sin glori per du, tri novaj venkoj; sed li esperis plu nenion de si mem, de aliaj, kaj nenion entreprenis. Li maljunigxis, grizigxis; bezono farigxis por li sidi vespere en la klubo, kie, mangxata de la galo kaj enuo, li indiferente disputis en societo de frauxloj, — cxio cxi, kiel oni scias, estas malbona signo. Pri edzigxo li kompreneble ne pensis. Dek jaroj pasis tiamaniere, unutone, senfrukte kaj rapide, terure rapide. Nenie la tempo kuras tiel rapide, kiel en Rusujo; en la malliberejo, oni diras, gxi kuras ankoraux pli rapide. Foje, dum tagmangxo en la klubo Pauxlo Petrovicx eksciis pri la morto de la princino R. Sxi mortis en Parizo en stato proksima de frenezo. Li levigxis de la tablo kaj longe pasxis en la cxambroj de la klubo, haltante kvazaux sxtonigita apud la tabloj de la kartludantoj, sed ne revenis hejmen pli frue, ol ordinare. Post iom da tempo li ricevis paketon, adresitan al lia nomo: en gxi estis la ringo, kiun li donis al la princino. Sxi trastrekis la sfinkson per krucforma linio kaj petis, ke oni diru al li, ke la kruco estas la solvo de la enigmo. Tio okazis en la komenco de la jaro 1848a, en la sama tempo, kiam Nikolao Petrovicx, perdinte la edzinon, venis Peterburgon. Pauxlo Petrovicx preskaux ne vidis la fraton de la tempo, kiam Nikolao Petrovicx eklogxis en la kamparo: la edzigxo de la lasta koincidis kun la unuaj tagoj de la rilatoj de Pauxlo Petrovicx kun la princino. Reveninte de la fremdaj landoj, li vizitis Nikolaon Petrovicx kun la intenco gasti cxe li du, tri monatojn kaj gxui lian felicxon, sed li restis de li nur unu semajnon. La diferenco en la situacio de ambaux fratoj estis tiam tro granda. En la jaro 1848a la diferenco malgrandigxis: Nikolao Petrovicx perdis la edzinon, Pauxlo Petrovicx la rememorojn; post la morto de la princino li penis ne pensi pri sxi. Sed Nikolao Petrovicx havis la senton de regule pasigita vivo: lia filo kreskis antaux liaj okuloj; Pauxlo, kontrauxe, malgxoja frauxlo, komencis la krepuskan periodon de la vivo, periodon de bedauxroj, similaj al esperoj, de esperoj similaj al bedauxroj, kiam la juneco jam pasis kaj la maljuneco ankoraux ne komencigxis. Cxi tiu tempo estis pli malfacila por Pauxlo Petrovicx ol por iu ajn: perdinte sian estintecon, li perdis cxion. «Mi ne invitas vin nun en Marinon», diris al li foje Nikolao Petrovicx (li donis cxi tiun nomon al sia bieno por honori la edzinon), «vi enuis tie, kiam Mario vivis ankoraux, kaj nun?» «Mi tiam estis ankoraux malsagxa kaj vanta», respondis Pauxlo Petrovicx, «nun se ne pli sagxa, mi estas pli trankvila. Kontrauxe, se vi permesas, mi estas preta nun resti de vi por cxiam.»
Anstataux respondi Nikolao Petrovicx cxirkauxprenis lin; sed pasis unu jaro kaj duono, antaux ol Pauxlo Petrovicx decidigxis plenumi sian intencon. Sed unu fojon eklogxinte en la kamparo, li ne forlasis sxin plu, ecx dum la tri vintroj, kiujn Nikolao Petrovicx pasigis en Peterburgo kun la filo. Li komencis multe legi, plejparte angle; tutan sian vivon li arangxis laux la angla maniero, malofte vizitis la najbarojn kaj forlasis la hejmon nur por la elektoj, dum kiuj li ordinare silentis, nur malofte malfermante la busxon por inciti kaj timigi la bienulojn de la malnova generacio per siaj liberalaj diroj, ne proksimigxante tamen al la reprezentantoj de la generacio nova. Cxi tiuj kaj tiuj akuzis lin pri fiereco; cxi tiuj kaj tiuj respektis lin pro liaj perfektaj aristokrataj manieroj, pro la famo pri liaj venkoj, pro tio, ke li sin bele vestis kaj cxiam logxis en la plej bona cxambro de la plej bona hotelo; pro tio, ke li ordinare bone mangxis kaj ecx foje tagmangxis kun Wellington cxe Ludoviko Filipo; pro tio, ke li cxiam kunprenis vojagxan argxentan skatolon kaj banujon; pro tio, ke li cxiam odoris eksterordinarajn, admirinde «noblajn» parfumojn; pro tio, ke li majstre ludis viston kaj cxiam perdis; fine, oni respektis lin pro lia neriprocxebla honesteco. La sinjorinoj nomis lin cxarma melankoliulo, sed la virinoj ne ekzistis plu por li.
