Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:TXTPDF
Patroj kaj filoj

Vasilicx, mi estas cxi tie…»

Li demetis la manon kaj levigxis.

«Adiaux», diris li kun subita forto, kaj liaj okuloj ekbrilis per la lasta brilo. «Adiaux… Auskultu… mi ja ne kisis vin tiam… Blovu sur la mortantan kandelon kaj gxi estingigxu…»

Anna Sergeevna almetis la lipojn al lia frunto.

«Kio?» demandis murmurete Vasilij Ivanovicx.

«Li ekdormis», respondis sxi apenaux auxdeble.

La sorto ne destinis al Bazarov pluan vekigxon. Antaux la vespero li tute perdis la konscion kaj en la sekvinta tago li mortis. La patro Alekso plenumis sur li la religiajn ceremoniojn. Kiam oni sanktoleis lin, kiam la sankta oleo tusxis lian bruston, unu lia okulo malfermigxis kaj sxajnis, ke io, kvazaux tremo de teruro trakuras lian mortan vizagxon, kiam li vidis la pastron en la robo, la fumon de la incenso, la kandelojn antaux la sanktaj pentrajxoj. Sed tio dauxris nur unu momenton. Kiam fine li spiris la lastan spiron kaj en la domo ekgxemis cxiuj, Vasilij Ivanovicx furiozigxis. «Mi diris, ke mi ekribelos», rauxke kriis li, kun flamanta vizagxo, kurbigita de grimaco, skuante la pugnon en la aero, kvazaux por minaci iun; «kaj mi ekribelos, ekribelos!» Sed Arina Vlasievna, dronanta en la larmoj, ekpendis sur lia kolo, kaj ili ambaux falis sur la vizagxojn. «Tiel», rakontis poste Anfisusxka en la cxambro de l’ servistoj, «unu apud la alia ili mallevis siajn kapojn, kiel sxafoj dum la tagmeza varmego…»

Sed pasas la tagmezo, venas la vespero kaj la nokto, kiu kondukas en trankvilan rifugxejon la lacajn kaj sxargxitajn

Cxapitro XXVIII

Pasis ses semajnoj. Venis la blanka vintro kun la kruela silento de la sennubaj malvarmegoj, la densa, krakanta negxo, la pale smeralda cxielo, la roza prujno sur la arboj, la cxapoj el la fumo super la kamentuboj, kun la fumturnigxoj el la subite malfermitaj pordoj, la fresxaj kvazaux morditaj vizagxoj de l’ pasantoj kaj la rapida trotado de l’ tremantaj cxevaloj.

Januara tago jam proksimigxis al sia fino; la vespera malvarmo ankoraux pli forte premis la senmovan aeron, kaj rapide estingigxis la sanga cxielrugxo. En la fenestroj de la domo en Marino ekbrilis lumoj. Prokoficx, en nigra frako kaj blankaj gantoj, kun tute speciala soleneco dismetis sur la tablo mangxilaron por kvin personoj. Antaux unu semajno, en la malgranda parohxa pregxejo, senbrue kaj preskaux sen atestantoj, havis lokon du edzigxoj: de Arkadio kun Katja kaj de Nikolao Petrovicx kun Fenicxka; kaj en la sama tago Nikolao Petrovicx donis adiauxan tagmangxon al sia frato, forveturonta pro aferoj Moskvon. Anna Sergeevna ankaux forveturis tien post la edzigxo, doninte malavarajn donacojn al la juna paro.

Akurate je la tria horo cxiuj kolektigxis cxe la tablo. Ankaux Mitja cxeestis; li jam havis vartistinon en silka rusa kapvesto, kun oraj strioj. Pauxlo Petrovicx sidis inter Katja kaj Fenicxka: «la edzoj» sin lokis apud siaj edzinoj. Niaj malnovaj amikoj sxangxigxis en la lasta tempo: cxiuj kvazaux plibeligxis kaj «solidigxis»; sole Pauxlo Petrovicx malgrasigxis, kio, cetere, donis ankoraux pli da eleganteco kaj «grandsinjoreco» al liaj esprimplenaj trajtoj… Ankaux Fenicxka aliigxis. En nova silka vesto kun largxa velura rubando en la haroj, kun ora cxeno sur la kolo, sxi sidis senmove-respektplene, respektplene al si mem, al cxio, kio sxin cxirkauxis, kaj tiel ridetante, kvazaux sxi dezirus diri: «Pardonu min, mi ne estas kulpa.» Ne sxi sola, cxiuj aliaj ridetis kaj ankaux kvazaux petis pardonon; cxiuj estis iom gxenataj, iom malgxojaj, sed en la realeco tre kontentaj. Cxiu servis sian najbaron kun komika gxentileco; sxajnis, ke cxiuj interkonsentis ludi simplaniman komedion. Katja estis la plej trankvila el cxiuj: sxi konfide cxirkauxrigardis kaj oni povis rimarki, kiel Nikolao Petrovicx jam amas sxin. Antaux la fino de la tagmangxo li levigxis kaj preninte pokalon en la manon, sin turnis al Pauxlo Petrovicx.

