Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:TXTPDF
Patroj kaj filoj

nokto ekrigardis en la cxambron, kun sia preskaux nigra cxielo, delikate bruantaj arboj kaj fresxa odoro de la libera, pura aero.

«Mallevu la kurtenon kaj sidigxu», diris sinjorino Odincov, «mi dezirus iom babili kun vi antaux via forveturo. Rakontu al mi ion pri vi mem; vi neniam parolas pri vi.»

«Mi penas paroli kun vi pri utilaj aferoj, Anna Sergeevna.»

«Vi estas tre modesta… Sed mi dezirus ekscii ion pri vi, pri via familio, pri via patro, pro kiu vi forlasas, nin.»

Kial sxi diras tion al mi? pensis Bazarov. «Cxio cxi tute ne estas interesa», diris li vocxe, «precipe por vi, ni estas malaltaj homoj…»

«Kaj mi, laux via opinio, mi estas aristokratino?»

Bazarov levis al sxi siajn okulojn. «Jes», respondis li, troigante la akrecon de la tono.

Sxi ekridetis.

«Mi vidas, ke vi malbone min konas, kvankam vi asertas, ke cxiuj homoj similas unu alian kaj ne valoras la penon studi ilin. Mi iam rakontos al vi mian vivon… sed antauxe vi rakontu al mi vian.»

«Mi malmulte konas vin», ripetis Bazarov. «Eble vi estas prava; eble, efektive, cxiu homo estas enigmo. Vi, ekzemple, vi evitas la societon, gxi tedas vin, — tamen vi invitis en vian hejmon du studentojn. Kial vi, tiel inteligenta kaj bela, vivas en la kamparo?»

«Kiel? Kiel vi diris tion?» vive interrompis sinjorino Odincov.

«Vi, tiel… bela?» Bazarov sulkigis la brovojn. «Tio estas indiferenta», murmuris li. «Mi volis diri, ke mi ne komprenas bone, por kio vi logxigxis en la kamparo?»

«Vi tion ne komprenas… tamen vi iel klarigas tion al vi.»

«Jes… mi pensas, ke vi cxiam restas en la sama loko, cxar vi trodorlotis vin, cxar vi tre amas la komforton, lukson, kaj cxio alia estas indiferenta por vi.»

Sinjorino Odincov ree ekridetis. «Vi absolute ne volas kredi, ke mi estas kapabla al pasio?»

«Pro scivolo, eble, sed ne alie.»

«Cxu vere? Nun mi komprenas, kial ni tiel bone interkonsentas; vi ja estas tia sama, kia mi.»

«Ni interkonsentas…» surde ripetis Bazarov.

«Ah, jes!… Mi forgesis, ke vi volas forveturi».

Bazarov levigxis. La lampo malforte lumis en la mezo de la mallumigxinta, bonodora, izolita cxambro. La kurteno, de tempo al tempo balancigxanta, enlasis internen la ekscitantan fresxecon de la nokto, — ekstere estis auxdebla gxia mistera murmureto. Sinjorino Odincov estis tute senmova, sed sekreta ekscito ekregis sxin iom post iom. Bazarov sentis la samon. Li komprenis subite, ke li estas sola kun juna, bela virino…

«Kien vi iras?» malrapide diris sxi.

Li respondis nenion kaj sin mallevis sur la segxon. «Do, vi opinias min trankvila, mola kaj trodorlotita estajxo», dauxrigis sxi per la sama vocxo, ne deturnante la okulojn de la fenestro. «Kaj mi scias pri mi, ke mi estas malfelicxa.»

«Vi estas malfelicxa? Kial? Cxu vere vi estas sentema je malnoblaj klacxoj?»

Sinjorino Oldincov sulkigis la brovojn. Sxin kolerigis, ke li tiel komprenis sxin.

«Cxi tiuj klacxoj ecx ne ridigas min, Eugeno VasiIicx, kaj mi estas tro fiera, por ke ili povu maltrankviligi min. Mi estas malfelicxa… cxar mi ne havas deziron, volon vivi. Vi rigardas min fide, vi pensas: ‘Tion diras aristokratino, tute kovrita per puntoj kaj sidanta sur velura segxo.’ Mi tute ne kasxas tion: mi amas tion, kion vi nomas komforto, sed samtempe mi malmulte deziras vivi. Rigardu tiujn cxi kontrauxdirojn, kiel vi volas. Cetere, cxio cxi estas por vi romantismo.»

Bazarov balancis la kapon. «Vi estas sana, sendependa, ricxa; kion plu vi deziras?»

