vere? Mi tre dezirus scii, pri kio vi pensas?»
«Kiel? Mi vin ne komprenas.»
«Auskultu, jam antaux longe mi deziris malkasxe interparoli kun vi. Superflue estus diri al vi, ke vi ne estas ordinara homo — vi mem scias tion. — Vi estas ankoraux juna; la tuta vivo, estas ankoraux antaux vi. Al kio vi vin preparas? Kia estonteco atendas vin? Kia estas la celo. al kiu vi iras? Kion vi havas sur la fundo de via koro? Unuvorte, kiu vi estas, kio vi estas?»
«Vi mirigas min, Anna Sergeevna. Vi scias, ke mi min okupas per la natursciencoj kaj kiu mi estas…»
«Jes. Kiu vi estas?»
«Mi jam diris al vi, ke mi estas estonta distrikta kuracisto.»
Anna Sergeevna faris senpaciencan movon. «Kial vi diras tion? Vi mem ne kredas al tio. Arkadio povus tiel respondi al mi, ne vi.»
«Sed per kio, mia amiko…»
«Cxesu! Cxu estas eble, ke vin kontentigas tiel modesta agado? Cxu vi mem ne asertas cxiam, ke la medicino ne ekzistas por vi? Vi, kun via ambicio, distrikta kuracisto! Vi tiamaniere respondas al mi, por vin liberigi de mia scivolo, cxar vi havas neniom. da konfido al mi. Tamen Eugeno Vasilicx, kredu al mi, mi povus kompreni vin: mi mem estis malricxa kaj ambicia, kiel vi; mi trairis eble samajn provojn, kiel vi.»
«Cxio cxi estas tre bela, Anna Sergeevna, sed vi pardonu al mi, mi entute ne havas kutimon fari konfidenciojn: inter vi kaj mi estas tia interspaco…»
«Kia interspaco? Vi ree diros al mi, ke mi estas aristokratino? Lasu tion, Eugeno Vasilicx. Sxajnas, ke mi pruvis al vi…»
«Kaj krom tio», interrompis Bazarov, «mi ne komprenas la plezuron paroli kaj pensi pri la estonteco, kiu plejparte ne dependas de ni. Se aperos okazo fari ion, tre bone; se ne, oni almenaux estos kontenta, ke oni antauxe ne vane babilis.»
«Vi nomas amikan interparolon babilo… Au eble vi min, kiel virinon, ne trovas inda de via konfido? Vi ja malestimas nin cxiujn.»
«Vin mi ne malestimas, Anna Sergeevna, vi tion scias.»
«Ne, mi scias nenion…, sed ni supozu, ke estas tiel. Mi komprenas, ke vi ne deziras paroli pri via estonta agado; sed tio, kio okazas nun en vi…»
«Okazas!» ripetis Bazarov, «cxu mi estas regno aux societo? En cxiu okazo, tio tute ne estas interesa. Cetere, cxu ni cxiam povas lauxte diri cxion, kio en ni ‘okazas’.»
«Vere mi ne scias, kial oni ne povus diri cxion, kion oni havas en la koro.»
«Vi povas?» demandis Bazarov.
«Mi povas», respondis Anna Sergeevna post mallonga sxanceligxo.
Bazarov klinis la kapon.
«Vi estas pli felicxa ol mi.»
Anna Sergeevna demande rigardis lin.
«Vi povas aserti, kion vi volas», dauxrigis sxi, «tamen io diras al mi, ke ne vane ni renkontis unu la alian, ke ni estos bonaj amikoj. Mi estas certa, ke via — mi ne scias, kiel gxin nomi — ke via rigideco, via manko de konfido fine malaperos.»
«Kaj vi rimarkis en mi rigidecon… kaj mankon de konfido, kiel vi nomis tion?»
«Jes.»
«Kaj vi dezirus koni la kauxzon de cxi tiu rigideco, vi dezirus scii, kio okazas en mi?»
«Jes», ripetis sinjorino Odincov kun la timo, kiun sxi ankoraux ne komprenis.
«Kaj vi ne koleros kontraux mi?»
«Ne.»
«Ne?» Bazarov staris, turninte al sxi la dorson. «Do sciu, ke mi amas vin malsagxe, freneze… Jen kion vi atingis.»
