de la praktika vidpunkto — tio estas alia afero.»
«Tio estas, vi volas diri, se mi bone komprenas vin, ke kia ajn estus via teoria opinio pri la duelo, en la praktiko vi ne permesus vin ofendi sen postuli kontentigon.»
«Vi plene divenis mian penson’*.
«Tre bone. Mi gxojas auxdi tion de vi. Viaj vortoj liberigas min de mia nescio…»
«De via necerteco, vi volas diri.»
«Ne grave; mi uzas tian esprimon, por ke vi komprenu min; mi ne estas… seminaria rato. Viaj vortoj liberigas min de malgxoja neceso. Mi decidis dueli kun vi.»
Bazarov largxe malfermis la okulojn.
«Kun mi?»
«Nepre kun vi.»
«Kial? Permesu demandi vin…»
«Mi povus klarigi al vi la kauxzon», komencis Pauxlo Petrovicx. «Sed mi preferas silenti pri gxi. Laux mia gusto vi estas superflua tie cxi; mi ne povas trankvile vidi vin, mi vin malestimas, kaj se tio ne suficxas al vi…» La okuloj de Pauxlo Petrovicx ekbrilis… ankaux tiuj de Bazarov ekflamis.
«Tre bone», respondis li. «Pluaj klarigoj estas superfluaj. Vin atakis subita kaprico provi sur mi vian kavaliran ardecon. Mi povus rifuzi al vi la plezuron, sed se vi deziras…»
«Mi kore dankas vin», respondis Pauxlo Petrovicx, «Mi do povas nun esperi, ke vi akceptos mian provokon kaj ne devigos min uzi superfortajn rimedojn.»
«Tio estas, sen alegorioj, cxi tiun bastonon?» kun malvarma sango respondis Bazarov. «Vi estas tute prava. Vi tute ne bezonas ofendi min. Cetere, tio ne estus tute sendangxera. Vi povas resti gxentilhomo. Mi akceptas vian provokon kiel gxentilhomo.»
«Perfekte», respondis Pauxlo Petrovicx kaj starigis la bastonon en angulo. «Restas diri kelke da vortoj pri la kondicxoj de nia duelo, sed antauxe mi dezirus ekscii, cxu vi opinias formale necesa sxajnigi malpacan disputon, kiu povas esti preteksto al mia provoko?»
«Ne, ni lasu la formalajxojn.»
«Tia estas ankaux mia opinio. Superflue ankaux estas funde esplori la verajn kauxzojn de nia konflikto. Ni malamas unu la alian. Cxu tio ne suficxas?»
«Cxu tio ne suficxas?» ripetis ironie Bazarov.
«Kio koncernas la kondicxojn de la duelo, cxar ni ne havos sekundantojn… kie ni povus preni ilin?»
«Efektive, kie ni povus preni ilin?»
«Mi havas la honoron proponi al vi jenon: la duelo havos lokon morgaux matene, je la sesa horo ekzemple, post la arbaro, je pistoletoj; la bariero je dek pasxoj…»
«Je dek pasxoj? bone; tio estas interspaco, suficxa por nia malamo.»
«Ok, se vi deziras?»
«Bone, kial ne?»
«Ni pafos dufoje; por cxia okazo cxiu el ni metos en sian posxon leteron, en kiu li mem kulpigos sin pri sia morto.»
«Kun tio mi ne tute konsentas», respondis Bazarov. «Tio tro similas francan romanon, tio ne sxajnos versimila.»
«Eble. Tamen vi konsentu, ke ne estas agrable esti suspektata je mortigo?»
«Mi konsentas. Sed ekzistas rimedo por eviti cxi tiun malagrablan akuzon. Ni ne havos sekundantojn, sed ni povas havi atestanton.»
«Nome kiun? permesu demandi vin.»
«Petron.»
«Kiun Petron?
«La lakeon de via frato. Li estas homo, staranta sur la nivelo de la moderna progreso, kaj plenumos sian rolon kun la tuta comme il fauxt» (kiel decas), necesa en tiaj okazoj.»
«Sxajnas al mi, ke vi sxercas, estimata sinjoro.»
«Tute ne. Konsiderinte mian proponon, vi venos al la konkludo, ke gxi estas plena de prudento kaj simpleco. Oni ne povas kasxi alenon en sako, kaj mi prenas sur min prepari lin konforme al la cirkonstanco kaj alkonduki lin al la kampo de la batalo.»
