Sergeevna, kiu plejparte parolis kun Bazarov, demandis Eugenon, cxu li deziras fari kun ili batalon je preferanco. Bazarov konsentis, dirante, ke li devas kiel eble plej frue sin prepari al la funkcioj de distrikta kuracisto.
«Gardu vin», diris Anna Sergeevna, «ni vin batos. Kaj vi, Katja», aldonis sxi, «ludu ion al Arkadio Nikolaicx; li amas muzikon, ankaux ni auxskultos.»
Katja nevolonte proksimigxis al la fortepiano; ankaux Arkadio, kvankam li efektive amis muzikon, nevolonte sekvis sxin; al li sxajnis, ke sinjorino Odincov forsendas lin, kaj en lia koro, kiel de cxiu juna homo de lia agxo, jam gxermis ia neklara kaj dolora sento de l’ naskigxanta amo. Katja malfermis la fortepianon kaj ne rigardante Arkadion, diris duonvocxe:
«Kion mi devas ludi?»
«Kion vi deziras», indiferente respondis Arkadio.
«Kian muzikon vi preferas?» ripetis Katja, ne sxangxante la tonon.
«La klasikan», respondis same Arkadio.
«Cxu vi amas Mozarton?»
«Mozarton mi amas.»
Katja prenis la ce mol sonaton-fantazion de Mozart. Sxi ludis tre bone, kvankam iom severe kaj seke. Ne deturnante la okulojn de la notoj kaj forte kunpreminte la lipojn, sxi sidis senmove kaj rekte, kaj nur cxe la fino de la sonato sxia vizagxo ekflamis kaj malgranda buklo de sxiaj haroj apartigxis kaj falis sur sxiajn nigrajn brovojn.
Kun speciala gxuo Arkadio auxskultis la lastan parton de l’ sonato, la parton, en kiu, meze de cxarma gajeco de sennuba melodio, subite naskigxas eksplodoj de dolora, preskaux tragedia malgxojo… Sed la pensoj, kiujn vekis en li la sonoj de Mozart, ne koncernis Katjan. Rigardante sxin, li nur pensis:
Vere, ne malbone ludas la frauxlino, kaj sxi mem estas ne malbela. Fininte la sonaton, Katja, ne levante la manojn de la klavoj, demandis: «Suficxe?» Arkadio respondis, ke li ne volas plu trouzi sxian gxentilecon, kaj komencis paroli kun sxi pri Mozart; li demandis, cxu sxi mem elektis la sonaton aux cxu iu rekomendis gxin al sxi? Sed Katja respondis al li unusilabe: sxi sin kasxis, enigxis en sin mem. Kiam tio okazadis al sxi, sxi ne baldaux eligxis eksteren; sxia vizagxo ricevis tiam obstinan, preskaux rigidan esprimon. Sxi ne estis timema, sed nekonfidema kaj iom konfuzata de la fratino, sxin edukinta, kiu kompreneble tute ne supozis tion. Arkadio, kiu ne sciis, kion li devas fari, fine alvokis la revenintan Fifi kaj kun bonkora rideto komencis karesi gxian kapon. Katja revenis al siaj floroj.
Dume Bazarov perdis kaj perdis; Anna Sergeevna majstre kartludis, Porfir Platonicx ankaux estis ne malbona ludanto. Bazarov estis batita, kaj kvankam la perdo ne estis granda, gxi tamen estis malagrabla por li. Dum la vespermangxo Anna Sergeevna revenis al la botaniko.
«Ni faru morgaux matene promenon», diris sxi al li, «mi deziras ekscii de vi la latinajn nomojn de la kampaj vegetajxoj kaj iliajn ecojn.»
«Por kio vi bezonas la latinajn nomojn?» demandis Bazarov.
«En cxio la ordo estas necesa», respondis sxi.
«Kia cxarma virino estas Anna Sergeevna!» ekkriis Arkadio, kiam li restis sola en la cxambro, kiun oni donis al ili.
«Jes», respondis Bazarov, «virinacxo kun cerbo. Multon sxi jam spertis.»
«En kia senco vi tion diras, Eugeno Vasilicx?»
«En bona senco, en bona, kara mia Arkadio, Nikolaicx! Mi estas certa, ke sxi bonege administras sian bienon. Sed admirinda estas ne sxi, sed sxia fratino.»