«Vi forlasos nin… vi forlasos nin, kara frato», komencis li, «kompreneble, ne por longe; tamen mi ne povas ne esprimi al vi, ke mi… ke ni… kiom mi… kiom ni… La malfelicxo estas, ke ni, rusoj, ne scias fari paroladojn! Arkadio, diru vi.»

«Ne, kara patro, mi ne preparis min.»

«Certe pli bone ol mi! Fine, frato, permesu, ke mi vin cxirkauxprenu kaj deziru al vi cxion bonan. Plej baldaux revenu al ni!»

Pauxlo Petrovicx kisis cxiujn, ne esceptante, kompreneble, Mitjan: krom tio li kisis la manon de Fenicxka, kiun sxi ne sciis ankoraux etendi por tio, kaj trinkante el la replenigita pokalo, diris kun profunda sopiro: «Estu felicxaj, miaj amikoj! Farewell! (adiaux!)» cxi tiu angla vorteto restis nerimarkita, sed cxiuj estis kortusxitaj.

«Al la rememoro de Bazarov», murmuretis Katja en la orelon de sia edzo kaj frapis lian pokalon. Arkadio responde forte premis sxian manon, sed ne kuragxis lauxte proponi la toston. Sxajnas, ke ni atingis la finon? Sed eble iu el la legantoj deziras ekscii, kion faras en la nuna momento cxiu el la personoj, kun kiuj li konigxis. Mi estas preta kontentigi lin.

Anna Sergeevna antaux nelonge edzinigxis, ne pro amo, sed pro kalkulo, kun unu el la estontaj rusaj homoj de la ago, inteligenta juristo, kun forta praktika sento, firma volo kaj rimarkinda elokventeco, — homo ankoraux juna, bona kaj malvarma kiel glacio. Ili vivas perfekte akorde kaj gxisvivos eble la felicxon, eble… la amon. La princidino K. mortis, forgesita tuj en la tago de l’ morto. Ambaux Kirsanov, la patro kaj la filo, logxas en Marino. Iliaj aferoj komencas plibonigxi. Arkadio farigxis fervora agronomo kaj la «farmbieno» jam donas suficxe grandan profiton. Nikolao Petrovicx estas elektita jugxisto de l’ paco kaj sxvite laboras, por forigi la malkonsentojn inter la liberigitaj servutuloj kaj la bienposedantoj. Li sencxese traveturas sian distrikton, diras longajn paroladojn, cxar li opinias, ke la kamparanojn oni devas «prudentigi», tio estas per ofta ripetado de la samaj vortoj elcxerpi ilian paciencon. Verdire, li kontentigis nek la klerajn nobelojn, kiuj parolas jen kun sxiko, jen kun melankolio pri la «emancipacio», (ili elparolas gxin laux la franca maniero), nek la neklerajn nobelojn, senceremonie insultantajn la «emuncipacion», (laux la elparolo de l’ kamparanoj). Por unuj kaj por la aliaj li estas tro mola. Katerino Sergeevna naskis filon, Koljan, kaj Mitja jam brave kuras kaj elokvente babilas. Fenicxka, Fedosja Nikolavna, post la edzo kaj Mitja, neniun tiel adoras kiel sian bofilinon, kaj kiam Katja sidigxas al la fortepiano, sxi estas preta la tutan tagon ne forlasi sxin. Ni ne forgesu pri Petro. Li tute rigidigxis pro la malsagxeco kaj braveco, elparolas cxiujn e kiel u: ulugantu, sed li edzigxis kaj ricevis belan doton; lia edzino, filino de urba gxardenisto, rifuzis al du bonaj fiancxoj nur tial, ke ili ne posedis posxhorlogxon; Petro havis ne nur posxhorlogxon, sed ecx lakitajn duonsxuojn.

