sidis unu apud la alia, esprimis konfideman proksimigxon: cxiu el ili kvazaux ne pensis pri sia najbaro, kaj interne gxojis pro lia proksimeco. Iliaj vizagxoj sxangxigxis de la tempo, kiam ni vidis ilin lastfoje: Arkadio sxajnis pli trankvila, Katja pli viva, pli kuragxa.
«Cxu vi ne trovas», komencis Arkadio, «ke la frakseno (frakseno = ruse «jasenj,» hela = ruse «jasen.») estas bone nomita ruse: neniu alia arbo tiel hele kaj diafane brilas en la aero, kiel gxi.»
Katja levis la okulojn supren kaj diris:
«Jes.»
Arkadio pensis: jen sxi ne riprocxas min, ke mi bele parolas.
«Mi ne amas Heine», komencis Katja, montrante per la okuloj la libron, kiun Arkadio tenis en la manoj, «kiam li ridas, nek kiam li ploras: mi amas lin, kiam li estas meditema kaj malgxoja.»
«Kaj mi amas lin, kiam li ridas», rediris Arkadio. «Tio estas malnovaj restajxoj de via satira emo… Atendu iom, ni sxangxos vin.»
Malnovaj restajxoj! pensis Arkadio, se Bazarov auxdus tion!
«Kiu sxangxos min? Vi!»
«Kiu? Mia fratino, Porfiro Platonicx, kun kiu vi plu ne disputas; la onklino, kiun antauxhieraux vi akompanis en la pregxejon.»
«Mi ja ne povis rifuzi! Kio koncernas vian fratinon, sxi mem, vi scias, en multaj aferoj konsentis kun Eugeno.»
«Mia fratino estis tiam sub lia influo, same kiel vi.»
«Kiel mi? Cxu vi rimarkas, ke mi jam liberigxis de lia influo?»
Katja silentis.
«Mi scias», dauxrigis Arkadio, «li neniam placxis al vi.»
«Mi ne povas jugxi pri li.»
«Cxu vi scias, Katerino Sergeevna? Cxiufoje, kiam mi auxdas cxi tiun respondon, mi ne kredas al gxi… Ne ekzistas homo, pri kiu cxiu ajn el ni ne povus jugxi! Tio estas simple elturnigxo.»
«Do mi diros al vi, ke li ne malplacxis al mi, ne; sed mi sentas, ke li estas fremda al mi, ke mi estas fremda al li… ke vi estas fremda al li.»
«Kial?»
«Kiel diri… Li estas sovagxa, kaj ni estas hejmigitaj.»
«Ankaux mi estas hejmigita?»
Katja jese balancis la kapon.
Arkadio sin gratis post la orelo.
«Auskultu, Katerino Sergeevna: tio ja estas ofendo.»
«Cxu vi volus esti sovagxa?»
«Sovagxa — ne, sed forta, energia.»
«Tion oni ne povas voli… jen via amiko tion ne volas, kaj tamen li estas tia.»
«Hm! Do vi pensas, ke li havas grandan influon je Anna Sergeevna?»
«Jes. Sed neniu povas longe estri sxin», aldonis Katja duonvocxe.
«Kial vi supozas tion?»
«Sxi estas tre fiera… ne, ne tion mi volis diri… sxi tro sxatas sian sendependecon.»
«Kiu ne sxatas gxin?» demandis Arkadio, kaj preskaux samtempe li demandis sin: por kio gxi estas necesa? Por kio gxi estas necesa? pensis ankaux Katja. Se junaj homoj ofte kaj amike kunvenas, sencxese venas al ili la samaj pensoj.
Arkadio ekridetis kaj iom proksimigxinte al Katja diris murmurete:
«Konfesu, ke vi iom timas sxin.»
«Kiun?»
«Sxin», ripetis Arkadio plensignife.
«Kaj vi?» siaflanke demandis Katja.
«Ankaux mi; rimarku, mi diris: ankaux mi.»
Katja minacis lin per fingro.
«Tio mirigas min», komencis sxi, «neniam mia fratino estis tiel bona por vi, kiel nun; multe pli ol dum via unua vizito.»
«Vere?»
«Vi tion ne rimarkis? Vin tio ne gxojigas?»
Arkadio, ekmeditis.
«Per kio mi povis meriti la favoron de Anna Sergeevna? Cxu ne per tio, ke mi alportis al sxi la leterojn de via patrino?»
«Jes. Sed ekzistas ankaux aliaj motivoj, kiujn mi ne diros.»
«Kial?»
