levigxis de la planko. «Kaj nun mi ripetas al vi por la adiauxo… (Cxar senutile estus trompi unu la alian, ni disigxas por cxiam, kaj vi mem sentas tion… ), vi agis prudente; vi ne estas kreita por nia maldolcxa, acida, vagabonda vivo. Vi posedas nek bravacxon, nek malicon; anstatauxe vi havas junan kuragxon kaj junan fajron; por nia afero tio ne tauxgas. Vi, sinjoroj nobeloj, vi povas iri nur gxis nobla rezignacio aux gxis nobla indigno, kaj tio ne multe valoras. Vi ekzemple ne batas plu viajn kamparanojn kaj tial imagas vin perfektaj homoj, kaj ni, ni deziras bati. Por kio multaj vortoj! Nia polvo rugxigos viajn okulojn, Arkadio, nia koto malpurigos vin; vi ne atingis nian nivelon, vi nevole admiras vin mem, vi kun plezuro insultas vin mem; kaj nin tio enuigas; al ni oni donu aliajn, ni aliajn volas rompi! Vi estas brava knabo; sed malgraux tio vi estas mola, liberala sinjorido, et vola tou (kripligita francajxo, signifanta: kaj jen cxio), kiel diras mia patro.»
«Cxu vi adiauxas min por cxiam, Eugeno?» malgxoje demandis lin Arkadio, «kaj vi ne havas aliajn vortojn por mi?»
Bazarov gratis sian nukon.
«Mi havas, Arkadio, ankaux aliajn vortojn, sed mi ne diros ilin, cxar tio estos romantismo, sentimentalismo. Jen mia lasta konsilo: edzigxu: plej baldaux, konstruu vian neston kaj faru multe da infanoj. Ili estos sagxaj jam tial, ke ili naskigxos gxustatempe, ne kiel vi kaj mi. Eh, mi vidas, ke la cxevaloj jam estas pretaj. Jam venis la tempo… Mi jam cxiujn adiauxis… Arkadio, cxu ni cxirkauxprenos unu la alian?»
Arkadio sin jxetis al la kolo de sia iama majstro kaj amiko, larmoj sxprucis el liaj okuloj.
«Jen la juneco!» diris trankvile Bazarov. «Mi multon esperas de Katerino Sergeevna. Vi vidos, kiel rapide sxi konsolos vin!»
«Adiaux, frato!» diris li al Arkadio, jam sidigxinte en la veturilo kaj montrante paron da monedoj, kiuj sidis unu apud la alia sur la tegmento de la stalo, li aldonis: «Jen modelo por vi!»
«Kion tio signifas?» demandis Arkadio.
«Kion? Cxu vi estas tiel malforta en la natursciencoj? Cxu vi forgesis, ke la monedo estas la plej estiminda birdo, kiu sxatas la familian vivon! Imitu gxin!… Adiaux, signor!» (sinjoro) La veturilo ekkrakis kaj forruligxis.
Bazarov diris la veron. Parolante vespere kun Katja, Arkadio tute forgesis pri sia majstro. Li jam komencis sin submeti al sxi, Katja sentis tion kaj ne miris. Li intencis en la sekvanta tago veturi Marinon, al Nikolao Petrovicx. Anna Sergeevna ne volis gxeni Arkadion kaj Katjan kaj nur pro la konveneco ne lasis ilin tro longe solaj. Sxi grandanime forigis de ili la princidinon, kiun la novajxo pri la estonta edzigxo incitis kaj plorigis. En la komenco Anna Sergeevna timis, ke la spektaklo de ilia felicxo sxajnos al sxi mem iom malagrabla; sed tute alie okazis; la spektaklo ne lacigis sxin; gxi interesis sxin, fine kortusxis. Anna Sergeevna gxojis kaj samtempe malgxojis pro tio. Sxajnas, ke Bazarov estas prava, pensis sxi. La scivolemo, sole la scivolemo, la amo al la trankvileco, la egoismo… «Infanoj», diris sxi vocxe, «cxu la amo estas afekta sento?» Sed nek Katja, nek Arkadio komprenis sxin. Ili evitis sxin; la interparolo, nevole auxdita, ne forlasis iliajn kapojn. Cetere, Anna Sergeevna baldaux trankviligis ilin; kaj tio ne estis malfacila por sxi: sxi mem trankviligxis.
