Micxelet: De l’amour. Admirinda verko! Sinjoroj, ni parolu pri la amo», aldonis Eudoksio sopire mallevante la manon sur la cxifitan kusenon de la kanapo.
Sekvis subita silento.
«Ne, por kio paroli pri la amo», diris Bazarov, «sed vi menciis sinjorinon Odincov… Tia, sxajnas, vi nomis sxin? Kiu sxi estas?»
«Cxarma, cxarma!» pepis Sitnikov. «Mi prezentos vin al sxi. Sxi estas inteligenta, ricxa kaj vidvino. Bedauxrinde, sxi ne estas ankoraux suficxe progresema: sxi devus pli intime konigxi kun nia Eudoksio. Mi trinkas por via sano, Eudoksio! Ni kunfrapu la pokalojn! Et toc, et toc, et tin-tin-tin. Et toc, et toc, et tintin tin!»
«Viktoro, vi estas petolulo.»
La matenmangxo dauxris longe. La unuan botelon sekvis dua, tria, ecx kvara… Eudoksio babilis senlace; Sitnikov subtenis sxin. Multe ili diskutis pri tio, kio estas la edzigxo, cxu tio estas supersticxo aux krimo; kiaj naskigxas la homoj, egalaj aux ne; en kio konsistas la individueco? La afero fine iris tiel malproksimen, ke Eudoksio, tute rugxa de la vino, frapante per siaj plataj ungoj la klavojn de la neagordita fortepiano komencis kanti per rauxka vocxo ciganajn kantojn kaj poste la romancon de Seimour-Cxiff: «Songxas la dormetanta Grenado». Sitnikov cxirkauxis sian kapon per skarpo kaj ludis la rolon de la svenanta amanto cxe la vortoj:
«Ni kunigu niajn lipojn
En ardanta kiso.»
Arkadio fine ne povis plu tion toleri.
«Sinjoroj, tio komencas simili frenezulejon», diris li lauxte.
Bazarov, kiu nur de tempo al tempo metis en la interparolon sxercan vorton — li sin okupis pli fervore per la cxampano — lauxte oscedis, levigxis kaj ne adiauxante la mastrinon, eliris kun Arkadio. Sitnikov salte levigxis, por sekvi ilin. «Do? Do?» demandis li, servutule kurante jen de unu flanko, jen de la alia. «Mi ja diris al vi: rimarkinda persono! Jen virino, kiajn ni bezonas! Sxi estas, en sia speco, fenomeno de la plej alta moraleco.»
«Kaj tiu ejo de cia patro estas ankaux fenomeno de la plej alta moraleco?» demandis Bazarov, montrante per la fingro drinkejon, kiun ili preterpasis en la sama momento. Sitnikov ree lauxte ekridis. Li forte hontis pro sia deveno kaj li ne sciis, cxu li devas senti sin flatita aux ofendita per la subita «ci» de Bazarov.
Cxapitro XIV
Post kelke da tagoj havis lokon la balo cxe la guberniestro. Mateo Iljicx estis la vera heroo de la festo. La marsxalo de la nobelaro deklaris al cxiuj kaj al cxiu, ke li venis sole por honori lin; la guberniestro, ecx dum la balo, ecx restante senmova, ne cxesis doni siajn ordonojn. La gxentileco de Mateo Iljicx povis esti komparata nur kun lia majesteco. Li diris al cxiu flatan vorton: al unuj kun nuanco de malsxato, al aliaj kun nuanco de respekto; li diris komplimentojn al la virinoj «en vrai cxevalier francais» (envere franca kavaliro), kaj sencxese ridis forte kaj lauxte, sen ehxo, kiel konvenas al altrangulo. Li frapis Arkadion je la dorso kaj lauxte nomis lin «kara nevo», Eugenon, kiu portis iom malnovan frakon, li honoris per distrita, sed bonvola glita rigardo kaj per neklara, sed amika murmuro, en kiu oni povis distingi nur: «mi», kaj «sstreme»; li etendis unu fingron al Sitnikov kaj ekridetis al li, sed tuj sin deturnis; li jxetis gxentilan «encxante» (ravita (mi estas)) ecx al sinjorino Kuksxin, kiu venis sen krinolino kaj en malpuraj gantoj, sed kun paradiza birdo en la haroj. La kunveno estis tre multenombra, la kavaliroj ne mankis; la viroj en civilaj vestoj plej parte sin premis de la muroj, sed la reprezentantoj de la armeo dancis fervore, precipe unu el ili, kiu vivis kvin, ses semajnojn en Parizo, kie li lernis kelkajn karakterizajn ekkriojn, kiel: «zut; ah ficxtrre; pst, pst, mon bibi», k. t. p. Li elparolis ilin perfekte, kun la vera pariza sxiko, sed samtempe li diris: «si j’auxrais», anstataux «si j’avais», «absolument», en la senco de «certe», unuvorte li parolis cxi tiun lingvon ruse-francan, kiun tiel mokas la francoj, kiam ili ne bezonas diri al ni, ke ni parolas france kiel angxeloj, «comme des anges.»
