Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:TXTPDF
Patroj kaj filoj

tio placxas al vi? Ha, ha, ha!»

«Fedka, plenigu mian pipon», severe diris Bazarov.

«Ni havas cxi tie ankoraux alian doktoron», dauxrigis Vasilij Ivanovicx kun obstino; «li venas foje al malsanulo, kaj la malsanulo jam ad patres (Al la prapatroj = mortis); oni ne enlasis la doktoron, dirante, ke oni ne plu bezonas lin. La doktoro tion ne antauxvidis, konfuzi gxis kaj demandis: ‘Cxu la malsanulo singultis antaux la morto?’ — ‘Jes.’ — ‘Tre forte!’ — ‘Jes, tre forte.’ — ‘Bone’, respondis la doktoro kaj forveturis. Ha, ha, ha!»

La maljunulo sola ridis; Arkadio esprimis rideton per sia mieno. Bazarov nur enspiris fumon. La interparolo dauxris tiamaniere cxirkaux unu horon. Arkadio dume iris en sian cxambron, kiu estis simple antauxcxambro de la vaporbanejo, sed tre agrabla kaj pura. Fine venis Tanjusxa kaj anoncis, ke la tagmangxo estas preta.

Vasilij Ivanovicx levigxis la unua.

«Ni iru, sinjoroj! Pardonu grandanime, se mi enuigis vin. Eble mia mastrino kontentigos vin pli bone, ol mi.» La tagmangxo, kvankam rapide farita, estis tre bona, ecx abunda; nur la vino lasis ion por deziri: la preskaux nigra ksereso, acxetita de Timofeicx de komercisto, lia konato, odoris kupron aux kolofonon — ne eble estis distingi; krom tio la musxoj estis forte tedaj. Ordinare juna knabo, korta servisto, forpelis ilin per granda verda brancxeto, sed tiun cxi fojon Vasilij Ivanovicx forsendis lin, timante la malaprobon de la junaj progresuloj. Arina Vlasievna trovis tempon por sin feste vesti; sxi surmetis altan kufon kun silkaj rubandoj kaj bluan galon kun surpentritaj floroj. Sxi ree ekploris, rigardante Enjugan, sed la edzo ne bezonis admoni sxin: sxi mem tuj visxis la larmojn por ne makuli la galon. Mangxis nur la junuloj; la gemastroj jam antaux longe tagmangxis. Servis Fedka, kiun forte gxenis la botoj, helpis lin gxiba virino kun vira vizagxo, nomita Anfisusxka, kiu administris la provizejon, la hejmajn birdojn kaj estis samtempe lavistino. Vasilij Ivanovicx dum la tuta tagmangxo promenis en la cxambro kaj kun perfekte felicxa, ecx radianta vizagxo parolis pri la dangxeroj, kiujn li antauxvidis de la politiko de Napoleono kaj de la komplikita itala problemo. Arina Vlasievna ne vidis Arkadion, ne regalis lin; apogante sur la pugno sian rondan vizagxon, al kiu la plenaj, cxerizkoloraj lipoj, la denaskaj makuloj sur la vangoj kaj super la brovoj, donis tre bonkoran esprimon, sxi ne deturnis de la filo la okulojn kaj sencxese sopiris; sxi mortadis pro la deziro ekscii, por kiel longe li venis, sed sxi timis demandi lin. Se li diros: por du tagoj, pensis sxi kaj sxia koro batis dolore.

Post la rostajxo Vasilij Ivanovicx malaperis por unu momento kaj revenis kun malsxtopita duonbotelo da cxampano. «Jen», ekkriis li, «kvankam ni vivas en sovagxa lando, en solenaj okazoj ni havas, per kio gajigi nin!» Li plenigis tri pokalojn kaj glaseton, deklaris, ke li trinkas por la sano de la «respektindaj vizitantoj», kaj per unu gluto, laux la militista maniero, malplenigis sian pokalon; li devigis ankaux Arinan Vlasievna trinki gxis la lasta guto de sia glaseto. Kiam venis la vico de la konfitajxoj, Arkadio, kiu ordinare tute ne mangxis dolcxajxojn, opiniis sia devo gustumi de kvar diversaj specoj, fresxe preparitaj, tiom pli, ke Bazarov rifuzis kategorie kaj tuj ekfumis cigaron. Poste venis teo kun kremo, kun butero kaj krakenoj; poste Vasilij Ivanovicx kondukis cxiujn en la gxardenon, por gxui la belecon de la vespero.

