Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:TXTPDF
Patroj kaj filoj

en gxia pleneco, tamen mi devas morti!… Maljunulo, havis almenaux suficxe da tempo por malkutimi de la vivo, sed mi… Nei, nei… Oni provu nei la morton! Gxi vin neas, kaj finita estas la afero! Kiu ploras tie!» aldonis li post momento. «La patrino? Malfelicxa! Kiun sxi nutros nun per sia fama barcxo? Ankaux vi, Vasilij Ivanovicx, larmas, sxajnas al mi. Nu, se la kristanismo ne helpas, estu filozofo, stoiko! Vi ja gloris vin, ke vi estas filozofo?»

«Kia filozofo mi estas!» ekkriis Vasilij Ivanovicx, kaj larmoj gutis sur liajn vangojn.

La stato de Bazarov pli kaj pli malbonigxis kun cxiu horo; la progreso de l’ malsano farigxis rapida, kiel ordinare okazas post la hxirurgiaj infektoj. Li ne perdis ankoraux la konscion kaj komprenis, kion oni diris al li; li ankoraux batalis. «Mi ne volas deliri», murmuretis li, kunpremante la pugnojn, «kia sensencajxo.» Kaj tuj li aldonis: «Se de ok oni deprenas dek, kiom restas?»

Vasilij Ivanovicx pasxis en la cxambro, kiel freneza, proponis jen unu rimedon, jen alian kaj cxiuminute kovris la piedojn de l’ filo. «Envolvi en malvarmajn tukojn… vomigan rimedon… sinapismon sur la ventro… sangellason», ripetis li per strecxita tono. La kuracisto, kiun li petegis resti, aprobis cxion, donis al la malsanulo limonadon kaj por si petis jen pipon, jen «ion fortigan-varmigan», tio estas brandon. Arina Vlasievna sidis sur malalta benko apud la pordo kaj nur de tempo al tempo iris pregxi; antaux kelke da tagoj sxia tualeta spegulo elglitis el sxiaj manoj kaj rompigxis: tion sxi rigardis cxiam kiel malbonan antauxsignon: ecx Anfisusxka ne sciis, kion diri al sxi. Timofeicx forveturis al sinjorino Odincov. La nokto estis malbona por Bazarov… Kruela febro turmentis lin. Antaux la mateno lia stato iom plibonigxis. Li petis, ke Arina Vlasievna lin kombu, kisis sxian manon kaj trinkis du glutojn da teo.

Vasilij lvanovicx iom vivigxis. «Dio estu benata!» diris li; venis la krizo…, venis la krizo.

«Rigardu!» diris Bazarov, «kian povon havas vorto! Li trovis la vorton ‘krizo’, kaj li estas konsolita. Miriga afero estas, kiel la homo kredas je la vortoj. Se oni nomas lin malsagxulo kaj ne batas lin, li malgxojas; se oni diras al li komplimenton pri lia sagxo kaj ne donas al li monon, li estas tute kontenta.» Cxi tiu malgranda parolado de Bazarov, similanta liajn antauxajn malicajn atakojn, ravis lian patron.

«Brave! bone dirita, bonege!» ekkriis li sxajnigante, ke li aplauxdas.

Bazarov malgxoje ekridetis.

«Laux via opinio», diris li, «la krizo pasis aux venis?»

«Vi sentas vin pli bone, jen kion mi vidas, jen kio gxojigas min», respondis Vasilij Ivanovicx.

«Tre bone; cxiam bone estas gxoji. Kaj al sxi, vi memoras? Cxu vi sendis?»

«Jes, kompreneble.»

La plibonigxo dauxris ne longe. La atakoj de l’ malsano rekomencigxis. Vasilij Ivanovicx sidis apud Bazarov. Sxajnis, ke ia neordinara maltrankvilo turmentas la maljunulon. Li kelke da fojoj provis ekparoli, sed ne povis.

«Eugeno!» diris li fine, «mia filo, mia kara, bona filo!»

Cxi tiu neordinara alparolo faris impreson je Bazarov. Li iom turnis la kapon kaj videble penante dejxeti de si la sxargxon de la deliro, kiu premegis lin, li diris: «Kion, mia patro?»

«Eugeno», dauxrigis Vasilij Ivanovicx kaj falis sur la genuojn antaux la filo, kvankam Bazarov ne malfermis la okulojn kaj ne povis lin vidi. «Eugeno, vi sentas vin nun pli bone; kun la helpo de Dio vi resanigxos; sed profitu la nunan momenton, trankviligu min kaj la patrinon, plenumu la devon de l’ kristano! Teruro estas al mi tion al vi diri, sed ankoraux pli terure… ja por la eterneco, Eugeno, pripensu, kiel…» Rompigxis la vocxo de la maljunulo. Sur la vizagxo de lia filo, kvankam li kusxis, kiel antauxe, kun fermitaj okuloj, rampis io stranga.