Anna Sergeevna etendis antauxen ambaux manojn. Bazarov apogis la frunton sur la fenestra vitro. Li sufokigxis; lia tuta korpo videble tremis. Sed tio ne estis la tremo de junula timo, ne la dolcxa teruro de la unua konfeso ekregis lin: tio estis la pasio, kiu bolis en li, forta kaj peza pasio, simila al la malico kaj eble parenca kun sxi… Sinjorino Odincov eksentis samtempe timon kaj kompaton al li.
«Eugeno Vasilicx», diris sxi kaj nevola karesemo eksonis en sxia vocxo.
Li sin turnis rapide, jxetis sur sxin mangxegantan rigardon kaj kaptinte ambaux sxiajn manojn, subite altiris sxin al sia brusto. Sxi ne tuj liberigis sin de lia cxirkauxpreno; sed post unu momento sxi jam staris malproksime en angulo kaj rigardis de tie Eugenon. Li sin jxetis al sxi…
«Vi ne komprenis min», murmuretis sxi rapide kun teruro. Sxajnis, ke ankoraux unu lia pasxo, kaj sxi ekkrius… Bazarov mordis la lipojn kaj foriris.
Post duonhoro, cxambristino transdonis al Anna Sergeevna karteton de Bazarov; gxi konsistis el unu sola linio: «Cxu mi devas forveturi hodiaux aux cxu mi povas resti gxis morgaux?» Sinjorino Odincov respondis: «Kial forveturi? Mi ne komprenis vin, vi ne komprenis min», kaj sxi diris al si: «Ankaux min mem mi ne komprenis.»
Sxi ne montris sin antaux la tagmangxo kaj sencxese pasxis en la cxambro de unu ekstremo en la alian, metinte la manojn sur la dorso, de tempo al tempo haltante jen antaux la fenestro, jen antaux la spegulo kaj malrapide frotante per naztuko la kolon, sur kiu sxi sentis varmegan makulon. Sxi demandis sin, kio devigis sxin peni akiri la malkasxan konfeson de Bazarov, kaj cxu sxi ne suspektis ion… «Mi estas kulpa», diris sxi vocxe, «sed mi ne povis tion antauxvidi.» Sxi meditis kaj rugxigxis, rememorante la preskaux bestan vizagxon de Bazarov, kiam li sin jxetis al sxi… «Au?» diris sxi vocxe, kaj haltis, skuante la buklojn… Sxi ekvidis sin en la spegulo; sxia kapo, posten klinita, kun mistera rideto sur la duonfermitaj, duonmalfermitaj okuloj kaj lipoj, sxajne, diris al sxi en tiu cxi momento ion, pro kio sxi mem ektremis… «Ne», decidis sxi fine. «Dio scias, kien tio alkondukus; oni ne povas sxerci kun tio; tamen la trankvileco estas la plej bona afero en la mondo.»
Sxia trankvileco ne estis skuita; sed sxi malgxojigxis kaj ecx versxis kelke da larmoj, mem ne sciante kial; certe ne la ricevita ofendo estis la kauxzo. Sxi ne sentis sin ofendita; gxustadire sxi sentis sin kulpa. Sub la influo de diversaj malklaraj sentoj de la konscio pri la pasanta vivo, de deziro de io nova, sxi devigis sin iri gxis certa limo, devigis sin rigardi trans gxin kaj ekvidis tie ecx ne senfundajxon, sed malplenon… aux abomenajxon.
Cxapitro XIX
Kiel ajn sciis sin regi sinjorino Odincov kaj estis super cxiuj supersticxoj, tamen sxi sentis sin iom konfuzita, kiam sxi aperis en la mangxocxambro, por la tagmangxo. Cetere, sxi pasis suficxe felicxe. Porfir Platonovicx venis, rakontis diversajn anekdotojn; li jxus revenis el la urbo. Interalie li alportis la novajxon, ke la guberniestro Burdalu ordonis al siaj oficistoj por specialaj komisioj, porti spronojn, por la okazo, se li sendos ilin ien sur cxevalo, por pli da rapideco. Arkadio duonvocxe diskutis kun Katja kaj diplomate servis al la princidino. Bazarov obstine kaj malgaje silentis. Sinjorino Odincov du, tri fojojn rekte, ne kasxe ekrigardis lian vizagxon, severan kaj galan, kun mallevitaj okuloj, kun esprimo de malestima decidemo en cxiu trajto, kaj sxi pensis: Ne… ne… ne… Post la tagmangxo sxi iris kun la tuta societo en la gxardenon. Rimarkinte, ke Bazarov deziras paroli kun sxi, sxi flankiris kelke da pasxoj kaj haltis. Li proksimigxis al sxi kaj ne levante la okulojn, diris per surda vocxo:
«Mi devas peti vian pardonon, Anna Sergeevna. Vi ne povas ne koleri kontraux mi.»
