pregxejon kun la aprobo de la mortinta Odincov, kiu malamis cxiujn vantajn kaj modemajn novajxojn, kiaj li nomis ilin. La domon cxirkauxis la malhelaj arboj de la maljuna gxardeno, aleo de tonditaj abioj kondukis al la perono.
Niajn amikojn renkontis en la antauxcxambro du lakeoj en livreo; unu el ili tuj kuris por trovi la administranton de la domo. La lasta, dika viro en nigra frako, tuj venis kaj kondukis la gastojn laux sxtuparo kun tapisxo en apartan cxambron, kie jam staris du litoj kun cxiuj objektoj, necesaj por la tualeto. En la domo regis ordo: cxio estis pura, cxie odoris agrabla parfumo, kvazaux en la auxdienca salono de ministro.
«Anna Sergeevna petas, ke vi volu kompleze malsupreniri al sxi post duonhoro», diris al ili la administranto. «Cxu vi ne ordonos dume ion?»
«Nenion, estimata. — cetere, volu alporti glaseton da brando.»
«Mi obeas», diris la administranto ne sen surprizo kaj foriris, knarante per la sxuoj.
«Kia higx-life!» (altklasa vivo) rimarkis Bazarov. «Sxajnas, ke en via lingvo oni tia gxin nomas. Dukino, mi cxiam ripetas la samon.»
«Bela dukino», respondis Arkadio, «kiu tuj de la unua fojo invitis al si tiajn aristokratojn, kiaj vi kaj mi!»
«Precipe: mi, estonta kuracisto, filo de kuracisto kaj nepo de pregxeja pedelo… Vi ja scias, ke mi estas nepo de pregxeja pedelo? Kiel Speranski», aldonis Bazarov, post mallonga silento kaj kurbigante la lipojn. «Tamen sxi trodorlotis sin; ah, kiel trodorlotis sin cxi tiu sinjorino! Cxu ni ne devas surmeti la frakojn?»
Arkadio nur levis la sxultrojn, sed ankaux li sentis sin iom konfuzita.
Post duonhoro Bazarov kun Arkadio malsupreniris en la salonon. Tio estis vasta, alta cxambro, suficxe lukse meblita, sed sen multe da gusto. Pezaj, multekostaj mebloj staris kun la ordinara reguleco apud la muroj, tapetitaj per bruna papero kun oraj desegnajxoj. La mortinta Oldincov venigis ilin el Moskvo per sia amiko kaj komisiisto, vinvendisto. Super la meza kanapo pendis portreto de blonda viro kun sulkigxinta vizagxo; sxajnis, ke li neamike rigardas la gastojn.
«Kredeble tio estas li mem», murmuretis Bazarov al Arkadio kaj farante grimacon per la nazo, li aldonis: «Cxu ne pli bone estus forkuri!»
Sed en la sama momento eniris la mastrino. Sxi portis malpezan baregxan veston; la haroj, glate kombitaj post la orelojn, donis knabinan aspekton al sxia pura kaj fresxa vizagxo. «Mi dankas vin, ke vi plenumis la parolon», komencis sxi, «mi esperas, ke vi iom da tempo gastos cxe mi; cxi tie, vere, ne estas malbone. Mi konigos vin kun mia fratino, sxi bone ludas fortepianon. Por vi, monsieur Bazarov, tio estas indiferenta; sed vi, monsieur Kirsanov, se mi ne eraras, vi amas muzikon. Krom la fratino cxe mi logxas maljuna onklino, kaj unu najbaro vizitas nin por kartludi: jen nia tuta societo. Kaj nun ni sidigxu.»
La sinjorino diris cxi tiun malgrandan speecx (alparolo) kun neordinara klareco, kvazaux sxi lernis gxin memore; poste cxi sin turnis al Arkadio. Montrigxis, ke sxia patrino konis la patrinon de Arkadio, kiu ecx konfidis al sxi la sekreton de sia amo al Nikolao Petrovicx. Arkadio komencis flame paroli pri sia mortinta patrino, Bazarov dume rigardis la albumojn. Kiel modesta mi farigxis, pensis li.
Bela cxasxundo kun hele blua cxirkauxkolo enkuris en la salonon, frapante la plankon per la ungegoj; baldaux poste eniris knabino dekokjara, nigrahara kaj brunvizagxa kun rondeta, agrabla vizagxo, kun malgrandaj malhelaj okuloj. Sxi tenis en la manoj korbon, plenan de floroj.
