infektis ankaux la servistojn. Dunjasxa kuris tien kaj reen, kiel freneza, kaj sencxese brufermis la pordojn; Petro ankoraux en la tria horo nokte vane penis ludi sur la gitaro kozakan valson. La kordoj plende kaj agrable sonoris en la senmova aero; sed ekster la komenca koloraturo la klera lakeo sukcesis ludi nenion: la naturo rifuzis al li la muzikan talenton, kiel cxiujn aliajn talentojn. Dume la vivo en Marino ruligxis ne senskue, kaj la kompatinda Nikolao Petrovicx havis multe da cxagrenoj. La farmbieno liveris pli kaj pli multe da ili — mizeraj, vulgaraj cxagrenoj! La dungitaj laboristoj farigxis netolereblaj. Unuj postulis reguligon de la konto aux pligrandigon de la salajro; aliaj foriradis, post kiam ili ricevis antauxpagon; la cxevaloj malsanigxis; la jungajxo difektigxis cxiuminute; la laboroj estis plenumataj malzorge; drasxmasxino, venigita el Moskvo, estis tro peza por esti uzata; duono de la bestejo forbrulis, cxar maljuna servistino, duonblinda, iris en venta vetero kun brulanta karbo, por ekzorcizi sian malsanan bovinon… La sama maljunulino asertis poste, ke la malfelicxo okazis tial, ke la mastro havis fantaziajn ideojn prepari neniam ankoraux ekzistintajn fromagxojn kaj aliajn laktajxojn. La intendanto farigxis subite maldiligenta kaj ecx komencis grasigxi, kiel grasigxas cxiu ruso, kiu estas nutrata per «libera pano.» Vidante de malproksime Nikolaon Petrovicx, li ordinare penis montri sian fervoron kaj jxetis spliton je preterkuranta porkido aux minacis duonnudan knabon; la ceteran tempon li plejparte dormis. La farmkamparanoj ne pagis gxustatempe la farmpagon, sxtelis lignon; preskaux cxiunokte la gardistoj kaptis, iafoje post batalo, cxevalojn, sin pasxtantajn sur la herbejoj de la bieno. Nikolao Petrovicx fiksis monpunon por tio, sed la afero ordinare finigxis per tio, ke la arestitaj cxevaloj, nutrite dum du, tri tagoj en la stalo de Nikolao Petrovicx, revenis al la kamparanoj. Por kroni la hxaoson, la kamparanoj komencis malpaci unu kun alia: fratoj postulis dividon, iliaj edzinoj ne povis plu vivi kune sub la sama tegmento; subite ekbolis pugnobatalo, sonis gxenerala alarmo kaj cxiuj, kvazaux laux komando, kuris kune al la kontoro de la bieno, sin pusxis al la sinjoro, ofte kun signoj de l’ pugnoj sur la vizagxoj, ebriaj, postulante jugxon kaj justecon: bruoj, gxemoj, pepaj krioj de la virinoj miksigxis kun la insultoj de l’ viroj. Oni devis auxskulti la plendojn de la partioj, krii gxis rauxkigxo, sciante de antauxe, ke cxiuj penoj restos senutilaj. Mankis manoj por la rikolto: najbara kamparano bienposedanto, kies honestaj trajtoj inspiris konfidon, prenis sur sin liveri rikoltistojn je la prezo de du rubloj por desjatino kaj trompis Nikolaon Petrovicx en plej senkonscienca maniero; la propraj kamparaninoj postulis prezojn, neniam antauxe auxditajn, kaj dume la grajnoj falis el la spikoj; samajn embarasojn oni havis kun la fojno, kaj la Kuratorejo de l’ orfoj subite postulis senprokrastan kaj kompletan pagon de la procentoj… «Mi ne havas plu fortojn!» pli ol unu fojon diris malespere Nikolao Petrovicx. «Mi ne povas ja mem pugnobatali, la principoj ne permesas al mi alvoki la policon, kaj ili faros nenion sen timo pro la puno!»
