Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:TXTPDF
Patroj kaj filoj

de Eugeno Vasilicx, mi ecx povas diri: lia lernanto. Al li mi sxuldas mian renaskigxon.»

Arkadio ekrigardis la lernanton de Bazarov. Maltrankvila kaj rigida esprimo estis legebla en la etaj, cetere agrablaj trajtoj de lia kvazaux lekita vizagxo; malgrandaj, kvazaux enpremitaj okuloj rigardis fikse kaj maltrankvile; ankaux lia rido estis maltrankvila: ia mallonga, seka rido.

«Cxu vi kredas al mi», dauxrigis li, «ke kiam Eugeno Vasilicx diris unuafoje, ke oni ne devas respekti la auxtoritatojn, mi eksentis tian gxojon… mi kvazaux retrovis la vidkapablon! Jen, pensis mi, fine mi trovis homon! A propos, Eugeno Vasilicx, vi nepre devas viziti unu cxi tiean sinjorinon, kiu estas plene kapabla kompreni vin kaj por kiu via vizito estos vera festo; vi sendube auxdis pri sxi.»

«Kiu sxi estas?» demandis tedite Bazarov.

«Kuksxin, Eudoxie, Eudoksio Kuksxin. Rimarkinda naturo, emancipee en la vera senco de l’vorto, progresema virino. Cxu vi scias? Ni iru al sxi nun, cxiuj kune. Sxi logxas du pasxojn de cxi tie. Vi ankoraux ne matenmangxis?»

«Ne ankoraux.»

«Do bonege. Sxi, vi komprenas, disigxis de la edzo, sxi dependas de neniu.»

«Cxu sxi estas bela?» interrompis Bazarov.

«N… ne, tion oni ne povas diri.»

«Kial do, por kia diablo vi invitas nin al sxi?»

«Ah, vi sxerculo… Sxi regalos nin per cxampano.»

«Vere? Tuj oni vidas praktikan homon. Cxu via patro cxiam, ankoraux sin okupas per branda negoco?»

«Jes», rapide respondis Sitnikov kaj akre ekridis… «Do? Vi iros?»

«Vere, mi ne scias.»

«Vi volis rigardi la homojn, iru», diris duonvocxe Arkadio.

«Kaj vi, sinjoro Kirsanov», interrompis Sitnikov. «Ankaux vi iru, mi petas, ni ne povas iri sen vi.»

«Sed kiel ni povas invadi cxiuj tri?»

«Ne grave. Sxi estas senceremonia virino.»

«Botelon da cxampano ni ricevos!» demandis Bazarov.

«Tri!» ekkriis Sitnikov. «Mi garantias.»

«Per kio!»

«Per la propra kapo.»

«Prefere estus — per la monujo de via patro. Cetere, ni iru.»

Cxapitro XIII

La malgranda nobela domo laux la moskva gusto, en kiu logxis Eudoksio Kuksxin, staris en unu el la jxus forbrulintaj stratoj de l’ urbo M.; kiel oni scias, niaj guberniaj urboj brulas cxiun kvinan jaron. Cxe la pordo, super malrekte najlita vizitkarto, pendis la sxnuro de la sonorilo… En la antauxcxambro iris renkonte al la venintoj virino en kufo — io meza inter servistino kaj akompanantino; klara signo de la progresemaj ideoj de la mastrino! Sitnikov demandis, cxu Eudoksio Nikitisxna estas hejme?

«Tio estas vi, Victor?» eksonis alta vocxo el la najbara cxambro. «Eniru!»

La virino en kufo tuj malaperis.

«Mi ne estas sola», diris Sitnikov, lerte dejxetante la hungaran surtuton, sub kiu li portis specon de angla palto, kaj direktante memfidan rigardon al Arkadio kaj Bazarov.

«Ne grave», respondis la vocxo. «Entrez!»

La junuloj eniris. La cxambro, en kiun ili enpasxis, similis pli laborkabineton ol salonon. Paperoj, leteroj, dikaj numeroj de rusaj revuoj, kiuj plejparte ne estis distrancxitaj, kusxis senorde sur tabloj, kovritaj de polvo, cxie estis disjxetitaj cigaredoj, duone konsumitaj. Sur leda kanapo duonkusxis sinjorino, ankoraux juna, blonda, nezorge kombita, en silka, ne tre pura vesto, kun grandaj braceletoj sur la mallongaj manoj kaj kun punta tuko sur la kapo. Sxi levigxis de la kanapo kaj senzorge surtirante sur siajn sxultrojn veluran mantelon kun flavigxinta ermena pelto, ekparolis malrapide: «Bonan tagon, Victor», kaj premis la manon de Sitnikov.

«Bazarov, Kirsanov», diris li mallonge, imitante la manieron de Bazarov.

