tuj», respondis Fenicxka kaj rapide eliris.
Pauxlo Petrovicx restis sola, kaj nun tre atente cxirkauxrigardis. La malgranda, malalta cxambro, en kiu li estis, estis tre pura kaj agrabla. En gxi odoris la planko, antaux nelonge kolorita, kamomilo kaj meliso. Apud la muro staris segxoj kun dorsoj en formo de liroj; ili estis acxetitaj de la mortinta generalo en Polujo, dum la militiro. En unu angulo staris malgranda lito sub kurteno muslina, flanke de kofro kun feraj strioj kaj kun ronda kovrilo. En la kontrauxa angulo brulis lampo antaux malhela bildo de Nikolao Miraklofaranto; eta porcelana ovo kun rugxa rubando pendis ligita al la auxreolo sur la brusto de la sanktulo. Sur la fenestraj platoj verde brilis vitraj vazoj kun konfitajxoj, preparitaj en la pasinta jaro kaj zorge fermitaj; sur iliaj paperaj kovriloj Fenicxka propramane skribis per grandaj literoj: «grosoj.» Nikolao Petrovicx tre amis tiun cxi konfitajxon. Sub la plafono, sur longa sxnureto pendis kagxo kun mallongvosta fringelo; sxi sencxese pepis kaj saltis kaj la kagxo sencxese balancigxis kaj tremis: kanabaj grajnoj kun malforta bruo falis sur la plankon. Inter la du fenestroj super malgranda komodo pendis malbonaj fotografaj portretoj de Nikolao Petrovicx en diversaj pozoj faritaj de trapasanta artisto; apude pendis malsukcesa fotografajxo de Fenicxka mem: senokula vizagxo nenature ridis en nigra kadro — nenion plu oni povis distingi. Super Fenicxka la generalo Jermolov, en cxerkesa mantelo minace sulkigis la brovojn, rigardante la malproksimajn montojn de Kauxkazo el sub silka sxueto por pingloj, falanta sur lian frunton.
Pasis kvin minutoj; en la najbara cxambro estis auxdebla bruo de pasxoj kaj murmureto. Pauxlo Petrovicx prenis de la komodo malnovan malpuran libron, apartan volumon de nekompleta tuto Pafistoj de Massalski, kaj turnis kelke da pagxoj… La pordo malfermigxis, kaj eniris Fenicxka kun Mitja sur la brakoj. Sxi surmetis al li rugxan cxemizon kun galono sur la kolumo, kombis liajn harojn kaj visxis lian vizagxon: li malfacile spiris, penis sin elsxiri per la tuta korpo kaj svingis la manojn, kiel faras cxiuj sanaj infanoj; sed la eleganta cxemizo, kiel oni povis rimarki, faris impreson je li: esprimo de kontenteco brilis sur lia tuta rondeta vizagxo. Fenicxka ordigis ankaux siajn harojn kaj surmetis novan tukon; sed sxi povis resti, kia sxi estis. Efektive, cxu estas en la mondo io pli cxarma, ol juna, bela patrino kun sana infano sur la brako!
«Kia bravulo», diris karese Pauxlo Petrovicx kaj tiklis la duoblan mentonon de Mitja per la pinto de la longa ungo de sia montra fingro: la infano rigardis la fringelon kaj ekridis.
«Tio estas via onklo», diris Fenicxka, klininte al li sian vizagxon kaj delikate balancis lin, dum Dunjasxa kasxe metis sur la platon de la fenestro ekbruligitan bonodoran kandelon, lokinte sub gxi kupran grosxon.
«Kiom da monatoj li havas?» demandis Pauxlo Petrovicx.
«Ses monatojn; la dek-unuan de cxi tiu monato li komencos la sepan.»
«Cxu ne la okan, Feodosia Nikolavna?» ne sen konfuzo sin miksis Dunjasxa en la interparolon.
«Ne, la sepan; kion vi diras!»
La infano ree ekridis, fikse rigardis la kofron kaj subite kaptis la patrinon per la tuta mano je la nazo kaj lipoj.
«Petolulo», diris Fenicxka, ne forigante sian vizagxon de liaj fingroj.
«Li similas mian fraton», rimarkis Pauxlo Petrovicx.
Kiun li povus simili? pensis Fenicxka.
«Tio estas via onklo», ripetis sxi, jam per murmureto.
