danki Dion, ke mia filo gastas cxe mi: oni kuracas vin nun laux la plej scienca kaj nova metodo; cxu vi komprenas tion? La franca imperiestro, Napoleono, ecx li ne havas pli bonan kuraciston.» La kamparanino, kiu venis plendi, ke «pikoj levas sxin», (la signifon de cxi tiuj vortoj li mem ne povis klarigi), sin klinis gxis la tero kaj metis sian manon sub la cxemizon sur la brusto, kie sxi havis kvar ovojn, envolvitajn en visxtuko.
Foje Bazarov ecx elsxiris denton al rondiranta komercisto de galanteriajxoj; kvankam la dento estis tute ordinara, Vasilij Ivanovicx konservis gxin kiel maloftajxon kaj montrante gxin al la patro Alekso, sencxese ripetis:
«Rigardu la radikojn! Kian forton havas mia Eugeno! La komercisto levigxis en la aeron! Sxajnas al mi, ke ecx kverko ne povus kontrauxstari!…»
«Lauxdinde!» respondis fine la patro Alekso, ne sciante, kion diri kaj kiel meti finon al la ekstazo de la maljunulo.
Foje kamparano de najbara vilagxo alveturigis al Vasilij Ivanovicx sian fraton, malsanan je tifo. La malfelicxulo kusxis sur la vizagxo sur pajlo kaj agoniis; nigraj makuloj kovris lian korpon, jam antaux longe li perdis la konscion. Vasilij Ivanovicx esprimis sian bedauxron, ke oni ne turnis sin pli frue al kuracisto kaj diris, ke ne eble estas lin savi. Efektive, la kamparano ne povis esti vivanta alveturigata hejmen: li mortis en la veturilo.
Post tri tagoj Bazarov eniris en la cxambron de l’ patro kaj demandis, cxu li ne havas inferan sxtonon?
«Mi havas; por kio vi bezonas gxin?»
«Mi devas… kauxterizi malgrandan vundon.»
«Al kiu?»
«Al mi.»
«Kiel, al vi? Por kio? Kia estas via vundo? Kie!»
«Jen cxi tie, sur la fingro. Mi estis hodiaux en la vilagxo, de kie oni alveturigis la kamparanon, malsanan je tifo. Mi ne scias kial, oni volis fari auxtopsion… Mi jam longe ne ekzercis min en tio.»
«Kaj?»
«Mi petis la distriktan kuraciston, ke li permesu al mi fari la auxtopsion kaj mi trancxis mian fingron.»
Vasilij Ivanovicx subite paligxis kaj dirante neniun vorton, kuris en sian kabineton, de kie li tuj revenis kun peco da infera sxtono en la mano. Bazarov volis preni gxin kaj foriri. «Pro Dio», diris Vasilij Ivanovicx, «permesu, ke mi mem faru tion.»
Bazarov ekridetis.
«Kia amo al la praktiko!»
«Ne sxercu, mi vin petas. Montru vian fingron. La vundo ne estas granda. Gxi ne doloras?»
«Premu pli forte, ne timu.»
Vasilij Ivanovicx haltis.
«Eble pli bone estus kauxterizi per fero? Kiel vi opinias?»
«Tion oni devus fari pli frue, kaj nun, verdire, ankaux la infera sxtono estas superflua. Se mi estas infektita, estas nun jam tro malfrue…»
«Kiel… malfrue…», apenaux povis diri Vasilij Ivanovicx.
«Sendube! De tiu tempo pasis pli ol kvar horoj.»
Vasilij Ivanovicx ankoraux iom kauxterizis la vundon.
«Cxu la distrikta kuracisto ne havis inferan sxtonon?»
«Li ne havis.»
«Granda Dio, tio estas nekredebla! Kuracisto, kiu ne havas tiel nepre necesan rimedon…»
«Se vi vidus liajn lancetojn», rediris Bazarov kaj eliris.
Gxis la vespero kaj dum la tuta sekvinta tago Vasilij Ivanovicx trovis plej diversajn pretekstojn por eniri en la cxambron de la filo. Li ne parolis pri la vundo, ecx penis rakonti pri tute flankaj aferoj, sed li kun tia maltrankvilo observis lin, tiel persiste rigardis liajn okulojn, ke Bazarov perdis la paciencon kaj minacis forveturi. Vasilij Ivanovicx solene promesis al li, ke li trankviligxos, tiom pli, ke Arina Vlasievna, de kiu li kompreneble cxion kasxis, komencis insiste demandi, kial li ne dormas kaj kio estas al li? Tutajn du tagojn li restis firma, kvankam la aspekto de l’ filo, kiun li kasxe rigardis de tempo al tempo, ne placxis al li, sed je la tria tago dum la tagmangxo li ne povis plu regi sin.