«Mi ne rifuzas, se tio povas trankviligi vin», diris li fine; «sed sxajnas al mi, ke la afero ne estas urgxa. Vi mem diras ke mia stato plibonigxis.»

«Plibonigxis, Eugeno, plibonigxis; sed kiu povas scii, cxio ja dependas de la volo de Dio, kaj plenuminte la devon…»

«Ne, mi atendos ankoraux», interrompis Bazarov. «Mi konsentas kun vi, ke venis la krizo. Kaj se vi kaj mi eraris, ne grave! Oni absolvas ecx la senkonsciajn.»

«Mi petas vin, Eugeno!»

«Mi atendos. Kaj nun mi volas dormi. Ne malhelpu min.»

Kaj li metis la kapon sur la antauxan lokon.

La maljunulo levigxis, sidigxis sur la segxo kaj apoginte la mentonon sur la mano, mordis siajn fingrojn. Bruo de risorta kalesxo, cxi tiu bruo, kiu tiel lauxte sonas en la kampara silento, subite frapis liajn orelojn. Pli kaj pli proksime ruligxis malpezaj radoj; jen jam oni auxdas la spiron de l’ cxevaloj… Vasilij Ivanovicx salte levigxis kaj sin jxetis al la fenestro. En la korton de lia malgranda domo estis enveturanta duloka kalesxo. Ne komprenante, kion tio povis signifi, ardante pro ia sensenca gxojo, li kuris sur la peronon… Lakeo en livreo malfermis la pordon de l’ kalesxo; sinjorino, kovrita per nigra vualo, en nigra manteleto, eliris, el gxi…

«Mi estas Anna Sergeevna Odincov», diris sxi. «Eugeno Vasilicx vivas? Vi estas lia patro? Mi venis kun kuracisto.»

«Bonfarantino!» ekkris Vasilij Ivanovicx, kaj kaptinte sxian manon, konvulsie alpremis sxin al siaj lipoj. Dume la kuracisto, kiu venis kun sxi, malgranda homo, portanta okulvitrojn, kun germana fizionomio, eliris ne rapidante el la kalesxo.

«Li vivas ankoraux, vivas mia Eugeno, kaj nun li estos savita! Edzino! Edzino!… Al ni angxelo de l’ cxielo…»

«Granda Dio, kio?» balbutis la maljunulino, kurante el la salono. Nenion komprenante, tuj en la antauxcxambro, sxi falis al la piedoj de Anna Sergeevna kaj komencis, kvazaux freneza, kisi sxian veston.

«Kion vi faras! Kion vi faras!» ripetis Anna Sergeevna; sed Arina Vlasievna ne auxskultis sxin, kaj Vasilij Ivanovicx dauxrigis: «angxelo, angxelo!»

«Wo ist der Kranke? (kie estas la malsanulo?) Kie estas la paciento?» demandis fine la doktoro, ne sen iom da indigno.

Vasilij Ivanovicx rekonsciigxis. «Cxi tie, sekvu min, mi petas, vertesterher kollega» (plej estimata sinjoro kolego), aldonis li, rememorante la tempon pasintan.

«E…?» diris la germano kun maldolcxa rideto.

Vasilij Ivanovicx kondukis lin en la kabineton. «Doktoro de Anna Sergeevna Odincov», diris li, sin klinante al la orelo de la filo, «ankaux sxi estas cxi tie.» Bazarov malfermis la okulojn.

«Kion vi diris?»

«Mi diras, ke Anna Sergeevna Odincov estas cxi tie kaj akompanas sxin cxi tiu respektinda doktoro.»

Bazarov cxirkauxrigardis en la cxambro.

«Sxi estas cxi tie… mi volas sxin vidi.»

«Vi vidos sxin, Eugeno; sed antauxe oni devas iom paroli kun la sinjoro doktoro. Mi rakontos al li la tutan historion de la malsano, cxar Sidor Sidoricx forveturis (tio estis la nomo de la distrikta kuracisto), kaj ni faros malgrandan konsiligxon.»

Bazarov ekrigardis la germanon.

«Bone, parolu, parolu rapide, sed ne latine, mi ja komprenas, kion signifas: jam moritur» (jam mortinta).