«Vi do vidas, Eugeno», diris Arkadio, finante sian rakonton, «kiel maljuste vi jugxis mian onklon! Mi ne parolas pri la servoj, kiujn li faris al mia patro, pli ol unu fojon donante al li sian tutan monon; vi ne scias, kredeble, ke ilia bieno ne estas dividita; li cxiam estas preta helpi iun ajn kaj cxiam defendas la aferojn de la kamparanoj, kvankam parolante kun ili, li sulkigas la frunton kaj flaras odekolonon…»
«Konata afero: la nervoj», interrompis Bazarov.
«Eble, sed li havas tre bonan koron. Fine, li estas tre inteligenta. Kiajn konsilojn li donis al mi… precipe… precipe pri la rilatoj al la virinoj.»
«Ah! Kiun brogis varmega lakto, tiu blovas sur la malvarman. Konata afero!»
«Unuvorte», dauxrigis Arkadio, «li estas profunde malfelicxa, kredu al mi; malestimi lin estas peko.»
«Sed kiu malestimas lin?» respondis Bazarov. «Malgraux cxio mi diras, ke homo, kiu sian tutan vivon metis sur karton de la virina amo, kaj kiam la karto malgajnis, tiel mallevis la kapon, ke li tauxgas plu por nenio, tia homo estas nur individuo de la vira sekso. Vi diras, ke li estas malfelicxa: mi kredas al vi, sed ne la tuta malsagxo forlasis lin. Mi estas certa, ke li opinias sin brava homo tial, ke li legas Galignani kaj unu fojon en monato savas kamparanon de la vergoj.»
«Ne forgesu la edukon, kiun li ricevis, la tempon, en kiu li vivis», rimarkis Arkadio.
«Lian edukon?» interrompis Bazarov. «Cxiu homo devas mem eduki sin, kiel mi, ekzemple… Kio koncernas la tempon, kial mi devas dependi de gxi? Prefere gxi dependu de mi. Ne, mia kara, cxio cxi estas malforteco, vanteco! Kaj la misteraj rilatoj inter viro kaj virino! Ni, fiziologoj scias, kiaj ili estas. Studu la anatomion de la okulo: de kie povas deveni en gxi la enigma rigardo, kia vi nomis gxin? Cxio cxi estas romantismo, sensencajxo, putreco, artismo. Ni iru prefere rigardi la skarabon.»
Ambaux amikoj iris en la cxambron de Bazarov, en kiu jam ekregis medicine-kirurgia odoro, miksita kun odoro de malkara tabako.
