estas tiel malgxoja? Sendube, vi plenumis ian sanktan devon?»
De iom da tempo inter la junuloj regis la pseudo-indiferenta mokado, kiu cxiam estas signo de sekreta nekontenteco aux de neesprimitaj suspektoj.
«Morgaux mi veturos al la patro», diris Bazarov.
Arkadio, levigxis kaj sin apogis sur la kubuto.
«A!» respondis li. «Kaj tial vi estas tiel malgxoja?»
Bazarov oscedis.
«Kiu multe scias, rapide maljunigxas.»
«Kaj Anna Sergeevna?» dauxrigis Arkadio.
«Anna Sergeevna? Kio?»
«Mi volis diri: cxu sxi permesos al vi forveturi?»
«Mi ne estas dungita de sxi.»
Arkadio ekmeditis. Bazarov kusxigxis kaj turnis la vizagxon al la muro.
Pasis kelke da silentaj minutoj.
«Eugeno!» ekkriis subite Arkadio.
«Kio?»
«Mi veturos morgaux kun vi.»
Bazarov respondis nenion.
«Sed mi veturos hejmen», dauxrigis Arkadio. «Ni veturos kune gxis la kolonio de Koklov, kaj tie vi prenos cxevalojn de Fedot. Mi kun plezuro konigxus kun viaj gepatroj, sed mi ne volas gxeni ilin kaj vin. Vi ja poste revenos al ni!»
«Mi lasis cxe vi miajn pakajxojn», respondis Bazarov, ne turnante sin.
Li ne demandis min, kial mi forveturos? Kaj tiel subite, kiel li, pensis Arkadio. Vere, kial mi forveturos, kial li forveturas? dauxrigis li siajn meditojn. Li ne povis respondi kontentige siajn demandojn, kaj lian koron plenigis io maldolcxa. Li sentis, ke malfacile estos por li forlasi la vivon, al kiu li tiel kutimis; sed resti sola estus iel strange. Io okazis inter ili — parolis li al si mem — por kio mi restos plantita antaux sxi post lia forveturo? Mi definitive tedos sxin, perdos la lastan sxaton. Li komencis imagi sinjorinon Odincov, sed poste aliaj trajtoj iom post iom kovris la belan vizagxon de la juna vidvino. «Katja… domagxe!…», murmuretis Arkadio al la kuseno, sur kiun jam falis larmo… Per subita movo li levis la kapon kaj lauxte diris:
«Por kia diablo cxi tiu malsagxulo Sitnikov venis cxi tien?»
Bazarov unue sin ekmovis sur la litajxo, kaj poste diris:
«Vi, mia kara, estas ankoraux malsagxa, kiel mi vidas. Por mi, komprenu tion, por mi estas necesaj tiaj malsagxuloj. Ne la dioj ja bakas la potojn.»
Eh, eh!… pensis Arkadio kaj la unuan fojon sin prezentis antaux li por unu minuto la senfundeco de la memamo de Bazarov. «Ni do estas dioj, vi kaj mi? tio estas — vi estas dio, kaj mi eble malsagxulo?»
«Jes», konsentis malgaje Bazarov, «vi estas ankoraux malsagxa.»
Sinjorino Odincov ne montris grandan miron, kiam en la sekvinta tago Arkadio diris al sxi, ke li forveturos kun Bazarov; sxi sxajnis distrita kaj laca. Katja silente kaj serioze rigardis lin, la princidino ecx faris la signon de la kruco sub sia sxalo, tiel, ke li ne povis tion ne rimarki, kaj Sitnikov estis tute konsternita. Li jxus malsupreniris por la matenmangxo en eleganta, tiun cxi fojon ne slavofila kostumo; en la antauxtago li mirigis la serviston, kiu devis zorgi pri li, per la multeco de sia tolajxo, kaj subite liaj kamaradoj forlasas lin! Momenton li saltetis, kiel cxasata leporo de la rando de arbaro, kaj subite, preskaux kun teruro, preskaux kun krio, anoncis, ke ankaux li intencas forveturi.
«Mi havas tre komfortan kalesxon», aldonis la malfelicxa juna homo, sin turnante al Arkadio, «mi povas veturigi vin, kaj Eugeno Vasilicx prenos vian tarantason; tiamaniere ecx estos pli oportune».
«Sed, sinjoro, mi petas vin… nia bieno tute ne estas sur via vojo kaj malproksime.»
«Ne grave, ne grave; mi havas multe da tempo kaj aferoj alvokas min tien.»