«Vi dauxrigas la sxercon», diris Pauxlo Petrovicx, levigxante de la segxo. «Sed post la afabla preteco, kiun vi jxus montris, mi ne havas la rajton fari malfacilajxojn… Do cxio estas arangxita… Cxu vi posedas pistoletojn?»
«Por kio mi havus ilin, Pauxlo Petrovicx, mi ne estas militisto.»
«En tia okazo mi proponas al vi miajn. Vi povas kredi al mi, ke jam dum kvin jaroj mi ne uzis ilin.»
«Jen trankviliga novajxo.»
Pauxlo Petrovicx prenis sian bastonon…
«Nun, estimata sinjoro, restas nur danki vin kaj vin lasi al viaj okupoj. Mi havas la honoron adiauxi vin.»
«Gxis agrabla revido, mia estimata sinjoro», diris Bazarov, akompanante la gaston al la pordo.
Pauxlo Petrovicx eliris kaj Bazarov staris momenton antaux la pordo kaj subite ekkriis: «La diablo min prenu! Kiel bele kaj kiel malsagxe! Kian komedion ni ludis! Instruitaj hundoj tiel dancas sur la postaj piedoj. Sed ne eble estis rifuzi; alie li ekbatus min kaj tiam… (Bazarov paligxis cxe cxi tiu penso; lia tuta fiereco eksplodis). Tiam mi sufokus lin, kiel katidon.» Li revenis al sia mikroskopo, sed lia koro estis ekscitita, kaj la trankvileco, necesa por la observoj, malaperis. Li vidis nin hodiaux — pensis li — sed cxu li volas esti defendanto de l’ frato? Cetere, tiom da krio pro unu kiso? Cxi tie estas kasxita io alia. Cxu li mem amas sxin? Kompreneble, li amas; tio estas klara, kiel la tago. «Kia impliko! Malbela afero!» diris li fine, «malbela, de kiu ajn flanko oni gxin rigardas. Unue, oni devos submeti sian frunton al la kugloj kaj en cxiu okazo forveturi; poste… Arkadio… kaj la bonulo Nikolao Petrovicx. Malbela, malbela afero.»
La tago pasis ankoraux pli trankvile kaj malrapide ol ordinare. Fenicxka kvazaux malaperis de la mondo; sxi sidis en sia cxambro, kiel muso en sia truo. Nikolao Petrovicx havis embarasitan mienon. Oni sciigis al li, ke en lia tritiko, sur kiu li fondis grandajn esperojn, aperis lolo. Pauxlo Petrovicx premegis cxiujn, ecx Prokoficxon, per sia glacia afableco. Bazarov komencis skribi leteron al sia patro, sed dissxiris gxin kaj jxetis sub la tablon. Se mi mortos, ili ekscios, pensis li; sed mi ne mortos. Ne, ankoraux longe mi vagos en la mondo. Li ordonis al Petro, ke li venu al li en la morgauxa tago, cxe la tagigxo, por tre grava afero; Petro imagis, ke li volas preni lin kun si Peterburgon. Bazarov kusxigxis malfrue, la tutan nokton turmentis lin strangaj songxoj… Sinjorino Odincov rondiris antaux li, sxi estis samtempe lia patrino, sxin sekvis katino kun nigraj etaj lipharoj, tiu katino estis Fenicxka; Pauxlo Petrovicx aperis en la formo de granda arbaro, kaj tamen li devis dueli kontraux li.
Petro vekis lin je la kvara horo; li tuj sin vestis kaj eliris kun li. La mateno estis bela kaj fresxa; malgrandaj, multkoloraj nubetoj kovris kvazaux per siaj viloj la hele bluan cxielon; eta roso tremis sur la folioj kaj herboj, argxente brilis sur la araneaj retoj; la malseka, malhela tero, sxajne, ankoraux konservis postesignojn de la matenrugxo; de la tuta cxielo la alauxdoj versxis siajn kantojn. Bazarov atingis la arbaron, sidigxis en la ombro cxe gxia rando kaj nur tiam sciigis al Petro, kian servon li atendas de li. La civilizitan lakeon ekregis morta timo; sed Bazarov trankviligis lin per la certigo, ke li devos fari nenion pli, ol stari flanke kaj rigardi de malproksime, kaj ke li submetas sin al neniu respondeco.
«Sed pripensu», aldonis li, «kian gravan rolon vi ludos!»
Petro disetendis la manojn, mallevis la kapon kaj kun verda vizagxo sin apogis sur betulo.
