Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:TXTPDF
Palto

manikojn; Petrovicx helpis lin cxe tio — montrigxis ke la palto estis bona ankaux kun la brakoj en la manikoj. Do, evidentigxis, ke la palto bonege sidis sur Akakij Akakijevicx. Petrovicx ne forgesis diri cxeokaze, ke li prenis malmulte da mono nur cxar li logxas en malgravstrata logxejo sen reklama sxildo kaj aldone estas delonge konata kun Akakij Akakijevicx; sed en la Neva avenuo oni prenus de li sepdek kvin rublojn nur pro la laboro. Akakij Akakijevicx ne volis interparoli kun Petrovicx pri tio, krome li timis la sumegojn, per kiuj Petrovicx sxatis blagi. Li pagis al Petrovicx, dankis lin kaj tuj iris al la departemento, vestita per la nova palto. Petrovicx eliris tuj post li kaj, starante sur la strato, ankoraux longe rigardis de fore al la palto kaj poste speciale antauxkuris per kurba flanka strateto kaj venis denove al la strato por denove vidi sian palton de alia flanko, do de la vizagxo. Akakij Akakijevicx iris kun festa agordo de cxiuj sentoj. Cxiumomente li sentis la novan palton sur siaj sxultroj kaj ecx kelkfoje ridis pro la interna plezuro. Ja li havis du avantagxojn: unue, gxi estis varma kaj, due, gxi estis bona. Li tute ne atentis la vojon kaj subite trovis sin en la departemento. En la vestiblo li formetis la palton, cxirkauxrigardis gxin kaj donis gxin al pordisto por atenta gardado. Per nekonata maniero en la departemento cxiuj tuj eksciis, ke Akakij Akakijevicx havas novan palton kaj ke la kapoto ne plu ekzistas. Cxiuj en la sama minuto kuris en la vestiblon por spekti la novan palton de Akakij Akakijevicx. Oni komencis gratuli kaj saluti lin, kaj li komence nur ridetis kaj poste ecx ekhontis. Sed kiam cxiuj venis al li kaj ekparolis, ke oni devas aspergi la novan palton kaj ke li devas arangxi por ili bankedon, Akakij Akakijevicx tute konfuzigxis kaj ne sciis kiel agi, kion respondi kaj kiel rifuzi. Post kelkaj minutoj li, kun la rugxa vizagxo, provis suficxe simplanime konvinki ilin, ke la palto ne estas nova, ke gxi estas tiel, malnova palto. Finfine iu oficisto, vicfakestro, evidente por montri, ke li ne estas fierulo kaj ke li rilatas egalece kun homoj malpli altrangaj, diris: «Bone, mi anstataux Akakij Akakijevicx arangxos bankedon kaj mi invitas cxiujn al mi por temangxo, ja mi, kvazaux speciale, havas hodiaux nomtagon». La oficistoj, kompreneble, tuj gratulis la vicfakestron kaj volonte akceptis la inviton. Akakij Akakijevicx provis rifuzi la inviton, sed cxiuj ekparolis, ke tio estas malgxentila, malafabla kaj hontinda, do li ne sukcesis rifuzi. Poste li ecx sentis plezuron, kompreninte ke danke al tio li havos okazon promeni en la nova palto ankaux vespere. La tuta tago por Akakij Akakijevicx estis kvazaux la plej granda solena festo. Li revenis hejmen en plej felicxa humoro, demetis la palton kaj zorge pendigis gxin sur la muron, denove gxuinte la drapon kaj la subsxtofon, kaj poste speciale prenis, por kompari, sian antauxan kapoton, kiu tute disfalis. Li rigardis gxin kaj ecx ekridis pro la grandioza diferenco! Poste ankaux dum la tagmangxo li kelkfoje ridetis, rememorante la staton de la kapoto. Li gaje tagmangxis kaj post la tagmangxo skribis neniujn dokumentojn, sed iom ripozis sibarite sur sia lito gxis la krepuskigxo. Poste li senprokraste vestis sin, sursxultrigis la palton kaj iris sur la