«Jen mia Katja», diris sinjorino Odincov, montrante, sxin per movo de l’ kapo.
Katja malpeze sidigxis apud la fratino kaj komencis ordigi la florojn. La hundo, kies nomo estis Fifi, proksimigxis, svingante la voston, al la gastoj, kaj pusxis unu post la alia per sia malvarma nazo je la mano.
«Vi mem cxion cxi desxiris?» demandis sinjorino Odincov.
«Jes», respondis Katja.
«Cxu la onklino venos trinki teon?»
«Sxi venos.»
Kiam Katja parolis, sxi tre agrable ridetis, honteme kaj sincere, kaj rigardis ridinde severe de malsupre supren. Cxio en sxi havis ankoraux la verdecon de l’ juneco: la vocxo, la lanugo sur la tuta vizagxo, la rozaj manoj kun blanketaj rondoj sur la manplatoj, la iom mallargxaj sxultroj… Sxi sencxese rugxigxis kaj rapide spiris.
Sinjorino Odincov sin turnis al Bazarov.
«Nur por konveneco vi rigardas la desegnajxojn, Eugeno Vasilicx», komencis sxi. «Tio ne interesas vin. Proksimigxu prefere al ni, kaj ni disputu pri io.»
Bazarov proksimigxis.
«Volonte, sed pri kio?» respondis li.
«Pri kio vi deziras. Mi avertas vin, ke mi estas terura disputulino.»
«Vi?»
«Mi. Tio vin kvazaux mirigas. Kial?»
«Cxar vi posedas, kiom mi povas jugxi, serenan kaj malvarman karakteron, kaj por disputo estas necesa varmeco.»
«Kiamaniere vi eksciis tion tiel rapide? Mi estas, unue, nepacienca kaj insistema, vi demandu Katjan; kaj due, mi tre facile varmigxas.»
Bazarov ekrigardis Annan Sergeevnan.
«Eble, vi devas pli bone scii. Vi do deziras disputi, mi estas preta. Mi rigardis vidajxojn de la Saksa Svisujo en via albumo, kaj vi diris, ke tio ne povas interesi min. Vi diris tion tial, ke vi ne supozas en mi artistan senton, — efektive mi gxin ne posedas. Sed la vidajxoj povis interesi min de la geologia vidpunkto, de la vidpunkto de la formacio, de l’ montoj, ekzemple.»
«Tion mi ne kredas. Kiel geologo, vi prefere sercxu en libro, en speciala verko, ne en desegnajxo.»
«Desegnajxo klare prezentas al miaj okuloj tion, kio estas priskribita en verko sur dekoj da pagxoj.»
Sinjorino Odincov momenton silentis.
«Do vi ne posedas ecx unu guton da artista sento?» rekomencis sxi, sin apogante sur la tablo kaj per la sama movo proksimigante sian vizagxon al Bazarov. «Kiel vi vivas sen gxi!»
«Por kio gxi estas necesa, se permesite estas demandi?»
«Se ne por io alia, almenaux por ekkoni kaj studi la homojn.»
Bazarov ekridetis.
«Unue, por tio ekzistas la sperto de l’ vivo; kaj due, mi kuragxas diri al vi, ne valoras la penon studi apartajn individuojn. Cxiuj homoj similas unu alian, per la korpo kaj per la animo; cxiu el ni posedas cerbon, koron, lienon, pulmojn de la sama strukturo; malgrandaj variajxoj signifas nenion; ankaux la tiel nomataj moralaj ecoj estas identaj cxe cxiuj homoj. Suficxas unu homa ekzemplero por jugxi pri cxiuj aliaj. La homoj estas kiel la arboj en la arbaro: neniu botanikisto studos cxiun apartan betulon.»
Katja, kiu ne rapidante elektis floron al floro, mirigite levis la okulojn al Bazarov, kaj renkontinte lian rapidan kaj sengxenan rigardon, rugxigxis gxis la oreloj. Anna Sergeevna balancis la kapon.
«La arboj en la arbaro», ripetis sxi. «Do, laux via opinio, ne ekzistas diferenco inter sagxa kaj malsagxa homo, inter bona kaj malbona.»
