nia inspektisto Filipo — gxi estas tiel bela, blanka — vi diris: Rusujo tiam atingos la perfektecon, kiam la lasta el la kamparanoj havos saman logxejon, kaj cxiu el ni devas akceli tion… Kaj mi, mi ekmalamis cxi tiun lastan el la kamparanoj, Filipon aux Sidoron, por kiu mi devas penegi, kaj kiu ecx ne diros al mi: dankon… cetere, por kio mi bezonas lian dankon? Li logxos en blanka kabano, kaj el mi kreskos urtikoj; nu, kaj poste?»
«Lasu, Eugeno… auxskultante vin hodiaux, oni nevole konsentas kun tiuj, kiuj riprocxas al ni mankon de principoj.»
«Vi parolas kiel via onklo. Principoj entute ne ekzistas, vi tion ne malkovris gxis hodiaux? Ekzistas nur sentajxoj. Cxio dependas de ili.»
«Kiamaniere?»
«Jen kiel. Mi, ekzemple, mi havas la emon nei dank’al la sentajxoj. Al mi agrable estas nei, tiel estas konstruita mia cerbo, jen cxio! Kial al mi placxas la hxemio? Kial vi amas la pomojn — ankaux dank’al la sentajxoj. Kaj cxie same. Pli profunde ol tio, la homoj penetros neniam. Ne cxiu diros tion al vi, ankaux mi ne cxiam.»
«Do ankaux la honesteco estas sentajxo?»
«Kompreneble!»
«Eugeno!» komencis Arkadio per malgxoja vocxo.
«Tio ne estas laux via gusto?» interrompis Bazarov. «Ne, amiko! Vi decidis cxion falcxi — ne indulgu la proprajn membrojn!… Sed ni suficxe filozofis. ‘La naturo inspiras la silenton de la dormo’, diris Pusxkin.»
«Neniam li diris ion similan», respondis Arkadio.
«Se li ne diris, li povis kaj devis diri, kiel poeto. Li estis militisto?»
«Pusxkin neniam estis militisto.»
«Kion vi diras, cxe li sur cxiu pagxo: Al la batalo, al la batalo, por la honoro de Rusujo!»
«Kion vi elpensas? Tio ja estas kalumnio!»
«Kalumnio? Ne grave! Jen per kia vorto vi volas timigi min! Kian ajn kalumnion vi disvastigas pri homo, li cxiam meritas dudekoble pli grandan.»
«Ni prefere dormu!» diris Arkadio kun malkontenta mieno.
«Kun plej granda plezuro», respondis Bazarov. Sed nek unu, nek la alia povis ekdormi. La preskaux malamika sento glitis en la korojn de ambaux junuloj. Post kelke da minutoj ili malfermis la okulojn kaj ekrigardis unu la alian.
«Rigardu», diris subite Arkadio, «seka platana folio desxirigxis kaj falas teren; gxiaj movoj plene similas la flugon de papilio. Cxu tio ne estas stranga? Io, kio estas plej malgxoja kaj senviva, similas ion plej gajan kaj vivantan.»
«Ho, mia amiko, Arkadio Nikolaicx», ekkriis Bazarov, «pri unu mi petas vin: ne parolu bele.»
«Mi parolas, kiel mi scias… Fine, tio estas despotismo. Penso venis en mian kapon, kial mi devas ne esprimi gxin?»
«Vi estas prava; sed miaflanke, kial mi devas ne esprimi mian penson? Mi opinias, ke paroli bele estas nekonvene.»
«Kio estas konvena? Insulti?»
«Eh, eh, mi vidas, ke vi volas pasxi sur la piedsignoj de via onklo. Kiel gxojus tiu cxi idioto, se li auxdus vin!»
«Kia vi nomis lin?»
«Mi nomis lin, kiel li meritas: idioto.»
«Tio farigxas fine netolerebla!» ekkriis Arkadio.
«Jen la familia sento ekparolis», trankvile rediris Bazarov. «Mi rimarkis, ke gxi havas fortajn radikojn en cxiu homo. Li estas kapabla rezigni cxion, forjeti cxiujn antauxjugxojn; sed konfesi, ekzemple, ke lia frato, kiu sxtelas naztukojn, estas sxtelisto, — tio estas super liaj fortoj. Kaj efektive: mia frato, mia ne estas geniulo, cxu tio estas ebla?»