«Mi ne diros.»
«Oh! Mi scias, vi estas tre obstina.»
«Jes, mi estas obstina.»
«Kaj observema?»
Katja rigardis Arkadion de la flanko.
«Cxu tio estas malagrabla por vi? Pri kio vi pensas?»
«Mi pensas pri tio, de kie devenas la observemo, kiun vi efektive posedas. Vi estas tiel timema, nekonfida; vi evitas cxiujn…»
«Mi multe vivis sola; oni tiam nevole meditas. Sed cxu mi cxiujn evitas?» Arkadio jxetis sur sxin penetreman rigardon.
«Cxio cxi estas tre bela», dauxrigis li, «sed la homoj de via situacio, mi volas diri, de via ricxeco, malofte posedas cxi tiun kapablon; ilin, kiel la regxojn, la vero malfacile atingas.»
«Sed mi ja ne estas ricxa.»
Arkadio ekmiris kaj ne tuj komprenis Katjan. «Efektive, la tuta bieno apartenas al sxia fratino!» diris li; cxi tiu penso ne estis malagrabla al li.
«Kiel bone vi diris tion!» aldonis li vocxe.
«Kiel?»
«Vi bone diris tion: simple, ne hontante kaj ne afektante. Mi imagas, ke en la sento de la homo, kiu scias kaj diras, ke li estas malricxa, devas esti io neordinara, ia fiereco.»
«Mi spertis nenion similan, dank’al mia fratino; mi parolis pri mia situacio, cxar vi tion aludis.»
«Jes; sed konfesu, ke ankaux vi posedas iom de la fiereco, pri kiu mi jxus parolis.»
«Ekzemple?»
«Ekzemple, vi ja — pardonu mian demandon — vi ne edzinigxus kun ricxa homo?»
«Se mi tre amus lin… Ne, sxajnas, ecx tiam mi ne edzinigxus kun li.»
«Jen, vi vidas!» ekkriis Arkadio kaj post momento aldonis:
«Kial vi ne edzinigxus kun li?»
«Cxar ecx la kantoj malkonsilas neegalan edzigxon.»
«Eble vi volas estri aux…»
«Ah, ne! por kio? Kontrauxe, mi estas preta min submeti; nur la neegaleco estas malagrabla. Sed estimi sin mem kaj sin submeti, tion mi komprenas — tio estas la felicxo; sed dependeco… Ne, suficxe.»
«Suficxe», ripetis post Katja Arkadio. «Jes, jes», dauxrigis li. «Ne vane vi estas de la sama sango kiel Anna Sergeevna; vi estas same memstara kiel sxi; sed vi estas pli kasxema. Mi estas certa, ke vi neniam malkasxus unua vian senton, kiel ajn forta kaj sankta gxi estus…»
«Cxu tio ne estas natura?» demandis Katja.
«Vi estas same inteligenta, vi posedas tiom da karaktero, kiom sxi, eble ecx pli multe…»
«Ne komparu min kun mia fratino, mi petas vin», rapide interrompis lin Katja, «tio estas tro malprofita por mi. Vi kvazaux forgesis, ke mia fratino estas bela, inteligenta, kaj… precipe vi, Arkadio Nikolaicx, ne devus diri tiajn vortojn, kaj kun tiel serioza mieno.»
«Kion signifas: precipe vi, kaj de kio vi konkludas, ke mi sxercas?»
«Kompreneble, vi sxercas.»
«Vi pensas? Kaj se mi estas certa pri tio, kion mi diras? Se mi trovas, ke miaj esprimoj ne estis ankoraux suficxe fortaj?»
«Mi vin ne komprenas.»
«Cxu vere? Nun mi vidas, ke mi tro gloris vian observemon.»
«Kiel?»
Arkadio, nenion respondis kaj sin deturnis. Katja trovis en la korbo ankoraux kelke da panpecetoj kaj komencis jxeti ilin al paseroj; sed la svingo de sxia mano estis tro forta, kaj la birdoj forflugis, antaux ol ili kaptis ion per siaj bekoj.
«Katerino Sergeevna!» diris subite Arkadio, «tio estas, kredeble, indiferenta al vi; sed sciu, ke mi ne sxangxus vin, ne nur je via fratino, sed je iu ajn en la mondo.»
Li levigxis kaj rapide foriris, kvazaux timigita de la vortoj, kiuj forflugis de liaj lipoj.