Preterpasante benkon, li murmuretis al Arkadio:

«En cxi tiu loko mi amas filozofi, rigardante la subiron de la suno. Kaj tie, pli malproksime mi plantis kelke da arboj, amataj de Horacio.»

«Kiajn arbojn?» demandis Bazarov, kiu auxdis la lastajn vortojn.

«Akaciojn, akaciojn.»

Bazarov komencis oscedi.

«Mi pensas, ke venis la tempo por la vojagxantoj sin doni en la brakojn de Morfeo», diris Vasilij Ivanovicx.

«Tio estas, estas tempo dormi», interrompis Bazarov. «Cxi tiu opinio estas gxusta. Jes, estas tempo.»

Adiauxante la patrinon, li kisis sxian frunton, sxi cxirkauxprenis lin kaj kasxe, post lia dorso, trifoje benis lin per la signo de la kruco. Vasilij Ivanovicx kondukis Arkadion en lian cxambron kaj deziris al li «tian benatan ripozon, kian ankaux li gxuis en siaj felicxaj jaroj.» Kaj efektive, Arkadio tre bone dormis en sia antauxbanejo; en gxi odoris mento, kaj du griloj, jen unu, jen la alia, dormige cxirpis post la forno.

Vasilij Ivanovicx iris de Arkadio en sian kabineton, sidigxis sur la sofo cxe la piedoj de sia filo por babili kun li; Bazarov tuj forsendis lin, dirante, ke li volas dormi, sed li ne ekdormis antaux la mateno. Largxe malferminte la okulojn, li kolere rigardis en la mallumon; la rememoroj de la juneco ne havis povon je li, kaj la lastaj maldolcxaj impresoj ekscitis ankoraux lian animon. Arina Vlasievna komence satpregxis; poste longe, longe sxi interparolis kun Anfisusxka, kiu, starante kvazaux statuo antaux la mastrino kaj fikse rigardante sxin per sia sola okulo, komunikis al sxi per mistera murmureto cxiujn siajn rimarkojn kaj konsiderojn pri Eugeno Vasilicx. La gxojo, vino, cigara fumo tute konfuzis la kapon de l’maljunulino; la edzo ekparolis al sxi kaj rezigne eksvingis la manon.

Arina Vlasievna estis vera tipo de la rusa malalta nobelaro de la tempo pasinta; sxi devus vivi antaux ducent jaroj en la malnovaj moskovaj tempoj. Sxi estis tre pia kaj sentema; sxi kredis je cxiuspecaj auxgurajxoj, signoj, kontrauxsorcxoj kaj songxoj; sxi kredis je la «jurodivi» (Rim. de trad: Duonfrenezaj vagantaj antauxdiristoj), hejmaj kaj arbaraj spiritoj, malbonaj renkontoj, malbonaj okuloj, popolaj medikamentoj, sankta salo, baldauxa fino de la mondo, sxi kredis, ke se en la tago de Pasko dum la nokta diservo la kandeloj ne estingigxas, la poligono donos bonan rikolton, kaj ke la fungo ne kreskas plu, kiam gxin vidis homa okulo; sxi kredis, ke la diablo amas resti tie, kie estas multe da akvo, ke cxiu hebreo havas sur la brusto sangan makulon; sxi timis la musojn, viperojn, ranojn, paserojn, hirudojn, malvarman akvon, trablovon, cxevalojn, karpojn, flavrugxajn homojn kaj nigrajn katojn kaj opiniis la grilojn kaj hundojn malpuraj estajxoj; sxi mangxis nek bovidajxon, nek kolombojn, nek kankrojn, nek fromagxon, nek asparagojn, nek heliantajn tuberojn, nek leporojn, nek akvomelonojn, cxar distrancxita akvomelono rememorigas la kapon de Johano Baptisto; pri la ostroj sxi parolis ne alie ol kun tremo; sxi amis bone mangxi, kaj severe fastis; dormis dek horojn cxiutage, kaj tute ne kusxigxis, kiam Vasilij Ivanovicx havis kapdoloron; sxi legis neniun libron ekster «Aleksis, aux kabano en arbaro», skribis ne pli multe ol unu, du leterojn en jaro kaj sciis tre bone konfiti kaj sekigi fruktojn, kvankam sxi nenion tusxis per la propraj manoj kaj entute ne volonte sin movis de sia loko. Arina Vlasievna estis tre bona kaj en sia speco tute ne malsagxa. Sxi sciis, ke estas en la mondo sinjoroj, kiuj devas ordoni kaj simpla popolo, kiu devas obei, kaj tial sxi ne malsxatis la servutecon kaj la salutojn gxis la tero; sed kun la subuloj sxi agis amike kaj delikate, preterlasis neniun almozulon sen helpo, kaj neniam kondamnis iun, kvankam iafoje sxi klacxis. En sia juneco sxi estis beleta, ludis fortepianon kaj iom parolis france; sed dum la multjaraj vojagxoj de sia edzo, kun kiu sxi edzinigxis kontraux sia volo, sxi grasigxis kaj forgesis la muzikon kaj la francan lingvon. Sxi amis sian filon kaj neesprimeble timis lin; la administradon de la bieno sxi transdonis al la edzo kaj lasis al li plenan liberecon; sxi gxemis, svingis rifuze la naztukon kaj pro timo levis pli kaj pli alte la brovojn, kiam sxia maljunulo komencis paroli pri la projektataj reformoj kaj pri siaj planoj. Sxi estis nefidema, cxiam atendis ian grandan malfelicxon kaj tuj ploris, kiam sxi rememoris ion malgxojan. Nun tiaj virinoj komencas esti maloftaj. Dio scias, cxu oni devas gxoji pro tio!

