Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:TXTPDF
Patroj kaj filoj

malrapide iris antauxen kaj Pauxlo Petrovicx faris la samon, metinte la maldekstran manon en la posxon, kaj iom post iom levis la tubon de la pistoleto… Li celas rekte en mian nazon, pensis Bazarov, kaj kiel zorge li fermetas la okulon, rabisto! Tamen tio ne estas agrabla sento. Mi rigardos la cxenon de lia posxhorlogxo»,… Io akre ekzumis cxe la orelo de Bazarov kaj en la sama momento eksonis pafo. Mi auxdis, do mi ne estas trafita, li havis la tempon ekpensi. Li faris ankoraux unu pasxon kaj ne celante premis la risorton. Pauxlo Petrovicx iom ektremis kaj kaptis sian tibion per la mano. Sango fluetis sur lia blanka pantalono. Bazarov jxetis flanken la pistoleton kaj proksimigxis al sia kontrauxulo.

«Vi estas vundita?» demandis li.

«Vi havis la rajton alvoki min gxis la bariero», diris Pauxlo Petrovicx, «kaj la vundo estas bagatela. Laux la interkonsento cxiu el ni havas ankoraux unu pafon.»

«Ne, pardonu, ni lasu gxin por alia okazo», respondis Bazarov kaj subtenis Pauxlon Petrovicx, kiu komencis paligxi. «Nun mi ne estas plu duelanto, sed kuracisto, kaj antaux cxio mi devas esplori la vundon. Petro, venu cxi tien, Petro! Kie vi kasxis vin?»

«Cxio cxi estas bagatelo… Nenies helpon mi bezonas», diris Pauxlo Petrovicx, apartigante la vortojn, «kaj ni… devas… ree…» Li volis ektiri sian lipharon, sed lia mano malfortigxis, la okuloj vualigxis kaj li perdis la konscion.

«Jen surprizo! Sveno! Pro kio!» nevole ekkriis Bazarov, mallevante la vunditon sur la herbon. «Ni rigardu, kio estas?» Li prenis sian naztukon, visxis la sangon, palpis cxirkaux la vundo… La osto estas sendifekta — murmuris li tra la dentoj — la kuglo enigxis ne profunde, nur unu muskolo, vastus externus, estas tusxita. Post tri semajnoj li povos danci!… Tamen li svenis! Ah, cxi tiuj nervaj homoj! Kiel maldika estas lia hauxto.»

«Mortigita?» eksonis post lia dorso la tremanta vocxo de Petro.

Bazarov sin turnis.

«Iru, alportu akvon plej rapide, amiko, li vivos pli longe ol ni.»

Sed la perfektigita servisto, sxajne, ne komprenis liajn vortojn kaj restis senmova. Pauxlo Petrovicx iom post iom malfermis la okulojn.

«Li agonias!» murmuretis Petro kaj faris la signon de l’ kruco.

«Vi estas prava… Kia malsagxa fizionomio!» diris la vundita gxentilhomo, penante rideti.

«Kuru, alportu akvon, mil diabloj!» ekkriis Bazarov.

«Tio estas superflua. Tio estis momenta vertige (kapturnigxo)… Helpu min sidigxi… jen tiel… Suficxas bandagxi cxi tiun gratajxon per io ajn, kaj mi piede iros hejmen, aux oni povas sendi por mi kalesxeton. Duelo, permesu diri tion al vi, ne ripetigxas. Vi kondutis noble… hodiaux, hodiaux, notu tion.»

«Pri la tempo pasinta senutile estas rememori», respondis Bazarov, «kaj kio koncernas la estontan, pri gxi ankaux super flue estus zorgi, cxar mi intencas senprokraste prepari miajn pakajxojn. Permesu, mi nur bandagxos vian piedon; via vundo ne estas dangxera, tamen oni devas haltigi la sangon. Sed antaux cxio mi devas rekonsciigi cxi tiun estajxon.»

Bazarov skuis Petron je la kolumo kaj sendis lin venigi kalesxeton.

«Ne timigu mian fraton», diris al li Pauxlo Petrovicx, «nenion raportu al li.»

Petro ekkuris galope; atendante lian revenon, ambaux kontrauxuloj sidis la tero kaj silentis. Pauxlo Petrovicx penis ne rigardi Bazarovon; li ne volis pacigxi kun li; li hontis pro sia flamemo, pro sia malsukceso, hontis pro la tuta afero, kvankam li sentis, ke gxi ne povis finigi pli felicxe. Almenaux li liberigos nin de sia persono, konsolis li sin mem, ankaux tio estas bono.