«Kiel, tiu nigrakapa!»
«Jes, tiu nigrakapa. Jen kio estas fresxa, netusxita, timema, silentema, cxio, kion vi volas. Jen per kiu oni povus sin okupi. El sxi oni povas ankoraux fari cxion, kion oni deziras; kaj tiu estas hardita fero.»
Arkadio nenion respondis al Bazarov, kaj cxiu el ili sin kusxigis kun siaj propraj pensoj.
Ankaux Anna Sergeevna en tiu vespero pensis pri siaj gastoj. Bazarov placxis al sxi dank’al la plena manko de koketeco kaj akreco de l’ opinioj. Sxi vidis en li ion novan, kion sxi ankoraux ne renkontis, kaj sxi estis scivola.
Anna Sergeevna estis suficxe stranga estajxo. Havante neniajn supersticxojn, neniajn fortajn kredojn, sxi cedis al nenio kaj iris nenien. Sxi vidis klare multon, multaj aferoj interesis sxin, sed nenio plene sxin kontentigis; cetere, kredeble sxi ne deziris plenan kontentigxon. Sxia spirito estis scivola kaj samtempe indiferenta; sxiaj duboj neniam silentigxis gxis forgeso, kaj neniam plifortigxis gxis alarmo. Se sxi ne estus ricxa kaj sendependa, sxi eble sin jxetus en la batalon, ekkonus la pasion… Sed sxia vivo estis facila, kvankam sxi iafoje enuis, kaj sxi dauxrigis pasigi la tagojn unu post alia, ne rapidante kaj nur malofte ekscitigxante. Cxielarkaj koloroj iafoje ekbrilis ankaux antaux sxiaj okuloj, sed kiam ili estingigxis, sxi revenis al sia trankvilo kaj ne bedauxris ilian malaperon. Sxia fantazio transportis sxin iafoje trans la limojn de tio, kio estas permesita laux la legxoj de la ordinara moraleco; sed ecx tiam sxia sango fluis trankvile en sxia cxarme gracia kaj egalpeza korpo. Iafoje okazis, ke elirante el sia bonodora bano, Anna Sergeevna, tuta varma kaj sopiranta, revis pri la vanteco de la vivo, pri sxiaj malgxojo, laboro kaj malbono… Sxian animon plenigis subita kuragxo, en sxi ekbolis nobla celado; sed suficxis trablovo de vento el duonfermita fenestro, kaj Anna Sergeevna kuntirigxis, plendis, preskaux koleris, kaj nur unu deziron havis en tia minuto: ke ne blovu cxi tiu abomena vento.
Kiel cxiuj virinoj, kiuj ne sukcesis ekami, sxi deziris ion, sxi mem ne sciis, kion. Gxustadire, sxi deziris nenion, kvankam sxajnis al sxi, ke sxi deziras cxion. Sxi apenaux povis toleri sian edzon. Sxi edzinigxis nur pro kalkulo, kvankam sxi kredeble ne konsentus farigxi lia edzino, se sxi ne opinius lin bona homo. Sed de tiu tempo sxi cxiam sentis sekretan antipation al cxiuj viroj, kiujn sxi imagis cxiujn malpuraj, pezaj, apatiaj, turmentemaj estajxoj. Foje sxi renkontis ie en sia vojagxo junan belan svedon kun kavalira esprimo sur la vizagxo, kun honestaj, bluaj okuloj sub alta, libera frunto; li forte impresis sxin, sed tio sxin ne malhelpis reveni Rusujon.
Stranga homo estas cxi tiu kuracisto! pensis sxi, kusxante en sia luksa lito, sur kusenoj, ornamitaj per puntoj, sub silka litotuko… Anna Sergeevna heredis de la patro malgrandan parton de lia amo al la lukso. Sxi tre amis sian pekan, sed bonan patron, kaj li adoris sxin, amike sxercis kun sxi, kvazaux kun kamarado, kaj plene konfidis al sxi, petis de sxi konsilojn. La patrinon sxi apenaux memoris.
Stranga homo estas cxi tiu kuracisto! ripetis sxi al si. Sxi sin etendis, ekridetis, jxetis la manojn post la kapon, poste trakuris per siaj okuloj du, tri pagxojn de malbona franca romano, ellasis la libron el la mano kaj ekdormis, pura kaj malvarma, en pura, bonodora tolajxo.