Ambaux manoj de Katja kun la korbo deglitis sur sxajn genuojn. Sxi klinis la kapon kaj longe sekvis Arkadion per la okuloj. Iom post iom ardanta rugxo koloris sxiajn vangojn; sed sxiaj lipoj ne ridetis, kaj la malhelaj okuloj esprimis miron kaj samtempe alian senton, kies nomon sxi ankoraux ne konis.
«Vi estas sola?» eksonis apud sxi la vocxo de Anna Sergeevna.
«Sxajnas al mi, ke vi iris en la gxardenon kun Arkadio.»
Katja, ne rapidante, direktis siajn okulojn al la fratino. Anna Sergeevna estis plenguste, ecx elegante vestita; sxi staris sur vojeto kaj per la pinto de sia malfermita ombrelo tusxis la orelojn de Fifi. Katja ne rapidante respondis:
«Mi estas sola.»
«Mi vidas tion», respondis sxi kun rido, «li do revenis en sian cxambron?»
«Jes.»
«Vi kune legis?»
«Jes.»
Anna Sergeevna prenis Katian je la mentono kaj levis sxian vizagxon.
«Vi ne malpacigxis, mi esperas?»
«Ne», respondis Katja kaj delikate forigis la manon de l’ fratino.
«Kiel solene vi respondas! Mi pensis, ke mi trovos lin cxi tie por proponi al li, ke li promenu kun mi. Li cxiam petas min pri tio. Oni alportis por vi sxuojn el la urbo, iru provvesti ilin: mi jam hieraux rimarkis, ke viaj antauxaj estas jam tute eluzitaj. Entute, vi ne suficxe vin okupas per tio cxi, kaj vi havas tiel belajn piedojn! Ankaux viaj manoj estas belaj… sed iom grandaj; do vi devas pli zorgi pri la piedoj. Sed vi ne estas koketa.»
Anna Sergeevna iris antauxen sur la vojeto, iom bruetante per sia bela vesto. Katja levigxis de l’ benko kaj preninte kun si la volumon de Heine, ankaux foriris, sed ne por provvesti la sxuojn.
Belaj piedoj, pensis sxi, malrapide kaj facile surirante la sxtonajn sxtupojn de la teraso, varmegigitajn de la suno; belaj piedoj, vi diras… Nu, li genuos cxe ili.
Sed sxi tuj ekhontis kaj sxi rapide kuris supren. Arkadio iris tra la koridoro en sian cxambron; la administranto de la domo kure sekvis lin kaj anoncis, ke cxe li sidas sinjoro Bazarov.
«Eugeno!» balbutis Arkadio preskaux kun timo, «cxu li estas cxi tie jam longe?»
«Jxus li venis, sed li ordonis, ke mi ne anoncu al Anna Sergeevna kaj ke mi konduku lin rekte al vi.»
Eble hejme okazis ia malfelicxo? pensis Arkadio, rapide trakuris la sxtuparon kaj largxe malfermis la pordon. Ekvidinte la amikon, li tuj trankviligxis, kvankam pli sperta okulo, kredeble, trovus en la energia, kiel antauxe, sed iom malgrasigxinta vizagxo de la neatendita gasto signojn de interna ekscito. En mantelo, kovrita de polvo, kun cxapo sur la kapo, li sidis cxe la fenestra breto; li ne levigxis ecx tiam, kiam Arkadio kun lauxta ekkrio sin jxetis al lia kolo.
«Jen surprizo! Kio alkondukas vin cxi tien?» ripetis li, pasxante en la cxambro, kiel homo, kiu mem imagas, kaj deziras montri, ke li gxojas. «Cxe ni cxio estas en ordo, cxiuj fartas bone, cxu ne vere?»
«Cxio estas cxe vi en ordo, sed ne cxiuj estas sanaj», respondis Bazarov. «Sed ne babilu, ordonu alporti por mi glason da «kvas» (refresxiga trinkajxo), sidigu kaj auxskultu, kion mi komunikos al vi en malmultaj, sed, mi esperas, en suficxe fortaj esprimoj.»
Arkadio eksilentis, kaj Bazarov rakontis al li sian duelon kun Pauxlo Petrovicx. Arkadio tre ekmiris, ecx cxagrenigxis; sed li ne volis montri tion; li nur demandis, cxu efektive la vundo de lia onklo ne estas dangxera, kaj ricevinte la respondon, ke gxi estas tre interesa, sed ne de la kuracista vidpunkto, li penis ekrideti, sed interne li sentis maltrankvilon kaj honton. Bazarov kvazaux komprenis lin.
«Jes, amiko, jen kion signifas vivi sub felicxa tegmento. Vi