Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:TXTPDF
Palto

ne havas la palton; li ekkriis, sed lia vocxo, sxajne, ecx ne atingis la randojn de la placo. Perdinte la esperon, sed plu kriante, li ekkuris tra la placo al la polica budo, apud kiu staris policano, apoginte sin per sia halebardo, kaj rigardis, sxajne kun scivolemo, dezirante scii, por kia diabla celo al li de fore kuras krianta viro. Alkurinte, Akakij Akakijevicx komencis krii per anhela vocxo, ke la policano dormas kaj nenion gardas, ke li ne vidas kiel oni prirabas homon. La policano respondis, ke li vidis nenion misan, kaj vidis nur kiel meze de la placo lin haltigis du viroj, sed li pensis ke ili estis liaj konatoj; la policano konsilis al li, anstataux vane insulti, morgaux veni al la kvartalestro, kiu trovos la sxtelinton de la palto. Akakij Akakijevicx alkuris hejmen tute malordigita: liaj haroj, da kiuj li havis nur malmulte cxe la tempioj kaj nuko, tute hirtigxis; liaj flankoj kaj pantalono estis negxe makulitaj. Lia maljuna mastrino, auxdinte teruran frapadon sur la pordo, rapide ellitigxis kaj, surmetinte nur unu sxuon, kuris por malfermi la pordon, pro modesteco tenante per sia mano la noktorobon cxe la brusto. Malferminte, sxi faris unu pasxon malantauxen, vidante, kia estas Akakij Akakijevicx. Kiam li rakontis, kio okazis, sxi svingis la manojn kaj diris, ke li iru rekte al la distrikta policestro, cxar la kvartalestro trompos lin kaj nur sxajnigos sercxadon; li prefere iru rekte al la distrikta policestro, ja sxi lin konas, cxar finnino Anna, kiu servis cxe sxi kiel kuiristino, eklaboris nun kiel vartistino cxe la policestro; la mastrino diris, ke sxi ofte vidas lin, kiam li preterveturas ilian domon, kaj ke li cxiudimancxe vizitas la pregxejon, pregxas tie kaj samtempe gaje rigardas al cxiu, kaj do li laux cxio devas esti homo bonkora. Auxdinte tion, Akakij Akakijevicx triste iris al sia cxambro; kiel li pasigis la nokton, prefere jugxu tiu, kiu kapablas almenaux iomete imagi tian staton. Frumatene li iris al la policestro, sed oni diris ke tiu dormas; li venis je la deka horo — oni diris denove: li dormas; li venis je la dek-unua horo — oni diris, ke la policestro ne estas hejme; li venis je la tagmangxa tempo — kaj skribistoj en la antauxcxambro ne volis enlasi lin kaj volis nepre scii, kiun aferon li havas, kiu bezono venigis lin, kaj kio okazis. Finfine, Akakij Akakijevicx decidis unuafoje en sia vivo montri la firmecon de la karaktero kaj rezolute diris, ke li devas persone intervidigxi kun la policestro, kaj ke ili ne rajtas ne enlasi lin, kaj ke li plendos pri ili, kaj ili poste vidos la efikon de la plendo. La skribistoj ne povis kontrauxdiri tion, kaj unu el ili iris por inviti la policestron. La policestro tre strange akceptis la rakonton pri la forrabo de la palto. Anstataux atenti la cxefan punkton en la afero, li komencis demandi, kial Akakij Akakijevicx iris tiel malfrue, kaj ke li eble vizitis iun maldecan domon; rezulte Akakij Akakijevicx tute konfuzigxis kaj foririnte tute ne sciis, cxu oni vere enketos la kazon pri la palto. Tiutage li tute ne estis en la oficejo (la solan fojon en la vivo). Sekvatage li venis tute pala kaj vestita per sia malnova kapoto, kiu igxis ecx pli plorinda. La rakonto pri