«Du calme, du calme» (trankvile, trankvile), diris en tiaj okazoj Pauxlo Petrovicx, sed li mem sulkigis la brovojn, murmuris kaj tordis la lipharojn. Bazarov restis flanke de cxiuj cxi «mizeroj»; cetere, ne konvenis al li, kiel al gasto, sin miksi en fremdajn aferojn. En la dua tago post sia reveno en Marinon li rekomencis siajn okupojn je ranoj, infuzorioj, hxemiaj kombinajxoj, kaj estis tute absorbita per sia laboro. Arkadio, kontrauxe, opiniis sia devo, se ne helpi la patron, almenaux esprimi sian pretecon helpi lin. Li pacience auxskultis lin kaj foje donis ian konsilon, ne por ke oni gxin obeu, sed por montri sian bonan volon. La terkulturaj aferoj ne estis por li antipatiaj; li ecx kun plezuro revis pri agronomia agado, sed nun aliaj pensoj svarmis en lia kapo. Arkadio, je sia propra miro, sencxese pensis pri Nikolskoje; iam li nur estus levinta la sxultrojn, se iu dirus al li, ke li povus enui sub la sama tegmento kun Bazarov, kaj sub kia! — sub la gepatra tegmento; tamen li efektive enuis kaj io tiris lin for. Li faris longajn promenojn gxis lacigxo, sed tio ne helpis.
Parolante foje kun la patro, li eksciis, ke Nikolao Petrovicx posedas kelke da leteroj, suficxe interesaj, skribitaj iam de la patrino de sinjorino Odincov al la mortinta patrino de Arkadio, kaj ne lasis lin trankvila, gxis li ricevis la leterojn. Nikolao Petrovicx estis devigita trasercxi dudek diversajn kofrojn kaj kestojn. Farigxinte posedanto de cxi tiuj duone sximintaj paperoj, Arkadio, trankviligxis, kvazaux trovinte celon, kiun li devis atingi. «Mi diras tion al vi ambaux», sencxese murmuretis li, «aldonis sxi mem! Mi veturos al sxi, mi veturos, la diablo min prenu!» Sed li rememoris la lastan viziton, la malvarman akcepton, kaj lia timemo superregis. Tamen la «kiu scias?» de la juneco, sekreta deziro provi sian felicxon, provi siajn fortojn kiel solulo, sen ies ajn protekto, fine venkis lin. Ne pasis ankoraux dek tagoj de lia reveno Marinon, kaj li ree, sub la preteksto studi la organizon de la dimancxaj lernejoj, trotis en la urbon kaj de tie al Nikolskoje. Sencxese rapidigante la veturigiston, li kuris tien kiel juna oficiro al batalo: timo, gxojo kaj senpacienceco sufokis lin. «La cxefa afero estas ne pensi», ripetis li al si mem. Lia veturigisto estis brava homo; li haltis antaux cxiu drinkejo kaj demandis: «unu guton?» aux «cxu unu guton?» sed post unu guto li ne indulgis la cxevalojn. Fine, ekbrilis la alta tegmento de la konata domo. «Kion mi faras!» trakuris tra lia kapo. «Sed mi ne povas reveni!» La cxevaltrio akorde kuris; la veturigisto kriis kaj fajfis. Jen la ponto jam ekbruis sub la hufoj kaj radoj, jen la aleo de la tonditaj abioj… Roza virina vesto briletas en la malhela verdajxo, juna vizagxo rigardas de sub la malpeza franko de ombrelo… Li rekonis Katjan, ankaux sxi rekonis lin. Arkadio, ordonis haltigi la galopantajn cxevalojn, saltis el la kalesxo kaj proksimigxis al sxi. «Tio estas vi!» diris sxi kaj malrapide rugxigxis. «Ni iru al mia fratino, sxi estas cxi tie, en la gxardeno; estos agrable al sxi revidi vin.»
Katja kondukis Arkadion en la gxardenon. Cxi tiu renkonto sxajnis al li bona antauxsigno; li ekgxojis, kvazaux revidinte parencinon. Cxio tiel bone arangxigxis: neniu lakeo, nenia anonco. Cxe la kurbigxo de la vojeto li ekvidis sinjorinon Odincov. Sxi staris kun la dorso turnita al li. Audinte pasxojn, sxi sin turnis. Arkadio, ree konfuzigxis, sed sxiaj unuaj vortoj tuj trankviligis lin. «Bonan tagon, forkurinto!» diris sxi per sia egala, karesa vocxo kaj iris renkonte al li, ridetante kaj fermetante la okulojn kauxze de la suno kaj vento. «Kie vi trovis lin, Katja?», «Mi alportas al vi, Anna Sergeevna», komencis li, «ion, kion vi ne atendis…» «Vi alportis vin mem; kio povas esti pli bona?»
