al arogantulo.
La ludo nelonge dauxris post tiu sceno; cxiuj ekfartis iom gxenite, ne nur pro la sceno, sed pro iu nedifinita, sed tre peza sento.
Neniu pri tio parolis, sed cxiu konsciis gxin kaj en si kaj en sia najbaro. Majdanov deklamis al ni siajn versojn, kaj Malevskij kun afekta ardo lauxdegis ilin. «Kiel li nun volas sxajnigi sin bonkora», — Lusxin flustris al mi. Ni baldaux disiris. Zinaidan subite atakis pensado; la princino ordonis sciigi, ke sxin doloras la kapo; Nirmackij ekplendis pri siaj reuxmatismoj.
Mi longe ne povis ekdormi, la rakonto de Zinaida mirigis min.
— Cxu en tio estas aludo? — mi demandis min mem, — sed kiun kaj kion sxi aludas? Se vere estas aludindo… kiel eblas kuragxi? Ne, ne povas esti, — mi flustris turnigxante enlite sur alian flankon, de unu varma vango sur la alian… Sed mi rememoris ankaux la esprimon de la vizagxo de Zinaida dum sxia rakonto… Mi rememoris ankaux la eksklamon, flugintan el la busxo de Lusxin en Neskucxnyj, sxiajn subitajn sxangxojn en la rilato al mi — kaj konjektoj tumultis en mia kapo. «Kiu li estas?» Tiuj vortoj kvazaux sxvebus antaux miaj okuloj, vortoj desegnitaj en la obskuro. Kvazaux malalta sinistra nubo pendus super mi — kaj mi sentus gxian premon — kaj mi atendus gxian fulmon. En la lasta tempo mi alkutimigxis al multo cxe Zasekinoj: malordemo, kandelstumpoj, rompitaj trancxiloj kaj forkoj, sombra Vonifatij, cxambristinoj en vestoj trivitaj, la manieroj de la princino mem — tiu stranga vivo ne plu mirigis min… Sed mi ne povis alkutimigxi al tio, kion mi svage imagis pri Zinaida. «Avanturierino», — mia patrino foje nomis sxin. Avanturierino — sxi, mia idolo, mia dio! Tiu titolo estis bruliganta min, mi penis eskapi el gxi en la kusenon kaj indignis — sed samtempe mi pri cxio konsentis, mi cxion oferus nur por farigxi la cxefontana felicxulo!..
Mia sango bolis kaj freneze cirkulis. «La gxardenon… fontano. — mi ekpensis. — Mi iru en la gxardenon». Mi rapide vestigxis kaj forglitis el la hejmo. La nokto obskuris, la arboj apenaux susuris; el la cxielo faladis softa frisko; la legomejo fluigis fenkolan aromon. Mi lauxiris cxiujn aleojn; la sonoj de miaj pasxoj gxenis kaj fresxigis min; mi estis haltanta, atendis, auxskultis la batadon de l’ koro — fortan kaj rapidan. Fine mi proksimigxis al la barilo kaj apogis min sur minca stango. Subite — aux nura sxajno? — je kelkaj pasxoj de mi trakuris virina silueto… Mi strecxis la okulojn en la mallumon kaj retenis la spiron. Kio estas gxi? Cxu vere pasxoj, aux denove la bato de l’ koro? «Kiu estas?» — mi softe elbalbutis. Cxu denove? retenata rido? Aux la folioj susuris? aux suspiro tutproksima? Mi ektimis… «Kiu estas?» — mi ripetis ecx pli softe.
La aero pormomente ekturbulis, en la cxielo ekbrilis fajra strieto: stelo trakuris. «Zinaida» — mi volis demandi, sed la vorto mortis surlipe. Kaj subite la tuta cxirkauxo profunde ekmutis, kiel ofte okazas noktomeze… Ecx lokustoj cxesis grinci inter la arboj, nur ie fenestro klakis. Mi iom staris kaj revenis en mian cxambron, al mia frostigxinta lito. Mi sentis strangan emocion: kvazaux mi venus al rendevuo kaj restus sola kaj preterirus fremdan felicxon.