«A! Pauxlo! Jen kie vi estas!» eksonis subite la vocxo de Nikolao Petrovicx.
Pauxlo Petrovicx rapide sin turnis kaj sulkigis la brovojn; sed lia frato tiel gxoje, tiel danke rigardis lin, ke li ne povis ne respondi al li per rideto.
«Bravan knabon vi havas», diris li kaj ekrigardis la horlogxon: «mi venis cxi tien, por mendi teon…» Kaj prenante indiferentan esprimon, Pauxlo Petrovicx tuj forlasis la cxambron.
«Cxu li venis ne invitite?» demandis Fenicxkan Nikolao Petrovicx.
«Jes. Li ekfrapis kaj eniris.»
«Kaj Arkasxa ne estis plu cxe vi!»
«Ne. Cxu mi ne devas reveni en la flankdomon, Nikolao Petrovicx?»
«Por kio?»
«Mi pensas, ke tio estos pli bona en la unua tempo.»
«N… ne», diris Nikolao Petrovicx kun sxanceligxo kaj frotis sian frunton. «Tion oni devis pri frue… Bonan tagon, grasulo», diris li subite vivigxante kaj proksimigxinte al la infano, kisis lian vangon; poste li sin iom klinis kaj almetis la lipojn al la mano de Fenicxka, kiu blanke brilis kiel lakto sur la rugxa cxemizo de Mitja.
«Nikolao Petrovicx! Kion vi faras!» murmuretis la juna virino, kaj mallevis la okulojn, poste sxi malrapide relevis ilin… cxarma estis la esprimo de sxiaj okuloj, kiam sxi rigardis de malsupre kaj ridis karese kaj naive.
Nikolao Petrovicx konigxis kun Fenicxka en la sekvanta maniero. Foje, antaux tri jaroj, li estis devigita pasigi la nokton en gastejo en malproksima distrikta urbo. Lin surprizis agrable la pureco de la cxambro, kiun oni donis al li, la fresxeco de la lita tolajxo: «Cxu la mastrino estas germanino?» pensis li; sed li eraris. La mastrino estis rusino, virino kvindekjara, pure vestita, kun inteligenta dolcxa vizagxo kaj serioza parolmaniero. Li parolis kun sxi, trinkante teon; sxi tre placxis al li. Nikolao Petrovicx tiam jxus translogxigxis en sian novan domon, kaj ne dezirante havi servutulojn kiel servistojn, sercxis dungatojn. La mastrino, siaflanke, plendis pri la malgranda kvanto de la gastoj, pri la malfacilaj tempoj; li proponis al sxi plenumi en lia domo la rolon de l’ ekonomino; sxi konsentis. Sxia edzo mortis antaux longe, lasinte al sxi unu filinon Fenicxkan. Post du semajnoj Arina Savisxna, tia oni nomis la novan ekonominon, venis kun la filino en Marinon kaj eklogxis en la flankdomo. La elekto de Nikolao Petrovicx estis sukcesa. Arina enkondukis ordon en la domon. Pri Fenicxka, kiu estis tiam jam deksepjara, neniu parolis kaj ne multaj sxin vidis: sxi vivis senbrue, modeste, kaj nur dum la dimancxoj en la parohxa pregxejo Nikolao Petrovicx rimarkis la delikatan profilon de sxia blanka vizagxo. Tiel pasis pli ol unu jaro.