La silento dauxris, peza kaj malagrabla. Ambaux kontrauxuloj estis embarasitaj. Cxiu el ili estis certa, ke la alia komprenas lin. Por amikoj tia konscio estas agrabla kaj tre malagrabla por malamikoj, precipe kiam oni povas nek klarigi la aferon, nek disiri.

«Cxu ne tro forte mi bandagxis vian piedon?» demandis fine Bazarov.

«Ne, tute ne», respondis Pauxlo Petrovicx kaj post momento aldonis: «Mian fraton ne eble estos trompi, ni devas diri al li, ke ni malpacigxis kauxze de politika problemo.»

«Tre bone», respondis Bazarov. «Vi povas diri, ke mi insultis cxiujn anglomenojn.»

«Perfekte. Kion pensas pri ni, laux via opinio, cxi tiu homo?» dauxrigis Pauxlo Petrovicx, montrante la saman kamparanon, kiu kelke da minutoj antaux la duelo pelis preter Bazarov la cxevalojn, kaj revenante sur la sama vojo, rimarkis la sinjorojn, demetis la cxapon kaj flankiris.

«Kiu povas scii!» respondis Bazarov, «plej kredeble li pensas pri nenio. La rusa kamparano estas la sama mistera nekonato, pri kiu tiel multe skribis sinjorino Radcliffe. Kiu povas kompreni lin! Li mem sin ne komprenas.»

«Jen kia estas via opinio!» komencis Pauxlo Petrovicx kaj subite ekkriis: «Rigardu, kian malsagxajxon faris via Petro! Mia frato galopas tien cxi!»

Bazarov sin deturnis kaj ekvidis la palan vizagxon de Nikolao Petrovicx, kiu sidis en la kalesxeto. Li desaltis, antaux ol la cxevaloj haltis, kaj sin jxetis al la frato.

«Kion tio signifas?» diris li per tremanta vocxo. «Vasilicx, pro Dio, kio okazis!»

«Nenio», respondis Pauxlo Petrovicx, «tute senbezone oni maltrankviligis vin. Mi iom malpacigxis kun sinjoro Bazarov, kaj mi estas iom punita.»

«Sed la motivo?»

«Kiel klarigi tion al vi? Sinjoro Bazarov nerespekte diris ion pri sir Robert Peel. Mi rapidas aldoni, ke en la tuta afero mi sola estas kulpa, kaj ke sinjoro Bazarov kondutis plej noble. Mi provokis lin.»

«Granda Dio, mi vidas sangon!»

«Vi supozis, ke en miaj vejnoj fluas akvo? Sed tiu cxi sangellaso ecx estas utila por mi. Cxu ne vere, doktoro? Helpu min sidigxi en la kalesxeto, kaj forpelu la melankolion. Morgaux mi estos sana. Jen tiel, mi dankas vin. Antauxen, kocxero!»

Nikolao Petrovicx sekvis piedire; Bazarov restis iom malantauxe…

«Mi devas peti vin, zorgi pri mia frato», diris al li Nikolao Petrovicx, «gxis kiam oni venigos de la urbo alian kuraciston.» Bazarov silente klinis la kapon.

Post unu horo Pauxlo Petrovicx jam kusxis en la lito, kun la piedo bandagxita laux la reguloj de la arto. La tuta domo estis ekscitita: Fenicxka preskaux svenis, Nikolao Petrovicx senvorte tordis siajn manojn kaj Pauxlo Petrovicx ridis, sxercis, precipe kun Bazarov; li surmetis delikatan batistan cxemizon, elegantan matenan jakon kaj fezon, ne permesis, ke oni mallevu la kurtenojn kaj komike plendis pri la neceso sin deteni de la mangxo.

Antaux la nokto li iom ekfebris kaj havis kapdoloron. Venis kuracisto el la urbo. (Nikolao Petrovicx ne obeis la postulon de l’ frato, kaj Bazarov mem ne deziris tion; li sidis la tutan tagon flava de la kolero en sia cxambro kaj nur por plej mal longa tempo venadis al la malsanulo; dufoje li renkontis Fenicxkan, sed sxi forkuris de li kun teruro). La nova kuracisto konsilis refresxigan trinkajxon kaj jesigis la aserton de Bazarov, ke neniu dangxero minacas. Nikolao Petrovicx diris al li, ke lia frato sin vundis mem pro nesingardemo; la kuracisto respondis: «hm!» sed ricevinte 25 rublojn en argxenta mono, aldonis:

«Vere, tio ofte okazas, jes.»