straton. Bedauxrinde, ni ne povas diri, kie logxis la invitinta oficisto: la memoro komencas forte perfidi nin, kaj cxio en Peterburgo, cxiuj stratoj kaj domoj tiel kunigxis kaj konfuzigxis en la menso, ke estas malfacile preni el gxi ion en bona ordo. Tamen li certe logxis en bona urboparto, — do, ne tre proksime de Akakij Akakijevicx. Komence Akakij Akakijevicx devis trairi iujn dezertajn malbone lumigitajn stratojn, sed laux la proksimigxo al la logxejo de la oficisto la stratoj igxis pli viglaj, pli homplenaj, kaj pli bone lumigitaj. Pasxantoj plimultigxis, komencis aperi ankaux bele vestitaj damoj kaj viroj kun kastorfelaj kolumoj. Maloftigxis ordinaraj fiakristoj sur lignaj kradaj sledoj kun orkoloraj najloj — male, ofte veturis riskemaj fiakristoj kun frambokoloraj cxapoj surkape, kun lakitaj sledoj, kun ursofelaj piedkovriloj; knarante per la radoj sur negxo, fluge veturis kalesxoj kies eksteraj benkoj estis forigitaj. Akakij Akakijevicx rigardis cxion, kiel novajxon. Li jam dum kelkaj jaroj vespere ne forlasis la hejmon. Li scivoleme haltis antaux lumigita vendeja fenestro por rigardi pentrajxon kun bela virino, demetanta sxuon, kaj pro tio nudiginta la tutan kruron, ne malbelan; post sxia dorso el alia cxambro tra pordo iu viro elsxovis sian kapon kun vangoharoj kaj bela kaprobarbo. Akakij Akakijevicx balancis la kapon, ridetis, kaj dauxrigis la iradon. Eble li ridetis, cxar li renkontis tute nekonatan objekton, pri kiu cxiu havas iun ideon; aux eble cxar li pensis, simile al multaj aliaj oficistoj: «Ahx, tiuj francoj! sendiskute: se ili volas ion tian, ili certe tiel…» Sed eble li ecx tion ne pensis — ja oni ne povas penetri en la animon kaj ekscii cxion, kion pensas la homo. Finfine li atingis la domon, en kiu la vicfakestro logxis. La vicfakestro logxis suficxe lukse: en la sxtuparejo lumis lanterno, la logxejo estis en la dua etagxo. Veninte en la vestiblon, Akakij Akakijevicx ekvidis sur la planko kelkajn vicojn da galosxoj. Inter ili meze de la cxambro staris samovaro bruanta kaj ellasanta flokojn da vaporo. Sur la muroj pendis paltoj kaj manteloj, kelkaj kun kastorfelaj kolumoj aux kun veluraj roversoj. El la apuda cxambro auxdigxis bruado kaj vocxoj, kiuj subite farigxis klaraj kaj sonoraj, kiam la pordo malfermigxis kaj eniris lakeo kun pleto, sur kiu staris malplenaj glasoj, kremujo, kaj korbo da biskvitoj. Evidente, la oficistoj jam delonge kunvenis kaj sukcesis trinki po unu glaso da teo. Akakij Akakijevicx mem pendigis la palton kaj eniris en la cxambron: antaux li samtempe aperis kandeloj, oficistoj, pipoj, tabloj por kartludo, kaj liajn orelojn malklare atakis cxiuflanka rapida parolado kaj bruado de movataj segxoj. Li tre mallerte haltis meze de la cxambro, penante elpensi, kion li faru. Sed oni jam rimarkis lin, bonvenigis lin per kriado, kaj cxiuj samtempe iris al la vestiblo kaj denove pririgardis lian palton. Kvankam Akakij Akakijevicx iomete konfuzigxis, li, kiel sincera homo, tre gxojis, vidante ke cxiuj lauxdas lian palton. Kompreneble, poste cxiuj forlasis lin kaj la palton kaj laux sia kutimo direktigxis al la tabloj, destinitaj por visto. Cxio cxi — la rumoro, bruo kaj homamaso — cxio estis stranga por Akakij Akakijevicx. Li simple ne sciis kion fari, kien meti siajn manojn, krurojn kaj tutan korpon. Finfine li sidigxis apud la ludantoj, rigardis iliajn kartojn kaj vizagxojn kaj