«Der Herr scxeint des Deutscxen macxtig zu sein» (sxajne la sinjoro bone komprenas germane), komencis la adepto de Eskulapo, sin turnante al Vasilij Ivanovicx.

«Ih… gabe…(mi… (germana lingvo kripligita)) Parolu prefere ruse», diris la maljunulo.

«To ze… kiel vi volas…»

La konsiligxo komencigxis.

Post duonhoro Anna Sergeevna, akompanata de Vasilij Ivanovicx, eniris en la kabineton. La doktoro havis la tempon murmureti al sxi, ke la stato de la malsano estas senespera. Sxi ekrigardis Eugenon… kaj haltis cxe la pordo, tiel konsternis sxin la flamanta kaj samtempe morta vizagxo kun la malklaraj okuloj, fiksitaj sur sxi. Glaciiganta kaj peza timo ekregis sxin; la penso, ke ne tion sxi sentus, se sxi amus lin, fulme trakuris sxian kapon.

«Dankon», malfacile diris li, «mi tion ne esperis. Tio estas bona ago. Jen ni ankoraux unu fojon vidas unu la alian, kiel vi promesis.»

«Anna Sergeevna estis tiel bona…» komencis Vasilij Ivanovicx.

«Patro, lasu nin.»

«Anna Sergeevna, vi permesas? Sxajnas, ke nun…» Li montris per signo de la kapo sian senforte kusxantan korpon.

Vasilij Ivanovicx eliris.

«Dankon», ripetis Bazarov. «Tio estas tute regxa. Oni diras, ke la regxoj ankaux vizitas la mortantojn.»

«Eugeno Vasilicx, mi esperas…»

«Eh, Anna Sergeevna, ni parolu la veron. Cxio estas finita kun mi. Mi falis sub radon. Vi vidas, mi estis prava, ke mi ne zorgis pri la estonteco. La morto estas malnova sxerco, tamen nova por cxiu. Gxis nun mi ne timis… kaj poste venos la senkonscieco kaj ft! (Li malforte svingis la manon). Kion mi devas diri al vi?… Ke mi amis vin? Tio antauxe estis sensenca, kaj tiom pli nun. La amo estas formo, kaj mia propra formo jam disfalas. Prefere mi diros… kiel bela vi estas! Kaj nun vi staras antaux mi tiel bela…»

Anna Sergeevna nevole ektremis.

«Tio estas nenio, ne timu… sidigxu tie… Ne proksimigxu al mi: mia malsano estas ja infekta.»

Anna Sergeevna rapide trapasis la cxambron kaj sidigxis sur la segxo apud la sofo, kie kusxis Bazarov.

«Grandanima!» murmuretis li. «Ah, kiel proksime.. kaj tiel juna, fresxa, pura… en cxi tiu abomena cxambro!… Adiaux! vivu longe, tio estas la plej grava, kaj gxuu, dum ne estas ankoraux tro malfrue. Vi rigardu, kia abomena spektaklo; duone dispremita vermo, kiu ankoraux tordigxas. Ankaux mi ja pensis: multajn agojn mi plenumos. Morti? Mi? Ne, mi havas taskon antaux mi, mi estas giganto! Kaj nun, nun la sola tasko de la giganto estas dece morti, kvankam tio estas indiferenta por cxiu… Tamen mi mortos kiel viro, ne kiel hundo.» Bazarov eksilentis kaj komencis palpi sian glason. Anna Sergeevna donis al li trinki, ne demetante la gantojn kaj time spirante.

«Min vi forgesos», rekomencis li, «cxar la mortinto ne estas kamarado de l’ vivanto. Mia patro diros al vi, kian homon perdas Rusujo… Tio estas sensencajxo, sed ne seniluziigu lin. Vi ja konas la proverbon: kio ajn amuzas la infanon… Konsolu ankaux mian patrinon. Tiajn homojn, kiaj ili, en via granda mondo vi ne trovos, ecx se vi sercxos ilin tage kun lanterno en la mano… Mi, necesa al Rusujo!… Ne, sxajnas, ke ne. Kiu do estas necesa al gxi? Sxuisto estas necesa, tajloro estas necesa, viandisto… li vendas viandon… viandisto… atendu, mi miksas… cxi tie estas arbaro…»

Bazarov metis la manon sur sian frunton.

Anna Sergeevna sin klinis al li.

«Eugeno

Скачать:TXTPDF

en gxia pleneco, tamen mi devas morti!... Maljunulo, havis almenaux suficxe da tempo por malkutimi de la vivo, sed mi... Nei, nei... Oni provu nei la morton! Gxi vin neas,