Скачать:TXTPDF
Palto

da kuragxo, kiun li havis, kaj sentante ke li terure sxvitis, — mi auxdacis gxeni vian ekscelencon, cxar la sekretarioj estas, tiel… nefidinda popolo…

— Kio, kio, kio? — diris la grava persono. — Kie vi prenis vian kuragxon? Kie vi prenis tiajn ideojn? Tre violentaj igxis junuloj rilate al estroj kaj altranguloj!

La grava persono sxajne ne rimarkis, ke Akakij Akakijevicx havas jam pli ol kvindek jarojn, kaj ke li povas esti nomata junulo nur relative, kompare kun sepdekjaruloj.

— Cxu vi scias, al kiu vi parolas? Cxu vi komprenas, kiu staras antaux vi? Cxu vi komprenas tion? Cxu vi komprenas? Mi vin demandas.

Li stamfis kaj tiel altigis la vocxon, ke ektimus ne nur Akakij Akakijevicx. Akakij Akakijevicx stuporigxis, sxanceligxis, tutkorpe ektremis kaj ne plu povis stari: se alkurintaj gardistoj ne subtenus lin, li falegus sur la plankon; oni forportis lin preskaux senmova. Kaj la grava persono estis kontenta, cxar la efiko estis pli granda ol li atendis, kaj tute ebria pro tio, ke lia vorto povas svenigi homon, strabe rigardis al sia amiko por ekscii, kiel tiu taksas la aferon, kaj plezure vidis, ke lia amiko estis en tre malcerta stato kaj komencis mem senti timon.

Akakij Akakijevicx tute ne memoris, kiel li iris malsupren laux la sxtuparo kaj venis al la strato. Li sentis nek la manojn, nek la piedojn. Li neniam en sia vivo estis tiel forte skoldita de generalo, tiom pli de fremda generalo. Kun la busxo malfermita, ofte forlasante trotuaron, li iris tra negxosxtormo, fajfanta sur la stratoj; laux la peterburga kutimo vento blovis al li de cxiuj kvar flankoj, el cxiuj stratetoj. Pro la vento li tre rapide ricevis anginon kaj venis hejmen, ne povante diri ecx unu vorton; lia vizagxo sxveligxis, kaj li enlitigxis. Tiel draste efikas foje la konvena skoldado! Sekvatage li havis fortan febron. Danke al la grandanima helpo de la peterburga klimato la malsano progresis pli rapide, ol oni povus atendi. Veninta doktoro, palpinte al li la pulson, trovis neniun alian solvon ol preskribi fomentadon nur por tio, ke la malsanulo ne restu sen la salubra helpo de la medicino; tamen samtempe la doktoro anoncis ke li nepre mortos post unu tago kaj duono. Poste li turnis sin al la mastrino kaj diris: «Vi, karulino, ne perdu la tempon kaj jam nun mendu por li pinan cxerkon, cxar la kverka ligno estos por li tro kosta». Ne estas konate, cxu Akakij Akakijevicx auxdis tiujn fatalajn vortojn, kaj se li auxdis, cxu ili konsternis lin, cxu li domagxis sian mizeran vivon — cxar li konstante deliris kaj febris. Tre