«Kial vi ne mangxas, Eugeno?» demandis li, donante al sia vizagxo plej indiferentan esprimon. «La mangxajxo, sxajnas, estas bone preparita?»
«Mi ne deziras, mi ne mangxas…»
«Vi ne havas apetiton? Kaj la kapo?» aldonis li per nekuragxa vocxo. «Gxi doloras?»
«Gxi doloras. Kial gxi ne dolorus?»
Arina Vlasievna rektigxis por atente auxdiskulti.
«Ne koleru, Eugeno», dauxrigis Vasilij Ivanovicx, «cxu vi permesos al mi palpi vian pulson.»
Bazarov levigxis.
«Sen palpado mi povas diri al vi, ke mi havas febron.»
«Febrotremon vi havis?»
«Ankaux febrotremon. Mi kusxigos min; sendu al mi tilian teon. Mi kredeble malvarmumis.»
«Jes, jes; ni auxdis hodiaux nokte, kiel vi tusas», diris Arina Vlasievna.
«Mi malvarmumis», ripetis Bazarov kaj foriris. Arina Vlasievna komencis prepari la teon el tiliaj floroj, kaj Vasilij Ivanovicx eniris en la najbaran cxambron kaj silente tordis siajn harojn.
Bazarov ne levigxis plu dum tiu tago kaj la tutan nokton estis en stato de peza duonkonscia dormeto. Je la unua horo nokte, malfacile malferminte la okulojn, li ekvidis super si cxe la lumo de la lampeto la palan vizagxon de la patro kaj postulis, ke li foriru. Vasilij Ivanovicx obeis, sed tuj revenis sur la piedfingroj kaj sin kovrinte duone per la pordo de la sxranko, sencxese rigardis la filon. Ankaux Arina Vlasievna ne kusxigxis kaj malferminte la pordon de la kabineto, cxiuminute venis auxskulti, «kiel spiras Enjusxa», kaj ekrigardi la edzon. Sxi povis vidi nur lian senmovan, kurbigitan dorson, sed tio suficxis, por sxin iom trakviligi. Matene Bazarov penis levigxi; lia kapo, ekturnigxis, sango ekfluis el la nazo; li ree kusxigxis, Vasili Ivanovicx silente servis al li; Arina Vlasievna eniris en la cxambron kaj demandis la filon, kiel li fartas. Li respondis: «pli bone», kaj sin turnis al la muro. Vasilij Ivanovicx svingis ambaux manojn, por ke sxi foriru; sxi mordis la lipojn por ne plori kaj eliris. Cxio en la domo subite kvazaux malheligxis; cxiuj vizagxoj plilongigxis, farigxis stranga silento; de la korto oni forportis krieman kokon, kiun tio forte surprizis. Bazarov kusxis, kiel antauxe, turninte la vizagxon al la muro. Vasilij Ivanovicx penis direkti al li diversajn demandojn, sed ili lacigis Bazarovon, kaj la maljunulo eksilentis senmove sur sia segxo, nur de tempo al tempo tordante siajn fingrojn. Li iris por kelke da minutoj en la gxardenon, staris tie kvazaux kolono, kvazaux kaptita de nekomprenebla miro (la esprimo de miro preskaux ne forlasis nun lian vizagxon) kaj revenis al la filo, penante eviti la demandojn de l’ edzino. Fine, sxi kaptis lin je la mano, kaj konvulsie, preskaux minace, demandis lin: «Kio estas al li?» Vasilij Ivanovicx rekonsciigxis kaj volis responde al sxi ekridi; sed li konstatis kun miro, ke anstatauxe li eksplodas per rido. Jam matene li sendis en la urbon, por venigi kuraciston. Li opiniis necesa antauxsciigi tion al la filo, por ke li ne koleru. Bazarov subite sin turnis sur la sofo, fikse kaj senpense rigardis la patron kaj petis ion por trinki.
Vasilij Ivanovicx donis al li akvon kaj profitis la momenton, por palpi lian frunton. Gxi estis ardanta.