la forrabo de la palto multajn kortusxis, kvankam kelkaj oficistoj uzis gxin por denove ridi pri Akakij Akakijevicx. Oni decidis kvesti por li, sed la kolektita sumo estis bagatela, cxar oficistoj jam tro multe elspezis, doninte monon por portreto de la direktoro kaj por iu libro, laux instigo de sekciestro, kiu amikis kun la auxtoro de la libro — do, la sumo estis vere bagatela. Iu oficisto pro karitato decidis helpi al Akakij Akakijevicx per bona konsilo. Li diris, ke li ne iru al la kvartalestro, cxar kvankam la kvartalestro povintus iumaniere retrovi la palton, se li dezirus trovi favoron de la estroj, sed tiuokaze la palto restos en la polico, se li ne pruvos lauxlegxe, ke la palto apartenas al li; li prefere iru al certa grava persono, cxar la grava persono, per skriba aux busxa ordono al la respondecaj personoj, povos pli sukcesigi la aferon. Ne havante alian eliron, Akakij Akakijevicx decidis iri al la grava persono. Gxis nun neniu scias, kiun postenon havis la grava persono. Necesas scii, ke la grava persono nur antaux nelonge igxis grava persono, sed antauxe li estis malgrava persono. Ankaux tiutempe lia posteno ne estis konsiderata grava kompare kun aliaj, pli gravaj postenoj. Sed cxiam ekzistas iuj, kiuj taksas grava tion, kio estas malgrava por cxiuj ceteraj. Tamen li penis fortigi la gravecon per multaj aliaj rimedoj, ekzemple: li ordonis, ke la malaltrangaj oficistoj renkontu lin jam sur la sxtuparo, kiam li matene estis venanta al la oficejo; krome, neniu rajtis veni rekte al li, sed cxio okazis laux rigora ordo: kolegia registristo raportis al gubernia sekretario, la gubernia sekretario pluraportis al titola konsilisto aux iu alia, kaj ke finfine tiamaniere la afero pluvenu al li. Ja en la sankta Rusujo cxiuj estas infektitaj de imitemo, cxiu simias kaj papagas sian estron. Oni rakontas, ke iu titola konsilisto, kiun oni postenigis kiel estron de iu eta kancelario, tuj forbaris en gxi por si apartan cxambron, nomis gxin «sxtata oficejo», kaj starigis cxe la pordo iujn kapeldinerojn kun galonoj kaj rugxaj kolumoj, kiuj prenis la pordan anson kaj malfermis la pordon al cxiu kliento, kvankam en la «sxtata oficejo» oni nur pene trovis lokon por ordinara skribotablo. La manieroj kaj kutimoj de la grava persono estis imponaj kaj majestaj, sed ne tro komplikaj. La cxefa bazo de lia sistemo estis severo. «Severo, severo kaj — severo», — li kutime diris kaj cxe la lasta vorto li kutime tre gravmiene rigardis al la vizagxo de la alparolato. Tamen por tio tute mankis kauxzo, cxar la dek oficistoj, kiuj konsistigis la tutan administran mehxanismon de la kancelario, jam sen tio estis dece timigitaj. Rimarkinte lin malproksime, ili forlasis siajn aferojn kaj soldatece staris, dum la estro trairis la tutan cxambron. Lia kutima parolado al la subalternuloj estis tre severa kaj konsistis preskaux nur el tri frazoj: «Kiel vi auxdacas? Cxu vi scias, kun kiu vi interparolas? Cxu vi komprenas, kiu staras antaux vi?» Tamen li estis bonanima homo, afabla kaj helpema al siaj kamaradoj, sed la generala rango tute perturbis lin. Ricevinte la generalan rangon li iel perpleksigxis, perdis la vojon kaj tute ne sciis, kiel li kondutu. Kun siaj samranguloj li estis normala homo, tre honesta, kaj multerilate ecx