojn, tio estus nur bagatelo, guto kompare kun la maro de la palta kapitalo. Ja li certe sciis, ke Petrovicx kutimis blage postuli tian diable altan prezon, ke ecx lia edzino ne povis bridi sin kaj kriis: «Ja vi frenezigxas, stultegulo! Iam vi laboras kontraux nenio, kaj iam diablo instigas vin postuli pli multe ol vi mem kostas». Ja li certe sciis, ke Petrovicx konsentos labori kontraux okdek rubloj. Sed kie li prenu okdek rublojn? Ja duonon de cxi tiom li eble trovos: duono estis trovebla, ecx iomete pli; sed kiel li prenu la duan duonon?.. Sed nun la leganto devas ekscii, kie li povus preni la unuan duonon. Akakij Akakijevicx kutimis el cxiu elspezita rublo meti unu kopekon en sxloseblan keston kun trueto por enmeti monon. Post la fino de cxiu jarduono li prenis la akumulitajn kuprajn monerojn kaj sxangxis ilin je argxento. Tiel li procedis jam longe, kaj post kelkaj jaroj li sxparis jam pli ol kvardek rublojn. Do, li jam havis duonon en siaj manoj, sed kie li prenu la duan duonon? Kie li prenu ankoraux kvardek rublojn? Akakij Akakijevicx longe pensis kaj decidis dum unu jaro redukti la kutimajn elspezojn: li nuligu la vesperajn temangxojn; li ne bruligi kandelojn vespere, kaj cxe bezono li iru al la mastrino kaj laboru cxe sxia kandela lumo; li pasxu sur la strataj sxtonoj kaj pavimoj lauxeble malpeze kaj atente, preskaux piedpinte, por ne tro frue difekti la plandumojn; li malpli ofte donu siajn subvestojn al la lavistino kaj, por ke ili ne trivigxu, reveninte hejmen li formetu la subvestojn kaj surmetu nur sian malnovegan katunan negligxon, kiun ecx la tempo damagxis. Necesas konfesi, ke komence li tre malfacile kutimigxis al tiuj limigoj, sed poste venis la kutimo kaj rutino; li bone lernis malsati vespere, kaj kompense li nutris sin spirite, vartante en la menso sian eternan ideon de la estonta palto. Ekde tiam lia vivo igxis kvazaux pli plena, kvazaux li edzigxus, kvazaux alia homo estus apud li, kvazaux li estus ne sola, kvazaux iu agrabla vivkunulino konsentus kune kun li iri la vivovojon — kaj tiu kunulino estis neniu alia ol dikvata palto kun fortika netrivebla subsxtofo. Li igxis pli vigla, ecx pli firmvola, kiel homo jam trovinta sian celon. El liaj vizagxo kaj agoj forigxis per si mem la dubemo kaj nedecidemo — do, cxiuj hezitemaj kaj neklaraj trajtoj. En liaj okuloj de tempo al tempo aperis fajro, en lia kapo ecx estis aperantaj tre impertinentaj kaj auxdacaj ideoj, ekzemple: eble, vere, mendi mustelan kolumon. La pensado pri tio preskaux faris lin malatenta. Foje, kopiante dokumenton, li preskaux faris eraron kaj pro tio li preskaux vekriis kaj faris la signon de la kruco. Cxiumonate li almenaux unu fojon vizitis Petrovicxon por priparoli la palton: kie li acxetu drapon, kiun koloron gxi havu, kiom gxi kostu. Poste li revenis hejmen iom zorgoplena, sed cxiam kontenta, kaj pensis ke finfine venos la tempo, kiam cxio estos acxetita kaj la palto estos preta. La afero progresis ecx pli rapide ol li atendis. Super cxiuj esperoj la direktoro donis al li gratifike ne kvardek aux kvardek kvin rublojn, sed ecx sesdek rublojn. Eble li antauxsentis, ke Akakij Akakijevicx bezonas novan palton, aux tio okazis neplanite, sed Akakij Akakijevicx ekhavis ekstrajn dudek rublojn. Tiu cirkonstanco rapidigis la aferon. Post du aux tri monatoj da modera malsatado Akakij Akakijevicx ekhavis jam cxirkaux okdek rublojn. Lia koro, gxenerale tre kvieta, komencis bati maltrankvile. Sekvatage li kaj Petrovicx iris al butikoj. Ili acxetis tre bonan drapon — kaj tio ne estas mirinda, cxar ili pensis pri tio dum jarduono kaj preskaux cxiumonate vizitis butikojn por esplori la prezojn — kaj Petrovicx mem diris ke gxi estas la plej bona drapo. Por la subsxtofo ili acxetis tre bonkvalitan kaj densan kalikoton, kiu, laux vortoj de Petrovicx, estis pli bona ol silko kaj ecx aspektis pli bele kaj brile ol silko. Ili ne acxetis mustelan felon, cxar gxi vere kostis multe, kaj anstataux gxin ili acxetis la plej bonan katan felon, kiu estis en la butiko, kaj tian katan felon oni povus de malproksime preni por mustelo. Petrovicx laboris pri la palto dum du semajnoj, cxar estis multe da stebado, sen kiu gxi estus preta pli frue. Pro la laboro Petrovicx prenis dek du rublojn — malpli multe tute ne eblis: la tuta palto estis kudrita nur per silkaj fadenoj, per duoblaj etpasxaj steblinioj; poste cxiun steblinion Petrovicx sekvis per siaj dentoj, farante per ili diversajn figurojn. Tio okazis… estas malfacile nomi la daton, sed, versxajne, la plej solena tago en la vivo de Akakij Akakijevicx estis la tago, kiam Petrovicx finfine alportis la palton. Li alportis gxin matene, gxuste antaux la foriro al la departemento. En neniu alia tempo la palto estus pli gxustatempa, cxar jam la frosto suficxe fortigxis, kaj sxajnis ke gxi plu fortigxos. Petrovicx venis kun la palto, kiel decas al bona tajloro. En lia vizagxo aperis tia grava mieno, kian Akakij Akakijevicx ankoraux neniam vidis. Sxajnis, ke li bonege sentis la grandecon de la farita afero kaj tion, ke li per sia laboro montris la abismon, kiu disigas tiujn tajlorojn, kiuj nur flikas kaj riparas, disde tiuj, kiuj nove kudras. Li prenis la palton el sia naztuko, en kiu li alportis gxin; la tuko estis jxus lavita de lavistino, li poste kunvolvis gxin kaj enposxigis por uzado. Preninte la palton, li faris tre fieran rigardon kaj, ambauxmane tenante gxin, tre lerte jxetis gxin sur la sxultrojn de Akakij Akakijevicx; poste li tiris gxin per sia mano iom suben, poste li arangxis gxin sur Akakij Akakijevicx kiel nebutonitan drapirajxon. Akakij Akakijevicx, kiu jam ne estis juna, volis meti la brakojn en la

Скачать:TXTPDF

cxiam distingigxis per sia mallauxta vocxo. - Jes, sinjoro, - diris Petrovicx, - kaj tio dependas de la palto. Se kun mustelfela kolumo kaj kun silka subsxtofo de la kapucxo,