Cxesu», diris li, intersxangxinte rigardon kun Arkadio, kiu staris senmove cxe la tarantaso, dum la kamparano sur la kondukbenko ecx sin deturnis. «Tio estas superflua! cxesu, mi petas vin.»
«Ah, Vasilij Ivanovicx», murmuretis la maljunulino, «jen fine ni havas lin, kolombeton, Enjugan cxe ni», kaj ne cxesante lin cxirkauxpreni, sxi forigis de Bazarov sian malsekan pro la larmoj, sulkigxintan kaj ridetantan vizagxon, ekrigardis lin per felicxaj kaj kornikaj okuloj, kaj ree sin alpremis al li.
«Sendube, cxio cxi estas natura», diris Vasilij Ivanovicx, «sed ni iru prefere en la cxambron. Kun Eugeno venis gasto. Pardonu», aldonis li, sin turnante al Arkadio kun malgranda riverenco. «vi komprenas, la virina malforteco; la koro de la patrino…» Li mem estis tiel kortusxita, ke liaj lipoj, brovoj kaj mentono tremis…, sed li rimarkeble penis venki sin kaj ecx sxajnis indiferenta. Arkadio sin klinis.
«Vere, patrino, ni iru», diris Bazarov kaj kondukis en la domon la senfortigxintan maljunulinon. Sidiginte sxin en komforta apogsegxo, li ankoraux unu fojon rapide kisis la patron kaj prezentis al li Arkadion.
«Mi kore gxojas», diris Vasilij Ivanovicx, «sed ne estu postulema; cxe mi cxio estas arangxita simple, militiste. Arina Vlasievna, trankviligxu, mi petas vin, kia manko de kuragxo! La gasto havas malbonan opinion pri vi.»
«Kara sinjoro», diris la maljunulino tra la larmoj, «mi ne havas la honoron koni vian nomon kaj tiun de via patro…»
«Arkadio Nikolaicx», grave, duonvocxe diris Vasilij Ivanovicx. «Pardonu min, malsagxan.» La maljunulino visxis la nazon kaj poste, klinante la kapon dekstren kaj maldekstren, ankaux la okulojn unu post la alia. «Pardonu min. Mi ja pensis, ke mi mortos, ne revidinte mian ko… o… o… lombeton…»
«Kaj jen vi revidis, sinjorino», interrompis Vasilij Ivanovicx. «Janjuga», li sin turnis al nudpieda knabino dektrijara en bele rugxa katuna vesto, time rigardanta tra la pordo, «alportu al la mastrino glason da akvo, sur pleto, vi komprenas? Kaj vin, sinjoroj», aldonis li kun ia malnovmoda jovialeco, «permesu al mi inviti en la kabineton de la veterano.»
«Almenaux unu fojon permesu cxirkauxpreni vin, Enjuga», gxemis Arina Vlasievna. Bazarov sin klinis al sxi. «Kia belulo vi farigxis!»
«Belulo, ne belulo», rimarkis Vasilij Ivanovicx, «sed viro, kiel oni diras, hommfe (devas esti: homme fait = sinfarita homo (kripligita francajxo)). Kaj nun mi esperas, Arina Viasievna ke, satiginte vian patrinan koron, vi zorgos pri la satigo de viaj gastoj, cxar kiel vi scias, oni ne nutras najtingalon per fabeloj.»
La maljunulino levigxis de la segxo. «Tuj, Vasilij Ivanovicx, la tablo estos preta; mi mem kuros en la kuirejon kaj ordonos boligi la samovaron; cxio estos preta, cxio. Dum tri jaroj ja mi ne vidis lin, ne nutris, ne donis al li trinki; tio estas io!»
«Bone, mastrino, zorgu, ne senhonorigu vin; kaj vi, sinjoroj, mi petas, sekvu min. Jen Timofeicx venis saluti vin, Eugeno. Ankaux li gxojas, maljuna amiko. Cxu ne vere? Vi gxojas, maljuna amiko? Sinjoroj, mi petas sekvu min.»
