Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:TXTPDF
Patroj kaj filoj

Jen la sinjoraj kutimoj, pensis li. Fenicxka silente rigardis al li en la lauxbon kaj malaperis. Li konstatis kun miro, ke la nokto surprizis lin en liaj meditoj. Cxio cxirkauxe farigxis malluma kaj silenta, kaj la vizagxo de Fenicxka sxajnis al li pala kaj malgranda en la krepusko. Li levigxis por reveni hejmen, sed lia tusxita koro ne povis trankviligxi en lia brusto, kaj li komencis malrapide promeni en la gxardeno, jen medite rigardante antaux siaj piedoj, jen levante la okulojn al la cxielo, kie jam svarmis kaj briletis la steloj. Li promenis longe, preskaux gxis lacigxo, kaj lia maltrankvilo, ia sercxanta, nedifinita, malgxoja, ne malaperis. Ho, kiel ridus lin Bazarov, se li ekscius, kio farigxis en li tiam! Ecx Arkadio kondamnus lin. Cxe li, kvardekkvarjara agronomo kaj mastro, larmoj aperis en la okuloj, senmotivaj larmoj; tio estis centoble pli malbona ol la violoncxelo.

Nikolao Petrovicx ne cxesis promeni kaj ne povis decidigxi eniri en la domon, en cxi tiun serenan kaj intiman neston, kiu tiel invite rigardis lin per siaj lumigitaj fenestroj; li ne havis la kuragxon forlasi la mallumon, la gxardenon, la impreson de fresxa aero sur la vizagxo, cxi tiun malgxojon, cxi tiun maltrankvilon…

Cxe la kurbigxo de la vojeto li renkontis Pauxlon Petrovicx.

«Kio estas al vi?» demandis li Nikolaon Petrovicx, «vi estas pala kiel fantomo; kial vi ne iras dormi?»

Nikolao Petrovicx klarigis al li en kelke da vortoj la staton de sia animo kaj foriris. Pauxlo Petrovicx iris gxis la ekstremo de la gxardeno. Ankaux li ekmeditis, ankaux li levis la okulojn al la cxielo. Sed en liaj belaj, malhelaj okuloj rebrilis nenio, ekster la lumo de la steloj. Li ne estis romantikulo, kaj ne sciis revi lia animo, elegante seka kaj pasia, mizantropa laux la franca maniero.

«Cxu vi scias?» diris en la sama nokto Bazarov al Arkadio. «Mi havas bonegan ideon. Via patro diris hodiaux, ke li ricevis inviton de tiu via altranga parenco. Via patro ne veturos al li; ni ekspedu nin tien, li ja invitas ankaux vin. Vi vidas, kia vetero estas nun cxi tie. Ni faros agrablan ekskurson, ni rigardos la urbon. Ni pasigos tie kvin, ses tagojn, ne pli multe!»

«Kaj de tie vi revenos tien cxi?»

«Ne, mi devas veturi al mia patro. Vi scias, li logxas tridek verstojn de vi. Jam dum longe mi ne vidis lin; mi devas fari la plezuron al la maljunuloj. Ili estas bravaj homoj, precipe la patro: tre amuza. Mi estas ilia sola filo.»

«Longe vi gastos cxe ili?»

«Ne. Mi kredeble enuos tie.»

«Kaj revenante vi vizitos nin?»

«Mi ne scias… eble. Do? Cxu ni veturu?»

«Bone», respondis Arkadio indiferente.

En la fundo de sia koro li tre ekgxojis pro la propono de sia amiko, sed li opiniis sia devo kasxi sian senton. Ne vane li estis nihilisto.

En la sekvinta tago li forveturis kun Bazarov en la urbon M. La junularo de Marino bedauxris ilian forveturon; Dunjasxa versxis kelke da larmoj… sed la maljunuloj pli libere ekspiris.

