tiu melankolio ne malhelpis lin proksimigxi al Katja; sxi ecx helpis lin ligi kun sxi amikajn, korajn rilatojn. Sxi ne sxatas min! Estu tiel… Sed jen bona estajxo ne forpusxas min, pensis li kaj lia koro ree gxuis la dolcxon de la grandanimaj sentoj. Katja komprenis malklare, ke li sercxas konsolon en sxia societo, kaj rifuzis nek al li, nek al si la senpekan plezuron de duonhontema, duonkonfidema amikeco. En la cxeesto de Anna Sergeevna ili ne parolis unu kun la alia: Katja cxiam enigxis en sin mem sub la penetrema rigardo de l’ fratino, Arkadio, kiel konvenas al amanto, en la cxeesto de la objekto de sia flamo al nenio alia povis turni sian atenton; tamen bone estis al li nur kun Katja. Li sentis, ke li ne estas kapabla interesi sinjorinon Odincov; li konfuzigxis, kiam li restis sola kun sxi; ankaux sxi ne sciis, kion diri al li; li estis tro juna por sxi. Kontrauxe, kun Katja Arkadio sentis sin kvazaux hejme: li indulge kondutis kun sxi, ne malhelpis sxin esprimi la impresojn, kiujn naskis en sxi la muziko, romano, versajxoj kaj aliaj bagateloj, ne rimarkante aux ne konsciante, ke cxi tiuj bagateloj interesas ankaux lin. Katja de sia flanko ne malhelpis lin malgxoji. Arkadio volonte restis kun Katja, sinjorino Odincov — kun Bazarov, kaj tial jen kio okazis ordinare: ambaux paroj, restinte nelonge kune, disigxis cxiu en alian flankon, precipe dum la promenoj. Katja adoris la naturon, ankaux Arkadio amis gxin, kvankam li ne kuragxis tion konfesi; sinjorino Odincov estis indiferenta al gxi, same kiel Bazarov. La preskaux konstanta disigxo de niaj amikoj ne restis sen sekvoj: la rilatoj inter ili komencis sxangxigxi. Bazarov cxesis paroli kun Arkadio pri sinjorino Odincov, cxesis ecx kritiki sxiajn aristokratajn manierojn; li dauxrigis siajn lauxdojn pri Katja kaj konsilis nur moderigi en sxi la sentimentalajn emojn, sed liaj lauxdoj estis lakonaj, liaj konsiloj — sekaj kaj entute li interparolis kun Arkadio multe malpli ol antauxe… li kvazaux evitis lin, kvazaux hontis… Arkadio cxion cxi rimarkis, sed konservis la observojn por si. La vera kauxzo de cxi tiu «novajxo» estis la sento, vekita de sinjorino Odincov en Bazarov, sento, kiu lin turmentis kaj kolerigis kaj kiun li tuj neus kun malestima rido kaj cinika insulto, se iu farus ecx plej malgrandan aludon al la ebleco de tio, kio farigxis en li. Bazarov estis granda amanto de l’ virinoj kaj de la virina beleco, sed la amon en la ideala senco aux romantika, kia li nomis gxin, li opiniis sensencajxo, nepardonebla malsagxo, la kavalirajn sentojn — kripleco aux malsano. Pli ol unu fojon li esprimis sian miron, kial oni ne metis en frenezulejon la kavaliron Toggenburg kun cxiuj trubaduroj. «Se virino placxas al vi», diradis li, «penu atingi la celon; se sxi rifuzas, iru vian vojon, la tero estas suficxe granda.» Sinjorino Odincov placxis al li: la famoj, kurantaj pri sxi, la libereco kaj sendependeco de sxiaj opinioj, sxia senduba prefero al li, tio sxajnis favora por li; tamen li baldaux komprenis, ke li «ne atingos la celon», sed sin deturni de sxi li ne havis la forton; li rimarkis tion kun granda miro. Lia sango bolis, kiam li rememoris sxin; li facile ekregus sian sangon, sed io alia naskigxis en li, kion li ne volis allasi, kion li cxiam mokis, kio ribeligis lian tutan fierecon. En la interparoloj kun Anna Sergeevna li ankoraux pli forte ol antauxe montris sian indiferentecon al tio romantika; sed restante sola kun sxi, li kun indigno konstatis romantikulon en si mem. Tiam li iris en la arbaron kaj pasxis en gxi per grandaj pasxoj, rompante la renkontatajn brancxojn kaj insultante duonvocxe sin kaj sxin; aux li grimpis sur fojnamason kaj obstine fermante la okulojn, devigis sin dormi kaj, kompreneble, ne cxiam sukcesis. Subite li imagis, ke cxi tiuj cxastaj manoj iam cxirkauxprenos lian kolon, ke cxi tiuj fieraj lipoj respondos al liaj kisoj, ke cxi tiuj sagxaj okuloj karese, jes karese, fiksos sian rigardon sur liaj okuloj… kaj li sentis kapturnon, li sin forgesis por unu momento, gxis kiam indigno ree ekbolis en li. Li kaptis sin mem je diversaj «hontindaj» pensoj, kvazaux la diablo tentus lin. Iafoje sxajnis al li, ke ankaux en sinjorino Odincov farigxis sxangxo, ke en la esprimo de sxia vizagxo brilis io neordinara, ke eble… Sed tiam li ordinare frapis per la piedo aux grincis per la dentoj kaj minacis al si mem per la pugno.