«Ne ekzistas; same kiel inter sana kaj malsana. La pulmoj de ftizulo ne estas en la sama stato, kiel miaj aux viaj, kvankam ilia strukturo estas la sama. Ni scias, pli malpli, de kio devenas la korpaj malsanoj; kaj la moralaj malsanoj devenas de malbona eduko, de diversaj sensencajxoj, per kiuj oni plenigas de la infaneco la kapojn, de la abomena stato de la socio, — unuvorte plibonigu la socion, kaj la malsanoj ne ekzistos plu.»
Bazarov diris cxion cxi kun mieno, kvazaux li samtempe pensus: Kredu aux ne kredu al mi, tio estas por mi tute indiferenta! Li malrapide kondukis siajn fingrojn sur la vangxaroj, kaj liaj okuloj kuris de unu angulo de l’ cxambro al alia.
«Vi kredas», respondis Anna Sergeevna, «ke kiam la socio plibonigxos, ekzistos plu nek malsagxaj, nek malbonaj homoj?»
«Almenaux, kiam la socio estos bone organizita, estos tute indiferente, cxu li estas sagxa, malbona aux bona.»
«Jes, mi komprenas; cxiuj ja posedas saman lienon.»
«Gxuste tiel, sinjorino.»
Sinjorino Odincov sin turnis al Arkadio.
«Kaj kia estas via opinio, Arkadio Nikolaicx?»
«Mi konsentas kun Eugeno», respondis li.
Katja rigardis lin de malsupre.
«Vi mirigas min, sinjoroj», diris sinjorino Odincov, sed ni ankoraux revenos al la sama temo. Nun mi auxdas, ke mia onklino venas trinki teon; ni devas indulgi sxajn orelojn.»
La onklino de Anna Sergeevna, la princidino K., malgrasa kaj malgranda virino, kun vizagxo ne pli granda ol pugno kaj kun senmovaj kaj malicaj okuloj sub la grizaj brovoj, eniris kaj apenaux salutinte la gastojn, peze sidigxis sur largxa velura apogsegxo, sur kiu neniu, ekster sxi, havis la rajton sidigxi. Katja starigis al sxi benketon sub la piedojn; la maljunulino ne dankis sxin, ecx ne ekrigardis sxin; sxi nur ekmovis la manojn sub flava sxalo, kovranta preskaux tutan sxian malgrasan korpon. La princidino amis la flavan koloron: sur sxia kufo sxi havis hele flavajn rubandojn.
«Kiel vi pasigis la nokton?» demandis sinjorino Odincov, plilauxtigante la vocxon.
«Ree cxi tiu hundo estas tie cxi», murmuris responde la maljunulino. Rimarkinte, ke la hundo faras du sendecidajn pasojn al sxi, sxi ekkriis: «For, for!»
Katja alvokis la hundon kaj malfermis la pordon. Fifi gxoje saltis eksteren, esperante, ke oni gxin kondukos al promeno, sed restinte sola ekster la pordo, komencis grati kaj boji. La princidino sulkigis la brovojn, Katja volis eliri.
«Mi pensas, ke la teo estas preta?» demandis sinjorino Odincov. «Sinjoroj, ni iru; onklino, mi petas vin, ni trinkos teon.»
La princidino silente levigxis de la segxo kaj unua eliris el la salono. Cxiuj sekvis sxin en la mangxocxambron. Knabo en kozaka livreo brue forpusxis de la tablo segxon, kovritan per kusenoj, ankaux speciale rezervitan por la princidino; Katja, versxante la teon, al sxi unua donis tason, ornamitan per blazono. La maljunulino metis mielon en sian tason (laux sxia opinio trinki teon kun sukero estas peke kaj kare, kvankam sxi ne elspezis mem ecx unu kopekon) kaj subite demandis per rauxka vocxo:
«Kion skribas princo Ivan?»
Neniu respondis al sxi. Bazarov kaj Arkadio baldaux komprenis, ke oni ne turnas atenton al sxi, kvankam oni respekte kondutas kun sxi. «Oni konservas sxin kiel ornamon pro sxia princa sango», pensis Bazarov…
Post la teo Anna Sergeevna proponis fari promenon; sed komencis pluveti kaj la tuta societo, kun escepto de la princidino, revenis en la salonon. Venis la najbaro, amanto de la kartludo; lia nomo estis Porfir Platonicx. Tio estis grasa, griza homo kun mallongaj, kvazaux tornitaj piedoj, tre gxentila kaj ridema. Anna