Vasilij Ivanovicx kun grava mieno iris antauxen, trenante la malnovajn pantoflojn, kiuj klakis sur la planko. Tuta lia malgranda domo konsistis el ses etaj cxambroj. Unu el ili, tiu, en kiun li kondukis la gastojn, estis nomata kabineto. Dikpieda tablo, sxargxita per paperoj, nigrigxintaj pro la malnova polvo, kvazaux fumajxitaj, okupis la tutan spacon inter du fenestroj; sur la muroj pendis turkaj pafiloj, kozakaj vipoj, du geografiaj kartoj, anatomiaj desegnajxoj, portreto de Hufeland, monogramo, plektita el haroj en nigra kadro kaj diplomo sub vitro; leda kaj dissxirita sofo staris inter du grandegaj sxrankoj el betulo; sur la bretoj senorde premis unu alian libroj, skatoloj, pajlosxtopitaj birdoj, boteletoj; en angulo staris rompita elektra masxino.
«Mi avertis vin, mia kara vizitanto», komencis Vasilij Ivanovicx, «ke ni vivas cxi tie, kvazaux en bivako…»
«Lasu la senkulpigojn!» interrompis Bazarov, «Kirsanov tre bone scias, ke via domo ne estas palaco kaj ke ni ne estas Krezusoj. Kie ni lokos lin, jen estas la demando!»
«Trankviligxu, Eugeno; en la flanka domo mi havas bonegan cxambron; estos tre komforte tie por via amiko.»
«Vi do konstruis flankan domon en mia foresto?»
«Jes, jes; tie, kie estas la vaporbanejo», sin miksis Timofeicx en la interparolon.
«Tio estas najbare de la banejo», rapide klarigis Vasilij Ivanovicx. «Cetere, nun estas somero… Mi tuj kuros tien por doni ordonojn; kaj vi, Timofeicx, dume enportu la pakajxojn de l’ sinjoroj. Al vi, Eugeno, mi donos, kompreneble, mian kabineton. Suum cuique» (Al cxiu la sian).
«Jen kia estas mia patro! Komika maljunulo kaj tre bona», aldonis Bazarov, tuj kiam Vasilij Ivanovicx foriris. «Sama strangulo, kia via patro, sed de alia speco. Li babilas iom tro multe.»
«Ankaux via patrino, sxajnas, estas bonega virino», rimarkis Arkadio.
«Jes, senruza kreajxo. Vi vidos, kian tagmangxon sxi donos al ni.»
«Hodiaux oni ne atendis vin, ni ne havas viandon», diris Timofeicx, kiu jxus alportis la kofron de Bazarov.
«Ankaux sen viando ni estos sataj; el nenio oni povas fari nenion. La malricxeco ne estas malvirto.»
«Kiom da kamparanoj havas via patro?» demandis Arkadio.
«La bieno apartenas ne al li, sed al mia patrino; dek kvin kamparanoj, se mi bone memoras.»
«Dudek kvin, ne malpli», diris Timofeicx kun ofendita mieno.
Eksonis klakado de pantofloj, kaj ree aperis Vasilij Ivanovicx. «Post kelke da minutoj via cxambro estos preta por akcepti vin», ekkriis li solene, «Arkadio… Nikolaicx, tia, sxajnas, estas via honorinda nomo? Kaj jen via servanto», aldonis li, montrante knabon, kiu eniris kun li; la knabo estis mallonge razita, portis bluan jakon, truitan cxe la kubutoj kaj botojn, kiuj ne apartenis al li. «Oni nomas lin Fedka. Mi ree ripetas, kvankam mia filo malpermesas: ne estu postulema. Cetere, la pipon li scias plenigi. Vi ja fumas?»
«Mi fumas ordinare cigarojn», respondis Arkadio.
«Kaj vi agas tre prudente. Ankaux mi donas la preferon al la cigaroj, sed en nia regiono, malproksima de la cxefurbo, estas tre malfacile ricevi ilin.»
«Cxesu kanti Lazaron», ree interrompis Bazarov. «Sidigxu prefere jen cxi tie sur la sofo kaj permesu, ke mi vin rigardu.»
Vasilij Ivanovicx ekridis kaj sidigxis. Li forte similis sian filon, nur lia frunto estis pli malalta kaj pli mallargxa, la busxo iom pli largxa kaj li sencxese sin movis, levis la sxultrojn, kvazaux la vesxto gxenus lin sub la akseloj, palpebrumis, tusetis kaj movis la fingrojn, dum lia filo montris cxiam senzorgan senmovecon. «Kanti Lazaron!» ripetis Vasilij Ivanovicx. «Vi, Eugeno, ne pensu, ke mi volas veki kompaton de la gasto; jen en kia dezerto ni logxas. Mi, kontrauxe, opinias, ke por pensanta homo ne ekzistas dezerto. Mi almenaux penas, kiel oni diras, ne esti kovrita de la musko, ne resti malantauxe de la jarcento.» Vasilij Ivanovicx prenis el la posxo novan flavan fulardon — li trovis tempon por kunpreni gxin, kurante en la cxambron de Arkadio — kaj dauxrigis, svingante gxin en la aero:
«Mi ne parolos, ekzemple, pri tio, ke mi liberigis miajn kamparanojn kaj cedis al ili la duonon de mia tero, ne sen grandaj oferoj de mia flanko. Mi opinias tion mia devo, la prudento mem ordonas en cxi tiu okazo, kvankam la aliaj bienuloj tute ne pensas pri tio: mi parolas pri la sciencoj, pri la sininstruo.»