En Dresdeno, sur la teraso de Bruhl, inter la dua kaj kvara horo, en la plej «fasxionable» tempo por la promenado, vi povas renkonti homon cxirkaux kvindekjaran, jam tute grizan kaj kvazaux suferantan la podagron, sed ankoraux belan, elegante vestitan kaj kun tiu speciala stampo, kiun donas nur la longaj rilatoj kun la altaj klasoj de l’ societo. Tio estas Pauxlo Petrovicx. Li forveturis el Moskvo eksterlandon pro la stato de sia sano kaj fiksis sian logxadon en Dresdeno, kie li havas rilatojn precipe kun angloj kaj kun trapasantaj rusoj. Kun la angloj liaj manieroj estas simplaj, preskaux modestaj, sed ne sen memestimo; ili trovas, ke li estas iom enuiga, sed ili estimas lin kiel «a perfect gentleman». Kun la rusoj li estas iom pli senceremonia, li ne haltigas sian galon, mokas sin mem kaj ilin; sed cxion cxi li faras tre agrable, senzorge kaj konvene. Li restas cxiam slavofilo: oni ja scias, ke en la alta rusa societo tio estas tres distingue. Li legas nenion ruse, sed sur lia skribotablo oni povas vidi argxentan cindrujon en formo de kamparana basta sxuo. Niaj turistoj cxiam sercxas lian societon. Mateo Iljicx Koliazin, kiu estas nun «en la vicoj de la opozicio», solene vizitis lin, veturante al la bohemaj kuraclokoj. La logxantoj de Dresdeno, kun kiuj li cetere preskaux ne havas rilatojn, havas kvazaux kulton por li. Neniu povas tiel facile, kiel der Herr Baron von Kirsanov, ricevi bileton en la kortegan kapelon, en la teatron k. t. p. Li cxiam faras bonon laux sia eblo; li cxiam ankoraux iom bruas: ne vane ja li estis iam leono; sed peza estas por li la sxargxo de la vivo… pli peza, ol li mem supozas… Suficxas vidi lin en la rusa pregxejo, kiam sin apoginte en angulo al la muro, li meditas kaj longe restas senmova, maldolcxe kunpreminte la dentojn; poste subite li rekonsciigxas kaj preskaux nerimarkeble faras la signon de l’ kruco…

Ankaux sinjorino Kuksxin forveturis eksterlandon. Sxi estas nun en Heidelberg kaj studas ne la natursciencojn, sed la arhxitekturon, en kiu, kiel sxi diras, sxi malkovris novajn legxojn. Kiel antauxe, sxi cxiam restas en la societo kun studentoj, precipe kun junaj rusaj fizikistoj kaj hxemiistoj, kiuj plenigas la urbon kaj kiuj, mirigante en la komenco la naivajn germanajn profesorojn per la seriozeco de la vidmaniero, mirigas poste la samajn profesorojn per la kompleta senlaboremo kaj maldiligenteco. Kun tiaj du, tri hxemiistoj, kiuj ne povas distingi la oksigenon de la azoto, sed cxiam estas pretaj kritiki kaj plenaj de memestimo, kaj kun la granda Elisevicx Sitnikov, kiu ankaux sin preparas esti granda, faras bruon en Peterburgo kaj laux sia aserto, dauxrigas la «laboron» de Bazarov. Oni diras, ke antaux nelonge iu batis lin, sed li ne restis sxuldanto: en malpura artikolo, publikigita en malpura gazeto, li faris aludon ke la batinto estas malkuragxulo. Li nomas tion ironio. Lia patro malsxate kondutas, kun li, kaj lia edzino nomas lin malsagxulo kaj… literaturisto.

En unu el la plej malproksimaj anguloj de Rusujo estas malgranda kampara tombejo. Kiel preskaux cxiuj niaj tombejoj, gxi havas malgxojan aspekton; la kavojn, gxin cxirkauxantajn, jam longe plenigas malbonaj herboj; la grizaj lignaj krucoj klinigxis kaj putras sub siaj tegmentoj, iam koloritaj; la sxtonaj platoj

Скачать:TXTPDF

Vasilicx, mi estas cxi tie..." Li demetis la manon kaj levigxis. "Adiaux", diris li kun subita forto, kaj liaj okuloj ekbrilis per la lasta brilo. "Adiaux... Auskultu... mi ja ne