«Kion mi deziras», ripetis sinjorino Odincov kaj eksopiris. «Mi estas tre laca, mi estas maljuna, al mi sxajnas, ke mi vivas jam tre longe. Jes, mi estas maljuna», aldonis sxi, malrapide surtirante la ekstremojn de la manteleto sur siajn nudajn manojn. Sxiaj okuloj renkontis la okulojn de Bazarov, kaj sxi iomete rugxigxis. «Post mi jam estas tiom da rememoroj: la vivo en Peterburgo, ricxeco, poste malricxeco, poste la morto de mia patro, edzinigxo, vojagxo eksterlandon k. t. p., k. t. p. Multe da rememoroj, kaj nenio inda pro rememoro; antaux mi longa, longa vojo, sen celo… Kaj mi ne sentas deziron iri.»

«Vi estas tiel senrevigita?» demandis Bazarov.

«Ne», respondis sinjorino Odincov post pauxzo, «sed mi ne estas kontentigita. Sxajnas al mi, ke se mi povus doni al io mian amon…»

«Vi dezirus ekami», interrompis sxin Bazarov, «sed vi ne povas ekami: jen kie estas via tuta malfelicxo.»

Sinjorino Odincov komencis rigardi la manikojn de sia manteleto.

«Cxu mi ne povas ekami?» diris sxi.

«Mi dubas! Sed malprave mi nomis tion malfelicxo. Kontrauxe, tiu meritas kompaton, kiun renkontas tia aventuro.»

«Kia aventuro?»

«Ekami.»

«De kie vi scias tion?»

«De rakontoj», kolere respondis Bazarov. Vi koketas, pensis li, vi enuas kaj incitas min por pasigi la tempon, kaj mi… Lia koro, efektive, sxirigxis. «Krom tio, vi estas eble tro postulema», diris li, klinante sian korpon antauxen kaj ludante kun la flanko de la apogsegxo.

«Eble. Laux mia opinio, aux cxio, aux nenio. Vivo por vivo. Se vi prenis mian, donu vian, kaj tiam sen bedauxro, sen reveno. Alie, prefere nenio.»

«Konsidere cxion», diris Bazarov, «cxi tiu kondicxo estas justa, kaj mi miras, ke gxis hodiaux… vi ne trovis, kion vi deziras.»

«Kaj vi pensas, ke facile estas sin plene doni al io ajn!»

«Ne facile, se oni konsideras malvarme kaj atendas kaj alte taksas sin mem; sed sen pripenso sin doni estas facile.»

«Kiel ne taksi sin alte? Se mi valoras neniom, kiu bezonas min?»

«Tio ne estas mia afero; la alia devas kalkuli, kiom mi valoras. La cxefa afero estas scii sin doni.»

Sinjorino Odincov iom levis sian dorson de la apogsegxo. «Vi parolas, kvazaux vi cxion cxi jam spertis», komencis sxi.

«Simpla okazo, Anna Sergeevna: cxio cxi, vi scias, ne estas mia specialo.»

«Sed vi scius vin doni?»

«Mi ne scias; mi ne volas glori min.»

Sinjorino Odincov respondis nenion, Bazarov eksilentis.

Sonoj de la fortepiano atingis ilin de la salono.

«Kiel malfrue Katja ludas hodiaux», rimarkis Anna Sergeevna.

Bazarov levigxis.

«Jes, jam estas malfrue, tempo estas por vi ripozi.»

«Atendu, kien vi rapidas… mi devas diri al vi unu vorton.»

«Kian?»

«Atendu», murmuretis sinjorino Odincov.

Sxiaj okuloj haltis sur Bazarov; sxajnis, ke sxi atente rigardas lin.

Li trapasxis la cxambron, poste subite proksimigxis al sxi, rapide diris «adiaux», premis sxian manon tiel, ke sxi preskaux ekkriis, kaj eliris. Sxi levis siajn kungluigxintajn fingrojn al la lipoj, blovis sur ilin, kaj rapide salte levigxinte de la segxo, sin direktis per rapidaj pasxoj al la pordo, kvazaux dezirante revoki Eugenon…

La cxambristino eniris kun karafo sur argxenta pleto. Sinjorino Odincov haltis, ordonis al sxi foriri, ree sidigxis kaj komencis mediti. Sxia harligo malligigxis kaj falis sur sxian sxultron, kvazaux nigra serpento. La lampo longe ankoraux brilis en la cxambro de Anna Sergeevna kaj longe sxi restis senmova, kondukante de tempo al tempo la fingrojn sur la manoj, kiujn delikate mordetis la nokta malvarmo.

