mem adoptas la kutimon de la mezaj jarcentoj kaj partoprenas en kavaliraj turniroj. Nun mi revenas al la gepatroj», tiel finis Bazarov sian rakonton, «kaj survoje mi turnis cxi tien… por cxion cxi raporti al vi, mi povus diri, se mi ne opinius senutilan mensogon malsagxajxo. Ne, mi venis cxi tien, la diablo scias por kio. Jes, Arkadio, iafoje utile estas sin preni je la hartufo kaj sin eltiri for, kiel rapon el bedo: mi faris tion antaux kelke da tagoj… Sed mi ekdeziris ankoraux unu fojon vidi tion, kion mi forlasis, la bedon, kie mi estis plantita.»
«Mi esperas, ke cxi tiuj vortoj ne koncernas min», respondis Arkadio kun maltrankvilo; «mi esperas, ke vi ne intencas disigxi de mi.»
Bazarov fikse, preskaux penetre, ekrigardis lin. «Cxu tio vere tiel cxagrenus vin? Sxajnas al mi, ke vi disigxis de mi. Vi estas tiel fresxa kaj pura… kredeble viaj aferoj kun Anna Sergeevna iras bone.»
«Kiaj miaj aferoj kun Anna Sergeevna?»
«Cxu ne por ili vi venis cxi tien de la urbo, birdido? Kiel progresas la dimancxaj lernejoj? Cxu vi ne amas sxin? Au eble jam venis por vi tempo esti modesta?»
«Eugeno, vi scias, mi cxiam estis malkasxa kun vi; mi povas certigi vin. Dio estu mia atestanto, ke vi eraras.»
«Hm! Nova vorto», rimarkis Bazarov duonvocxe. «Sed ne estu ekscitita, tio estas al mi tute indiferenta. Romantikulo dirus: mi sentas, ke niaj vojoj komencas disigxi, kaj mi diras simple, ke ni tedis unu la alian.»
«Eugeno…»
«Mia kara, la malfelicxo ne estas tiel granda; kio ne tedas en la vivo! Kaj nun, cxu ni ne devus adiauxi unu la alian? De l’ momento, kiam mi venis cxi tien, mi sentas min abomene, kvazaux mi legus leterojn de Gogol al la edzino de la guberniestro de Kaluga. Mi ne ordonis maljungi la cxevalojn.»
«Kion vi diras! Tio estas ne ebla!»
«Kial?»
«Mi ne parolas pri mi; sed tio estus en la plej alta grado negxentila al Anna Sergeevna, kiu nepre deziros vin vidi.»
«En tiu cxi punkto vi eraras.»
«Kontrauxe, mi estas certa, ke mi estas prava», rediris Arkadio. «Sed kial vi sxajnigas? Se ni jam tusxis la aferon, cxu ne pro sxi vi venis cxi tien?»
«Eble, tamen vi eraras.»
Sed Arkadio estis prava. Anna Sergeevna deziris vidi Bazarovon kaj invitis lin al si per la administranto de la domo. Bazarov sxangxis la vestojn: lia nova konstumo estis enpakita tiel, ke li nenion bezonis tusxi en la valizo, por elpreni gxin. Sinjorino Odincov akceptis lin ne en tiu cxambro, kie li tiel neatendite deklaris al sxi sian amon, sed en la salono. Sxi amike etendis al li la ekstremojn de siaj fingroj, sed sxia vizagxo havis nevole strecxitan esprimon.
«Anna Sergeevna», rapidis diri Bazarov, «antaux cxio mi devas vin trankviligi. Antaux vi staras homo, kiu jam plene revenis al la prudento kaj esperas, ke ankaux la aliaj forgesis liajn malsagxajxojn. Mi forveturas por longa tempo; kvankam mi ne estas mola estajxo, tamen vi devas konsenti, ke malgxoje estus al mi forporti kun mi la penson, ke vi rememoras min kun abomeno.»
Anna Sergeevna profunde ekspiris, kiel homo, kiu jxus atingis la supron de alta monto, kaj rideto vivigis sxian vizagxon. Sxi duan fojon etendis sian manon al Bazarov kaj respondis al lia premo.