Cxapitro XXVII
La reveno de Bazarov tiom pli gxojigis liajn maljunajn gepatrojn, ke ili tute ne atendis gxin. Arina Vlasievna estis tiel ekscitita kaj tiom kuris tra la domo, ke Vasilij Ivanovicx komparis sxin kun «perdrikino»; la malgranda trenajxo de sxia mallonga kaftano efektive faris sxin simila al birdo. Vasilij Ivanovicx mem nur murmuris pro plezuro, mordis la sukcenan ekstremon de sia longa pipo, aux preninte sian kolon per la fingroj, li turnis la kapon, kvazaux provante, cxu gxi estas bone sxrauxbita, kaj subite largxe malfermis la busxon, ridante senbrue. «Mi venas al vi por plenaj ses semajnoj, mia maljunulo», diris al li Bazarov; «mi volas labori, ne malhelpu min, mi vin petas.»
«Vi forgesos mian fizionomion, jen kiel mi malhelpos vin!» respondis Vasilij Ivanovicx.
Li plenumis sian promeson. Lokinte la filon, kiel antauxe, en sian kabineton, li preskaux sin kasxis de li kaj la edzinon li detenis de cxiu superflua esprimo de sxiaj amaj sentoj. «Ni, mia maljuna», diris li al sxi, «dum la unua gastado de Enjusxka, lin iom tedis; nun ni devas esti pli prudentaj.» Arina Viasievna konsentis kun la edzo, sed sxi ne multe gajnis, cxar sxi vidis la filon nur cxe la tablo kaj definitive timis ekparoli al li. «Enjusxenka!» iafoje diras sxi al li kaj Eugeno ne havas ankoraux la tempon sin turni, kiam sxi jam turnas la lacxojn de sia triksaketo kaj murmuretas: «Nenio, tio estas nenio!» kaj poste sxi iras al Vasilij Ivanovicx kaj apoginte la vangon sur la mano:
«Kiel ni povas ekscii, kion Enjusxa preferus hodiaux por la tagmangxo, barcxon aux sxcxi (speco de brasika supo)?» — «Kial vi mem ne demandis lin?» — «Mi timas tedi lin.»
Cetere, Bazarov mem baldaux cxesis sin sxlosi, la febro de laboro forlasis lin kaj estis anstatauxata de malgaja enuo kaj silenta maltrankvilo. Stranga laceco estis rimarkebla en cxiuj liaj movoj; ecx lia pasxmaniero, firma kaj rapide kuragxa, sxangxigxis. Li cxesis promeni sola kaj komencis sercxi societon; li trinkis teon en la salono, vagis en la legoma gxardeno kun Vasilij Ivanovicx kaj fumis kun li la pipon «de la silento»; foje li ecx demandis pri la patro Alekso. Komence cxi tiu sxangxo gxojigis lian patron, sed lia gxojo ne estis longedauxra. «Enjusxa cxagrenas min», li plendis konfidencie al la edzino, «li ne estas malkontenta aux kolera, mi ecx preferus tion, sed li estas cxagrenita, malgxoja: tio estas terura. Li silentas, mi preferus, ke li insultu nin; li malgrasigxas, la koloro de lia vizagxo estas malbona.» — «Dio Sinjoro!» murmuretis la maljunulino, «mi pendigus al li saketon kun relikvoj sur la kolo, sed li ne permesos.»
Vasilij Ivanovicx provis kelkfoje plej singarde demandi la filon pri lia laboro, pri lia farto, pri Arkadio,… Sed Bazarov respondis al li nevolonte kaj malzorge; foje, rimarkinte, ke la patro en la interparolo, sxteliras al io, li kolere diris al li: «Vi kvazaux pasxas cxirkaux mi sur la fingroj. Cxi tiu maniero estas ankoraux pli malbona, ol la antauxa.»
