Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:TXTPDF
Patroj kaj filoj

dentoj.

«Kio do? Vi pretendas, ke vi agas? Vi vin preparas al agado!»

Bazarov respondis nenion. Pauxlo Petrovicx ektremis, sed tuj ekregis sin mem. «Hm!… Agi, rompi…», dauxrigis li. «Sed rompi, se vi ecx ne scias, kial?»

«Ni rompas, cxar ni estas forto», rimarkis Arkadio.

Pauxlo Petrovicx ekrigardis sian nevon kaj ekridetis. «Jes, la forto, ne bezonas rajtigon», diris Arkadio kaj sin rektigis.

«Malfelicxa!» ekkriis Pauxlo Petrovicx; li ne povis plu regi sin. «Pripensu, kion vi subtenas en Rusujo per via ridinda sentenco! Ne, ecx angxelo perdus la paciencon! La forto! Ankaux la sovagxa kalmuko kaj mongolo posedas forton, sed por kio gxi povas servi nin? Ni sxatas la civilizacion, jes, estimata sinjoro, ni sxatas gxiajn fruktojn. Ne diru al mi, ke cxi tiuj fruktoj estas sensignifaj: la plej mizera cxambrokoloristo, un barbouilleur, dancludisto, al kiu oni pagas kvin kopekojn por vespero, ecx ili estas pli utilaj ol vi, cxar ili estas reprezentantoj de la civilizacio, ne de la vulgara mongola forto! Vi imagas, ke vi estas progresemaj homoj, kaj la plej tauxga loko por vi estus kalmuka veturilo. La forto! Ne forgesu, fine, sinjoroj fortaj, ke via tuta nombro estas kvar kaj duono, kaj la aliaj estas milionoj kaj ne permesos al vi piedpremi iliajn plej sanktajn kredojn; ili frakasos vin!»

«Se ili frakasos nin, kion fari?» diris Bazarov. «Sed via kalkulo estas malproksima de la vero. Ni ne estas tiel malmultenombraj, kiel vi opinias.»

«Kio? Vi do serioze esperas venkon en la batalo kontraux la tuta popolo?»

«Unukopeka kandelo, vi scias, bruligis Moskvon», respondis Bazarov.

«Jes, jes. En la komenco fiereco preskaux satana, kaj poste moka ironio. Jen kio delogas la junularon, jen kio venkas la nespertajn korojn de la buboj! Rigardu, unu el ili sidas apud vi, li estas preskaux en ekstazo antaux vi, gxuu lian adoron. (Arkadio sin deturnis kaj sulkigis la brovojn). Kaj cxi tiu infekto disvastigxis jam malproksimen. Oni rakontis al mi, ke en Romo niaj pentristoj ne metas plu piedon en Vatikano. Rafaelon ili opinias preskaux malsagxulo, cxar li estas auxtoritato, kiel ili diras; kaj ili mem estas senfortaj kaj senfruktaj; ilia fantazio suficxas apenaux por ‘Knabino de fontano’, por nenio alia! Kaj la knabino estas abomene pentrita. Laux via opinio ili estas bravuloj, cxu ne vere?»

«Laux mia opinio», respondis Bazarov, «Rafaelo ne valoras unu kupran grosxon; kaj ili ne valoras pli multe ol li.»

«Brave, brave! Auskultu, Arkadio… jen kiajn esprimojn devas uzi la nuntempaj junuloj! Kaj cxu ili povus ne sekvi vin? En la tempo pasinta la junuloj devis lerni; ili ne volis esti rigardataj kiel ignorantoj, ili do nevole devis labori. Nun suficxas al ili diri: cxio en la mondo estas sensencajxo! Kaj cxio estas preta. La junuloj ekgxojis. Kaj efektive, iam ili simple estis malsagxuloj, kaj nun ili subite farigxis nihilistoj.»

«Jen vi forgesis la senton de la memestimo, tiel gloratan de vi», rimarkis Bazarov kun flegmo, dum Arkadio rugxigxis pro indigno kaj liaj okuloj ekflamis. «Nia disputo kondukis nin tro malproksimen… Sxajnas, ke pli bone estos gxin cxesigi. Mi tiam konsentos kun vi», aldonis li levigxante de la segxo, «kiam vi prezentos al mi unu solan institucion en nia vivo, familia aux socia, kiu ne meritas plenan, senkompatan nuligon.»

