Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:TXTPDF
Patroj kaj filoj

Bazarov, «via patro, oni vidas, amas la bonajn pecojn. Li placxas al mi, via patro. Li estas bravulo. Sed oni devas konigxi», aldonis li kaj sin direktis al la lauxbo.

«Eugeno!» kun timo kriis al li Arkadio, «pli singarde, mi petas vin.»

«Ne ekscitigxu», respondis Bazarov, «ne hodiaux mi naskigxis, mi konas la mondon.»

Proksimigxinte al Fenicxka, li demetis la cxapon. «Permesu, ke mi min prezentu al vi», komencis li kun gxentila saluto: «Mi estas amiko de Arkadio Nikolaicx kaj homo kvieta.»

Fenicxka levigxis de la benko kaj silente rigardis lin.

«Kia bela infano!» dauxrigis Bazarov. «Ne estu maltrankvila, mia rigardo al neniu ankoraux alportis malfelicxon. Kial liaj vangoj estas tiel rugxaj? Cxu li ricevas dentojn?»

«Jes», respondis Fenicxka, «li jam havas kvar dentojn, kaj nun la dentkarno ree sxvelis.»

«Montru lin al mi… ne timu, mi estas kuracisto.» Bazarov prenis la infanon sur la manojn. La etulo, je la miro de Fenicxka kaj Dunjasxa, tute ne kontrauxstaris kaj ne ektimis.

«Mi vidas, vidas… Ne grava, cxio estas en ordo: li havos fortajn dentojn. Se io okazos, alvoku min. Kaj vi mem, cxu vi estas sana?»

«Sana, dank’al Dio.»

«Kaj vi?» aldonis Bazarov, sin turnante al Dunjasxa. Dunjasxa, knabino tre modesta en la logxejo kaj ridulino ekster la pordo, anstataux respondi eksplodis per rido. «Tre bone. Jen, mi redonas al vi vian heroon.»

«Kiel trankvila li estis sur viaj manoj», diris Fenicxka duonvocxe, repreninte la infanon.

«Cxiuj infanoj estas trankvilaj, kiam mi prenas ilin», respondis Bazarov, «mi konas sekretan rimedon por tio.»

«La infanoj sentas, kiu amas ilin», rimarkis Dunjasxa.

«Tute vere», jesis Fenicxka. «Same Mitja ne al cxiu permesas, ke oni lin prenu sur la manojn.»

«Kaj al mi, cxu li permesos?» demandis Arkadio, kiu iom da tempo staris flanke, sed fine proksimigxis al la lauxbo. Li logis al si Mitjan, sed la infano jxetis la kapon posten kaj komencis krii; Fenicxka konfuzigxis.

«Alian fojon, kiam li kutimos al mi», diris Arkadio amike.

Ambaux amikoj foriris.

«Kia oni nomas sxin?» demandis Bazarov.

«Fenicxka… Feodosia», respondis Arkadio.

«Kaj laux la nomo de sxia patro… Ankaux tion oni devas scii.»

«Nikolavna.»

«Bene. Al mi placxas en sxi, ke sxi ne estas tro konfuzita. Ekzistas personoj, kiuj kondamnus tion. Kia sensencajxo? Kial sxi devas konfuzigxi? Sxi estas patrino, do sxi estas prava.»

«Sxi estas prava», rimarkis Arkadio, «sed mia patro…»

«Ankaux li estas prava», interrompis lin Bazarov.

«Ne… ne tia estas mia opinio.»

«Sxajnas, ke vi preferus ne dividi la heredajxon.»

«Kiel vi ne hontas supozi cxe mi tiajn pensojn!» fajre ekkriis Arkadio. «Ne de tiu vidpunkto mi mallauxdas mian patron; mi opinias, ke li devus edzigxi kun sxi.»

«He, he!» trankvile diris Bazarov. «Kia grandanimeco! Vi do ne neas la gravecon de la edzigxo; tion mi ne supozus pri vi.»

La amikoj kelke da pasxoj iris silente.

«Mi vidis la tutan bienon de via patro», rekomencis Bazarov. «La brutaro estas mizera, la cxevaloj tauxgas plu por nenio. La konstruajxoj ankaux ne multe valoras, la laboristoj sxajnas teruraj drinkuloj; la intendanto estas aux malsagxulo aux fripono, — la afero ne estas por mi ankoraux tute klara.»

«Severa vi estas hodiaux, Eugeno Vasilicx. »

«La bravaj kamparanoj certe, certe trompos vian patron. Vi konas la proverbon: ‘La rusa kamparano trompos ecx la bonan Dion.»

«Mi komencas konsenti kun la onklo», rimarkis Arkadio, «vi havas tre malaltan opinion pri la rusoj.»