Arkadio dancis malbone, kiel ni jam scias, Bazarov tute ne dancis; ili ambaux sin lokis en angulo, al ili aligxis Sitnikov. Kun malestima rideto sur la lipo, farante venenajn rimarkojn, li bravacxe rigardis cxirkauxe kaj sentis, sxajnas, veran gxuon. Subite la esprimo de lia vizagxo sxangxigxis kaj sin turninte al Arkadio, li kvazaux konfuzita diris: «Sinjorino Odincov venis.» Arkadio sin turnis kaj ekvidis altan virinon en nigra vesto. Sxi haltis cxe la pordo de la salono. Sxiaj nudaj brakoj bele pendis cxe sxia gracia busto; bele falis de la brilaj haroj sur la rondajn sxultrojn malpezaj brancxetoj de fuksio; trankvile kaj inteligente — trankvile, ne reveme rigardis sxiaj helaj okuloj el sub la frunto iom arkforma; sxiaj lipoj ridis apenaux rimarkeble. Sxia tuta vizagxo spiris ian karesan kaj dolcxan forton.
«Cxu vi konas sxin?» demandis Arkadio Sitnikovon.
«Intime. Se vi deziras, mi prezentos vin.»
«Bone… post la kvadrilo.»
Ankaux Bazarov turnis sian atenton al sinjorino Odincov. «Kiu estas tiu figuro?» demandis li. «Sxi ne similas la aliajn virinacxojn.»
Kiam la kvadrilo estis finita, Sitnikov kondukis Arkadion al sinjorino Odincov; sed permesite estas dubi, cxu li vere konis sxin intime: li baldaux konfuzigxis dum sia parolado, kaj sxi iom mire lin rigardis. Tamen sxia vizagxo prenis amikan esprimon, kiam sxi auxdis la familian nomon de Arkadio. Sxi demandis lin, cxu li estas filo de Nikolao Petrovicx?
«Jes», respondis li.
«Mi du fojojn vidis vian patron. Mi multe auxdis pri li», dauxrigis sxi, «mi tre gxojas, ke mi konigxis kun vi.» En la sama momento alkuris adjutanto kaj invitis sxin al kvadrilo. Sxi konsentis.
«Cxu vi dancas?» respekte demandis Arkadio.
«Mi dancas. Kial vi supozas, ke mi ne dancas? Cxu mi sxajnas al vi tro maljuna por tio?»
«Ah, kion vi diras… En tia okazo permesu al mi inviti vin al mazurko.»
Sinjorino Odincov bonvole ridetis. «Volonte», diris sxi kaj ekrigardis Arkadion ne per protekta rigardo, sed kiel la edzinigitaj fratinoj rigardas siajn tre junajn fratojn.
