Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:TXTPDF
Patroj kaj filoj

do tiom pli bongusta. Vi ja amas la glaciajxon?»

«Cxio cxi estas ebla», murmuris Arkadio, «mi ne povas jugxi pri tio. Sxi deziras konigxi kun vi kaj petis min, ke mi vin alkonduku.»

«Mi imagas, kiel vi priskribis min! Cetere, vi bone faris. Konduku min. Kiu ajn sxi estas — simple gubernia leonino, aux «emancipee», de la speco de sinjorino Kuksxin, sxi havas tiajn sxultrojn, kiajn mi jam dum longe ne vidis.»

La cinismo de Bazarov malagrable impresis Arkadion, sed — kiel tio ofte okazas — li riprocxis al la amiko ne tion, kio al li malplacxis en Bazarov en tiu cxi momento.

«Kial vi rifuzas al la virinoj la liberecon de la pensoj?» diris li duonvocxe.

«Tial, ke, laux miaj observoj, el la virinoj pensas libere nur la malbelaj.»

La interparolo cxesis cxe tiuj cxi vortoj. Ambaux junuloj forveturis tuj post la vespermangxo. Sinjorino Kuksxin nerve kolere, ne sen timo, sekvis ilin per rido: sxia memamo estis profunde vundita per tio, ke neniu el ambaux turnis sian atenton al sxi. Sxi restis en la balo pli longe ol cxiuj, kaj matene en la kvara horo sxi dancis kun Sitnikov polkon-mazurkon laux la pariza maniero. Per tiu edifa spektaklo finigxis la festo de la guberniestro.

Cxapitro XV

Ni vidu, al kia klaso de l’ sudbestoj apartenas cxi tiu persono», diris en la sekvinta tago Bazarov al Arkadio, suprenirante sur la sxtuparo de la hotelo, kie logxis sinjorino Odincov. «Mia nazo sentas, ke tie cxi io ne estas en ordo.»

«Vi mirigas min!» ekkriis Arkadio. «Kiel? Vi, vi Bazarov, estas partiano de la mallargxa moraleco, kiu…»

«Kia strangulo vi estas!» respondis indiferente Bazarov. «Cxu vi ne scias, ke en nia lingvo kaj por ni ‘ne estas en ordo’, signifas ‘estas en ordo’? Sekve, akiro estas. Cxu ne vi mem diris hodiaux, ke sxi strange edzinigxis, kvankam laux mia opinio, edzini gxi je ricxa maljunulo tute ne estas stranga afero, sed kontrauxe prudenta. Mi ne fidas al la urbaj klacxoj, sed mi amas kredi, kiel diras nia klera guberniestro, ke ili estas pravaj.»

Arkadio respondis nenion kaj ekfrapis la pordon de la cxambro. Juna servisto en livreo enkondukis ambaux amikojn en grandan cxambron, malbone meblitan, kiel cxiuj cxambroj de la rusaj hoteloj, sed ornamitan per floroj. Baldaux aperis sinjorino Odincov en simpla matena vesto. Sxi sxajnis ankoraux pli juna cxe la lumo de la printempa suno. Arkadio prezentis al sxi Eugenon kaj kun granda miro rimarkis, ke Bazarov kvazaux konfuzigxis, dum sinjorino Odincov restis tute trankvila, kiel hieraux. Bazarov mem rimarkis, ke li konfuzigxis kaj tio kolerigis lin. Bela afero! Mi ektimis virinacxon! pensis li, kaj sin jxetinte sur segxon, ne mapli sengxene ol Sitnikov, komencis paroli kun troigita memfido. Sinjorino Odincov ne deturnis de li siajn helajn okulojn.