«En mi ekparolis simpla sento de la justeco, kaj ne la familia sento», vivege respondis Arkadio. «Sed vi tion ne komprenas, vi ne posedas tian sentajxon, vi ne povas jugxi.»
«Alivorte: Arkadio Kirsanov estas super mia kompreno; mi nin klinas kaj eksilentas.»
«Cxesu, mi petas vin, Eugeno; en la fino ni malpacigxos.»
«Ah, Arkadio, mi petas vin, ni malpacigxu gxis reciproka neniigxo.»
«Tio povos finigxi per…»
«Per pugnobatoj?» interrompis Bazarov! «Kial ne? Cxi tie, sur fojno, sur tiel idilia fono, malproksime de la mondo kaj de la homaj sensencajxoj — kion pli bonan vi povus deziri. Sed viaj fortoj ne suficxos kontraux mi. Mi tuj kaptos vin je la gorgxo.»
Bazarov disetendis siajn longajn kaj malmolajn fingrojn… Arkadio sin turnis por kontrauxstari, kvazaux sxerce… Sed la vizagxo de lia amiko, la kurba rideto de liaj lipoj sxajnis en tiu minuto tiel malica, tiel nesxerca minaco brilis en liaj flamantaj okuloj, ke Arkadio eksentis nevolan timon…
«Jen kien vi surgrimpis!» eksonis la vocxo de Vasilij Ivanovicx, kaj la maljuna regimenta kuracisto ekstaris antaux la junuloj, vestita per jako el hejme farita tolo kaj pajla cxapelo de la sama fabriko. «Mi vin sercxis, sercxis… Sed vi elektis bonegan lokon kaj belegan okupon. Kusxante sur la ‘tero’, rigardi la ‘cxielon’,… Cxu vi scias? Tio havas ian specialan signifon!»
«Mi rigardas la cxielon nur tiam, kiam mi volas terni», murmuris Bazarov kaj sin turninte al Arkadio, aldonis duonvocxe: «domagxe estas, ke li malhelpis nin.»
«Suficxe», murmuretis Arkadio kaj kasxe premis la manon de sia amiko.
Sed nenia amikeco povas longe kontrauxstari al tiaj konfliktoj.
«Mi rigardis vin, miaj junaj amikoj», dauxrigis dume Vasilij Ivanovicx, balancante la kapon kaj apogante la krucitajn manojn sur bastono, kiun li mem artiste tordis en spiralon, kaj kiu havis figuron de turko anstataux tenilo: «mi rigardas vin kaj mi ne povas ne admiri. Kiom da forto estas en vi, da floranta juneco, kapabloj, talentoj! Veraj… Kastoro kaj Polukso?»
«Jen kie, en la mitologion li falis!» diris Bazarov. «Tuj oni vidas, ke li estis forta latinisto en sia tempo! Vi ja ricevis, se mi bone memoras, argxentan medalon por via verko?»
«Dioskuroj, Dioskuroj!» ripetis Vasilij Ivanovicx.
«Suficxe, patro, suficxe da karesoj!»
«Unu fojon, ne pli multe, estas permesite», murmuretis la maljunulo. «Cetere, mi sercxis vin ne por diri al vi komplimentojn, sed unue por anonci al vi, ke ni baldaux tagmangxos, kaj due, mi volis averti vin, Eugeno… Vi estas sagxa homo, vi konas la virojn kaj la virinojn kaj tial, vi pardonos… Via patrino deziris auxdi diservon kauxze de via alveno. Ne imagu, ke mi invitas vin cxeesti: la diservo jam estas finita; sed la patro Alekso…»
«La popo?»
«Jes, la pastro; li cxe ni… tagmangxos… Mi tion ne atendis kaj ecx ne konsilis… sed iel tio farigxis… li ne komprenis min… Kaj Arina Vlasievna… cetere, li estas tre bona kaj inteligenta homo.»
«Li ja ne mangxos mian porcion?» demandis Bazarov.
Vasilij Ivanovicx ekridis.
«Certe ne!»
«Mi postulas nenion plu. Mi estas preta sidigi cxe la tablo kun iu ajn.»
Vasilij Ivanovicx ordigis sian cxapelon.
«Mi estis certa, ke vi estas super cxiuj antauxjugxoj. Ja ankaux mi, mi sesdekdujara maljunulo ne havas ilin. (Vasilij Ivanovicx ne kuragxis konfesi, ke li mem deziris la diservon… Li estis ne malpli pia ol lia edzino). La patro Alekso tre deziras konigxi kun vi. Li placxos al vi, vi vidos. Li volonte kartludas kaj ecx… sed tio restos inter ni… fumas pipon.»
