momento.
«Al pli granda malsukceso», respondis li kun senzorga rideto.
«Eugeno Vasilicx tro riskas», kvazaux kun bedauxro diris la patro Alekso, kaj karesis sian belan barbon.
«Tio estas la metodo de Napoleono, patro, de Napoleono», diris Vasilij Ivanovicx kaj ludis ason.
«La metodo, kiu alkondukis lin gxis la insulo de la Sankta Heleno», respondis la pastro kaj kovris lian ason per atuto.
«Enjugecxka, cxu vi ne deziras riban akvon?» demandis Arina Vlasievna.
Bazarov nur levis la sxultrojn.
«Ne!» diris li en la sekvinta tago al Arkadio, «mi forveturos de cxi tie morgaux. Mi enuas cxi tie; mi volas labori, kaj mi povas fari nenion. Mi revenos al vi, mi lasis tie cxiujn miajn preparajxojn. Cxe vi oni povas almenaux esti sola, kiam oni deziras. Cxi tie mia patro ripetas: «Mia kabineto estas al via dispono, neniu malhelpos vin», kaj li ne foriras de mi ecx unu pasxon. Kaj mi sentus riprocxojn de la konscienco, se mi fermus mian pordon antaux lia nazo. Ankaux la patrino… Mi auxdas, kiel sxi sopiras post la muro, kaj kiam mi eliras al sxi, mi ne scias, kion al sxi diri.»
«Sxi forte cxagrenigxos», respondis Arkadio, «ankaux via patro.»
«Mi ankoraux revenos al ili.»
«Kiam?»
«Veturante Peterburgon.»
«Precipe mi bedauxras vian patrinon.»
«Kial? Cxar sxi regalis vin per belaj beroj?»
Arkadio mallevis la okulojn.
«Vi ne konas vian patrinon, Eugeno. Sxi estas ne sole bonega virino, sed tre inteligenta, vere. Hodiaux matene sxi parolis kun mi duonon da horo, tiel brave, tiel interese.»
«Kredeble sxia elokventeco koncernis min?»
«Ne sole pri vi ni parolis.»
«Eble vi estas prava; de la flanko vi vidas pli bone. Se virino povas subteni duonhoran interparolon, tio estas jam bona signo. Tamen mi forveturos.»
«Kiel vi komunikos al ili la novajxon? Ne facila estos la afero. Ili cxiam diskutas pri tio, kion ni faros post du semajnoj.»
«Ne facila estas la afero. La diablo instigis min hodiaux inciti mian patron: antaux kelke da tagoj li ordonis vipi kamparanon — kaj li tre bone faris; jes, jes, ne rigardu min kun tia teruro, cxar la kamparano estas plej granda sxtelisto kaj drinkulo; sed mia patro tute ne supozis, ke mi scias pri la afero. Li forte konfuzigxis, kaj nun mi estos devigita cxagreni lin… Ne grave. Baldaux cikatrigxos la vundo!»
Bazarov diris: «ne grave!» sed pasis tuta tago, antaux ol li decidigxis sciigi al Vasilij Ivanovicx sian intencon. Fine, jam adiauxante lin en la kabineto, li diris kun devigita oscedo:
«Jes… mi preskaux forgesis diri al vi… Ordonu sendi niajn cxevalojn al Fedot por jungosxangxo.»
Vasilij Ivanovicx ekmiris.
«Cxu sinjoro Kirsanov forveturos, de ni?»
«Jes; kaj mi forveturos kun li.»
Vasilij Ivanovicx rigidigxis.
«Vi forveturos?»
«Jes… mi devas. Ordonu, mi petas vin, sendi la cxevalojn.»
«Bone…» balbutis la maljunulo, la cxevalojn… bone… sed… sed… Cxu tio estas ebla?»
«Mi devas forveturi al Arkadio por kelke da tagoj. Poste mi revenos tien cxi.»
«Jes! Por kelke da tagoj… Bone.»
Vasilij Ivanovicx eltiris sian naztukon kaj visxante la nazon sin klinis preskaux gxis la tero. «Bone… cxio estos farita. Sed mi pensis, ke vi de ni… pri longe. Tri tagojn… Tio, tio estas post tri jaroj iom malmalmulta, Eugeno!»
