Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:TXTPDF
Patroj kaj filoj

kia estis la kauxzo de tio, eble sxi senkonscie sentis en Bazarov foreston de cxio nobela, de cxio pli alta, kio allogas kaj timigas. Por sxiaj okuloj li estis bonega kuracisto kaj simpla homo. Ne gxenata de lia cxeesto, sxi sin okupis per sia infano, kaj foje, sentante kapturnon kaj kapdoloron, sxi akceptis de liaj manoj kuleron da medikamento. En la cxeesto de Nikolao Petrovicx sxi ne estis tiel intima kun Bazarov; sxi faris tion ne pro ruzo, sed pro ia sento de konveneco. Pauxlon Petrovicx sxi timis nun pli forte ol iam ajn; de iom da tempo li komencis observi sxin kaj neatendite aperadis, kvazaux li elkreskis el la tero post sxia dorso en sia angla kostumo, kun senmova penetrema rigardo kaj kun la manoj en la posxoj. «Malvarmon li versxas sur min», plendis Fenicxka al Dunjasxa, kaj la knabino responde al sxi sopiris kaj pensis pri alia «sensenta» homo. Bazarov, tute ne suspektante tion, fari gxis la kruela tirano de sxia koro.

Bazarov placxis al Fenicxka, sed ankaux sxi placxis al li. Ecx lia vizagxo sxangxigxis, kiam li parolis al sxi: sxi farigxis serena, preskaux bona, kaj kun lia ordinara sengxeneco kunigxis sxerca atentemo. Fenicxka plibeligxis kun cxiu tago. Ekzistas epoko en la vivo de la junaj virinoj, kiam ili subite komencas disvolvigxi kaj flori, kiel la someraj rozoj; tia epoko venis por Fenicxka. Cxio kunhelpis tion, ecx la tiama julia varmego. En sia malpeza, blanka vesto, sxi mem sxajnis pli blanka kaj pli malpeza: la suno ne brunigis sxian vizagxon, kaj la varmego, kontraux kiu sxi ne povis sin sxirmi, delikate rugxigis sxiajn vangojn kaj orelojn, kaj versxante dolcxan maldiligentecon en sxian tutan korpon, brilis kiel sopira dormemo en sxiaj belaj okuloj. Sxi apenaux povis pasxi, kaj sencxese sopiris kaj plendis kun komika senforteco.

«Vi devus pli ofte vin bani», diris al sxi Nikolao Petrovicx. Li arangxis grandan, kovritan per tolo, banejon en tiu el la lagetoj, kiu ankoraux ne tute sekigxis.

«Ah, Nikolao Petrovicx! Antaux ol mi atingos la lageton, mi mortos, aux mi mortos sur la revena vojo. Ni ne havas ombron en la gxardeno.»

«Jes, vere, ni ne havas ombron», respondis Nikolao Petrovicx kaj frotis siajn brovojn.

Foje, je la sepa horo matene, Bazarov, revenante de la promeno, trovis Fenicxkan en la siringa lauxbo, kiu jam antaux longe perdis la florojn, sed estis ankoraux densa kaj verda. Sxi sidis sur la benko, kiel ordinare, kun blua tuko sur la kapo; apud sxi kusxis faske la rugxaj kaj blankaj rozoj, ankoraux malsekaj pro la roso.

«Ah, Eugeno VasiIicx!» diris sxi kaj levis iom la randon de la tuko, por ekrigardi lin; sxia mano nudigxis gxis la kubuto. «Kion vi faras cxi tie?» demandis Bazarov, sidigante apud sxi, «bukedon?»

«Jes, por gxin meti sur la tablon por la matenmangxo. Nikolao Petrovicx amas tion.»

«Sed ne baldaux ankoraux oni matenmangxos. Kia amaso da floroj!»

«Mi ilin desxiris nun, cxar poste la varmego ne permesos eliri. Nur nun oni povas spiri. Mi tute malfortigxis pro la varmego. Mi timas, ke mi malsanigxos.»

«Kia ideo! Permesu palpi vian pulson.» Bazarov prenis sxian manon, trovis la trankvile batantan arterion kaj ecx ne kalkulis batojn. «Vi vivos cent jarojn», diris li, ellasante sxian manon.

«Ah, Dio min gardu!» ekkriis sxi.

«Kial? Cxu vi ne volas longe vivi?»

«Cent jarojn! Mia avino vivis gxis okdek kvin jaroj: kia martirino sxi estis! Nigra, surda, gxiba, cxiam tusanta, sxargxo por si mem. Cxu tio estas vivo?»

