Скачать:TXTPDF
Palto

mondo ekzistas aferoj, kiujn ni ne devu jugxi. Do, la grava persono iris malsupren laux la sxtuparo, ensledigxis kaj diris al sia kocxero: «Al Karolina Ivanovna», — kaj mem komforte kovris sin per sia varma palto kaj restis en tiu agrabla stato, kiu por la rusa homo estas la plej bona el cxiuj elpenseblaj statoj: oni sidas pensante pri nenio, kaj en la kapon libere enrampas tre agrablaj pensoj, kaj oni mem ne devas sercxi kaj trovi tiajn pensojn. Tre kontenta, li iom rememoris cxiujn gajajn momentojn de la pasinta vespero, cxiujn vortojn, kiuj ridigis la negrandan kompanion; multajn el ili li ecx ripetis duonvocxe kaj trovis ilin same ridindaj kiel antauxe; kaj pro tio ne estas mirinde, ke li mem sincere ridis. Tamen lin de tempo al tempo gxenis fortaj pusxoj de vento, kiu, aperinte de Dio-scias-kie kaj pro nekonata kauxzo, trancxis la vizagxon kaj jxetis al gxi negxoflokojn, plenblovis la kolumon de la palto kiel velon, aux jxetegis gxin kun supernatura forto sur lian kapon, donante al li klopodojn pri ordigo de la kolumo. Subite la grava persono sentis, ke iu tre forte kaptis lian kolumon. Turninte sin, li vidis nealtan viron en malnova trivita uniforma jako, kaj terurite rekonis, ke jen estas Akakij Akakijevicx. La vizagxo de la oficisto estis negxe blanka kaj aspektis kiel vizagxo de mortinto. Sed la teruro de la grava persono superis cxiujn limojn, kiam li vidis ke la busxo de la mortinto kurbigxis kaj, blovinte al li la teruran odoron de la tombo, ekparolis jene: «Ha, jen ci, finfine! Finfine, mi cin tiel, kaptis je la kolumo! Ja gxuste cian palton mi bezonas! Ja ci ne klopodis pri mia palto kaj ecx skoldis min — redonu do cian palton!» La kompatinda grava persono preskaux mortis. Kvankam li montris sian firman karakteron en la kancelario kaj gxenerale antaux subuloj, kaj kvankam cxiu, vidinte liajn figuron kaj virecan aspekton, diris: «Ho, kia karaktero!» — nun, simile al multaj posedantoj de heroa aspekto, li sentis tian timon, ke li ne senkauxze ektimis ian doloran afekcion. Li mem forjxetis la palton de sur siaj sxultroj kaj kriis al la kocxero fremdavocxe: «Rapidegu hejmen!» La kocxero, auxdinte la vocxon, kiu sonas nur je krizaj minutoj kaj kiun ecx akompanas io pli peza, por cxiu okazo kasxis sian kapon inter la sxultroj, svingis la vipon kaj sage kurigis la sledon. Post iom pli ol ses minutoj la grava persono jam estis antaux la enirejo de sia domo. Pala, timigita kaj senpalta, li anstataux al Karolina Ivanovna venis al si, apenaux sukcesis treni sin al sia cxambro kaj tre maltrankvile pasigis la nokton, kaj pro tio sekvatage cxe la matena teo la filino malkasxe diris al li: «Pacxjo, hodiaux vi estas tute pala». Sed la pacxjo silentis kaj al neniu diris ecx unu vorton pri tio, kio okazis al li, kie li estis, kaj kien li intencis veturi. Tiu evento tre impresis lin. Li komencis multe malpli ofte diri al siaj subalternuloj: «Kiel vi auxdacas? Cxu vi komprenas, kiu estas antaux vi?»; kaj li diris tiujn vortojn nur auxskultinte, pri kio temas. Sed ecx pli rimarkinde estas, ke post tiu tempo la mortinta oficisto cxesis aperi: evidente la generala palto bone tauxgis al li; almenaux oni ne plu auxdis, ke iuj forsxiris ies paltojn. Tamen multaj agemaj kaj zorgemaj homoj tute ne volis trankviligxi kaj parolis, ke urborande plu aperas la mortinta oficisto. Efektive, iu kolomna policano vidis propraokule tion, kio sxajnis fantomo. Sed li estis denaske tiel malforta, ke foje lin faligis ordinara matura porkido, elkurinta el ies privata domo; tio ridigis cxiujn apudajn fiakristojn, kaj li postulis, ke ili pro tiuj mokoj pagu al li po unu grosxo por tabako. Do, pro sia malforteco la policano ne kuragxis haltigi lin kaj nur sekvis lin en mallumo, gxis la fantomo finfine rigardis malantauxen kaj diris: «Kion vi volas?» — kaj montris tian grandan pugnon, kian ne havas vivantoj. La policano respondis: «Nenion», kaj tuj retroiris. La fantomo, kiu havis grandegajn lipharojn kaj estis pli alta ol la oficisto, direktis siajn pasxojn, sxajne, al la ponto Obuhxov kaj tute mal aperis en la nokta mallumo.

Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korjxenkov

Скачать:TXTPDF

mondo ekzistas aferoj, kiujn ni ne devu jugxi. Do, la grava persono iris malsupren laux la sxtuparo, ensledigxis kaj diris al sia kocxero: "Al Karolina Ivanovna", - kaj mem komforte