«Ne, mi ne koleras kontraux vi, Eugeno Vasilicx», respondis sinjorino Odincov, «sed mi estas cxagrenita…»
«Tiom pli malbone. En cxiu okazo, mi estas suficxe punita. Mia situacio, vi certe konsentas, estas plej malsagxa. Vi skribis al mi: ‘kial forveturi?’ Sed mi ne povas kaj ne volas resti. Morgaux mi ne estos plu cxi tie.»
«Eugeno Vasilicx, kial vi…»
«Kial mi forveturas?»
«Ne, ne tion mi volis diri.»
«La tempo pasinta ne revenas, Anna Sergeevna… pli frue aux malpli frue tio devus okazi. Do, mi devas forveturi… Mi komprenas nur unu kondicxon, je kiu mi povus resti; sed gxi neniam plenumigxos. Vi ja pardonu mian bravacxon, vi ja ne amas min kaj neniam ekamos?»
La okuloj de Bazarov ekbrilis dum unu momento sub liaj nigraj brovoj.
Anna Sergeevna ne respondis al li. Mi timas cxi tiun homon, trakuris tra sxia kapo.
«Adiaux», diris Bazarov, kvazaux divenante sxian penson, kaj ekiris al la domo.
Anna Sergeevna malrapide sekvis lin kaj alvokinte Katjan, prenis sxian brakon sub sian. Sxi ne forlasis sxin antaux la vespero. Sxi ne partoprenis en la kartludo kaj ofte ridis, kio tute ne akordigxis kun sxia pala kaj konfuzita vizagxo. Arkadio komprenis nenion kaj observis sxin, kiel tion faras cxiuj junuloj, tio estas sencxese demandis sin: «Kion tio signifas?» Bazarov sin sxlosis en sia cxambro, sed por la teo li revenis. Anna Sergeevna deziris diri al li bonan vorton, sed sxi ne sciis plu, kiel ekparoli al li… Neatendita cirkonstanco savis sxin el la embaraso: oni anoncis la viziton de Sitnikov.
Malfacile estas esprimi per vortoj, kiel la juna progresulo enkuris en la cxambron, kvazaux koturno. Decidinte, kun sia kutima trudemo, veturi en la bienon al la virino, kiun li apenaux konis, kiu neniam lin invitis, sed cxe kiu, laux la kolektitaj de li sciigoj, gastis tiel inteligentaj kaj proksimaj homoj, li tamen tremis gxis la medolo de l’ ostoj kaj anstataux diri la antauxe preparitajn senkulpigxojn kaj salutojn, li balbutis ian sensencajxon, ke Eudoksio Kuksxin sendis lin por ekscii pri la farto de Anna Sergeevna, kaj ke Arkadio, ankaux cxiam parolis pri sxi kun plej grandaj lauxdoj… Cxe tiuj cxi vortoj li implikigxis kaj tiel konfuzigxis, ke li okupis lokon sur sia propra cxapelo. Tamen, cxar neniu forpelis lin kaj Anna Sergeevna ecx prezentis lin al la fratino kaj princidino, li baldaux retrovis la egalpezon kaj komencis babili. La apero de homa malsagxo estas ofte utila en la vivo: gxi liberigas la kordojn, tro forte strecxitajn, senebriigas la memfidajn aux memforgesajn sentojn, rememorigante al ili ilian proksiman parencecon kun ili. Kun la apero de Sitnikov cxio farigxis pli ordinara kaj simpla; cxiuj ecx vespermangxis pli abunde kaj disiris vespere duonhoron pli frue ol ordinare.
«Mi povas nun ripeti al vi», diris, kusxante en la lito, Arkadio al Bazarov, kiu ankaux senvestigis sin: «Kial vi