«Ne grave! La sola merito de la rusoj estas, ke ili pri si mem havas plej malaltan opinion. Grave estas, ke dufoje du estas kvar, kaj cxio alia estas sensignifa.»

«Ankaux la naturo estas sensignifa?» demandis Arkadio, medite rigardante la multkolorajn kampojn, bele kaj dolcxe lumigitajn de la subiranta suno.

«Ankaux la naturo estas sensignifa, en tiu senco, kiel vi gxin komprenas. La naturo ne estas templo, sed laborejo, kaj la homo estas en gxi laboristo.»

En la sama momento de la domo alflugis al ili malrapidaj sonoj de violoncxelo. Iu ludis sentplene, kvankam per nelerta mano, la «Atendon», de Scxubert, kaj kvazaux mielo disfluis en la aero la dolcxa melodio.

«Kiu ludas?» demandis Bazarov mirigita.

«Mia patro.»

«Via patro ludas violoncxelon?»

«Jes.»

«Kian agxon havas via patro?»

«Kvardek kvar.»

Bazarov subite eksplodis per rido.

«Kial vi ridas?»

«Kial? homo kvardekkvarjara, pater familias, en la distrikto N. ludas la violoncxelon!»

Bazarov ridis kaj ridis; sed Arkadio, kiom ajn granda estis lia respekto al la majstro, cxi tiun fojon ecx ne ekridetis.

Cxapitro X

Pasis cxirkaux du semajnoj. La vivo en Marino fluis unutone: Arkadio vivis kiel sibarito, Bazarov laboris. Cxiuj en la domo kutimis al li, al liaj senceremoniaj manieroj, al liaj paroloj mallongaj kaj sekaj. Fenicxka, pli ol la aliaj, tiel kutimis al li, ke foje nokte sxi ordonis, ke oni lin veku: Mitja havis konvulsiojn; Bazarov venis, kiel ordinare, iom sxercante, iom oscedante, restis cxe sxi du horojn kaj helpis al la infano. Sed, aliflanke, Pauxlo Petrovicx per cxiuj fortoj de sia animo ekmalamis Eugenon Vasilicx: li opiniis lin fierulo, bravacxulo, cinikulo, plebano; li suspektis, ke Bazarov ne estimas lin, eble malestimas lin, lin, Pauxlon Kirsanov! Nikolao Petrovicx iom timis la junan «nihiliston», kaj dubis, cxu lia influo estas utila por Arkadio; sed li volonte auxskultis lin, volonte cxeestis liajn fizikajn kaj hxemiajn eksperimentojn. Bazarov alportis kun si mikroskopon kaj dum longaj horoj estis okupata per gxi. Ankaux la servistoj kutimis al li, kvankam li mokis ilin: ili sentis, ke malgraux cxio li estas ilia egalulo, ne sinjoro. Dunjasxa volonte sxercis kun li kaj kasxe, plensignife rigardis lin, preterkurante kvazaux juna koturnino; Petro, homo ekstreme memama kaj malsagxa, cxiam kun sulkigita frunto, homo, kies tuta merito konsistis en tio, ke li havis gxentilajn manierojn, sciis silabi kaj ofte purigis per broso sian surtuton — ecx li ridetis kaj serenigxis, kiam Bazarov turnis sian atenton al li; la buboj de la korto kuris post la «doktoro», kiel hundidoj. Sole la maljunulo Prokoficx ne amis lin, kun malgaja mieno servis lin cxe la mangxotablo, nomis lin «senfeligisto», «vagulo», kaj asertis, ke Bazarov kun siaj vangxaroj estas vera porko en arbetaro. Prokoficx, laux sia maniero, estis aristokrato ne malpli ol Pauxlo Petrovicx.

Venis la plej belaj tagoj de l’ jaro — la unuaj tagoj de junio. La vetero estis belega; vere estas, ke de malproksime minacis hxolero, sed la logxantoj de la gubernio N. jam kutimis al sxiaj vizitoj. Bazarov tre frue vekigxis kaj iris du, tri verstojn de la domo, ne por promeni (li ne amis la sencelajn promenojn), sed por kolekti herbojn, insektojn. Iafoje Arkadio akompanis lin. Revenante ili ordinare disputis, kaj Arkadio ordinare estis venkita, kvankam li parolis pli multe ol la amiko. Foje, ili pli longe restis ekstere; Nikolao Petrovicx iris renkonte al ili en la gxardenon kaj atinginte la lauxbon, li subite ekauxdis la rapidajn pasxojn kaj la vocxojn de ambaux junuloj. Ili iris cxe la alia flanko de la lauxbo, kaj ne povis lin vidi.