«Perdu la okulon tiu, kiu rememoras la tempon pasintan», diris sxi; «tiom pli, ke verdire mi pekis tiam, se ne per koketeco, almenaux… iel alie. Unuvorte, ni restu amikoj, kiel antauxe. Tio estis songxo, cxu ne vere? Kaj kiu rememoras la songxojn!»
«Kiu memoras ilin! Cetere la amo estas afekta sento.»
«Cxu vere? Estas al mi tre agrable auxdi tion.»
Tiel diris Anna Sergeevna, tiel diris Bazarov; ili ambaux kredis, ke ili diras la veron. Cxu estis la vero, la plena vero en iliaj vortoj? Ili mem ne sciis tion, tiom pli la auxtoro. Sed ilia interparolo havis tian karakteron, kvazaux ili plene kredis unu al la alia.
Anna Sergeevna interalie demandis Bazarovon, kion li faris en Marino? Li preskaux komencis rakonti al sxi sian duelon kun Pauxlo Petrovicx, sed detenis lin la penso, ke sxi povus suspekti lin, ke li volas sin prezenti interesa; li simple respondis al sxi, ke la tutan tempon li laboris.
«Kaj mi», rediris Anna Sergeevna, «komence mi havis la spleen’on! (splenon) Dio scias kial; mi ecx intencis forveturi eksterlandon, imagu!… Poste tio pasis, venis via amiko, Arkadio Nikolaicx, kaj mi revenis sur miajn relojn, al mia vera rolo.»
«Kia estas cxi tiu rolo, permesu demandi vin.»
«La rolo de onklino, de guvernantino, de patrino, nomu gxin, kiel vi volas. Cxu vi scias, ke antauxe mi ne bone komprenis vian intiman amikecon kun Arkadio Nikolaicx; mi opiniis lin iom sensignifa. Sed nun mi pli bone konas lin kaj mi konvinkigxis, ke li estas inteligenta… Kaj, la cxefa afero, li estas juna, juna… ne kiel mi kaj vi, Eugeno Vasilicx. »
«Cxu li cxiam ankoraux estas konfuzita en via cxeesto!»
«Cxu?» komencis Anna Sergeevna kaj pripensinte iom, aldonis: «Nun li farigxis pli konfidema, li parolas kun mi. Antauxe li evitis min. Cetere, ankaux mi ne sercxis lian societon. Li estas pli amika kun Katja.»
Bazarov malpaciencigxis. La virino ne povas ne ruzi! pensis li.
«Vi diras, ke li evitis vin», diris li kun malvarma rideto, «sed kredeble lia amo al vi ne restis por vi sekreto!»
«Kiel? ankaux li?» nevole ekkriis Anna Sergeevna.
«Ankaux li», ripetis Bazarov kun humila saluto. «Cxu vi efektive ne sciis tion, kaj mi diris al vi novajxon?»
Anna Sergeevna mallevis la okulojn.
«Vi eraras, Eugeno Vasilicx.»
«Mi ne supozas tion. Sed eble mi ne devus paroli pri tio.»
Vi ne ruzu plu, diris li al si.
«Kial ne? Sed mi pensas, ke ankaux tie cxi vi tro alte taksas la gravecon de momenta impreso. Mi komencas suspekti, ke vi havas inklinon al troigo.»
«Ni ne parolu plu pri tio, Anna Sergeevna.»
«Kial?» rediris Anna Sergeevna, kaj sxi mem tuj transmetis la interparolon sur alian vojon. Sxi ne estis tute tankvila en la cxeesto de Bazarov, kvankam sxi diris al li kaj certigis sin mem, ke cxio estas forgesita. Intersxangxante kun li plej simplajn parolojn, ecx sxercante kun li, sxi sentis iom da timo. Same sur vaporsxipo, sur la maro, la homoj interparolas kaj ridas senzorge, kvazaux sur la firma tero; sed se okazas la plej malgranda halto, se aperas la plej malgranda signo de io neordinara, tuj sur cxiuj vizagxoj estas legebla esprimo de speciala timo, montranta la konstantan konscion pri la konstanta dangxero.