strangaj vizioj sencxese halucinis lin: jen li vidis Petrovicxon kaj mendis al li palton kun iuj kaptiloj kontraux sxtelistoj, kiuj sencxese sxajnis al li esti sub lia lito, kaj li cxiuminute petis la mastrinon eltiri unu sxteliston ecx el sub lia litkovrilo; jen li demandis, kial antaux li pendas lia malnova kapoto, ja li havas la novan palton; jen al li sxajnis, ke li staras antaux la generalo, auxskultante la konvenan skoldadon kaj dirante: «Jes, mi kulpas, via ekscelenco!»; jen li ecx acxe blasfemis, dirante teruregajn vortojn, pro kiuj la maljuna mastrino, kiu neniam auxdis de li ion similan, krucosignadis sin, precipe cxar tiuj vortoj sekvis tuj post «via ekscelenco». Poste li parolis tute galimatie, kaj oni tute ne povis lin kompreni, sed oni konjektis, ke liaj senordaj vortoj kaj pensoj rilatis nur al la palto. Finfine, la malfelicxa Akakij Akakijevicx faris sian lastan elspiron kaj mortis. Oni sigelis nek lian cxambron, nek lian posedajxon, unue, cxar li ne havis heredantojn, kaj due, cxar lia heredajxo estis tre malgranda, nome: fasko da anseraj plumoj, dudeko da oficejaj paperfolioj, tri paroj da sxtrumpetoj, du aux tri butonoj, forsxirigxintaj de lia pantalono, kaj la kapoto jam konata al la leganto. Neniu scias, kiu heredis tion; mi konfesas ke ecx la rakontanto de cxi tiu historio ne interesigxis pri tio. Akakij Akakijevicx estis forveturigita kaj entombigita. Peterburgo restis sen Akakij Akakijevicx, kvazaux li neniam vivus en gxi. Mortis kaj malaperis la estulo, de neniu defendita, por neniu kara, neniun interesinta, ne atentiginta ecx la naturscienciston, kiu ordinaran musxon surpingligas kaj rigardas per mikroskopo; la estulo, kiu humile elportis la mokojn de kancelarianoj kaj kiu sen iu eksterordinara kauxzo iris en la tombon; la estulo, al kiu tamen antaux la vivofino aperis hela gasto en la formo de la palto, vigliginta por momento lian kompatindan vivon, kaj sur kiun poste falis neelportebla malfelicxo, same kiel gxi falas sur carojn kaj mondregantojn… Kelkajn tagojn post lia morto al lia hejmo el la departemento estis sendita gardisto kun ordono senprokraste veni pro la peto de la estro; sed la gardisto revenis sola kaj raportis, ke tiu ne plu povas veni; al la demando «kial?» li respondis per la vortoj: «Ja tiel, li jam mortis, kaj oni entombigis lin antaux tri tagoj». Tiel en la departemento oni eksciis pri la morto de Akakij Akakijevicx, kaj jam sekvatage sur lia loko sidis nova oficisto, multe pli alta kaj skribanta literojn ne per lia rekta skribmaniero, sed multe pli malrekte kaj oblikve.