«Mi tre gxojas», respondis sinjorino Kuksxin, kaj fiksante sur Bazarov siajn rondajn okulojn, inter kiuj orfe sin levis malgranda rugxa nazeto, iom turnita supren, aldonis: «mi konas vin», kaj premis ankaux lian manon.

Bazarov iom sulkigis la brovojn. En la malgranda, sensignifa figuro de la emancipita virino, estis nenio malbela; sed la esprimo de sxia vizagxo impresis malagrable. Oni nevole deziris demandi sxin: «Cxu vi estas malsata? Au vi enuas? Eble vi timas ion? Por kio via penado?» Same kiel cxe Sitnikov, cxiam io mordis sxian animon. Sxi parolis kaj movigxis malzorge kaj nelerte; sxi, sendube, rigardis sin mem kiel bonkoran kaj simplan estajxon, kaj malgraux tio, kion ajn sxi faris, cxiam sxajnis, ke gxuste tion sxi ne volis fari, cxio estis farita, kiel nomas tion la infanoj — intence, tio estas ne simple, ne nature.

«Jes, jes, mi konas vin, Bazarov», ripetis sxi. (Sxi havis la kutimon, propran al multaj provincaj kaj moskvaj sinjorinoj, de la unua tago nomi la virojn per ilia familia nomo). «Cxu vi deziras cigaron?»

«Cigaron, konsentite», interrompis Sitnikov, kiu jam sin jxetis sur apogsegxon kaj levis supren la piedojn, «sed donu al ni ankaux matenmangxon. Ni estas terure malsataj, ne forgesu regali nin per botelo da cxampano.»

«Sibarito», diris Eudoksio kaj ekridis. (Kiam sxi ridis, sxia supra dentkarno malkovrigxis super la dentoj). «Cxu ne vere, Bazarov, li estas sibarito?»

«Mi amas la komforton de la vivo», respondis Sitnikov kun grava mieno. «Tio ne malhelpas min esti liberalo.»

«Ne, tio malhelpas, malhelpas!» ekkriis Eudoksio, sxi tamen ordonis al la cxambristino prepari matenmangxon kaj cxampanon. «Kia estas via opinio?» aldonis sxi, sin turnante al Bazarov. «Mi estas certa, ke vi partoprenas la mian.»

«Ne, vi eraras», respondis Bazarov, «peco da viando estas pli bona ol peco da pano, ecx de la hxemia vidpunkto.»

«Vi vin okupas per la hxemio? Tio estas mia pasio. Mi ecx mem elpensis mastikon.»

«Mastikon? Vi?»

«Jes, mi. Cxu vi scias, por kia celo? Por fari pupojn, la kapojn de l’ pupoj, tio estas pli fortika. Mi estas praktika virino. Sed gxi ne estas ankoraux preta. Mi devas ankoraux legi Liebigon. A propos, cxu vi legis la artikolon de Kisliakov pri la virina laboro en la ‘Moskva Revuo’? Legu, mi petas vin. Vin sendube interesas la virina problemo? Ankaux la lernejoj? Kion faras via amiko? Kia estas lia nomo?»

Sinjorino Kuksxin ellasis siajn demandojn unu post alia kun afektita malzorgeco ne atendante respondon; dorlotitaj infanoj tiel parolas kun siaj vartistinoj.

«Mia nomo estas Arkadio Nikolaicx Kirsanov», respondis Arkadio, «kaj mi faras nenion.»

Eudoksio eksplodis per rido.

«Tio estas cxarma! Vi ne fumas? Viktoro, cxu vi scias, mi koleras kontraux vi!»

«Kial?»

«Vi komencis ree, oni diras, lauxdi George Sand. Sxi estas malprogresema virino kaj nenio plu! Cxu oni povas kompari sxin kun Emerson! Sxi scias nenion pri la edukado, pri la fiziologio, pri io ajn. Sxi nenion auxdis, mi estas certa, pri la embriologio, kaj en nia tempo ecx unu pasxon oni ne povas fari sen gxi» (Eudoksio disetendis la manojn cxe la lastaj vortoj). «Ah, kian admirindan artikolon skribis pri tio Elisevicx! Tio estas genia sinjoro! (Eudoksio konstante uzis la vorton ‘sinjoro’, anstataux ‘homo’). Bazarov, sidigxu apud mi, sur la kanapo. Vi kredeble ne scias, ke mi terure vin timas.»

«Kial? Mi dezirus scii.»

«Vi estas dangxera sinjoro: vi estas tiel kritikema. Ah, mia Dio, ridinda afero, mi parolas, kiel stepa bienulino. Cetere mi efektive estas bienulino. Mi mem administras la bienon kaj imagu, mia inspektisto Erofej estas rimarkinda tipo, tute kiel ‘Pathfinder’, de Cooper: estas en li io primitiva. Mi definitive fiksigxis tie cxi: abomena urbo, cxu ne vere? Sed kion fari!»

