Petrovicx, sin rektigante kaj jxetante la kapon iom posten… «Sed Arkadio Nikolaicx jxus rakontis al ni, ke vi akceptas neniun auxtoritaton? Vi ne kredas je ili?»
«Kial mi devas akcepti ilin? Kaj al kio mi devas kredi? Se oni diras al mi ion sagxan, mi konsentas, jen estas cxio.»
«La germanoj do cxiam diras ion sagxan?» demandis Pauxlo Petrovicx, kaj lia vizagxo prenis tiel indiferentan kaj meditan esprimon, kvazaux li tuta dronus en io supertera.
«Ne cxiuj», respondis Bazarov kun haltigata oscedo, kvazaux dezirante montri, ke li ne volas dauxrigi la diskuton. Pauxlo Petrovicx ekrigardis Arkadion, kvazaux por komprenigi al li: Oni ne povas nei, ke via amiko estas gxentila homo.
«Kio koncernas min», rekomencis li, ne sen iom da peno: «mi devas humile konfesi, ke mi ne amas la germanojn. Pri la rusaj germanoj mi ecx ne parolas; oni ja scias, kiaj birdoj ili estas. Sed ecx la germanaj germanoj ne gxuas mian sxaton. Iam ili estis ankoraux tolereblaj: ili havis homojn, kiaj Scxiller, Goethe… Mia frato alte sxatas cxi tiujn verkistojn… Sed nun ili havas nur iajn hxemiistojn kaj materialistojn…»
«Bona hxemiisto estas pli utila, ol plej bona poeto», interrompis Bazarov.
«Vere?» diris Pauxlo Petrovicx kaj kvazaux ekdormante, iomete levis la brovojn. «Do la arto sxajnas al vi tute senvalora?»
«La arto akiri monon, aux ne ekzistas plu la hemorojdoj!» ekkriis Bazarov kun malestima rideto.
«Perfekte. Jen kiel vi bonvolas sxerci. Vi do cxion neas? Bone. Vi do kredas sole je la scienco?»
«Mi jam havis la honoron diri al vi, ke mi kredas je nenio; kaj kio estas la scienco — la scienco gxenerale? Ekzistas sciencoj, same kiel metioj, profesioj; sed la scienco en la senco gxenerala tute ne ekzistas.»
«Tre bone. Kaj koncerne la aliajn principojn, akceptitajn en la homaj rilatoj, vi havas la saman nean opinion?»
«Cxu tio estas jugxa esploro?» demandis Bazarov.
Pauxlo Petrovicx iom paligxis… Nikolao Petrovicx opiniis necesa sin miksi en la diskuton.
«Jam ni pli detale parolos pri cxi tiu temo kun vi, kara Eugeno Vasilicx; ni ekscios vian opinion, kaj klarigos nian. Kio koncernas min persone, mi tre gxojas, ke vi okupas vin per la natursciencoj. Mi auxdis, ke Liebig faris rimarkindajn eltrovojn pri la sterkado de la tero. Vi povas helpi min en miaj agronomiaj laboroj: vi povas doni al mi utilan konsilon.»
«Mi estas al via dispono, Nikolao Petrovicx: sed dume ni lasu Liebigon. Antaux ol oni prenas libron en la manojn, oni devas lerni legi, kaj ni ne scias ankoraux la abc.»
Nu, mi vidas, ke vere vi estas nihilisto, pensis Nikolao Petrovicx. «Tamen, ne rifuzu al mi viajn servojn en okazo de bezono», aldonis li vocxe. «Kaj nun, frato, tempo venis por ni interparoli kun la intendanto.»
Pauxlo Petrovicx sin levis de la segxo.
«Jes», diris li, rigardante neniun, «malbone estas travivi kvar, kvin jarojn en la kamparo, malproksime de la grandaj spiritoj! Oni baldaux farigxas malsagxulo. Oni penas ne forgesi tion, kion oni instruis al ni, sed, ho ve, venas tago, kiam montrigas, ke cxio cxi estas malsagxajxo, kaj oni diras al ni, ke la prudentaj homoj ne plu sin okupas per tiaj sensignifaj aferoj kaj ke ni estas malprogresemaj homoj. Kion fari! Sxajnas, ke la junularo estas nun pli sagxa, ol ni.»