«Mi prezentos al vi milionojn da tiaj institucioj», ekkriis Pauxlo Petrovicx, «milionojn! La komunumo, ekzemple.»

Malvarma rideto kurbigis la lipojn de Bazarov. «Kio koncernas la komunumon», respondis li, «vi prefere parolu pri gxi kun via frato. Li nun, sxajnas, spertis per la faktoj, kio estas la komunumo, solidareco, sobreco kaj aliaj belaj aferoj.»

«La familio, fine, la familio, tia, kia gxi ekzistas cxe niaj kamparanoj!» kriis Pauxlo Petrovicx.

«Ankaux cxi tiun demandon, mi opinias, pli bone estus, por vi mem, ne esplori tro detale. Vi ne demandu la bofilinojn pri iliaj bopatroj! Sekvu mian konsilon, Pauxlo Petrovicx, vi pripensu unu, du tagojn, — en la nuna momento vi trovos nenion, mi supozas. Trapasu cxiujn klasojn de nia nacio, kaj dume Arkadio kaj mi, ni…»

«Ridos cxion», finis la frazon Pauxlo Petrovicx.

«Ne, ni trancxos ranojn. Ni iru, Arkadio; gxis la revido, sinjoroj.»

Ambaux amikoj eliris. La fratoj restis solaj kaj en la unua momento nur rigardis unu la alian.

«Jen», komencis, fine, Pauxlo Petrovicx, «nia nuna junularo! jen niaj posteuloj!»

«Niaj posteuloj», ripetis kun malgaja sopiro Nikolao Petrovicx. Dum la tuta disputo li sidis, kvazaux sur flamantaj karboj, kaj nur kasxe melankolie rigardis Arkadion. «Cxu vi scias, frato, kion mi rememoris? Foje mi disputis kun mia mortinta patrino: Sxi kriis, ne volis min auxskulti… Fine mi diris al sxi: ‘Vi ne povas min kompreni, ni apartenas al du diversaj generacioj.’ Sxi sentis sin terure ofendita, kaj mi pensis: ‘Kion fari? La pilolo estas maldolcxa, tamen oni devas gxin engluti.’ Nun venis nia vico, kaj niaj posteuloj povas diri al ni: ‘Vi ne apartenas al nia generacio, englutu la pilolon’.»

«Vi estas tro bonkora kaj modesta», respondis Pauxlo Petrovicx, «mi, kontrauxe, ne dubas, ke ni estas multe pli pravaj, ol tiuj sinjoroj, kvankam ni parolas, eble, per lingvo iom malnovigxinta, kaj ni ne posedas ilian bravacxan memfidon… Kaj kiel afektema estas la nuntempa junularo! Kiam oni demandas cxe la tablo: ‘Kian vinon vi deziras, rugxan aux blankan?’ ili respondas: ‘Mi havas la kutimon preferi la rugxan, per basa vocxo kaj kun tiel serioza mieno, kvazaux la tuta universo rigardus ilin en cxi tiu momento…»

«Vi ne deziras plu teon?» diris Fenicxka, ensxovinte la kapon tra la pordo: sxi ne kuragxis eniri, dum en la salono sonis la vocxoj de la disputantoj.

«Ne, vi povas ordoni, ke oni forprenu la samovaron», respondis Nikolao Petrovicx kaj levigxis renkonte al sxi. Pauxlo Petrovicx diris al li simple: bon soir kaj sin direktis al sia kabineto.

Cxapitro XI

Post duonhoro Nikolao Petrovicx iris en la gxardenon, en sian amatan lauxbon. Malgxojaj meditoj premis lin. Unuafoje li klare konsciis la senfundajxon, kiu apartigis lin de la filo; li antauxsentis, ke kun cxiu tago gxi pli kaj pli grandigxos. Do vane en Peterburgo vintre dum tutaj tagoj li studis la plej novajn verkojn; vane li auxskultis atente la interparolojn de la junuloj; vane li gxojis, kiam li sukcesis meti ankaux sian vorton en iliajn bolantajn parolojn. Mia frato diras, ke ni estas pravaj, pensis li — kaj metinte flanke cxiun memamon, mi mem pensas, ke ili estas pli malproksime de la vero, ol ni, sed samtempe mi sentas, ke ili posedas ion, kion ni ne havas, ian superecon je ni… La junecon? Ne: ne sole la junecon. Cxu ne en tio konsistas ilia supereco, ke en ili restis malpli da sinjoreco, ol en ni?

