frue kaj promenas tra la cxirkauxajxo. Pardonu mian scivolon: vi jam longe konas mian Eugenon?»
«De la lasta vintro.»
«Vere? Pardonu, ankoraux unu demando. Sed eble ni sidigxos? Permesu, ke mi demandu vin, kiel patro, kun la tuta sincereco: kian opinion vi havas pri mia filo?»
«Via filo estas unu el la plej rimarkindaj homoj, kiujn mi renkontis en mia vivo», varmege respondis Arkadio.
La okuloj de Vasilij Ivanovicx subite malfermigxis kaj liaj vangoj iom ekflamis. La fosilo falis el liaj manoj.
«Do, vi opinias», komencis li…
«Mi estas certa, ke granda estonteco atendas vian filon, ke li famigos vian nomon. Mi estis konvinkita pri tio de nia unua renkonto.»
«Kiel… kiel gxi okazis?» malfacile elparolis Vasilij Ivanovicx. Ekstaza rideto malfermis liajn largxajn lipojn kaj ne forlasis ilin plu.
«Vi deziras scii, kiel ni renkontis unu la alian?»
«Jes… kaj gxenerale…»
Arkadio komencis rakonti kaj paroli pri Bazarov kun ankoraux pli granda entuziasmo kaj admiro ol en la vespero, kiam li dancis mazurkon kun sinjorino Odincov. Vasilij Ivanovicx auxskultis lin, auxskultis, visxis la nazon, volvis la naztukon en ambaux manoj, tusis, malordigis la harojn kaj fine ne povis sin deteni kaj kisis la sxultron de Arkadio.
«Vi tute felicxigis min», diris li, ne cxesante rideti, «mi devas diri al vi, ke mi… adoras mian filon; pri mia edzino mi diros nenion: konata afero — patrino! Sed mi ne kuragxas esprimi al li miajn sentojn, cxar li ne amas tion. Li estas malamiko de cxiuj konfidencioj; multaj ecx riprocxas al li la severecon de lia karaktero kaj vidas en gxi signon de fiereco aux de sensenteco; sed tiajn homojn, kia li, oni ne povas mezuri per la ordinara ulno, cxu ne vere? Ekzemple, alia en lia loko cxiam rigardus la gepatran monujon; kaj li, cxu vi kredos? — neniam petis de ni troan kopekon, Dio scias tion.»
«Li estas ne profitama, honesta homo», diris Arkadio.
«Jes, ne profitama. Kaj mi, Arkadio Nikolaicx, ne sole adoras lin, mi estas fiera pri li, kaj mia tuta ambicio konsistas en tio, ke iam en lia biografio estu skribitaj la jenaj vortoj: Filo de simpla regimenta kuracisto, kiu tamen frue divenis lin kaj sxparis nenion por lia eduko…»
La vocxo de la maljunulo estingigxis.
Arkadio premis lian manon.
«Kiel vi pensas», demandis Vasilij Ivanovicx post mallonga silento, «ne sur la medicina kampo li ja atingos la famon, kiun vi profetas al li?»
«Kompreneble, ne sur la medicina, kvankam ankaux tie li estos unu el la plej famaj scienculoj.»
«Do sur kia kampo, Arkadio Nikolaicx?»‘
«Malfacile estas diri tion nun, sed li estos fama.»
«Li estos fama!» ripetis la maljunulo kaj dronis en medito.
«Arina Vlasievna ordonis peti, ke vi venu trinki teon», diris Anfisusxka, preterpasante kun grandega plado da maturaj framboj.
Vasilij Ivanovicx forskuis la mediton.
«Cxu oni preparis malvarman kremon por la framboj?»
«Jes.»
«Malvarman, ne forgesu! Sen ceremonioj, Arkadio Nikolaicx, prenu pli multe. Kial Eugeno ne venas?»
«Mi estas cxi tie», eksonis la vocxo de Bazarov el la cxambro de Arkadio.
Vasilij Ivanovicx rapide sin turnis.
«Ahx! Vi volis viziti vian amikon; sed vi venis tro malfrue, amice, mi jam havis kun li longan interparolon. Nun ni iru trinki teon; la patrino nin vokas. A propos, mi devas interparoli kun vi.»
«Pri kio?»
«Estas cxi tie kamparano, kiu estas malsana je iktero…»
«Tio estas je flavmalsano?»