Cxapitro XII

La urbo M., kien veturis niaj amikoj, estis administrata de guberniestro, ankoraux juna homo, progresema kaj despota, kiel tio ofte okazas en Rusujo. En la unua jaro de sia administrado, li sukcesis malpacigxi ne sole kun la marsxalo de la nobelaro, eks-subkapitano, gvardia cxevaledukisto kaj tre gastama homo, sed ankaux kun la propraj oficistoj. La malkonsentoj atingis fine tian gradon, ke la ministro en Peterburgo trovis necesa sendi konfidaton kun la komisio esplori cxion en la urbo mem. La registaro elektis por cxi tiu rolo Mateon Iljicx Koliazin, filon de tiu Koliazin, kiu iam estis zorganto de l’ fratoj Kirsanov. Ankaux li apartenis al la «junaj», tio estas, li antaux nelonge atingis la agxon de kvardek jaroj, sed li jam celis al alta sxtata posteno kaj portis ordenan stelon sur cxiu flanko de l’ brusto. Unu el ili, estas vere, estis eksterlanda, malmulte sxatata. Same, kiel la guberniestro, kiun li devis jugxi, li estis rigardata kiel progresulo, kaj kvankam li jam estis altrangulo, li ne similis al aliaj altranguloj. Li havis pri si mem plej altan opinion; lia memamo estis senlima, sed liaj manieroj estis simplaj, li rigardis aprobe, auxskultis sen severeco kaj tiel bonkore ridis, ke en la unua tempo li ecx akiris reputacion de «bona knabo.» En gravaj okazoj li tamen sciis uzi feran manon.

«La energio estas nepre necesa», diradis li tiam, l’energie est la premiere qualite d’un homme d’etat»; sed malgraux cxio cxi li estis plej ofte trompata kaj cxiu iom sperta oficisto kondukis lin je la nazo. Mateo Iljicx parolis kun granda respekto pri Guizot, kaj penis konvinki cxiun, ke li ne estas rutinulo kaj malprogresema formalisto, ke neniu grava fenomeno de la socia vivo preterpasas lian atenton… cxiuj tiaj frazoj estis tre bone konataj de li. Li ecx observis la evoluon de la moderna literaturo, kun majesta indiferenteco, estas vere: plenagxa homo, renkontinte sur la strato procesion de knaboj, aligxas iafoje al gxi. En la realeco Mateo Iljicx ne multe diferencis de la sxtataj altranguloj de la tempo de Aleksandro I, kiuj sin preparante al vesperkunveno cxe sinjorino Svecxina, kiu logxis tiam en Peterburgo, legis matene pagxon de Condillac; sed liaj manieroj estis aliaj, pli modernaj. Li estis lerta kortegano, granda ruzulo kaj nenio plu; li ne sciis gvidi la aferojn, ne posedis inteligentecon, sed bone zorgis pri la propraj aferoj, en kiuj neniu povus lin trompi, kaj tio ja estas plej grava. Mateo Iljicx akceptis Arkadion kun bonkoreco, propra al klera altoficisto, oni preskaux povus diri sxerceme. Li tamen ekmiris, kiam li eksciis, ke la invititaj parencoj restis en la kamparo. «Via patro cxiam estis strangulo», diris li, svingante la penikojn de sia eleganta velura negligxa vesto. Subite, sin turnante al juna oficisto en dece butonumita uniformo, li ekkriis kun mieno de multokupita persono: «Kio?»‘ La juna homo, kies lipoj kungluigxis pro longa silento, levigxis kaj konfuzita rigardis sian cxefon. Sed, konsterninte la subulon, Mateo, Iljicx ne turnis plu atenton al li. Niaj altranguloj gxenerale amas konfuzi siajn subulojn; la rimedoj, kiujn ili uzas por atingi la celon, estas tre diversaj. La sekvanta maniero, inter aliaj, estas tre uzata: «is quite a favourit», kiel diras la angloj. La cxefo subite cxesas kompreni la plej simplajn vortojn, li kvazaux perdas la auxdkapablon. Li demandas ekzemple: «Kia tago estas hodiaux?» Al li oni plej respekte respondas: «Vendredo, via ekscelenco.»

«Kio? Kio? Kion vi diras?» pene ridetas la cxefo.

«Hodiaux estas vendredo, via ekscelenco.»

«Kio? Kiel? Kio estas vendredo? Kia vendredo?»

«Vendredo, via ekscelenco, tago de la semajno».

«Kio? Cxu vi volas doni al mi lecionojn?»