«Mi ja diras al vi, ke mi baldaux revenos. Mi nepre devas…»
«Nepre… Do kion fari? Antaux cxio oni devas plenumi la devon. Bone, mi sendos la cxevalojn. Certe, mi kaj Arina ne supozis… Sxi jxus petis florojn de najbarino por ornami vian cxambron.» (Vasilij Ivanovicx diris neniun vorton pri tio, ke cxiumatene, cxe la matenrugxo, nudpieda en pantofloj, li interkonsiligxis kun Timofeicx kaj elprenante per tremantaj fingroj el sia monujo unu dissxiritan bankan bileton post alia, komisiis al li diversajn acxetojn, precipe de mangxajxoj kaj de rugxa vino, kiu, kiel li rimarkis, tre placxis al la junaj homoj). «La cxefa afero estas la libereco; tio estas mia principo… oni ne devas gxeni… ne…» Subite li eksilentis kaj iris al la pordo.
«Ni baldaux revidos unu la alian, patro, vere.»
Sed Vasilij Ivanovicx, ne turnante sin, nur svingis la manon kaj eliris. Reveninte en la dormocxambron, li trovis sian edzinon en la lito kaj komencis pregxi mallauxte, por ne veki sxin. Tamen sxi vekigxis.
«Tio estas vi, Vasilij Ivanovicx?» demandis sxi.
«Mi, mia kara!»
«Vi venas de Enjusxa? Mi timas, ke li nekomforte dormas sur la sofo. Mi ordonis al Anfisusxka meti al li vian militiran matracon kaj novajn kusenojn; mi donus al li mian plummatracon, sed kiel mi memoras, li ne amas dormi sur mola litajxo.»
«Ne grave, ne cxagrenigxu, li estas kontenta. Dio, kompatu nin, pekulojn», dauxrigis li duonvocxe sian pregxon. Pro kompato al la maljunulino li ne volis diri al sxi antaux la nokto, kia cxagreno minacas sxin.
Bazarov kun Arkadio forveturis en la sekvinta tago. Jam de la mateno cxio malgajigxis en la domo; Anfisusxka ellasis cxiujn vazojn, kiujn sxi portis, sur la plankon; ecx Fedka estis konsternita kaj finis per tio, ke li demetis la botojn. Vasilij Ivanovicx estis pli maltrankvila ol iam ajn: li penis kasxi sian cxagrenon, parolis lauxte kaj pasxis kun bruo, sed lia vizagxo paligxis kaj liaj rigardoj sencxese glitis preter la filo. Arina Vlasievna mallauxte ploris; sxi tute perdus la kapon kaj ne povus regi sin, se la edzo ne admonus sxin matene dum du plenaj horoj. Kiam Bazarov, post multfojaj promesoj reveni ne pli malfrue, ol post unu monato, fine sin elsxiris el la cxirkauxprenoj lin retenantaj kaj sidigxis en la tarantaso, kiam la cxevaloj ekkuris, la sonorilo eksonis kaj la radoj ekruligxis; kiam oni vidis plu nenion kaj la polvo mallevigxis; kiam Timofeicx, kurbigxinte kaj sxanceligxante sur la piedoj, peze revenis en sian cxambreton; kiam la maljunuloj restis solaj en sia domo, kiu ankaux kvazaux kurbigxis kaj kadukigxis, Vasilij Ivanovicx, kiu ankoraux antaux kelke da minutoj brave svingis la naztukon sur la perono, sin jxetis sur segxon kaj mallevis la kapon. «Li forlasis, forlasis nin», balbutis li. «Jen mi estas sola nun, sola, kiel fingro», ripetis li kelke da fojoj, levante antauxen sian manon kun la apartigita montra fingro. Arina Vlasievna proksimigxis al li kaj almetinte sian grizan kapon al lia griza kapo, diris: «Kion fari, Vasja! Filo estas kvazaux fortrancxita peco (rusa proverbo). Li estas, kiel falko: li volas — li alflugas; li volas — li forflugas; kaj ni ambaux, ni estas kvazaux du fungoj en arbkavajxo, ni sidas unu apud la alia kaj cxiam restas sur la sama loko. Mi sola restos por vi eterne nesxangxita, kiel vi por mi.»
Vasilij Ivanovicx forprenis la manojn de la vizagxo kaj cxirkauxprenis sian edzinon, sian amikinon, tiel forte, kiel li neniam cxirkauxprenis sxin ecx en la junaj jaroj: sxi konsolis lin en lia cxagreno.