La interparolo de Anna Sergeevna kun Bazarov dauxris ne longe. Sxi komencis mediti, respondis distrite kaj fine proponis al li transiri en la salonon, kie ili trovis la princidinon kaj Katjan.
«Kie estas Arkadio Nikolaicx?» demandis la mastrino. Eksciinte, ke li malaperis jam antaux pli ol unu horo, sxi sendis sercxi lin.
Ne baldaux oni trovis lin: li sin kasxis en la densajxo de la gxardeno kaj apoginte la mentonon sur la krucitaj manoj, li dronis en meditoj. Profundaj kaj gravaj estis la meditoj, sed ne malgxojaj. Li sciis, ke Anna Sergeevna sidas sola kun Bazarov, sed li ne sentis jxaluzon, kiel iam; kontrauxe, lia vizagxo pli kaj pli serenigxis; sxajnis, ke li miras pro io, gxojas kaj decidigxis al io.
Cxapitro XXVI
La edzo de Anna Sergeevna ne amis novajxojn, sed li cxiam estis preta akcepti «la fantazion de la nobligita gusto», kaj tial li konstruis en sia gxardeno, inter la varmigejo kaj la lageto ion de la speco de greka portiko el rusaj brikoj. En la posta, senfenestra muro de la portiko aux galerio estis faritaj ses nicxoj por statuoj, kiujn sinjoro Odincov intencis venigi el la eksterlando.
La statuoj devis prezenti: la Izolecon, Silenton, Mediton, Melankolion, Hontemon kaj Sentemon. Unu el la statuoj, la diinon de la Silento, kun fingro sur la lipoj, oni venigis kaj starigis; sed en la sama tago la kortaj buboj derompis gxian nazon; kvankam najbara stukisto prenis sur sin fari al gxi nazon, duoble pli belan ol la antauxa, Odincov ordonis forporti gxin, kaj oni gxin metis en angulon de l’ drasxejo, kie gxi staris longajn jarojn, ekscitante teruron de la supersticxemaj kamparaninoj. La antauxa parto de la portiko jam longe estis kovrita de densa arbetajxo: nur la kapiteloj de la kolonoj superstaris la seninterrompan verdajxon. En la portiko, ecx tagmeze, estis malvarmete. Anna Sergeevna ne amis viziti cxi tiun lokon de la tago, kiam sxi ekvidis tie vipuron; sed Katja ofte venis sidigxi sur la malgranda sxtona benko, metita sub unu el la nicxoj. Cxirkauxita de la fresxeco kaj ombro, sxi legis, laboris, aux sin donis al la sento de plena silento, kiu, kredeble, estas konata de cxiu, kaj kies cxarmo konsistas en apenaux konscia kaj silenta sxtelobservo de la vasta ondo de l’ vivo, sencxese ruligxanta cxirkaux ni kaj en ni mem.
En la sekvinta tago Katja sidis sur sia amata benko kaj apud sxi sidis ree Arkadio. Sxi cedis al liaj petoj, iri kun li en la «portikon».
Gxis la matenmangxo restis cxirkaux unu horo; la varmega tago jam estis anstatauxanta la rosplenan matenon. La vizagxo de Arkadio konservis la hierauxan esprimon, sur tiu de Katja estis legebla embaraso. Sxia fratino, tuj post la teo, alvokis sxin en sian kabineton kaj antauxe karesinte sxin, kio cxiam iom timigis Katian, konsilis al sxi esti pli singarda kun Arkadio, kaj precipe eviti, resti sola kun li, cxar tion jam rimarkis la onklino kaj la tuta domo. Krom tio, jam en la antauxtago vespere Anna Sergeevna estis malbonhumora; kaj Katja mem sentis konfuzon, kvazaux konfesante sian kulpon. Cedante al la peto de Arkadio, sxi diris al si, ke tio estos lastfoje.
«Katerino Sergeevna», ekparolis li sengxene kaj samtempe timeme, «de la tempo, kiam mi havas la honoron vivi kun vi sub la sama tegmento, mi parolis kun vi pri multaj aferoj, tamen restis unu tre grava por mi… demando, kiun mi neniam tusxis. Vi diris hieraux, ke oni sxangxis min cxi tie»,