Tamen Bazarov ne tute eraris. Li frapis la fantazion de Anna Sergeevna; li interesis sxin, sxi multe pensis pri li. Dum lia foresto sxi ne enuis, ne atendis lin, sed lia apero tuj vivigis sxin; li volonte restis kun li sola kaj volonte parolis kun li, ecx tiam, kiam li incitis sxin aux vundis sxian guston, sxian inklinon al la eleganteco. Sxi kvazaux volis provi lin kaj sin. Foje, promenante kun sxi en la gxardeno, li subite diris per malgxoja vocxo, ke li intencas baldaux veturi en la bienon de sia patro… Sxi paligxis, io kvazaux pikis sxian koron, tiel pikis, ke sxi ekmiris kaj poste longe pensis, kion tio povas signifi. Bazarov diris al sxi pri sia forveturo ne kun la intenco provi sxin, vidi, kiel tio sxin impresos: li neniam afektis. Matene en la sama tago li renkontis la intendanton de sia patro, sian iaman vartiston, Timofeicx. Cxi tiu Timofeicx, sprita, viva maljunulo, kun paligxintaj flavaj haroj, kun sunbruna rugxa vizagxo kaj kun etaj larmoj en fermetitaj okuloj, neatendite aperis antaux Bazarov en sia mallonga vesto el dika, grize blueta drapo; li estis zonita per rimeno kaj portis gudritajn botojn.
«Bonan tagon, maljunulo!» ekkriis Bazarov.
«Bonan tagon, sinjoro Eugeno Vasilicx», komencis la maljunulo kaj gxoje ekridetis; lia tuta vizagxo sulkigxis.
«Kio kondukas vin cxi tien? Cxu oni sendis vin por min venigi?»
«Kion vi diras?» balbutis Timofeicx (li rememoris la severan ordonon, ricevitan de l’ sinjoro antaux la forveturo). «Mi veturis en la urbon pro aferoj de l’ sinjoro, mi ekauxdis pri via cxeesto kaj mi iom flankiris de la vojo por rigardi vian mosxton… mi ne venis por gxeni vin!»
«Bone, ne mensogu», interrompis lin Bazarov. «Cxu la vojo al la urbo iras tra cxi tie?»
Timofeicx konfuzigxis kaj respondis nenion.
«Mia patro bone fartas?»
«Dank’al Dio.»
«Kaj mia patrino?»
«Ankaux Arina Vasiljevna, dank’al Dio. »
«Ili certe atendas min!»
La maljunulo klinis flanken sian malgrandan kapon. «Ah, Eugeno Vasilicx, kiel ne atendi vin! Kredu al mi, la koro sangas, kiam oni rigardas viajn gepatrojn.»
«Bone, bone! Lasu la rakontojn. Diru, ke mi baldaux venos.»
«Mi obeas», kun sopiro respondis Timofeicx. Elirinte el la domo, li per ambaux manoj sxovis sian cxapon gxis oreloj, suriris sian mizeran veturilon, kaj ektrotetis, sed ne al la urbo.
