Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:TXTPDF
Patroj kaj filoj

gxis Bazarov trankviligis lin per la demando: «Cxu viaj okuloj ne estis plantitaj en malseka loko?» Dunjasxa devis forkuri en la arbaron, por kasxi sian emocion. La kulpulo de la tuta malgxojo suriris la veturilon kaj ekfumis cigaron. Kiam sur la kvara versto cxe kurbigo de la vojo lastfoje sin etendis antaux liaj okuloj la linio de la konstruajxoj de Marino kun la nova sinjora domo, li nur kracxis kaj murmurante: «Malbenitaj sinjoraj idoj», pli forte sin cxirkauxvolvis per la mantelo.

La stato de Pauxlo Petrovicx baldaux plibonigxis; sed li devis resti en la lito cxirkaux unu semajnon. Li suferis sian «malliberigon», kiel li nomis gxin, suficxe pacience, sed oferis tro da zorgoj al la tualeto kaj sencxese ordonis bruligi odekolonon. Nikolao Petrovicx legis al li la gazetojn; Fenicxka servis al li, kiel ordinare, alportis buljonon, limonadon, mole kuiritajn ovojn, teon; sed sekreta teruro ekregis sxin cxiufoje, kiam sxi eniris en lian cxambron. La neatendita ago de Pauxlo Petrovicx timigis cxiujn en la domo kaj sxin pli ol la aliajn; sole Prokoficx ne konfuzigxis kaj vaste rakontis, ke ankaux en lia tempo la sinjoroj duelis, «sed noblaj sinjoroj unu kontraux alia, kaj tiajn vagulojn oni ordonus, pro ilia bravacxo, vipi en la stalo.» La konscienco preskaux nenion riprocxis al Fenicxka; sed la penso pri la vera kauxzo de la konflikto iafoje turmentis sxin; Pauxlo Petrovicx rigardis sxin iel strange… ecx, turninte al li sian dorson, sxi sentis sur si lian rigardon. Sxi malgrasigxis pro la konstanta interna maltrankvilo kaj, kiel tio ofte okazas, farigxis ankoraux pli bela.

Foje matene Pauxlo Petrovicx sin sentis multe pli bone kaj transiris de la lito sur la sofon, kaj Nikolao Petrovicx, demandinte pri lia farto, foriris en la drasxejon. Fenicxka alportis tason da teo, kaj metinte gxin sur la tablon, volis foriri. Pauxlo Petrovicx haltigis sxin.

«Kien vi tiel rapidas, Feodosia Nikolavna», komencis Ii; «cxu vi havas ion por fari?»

«Ne… Mi devas tie versxi teon.»

«Dunjasxa faros tion anstataux vi; sidu iom apud malsana homo. Cetere, mi devas interparoli kun vi.»

Fenicxka silente sidigxis sur la rando de segxo.

«Auskultu», komencis Pauxlo Petrovicx kaj ektiris siajn lipharojn: «Jam antaux longe mi volis demandi vin: vi kvazaux timas min?»

«Mi?»

«Jes vi. Vi neniam rigardas min, kvazaux via konscienco ne estus pura.»

Fenicxka paligxis, sed ekrigardis Pauxlon Petrovicx. Li sxajnis al sxi tiel stranga, ke sxi nevole ektremis.

«Via konscienco ja estas pura?» murmuretis li.

«Kial gxi ne estus pura?» murmuretis sxi.

«Cxu mi povas scii! Cetere, al kiu vi povus esti kulpa? Al mi? Tio ne estas versxajna. Al aliaj personoj en cxi tiu domo? Ankaux tio ne estas kredebla. Al mia frato? Sed vi ja amas lin?»

«Mi amas.»

«Per via tuta animo, per via tuta koro?»

«Mi amas Nikolaon Petrovicx per mia tuta koro.»

«Vere? Ekrigardu min, Fenicxka (la unuan fojon li tiel nomis sxin). Vi ja scias, ke estas granda peko mensogi!»

«Mi ne mensogas, Pauxlo Petrovicx. Se mi ne amus Nikolao Petrovicx, mi ne meritus vivi.»

«Kaj vi sxangxus lin je neniu?»

«Je kiu mi povus lin sxangxi?»

«Je kiu? Cxu mi scias! Jen ekzemple je tiu sinjoro, kiu jxus forlasis nin.»

Fenicxka levigxis.

«Dio Sinjoro, pro kio vi, Pauxlo Petrovicx turmentas min? Kion mi faris al vi? Kiel vi povas tiel paroli?»

«Fenicxka», rediris Pauxlo Petrovicx per malgxoja vocxo, «mi ja vidis…»

«Kion vi vidis?»