Cxapitro XXI

Levigxinte de la lito, Arkadio, malfermis la fenestron, kaj la unua objekto, kiun renkontis lia rigardo, estis Vasilij Ivanovicx. En buhxara negligxa vesto, zonita per naztuko, la maljunulo diligente fosis en la gxardeno. Li rimarkis sian junan gaston kaj sin apogante sur la fosilo, ekkriis:

«Bonan sanon! Kiel vi dormis?»

«Bonege», respondis Arkadio.

«Mi, kiel vi vidas, kvazaux Cincinnatus, mi preparas bedon por auxtunaj rapoj. Ni vivas en tempo — estu benata Dio! — en kiu cxiu devas akiri panon per la propraj manoj; oni ne povas kalkuli je la aliaj: cxiu devas labori mem. Oni vidas nun, ke Jean Jacques Rousseaux estas prava. Antaux duonhoro, kara gasto, vi vidus min en tute alia situacio. Al kamparanino, kiu plendis pri premo — tiel ili nomas la disenterion — mi… kiel esprimi tion… mi enversxis opion; al alia mi eltiris denton. Mi proponis al sxi eterizon… sed sxi ne konsentis. Cxion cxi mi faras gratis an amatior (senpage kiel amatoro.). Cetere, tio estas por mi ordinara afero: mi ja estas plebano, homo novus, mi ne havas blazonon, kiel mia kara edzino… Vi volas eble veni cxi tien, por enspiri antaux la teo la matenan fresxecon?»

Arkadio iris al li.

«Ankoraux unu fojon, bonvenon!» diris Vasilij Ivanovicx, almetante militiste la manon al la makulita vertcxapeto, kovranta lian kapon. «Mi scias, ke vi kutimis al la lukso, plezuroj, sed ankaux la grandaj de nia mondo ne malsxatas pasigi iom da tempo sub la tegmento de kabano.»

«Kiel vi povas min nomi granda de nia mondo? Ankaux mi al la lukso tute ne kutimis.»

«Permesu, permesu», respondis Vasilij Ivanovicx kun gxentila gesto. «Kvankam nun mi jam apartenas al la arhxivo, mi multon iam vidis en la mondo, mi rekonas birdon per gxia flugo. Mi estas ankaux iom psikologo kaj fizionomiisto. Se mi ne posedus cxi tiun arton — mi kuragxas tiel gxin nomi — mi antaux longe pereus; oni dispremus min, malaltan homon. Mi diros al vi sen komplimentoj: la amikeco, kiun mi rimarkas inter vi kaj mia filo, sincere gxojigas min. Mi jxus vidis lin; laux sia kutimo, kiun vi certe konas, li levigxis tre

Скачать:TXTPDF

tio placxas al vi? Ha, ha, ha!" "Fedka, plenigu mian pipon", severe diris Bazarov. "Ni havas cxi tie ankoraux alian doktoron", dauxrigis Vasilij Ivanovicx kun obstino; "li venas foje al