«Jes, kronika kaj tre obstina. Mi donis al li centauxreon kaj hundodenton, mi konsilis al li mangxi karotojn, preni sodon; sed cxio ci estas paliativaj rimedoj; necesa estas io pli energia. Kvankam vi ridas la medicinon, mi estas certa, ke vi povas doni al mi bonan konsilon. Ni reparolos pri tio poste. Kaj nun ni iru trinki teon.»
Vasilij Ivanovicx salte levigxis de la benko kaj ekkantis la versojn de «Roberto Diablo»:
«La vin’, la vin’, la lud’ kaj belulin’
Jen so… jen so… jen sola amo nia!»
«Rimarkinda viveco!» diris Bazarov, forirante de la fenestro. Venis la tagmezo. La suno bruligis de post la maldika vualo de seninterrompaj, blanketaj nuboj. Cxio silentis. Nur la kokoj bataleme kriis unu al alia en la vilagxo, ekscitante en cxiu auxskultanto strangan senton de dormemo kaj enuo. Ie alte sur la supro de arbo sonis kvazaux plorema alvoko la nesilentigxanta pepo de juna nizo. Arkadio kaj Bazarov kusxis en la ombro de malgranda fojna amaso, sterninte sub sin kelke da plenbrakoj da brue seka, sed ankoraux verda kaj bonodora herbo.
«Tiu tremolo», ekparolis Bazarov, «rememorigas al mi mian junecon. Gxi kreskas cxe la rando de kavo, kiu restis post iama brikejo. Mi estis tiam konvinkita, ke la kavo kaj tremolo posedas specialan talismanon: mi neniam enuis apud ili. Mi ne komprenis tiam, ke mi ne enuas tial, ke mi estas infano. Sed nun mi estas plenagxa, la talismano ne efikas plu.»
«Kiom da tempo vi pasigis cxi tie entute?» demandis Arkadio.
«Du jarojn unu post la alia; poste ni venis cxi tien de tempo al tempo. Ni vivis vivon de nomadoj; ni plejparte vagis de unu urbo al alia.»
«Cxi tiu domo ekzistas jam longe?»
«Jes. Gxin konstruis mia avo, la patro de mia patrino.»
«Kiu li estis, via avo?»
«La diablo scias! Submajoro, se mi ne eraras. Li servis sub Suvorov, kaj cxiam rakontis pri la transiro de Alpoj. Kredeble, li mensogis.»
«Jen kial vi havas en la salono portreton de Suvorov. Mi amas tiajn dometojn, kia via, malnovajn kaj varmajn; ili posedas ian specialan odoron.»
«Pro la lampa oleo kaj pro la trifolio», diris Bazarov, oscedante. «Kaj kiom da musxoj estas en cxi tiuj agrablaj dometoj… Ph!…»
«Diru», komencis Arkadio post mallonga silento, «oni ne estis severa por vi en via infaneco.»
«Vi vidas, kiajn gepatrojn mi havas. Ili ne estas timigaj.»
«Vi ilin amas, Eugeno?»
«Jes, Arkadio.»
«Ili tiel amas vin!»
Bazarov silentis momenton.
«Cxu vi scias, pri kio mi pensas?» diris li fine, metante la brakon sub la kapon.
«Mi ne scias. Pri kio?»
«Mi pensas: felicxe vivas miaj gepatroj en la mondo! Mia patro, jam sesdekjara homo, klopodas, diskutas pri «paliativaj rimedoj», kuracas, ludas grandaniman kun la kamparanoj, — unuvorte gxuas; ankaux mia patrino estas felicxa: sxia tago estas tiel plenigita de diversaj okupoj, de ‘oh!’ kaj ‘ah!’ ke sxi ne havas tempon pripensi; kaj mi…»
«Kaj vi?»
«Kaj mi pensas: jen mi kusxas cxi tie apud fojna amaso… La malvasta loko, kiun mi okupas, estas tiel eta kompare kun la cetera spaco, kie mi ne estas kaj kie oni ne scias pri mia ekzisto; la parto de la tempo, kiun la sorto destinis por mia vivo, estas tiel bagatela kompare kun la eterneco, en kiu mi ne ekzistis kaj ne ekzistos… Tamen en cxi tiu atomo, en cxi tiu matematika punkto, cirkulas la sango, laboras la cerbo, deziras ion… Kia abomenajxo! Kia sensencajxo!»