«Jes; jen mi vidas, ke vi havas la «Amikon de la sano» por la jaro 1855a», rimarkis Bazarov.
«Malnova kamarado kompleze sendas gxin al mi», rapide respondis Vasilij Ivanovicx; «sed al ni, ekzemple, ankaux la frenologio ne estas fremda», aldonis li, sin turnante, cetere, precipe al Arkadio kaj montrante sur la sxranko malgrandan gipsan kapon, dividitan en numeritajn kvarangulojn, ja nomoj de Scxinlein, de Rademacxer ne estas nekonataj de ni.»
«Cxu oni kredas ankoraux je Rademacxer en via gubernio?» demandis Bazarov.
Vasilij Ivanovicx ektusis.
«En nia gubernio?… Cetere, sinjoroj, vi konas pli bone la aferon ol ni; ni ne povas sekvi vin! Vi ja venis, por nin anstatauxi. Ankaux en mia tempo humoralisto Hoffmann, Brown kun sia vitalismo, sxajnis tre ridindaj, tamen ili iam faris grandan bruon en la mondo. Iu nova anstatauxis cxe vi Rademacxer’on kaj vi admiras lin, kaj post dudek kvin jaroj vi, eble, ridos ankaux tiun.»
«Por vin konsoli, mi diros al vi», interrompis Bazarov, «Cxe ni nun entute ridas la medicinon kaj akceptas neniun auxtoritaton.»
«Kiel? Vi ja volas esti kuracisto?»
«Unu ne malhelpas la alion.»
Vasilij Ivanovicx turnis sian mezan fingron en la pipo, kie restis ankoraux iom da varmega cindro.
«Eble, eble; mi ne disputos kun vi. Kiu mi estas? Ekskuracisto, regimenta, volatou (voila tout: jen cxio), kaj jen nun mi farigxis agronomo. Mi servis en la brigado de via avo», li sin ree turnis al Arkadio, «jes, jes, ne malmulte mi vidis dum mia vivo. Kaj en kiaj societoj mi estis, kiajn homojn mi renkontis! Mi, la sama mi, kiun nun vi vidas antaux vi, mi palpis la pulson de la princo Witgenstein kaj de Zukovski! La virojn de la dekkvara de decembro, en la suda armeo (Vasilij Ivanovicx plensignife kunprenis la lipojn), mi konis cxiujn. Cetere, mi ne miksis min en la konspiron; mia afero estas la lanceto kaj nenio plu! Via avo estis respektinda homo, vera militista viro.»
«Li estis vera sxtipo, konfesu», diris malrapide Bazarov.
«Ah, Eugeno, kiajn esprimojn vi uzas! Mi petas vin… Certe, generalo Kirsanov ne apartenis…»
«Lasu lin!» interrompis, Bazarov. «Proksimigxante cxi tien, mi kun plezuro rigardis vian betulan arbaron, gxi bele kreskis.»
Vasilij Ivanovicx vivigxis.
«Kaj kiam vi vidos nian gxardenon! Mi mem plantis cxiun arbon. Ni havas fruktojn, berojn kaj diversajn medicinajn herbojn. Diru, junuloj, kion vi volas, tamen Paracelsus diris sanktan veron: in herbis verbis et lapidibus (En herboj estas vortoj kaj sxtonoj). Kiel vi scias, mi forlasis la praktikon, tamen du, tri fojojn en semajno mi devas reveni al mia malnova metio. Oni venas por peti konsilon, mi ja ne povas forpeli ilin. Iafoje mizeruloj petas helpon. Cetere, estas neniu kuracisto en la tuta regiono. Mi havas najbaron, eks-majoron, kiu ankaux sin okupas per la kuracado. Mi demandis, cxu li studis la medicinon? Oni respondis al mi: ne, li ne studis, li kuracas pro filantropio… Ha, ha, ha, pro filantropio! Kiel