post kelka tempo komencis oscedi kaj senti enuon, precipe cxar jam delonge venis la tempo, en kiu li kutime enlitigxis. Li intencis diri al la mastro «Gxis la revido», sed oni ne lasis lin foriri kaj diris, ke pro la nova palto oni devas nepre trinki cxampanon. Post unu horo komencigxis vespermangxo, kiu konsistis el legoma salato kun vinagra sauxco, malvarma bovidajxo, pastecxo, dolcxaj kuketoj kaj cxampano. Oni devigis lin trinki du pokalojn, post kiuj li sentis, ke en la cxambro farigxis pli gaje, tamen li tute ne povis forgesi, ke jam estas la dek-dua horo kaj ke delonge necesas iri hejmen. Por ke la mastro ne komencu iel reteni lin, li silente eliris el la cxambro, trovis en la vestiblo sian palton, kiun li kun bedauxro ekvidis sur la planko, skuis gxin, forprenis de gxi cxiujn lanugerojn, sursxultrigis gxin kaj iris malsupren laux la sxtuparo al la strato. La strato ankoraux estis luma. Funkciis kelkaj butikoj, tiuj cxiamaj kluboj de cxiaj servistoj, kaj tra pordaj fendoj de fermitaj butikoj videblis lumstrioj, kiuj montris, ke ili ne estas senhomaj, kaj ke en ili, versxajne, servistoj kaj servistinoj ankoraux ne finis klacxi kaj babili, embarasante siajn sinjorojn, kiuj tute ne sciis, kie ili estas. Akakij Akakijevicx iris tre gaja, kaj ecx pro nekonata kauxzo foje ekkuris post iu damo, kiu fulme preterpasis lin kaj kies cxiu korpoparto rapidege movigxis. Tamen li tuj haltis kaj pluiris tre malrapide, miregante pro la trotkapablo aperinta en li en nekonata maniero. Baldaux antaux li vidigxis la dezertaj stratoj, kiuj ecx tage ne estas gajaj, des pli malgajis ili vespere. Nun ili igxis ecx pli sovagxaj kaj solecaj: lanternoj maloftigxis, cxar, versxajne, estis reduktita la kvanto da oleo por la lumigado; aperis lignaj domoj kaj bariloj; neniu homo estis videbla; nur negxo brilis sur la stratoj, kaj triste nigris la dormantaj malaltaj kabanoj kun fermitaj sxutroj. Li proksimigxis al la loko, kie la straton trancxis grandega placo, kiu estis kvazaux timiga dezerto kun apenaux videblaj domoj en la transa flanko.

Tre malproksime flagretis lumo en polica budo, kiu sxajne staris en la rando de l’ mondo. La gajeco de Akakij Akakijevicx tre malkreskis. Li surpasxis la placon kun speco de nevola timo, kvazaux lia koro antauxsentus ion nebonan. Li rigardis malantauxen kaj ambauxflanken: cxirkaux li estis vera maro. «Mi prefere ne rigardu», — li pensis kaj ekiris ferminte la okulojn, kaj kiam li malfermis ilin por ekscii la distancon gxis la fino de la placo, li subite ekvidis, ke tre proksime antaux li staras iuj viroj kun lipharoj, sed li ne povis bone distingi iliajn vizagxojn. Liaj okuloj nebuligxis kaj la koro ekbategis en la brusto. «Sed la palto estas mia!» — tondre vocxis unu el ili kaj kaptis lian kolumon. Akakij Akakijevicx volis jam krii «Helpu!», sed alia ulo metis al lia busxo pugnon, same grandan kiel la oficista kapo, kaj diris: «Ne provu krii!» Akakij Akakijevicx nur sentis, ke oni demetas de li la palton, batas lin per genuo, kaj li falis vizagxe sur la negxon sentante jam nenion. Post kelkaj minutoj li rekonsciigxis kaj ekstaris, sed apude jam estis neniu. Li sentis, ke en la kampo estas malvarme kaj li

Скачать:TXTPDF

manikojn; Petrovicx helpis lin cxe tio - montrigxis ke la palto estis bona ankaux kun la brakoj en la manikoj. Do, evidentigxis, ke la palto bonege sidis sur Akakij Akakijevicx.