Cxapitro XXII
Silente, nur de tempo al tempo intersxangxante kelke da vortoj, niaj amikoj atingis la domon de Fedot. Bazarov estis ne tute kontenta pri si mem. Arkadio estis nekontenta pri li. Krom tio li sentis tiun senmotivan malgxojon, kiu estas konata nur de tre junaj homoj. La kocxero sxangxis la cxevalojn kaj suririnte la kondukbenkon, demandis: dekstren, cxu maldekstren? Arkadio ektremis. La vojo dekstren kondukis al la urbo kaj de tie en la bienon de lia patro, la vojo maldekstren kondukis al sinjorino Odincov.
Li ekrigardis Eugenon. «Eugeno», demandis li: «maldekstren?»
Bazarov sin turnis al li. «Kia sensencajxo!» murmuris li.
«Mi scias, ke tio estas sensencajxo», respondis Arkadio. «Ne grave, cxu gxi estas la unua!»
Bazarov depusxis sian cxapon sur la frunton. «Kiel vi volas», diris li fine.
«Turnu maldekstren!» ekkriis Arkadio.
La tarantaso ekruligxis al Nikolskoje. Sed decidigxinte al la «sensencajxo», la amikoj ankoraux pli obstine silentis kaj ecx sxajnis koleraj.
La maniero, en kiu la intendanto de la domo akceptis ilin sur la perono en Nikolskoje, tuj montris al la amikoj, ke ili agis neprudente, cedante al sia subita kaprico. Oni tute ne atendis ilin. Ili devis resti suficxe longe kaj kun suficxe malsagxaj mienoj en la salono. Fine aperis sinjorino Odincov. Sxi salutis ilin kun la kutima afableco, sed ekmiris je ilia baldauxa reveno kaj, kiom oni povis konkludi laux la malrapideco de sxia parolado kaj de sxiaj movoj, sxi ne tre ekgxojis. Ili rapidis konigi al sxi, ke ili haltis en Nikolskoje, pasante en la urbon kaj ke post tri, kvar horoj ili dauxrigos la vojon. Sxi respondis nur per mallauxta: «ah», petis Arkadion, ke li salutu sian patron en sxia nomo kaj sendis serviston por peti la onklinon malsupreniri. La princidino venis tre dorma, kio donis ankoraux pli koleran esprimon al sxia sulkigxinta, maljuna vizagxo. Katja estis malsaneta kaj ne forlasis sian cxambron. Arkadio subite eksentis, ke li almenaux same forte deziras vidi Katjan, kiel sinjorinon Odincov mem. Kvar horoj pasis en sensignifa interparolo pri indiferentaj aferoj; Anna Sergeevna auxskultis kaj parolis sen rideto. Nur en la momento de la adiauxo la antauxa amikeco kvazaux vekigxis en sxia koro.
«Mi havas nun atakon de malgaja humoro», diris sxi, «sed vi ne atentu tion kaj vizitu min, mi diras tion al vi ambaux, post iom da tempo.»
Bazarov kaj Arkadio respondis al sxi per senvorta riverenco, sidigxis en la kalesxo kaj nenie haltante veturis hejmen. Ili atingis Marinon sen akcidento en la sekvinta tago vespere. Dum la tuta vojo nek unu, nek alia elparolis la nomon de Anna Sergeevna; precipe Bazarov preskaux ne malfermis la busxon kaj sencxese rigardis flanken de la vojo, kun ia kolera obstino.
En Marino oni forte ekgxojis je ili. La longedauxra foresto de l’ filo komencis maltrankviligi Nikolaon Petrovicx: li ekkriis, svingis la piedojn kaj eksaltis sur la sofo, kiam Fenicxka alkuris kun brilantaj okuloj kaj konigis la revenon de la «junaj sinjoroj»; ecx Pauxlo Petrovicx eksentis agrablan surprizon kaj indulge ridetis, skuante la manojn de la venintoj. Oni komencis paroli pri la vojagxo; plejparte parolis Arkadio, precipe dum la vespermangxo, kiu dauxris gxis longe post la noktomezo. Nikolao Petrovicx ordonis alporti kelke da boteloj de portero, jxus venigita el Moskvo, kiu tiel placxis al li, ke liaj vangoj farigxis purpuraj, kaj li sencxese ridis en infane-nerva maniero. La gxenerala gaja ekscito