«Vi tro malmulte konas mian patron», diris Arkadio.

Nikolao Petrovicx restis senmova.

«Via patro estas brava homo», respondis Bazarov, «sed pasis lia tempo, kantita estas lia kanto.»

Nikolao Petrovicx etendis la orelon… Arkadio respondis nenion.

La homo, kies tempo jam pasis, staris du, tri minutojn senmove kaj malrapide ekiris hejmen.

«Antauxhieraux mi vidis, ke li legas versajxojn de Pusxkin», dauxrigis dume Bazarov. «Klarigu al li, mi petas vin, ke tio estas absurda. Li ja ne estas plu infano: jam estas tempo jxeti for cxi tiun balaajxon. Kia ideo esti romantikulo en la nuna tempo! Donu al li ian bonan libron.»

«Kion doni al li?» demandis Arkadio.

«Oni povus komenci per ‘Stoff und Kraft’ de Bilcxner.»

«Jes. Tia estis ankaux mia intenco», rimarkis aprobe Arkadio. «‘Stoff und Kraft’ estas skribita en populara lingvo…»

«Jen kiel, mi kaj vi», diris en la sama tago Nikolao Petrovicx al la frato, sidante en lia kabineto, «…ni estas jugxitaj: pasis nia tempo, kantita estas nia kanto. Eble Bazarov estas prava; sed unu afero, mi konfesas, doloras min: mi esperis gxuste nun intime kaj amike proksimigxi al Arkadio kaj jen mi restas malantauxe, li preterpasis min, ni ne povas kompreni unu la alian.»

«Kial li estas antauxe? Per kio li tiel diferencas de ni?» malpacience ekkriis Pauxlo Petrovicx. «Cxion cxi metis en lian kapon tiu sinjoro, la nihilisto. Mi malamas cxi tiun doktoracxon; laux mia opinio, li estas simple cxarlatano; mi estas certa, ke malgraux cxiuj siaj ranoj li ne multe scias, ecx en la fiziko.»

«Ne, frato, tion vi ne diru: Bazarov estas inteligenta kaj klera.»

«Kaj kia memamo abomena», ree interrompis Pauxlo Petrovicx.

«Jes», diris Nikolao Petrovicx, «li estas memama. Sxajnas, ke tio estas neevitebla; sed jen kion mi absolute ne povas kompreni. Sxajnas al mi, ke mi faras cxion, por ne resti malantauxe de la tempo: mi arangxis moderne miajn rilatojn kun la kamparanoj, mi fondis farmbienon, en la tuta gubernio oni nomas min rugxulo; mi legas, mi lernas, entute mi penas esti sur la nivelo de la moderna tempo, — kaj ili diras, ke mia kanto estas kantita. Jes, frato, mi mem komencas pensi, ke gxi estas kantita.»

«Kial?»

«Jen kial. Hodiaux mi sidis kaj legis versajxojn de Pusxkin… Tio estis ‘ciganoj’… Subite Arkadio proksimigxas al mi kaj silente, kun karesa kompato delikate, kvazaux de infano, prenis mian libron kaj metis antaux mi alian, germanan… ekridetis kaj foriris, kunprenante la libron de Pusxkin.»

«Jen kio! Kaj kian libron li donis al vi!»

«Jen cxi tiun.»

Nikolao Petrovicx elprenis el la posta posxo de la surtuto la faman brosxuron de Bucxner, la nauxan eldonon. Pauxlo Petrovicx turnis gxin en la manoj.

«Hm!» murmuris li, «Arkadio Nikolaicx sin okupas per via eduko. Cxu vi provis legi la brosxuron?»

«Mi provis.»

«Kaj?»

«Au mi estas malsagxa, aux tio cxi estas sensencajxo. Kredeble mi estas malsagxa.»

«Vi ne forgesis la germanan lingvon?» demandis Pauxlo Petrovicx.

«Mi bone komprenas germane.»

Pauxlo Petrovicx ree turnis la brosxuron en la manoj kaj kasxe rigardis la fraton. Ambaux silentis.

«Apropos», komencis Nikolao Petrovicx, videble dezirante sxangxi la temon. «Mi ricevis leteron de Koliazin.»

«De Mateo Iljicx.»

«Jes, de li. Li venis en M. por revizii la gubernion. Li estas nun alta persono. Li skribas al mi, ke li deziras, kiel parenco, vidi

Скачать:TXTPDF

Bazarov, "via patro, oni vidas, amas la bonajn pecojn. Li placxas al mi, via patro. Li estas bravulo. Sed oni devas konigxi", aldonis li kaj sin direktis al la lauxbo.