Neniu en la domo sin senvestigis kaj kusxigxis. Nikolao Petrovicx cxiuminute eniris sur la piedfingroj en la cxambron de l’ frato kaj same eliris. La vundito dormetis de tempo al tempo, ion gxemis, diris al li france: «coucxez vous» (enlitigxu), kaj petis ion por trinki. Nikolao Petrovicx devigis unu fojon Fenicxkan alporti al li glason da limonado; Pauxlo Petrovicx fikse sxin ekrigardis kaj trinkis gxis la lasta guto. Antaux la mateno la febro iom plifortigxis, la vundito iom deliris. Komence Pauxlo Petrovicx diris ne kunigeblajn vortojn; poste li subite malfermis la okulojn kaj ekvidinte la fraton cxe sia lito, zorgeme klinitan al li, li diris:

«Cxu ne vere, Nikolao, Fenicxka havas en si ion komunan kun Nelly?»

«Kun kia Nelly, Pauxlo!»

«Kiel vi povas demandi? Kun la princino P… Precipe en la supra parto de la vizagxo. C’est de la meme famille» (gxi apartenas al la sama speco). Nikolao Petrovicx respondis nenion kaj interne miris pri la viveco de la malnovaj sentoj de la homa koro. Jen kiam gxi elnagxis sur la suprajxon, pensis li.

«Ah, kiel mi amas cxi tiun estajxon tiel sensignifan!» gxemis Pauxlo Petrovicx, sopire metante la manojn sub la kapon. «Mi ne toleros, ke cxi bravacxulo kuragxu tusxi…» murmuretis li post kelke da minutoj.

Nikolao Petrovicx nur eksopiris; li ecx ne suspektis, kiun koncernis la vortoj.

Bazarov venis al li en la sekvinta tago je la oka horo. Li jam enpakis cxion kaj liberigis cxiujn siajn ranojn, insektojn kaj birdojn. «Vi venis adiauxi min?» diris Nikolao Petrovicx, levigxante renkonte al li.

«Jes».

«Mi komprenas vin kaj plene aprobas. Mia kompatinda frato, certe, estas kulpa: pro tio li estas punita. Li mem diris al mi, ke li metis vin en neeblecon agi alie. Mi kredas, ke vi ne povis eviti cxi tiun duelon, kiu… kiu parte povas esti klarigita per la konstanta antagonismo de viaj reciprokaj opinioj. (Nikolao Petrovicx implikigxis en siaj vortoj). Mia frato estas homo de la malnova tempo, li estas flamema kaj obstina… Ni danku Dion, ke la afero tiel finigxis. Mi faris cxion por malhelpi la disvastigon de la famo.»

«Mi lasos al vi mian adreson por la okazo, se la fakto havos sekvojn», diris Bazarov per indiferenta tono.

«Mi esperas, ke cxio glate pasos, Eugeno Vasilicx… Mi tre bedauxras, ke via gastado en mia domo havis… tian finon. Tio estas tiom pli malagrabla, ke Arkadio…,

«Mi kredeble vidos lin», interrompis Bazarov, kiun cxiam malpaciencigis cxiuj «klarigoj», kaj «deklaroj»; «se ne, mi petas, volu kompleze saluti lin en mia nomo kaj esprimi mian bedauxron.»

«Ankaux mi petas…» respondis Nikolao Petrovicx kun saluto.

Sed Bazarov ne atendis la finon de la frazo kaj foriris. Eksciinte pri la baldauxa forveturo de Bazarov, Pauxlo Petrovicx esprimis la deziron vidi lin kaj premis lian manon. Sed Bazarov ankaux en tiu cxi momento restis malvarma kiel glacio; li komprenis, ke Pauxlo Petrovicx volis ludi la rolon de grandanima viro. Li ne sukcesis adiauxi Fenicxkan: li povis nur intersxangxi kun sxi rigardon tra la fenestro. Sxia vizagxo sxajnis al li malgxoja. «Kiu scias, cxu sxi ne tro serioze rigardas la aferon!» diris li al si mem. «Nu, sxi iel konsolos sin!»

Petro estis tiel kortusxita, ke li ploris sur lia sxultro,

Скачать:TXTPDF

malrapide iris antauxen kaj Pauxlo Petrovicx faris la samon, metinte la maldekstran manon en la posxon, kaj iom post iom levis la tubon de la pistoleto... Li celas rekte en