Mateo Iljicx kun tuta sia liberalismo estis tamen tia altrangulo. «Mi konsilas al vi, mia amiko, fari viziton al la guberniestro», diris li al Arkadio. «Vi komprenas: mi konsilas tion al vi ne tial, ke mi restas fidela al la antikvaj tradicioj, ordonantaj sin klini antaux la sxtataj povoj, ne; sed simple tial, ke la guberniestro estas homo comme il fauxt; krom tio, sendube vi deziras konigxi kun cxi tiea societo… Vi ne estas urso, mi esperas? Postmorgaux la guberniestro donos grandan balon.»

«Vi estos tie?» demandis Arkadio.

«Por mi li donos la balon», respondis Mateo Iljicx, preskaux kun kompato. «Cxu vi dancas?»

«Mi dancas, sed malbone.»

«Domagxe. Cxi tie vi trovos kelke da belaj virinoj, cetere, por juna homo estas honto ne danci. Ree mi diras tion ne kiel partiano de la antikvaj moroj; mi tute ne opinias, ke la inteligenteco estas en la piedoj, sed la byronismo estas ridinda, il a fait son temps».

«Ne, onklo, ne pro la byronismo mi…»

«Mi konigos vin kun la cxi tieaj sinjorinoj, mi prenos vin sub mian flugilon», interrompis Mateo Iljicx kaj ekridis kun kontenta mieno. «Estos varme al vi, cxu ne?»

Eniris servisto kaj anoncis la prezidanton de la registara kaso. Tio estis maljunulo kun dolcxa rigardo, kun sulkigitaj lipoj, kiu ekstreme amis la naturon, precipe somere, kiam laux liaj vortoj: «Cxiu abeleto prenas tributon de cxiu floreto»… Arkadio foriris.

Li trovis sian amikon en la gastejo, kie ili haltis, kaj longe persvadis lin iri al la guberniestro. «Kion fari!» diris fine Bazarov, «kion oni kuiris, tion oni devas mangxi. Ni venis por rigardi la bienulojn, ni iru rigardi ilin.»

La guberniestro akceptis la junulojn gxentile, sed ne invitis ilin sidigxi kaj mem ne sidigxis. Li cxiam estis okupita kaj rapidis; de la mateno li portis la uniformon, malvastan kaj ekstreme rigidan kravaton, neniam havis tempon por sate mangxi kaj trinki, sencxese donis ordonojn. En la gubernio oni moknomis lin Burdalu, aludante per tio ne la faman francan predikiston, sed malbonan bieron, nomatan «burda.» Li invitis Arkadion kaj Eugenon al sia balo, kaj post du minutoj ripetis la inviton, opiniante ilin fratoj kaj nomante Kajsarov.

Forlasante la domon de la guberniestro, ili renkontis fiakron, el kiu subite elsaltis homo de nealta kresko, en hungara surtuto laux la modo de la slavofiloj, kaj kun ekkrio:

«Eugeno Vasilicx!» ekkuris al Bazarov.

«Ah! tio estas vi, Herr Sitnikov», diris Bazarov, ne interrompante sian pasxadon sur la trotuaro. «Kiel vi venis tien cxi?»

«Imagu, tute okaze», respondis Sitnikov kaj sin turninte al la fiakro, kelke da fojoj svingis la manojn kaj ekkriis: «Sekvu nin, sekvu! Mia patro havas cxi tie negocon», dauxrigis li, transsaltante kaveton, «li petis min… Hodiaux mi eksciis pri via alveno, kaj jam estis cxe vi… (Efektive, la amikoj, reveninte en sian cxambron, trovis tie vizitkarton kun fleksitaj anguloj, portantan de unu flanko la nomon de Sitnikov france, kaj de la alia — per slavaj literoj)… Mi esperas, ke vi ne venas de la guberniestro?»

«Ne esperu, ni venas rekte de li.»

«En tia okazo ankaux mi iros al li… Eugeno Vasilicx, konigu min kun via… kun la sinjoro…» «Sitnikov, Kirsanov», murmuris Bazarov, ne haltante.

«Mi estas cxarmita», komencis Sitnikov, pasxante kun la flanko antauxen, ridetante kaj rapide detirante siajn tro elegantajn gantojn, «Mi multe auxdis… Mi estas malnova konato

Скачать:TXTPDF

Jen la sinjoraj kutimoj, pensis li. Fenicxka silente rigardis al li en la lauxbon kaj malaperis. Li konstatis kun miro, ke la nokto surprizis lin en liaj meditoj. Cxio cxirkauxe