Vespere en la sama tago sinjorino Odincov sidis en sia cxambro kun Bazarov. Arkadio pasxis en la salono kaj auxskultis la ludon de Katja. La princidino supreniris en sian cxambron; sxi gxenerale malamis la gastojn, kaj precipe cxi tiujn «novajn sensxuulojn», kiaj sxi nomis ilin. En la paradaj cxambroj sxi nur koleretis; sed en sia cxambro, antaux sia cxambristino, sxi iafoje versxis tiajn insultojn, ke la kufo kun la garnajxo saltis sur sxia kapo. Sinjorino Odincov sciis cxion cxi.
«Kiel vi povas pensi pri la forveturo», komencis sxi; «kaj via promeso?»
Bazarov ektremis.
«Kia promeso?»
«Vi forgesis? Vi ja intencis doni al mi kelke da lecionoj de la hxemio».
«Kion fari! La patro atendas min; mi ne povas plu prokrasti. Cetere, vi povas legi: Pelouse et Fremy: «Notions generales de cxemie» (gxenerala kompreno pri hxemio), tio estas bona libro kaj klare skribita. Vi trovos en gxi cxion, kion vi bezonas.»
«Tamen vi diris al mi, ke libro ne povas anstatauxi… mi forgesis vian esprimon, sed vi scias, kion mi volas diri, vi memoras?»
«Kion fari!» ripetis Bazarov.
«Por kio veturi?» diris sinjorino Odincov, mallauxtigante la vocxon.
Li ekrigardis sxin. Sxi apogis sian kapon al la dorso de la segxo kaj krucis sur la brusto la manojn, nudajn gxis la kubutoj. Sxi sxajnis pli pala de la lumo de la sola lampo, cxirkauxita per papera sxirmilo. Vasta blanka vesto kovris sxin per siaj molaj faldoj; apenaux estis videblaj la pintoj de sxiaj piedoj, kiuj ankaux estis krucitaj.
«Kaj por kio resti?» respondis Bazarov.
Sinjorino Odincov iom turnis la kapon.
«Kiel por kio? Cxu ne estas al vi gaje cxe mi? Cxu vi pensas ke oni ne bedauxros cxi tie vian foreston?»
«Mi estas certa, ke ne.»
Sinjorino Odincov silentis dum momento.
«Malprave vi pensas tion. Cetere, mi ne kredas al vi. Vi ne povis tion diri serioze.» Bazarov sidis senmove. «Eugeno Vasilicx, kial vi silentas?»
«Kion mi povas diri al vi? La homoj gxenerale ne meritas bedauxron, tiom pli mi.»
«Kial?»
«Mi estas homo pozitiva, neinteresa. Mi ne scias paroli.»
«Vi deziras auxdi de mi komplimenton, Eugeno Vasilicx?»
«Tio ne estas mia kutimo. Cxu vi mem ne scias, ke la eleganta flanko de la vivo estas fremda por mi, la flanko, kiun vi tiel sxatas?»
Sinjorino Odincov mordis la angulon de sia naztuko.
«Pensu, kion vi volas, sed mi enuos, kiam vi forveturos.»
«Arkadio restos», respondis Bazarov.
Sinjorino Odincov delikate levis la sxultrojn.
«Mi enuos», ripetis sxi.
«Cxu vere? En cxiu okazo vi ne longe enuos.»
«Kial vi pensas tion?»
«Tial, ke vi mem diris al mi, ke vi enuas nur tiam, kiam via ordo estas atencata. Vi tiel senpeke regule arangxis vian vivon, ke en gxi ne restas loko por enuo, por sopiro… por iu ajn malagrabla sento.»
«Vi do pensas, ke mi estas senpeka… tio estas, ke mi tiel regule arangxis mian vivon?»
«Kompreneble! Ekzemple: post kelke da minutoj sonoros la deka horo, kaj mi jam scias de antauxe, ke vi forpelos min.»
«Ne, mi ne forpelos vin, Eugeno Vasilicx. Vi povas resti. Malfermu la fenestron… oni sufokigxas cxi tie.»
Bazarov levigxis kaj pusxis la fenestron. Gxi malfermigxis subite kun bruo. Li ne supozis, ke gxi malfermigxas tiel facile, kaj liaj manoj tremis. Malluma, mola