«Bone. Post la tagmangxo ni sidigxos por ludi jeralasxon kaj mi batos vin.»
«He, he, he! Kiu povas scii!»
«Kiel? Cxu vi aplikos vian iaman talenton?» diris Bazarov kun speciala akcento.
La bronzaj vangoj de Vasilij Ivanovicx iom rugxigxis. «Cxu ni ne hontas, Eugeno… Kio pasis, pasis. Nu, mi estas preta konfesi al via juna amiko, ke mi havis tiun pasion en miaj junaj jaroj, sed mi kare pagis gxin! Kiel varmege estas hodiaux. Permesu al mi sidigxi apud vi. Mi ja ne malhelpas vin?»
«Tute ne», respondis Arkadio.
Vasilij Ivanovicx gxemante sidigxis sur la fojno. «Cxi tiu kusxejo, miaj sinjoroj, rememorigas al mi mian militistan, bivakan vivon, la ambulancojn, ankaux ie apud fojna amaso, kaj ni dankis Dion, se ni trovis gxin.» Li eksopiris. «Multon, multon mi travivis. Jen, ekzemple, se vi permesos, mi rakontos al vi interesan epizodon de la pesto en Besarabio.»
«Por kiu vi ricevis la krucon de Sankta Vladimiro?» interrompis Bazarov. «Ni scias, ni scias… Sed kial vi ne portas gxin?»
«Mi ja diris al vi, ke mi ne havas antauxjugxojn», murmuris Vasilij Ivanovicx (apenaux en la antauxtago li ordonis malkudri la rugxan rubandon de la surtuto). Li komencis rakonti la epizodon de la pesto. «Rigardu lin, li ekdormis», murmuretis li subite al Arkadio, montrante la filon kaj bonkore palpebrumante. «Eugeno, levigxu», aldonis li lauxte. «Ni iru tagmangxi…»
La patro Alekso, homo de bona staturo, kun densaj, zorge kombitaj haroj, portanta sur la blua silka robo broditan zonon, kondutis kun granda takto. Li unua premis la manon de Bazarov kaj de Arkadio, kvazaux komprenante de antauxe, ke ili ne bezonas lian benon. Restante fidela al sia karaktero, li bone sciis ofendi neniun: li ridis la latinon de la seminarioj kaj defendis cxe alia okazo sian episkopon; li trinkis du glasetojn da brando, kaj rifuzis trian; li akceptis de Arkadio cigaron, sed ne fumis gxin, dirante, ke li kunprenos gxin hejmen. Sed li havis iom malagrablan kutimon: li malrapide kaj singarde levis la manon, por kapti musxojn sur sia vizagxo, kaj iafoje dispremis ilin. Li sidigxis cxe la kartotablo kun esprimo de modera plezuro kaj finis per tio, ke li gajnis de Bazarov du rublojn kvindek kopekojn en papera mono (en la domo de Arina Vlasievna oni tute ne sciis kalkuli per argxenta mono). Sxi sidis apud la filo (sxi ne kartludis), kiel antauxe apogis la mentonon sur la pugno kaj levigxis nur por ordoni alporti ian frandajxon. Sxi timis karesi la filon, kaj li ne kuragxigis sxin al tio; aliflanke ankaux Vasilij Ivanovicx konsilis al sxi ne «maltrankviligi», lin: «La junaj homoj ne amas tion», ripetis li al sxi. Superflue estas priskribi, kia estis la tagmangxo en tiu tago; Timofeicx persone galopis frumatene por acxeti ian specialan viandon; la inspektisto de la laboroj veturis en alian lokon, sercxante lojtojn, percxojn kaj kankrojn; sole por la fungoj la kamparaninoj ricevis kvardek du kuprajn kopekojn.
La okuloj de Arina Vlasievna esprimis ne sole sindonemon kaj karesemon; oni povis legi en ili ankaux malgxojon, miksitan kun scivolo kaj timo, kaj humilan riprocxon. Cetere, Bazarov tute ne penis ekkoni, kion esprimas la okuloj de lia patrino; li malofte sin turnis al sxi kaj nur kun mallongaj demandoj. Unu fojon li petis sxian manon «por felicxo»; sxi delikate metis sian molan manon sur lian malglatan kaj largxan manplaton.
«Cxu gxi helpis?» demandis sxi post