Sinjorino Odincov estis iom pli agxa ol Arkadio, sxi komencis sian dudek-nauxan jaron, sed en sxia cxeesto li sentis sin liceano, studento, kvazaux la diferenco inter iliaj agxoj estus multe pli granda. Mateo Iljicx proksimigxis al sxi kun majesta mieno, kaj humilaj komplimentoj. Arkadio flankiris, sed ne cxesis observi sxin; li ne deturnis de sxi la okulojn ankaux dum la kvadrilo. Sxi same sengxene parolis kun sia dancanto, kiel kun la altrangulo: sxi delikate movis la kapon kaj okulojn kaj du, tri fojojn delikate ekridis. Sxi havis iom dikan nazon, kiel preskaux cxiuj rusinoj, kaj la koloro de sxia vizagxo ne estis tute pura; malgraux cxio cxi Arkadio venis al la konkludo, ke neniam ankoraux li renkontis tiel cxarman virinon. La sono de sxia vocxo ne forlasis liajn orelojn; ecx la faldoj de sxia vesto, kiel sxajnis al li, falis alie, ol cxe la virinoj, kiuj cxirkauxis sxin — pli gracie kaj pli vaste, kaj sxiaj movoj estis samtempe fluantaj kaj naturaj. Arkadio sentis iom da maltrankvilo en sia koro, kiam cxe la unuaj sonoj de la mazurko, li sidigxis apud sia dancantino kaj ne sciante, kiel komenci la interparolon, nur karesis siajn harojn kaj trovis neniun konvenan vorton. Sed ne longe li estis maltrankvila kaj konfuzita; la trankvilo de sinjorino Odincov komunikigxis ankaux al li: ne pasis ankoraux kvarona horo, kaj li jam libere rakontis pri sia patro, pri sia vivo en Peterburgo kaj en la kamparo. Sinjorino Odincov auxskultis lin kun gxentila atento, fermante kaj malfermante sian ventumilon; lia babilo cxesadis, kiam oni invitis sxin danci; Sitnikov, inter aliaj, invitis sxin dufoje. Sxi revenadis, ree sidigxis, prenis la ventumon, sxia brusto ne spiris pli rapide, kaj Arkadio rekomencis babili, plena de la feficxo esti proksime de sxi, paroli kun sxi, rigardante sxiajn okulojn, sxian belan frunton, tutan sxian amindan, seriozan kaj inteligentan vizagxon. Sxi mem parolis malmulte; el kelkaj sxiaj rimarkoj Arkadio konkludis, ke cxi tiu juna virino jam multe trasentis kaj trapensis…
«Kun kiu vi staris, kiam sinjoro Sitnikov kondukis vin al mi?» demandis sxi.
«Ah, vi rimarkis lin?» demandis siaflanke Arkadio. «Cxu ne vere, kia brava vizagxo? Tio estas Bazarov, mia amiko.» Arkadio komencis rakonti pri sia amiko.
Li parolis pri li tiel detale kaj kun tia entuziasmo, ke sinjorino Odincov sin turnis al li kaj atente lin rigardis. Dume la mazurko proksimigxis al la fino. Arkadio bedauxris, ke li devas disigxi kun sia dancantino: li tiel bone pasigis kun sxi cxirkaux unu horon! Estas vere, ke dum la tuta tempo li sentis, ke li kvazaux devus esti danka al sxi por sxia protekto… sed la junaj koroj ne sentas sin humiligitaj per la protekto de bela virino.
La muziko eksilentis.
«Merci», diris sinjorino Odincov, levigxante. «Vi promesis viziti min, alkonduku ankaux vian amikon. Mi estas tre scivola vidi homon, kiu havas la kuragxon kredi je nenio.»
La guberniestro proksimigxis al sinjorino Odincov, anoncis al sxi, ke la vespermangxo estas preta kaj donis al sxi sian brakon kun sia ordinara oficiala mieno. Forirante, sxi sin turnis, por ankoraux unu fojon ekrideti kaj fari signon per la kapo. Li profunde salutis sxin, sekvis sxin per la okuloj (kiel gracia sxajnis al li sxia figuro, cxirkauxita de la griza brilo de la silka vesto!) kaj pensante: «En cxi tiu momento sxi jam forgesis pri mia ekzisto», li sentis en la koro ian noblan rezignacion…
«Nu!» demandis Bazarov Arkadion, kiam Kirsanov revenis en lian angulon. «Cxu vi gxuis plezuron? Iu sinjoro jxus diris al mi, ke cxi tiu sinjorino estas… hm, hm; sed sxajnas, ke la sinjoro estas malsagxulo. Cxu laux via opinio, sxi efektive estas… hm, hm?»
«Mi ne bone komprenas la interjekcion», respondis Arkadio.
«Rigardu lin, la senpekulon!.»
«En tia okazo mi ne komprenas vian sinjoron. Sinjorino Odincov estas cxarma, sendube, sed sxiaj manieroj estas tiel malvarmaj kaj severaj, ke…»
«La kvietaj akvoj sxiras la bordon… vi scias!» interrompis lin Bazarov. «Vi diras, ke sxi estas malvarma,