CxAPITRO 17
En la sekva tago mi vidis Zinaidan nur okulrande, sxi kun la princino ien veturis per fiakro. Tamen mi vidis Lusxin’on, kiu apenaux degnis saluti al mi kaj Malevskij. La juna grafo vidigis la dentojn per rideto kaj amike ekkonversis kun mi. El inter la frekventuloj de la dometo nur li sukcesis hejmigxi cxe ni kaj ekplacxis al la patrino. La patro ne sxatis lin kaj traktis lin kun ofenda gxentilo.
— Ah, monsieur le page! — komencis Malevskij, — mi tre gxojas vin renkonti. Kion faras via plejbela regxino?
Lia fresxa, bela vizagxo tiel nauxzis min tiumomente — kaj li rigardis min tiel moleste-ludeme — ke mi tute ne respondis al li.
— Cxu vi plu pauxtas? — li dauxrigis. — Vane. Ja ne estas mi, kiu promociis vin pagxio, kaj precipe la regxinoj havas pagxiojn. Sed permesu rimarkigi, ke vi malzorge plenumas vian taskon.
— Cxu?
— La pagxioj devas cxiami cxe la regantinoj; la pagxioj devas scii kion tiuj faras; ili devas observi tiujn — li aldonis per pli softa vocxo — tage kaj nokte.
— Kion vi volas diri?
— Kion mi volas diri? Sxajnas, ke mi klare esprimas min. Tage kaj nokte. Nu, tage oni povas fusxe servi; tage lumas kaj homoj multas, sed nokte — jen kiam oni atendu la peston. Mi sxatus konsili, ke vi maldormu nokte, kaj observu, plenforte observu. Memoru, en la gxardeno, nokte, cxe l’ fontano, tie oni devas dejxori. Vi poste dankos min.
Malevskij ekridis kaj montris al mi sian dorson. Li, kredeble, ne opiniis siajn vortojn tro gravaj; li havis la reputacion de brila mistifikisto kaj famis pro sia povo dupigi la homojn en maskobaloj, kion premisis lia senkonscia mensogemo plene saturanta lin… Li volis nur moketi min, sed cxiu lia vorto kvazaux veneno fluis tra miaj vejnoj. La sango atakis mian kapon. «Ha! Tiel! — mi diris al mi mem. — Bone! Do, mi ne senkauxze estis logita en la gxardenon! Ne estos tiel!» — mi lauxte kriis, kvankam mi ne sciis, kio ne devas tieli. «Cxu mem Malevskij bonvenos en la gxardenon, — mi estis rezonanta (li eble elbabilis la sekreton; por tio lia insolento suficxas), — cxu iu alia (la barilo de nia gxardeno ja tre malaltas, kaj oni povas senpene transgrimpi gxin), — sed ne plej mielan farton havos la ul’ de mi kaptota! Al neniu mi konsilus tiam renkontigxi kun mi. Mi pruvos al la tuta mondo, ankaux al sxi, la perfidulino (mi ver-vere nomis sxin perfidulino), ke mi scias vengxi!»
Mi revenis en mian cxambron, prenis el la skribotabla tirkesto la tiel nomatan «anglan» trancxilon, fingre ekzamenis la klingon kaj kun frida atentema rezoluto sxovis la trancxilon en la posxon, kvazaux tiajn aferojn mi farus ofte kaj senskrupule. Mia koro malice levigxis kaj restis rigida. Mi gxis la nokto restis kun kunsxovitaj brovoj kaj fermita busxo. Mi ofte promenis tien kaj reen, premante en la posxo la varmigxintan trancxilon kaj anticipe preparadis min al la terura io. Tiuj novaj sentoj, ne pli frue spertitaj, tiom akaparis kaj distris min, ke pri mem Zinaida mi apenaux memoris. Min cxiam halucinis: Aleko, la juna cigano — «Juna belul’, kienas vi? — Kusxu…», kaj poste: «Vidu, la sango vin aspergis!.. Ho, kio estis?..» — «Bagatel’!» Kun feroca rideto mi ripetis tiun «Bagatel’!» La patro mankis hejme, sed la panjo, kiu de kelka tempo aspektis iom incitita, sxi atentis mian fatalan aspekton kaj diris al mi cxe l’ vespermangxo: «Kial vi pauxtas kiel ofendita bubo?» Mi respondis al sxi per indulga rideto kaj pensis: «Se ili scius!» La horlogxo gongis dek unu fojojn; mi reiris en mian cxambron kaj sen demeti la vestojn atendis la noktomezon; fine la horlogxo gongis ankaux gxin. «La tempo venis» — mi flustris tradente, komplete butonumis min, ecx refaldis la manikojn kaj eliris gxardenen.