Anna Sergeevna Odincov estis filino de Sergej Nikolaicx Loktev, konata belulo, aferisto kaj kartludanto, kiu brilis kaj bruis dek kvin jarojn en Peterburgo kaj Moskvo kaj finis per tio, ke li sin plene ruinigis kaj estis devigita translokigxi en la kamparon, kie li baldaux mortis, lasinte malgrandan heredajxon al siaj du filinoj: Anna — dudekjara kaj Katerino — dekdujara. Ilia patrino, apartenanta al la malricxigxinta familio de l’ princo K., mortis en Peterburgo, kiam sxia edzo gxuis ankoraux plenan prosperon. La situacio de Anna post la morto de l’ patro estis tre malfacila. Brila eduko, kiun sxi ricevis en Peterburgo, ne preparis sxin al la zorgoj de la mastrumado, al la vivo en provinca angulo. Sxi konis absolute neniun en la tuta cxirkauxajxo kaj de neniu povis peti konsilon. Sxia patro penis eviti rilatojn kun la najbaroj; li malestimis ilin, ankaux ili malestimis lin cxiu laux sia maniero. Tamen sxi ne perdis la kapon kaj tuj venigis al si fratinon de l’ patrino, la princinon Avdotian Stepanovnan K., malican kaj ruzan maljunulinon, kiu eklogxinte en la domo de la nevino, okupis cxiujn plej belajn cxambrojn, murmuris de la mateno gxis la vespero, kaj ecx en la gxardeno promenis ne alie, ol akompanata de sia sola servutulo, malgaja lakeo en malnova flava livreo kun blua pasamento kaj en triangula cxapelo. Anna pacience toleris cxiujn kapricojn de la onklino kaj, sxajnas, iom pacigxis kun la penso velki en la provinca angulo… Sed la sorto ion alian destinis al sxi. Okaze ekvidis sxin iu Odincov, tre ricxa homo, kvardeksesjara strangulo, hipohondriulo, dika kaj peza, cetere ne malsagxa kaj ne malbona; li enamigxis kaj petis sxian manon. Sxi konsentis esti lia edzino; li vivis kun sxi ne pli multe ol ses jarojn kaj lasis al sxi sian tutan ricxajxon. Sinjorino Odincov cxirkaux unu jaron post la morto de l’ edzo ne forlasis la kamparon; poste sxi forveturis kun la fratino eksterlandon, sed estis nur en Germanujo, eksopiris al la patrujo kaj revenis por vivi en sia amata bieno Nikolskoje, kvardek verstojn de la urbo M. Tie sxi havis belegan, ricxe meblitan domon, belegan gxardenon kun orangxerioj; la mortinta Odincov nenion rifuzis al si. En la urbon Anna Sergeevna venis malofte; plejparte pro aferoj kaj por nelonge. En la gubernio oni ne amis sxin, oni forte kriis kontraux sxia edzinigxo kun Odincov, rakontis pri sxi cxiujn eblajn fabelojn, asertis, ke sxi helpis la patron en liaj kartludaj artifikoj, ke ne senkauxze sxi veturis eksterlandon, sed por kasxi malgxojajn sekvojn… «Vi komprenas de kio?» aldonis la indignantaj rakontantoj. «Sxi trairis la fajron kaj akvon», oni rakontis pri sxi; konata gubernia spritulo ordinare aldonis: «kaj cxiujn elementojn.» Cxiuj cxi klacxoj estis konataj de sxi; sed sxi lasis ilin preter siaj oreloj: sxi havis liberan kaj decideman karakteron.

Sinjorino Odincov sidis sin apogante sur la dorso de l’ segxo kaj metinte unu manon sur la alian, auxskultis Bazarovon. Li parolis, kontraux sia kutimo, suficxe multe kaj estis klare, ke li penas interesi sxin. Tio multe mirigis Arkadion; sed li ne povus diri, cxu lia amiko atingis la celon. Sur la vizagxo de Anna Sergeevna malfacile estis legi, kiajn impresojn sxi sentis; sxi konservis cxiam la saman esprimon, gxentilan, subtilan; en sxiaj belaj okuloj brilis atento, sed atento sen emocio. La strangaj manieroj de Bazarov, en la unuaj minutoj de la vizito, malagrable impresis sxin, kiel malbona odoro aux akra sono; sed sxi tuj komprenis, ke li sentis embarason, kaj tio ecx flatis sxin. Nur la trivialeco indignigis sxin, kaj pri trivialeco neniu povus akuzi Bazarovon. La sorto destinis por Arkadio en cxi tiu tago unu surprizon post alia. Li supozis, ke Bazarov parolos kun sinjorino Odincov, kiel kun inteligenta virino, pri siaj principoj kaj opinioj: sxi ja mem esprimis deziron auxdi homon, «kiu havas la kuragxon kredi je nenio», sed Bazarov parolis pri la medicino, homeopatio, botaniko. Sinjorino Odincov ne perdis la tempon en la izoleco: sxi legis kelkajn bonajn librojn kaj korekte parolis ruse. Sxi direktis la interparolon al la muziko, sed rimarkinte, ke Bazarov malsxatas la artojn, iom post iom revenis al la botaniko, kvankam Arkadio jam komencis traktaton pri la popolaj melodioj.