«Permesu diri al vi: tio, kion vi asertas, koncernas gxenerale cxiujn homojn…»
«Vi estas prava», rediris Bazarov. «Mi volis diri, ke ili, miaj gepatroj, estas okupitaj kaj ne pensas pri la propra nuleco, ili ne sentas gxian malbonodoron… kaj mi… mi sentas nur enuon kaj koleron.»
«Koleron? Kial koleron?»
«Kial? Kia demando! Cxu vi forgesis?»
«Mi memoras cxion, sed mi ne opinias, ke tio donas al vi la rajton koleri. Vi estas malfelicxa, jes, sed…»
«Mi vidas, ke vi, Arkadio Nikolaicx, komprenas la amon, kiel cxiuj nuntempaj junuloj: vi allogas, vokas la kokinon, kaj tuj, kiam la kokino komencas proksimigxi, viaj piedoj estas en movado! Mi ne estas tia. Sed suficxe pri tio. Honto estas paroli pri tio, kion oni ne povas sxangxi.» — Li sin turnis sur la flankon. — «Jen brava formiko trenas duonmortan musxon. Trenu gxin, amiko, trenu! Ne atentu tion, ke gxi kontrauxstaras, profitu tion, ke vi, kiel besto, havas la rajton malsxati la senton de la kompato, ne kiel ni, homoj, kiuj rompis sin mem!»
«Ne vi devus paroli tiel, Eugeno! Kiam vi rompis vin?»
Bazarov levis la kapon.
«Nur per tio mi min gloras. Se mi mem ne rompis min, virinacxo ne faros tion. Amen! Finite! Unu vorton plu vi ne auxdos de mi pri tio.»
Ambaux amikoj kusxis silente dum kelke da minutoj.
«Jes», komencis Bazarov, «stranga kreajxo estas la homo. Se vi rigardas de flanko kaj de malproksime la vivon malplenan, kiun vivas cxe tie la ‘patroj’, sxajnas, ke oni povas deziri nenion plu. Mangxu, trinku kaj sciu, ke vi agas plej nature, plej prudente. Tamen, ne; la enuo baldaux ekregas vin. Oni deziras vivi kun aliaj, insulti ilin, sed vivi kun ili.»
«Oni devus tiel arangxi la vivon, ke cxiu el niaj momentoj estu plensignifa», diris medite Arkadio.
«Sendube. Cxiam estas dolcxe signifi ion, ecx se oni estas malprava; ecx sensignifajn aferojn oni povus toleri… sed la vanteco de la vivo, jen la malfelicxo…»
«Ne ekzistas vanteco por tiu, kiu gxin preterpasas sen atento.»
«Hm… vi diris kontrauxan gxeneralan frazon.»
«Kion? Kion vi nomas tia?»
«Jen kion: se oni diras, ekzemple, ke la civilizacio estas utila, tio estas gxenerala frazo; se oni diras, ke la civilizacio estas malutila, tio estas kontrauxa gxenerala frazo. Tio sonas pli elegante, sed efektive tio estas la samo.»
«Sed la vero, kie estas la vero?»
«Kie? Mi respondos al vi, kiel ehxo: kie?»
«Vi estas hodiaux melankolie agordita, Eugeno.»
«Cxu vere? Kredeble, la suno tro varmigis min; kaj ni mangxis tro da framboj.»
«En tia okazo, ne malbone estus iom dormeti», diris Arkadio.
«Bone; sed vi ne rigardu min: oni havas cxiam malsagxan mienon, kiam oni dormas.»
«Cxu ne estas por vi indiferente, kion oni pensas pri vi?»
«Mi ne scias bone, kion respondi al vi. Vera homo ne devas zorgi pri tio; vera homo estas tiu, pri kiu oni povas pensi nenion, sed kiun oni devas obei aux malami.»
«Strange! Mi malamas neniun», rediris post pripenso Arkadio.
«Kaj mi multajn. Vi estas delikata animo, marmelado, kiel vi povus malami!… Vi estas timema, malmulte vi fidas al vi mem…»
«Kaj vi», interrompis Arkadio, «vi fidas al vi mem? Vi havas altan opinion pri vi mem?»
Bazarov silentis momenton.
«Kiam mi renkontos homon, kiu ne klinos la kapon antaux mi», diris li disigante la vortojn, «tiam mi sxangxos mian opinion pri mi mem. Malami! Jen vi, ekzemple, vi diris hodiaux, preterpasante la kabanon de