Jam pli frue mi elektis la gardolokon rande de l’ gxardeno, kie la barilo, disiganta nian terenon disde la Zasekina, venas al la komuna muro. Tie, starante sub malaltaj densaj brancxoj de soleca abio mi vidis la cxirkauxajxon tiom bone, kiom permesis la nokta obskuro. Apude zigzagis pado, kiu cxiam sxajnis al mi mistera; gxi serpentumis sub la barilo konservanta cxi loke la spurojn de la transirantaj piedoj, kaj kondukis al la ronda pavilono formita el densaj akacioj. Mi atingis la abion, apogis min cxe la trunko kaj komencis la dejxoron.
La nokto estis kvieta samkiel hieraux, sed la nuboj sur la cxielo malpli multis — la konturoj de la arbustoj, ecx tiuj de altaj floroj, videblis pli klare. La unuaj momentoj de la atendo estis lacigaj, preskaux timigaj. Mi jam firme decidis agi, nur cerbumis, kiel mi agu. Cxu tondri: «Kien vi iras? Halt! diru — aliel morto!» — aux simple murdi… Cxiu sono, susuro kaj flustro sxajnis al mi grava kaj neordinara. Mi pretigxis… Klinis min antauxen… Sed pasis duona horo, unu horo, kaj mia sango kvietigxis, farigxis malvarma. La konscio, ke mi faras tion vane, aperas iom ridinda, ke Malevskij nur sxercis — tiu konscio komencis penetri en mian animon. Mi forlasis mian kasxejon kaj trairis la tutan gxardenon. Kvazaux spite al mi, ecx brueto nenie auxdigxis; cxio dormis; ecx nia hundo volvigxinta cxe l’ pordeto kvazaux pufo, ecx gxi spektis songxojn.
Mi grimpis sur la ruinigxintan orangxerion, ekvidis antaux mi vastan kamparon, rememoris pri la renkontoj kun Zinaida kaj enpensigxis…
Mi ektremis… Mi sxajnis auxdi knaron de apertata pordo, poste facilan krakon de frakasita brancxo. Mi dusalte mallevigxis de sur la ruinajxo kaj rigidigxis. Rapidaj, facilaj, sed atentaj pasxoj klare sonis en la gxardeno. Ili estis proksimigxantaj al mi. «Jen, li… Jen, li, finfine!» — fulmis en mia koro.
Mi konvulsie elposxigis la trancxilon, konvulsie malfermis gxin — iuj rugxaj fajreroj karuselis antaux miaj okuloj.
Pro timo kaj malico hirtigxis la haroj sur la kapo… La pasxoj direktigxis ekzakte al mi — mi fleksigxis kaj trenigxis renkonte al ili… Aperis iu viro… Dio mia! La patro!
Mi tuj rekonis lin, kvankam li estis kovrita per malhela mantelo kaj tiris la cxapon sur la vizagxon. Fingropinte li preteris. Ne rimarkis min, kvankam nenio min sxirmis, sed mi tiom kurbigxis kaj sxrumpis, ke sxajnis kvazaux mi sternigxus surtere. La jxaluza, murdonta Otelo subite transformigxis en lernanton… Mi tiom timis la surprizan aperon de l’patro, ke komence ecx ne rimarkis de kie li iris kaj kien li vanuis. Tiam mi nur rektigxis kaj pensis: «Por kio la patro nokte pasxadas tra la gxardeno?» — kaj denove cxio silentigxis. Pro la timo mi ellasis la trancxilon sur la herbojn, sed ecx ne sercxis gxin. Mi tre hontis.