En la sekvinta mateno Anna Sergeevna, tuj post la matenmangxo, iris al botanika ekskurso kun Bazarov kaj revenis kelke da minutoj antaux la tagmangxo. Arkadio restis hejme kaj pasigis cxirkaux unu horon kun Katja. Li ne enuis kun sxi, sxi mem proponis ripeti al li la hierauxan sonaton; sed kiam revenis sinjorino Odincov, kiam li ekvidis sxin, lia koro subite eksentis premon… Sxi iris tra la gxardeno per iom lacaj pasxoj; sxiaj vangoj estis rugxaj kaj la okuloj brilis pli bele ol ordinare sub la ronda pajla cxapelo. Sxi turnis en la fingroj maldikan trunketon de kampa floro, sxia malpeza manteleto deglitis sur sxiajn kubutojn, kaj la largxaj grizaj rubandoj cxirkauxprenis sxian bruston. Bazarov iris post sxi memfide kaj sengxene, kiel cxiam, sed la esprimo de lia vizagxo, kvankam gaja kaj ecx amika, ne placxis al Arkadio. Murmurinte tra la dentoj «bonan tagon!» Bazarov iris en sian cxambron, kaj sinjorino Odincov distrita premis la manon de Arkadio kaj ankaux preterpasis lin. Bonan tagon? pensis Arkadio… Cxu ni ne vidis unu la alian hodiaux?
Cxapitro XVII
La tempo, kiel oni scias, iafoje flugas kiel birdo, iafoje rampas kiel vermo; sed plej felicxa estas la homo tiam, kiam li ecx ne rimarkas, cxu gxi pasas rapide aux malrapide. Arkadio kaj Bazarov gxuste tiamaniere pasigis dek kvin tagojn cxe sinjorino Odincov. La kauxzo de tio estis parte la ordo, kiu regis en sxia domo kaj en sxia vivo. Sxi severe gxin obeis kaj devigis la aliajn sxin obei. Cxio dum la tago estis farata en fiksita tempo. Matene, precize je la oka horo, la tuta societo kunvenis por trinki teon; de la teo gxis la matenmangxo, cxiu faris, kion li volis; la mastrino estis okupita kun la administranto de la bieno, kun la administranto de la domo kaj kun la cxefino de la provizejo. Antaux la matenmangxo la societo ree kunvenis por interparoli aux legi; la vespero estis rezervita por promenoj, kartludo, muziko; je la deka kaj duono Anna Sergeevna foriris en sian cxambron, donis ordonojn por la sekvonta tago kaj kusxigxis. Al Bazarov ne placxis cxi tiu mezurita, iom solena reguleco de la cxiutago vivo; «kvazaux sur la reloj», asertis li; la lakeoj en livreo, la majestaj administrantoj de la domo vundis lian demokratan senton. Li diris, ke se oni volus esti konsekvenca, oni devus tagmangxi laux la angla maniero, en frakoj kaj blankaj kravatoj. Li foje komencis pri tio diskuton kun Anna Sergeevna. Sxia konduto estis tia, ke cxiu sengxene povis esprimi al sxi siajn opiniojn. Sxi atente auxskultis lin kaj diris:
«De via vidpunkto vi estas prava, kaj eble en tiu cxi okazo mi ludas la rolon de sinjorina mosxto; sed en la kamparo neeble estas vivi senorde, alie oni mortus pro enuo», kaj sxi dauxrigis la antauxan vivmanieron. Bazarov murmuris, sed dank’al la ordo en la domo de sinjorino Odincov, en kiu cxio «ruligxis kvazaux sur la reloj», la vivo de Bazarov kaj de Arkadio estis tiel facila kaj agrabla cxe sxi. Cetere, de la unua tago de l’ restado en Nikolskoje en ambaux junuloj farigxis sxangxo. Bazarov, al kiu sinjorino Odincov klare montris sian preferon, perdis sian ordinaran egalpezon: li facile ekscitigxis, parolis nevolonte, rigardis kolere kaj ne povis longe resti sur la sama loko, io kvazaux levis lin. Arkadio, kiu definitive decidis, ke li enamigxis je Anna Sergeevna, dronis en silenta melankolio. Cetere, cxi