«Nenio, mi nenion!…» rapide respondis la malfelicxa Vasilij Ivanovicx. Same senfruktaj restis liaj politikaj aludoj. Foje, okaze de la proksima liberigo de la servutuloj, Vasilij Ivanovicx ekparolis pri la progreso, esperante, ke la temo estos agrabla por la filo; sed Bazarov respondis indiferente: «Hieraux, pasante preter la cxirkauxbaro, mi auxdis kiel la buboj anstataux ia malnova kanto, krias: ‘Venas, venas jam la tempo, amon sentas mia koro’,… jen via progreso.»
Iafoje Bazarov iris en la vilagxon kaj kiel ordinare, kun mokoj, komencis interparolon kun kamparano: «Nu», diris li al li, «prezentu al mi viajn opiniojn, amiko, pri la vivo; en vi, oni diras, estas la tuta forto kaj estonteco de Rusujo, de vi komencigxos nova epoko de la historio, vi donos al ni nian veran lingvon kaj la legxojn.» La kamparano aux respondis nenion, aux diris vortojn, en la speco de jenaj: «Ni povas… efektive, cxar… tio dependas…» «Vi klarigu al mi, kio estas via mir», interrompis lin Bazarov, «kaj cxu gxi estas la sama mir, kiu staras sur tri fisxoj!» (mir = mondo)
«Tio estas la tero, kiu staras sur tri fisxoj», klarigis la kamparano kun patriarka bonkoreco, per kantanta tono, «kaj super nia mir estas la sinjora volo, cxar vi estas niaj patroj. Kaj ju pli severa estas la mastro, des pli kontenta estas la kamparano.»
Audinte tian paroladon, Bazarov foje malestime levis la sxultrojn kaj sin deturnis; la kamparano trankvile reiris hejmen. «Pri kio li parolis?» demandis la lastan alia kamparano de meza agxo kaj de malgaja aspekto, kaj kiu de malproksime, de la sojlo de sia kabano, vidis la interparolon. «Pri la sxuldata farmpago?»
«Pri kia farmpago, mia amiko!» respondis la unua, kaj en lia vocxo ne estis plu auxdebla patriarka bonkoreco, sed kontrauxe malestima severeco, «li babilis kun mi, cxar kredeble lia lango jukis. Konata afero: la sinjoroj, cxu ili komprenas ion?»
«Kiel ili povus kompreni!» respondis la dua kamparano. Skuinte la cxapojn kaj mallevinte la zonojn, ili ambaux komencis diskuti pri siaj aferoj kaj bezonoj. Ho ve! la malestime levanta la sxultrojn, la scianta paroli kun la kamparanoj Bazarov (kiel li gloris sin en la disputo kun Pauxlo Petrovicx), la memfida Bazarov ecx ne suspektis, ke ili rigardis lin kiel malsagxan sxerculon…
Cetere, li fine trovis por si okupon. Foje en lia cxeesto Vasilij Ivanovicx bandagxis al kamparano la vunditan kruron, sed liaj manoj tremis kaj li ne povis ligi la bandagxon; la filo helpis lin kaj de tiu tempo komencis partopreni en la praktiko, ne cxesante tamen moki la rimedojn, kiujn li mem konsilis, kaj la patron, kiu tuj aplikis ilin. Sed la mokoj de Bazarov tute ne konfuzis lian patron; ili ecx gxojigis lin. Subtenante sian makulitan negligxan veston per du fingroj sur la ventro kaj fumante la pipon, li kun gxuo auxskultis la filon, kaj ju pli da malico estis en liaj vortoj, des pli bonkore ridis lia felicxigita patro, montrante cxiujn siajn nigrajn dentojn. Li ecx ripetis cxi tiujn vortojn, kiuj estis iafoje senspritaj kaj sensencaj; ekzemple, dum kelke da tagoj li tute maltrafe, ripetis: «bonega afero», nur tial, ke Bazarov uzis tiun esprimon, eksciinte, ke la patro auxskultis la frumatenan diservon. «Dio estu benata! Li forgesis sian hipohxondrion!» murmuretis Vasilij Ivanovicx al la edzino, «kiel li batis min hodiaux en la diskuto!»
La penso, ke li havas tian helpanton, plenigis lin per ravo kaj fiereco. «Jes, jes», diris li ofte al iu kamparanino en vira kaftano kaj angula kapvesto, donante al sxi boteleton da plumbakvo aux poteton da hiskiama pomado, «vi devus, mia kara, cxiuminute