nin kaj invitas nin kaj Arkadion en la urbon.»
«Vi veturos?» demandis Pauxlo Petrovicx.
«Ne; kaj vi?»
«Ankaux mi ne veturos. Mi tute ne vidas la neceson sin treni kvindek verstojn pro liaj belaj okuloj. Mathieu volas sin montri al ni en sia tuta gloro; la diablo lin prenu. Suficxos por li la incenso de la oficistaro. Io eksterordinara, sekreta konsilisto! Se mi dauxrigus mian servadon, tiun cxi malsagxan kaj mizeran vivon, mi estus nun generalo-adjutanto. Cetere, vi kaj mi… nia kanto jam estas kantita.»
«Jes, frato; evidente venis jam la tempo mendi cxerkojn kaj kruci la manojn sur la brusto», rimarkis Nikolao Petrovicx kun sopiro.
«Ne, frato; mi ne kapitulacos tiel facile», murmuris Pauxlo Petrovicx. «Ni ankoraux batalos kontraux la doktoro, mi tion antauxsentas.»
La batalo okazis en la sama tago cxe la vespera teo. Pauxlo Petrovicx venis en la salonon jam batalpreta, incitita kaj sensxanceligxa. Li atendis nur pretekston, por sin jxeti kontraux la malamiko, sed preteksto longe ne venis. Bazarov gxenerale parolis malmulte en la cxeesto de la «maljunuloj Kirsanov» (tiaj li nomis ambaux fratojn), kaj en tiu vespero li ne estis bonhumora kaj silente trinkis teon, unu glason post alia. Pauxlo Petrovicx brulis pro malpacienco; fine lia deziro plenumigxis. Oni parolis pri unu el la najbaraj bienuloj. «Sentauxgulo, aristokratacxo», indiferente diris Bazarov, kiu renkontadis lin en Peterburgo.
«Permesu al mi demandi vin», komencis Pauxlo Petrovicx, kaj liaj lipoj tremis, «laux via opinio la vortoj «sentauxgulo» kaj «aristokrato» signifas la samon!»
«Mi diris: «aristokratacxo», respondis Bazarov, malrapide sorbante sian teon.
«Jes; sed mi supozas, ke vi havas la saman opinion pri la aristokratoj kaj aristokratacxoj. Mi opinias mia devo deklari al vi, ke mi ne konsentas kun vi. Mi kuragxas diri, ke cxiuj konas min kiel homon liberalan kaj amantan la progreson; sed gxuste tial mi estimas la aristokratojn, la verajn. Rememoru, estimata sinjoro (de tiuj cxi vortoj Bazarov levis la okulojn al Pauxlo Petrovicx), rememoru, estimata sinjoro», ripetis li per akra vocxo, «la anglajn aristokratojn. Ili ne cedas ecx minimume de siaj rajtoj, kaj tial ili respektas la rajtojn de la aliaj; ili postulas la plenumon de la devoj rilate al ili; kaj tial ili mem plenumas siajn devojn. La aristokrataro donis la liberecon al Anglujo kaj subtenas gxin.»
«Ni auxdis multfoje cxi tiun rakonton», diris Bazarov, «sed kion vi volas pruvi per tio?»
«Estimata sinjoro, mi volas pruvi per tio (Pauxlo Petrovicx elparolis la lastan vorton laux la popola dirmaniero; kiam li koleris, li faris tion intence, kvankam li bone sciis, ke tio estas kontraux la reguloj de la gramatiko. Tiu cxi stranga kutimo estos heredajxo de la tempoj de Aleksandro I. La tiamaj altranguloj, en la maloftaj okazoj, kiam ili parolis la gepatran lingvon, uzis kelkajn tiajn popolajn vortojn, kvazaux por komprenigi, ke ili estas pursangaj rusoj, sed samtempe altranguloj, al kiuj estas permesite malsxati la regulojn, faritajn por la lernantoj) — mi volas pruvi per tio, ke sen la sento de la memestimo — en la aristokrato cxi tiu sento estas tre forta — ekzistas nenia firma fundamento por la socia… bien public… por la socia konstruajxo. La individuo, estimata sinjoro, jen la cxefa afero; la homa individuo devas esti fortika, kiel sxtonego, cxar sur gxi cxion oni konstruas. Mi tre bone scias, ekzemple, ke vi trovas ridindaj miajn kutimojn, mian kostumon, mian amon al pureco, sed cxio cxi estas rezultato de la sento de l’ memestimo, de la sento de la devo, jes sinjoro, de la devo. Mi vivas en la kamparo, en provinca angulo, sed mi ne malzorgas mian personon, mi estimas en mi la homon.»