«Tie… en la lauxbo.»

Fenicxka rugxigxis gxis la haroj.

«Cxu tio estis mia kulpo?» respondis sxi penege.

Pauxlo Petrovicx levigxis.

«Vi ne estas kulpa? Ne? Neniom?»

«Mi amas la solan Nikolaon Petrovicx en la tuta mondo kaj gxis mia morto mi amos lin!» diris kun subita forto Fenicxka, dum ploregoj bolis en sxia gorgxo. «Kaj kio koncernas tion, kion vi vidis, pri tio ecx en la tago de la lasta jugxo mi diros, ke mi ne estas, ke mi ne estis kulpa; prefere morti ol esti suspektata pri tia ago, ke mi… al mia bonfaranto, Nikolao Petrovicx…»

Sxia vocxo estingigxis kaj samtempe sxi eksentis, ke Pauxlo Petrovicx prenis sxian manon kaj premis gxin… Sxi ekrigardis lin kaj sxtonigxis pro miro… Li estis ankoraux pli pala; liaj okuloj brilis kaj, kio estis ankoraux pli miriga, peza, unuopa larmo ruligxis sur lia vango.

«Fenicxka!» diris li per stranga murmuro, «amu, amu mian fraton! Por neniu en la mondo perfidu lin, auxskultu nenies parolojn! Pripensu, kio povas esti pli terura ol ami kaj ne esti amata! Neniam forlasu mian malfelicxan Nikolaon.»

Sekigxis la larmoj de Fenicxka kaj pasis sxia timo — tiel granda estis sxia miro. Sed kion sxi sentis, kiam Pauxlo Petrovicx, Pauxlo Petrovicx mem alpremis sxian manon al siaj lipoj kaj tiel tenis gxin, ne kisante, sed nur konvulsie sopirante de tempo al tempo… «Granda Dio!» diris sxi al si, «cxu tio ne estas atako de la malsano?» En tiu momento dolore tremis en li lia tuta perdita vivo.

La sxtuparo ekkrakis sub rapidaj pasxoj… Li forpusxis Fenicxkan kaj jxetis sian kapon sur la kusenon. La pordo malfermigxis, kaj gaja, fresxa, rugxvanga aperis Nikolao Petrovicx. Mitja same fresxa kaj rugxvanga, kiel la patro, saltis sole en cxemizo sur lia brusto, alkrocxante siajn nudajn piedetojn al la grandaj butonoj de lia palto.

Fenicxka sin jxetis al li kaj cxirkauxpreninte lin kaj la filon, alpremis sian kapon al la sxultro de Nikolao Petrovicx. Li ekmiris; Fenicxka, timema kaj modesta, neniam karesis lin en la cxeesto de aliaj personoj.

«Kio estas al vi?» demandis li kaj rigardante la fraton, transdonis al sxi Mitjan. «Vi ne fartas pli malbone?» li sin turnis al Pauxlo Petrovicx.

Pauxlo Petrovicx kasxis la vizagxon en batistan naztukon.

«Ne… nenio… Kontrauxe, mi fartas multe pli bone.»

«Vi tro frue transiris sur la sofon. Kien vi iras?» aldonis Nikolao Petrovicx, sin turnante al Fenicxka; sed sxi jam brufermis la pordon.

«Mi alportis mian heroon, por montri lin al vi; li sopiris al sia onklo. Kial sxi forportis lin? Sed kio estas al vi? Cxu io okazis inter vi?»

«Frato!» solene ekparolis Pauxlo Petrovicx.

Nikolao Petrovicx ektremis. Li sentis konfuzon, li mem ne sciis kial.

«Frato», ripetis Pauxlo Petrovicx, «promesu al mi plenumi mian peton.»

«Kian peton? Parolu!»

«Gxi estas tre grava; de gxi, laux mia opinio, dependas la tuta felicxo de via vivo. Dum la lasta tempo mi multe pensis pri tio, kion mi volas nun diri al vi… Frato, plenumu vian devon, la devon de honesta kaj nobla homo. Cxesigu la tenton, la malbonan ekzemplon por la aliaj, ekzemplon, kiun donas vi, la plej bona el la homoj!»

«Kion vi volas diri, Pauxlo?»

«Edzigxu kun Fenicxka… Sxi amas vin, sxi estas la patrino de via filo.»

Nikolao Petrovicx reiris unu pasxon kaj brubatis la manojn. «Vi diras tion, Pauxlo? Vi, kiun mi opiniis cxiam la plej ne fleksebla kontrauxulo de tiaj edzigxoj! Vi diras tion! Sed cxu vi ne scias, ke sole pro la estimo al vi mi ne plenumis tion, kion vi tiel juste nomis mia devo?»