Foje, matene, Arina venis en lian kabineton kaj, kiel ordinare, humile salutinte lin, demandis, cxu li povas helpi al sxia filino, al kiu fajrero el la kameno saltis en la okulon. Nikolao Petrovicx kiel cxiuj bienuloj, vivantaj cxiam hejme, sin okupis per la kuracado kaj ecx venigis malgrandan homeopatian apotekon. Li ordonis al Arina tuj alkonduki la malsanulinon. Eksciinte, ke la sinjoro vokas sxin, Fenicxka forte ektimis, tamen sxi iris kun la patrino. Nikolao Petrovicx kondukis sxin al la fenestro kaj prenis sxian kapon per ambaux manoj. Esplorinte bone sxian okulon, rugxan de la inflamo, li ordonis fari kompresojn, tuj mem preparis la medikamenton, kaj dissxirinte en pecojn sian naztukon, montris, kiel oni devas meti ilin. Fenicxka atente auxskultis lin kaj kiam li finis, sxi volis foriri. «Kisu la manon de la sinjoro, malsagxa infano!» diris al sxi Arina. Nikolao Petrovicx ne donis al sxi la manon, kaj konfuzita mem kisis sxian klinitan kapon je la hardisigxo. La okulo de Fenicxka baldaux resanigxis, sed la impreso, farita de sxi je Nikolao Petrovicx, malaperis ne baldaux. Li sencxese vidis spirite cxi tiun puran, delikatan, time levitan vizagxon; li sentis sub siaj manoj sxiajn molajn harojn, vidis sxiajn senpekajn lipojn malfermetitajn, de post kiuj brilis en la radioj de l’ suno sxiaj malsekaj, perlaj dentoj. Li komencis tre atente rigardi sxin en la pregxejo, penis plej ofte ekparoli kun sxi. En la komenco sxi estis iom sovagxa, kaj foje, antaux la vespero, renkontinte lin sur vojeto, kiun la piedirantoj faris tra sekala kampo, sxi eniris en la altan densan sekalon, en kiu abunde kreskis cejanoj kaj absinto. Sxi kasxis sin tie, por ke li ne vidu sxin. Li rimarkis sxian kapon tra la ora reto de la spikoj, de kie sxi rigardis, kiel sovagxa besteto, kaj amike kriis al sxi: «Bonan tagon, Fenicxka! Mi ne mordas.» «Bonan tagon», respondis sxi, ne forlasante sian kasxejon. Iom post iom sxi komencis kutimi al li, sed cxiam ankoraux estis konfuzita en lia cxeesto. Subite sxia patrino Arina mortis pro hxolero. Kion devis fari Fenicxka? Sxi heredis de la patrino la amon al la ordo, prudenton kaj seriozan karakteron; sed sxi estis tiel juna, tiel sola; Nikolao Petrovicx estis tiel bona kaj delikata… Senutile estus rakonti la ceteron…
«Vi diras, ke mia frato senceremonie venis al vi!» demandis sxin Nikolao Petrovicx. «Li ekfrapis kaj eniris?»
«Jes».
«Bone, bone. Donu al mi Mitjan, mi lin iom balancos.» Nikolao Petrovicx komencis levi la filon preskaux gxis la plafono, je granda plezuro de la etulo kaj je ne malgranda maltrankvilo de la patrino, kiu cxe cxiu lia suprenflugo, etendis siajn manojn al liaj nudigxintaj piedetoj.
Pauxlo Petrovicx revenis en sian elegantan kabineton, kies muroj estis tapetitaj per bela papero de sovagxa koloro, kun armiloj, pendigitaj sur multkolora persa tapigo, kun nuksarbaj mebloj, kovritaj per malhele verda drapo, kun librosxranko renaissance el maljuna nigra kverko, kun bronzaj statuetoj sur belega skribotablo, kun fajrujo… Li sin jxetis sur la kanapon, krucis la manojn sub la kapo kaj restis senmova, preskaux kun malespero rigardante la plafonon. Cxu tial, ke li deziris kasxi de la muroj tion, kion oni povis legi sur lia vizagxo, aux pro alia kauxzo, li levigxis, mallevis la pezajn kurtenojn de la fenestroj kaj ree sin jxetis sur la kanapon.
Cxapitro IX
En la sama tago Bazarov konigxis kun Fenicxka. Li promenis kun Arkadio en la gxardeno kaj klarigis al li, kial kelkaj arboj, precipe la junaj kverkoj, ne radikis.
«Oni devas planti cxi tie pli da argxentaj poploj kaj abioj kaj tilioj, se vi volas, submetinte fruktodonan teron. Jen la lauxbo bele kreskas», aldonis li, «cxar la akacio kaj siringo estas bonuloj, ili ne bezonas zorgojn. Halt! iu estas tie.» En la lauxbo sidis Fenicxka kun Dunjasxa kaj Mitja; Bazarov haltis kaj Arkadio salutis Fenicxkan per kapmovo, kiel malnovan amikinon.
«Kiu estas tio?» demandis Bazarov tuj, kiam ili preterpasis. «Kiel beleta sxi estas!»
«Pri kiu vi parolas?»
«Stranga demando: nur unu estas beleta.»
Arkadio, ne sen konfuzo, klarigis al li en kelke da vortoj, kiu estas Fenicxka.
«Hm!», diris