Скачать:TXTPDF
Patroj kaj filoj

cxiuj estas depusxitaj, kvazaux iu pusxis ilin de malsupre; du, tri senfoliaj arboj donas apenaux iom da ombro; sxafoj senpune vagas sur la tomboj… Sed inter ili estas unu, kiun tusxas neniu homo, kiun piedpremas neniu besto; nur la birdoj sidigxas sur gxi kaj kantas cxe la naskigxo de la tago. Fera barilo gxin cxirkauxas; du junaj abioj estas plantitaj cxe ambaux gxiaj ekstremoj: Eugeno Bazarov estas enterigita en cxi tiu tombo. Al gxi, el la proksima vilagxo, ofte venas du kadukaj maljunuloj: edzo kun sia edzino. Subtenante unu la alian, ili iras per pezaj pasxoj; ili proksimigxas al la barilo, falas sur la genuojn, longe maldolcxe ploras, kaj longe, silente rigardas la mutan sxtonon, sub kiu kusxas ilia filo; ili intersxangxas kelke da vortoj, visxas la polvon de la sxtono, ordigas la brancxojn de abio, ree pregxas, kaj ne povas forlasi cxi tiun lokon, kie ili estas kvazaux pli proksime de sia filo, pli proksime de la rememoro pri li… Cxu iliaj pregxoj, iliaj larmoj restos senfruktaj? Cxu la amo, la sankta, sindonema amo ne estas cxiopova? Ho, ne! Kiel ajn pasia, peka, ribela koro sin kasxas en la tombo, la floroj, kreskantaj sur gxi, pace rigardas nin per siaj senpekaj okuloj; ne sole pri la eterna trankvilo ili parolas al ni, pri la granda trankvilo de la «indiferenta», naturo; ili parolas ankaux pri la eterna repacigxo kaj pri la vivo eterna…

Скачать:TXTPDF

cxiuj estas depusxitaj, kvazaux iu pusxis ilin de malsupre; du, tri senfoliaj arboj donas apenaux iom da ombro; sxafoj senpune vagas sur la tomboj... Sed inter ili estas unu, kiun