La vojo de Marino arke cxirkauxis la arbaron; subtila polvo kusxis sur gxi, ankoraux de la hierauxa tago ne tusxita de rado aux piedo. Bazarov nevole direktis sian rigardon sur cxi tiun vojon, desxiris kaj mordis herbon kaj sencxese ripetis al si: «Kia sensencajxo!»‘ La matena malvarmeto devigis lin kelke da fojoj ektremi… Petro malgaje ekrigardis lin, sed Bazarov nur ekridetis: li ne timis.
Cxevalaj pasxoj eksonis sur la vojo… Kamparano aperis de post la arboj. Li pelis antaux si du cxevalojn, kies piedoj estis ligitaj, kaj preterpasante Bazarovon, iel strange ekrigardis lin, ne demetante la cxapon, kio konfuzis Petron kiel malbona antauxsigno. Jen ankaux li frue levigxis, pensis Bazarov, sed almenaux por utila afero; kaj ni?
«Sxajnas, ke la sinjoro venas», subite murmuretis Petro. Bazarov levis la kapon kaj ekvidis Pauxlon Petrovicx. En malpeza jako el kvadratita sxtofo kaj en pantalono blanka kiel negxo, li rapide pasxis sur la vojo; sub la brako li portis kesteton, cxirkauxvolvitan per verda drapo.
«Pardonu, sxajnas, ke mi devigis vin atendi», diris li, salutante unue Bazarovon kaj poste Petron, en kiu li en tiu cxi momento estimis ion kvazaux sekundanton. «Mi ne volis veki mian lakeon.»
«Ne grave», respondis Bazarov: «ankaux ni jxus venis.»
«Tiom pli bone!» Pauxlo Petrovicx cxirkauxrigardis. «Oni vidas neniun, neniu malhelpos nin… Ni povas komenci?»
«Ni komencu.»
«Novajn klarigojn, mi supozas, vi ne postulas?»
«Mi ne postulas.»
«Cxu vi volas sxargxi?» demandis Pauxlo Petrovicx, elprenante la pistoletojn el la kesteto.
«Ne; sxargxu vi mem, kaj mi mezuros la pasxojn. Mi havas pli longajn krurojn», aldonis Bazarov kun rideto. «Unu, du, tri»…
«Eugeno Vasilicx», malfacile balbutis Petro (li tremis, kvazaux li havus febron); «Faru, kion vi volas, sed mi foriros.»
«Kvar… kvin…»
«Malproksimigxu, amiko, malproksimigxu iom. Vi povas ecx starigxi post arbo kaj sxtopi al vi la orelojn, sed ne kovru la okulojn. Se iu falos, alkuru lin levi… Ses… sep… ok…» Bazarov haltis. «Suficxe?» demandis li, sin turnante al Pauxlo Petrovicx: «eble ankoraux du pasxojn?»
«Kiel vi volas», respondis Pauxlo Petrovicx, enigante la duan kuglon.
«Bone, ni aldonu ankoraux du pasxojn.» Bazarov faris per la pinto de l’ sxuo strekon sur la tero. «Jen la bariero. Sed kiom da pasxoj cxiu el ni devas malproksimigxi de la bariero? Tio estas ankaux grava. Hieraux ni tion ne diskutis.»
«Dek, mi supozas», respondis Pauxlo Petrovicx, donante al Bazarov ambaux pistoletojn. » Volu kompleze elekti.»
«Mi faros al vi la komplezon. Sed konsentu, Pauxlo Petrovicx, ke nia duelo estas eksterordinara gxis ridindeco. Vi rigardu nur la fizionomion de nia sekundanto.»
«Vi dauxrigas la sxercojn», respondis Pauxlo Petrovicx. «Mi ne neas la strangecon de nia duelo, sed mi opinias mia devo averti vin, ke mi intencas dueli serioze. A bon etendeur, salut!» (al bona auxdanto saluton!)
«Oh, mi ne dubas, ke ni decidigxis ekstermi unu la alian; sed kial ne ridi iom kaj ne kunigi utile dulci? (la utilon kun la dolcxo) Vi vidas: vi al mi france, kaj mi al vi latine.»
«Mi duelos serioze», respondis Pauxlo Petrovicx kaj iris sur sian lokon. Bazarov, siaflanke, kalkulis dek pasxojn de la bariero kaj haltis.
«Vi estas preta?» demandis Pauxlo Petrovicx.
«Perfekte.»
«Antauxen!»
Bazarov