Pauxlo Petrovicx malrapide sin turnis sur la kalkanumoj kaj malrapide eliris. Nikolao Petrovicx sekvis lin.
«Cxu li cxiam estas tia?» demandis malvarme Bazarov Arkadion, tuj kiam la pordo fermigxis post ambaux fratoj.
«Auskultu, Eugeno, vi estis tro kruda por li», diris Arkadio. «Vi lin ofendis.»
«Cxu vere? Eble mi devas dorloti ilin, cxi tiujn provincajn aristokratojn! Cxio estas nur memamo, kutimoj de leono, afekteco. Kial li ne dauxrigis sian rolon en Peterburgo, se tia estas lia naturo… cetere, Dio benu lin! Mi trovis maloftan ekzempleron de dytiscus marginatus, cxu vi konas la specon? Mi montros gxin al vi.»
«Mi promesis al vi rakonti lian historion», komencis Arkadio.
«La historion de la skarabo?»
«Lasu, Eugeno. La historion de mia onklo. Vi vidos, ke li ne estas tia homo, kia vi lin imagas. Li meritas kompaton, ne ridon.»
«Mi ne kontrauxdiras; sed vi lasu lin.»
«Oni devas esti justa, Eugeno.»
«De kie tia konkludo?»
«Mi petas vin, auxskultu…»
Arkadio rakontis al li la historion de sia onklo. La leganto trovos gxin en la sekvanta cxapitro.
Cxapitro VII
Pauxlo Petrovicx Kirsanov estis komence edukata en la patra domo, same kiel lia pli juna frato, Nikolao, poste en la Instituto de l’ pagxioj. De la plej junaj jaroj li estis rimarkinde bela; li estis memfida, iom sxercema kaj iel kokete kolerema — li ne povis ne placxi. Li komencis aperi cxie, kiam li fari gxis oficiro. Cxie oni akceptis lin kun malfermitaj brakoj, li estis dorlotata, trouzis sian sukceson, faris diversajn frenezajxojn, sed ecx tio ne malutilis lin. La virinoj perdis la kapon pro l’ amo al li, la viroj nomis lin afektulo, sed sekrete enviis lin. Li logxis, kiel ni jam diris, kune kun la frato, kiun li amis sincere, kvankam li tute ne similis lin. Nikolao Petrovicx iom lamis, havis malgrandan vizagxon kun agrablaj, sed iom malgxojaj trajtoj, malgrandajn nigrajn okulojn, kaj molajn maldensajn harojn; li ne estis diligenta, sed volonte legis kaj evitis la societon. Pauxlo Petrovicx neniun vesperon pasigis hejme, estis fama per siaj kuragxo kaj korpa lerteco (li estis la unua, kiu enkondukis la modon de la gimnastikaj ekzercoj inter la eleganta junularo) kaj tralegis ne pli multe, ol kvar, kvin francajn librojn. Dudekok-jara li jam estis kapitano; brila kariero estis malfermita al li. Subite cxio sxangxigxis.
Oni memoras ankoraux hodiaux en Peterburgo la princinon R. En la tempo, pri kiu ni parolas, sxi sin montris iafoje en la peterburga societo. Sxi havis bone edukitan kaj bonmanieran edzon, sed iom malsagxan, kaj ne havis infanojn. Sxi subite for vojagxadis eksterlandon, subite revenadis Rusujon, entute vivis strangan vivon. Sxi havis famon de senpripensa koketulino, kun fervoro sin donis al cxiuj plezuroj, dancis gxis falo, ridis kaj sxercis kun junuloj, kiujn sxi akceptis antaux la tagmangxo en la duonlumo de sia salono, kaj nokte sxi ploris kaj pregxis, ne povante ie ajn trovi trankvilon. Ofte gxis la mateno sxi kuris en sia cxambro, malespere tordante la manojn, aux sidis, pala kaj tremanta antaux psalmaro. Venis la tago, kaj jen subite sxi ree farigxis eleganta sinjorino, ree faris vizitojn, ridis, babilis kaj sin jxetis renkonte al cxio, kio povis doni al sxi plej malgrandan distrajxon. Sxia korpo estis admirinde gracia; sxia harligo de ora koloro kaj peza kiel oro, falis gxis la genuoj, sed neniu povus sxin nomi belulino. En sxia tuta vizagxo belaj estis nur la okuloj, kaj ecx ne la okuloj mem — ili estis ne grandaj kaj grizaj — sed ilia rigardo rapida kaj profunda, senzorga gxis braveco kaj meditema gxis malespero — enigma rigardo. Io eksterordinara brilis en sxi ecx tiam, kiam sxia lango babilis vortojn plej sensignifajn. Sxi sin vestis tre elegante.