«Do pli bone estas esti juna?»

«Certe!»

«Sed kial? Diru al mi!»

«Kial? Jen mi nun juna, mi povas cxion fari; mi iras, mi revenas, mi alportas, kion mi bezonas, neniun mi devas peti pri helpo… Kion plu?»

«Kaj por mi estas indiferente, cxu mi estas juna aux maljuna.»

«Kiel vi povas diri, ke tio estas indiferenta por vi? Tio ne estas ebla.»

«Jugxu vi mem, Feodosia Nikolavna; por kio servas al mi mia juneco? Mi vivas sola, senfamilia…»

«Tio dependas de vi.»

«Vi eraras, tute ne de mi! Almenaux se iu ekkompatus min!»

Fenicxka kasxe rigardis lin, sed diris nenion. «Kian libron vi havas tie?» demandis sxi post momento.

«Tio estas scienca libro, malfacile komprenebla.»

«Vi cxiam lernas? Tio ne enuigas vin? Vi jam cxion scias, sxajnas al mi.»

«Sxajnas, ke ne. Provu vi legi ion en gxi.»

«Mi nenion komprenos tie. Cxu gxi estas rusa?» demandis Fenicxka, prenante per ambaux manoj la peze binditan volumon. «Kiel dika gxi estas!»

«Rusa.»

«Tute egale, mi nenion komprenos.»

«Mi gxin ne donas, por ke vi komprenu. Mi deziras rigardi vin, kiam vi legos. La supro de via nazo tre agrable sin movas, kiam vi legas.»

Fenicxka, kiu penis decxifri duonvocxe cxapitron «pri la kreozoto», ekridis kaj jxetis la libron… gxi deglitis de la benko teren.

«Placxas al mi ankaux via rido», diris Bazarov.

«Lasu!»

«Mi amas auxskulti, kiam vi parolas. Kvazaux rivereto murmuretas.»

Fenicxka deturnis la kapon. «Kiel stranga vi estas!» diris sxi, kaj sxiaj fingroj glitis sur la floroj. «Por kio vi auxskultus min? Vi ja sendube parolis kun tiel sagxaj sinjorinoj.»

«Eh, Feodosia Nikolavna! Kredu al mi; cxiuj sagxaj sinjorinoj en la mondo ne valoras vian etan kubuton.»

«Jen kion vi elpensis!» murmuretis Fenicxka kaj alpremis la brakojn al si.

Bazarov levis la libron de la tero.

«Tio estas libro pri la medicino, kial vi jxetas gxin?»

«Pri la medicino?» ripetis Fenicxka kaj sin turnis al li. «Cxu vi scias? De la tempo, kiam vi donis al mi la gutojn, cxu vi memoras? kiel bone dormas Mitja! Mi ne scias, kiel danki vin; vere, vi estas tiel bona.»

«Gxustadire cxiu kuracisto devus esti pagata», diris Bazarov kun rideto. «La kuracistoj, vi mem scias tion, estas profitamaj homoj.»

Fenicxka levis al Bazarov siajn okulojn, kiuj sxajnis ankoraux pli malhelaj pro la blanketa rebrilo, kiu falis sur la supran parton de sxia vizagxo. Sxi ne sciis, cxu li sxercas, aux ne. «Se vi deziras, ni kun plezuro… Mi devos min turni al Nikolao Petrovicx…»

«Vi pensas, ke mi volas monon?» interrompis sxin Bazarov. «Ne, mi volas de vi ne monon.»

«Kion do?» demandis Fenicxka.

«Kion?» ripetis Bazarov. «Divenu!»

«Mi ne estas divenema!»

«Do mi diros tion al vi; mi deziras… unu el cxi tiuj rozoj.»

Fenicxka ree ekridis kaj ecx brubatis la manojn, tiel ridinda sxajnis al sxi la deziro de Bazarov. Sxi ridis kaj samtempe sentis sin flatita. Bazarov fikse rigardis sxin.

«Volonte, volonte», diris sxi fine kaj sin klininte al la benko, komencis elekti rozon. «Kian vi deziras, rugxan aux blankan?»

«Rugxan, kaj ne tro grandan.»

Sxi sin rektigis.

«Jen prenu», diris sxi, sed tuj retiris la etenditan manon, mordis la lipojn, ekrigardis la eniron en la lauxbon kaj atente auxskultis.

«Kio?» demandis Bazarov. «Nikolao Petrovicx?»

«Ne… Li forveturis al la kampaj laboroj… cetere mi ne timas lin… sed Pauxlo Petrovicx… Sxajnis al mi…» «Kio?»