«Permesu, Pauxlo Petrovicx», diris Bazarov, «vi estimas vin kaj sidas kun krucitaj brakoj; kian utilon tio donas al bien public? Se vi ne estimus gxin, vi farus la samon.»
Pauxlo Petrovicx paligxis.
«Tio estas tute alia demando. Mi tute ne volas klarigi al vi nun, kial mi sidas kun krucitaj brakoj, kiel vi diras. Mi volas nur rememorigi al vi, ke la aristokratismo estas principo, kaj ke nur nemoralaj aux senvaloraj homoj povas en nia tempo vivi sen principoj. Mi diris tion al Arkadio en la dua tago post lia alveno, mi ripetas tion nun al vi. Cxu ne vere, Nikolao?»
Nikolao Petrovicx jese balancis la kapon.
«Aristokratismo, liberalismo, progreso, principoj», ripetis dume Bazarov, «kiom da fremdaj por la rusoj… kaj senutilaj vortoj! La rusoj tute ne bezonas ilin.»
«Kion ili bezonas, laux via opinio? Kiam oni auxskultas vin, oni venas al la konkludo, ke ni estas ekster la homaro, ekster gxiaj legxoj. Pripensu, la logiko de la historio postulas…»
«Por kio ni bezonas la logikon? Ni vivas tre bone sen gxi.»
«Kiel?»
«Jen kiel. Vi, mi supozas, ne bezonas la logikon por meti pecon da pano en vian busxon, kiam vi estas malsata. Por kio cxiuj cxi abstraktajxoj?»
Pauxlo Petrovicx eksvingis la manojn.
«Mi plu ne komprenas vin. Vi ofendas la rusan popolon. Mi ne komprenas, kiel oni povas malsxati la principojn, la regulojn? Kio direktas vin en la vivo?»
«Mi jam diris al vi, onklo, ke ni malsxatas la auxtoritatojn», sin miksis Arkadio en la disputon.
«Ni agas, direktataj de tio, kion ni opinias utila», respondis Bazarov. «En la nuna tempo plej utile estas nei, kaj ni neas.»
«Cxion?»
«Cxion.»
«Kion vi diras? Ne sole la arton, la poezion… sed ankaux… terure estas diri…»
«Cxion», kun neesprimebla trankvilo ripetis Bazarov.
Pauxlo Petrovicx fikse rigardis lin. Li ne atendis tian respondon.
Arkadio rugxigxis pro plezuro.
«Tamen, permesu», ekparolis Nikolao Petrovicx. «Vi cxion neas, aux pli gxustadire, vi cxion detruas… Sed oni devas ankaux konstrui.»
«Tio ne estas nia afero… Antauxe oni devas purigi la lokon.»
«La nuntempa stato de la popolo tion postulas», grave aldonis Arkadio. «Ni devas plenumi cxi tiujn postulojn, ni ne havas la rajton zorgi pri la kontentigxo de la propra egoismo.»
La lasta frazo, oni povis rimarki, ne placxis al Bazarov; gxi havis odoron de la filozofio, tio estas de la romantismo, cxar Bazarov ankaux la filozofion nomis romantismo, sed li ne trovis necesa refuti sian junan lernanton.
«Ne, ne!» ekkriis Pauxlo Petrovicx kun subita eksplodo, «Mi ne volas kredi, ke vi, sinjoroj, efektive konas la rusan popolon, ke vi estas reprezentantoj de gxiaj bezonoj, de gxiaj deziroj. Ne, la rusa popolo ne estas tia, kia vi imagas gxin. Gxi pie respektas la tradicion, la familion, gxi ne povas vivi sen kredo…»
«Mi ne diskutos kontraux tio», interrompis Bazarov, «mi ecx estas preta konsenti, ke en tio vi estas prava.»
«Kaj se mi estas prava…»
«Tamen tio cxi pruvas nenion.»
«Jes, pruvas nenion», ripetis Arkadio kun memcerteco de sperta sxakludanto, kiu antauxvidis, sxajne lertan pasxon de la kontrauxulo, kaj tial tute ne konfuzigxis.
«Kiamaniere tio pruvas nenion?» murmuris Pauxlo Petrovicx mirigite. «Do vi marsxas kontraux via popolo?»