Pauxlo Petrovicx renkontis sxin en balo, dancis kun sxi mazurkon, dum kiu li ne diris ecx unu prudentan vorton, kaj pasie ekamis sxin. Kutiminta al la venkoj, li ankaux tie cxi rapide atingis la celon; sed la facileco de la triumfo ne malvarmigis lin. Kontrauxe: li ankoraux pli dolore, pli forte krocxigxis al cxi tiu virino, en kiu, ecx en la momento, kiam sxi sin donis tuta, cxiam restis ankoraux io kasxita kaj ne atingebla, kien neniu povis penetri. Kio estis sur la fundo de cxi tiu koro? Dio sola povas tion scii. Sxajnis, ke sxin regas iaj sekretaj kaj de sxi mem ne konataj fortoj; ili ludis kun sxi, kiel ili volis; sxia malgranda inteligenteco ne povis kontrauxstari iliajn kapricojn. Sxia tuta konduto prezentis vicon de nekonsekvencaj agoj; la solajn leterojn, kiuj povus veki la suspekton de sxia edzo, sxi skribis al homo, preskaux fremda al sxi; kiam sxi amis, sxia amo spiris malgxojon: sxi ne ridis kaj ne sxercis plu kun tiu, kiun sxi elektis, auxskultis kaj rigardis lin kvazaux kun miro. Iafoje, plej ofte subite, cxi tiu miro farigxis malvarma teruro; sxia vizagxo prenis senvivan sovagxan esprimon; sxi sin sxlosis en la dormocxambro kaj la cxambristino, almetinte la orelon al la seruro, povis auxdi sxiajn haltigatajn ploregojn. Pli ol unu fojon, revenante hejmen de amkunveno, Kirsanov sentis en la koro la mordantan maldolcxon, kiu naskigxas post definitiva malsukceso. «Kion plu mi deziras?» demandis li sin mem, kaj lia koro cxiam sopiris al io. Foje li donacis al sxi ringon kun sxtono, sur kiu estis gravurita sfinkso.
«Kio gxi estas!» demandis sxi, «sfinkso?»
«Jes», respondis li, «kaj la sfinkso estas vi.»
«Mi?» demandis sxi kaj malrapide levis al li enigman rigardon. «Cxu vi scias, ke tio tre flatas min?» aldonis sxi kun delikata rideto, kaj sxiaj okuloj rigardis same strange. Pauxlo Petrovicx suferis ecx tiam, kiam la princino R. lin amis; sed kiam sxi farigxis malvarma por li, kaj tio okazis baldaux, li preskaux frenezigxis. Jxaluzo mangxegis lin, li ne lasis sxin trankvila, kaj cxie sekvis sxin; lia sencxesa persekuto sxin tedis kaj sxi forveturis eksterlandon. Pauxlo Petrovicx eksigxis el la armeo malgraux la petoj de la amikoj, malgraux la admonoj de la superuloj, kaj forveturis por sekvi la princinon; kvar jarojn li pasigis en fremdaj landoj jen sekvante sxin, jen forlasante sxin kun la intenco ne plu sxin revidi. Li hontis antaux si mem, li indignis pro la propra malforteco… sed nenio helpis. Sxia bildo, cxi tiu nekomprenebla, preskaux sensenca, sed cxarma bildo tro profunde enigxis en lian koron. En Badeno iliaj rilatoj rekomencigxis preskaux kiel antauxe. Antauxvidante neeviteblan disigxon, li deziris almenaux resti sxia amiko, kvazaux amikeco kun tia virino estus ebla… Sxi sekrete forlasis Badenon, kaj de tiu tempo cxiam evitis Pauxlon. Li revenis Rusujon, penis ekvivi la antauxan vivon, sed ne povis reveni sur la iaman vojon. Kvazaux venenita li vagis de loko al loko; li ankoraux faris vizitojn, konservis cxiujn kutimojn de eleganta sinjoro; li povis