ne stulta; sed se en la societo estis homoj almenaux je unu rango malpli altaj ol li, li fartis tre malbone: li silentis, kaj lia stato vekis kompaton, precipe cxar li mem sentis, ke li povus pasigi la tempon multe pli bone. Liaj okuloj foje perfidis lian fortan deziron aligxi al interesa konversacio aux kompanio, sed lin haltigis la penso: cxu eble tio estos troa liaflanke, eble familiara, kaj cxu li per tio damagxos sian gravecon? Kaj pro tiu rezonado li cxiam restis en la sama silenta stato, nur malofte elbusxigante iujn unusilabajn sonojn, kaj pro tio li akiris la titolon de enuiga homo. Do, nia Akakij Akakijevicx venis al tiu grava persono, sed li venis en tre maloportuna tempo, tute malgxustatempe por si mem, sed gxustatempe por la grava persono. La grava persono tiutempe en sia kabineto tre gaje interparolis kun antaux nelonge veninta malnova konato kaj amiko de la infaneco, kiun li ne vidis dum kelkaj jaroj. Cxi tiam oni raportis al li, ke venis iu Basxmacxkin. Li abrupte demandis: «Kio li estas?» Oni respondis: «Iu oficisto». — «Ha! li atendu, nun mi ne havas tempon», — diris la grava persono. Sed necesas diri, ke la grava persono perfekte mensogis: li havis tempon, li kaj lia amiko jam priparolis cxion kaj jam delonge faris en la konversacio longajn pauxzojn, nur frapetante unu la alian je la femuroj kaj dirante: «Jen tiel, Ivano Abramovicx!» — «Jen cxi tiel, Stefano Varlamovicx!» Tamen li ordonis, ke la oficisto atendu, por montri al sia amiko, kiu jam delonge forlasis la sxtatan servon kaj konstante logxis en sia vilagxo, kiom da tempo oficistoj atendas en lia akceptejo. Finfine satparolinte, kaj ecx pli satsilentinte kaj fuminte cigaron en tre oportuna fotelo kun klinebla dorso, li kvazaux subite rememoris kaj diris al la sekretario, kiu haltis cxe la pordo kun traktendaj dokumentoj: «Ja tie, sxajne, staras oficisto; diru al li, ke li povas veni». Ekvidinte la humilan aspekton de Akakij Akakijevicx kaj ties malnovan uniformon, li subite turnis sin al li kaj diris: «Kion vi deziras?» — per sia abrupta kaj firma vocxo, kiun li antauxe ekzercis en sia cxambro, en soleco kaj antaux spegulo, ankoraux unu semajnon antaux la ricevo de la nova posteno kaj generala rango. Akakij Akakijevicx, kiu jam antauxe sentis konvenan timon, iom konfuzigxis kaj laux siaj ebloj, kiom permesis al li lia lango, klarigis, kun pli ofta ol kutime aldono de la partikulo «tiel», ke jen lia palto estis absolute bona, kaj ke nun li estas prisxtelita per kontrauxhoma maniero, kaj ke li nun adresas sin al li, por ke li per sia rekomendo iom tiel, skribu al la estro de la peterburga polico aux al iu alia kaj retrovu la palton. La generalo ial taksis tian konduton familiara.

— Cxu vi, kara sinjoro, — li diris abrupte, — ne konas la ordon? Kien vi venis? Cxu vi ne scias, kiel oni devas trakti la aferojn? Vi devas unue doni skriban raporton al la kancelario; poste gxi atingos la fakestron, poste la sekciestron, poste la sekretarion, kaj la sekretario donos gxin al mi…

— Sed, via ekscelenco, — diris Akakij Akakijevicx, strebante kolekti la manplenon

Скачать:TXTPDF

ne havas la palton; li ekkriis, sed lia vocxo, sxajne, ecx ne atingis la randojn de la placo. Perdinte la esperon, sed plu kriante, li ekkuris tra la placo al