Sinjorino Odincov ne cxesis rigardi lin, kiel pli junan fraton; sxajnis, ke sxi sxatas en li nur la bonecon kaj la sincerecon de lia juna agxo — nenion plu. Pli ol tri horojn dauxris la interparolo serena, varia kaj viva.

La amikoj fine levigxis kaj komencis adiauxi la mastrinon. Anna Sergeevna gxentile rigardis ilin, etendis al ambaux sian belan, blankan manon kaj pripensinte iom, kun sendecida, sed bonkora rideto diris:

«Se vi, sinjoroj, ne timas la enuon, vizitu min en Nikolskoje.»

«Kia supozo, Anna Sergeevna», ekkriis Arkadio, «mi estos felicxa…»

«Kaj vi, monsieur Bazarov!»

Bazarov nur klinis sin, kaj Arkadio devis ekmiri ankoraux unu fojon: li rimarkis, ke lia amiko rugxigxis.

«Do?» diris Arkadio al li sur la strato. «Vi cxiam ankoraux opinias, ke sxi estas… hm, hm?»

«Kiu povas scii! Sed kiaj senemociaj manieroj», dauxrigis Bazarov kaj post mallonga silento aldonis: «Vera dukino, regxino! Mankas al sxi nur krono sur la kapo kaj trenajxo cxe la vesto.»

«Niaj dukinoj ne parolas ruse, kiel sxi», rimarkis Arkadio.

«Sxi spertis ankaux malsukceson, sxi mangxis saman panon, kiel ni.»

«Sed pro tio sxi ne estas malpli cxarma», diris Arkadio.

«Kia ricxa korpo!» dauxrigis Bazarov, «kia ekzemplero por anatomia tablo.»

«Cxesu, pro Dio, Eugeno! tio estas abomena.»

«Ne koleru, delikatulo. Sxi estas de la plej unua kvalito, konata afero… Ni devas veturi al sxi.»

«Kiam?»

«Postmorgaux, se vi volas. Kion ni faros cxi tie? Ni trinkos cxampanon kun sinjorino Kuksxin? Ni auxskultos vian parencon, la liberalan altrangulon?… Postmorgaux ni nin ekspedos. Tiom pli, ke la bieneto de mia patro estas ne malproksime de tie, Nikolskoje ja estas apud la vojo X.»

«Jes.»

«Optime. Ni ne prokrastu; prokrastas nur malsagxuloj kaj trosagxaj. Mi diras al vi: ricxa korpo.»

Post tri tagoj ambaux amikoj veturis sur la vojo al Nikolskoje. La tago estis serena kaj ne tro varmega, la dungitaj cxevaloj akorde kuris, svingante siajn torditajn kaj plektitajn vostojn. Arkadio rigardis la vojon kaj ridetis, li mem ne sciis kial.

«Gratulu min», ekkriis subite Bazarov; «hodiaux estas la 22 a de junio, la tago de mia patrono. Ni vidos, kiel li zorgas pri mi. Hodiaux oni atendas min hejme», aldonis li, mallauxtigante la vocxon… «Ili atendos, ne grave.»

Cxapitro XVI

La domo, en kiu logxis Anna Sergeevna, staris sur libera ne alta monteto, ne malproksime de flava masonita pregxejo kun verda tegmento, blankaj kolonoj kaj pentrajxoj al fresco (pentritaj) super la cxefa pordo, prezentantaj la «Revivigxon de Kristo» laux la «itala» gusto. Precipe rimarkinda estis brunvizagxa militisto en kiraso; liaj konturoj estis rondigitaj, li okupis la frontan lokon. Post la pregxejo sin etendis en du vicoj la domoj de la vilagxo, kies kamentuboj superstaris la pajlajn tegmentojn. La sinjora domo estis konstruita laux la sama stilo, kiel la pregxejo, — gxi estas konata de ni sub la nomo de Aleksandra stilo. Cxi tiu domo ankaux estis flave kolorita kaj havis verdan tegmenton, blankajn kolonojn kaj frontonon kun blazono. La gubernia arhxitekto konstruis la domon kaj la

Скачать:TXTPDF

do tiom pli bongusta. Vi ja amas la glaciajxon?" "Cxio cxi estas ebla", murmuris Arkadio, "mi ne povas jugxi pri tio. Sxi deziras konigxi kun vi kaj petis min, ke