Cxapitro XXIII
Akompaninte Arkadion al la kalesxo kun ironia kompato kaj kompreniginte al li, ke li bone divenas la veran celon de lia voko, Bazarov tute sin izolis: febro de laboro ekregis lin. Li ne disputis plu kun Pauxlo Petrovicx, tiom pli, ke tiu en lia cxeesto prenis tro aristokratajn manierojn kaj esprimis siajn opiniojn pli per sonoj ol per vortoj. Nur unufoje Pauxlo Petrovicx komencis batalon kontraux la «nihilisto», pri la rajtoj de la nobeloj de l’ Baltikaj provincoj, sed li mem subite haltis kaj diris kun malvarma gxentileco:
«Cetere, ni ne povas kompreni unu la alian; almenaux mi ne havas la honoron kompreni vin.»
«Certe!» ekkriis Bazarov. «La homo povas cxion kompreni: kiel vibras la etero kaj kio farigxas sur la suno; sed li absolute ne povas kompreni, kiel iu alie visxas la nazon ol li.»
«Cxu tio estas sprita?» rediris demande Pauxlo Petrovicx kaj flankiris.
Cetere, li iafoje petis permeson cxeesti la eksperimentojn de Bazarov kaj foje li ecx proksimigis sian parfumitan kaj zorge lavitan vizagxon al la mikroskopo: li volis vidi, kiel diafana infuzorio glutas verdan polveron, kiel gxi turnas kaj returnas gxin per iaj rapidmovaj pugnetoj, kiuj estis fiksitaj en gxia gorgxo. Multe pli ofte ol la frato vizitis Bazarovon Nikolao Petrovicx; li venus cxiutage por «lerni», kiel li nomis tion, sed la zorgoj pri la bieno vokis lin aliloken. Li ne gxenis la junan esploranton de la naturo: li sidigxis ie en angulo de l’ cxambro kaj rigardis atente, iafoje permesante al si singardan demandon. Dum la tag- kaj vespermangxoj, li penis direkti la interparolon al la fiziko, geologio aux hxemio, cxar cxiuj aliaj problemoj, ecx la agronomiaj, superflue estas diri tion pri la politikaj — povis konduki se ne al akraj disputoj, almenaux al reciproka nekontenteco. Nikolao Petrovicx divenis, ke la malamo de lia frato al Bazarov tute ne malgrandigxis. Negrava okazo, inter multaj aliaj, konfirmis liajn supozojn. La hxolero komencis sin montri en la regiono kaj ecx forrabis du homojn de Marino. Nokte Pauxlo Petrovicx havis suficxe fortan atakon. Li suferis gxis la mateno, sed ne sercxis helpon en la arto de Bazarov. Renkontinte lin en la sekvinta tago, al la demando de Bazarov, kial li ne alvokis lin, Pauxlo Petrovicx, tute pala ankoraux, sed jam zorge kombita kaj razita, respondis: «Vi ja mem diris, kiel mi memoras, ke vi ne kredas je la medicino?»
Tiel pasis tagoj. Bazarov laboris persiste kaj malgaje… sed estis en la domo de Nikolao Petrovicx estajxo, al kiu kvankam li ne malfermis sian koron, kun kiu tamen li volonte parolis… Tiu estajxo estis Fenicxka.
Li renkontis sxin ordinare frumatene, en la gxardeno aux en la korto; en sxian cxambron li ne eniris, ankaux sxi nur unu fojon proksimigxis al lia pordo por demandi, cxu oni povas bani Mitjan aux ne? Sxi ne nur fidis al li, ne nur ne timis lin, sxi ecx sentis sin en lia cxeesto pli libera kaj sengxena, ol kun Nikolao Petrovicx. Malfacile estus diri,