Post du horoj Bazarov revenis en sian dormocxambron kun sxuoj, malsekaj de la roso, kun senordaj haroj kaj malgaja mieno. Li trovis Arkadion cxe la skribotablo, kun libro en la manoj, kun surtuto, butonumita gxis la mentono.

«Vi ne dormas ankoraux?» diris li preskaux kun bedauxro.

«Vi longe restis hodiaux cxe Anna Sergeevna», diris Arkadio, ne respondante lian demandon.

«Jes, mi restis kun sxi la tutan tempon, kiam vi kun Katerino Sergeevna ludis la fortepianon.»

«Mi ne ludis…» komencis Arkadio kaj eksilentis. Li sentis, ke larmoj alfluas al liaj okuloj, kaj li ne volis plori antaux sia mokema amiko.

Cxapitro XVIII

En la sekvinta tago, kiam sinjorino Odincov aperis por la teo, Bazarov longe sidis klinita super sia taso kaj subite ekrigardis sxin… Sxi sin turnis al li, kvazaux li pusxis sxin, kaj al li sxajnis, ke sxia vizagxo iom paligxis dum la nokto. Sxi baldaux foriris en sian cxambron kaj revenis nur por la matenmangxo. De la mateno la vetero estis pluva, ne eble estis promeni. La tuta societo kunvenis por legi. Arkadio prenis la lastan numeron de revuo kaj komencis legi. La princidino, laux sia kutimo, esprimis sur sia vizagxo miron, kvazaux li farus ion nekonvenan, poste sxi kolere rigardis lin; sed li tute ne turnis atenton al sxi.

«Eugeno Vasilicx», ekparolis Anna Sergeevna, «ni iru en mian cxambron… Mi volas demandi vin… Vi rekomendis al mi hieraux lernolibron…» Sxi levigxis kaj sin direktis al la pordo. La princidino rigardis cxirkauxe kun tia mieno, kvazaux sxi dezirus diri: «Rigardu, rigardu, kiel mi miras!» kaj ree turnis siajn okulojn al Arkadio, sed li plilauxtigis la vocxon kaj intersxangxinte rigardon kun Katja, apud kiu li sidis, dauxrigis la legadon.

Sinjorino Odincov per rapidaj pasxoj atingis sian kabineton. Bazarov rapide sekvis sxin, ne levante la okulojn kaj nur kaptante per la oreloj la siblon kaj murmureton de la silka vesto, glitanta antaux li. Sinjorino Odincov sidigxis sur la sama segxo, sur kiu sxi sidis hieraux. Ankaux Bazarov okupis sian hierauxan lokon.

«Kia estas la titolo de la libro?» komencis sxi post mallonga silento.

«Pelouse et Fremy: Notions generales…» respondis Bazarov. «Mi povas ankaux rekomendi al vi: Ganot. Traite elementaire de physique experimentale (elementa lernolibro pri eksperimenta fiziko). En la lasta verko la desegnajxoj estas pli klaraj kaj entute la lernolibro..

«Eugeno Vasilicx, pardonu al mi. Sed mi invitis vin tien ne por paroli kun vi pri lernolibroj. Mi dezirus rekomenci nian hierauxan interparolon. Vi foriris tiel subite… Vi ne enuos?»

«Mi estas al via dispono, Anna Sergeevna. Sed pri kio ni parolis hieraux?»

Sinjorino Odincov jxetis oblikvan rigardon al Bazarov. «Mi parolis kun vi, se mi ne eraras, pri la felicxo. Mi rakontis al vi pri mi mem. Cxar mi diris la vorton felicxo, mi devas fari unu demandon: kial, kiam ni gxuas, ekzemple, muzikon, belan vesperon, interparolon kun simpatiaj homoj, kial cxio cxi sxajnas al ni pli aludo al iu senlima, ie ekzistanta felicxo, ol vera felicxo, felicxo, kiun ni mem gxuas? Au eble vi sentas nenion similan?»

«Vi konas la proverbon: Tie estas bone, kie ni ne estas», respondis Bazarov, «cetere, vi mem diris hieraux, ke vi ne estas kontentigita. Kaj efektive, tiaj pensoj neniam venas en mian kapon.»

«Eble ili sxajnas al vi ridindaj?»

«Ne, sed ili ne venas en mian kapon.»

«Cxu

Скачать:TXTPDF

nokto ekrigardis en la cxambron, kun sia preskaux nigra cxielo, delikate bruantaj arboj kaj fresxa odoro de la libera, pura aero. "Mallevu la kurtenon kaj sidigxu", diris sinjorino Odincov, "mi