«Urbo kiel aliaj», malvarme diris Bazarov.

«Oni sin okupas nur per malaltaj aferoj, jen kio estas terura! Antauxe mi vintre logxis en Moskvo… sed nun tie logxas mia legitima, sinjoro Kuksxin. Cetere, ankaux Moskvo estas nun… mi ne scias… tute alia. Mi intencas veturi eksterlandon; en la pasinta jaro mi jam estis tute preparita.»

«Parizon, kompreneble?» demandis Bazarov.

«Parizon kaj Heidelbergon.»

«Por kio tien?»

«Por kio? Bunsen ja logxas tie!»

Je tio Bazarov trovis nenian respondon.

«Pierre Sapojnikov… cxu vi konas lin?»

«Ne, mi lin ne konas.»

«Cxu tio estas ebla? Pierre Sapojnikov… li ja estas konstante cxe Lidio Hxostatov.»

«Ankaux sxin mi ne konas.»

«Li proponis sin por min akompani. Dank’ al Dio, mi estas libera, mi ne havas infanojn… Kion mi diris: dank’al Dio! cetere, tio signifas nenion.»

Eudoksio rulis cigaredon per siaj fingroj, flavigxintaj pro la tabako, gluis gxin per la lango, iom gxin sucxis kaj ekfumis. Venis la cxambristino kun plato.

«Jen la matenmangxo! Cxu vi volas mangxi peceton? Viktoro, malsxtopu la botelon; tio estas via specialo.»

«Mia, mia», murmuris Sitnikov kaj ree akre ekridis.

«Cxu estas cxi tie belaj virinoj?» demandis Bazarov, fininte trinki trian glaseton.

«Estas», respondis Eudoksio, «sed ili cxiuj estas tiel sensignifaj. Ekzemple, mon amie Odincov ne estas malbela. Bedauxrinde, sxia reputacio… cetere, tio ne estus grava, sed sxi havas nenian liberecon de la opinioj, neniajn altajn ideojn, nenion… de cxio cxi. Oni devas sxangxi la tutan sistemon de la edukado. Mi jam pensis pri tio; niaj virinoj estas tre malbone edukitaj.»

«Nenion vi faros el ili», interrompis Sitnikov. «Oni devas malestimi ilin kaj mi malestimas ilin plene kaj komplete! (La ebleco malestimi kaj esprimi sian malestimon estis la plej agrabla sento por Sitnikov; precipe li atakis la virinojn, ne antauxsentante, ke post kelke da monatoj la sorto devigos lin rampi antaux la edzino sole tial, ke sxi estis naskita princidino Durdoleosov). Neniu el ili povus kompreni nian interparolon; neniu el ili valoras, ke ni, seriozaj viroj, parolu pri sxi!»

«Sed ili tute ne bezonas kompreni nian interparolon», diris Bazarov.

«Pri kiuj vi parolas?» sin miksis Eudoksio en la interparolon.

«Pri la belaj virinoj.»

«Kiel? Vi do partoprenas la opinion de Proudhomme?»

Bazarov fiere sin rektigis.

«Mi partoprenas nenies opiniojn; mi posedas proprajn.»

«For la auxtoritatojn!» ekkriis Sitnikov, gxojante, ke li trovis okazon akre esprimi siajn pensojn en la cxeesto de la homo, kiu estis lia feticxo.

«Sed Macauxlay mem», komencis sinjorino Kuksxin.

«For Macauxlay!» tondris Sitnikov. «Vi estas partiano de la virinacxoj!»

«Ne de la virinacxoj, sed de la rajtoj de l’ virinoj, kiujn mi jxuris defendi gxis la lasta guto de mia sango.»

«For!» Sed tie cxi Sitnikov haltis. «Ankaux mi ne neas ilin», diris li.

«Ne, mi vidas ke vi estas slavofilo!»

«Ne, mi ne estas slavofilo, kvankam, cetere…»

«Ne, ne, ne! Vi estas slavofilo! Vi estas adepto de Domostroj. Vi dezirus vipi la virinojn!»

«La vipo estas bona afero», diris Bazarov, «sed ni jam venis al la lasta guto…»

«De kio?» interrompis Eudoksio.

«De la cxampano, respektinda Eudoksia Nikiticxna, de la cxampano, ne de via sango.»

«Mi ne povas auxskulti indiferente, kiam oni atakas la virinojn», dauxrigis Eudoksio. «Tio estas terura. Anstataux ataki ilin, vi prefere legu la libron de

Скачать:TXTPDF

de Eugeno Vasilicx, mi ecx povas diri: lia lernanto. Al li mi sxuldas mian renaskigxon." Arkadio ekrigardis la lernanton de Bazarov. Maltrankvila kaj rigida esprimo estis legebla en la etaj,