«Brandaj aferoj!» demandis Arkadio, per tro malestima tono.
Sed Sitnikov estis tiel malespera, ke kontraux sia kutimo li ecx ne ekridis.
«Mi certigas vin, ke mia kalesxo estas tre komforta», balbutis li, «estos suficxe da loko por cxiuj.»
«Ne cxagrenu sinjoron Sitnikov per rifuzo», diris Anna Sergeevna.
Arkadio ekrigardis sxin kaj profunde klinis la kapon. La gastoj forveturis post la matenmangxo. Adiauxante Eugenon, sinjorino Odincov etendis al li la manon kaj diris:
«Gxis revido, cxu ne vere!»
«Kiel vi ordonas», respondis Bazarov.
«En tia okazo, ni revidos unu la alian.»
Arkadio la unua eliris sur la peronon kaj okupis lokon en la kalesxo de Sitnikov. La administranto de la domo plenrespekte helpis lin eniri, kaj li, li volonte lin batus aux plorus. Bazarov sidigxis en la tarantason. Atinginte la kolonion de Koklov, Arkadio atendis, gxis kiam la gastejmastro Fedot jungis cxevalojn, kaj proksimigxinte al la tarantaso, kun ordinara rideto, diris al Bazarov:
«Eugeno, prenu min kun vi; mi volas veturi al vi.»
«Sidigxu», respondis Bazarov tra la dentoj.
Sitnikov, kiu pasxis cxirkaux la radoj de sia kalesxo, vigle fajfante, largxe malfermis la busxon, auxdante cxi tiujn vortojn. Arkadio kun malvarma sango prenis siajn pakajxojn el lia kalesxo, sidigxis apud Bazarov kaj gxentile salutinte sian antauxan kamaradon de la vojagxo, ekkriis: «Antauxen!»
La tarantaso ekruligxis kaj baldaux malaperis el la vido… Sitnikov, definitive konfuzita, rigardis sian kocxeron, sed tiu ludis per la vipo super la vosto de la flanka cxevalo. Tiam Sitnikov saltis en la kalesxon kaj tondre kriante al du preterpasantaj kamparanoj: «Surmetu la cxapojn, malsagxuloj!» ektrotis en la urbon, kiun li atingis tre malfrue. En la sekvinta tago, cxe frauxlino Kuksxin, li akre insultis la du «abomenajn fierulojn kaj malgxentilulojn.»
Sidigxante en la tarantaso apud Bazarov, Arkadio, forte premis lian manon kaj longe diris nenion. Sxajnis, ke Bazarov komprenas la manpremon kaj la silenton kaj estis danka por ili. La lastan nokton li tute ne dormis, li ne fumis, preskaux nenion mangxis jam dum kelke da tagoj. Malgaje kaj akre desegnigxis lia malgrasigxinta profilo sub lia profunde metita cxapo. «Amiko», diris li fine, «donu al mi cigaron… Rigardu, cxu mia lango estas flava?»
«Flava», respondis Arkadio.
«Jes… kaj la cigaro ne sxajnas al mi bongusta. La masxino ne estas en ordo.»
«Vi, efektive, sxangxigxis en la lasta tempo», rimarkis Arkadio.
«Ne grave! Mia bona farto revenos. Nur unu afero cxagrenas min: mia patrino estas tre karesema kaj sentema. Se oni ne plenplenigas sian ventron kaj ne mangxas dek fojojn cxiutage, sxi ploras pro cxagreno. Mia patro ne estas tia, la vivo kribris lin pli ol unu fojon. Ne, mi ne povas fumi», aldonis li kaj jxetis la cigaron en la polvon de la vojo.
«Gxis via bieno estas dudek kvin verstoj?» demandis Arkadio.
«Dudek kvin. Cetere, demandu cxi tiun sagxulon.» Li montris la kamparanon sur la kondukbenko, laboriston de Fedot.
Sed la sagxulo respondis: «Kiu povas scii, la verstoj ne estas mezuritaj cxi tie», kaj komencis duonvocxe insulti la mezan cxevalon pro tio, ke gxi sencxese skuis la kapon.
«Jes, jes», ekparolis Bazarov, «Jen estas leciono por vi, mia juna amiko, instrua ekzemplo! La diablo scias, kia sensencajxo! Cxiu homo pendas sur fadeno, cxiuminute povas malfermigi sub li senfundajxo, kaj li mem elpensas por si diversajn malagrablajxon, venenas sian vivon.»