Nikolao Petrovicx mallevis la kapon kaj frotis la vizagxon per la mano.

«Sed malsxati la poezion?» ree pensis li, «ne simpatii kun la arto, kun la naturo…» Li rigardis cxirkauxe, kvazaux por kompreni, kiel oni povas ne simpatii kun la naturo. Jam proksimigxis la vespero, la suno sin kasxis post malgranda tremola arbaro, kreskanta duonan verston de la gxardeno, kaj jxetis senfinan ombron sur la senmovajn kampojn. Kamparano trote rajdis blankan cxevalon sur malhela, mallargxa vojeto de la rando de la arbaro: kvankam li rajdis en la ombro, li estis tuta klare videbla; oni ecx povis rimarki flikajxon sur lia dorso. La sunaj radioj penetris en la arbaron kaj, traborante la densajxon, versxis sur la trunkojn de la tremoloj tiel varman lumon, ke ili farigxis similaj al pinoj; iliaj folioj sxajnis preskaux bluaj kaj super ili alte pendis la hele blua cxielo, delikate borderita de la vesperrugxo. La hirundoj flugis alte; la vento eksilentis; malfruintaj abeloj malrapide kaj dorme zumis inter la siringaj floroj; kolono de musxoj dancis super izolita brancxo etendita. Kiel bela estas cxio cxi, mia Dio! pensis Nikolao Petrovicx, kaj la amataj versoj murmurete flugis de liaj lipoj: li rememoris Arkadion, ‘Stoff und Kraft’ kaj eksilentis, sed restis senmova kaj dauxrigis la doloran plezuron de la soleca meditado. Li amis mediti; la vivo en la kamparo evoluigis en li cxi tiun kapablon. Antaux nelonge li same meditis, atendante sian filon en la gastejo, kaj de tiu tempo jam plenumigxis sxangxo, jam fiksigxis la rilatoj kun Arkadio, tiam neklaraj ankoraux, kaj kiel!… Sin prezentis al li la bildo de la mortinta edzino, sed ne tia, kia li sxin konis en la dauxro de longaj jaroj, ne bona mastrino, cxiam hejme restanta, sed juna knabino, kun maldika talio, senpeke demanda rigardo, kaj forte kunplektita harligo super la infana kolo. Li rememoris, kiel li ekvidis sxin unuafoje. Li estis tiam ankoraux studento. Li renkontis sxin sur la sxtuparo de sia logxejo kaj nevole pusxegis sxin, sin turnis, volis peti pardonon kaj sukcesis nur murmuri: «Pardon, monsieur»; sxi klinis la kapon, ekridetis kaj subite, kvazaux timigita, forkuris, de la kurbigxo de la sxtuparo rapide ekrigardis lin kaj rugxigxis. Poste, la unuaj nekuragxaj vizitoj, duonvortoj, duonridetoj, momentoj de dubo, malgxojo, pasio kaj fine la ebriiganta felicxo… Kie estas cxio cxi? Sxi farigxis lia edzino, li estis felicxa, kiel nemultaj sur la tero…

Sed, pensis li, la dolcxaj, unuaj momentoj, kial ili ne povas dauxri vivon eternan, senmortan?

Li ne penis klarigi al si mem cxi tiun ideon, sed li sentis, ke li deziras reteni felicxan tempon per io pli forta ol la memoro, li deziris ree senti la proksimecon de sia Mario, sxiajn varmon kaj spiron, kaj jam sxajnis al li, ke super li…

«Nikolao Petrovicx», eksonis proksime de li la vocxo de Fenicxka, «kie vi estas?»

Li ektremis. Li ne sentis honton, li ne faris al si riprocxojn… Li ecx ne imagis la eblecon kompari la edzinon kun Fenicxka, sed li bedauxris, ke sxi sercxas lin en tiu cxi momento. Sxia vocxo tuj rememorigis al li liajn grizajn harojn, lian maljunecon, lian nunan staton.

La sorcxlando, en kiun li jam estis eniranta, kiu jam estis aperanta el la nubaj ondoj de l’ tempo pasinta, eksxanceligxis kaj malaperis.

«Mi estas tie cxi», respondis li, «mi venos, iru.»

Скачать:TXTPDF

dentoj. "Kio do? Vi pretendas, ke vi agas? Vi vin preparas al agado!" Bazarov respondis nenion. Pauxlo Petrovicx ektremis, sed tuj ekregis sin mem. "Hm!... Agi, rompi...", dauxrigis li. "Sed