«Sxajnis al mi, ke li pasxas cxi tie. Ne… estas neniu. Prenu.»

Fenicxka donis la rozon al Bazarov.

«Kial vi timas Pauxlon Petrovicx?»

«Li cxiam timigas min. Li ne parolas al mi, ne, sed rigardas iel strange. Antauxe vi cxiam disputis kun li. Mi ne sciis, pri kio vi disputas, sed mi vidis, ke vi turnis lin tiel, kaj tiel…» Fenicxka montris per la manoj kiel, laux sxia opinio, Bazarov turnis Pauxlon Petrovicx.

Bazarov ekridetis.

«Kaj se li estus venkanta min», demandis li, «cxu vi defendus min?»

«Cxu mi povus vin defendi? Sed kontraux vi ne facila estas la afero.»

«Vi pensas? Mi konas manon, kiu povus renversi min per unu fingro, se gxi dezirus.»

«Kiu estas cxi tiu mano?»

«Vi ne scias tion, vere? Flaru, kiel bele odoras la rozo, kiun vi donis al mi.»

Fenicxka etendis la kolon kaj proksimigis la vizagxon al la floro… La tuko deglitis de sxia kapo sur la dorson; ekbrilis amaso da nigraj, iom senordaj haroj.

«Atendu, mi volas flari kun vi», diris Bazarov, sin klinis kaj forte kisis sxin je la malfermitaj lipoj.

Sxi ektremis, apogis ambaux manojn sur lia brusto, sed sxi apogis ilin malforte, kaj li povis ripeti kaj dauxrigi sian kison. Seka tuso eksonis post la siringoj. Fenicxka fulmrapide sin forsxovis al la alia ekstremo de la benko. Aperis Pauxlo Petrovicx, iom sin klinis, diris kun ia kolera malgajeco: «Vi estas cxi tie», kaj foriris. Fenicxka tuj kunigis cxiujn rozojn kaj eliris el la lauxbo. «Peko estas de via flanko, Eugeno Vasilicx», murmuretis sxi, forirante. Sincera riprocxo estis auxdebla en sxia vocxo. Bazarov rememoris la alian similan scenon, kaj li eksentis honton, ecx malestimon, al si mem. Sed li tuj skuis la kapon, ironie gratulis al si «la imiton de Seladono», kaj revenis en sian cxambron.

Pauxlo Petrovicx forlasis la gxardenon kaj malrapide pasxante, atingis la arbaron. Li restis tie suficxe longe kaj kiam li revenis por la matenmangxo, Nikolao Petrovicx kun maltrankvilo demandis lin, cxu li estas sana: tiel malhela estis lia vizagxo.

«Vi scias, ke iafoje mi havas disfluon de la galo», trankvile respondis Pauxlo Petrovicx.

Cxapitro XXIV

Post du horoj li frapis sur la pordo de Bazarov. «Mi devas peti vian pardonon, ke mi malhelpas viajn sciencajn okupojn», komencis li, sidigxante sur segxo apud la fenestro, kaj apogis ambaux manojn sur bela bastono kun ebura tenilo (ordinare li iris sen bastono): «sed mi estas devigita peti de vi kelke da minutoj de via tempo… ne pli multe.»

«Mia tuta tempo estas al via dispono», respondis Bazarov, cxe kiu io trakuris sur la vizagxo, tuj kiam Pauxlo Petrovicx trapasis la sojlon de la pordo.

«Suficxas por mi kvin minutoj. Mi venis por prezenti al vi unu demandon.»

«Demandon? Pri kio?»

«Volu kompleze auxskulti min. En la komenco de via restado en la domo de mia frato, kiam mi ankoraux ne rifutis al mi la plezuron diskuti kun vi, mi auxdis viajn opiniojn pri multaj temoj; sed, kiel mi memoras, nek inter ni, nek en mia cxeesto iam naskigxis diskuto pri la dueloj, pri la dueloj gxenerale. Permesu demandi vin, kia estas via opinio pri ili?»

Bazarov, kiu levigxis renkonte al Pauxlo Petrovicx, sidigxis sur la rando de segxo kaj krucis la brakojn.

«Jen mia opinio», diris li, «de la teoria vidpunkto la duelo estas sensencajxo; sed

Скачать:TXTPDF

kia estis la kauxzo de tio, eble sxi senkonscie sentis en Bazarov foreston de cxio nobela, de cxio pli alta, kio allogas kaj timigas. Por sxiaj okuloj li estis bonega