«Kion vi aludas?» demandis Arkadio.
«Mi aludas nenion, mi diras sen aludoj, ke ni ambaux, vi kaj mi, kondutis tre malsagxe. Por kio babili pro tio? Mi rimarkis jam en la kliniko: kiu koleras kontraux sia doloro, tiu certe gxin venkos.»
«Mi ne tute komprenas vin», diris Arkadio, «sxajnas, ke vi ne havas kauxzon plendi.»
«Se vi ne tute komprenas min, jen kion mi komunikos al vi: laux mia opinio pli bone estas pisti sxtonojn sur sxoseo, ol permesi al virino ekregi ecx pinton de fingro. Cxio cxi estas…» Bazarov volis diri sian amatan vorton «romantismo», sed li haltigis sin kaj diris: «sensencajxo.» «Vi nun ne kredos al mi, sed mi ripetas al vi: ni trovis virinan societon, kaj al ni estis agrable; sed forlasi tian societon estas kvazaux en varmega tago versxi sur sin malvarman akvon. La viro ne havas tempon por sin okupi per tiaj bagateloj; la viro devas esti kruela, proklamas tre sagxa hispana proverbo. Jen vi ekzemple», aldonis li, sin turnante al la kamparano sur la kondukbenko, «vi, sagxulo, cxu vi havas edzinon?»
La kamparano montris al la junuloj sian platan vizagxon kun malklaraj okuloj.
«Edzinon? Mi havas. Kial ne havi?»
«Vi batas sxin?»
«La edzinon? Cxiel okazas. Sen motivo mi ne batas sxin.»
«Perfekte. Kaj sxi, cxu sxi batas vin?»
«Kian vorton vi diris, sinjoro! Vi amas sxerci…» Estis evidente, ke li sentas sin ofendita.
«Cxu vi auxdas, Arkadio Nikolaicx! Kaj nin oni batis… jen kio signifas esti civilizitaj homoj.»
Arkadio nenature ekridis, Bazarov sin deturnis kaj dum la tuta vojagxo ne diris ecx unu vorton.
La dudek kvin verstoj sxajnis al Arkadio plenaj kvindek. Sed jen sur la deklivo de altajxo sin montris fine la malgranda kamparo, kie logxis la gepatroj de Bazarov… Proksime, en juna betula arbaro staris nobela domo kun pajla tegmento. Cxe la unua kabano staris du kamparanoj en cxapoj kaj insultis unu alian. «Vi estas granda porko», diris unu, «kaj pli malsagxa ol porkido.» «Kaj via edzino estas sorcxistino», respondis la alia.
«Laux la sengxeneco de ilia konduto», rimarkigis Bazarov al Arkadio, «kaj laux la viveco de la esprimoj vi povas jugxi, ke la kamparanoj de mia patro ne estas tro premataj. Jen li mem eliras el sia domo. Sendube li auxdis la sonorilon. Tio estas li, li, mi rekonas lian figuron. Eh, eh, kiel li grizigxis, kompatinda.»
Cxapitro XX
Bazarov sin klinis el la tarantaso. Arkadio etendis la kapon de post la dorso de sia amiko kaj ekvidis antaux la domo altan, malgrasan homon, kun iom senorde starantaj haroj kaj kun maldika agla nazo. Li estis vestita per malnova militista surtuto ne butonumita. Li staris, dismetinte la piedojn, fumis longan pipon kaj fermetis la okulojn, por sin gardi kontraux la suna lumo.
La cxevaloj haltis.
«Fine vi estas», diris la patro de Bazarov, ne cxesante fumi, kvankam la tubo de la pipo dancis inter liaj fingroj. «Eliru, eliru, venu en mian cxirkauxprenon!»
Li komencis kisi la filon. «Enjuga, Enjuga», eksonis tremanta virina vocxo. La pordo largxe malfermigxis, kaj sur la sojlo aperis rondeta, malalta maljunulino, en blanka kufo kaj mallonga multkolora kaftano. Sxi ekkriis, sxanceligxis kaj certe falus, se Bazarov ne subtenus sxin. Sxiaj rondetaj manoj tuj cxirkauxprenis lian kolon, sxia kapo sin alpremis al lia brusto, kaj cxio eksilentis. Oni auxdis nur sxian interrompatan ploron. La maljuna Bazarov profunde spiris kaj pli forte palpebrumis. «Nu, suficxe, suficxe, Ariga!