Sed neniu povis imagi, ke per tio ne finigxis la historio de Akakij Akakijevicx, kaj ke al li estis destinite brue vivi ankoraux kelkajn tagojn post sia morto, kvazaux rekompence pro la vivo, kiun neniu rimarkis. Sed tio okazis, kaj nia mizera historio neatendite ricevis fantastan finon. En Peterburgo kuris onidiro, ke cxe la ponto Kalinkin kaj trans gxi nokte ekaperis mortinto sub la aspekto de oficisto, kiu, sercxante ian sxtelitan palton, tiupretekste forsxiras de cxiuj, sen atenti la postenojn kaj rangojn, cxiajn paltojn: katfelajn, kastorfelajn, vatitajn, procionfelajn, vulpofelajn, peltajxojn ursofelajn — do el cxiuj feloj kaj ledoj, kiujn la homoj elpensis por protekti la propran hauxton. Iu oficisto el tiu departemento propraokule vidis la mortinton kaj rekonis en li Akakijon Akakijevicx; sed tiu rekono tiel timigis lin, ke li tuj ekkuregis kiel leporo kaj pro tio ne povis bone pririgardi, vidinte nur ke tiu minacis lin per la fingro. De cxiuj flankoj sencxese venis plendoj ke la dorsojn kaj sxultrojn de ne nur titolaj konsilistoj (tio estus tolerebla), sed ecx de sekretaj konsilistoj, atakas frosto pro la nokta forsxirado de paltoj. La polico ordonis uzi cxiujn rimedojn por kapti la mortinton viva aux morta kaj severege puni lin, por ke aliaj ne sekvu lian ekzemplon, kaj oni preskaux sukcesis. Iu policano en la strateto Kirjusxkin kaptis la mortinton je la kolumo cxe la krimfaro, kiam tiu estis forsxironta denskatunan palton de iu eksmuzikisto, kiu iam fajfadis fluton. Kaptinte lin je la kolumo, la policano krie alvokis du kolegojn kaj komisiis al ili teni la kaptiton, dum li mem estis sxovinta la manon en sian boton por elpreni de tie tabakujon kaj refresxigi sian sesfoje frostigitan nazon; sed la tabako estis tiel akra, ke ecx la mortinto ne eltenis gxin. Kiam la policano sxtopis perfingre sian dekstran nazotruon kaj per la maldekstra ensnufis duonan manplenon da tabako, la mortinto fortege ternis kaj tute malsekigis iliajn okulojn. Dum ili visxadis la okulojn per siaj pugnoj, la mortinto malaperis senspure, kaj ili ecx ne sciis, cxu gxuste lin ili tenis per siaj manoj. Post tio la policanoj eksentis tian teruron pri la mortintoj, ke ili timis kapti ecx vivantojn kaj nur kriis de malproksime: «Ho, ci, iru cian vojon!» — kaj la mortinta oficisto komencis aperi ecx cis la ponto Kalinkin, kauxzante grandan timon al cxiuj malkuragxuloj. Tamen ni tute forgesis la gravan personon, kiu efektive estis eble la cxefa kauxzo de la fantasta direkto de la tute reala historio. Sed unue la justeco postulas, ke ni diru, ke, baldaux post la foriro de la kompatinda kaj skoldegita Akakij Akakijevicx, la grava persono sentis ion similan al bedauxro. Kompato ne estis fremda al li; lia koro ja havis kapablojn je bono, kvankam lia rango ofte malebligis ilian aperon. Li ecx ekpensis pri Akakij Akakijevicx tuj post la foriro de la alveninta amiko. Kaj de tiu tempo preskaux cxiutage en lia menso aperis la pala Akakij Akakijevicx, kiu ne eltenis la ofican skoldadon. La penso pri Akakij Akakijevicx tiel maltrankviligis lin, ke post unu semajno la grava persono ecx sendis al li oficiston por ekscii, kiel li fartas kaj kiel eblas vere helpi lin; kaj kiam oni raportis, ke Akakij Akakijevicx mortis pro subita febro, la grava persono estis konsternita: li rimorsis kaj la tutan tagon estis mishumora. Dezirante iom distrigxi kaj forgesi la malagrablan impreson, li iris vespere al unu el siaj konatoj kaj trovis cxe li decan kompanion, kaj estis tre bone, ke tie preskaux cxiuj estis samrangaj kun li, do li estis tute libera. Tio mirinde influis lian humoron. Li senkatenigxis, agrable parolis, estis afabla — resume, li tre agrable pasigis la vesperon. En la vespermangxo li trinkis du glasojn da cxampano — kaj estas konate, ke tiu rimedo bone gajigas la homon. La cxampano pusxis lin al agoj senprokrastaj, nome: li decidis dume ne reveni hejmen sed veturi al sia konatino Karolina Ivanovna, kiu sxajne havis germanan devenon kaj al kiu li rilatis tre amike. Necesas diri, ke la grava persono jam estis nejuna viro, bona edzo kaj respektinda familiopatro. Liaj du filoj, unu el kiuj jam servis en kancelario, kaj lia cxarma filino kun iom kurba, sed bela nazo cxiutage venis al li por kisi lian manon kaj diri: «bonjour, papa». Lia edzino, ankoraux fresxa virino kaj tute ne malbela, unue donis al li sian manon por kisado kaj poste kisis lian manon. Sed malgraux tio, ke la grava persono estis kontenta pri la familiaj tenerajxoj, li trovis konvena havi por amikaj rilatoj konatinon en alia urboparto. Sxi estis nek pli juna, nek pli bela ol lia edzino; sed en la

Скачать:TXTPDF

da kuragxo, kiun li havis, kaj sentante ke li terure sxvitis, - mi auxdacis gxeni vian ekscelencon, cxar la sekretarioj estas, tiel... nefidinda popolo... - Kio, kio, kio? - diris