«Ecx se estus tiel?» ekkriis Bazarov. «La popolo kredas, ke kiam tondras, la profeto Elio promenas en la cxielo en kalesxo. Do? Cxu mi devas konsenti kun gxi? Krom tio, gxi estas rusa, kaj cxu mi mem ne estas ruso?»
«Ne, post cxio, kion vi jxus diris, vi ne estas ruso! Mi ne povas opinii vin ruso.»
«Mia avo plugis la teron», fiere respondis Bazarov. «Demandu iun ajn el viaj kamparanoj, kiun el ni du, vin aux min, li pli volonte nomos sia samlandano. Vi ne scias ecx paroli kun li.»
«Kaj vi parolas kun li kaj samtempe malestimas lin.»
«Kial ne, se li meritas malestimon? Vi mallauxdas mian vidmanieron, sed kiu diris al vi, ke gxi estas en mi okaza, ke gxi ne estas kauxzita de la sama popola spirito, por kiu vi tiel batalas?»
«Kompreneble! Tre necesaj estas la nihilistoj!»
«Cxu ili estas necesaj, aux ne, ne estas nia afero decidi. Ankaux vi ja opinias vin ne senutila.»
«Sinjoroj, sinjoroj, mi petas vin, lasu la personojn!» ekkriis Nikolao Petrovicx kaj levigxis.
Pauxlo Petrovicx ekridetis kaj metinte la manon sur la sxultron de l’ frato, devigis lin ree sidigxi.
«Estu trankvila», diris li. «Mi ne forgesos min, gxuste pro la sento de la memestimo, kiun tiel senkompate mokas la sinjoro… la sinjoro doktoro. Permesu», dauxrigis li, sin turnante ree al Bazarov, «eble vi pensas, ke via doktrino estas nova? Vane vi imagas tion. La materialismo, kiun vi predikas, multfoje jam estis moda, kaj cxiam bankrotis…»
«Ree fremda vorto!» interrompis lin Bazarov. Li komencis koleri, kaj lia vizagxo ekhavis kupran kaj vulgaran koloron. «Antaux cxio ni nenion predikas, tio ne estas nia kutimo.»
«Kion do vi faras?»
«Jen kion ni faras. Iam, antaux nelonge, ni diris, ke niaj oficistoj estas korupteblaj, ke ni posedas nek vojojn, nek komercon, nek tauxgajn jugxajn instituciojn…»
«Jes, jes, vi estas akuzantoj; tiaj, sxajnas, oni nomas vin. Mi konsentas kun multaj el viaj akuzoj, sed…»
«Kaj poste ni konvinkigxis, ke sole babili, cxiam babili pri niaj ulceroj kondukas nur al senutilajxoj, al doktrinismo; ni rimarkis, ke ankaux niaj prudentuloj, tiel nomataj progresemaj homoj kaj akuzantoj valoras nenion, ke ni nin okupas per sensencajxoj, diskutas pri ia arto, senkonscia krea kapablo, parlamentismo, neceso havi advokatojn kaj la diablo scias pri kio, kiam oni devus zorgi pri la cxiutaga pano, kiam plej kruda supersticxo sufokas nin, kiam cxiuj niaj akciaj kompanioj bankrotas sole pro tio, ke mankas honestaj homoj, kiam ecx la libereco, pri kiu klopodas la registaro, alportos kredeble neniun utilon, cxar la kamparano volonte sxtelus de si mem, por sin veneni en la drinkejo.»
«Jes», interrompis Pauxlo Petrovicx, «jes: vi pri cxio cxi konvinkigxis kaj decidis mem entrepreni nenion seriozan.»
«Kaj decidis entrepreni nenion», malgaje ripetis Bazarov. Li subite ekkoleris kontraux si mem, ke li tiel multe parolis kun la aristokrato.
«Kaj nur insulti?»
«Kaj insulti.»
«Kaj tion oni nomas nihilismo!»
«Kaj tion oni nornas nihilismo», ree ripetis Bazarov kaj tiun cxi fojon per intence provokanta tono.
Pauxlo Petrovicx iom palpebrumis.
«Jen kio!» diris li per strange trankvila vocxo. «La nihilismo devas resanigi cxion, kaj vi, vi estas niaj savantoj kaj herooj. Sed kial vi insultas la aliajn, ekzemple tiujn akuzantojn? Cxu vi ne same babilas, kiel cxiuj?»
«Eble alia, sed cxi tiu peko ne sxargxas nian konsciencon», diris Bazarov tra la