Cxapitro VIII
Pauxlo Petrovicx ne longe cxeestis la interparolon de la frato kun la intendanto, alta kaj malgrasa homo, kun dolcxa vocxo de ftizulo kaj kun ruzaj okuloj, kiu cxiujn rimarkojn de Nikolao Petrovicx respondis per: «Kompreneble, konata afero!» kaj penis prezenti la kamparanojn kiel drinkulojn kaj sxtelistojn. La nova maniero administri la bienon knaris kiel nesxmirita rado, krakis kiel meblo, farita de kampara lignajxisto el malseka ligno. Nikolao Petrovicx ne perdis la kuragxon, sed ofte sopiris kaj meditis: li sentis, ke sen mono la afero ne iros bone, kaj monon li preskaux ne havis plu. Arkadio diris la veron: Pauxlo Petrovicx pli ol unu fojon helpis la fraton; pli ol unu fojon, vidante kiel li vane rompas al si la kapon, sercxante rimedon sin savi el embaraso, Pauxlo Patrovicx malrapide proksimigxis al la fenestro kaj, metinte la manojn en la posxojn, murmuretis tra la dentoj: «Mais je puis vous donner de l’argent», kaj donis al li monon; sed cxi tiun fojon li mem havis nenion, li do preferis foriri. La disputoj pri la administrado de la bieno cxiam enuigis lin; cetere, al li cxiam sxajnis, ke Nikolao Petrovicx malgraux tutaj siaj fervoro kaj diligenteco, alpasxas al la afero ne de la gxusta flanko; sed montri, en kio estas la eraro de Nikolao Petrovicx, li ne povus. «Mia frato, ne estas suficxe praktika», diris li al si mem, «oni trompas lin.» Nikolao Petrovicx, kontrauxe, havis altan opinion pri la praktikaj kapabloj de Pauxlo Petrovicx kaj cxiam petis de li konsilon. «Mi estas homo mola, malforta, la tutan vivon mi pasigis malproksime de la mondo», ofte diris li, «vi, kontrauxe, tiel multe vivis kun la homoj, vi bone konas ilin: vi havas aglan rigardon.» Pauxlo Petrovicx, responde al tiaj vortoj, nur deturnis sin, sed li ne senigis la fraton de la iluzio.
Lasinte Nikolaon Petrovicx en la kabineto, li iris en la koridoron, kiu apartigis la antauxan parton de l’ domo de la posta, kaj atinginte malaltan pordon, haltis sxanceligxante, tordis la lipharojn kaj ekfrapis.
«Kiu estas tie? Eniru!» eksonis la vocxo de Fenicxka.
«Tio estas mi», diris Pauxlo Petrovicx kaj malfermis la pordon. Fenicxka salte levigxis de la segxo, sur kiu sxi sidis kun sia infano; sxi transdonis gxin sur la brakojn de knabino, kiu tuj elportis gxin el la cxambro, kaj rapide ordigis sian tukon.
«Pardonu, se mi malhelpis vin», komencis Pauxlo Petrovicx, ne rigardante sxin, «mi volis nur peti vin… hodiaux, sxajnas, oni sendas en la urbon… ordonu acxeti por mi verdan teon.»
«Verdan teon», ripetis Fenicxka, «kiom da gxi vi deziras!»
«Duona funto suficxas. Sed mi vidas cxe vi cxi tie sxangxon», aldonis li, jxetante rapidan rigardon, kiu glitis ankaux sur la vizagxo de Fenicxka. «Jen, la rulkurtenoj», diris li, vidante, ke sxi ne komprenas lin.
«Jes. Nikolao Petrovicx donacis ilin al mi; sed jam longe ili estas cxi tie.»
«Jam longe mi ne estis cxi vi. Nun vi havas cxi tie belan logxejon.»
«Dank’al la boneco de Nikolao Petrovicx», murmuretis Fenicxka.
«Vi logxas cxi tie pli komforte, ol en la flankdomo?» demandis Pauxlo Petrovicx gxentile, sed sen plej malgranda rideto. «Kompreneble, pli komforte.»
«Kiu estas nun en la cxambroj, kiujn vi okupis?»
«Nun tie estas la lavistinoj.»
«A!» Pauxlo Petrovicx eksilentis.
«Nun li foriros», pensis Fenicxka; sed li ne foriris, kaj sxi staris antaux li, kvazaux sxtonigita, malforte movante la fingrojn.
«Kial vi ordonis elporti vian etulon?» ekparolis fine Pauxlo Petrovicx. «Mi amas infanojn, montru gxin al mi.»
Fenicxka tuta rugxigxis pro konfuzo kaj gxojo. Sxi timis Pauxlon Petrovicx: li preskaux neniam parolis kun sxi.
«Dunjasxa», vokis sxi, «alportu Mitjan, mi petas vin (Fenicxka al neniu en la domo diris «ci»). Ne, atendu; oni devas vesti lin.»
Fenicxka sin direktis al la pordo.
«Ne grave», diris Pauxlo Petrovicx.
«Mi