«Vane vi estimis min en cxi tiu okazo», rediris kun malgaja rideto Pauxlo Petrovicx. «Mi komencas pensi, ke Bazarov estis prava, kiam li riprocxis al ni la aristokratismon. Ne, kara frato, ni cxesu pozi kaj zorgi pri la opinio de la mondo; ni estas homoj jam maljunaj kaj humilaj; jam venis la tempo meti flanken cxian vantajxon. Kiel vi tion tre bone diris, ni plenumu nian devon; vi vidos, ke ni ricevos aldone ankaux la felicxon.»

Nikolao Petrovicx sin jxetis por cxirkauxpreni la fraton. «Vi definitive malfermis al mi la okulojn», ekkriis li. «Prave mi asertis cxiam, ke vi estas la plej bona kaj sagxa homo en la mondo; nun mi vidas, ke vi estas same prudenta, kiel grandanima.»

«Pli singarde, pli singarde», interrompis lin Pauxlo Petrovicx. «Kompatu la piedon de via prudenta frato, kiu en sia kvindeka jaro duelis, kvazaux subleutenanto. Do la afero estas decidita: Fenicxka estos mia belle-soeur (bofratino)».

«Mia kara Pauxlo! Sed kion diros Arkadio?»

«Arkadio? Li triumfos, vi povas esti certa! La edzigxo ne estas laux liaj principoj, sed tio flatos lian senton de la egaleco. Cetere, efektive, kion signifas cxiuj cxi kastoj aux dixneuvieme siecle?» (en la deknauxa jarcento)

«Ah, Pauxlo, Pauxlo! Permesu, ke mi ankoraux unu fojon kisu vin. Ne timu, mi singarde…» La fratoj cxirkauxprenis unu la alian.

«Kiel vi opinias, cxu oni ne devus tuj anonci al sxi vian decidon?» demandis Pauxlo Petrovicx.

«Por kio rapidi?» respondis Nikolao Petrovicx. «Cxu vi parolis kun sxi pri tio?»

«Kun sxi? Quelle idee!» (kia ideo!)

«Tre bone. Antaux cxio resanigxu, kaj cxi tio ne forkuros de ni, oni devas bone pripensi, konsideri…»

«Sed vi ja decidigxis!»

«Komprenebele mi decidigxis, kaj mi dankas vin kore. Nun mi lasas vin; vi devas ripozi; cxiu ekscito estas malutila por vi… Sed ni ankoraux reparolos. Ekdormu, mia kara, kaj Dio donu al vi la sanon!»

Por kio li tiel dankas min, pensis Pauxlo Petrovicx, restinte sola. Kvazaux tio dependus ne de li! Kaj mi, tuj kiam li edzigxos, forveturos ien malproksimen, Dresdenon aux Florencon, kaj mi vivos tie, gxis mi mortacxos.

Pauxlo Petrovicx frotis sian frunton per odekolono kaj fermis la okulojn. Lumigita de la hela taga lumo, lia bela, malgrasa kapo kusxis sur la blanka kuseno, kvazaux kapo de mortinto… Kaj efektive li estis mortinto.

Cxapitro XXV

En Nikolskoje, en la gxardeno, en la ombro de alta frakseno sidis sur herba benko Katja kun Arkadio; sur la tero, apud ili, sin lokis Fifi, doninte al sia longa korpo tiun elegantan kurbigxon, kiun la cxasistoj nomas «pozo de griza leporo.»

Arkadio kaj Katja silentis: li tenis en la manoj duone malfermitan libron, sxi kolektis el sia korbo la lastajn pecetojn de blanka pano kaj jxetis ilin al malgranda familio de paseroj, kiu kun sia timema braveco, saltis kaj pepis tuj cxe sxiaj piedoj. Malforta vento, kiu ludis en la folioj de l’ frakseno, movis tien kaj reen pale-orajn lumajn makulojn sur la malhela vojeto kaj sur la flava dorso de Fifi; unutona ombro cxirkauxis Arkadion kaj Katjan; nur de tempo al tempo en sxiaj haroj ekflamis hela strio. Ili ambaux silentis: sed gxuste ilia silento, la maniero, kiel ili

Скачать:TXTPDF

gxis Bazarov trankviligis lin per la demando: "Cxu viaj okuloj ne estis plantitaj en malseka loko?" Dunjasxa devis forkuri en la arbaron, por kasxi sian emocion. La kulpulo de la