«Maljunulo», komencis Bazarov per rauxka kaj malrapida vocxo; «malbona estas mia afero. Mi estas infektita kaj post kelke da tagoj vi enterigos min.»
«Eugeno!» balbutis li, «kion vi diras!… Pro Dio! Vi malvarmumis…»
«Cxesu», ne rapidante interrompis lin Bazarov. «Al kuracisto ne estas permesite tiel paroli. Mi havas cxiujn simptomojn de infekto, vi mem scias.»
«Kie estas la simptomoj… de infekto. Eugeno. Tute ne…»
«Kaj tio cxi?» diris Bazarov kaj levinte la manikon de la cxemizo, montris al la patro rugxajn makulojn, antauxdirantajn malfelicxon, kiuj kovris lian hauxton.
Vasilij Ivanovicx ektremis kaj glaciigxis pro teruro.
«Ecx se…» respondis li fine, «eble… ecx se io en la speco… de infekto…»
«De piemio», sufloris la filo.
«Jes… en la speco… de epidemio…»
«De piemio», severe kaj klare ripetis Bazarov; «cxu vi jam forgesis viajn universitatajn kajerojn?»
«Estu, kiel vi volas… Tamen ni resanigos vin.»
«Tio estas sxerco. Sed ne pri tio ni parolu. Mi ne pensis, ke mi mortos tiel baldaux; tio estas akcidento, verdire, tre malagrabla. Vi kaj la patrino devas nun profiti tion, ke via religia sento estas forta; venis bona momento, por provi gxian valoron.» Li trinkis iom da akvo. «Mi volas vin peti pri unu servo… dum mi ankoraux estas estro de mia kapo. Morgaux aux postmorgaux mia cerbo, vi scias, petos eksigxon. Mi nun ne estas plu certa, cxu mi klare esprimas miajn pensojn. Kiam mi kusxis, sencxese sxajnis al mi, ke cxirkaux mi kuras rugxaj hundoj, kaj ke vi staras super mi, kiel cxasxundo super tetro. Mi estas kvazaux ebria. Cxu vi bone min komprenas?»
«Certe, Eugeno, vi parolas tute kiel oni devas.»
«Tiom pli bone; vi diris al mi, ke vi sendis en la urbon por venigi kuraciston… Tio estis por vi… kaj por mi: sendu kurieron…»
«Al Arkadio Nikolaicx?» interrompis la maljunulo.
«Kiu estas Arkadio Nikolaicx?» rediris Bazarov, kvazaux meditante. «Ah, jes… tiu birdido! Ne, lin vi ne tusxu; li estas nun monedo. Ne miru, tio ne estas ankoraux deliro. Sendu kurieron al sinjorino Odincov, Anna Sergeevna, sxi posedas cxi tie en la cxirkauxajxo bienon… Vi konas sxin? (Vasilij Ivanovicx jese balancis la kapon). Oni diru al sxi: Eugeno Bazarov ordonis saluti vin kaj diri, ke li mortas. Vi plenumos tion?»
«Jes, mi plenumos… Sed cxu estas eble, ke vi mortos, vi, Eugeno,… Jugxu mem! Kie post tio estos la justeco?»
«Tion mi ne scias; sed sendu kurieron.»
«Senprokraste mi sendos kaj mi mem skribos la leteron.»
«Ne, tio estas superflua; diru, ke mi ordonis sxin saluti, tio suficxas. Kaj nun mi revenas al miaj hundoj. Strange! mi volas haltigi mian penson cxe la morto, sed mi ne sukcesas. Mi vidas nur makulon… kaj nenion plu.»
Li ree peze sin turnis al la muro. Vasilij Ivanovicx eliris el la kabineto kaj atinginte la dormocxambron de la edzino, li falis sur la genuojn antaux la sanktaj pentrajxoj.
«Pregxu, Arina, pregxu!» gxemis li, «nia filo mortas.»
La kuracisto, la sama distrikta kuracisto, kiu ne havis inferan sxtonon, venis kaj esplorinte la malsanan, konsilis atendantan metodon kaj diris kelke da vortoj pri la ebleco de la resanigxo.
«Cxu vi iam vidis homojn en mia stato, kiuj ne foriris al la Elizeaj Kampoj?» demandis Bazarov kaj subite kaptinte je la piedo pezan tablon, starantan apud la sofo, forpusxis gxin de la loko.
«La forton, la forton», diris li, «mi havas ankoraux