Сайт продается, подробности: whatsapp telegram
Скачать:PDFTXT
La unua amo

patro!

Matene de la tago, kiam li havis la apopleksion, li komencis skribi al mi leteron en la franca. «Filo mia, — li leteris al mi, — timu amon virinan, timu tiun felicxon, tiun venenon…» La panjo post lia forpaso sendis suficxe grandan monsumon en Moskvon.

CxAPITRO 22

Pasis cxirkaux kvar jaroj. Mi jxus finis la universitaton, kaj ne sciis klare kion mi faru, kiun pordon mi frapu; dume mi farniente vagadis. Iun belan vesperon en teatro mi renkontis Majdanov’on.

Li jam sukcesis edzigxi kaj komencis ofici, sed mi ne trovis lin sxangxigxinta. Li same senbezone ekzaltigxis kaj same subite perdis la kuragxon.

— Cetere, — li diris al mi, — cxi tie estas sinjorino Doljskaja.

— Kiu sinjorino Doljskaja?

— Cxu vi forgesis? La eksa princidino Zasekina, kiun ni cxiuj, samkiel ankaux vi, amis tiam. Cxu vi memoras, en la vilao apud Neskucxnyj?

— Cxu sxi ‘stas la edzino de Doljskij?

— Jes.

— Kaj sxi estas cxi tie, en la teatro?

— Ne, en Peterburgo, sxi venis cxi tien antaux kelkaj tagoj, veturonte al eksterlando.

— Kio estas sxia edzo?

— Bonega viro. Ricxa. Mia moskva kunlaborinto. Komprenu, ke post tiu historio… vi ja devas bonege scii (Majdanov grave mienis)… edzinigxo ne estis facila por sxi; estis ja postsekvoj… sed kun sxia sagxo cxion eblis fari. Venu al sxi, sxi gxojos revidi vin. Sxi farigxis ecx pli bela.

Majdanov donis al mi la adreson de Zinaida. Sxi restadis en la hotelo «Demut». La pasintaj rememoroj denove ekflagris… mi jxuris jam sekvont-tage viziti mian iaman «pasi-objekton». Sed intervenis iuj aferoj: pasis unu semajno, alia, kaj kiam mi, finfine, iris en la hotelon «Demut» kaj informigxis pri sinjorino Doljskaja — mi eksciis, ke sxi antaux kvar tagoj subite mortis dum la akusxo.

Io kvazaux pikus mian koron. La konscio, ke mi povis vidi sxin kaj ne vidis kaj neniam vidos — tiu amara konscio pincxis min per la forto de nerefutebla riprocxo. «Mortis!» — mi rediris stulte gapante la pordiston, silente eligxis surstraten kaj iris dio-scias-kien.

La tuta historio unumomente aperis antaux miaj okuloj. Jen kiel solvigxis, jen al kio strebis, haste kaj emociigxante, tiu juna, arda, brila vivo! Mi pensis pri tio kaj imagis la karajn trajtojn, la okulojn kaj buklojn — en malvasta kesto, en humida subtera obskuro — cxi tie, proksime de mi, kiu dume vivis, eble je kelkaj pasxoj de mia patro… Mi pensadis tiel, mi strecxis mian imagon, sed intertempe:

Mi auxdis mortsciigon el la frida busx’,

gxin fride mia kor’ akceptis, —

sonis en la animo. Ahx, juneco, juneco! Nenio vin koncernas, vi kvazaux posedus cxiujn trezorojn de la universo, ecx tristo vin amuzas, ecx la cxagreno plezurigas, vi aplombas kaj arogas, vi diras: sole mi vivas — vidu! Sed viaj tagoj rapide kuras kaj vanuas, kiel vakso sub la suno, kiel negxo… Eble la sekreto de via cxarmo estas ne la eblo fari cxion, sed la eblo pensi, ke vi cxion faros; estas la disipo de la fortoj, kiujn vi por nenio alia povas uzi; estas, ke cxiu el ni nesxerce opinias sin prodigulo, nesxerce pensas sin rajta diri: «Ho, kiom mi povus fari, se mi ne vane perdus la tempon!»

Jen ankaux mi… kion mi esperis, kion atendis, kiun brilan futuron mi antauxvidis, kiam mi apenaux akompanis per unu spiro, per morna sento unumomenta la reaperintan fantomon de mia unua amo?

Sed kiom da miaj esperoj realigxis? Nun, kiam mia vivo klinigxas al la vespero, cxu mi havas pli fresxan, pli karan rememoron ol tiun pri la rapide fluginta matena, printempa fulmotondro?

Tamen mi vane kalumnias min. Ankaux tiam, en la legxera juna tempo, mi ne restis surda je tiu trista vocxo vokanta min, je la solena sono atinginta min el la transa mondo.

Mi memoras, ke kelkajn tagojn post kiam mi eksciis pri la morto de Zinaida, mi mem laux la propra nerezistebla inklino cxeestis morton de povra oldulino, kiu logxis en la sama domo kun ni. Cxifone kovrita, sur duraj tabuloj, kun sako sub la kapo, sxi estis mortanta peze kaj turmente.

Sxia tuta vivo pasis en amara batalo kontraux la konstanta mizero. Sxi ne vidis gxojon, ne frandis la mielon de l’ felicxo — sxajne, kial sxi ne gxoje renkontu la morton, sian liberigxon, sian kvieton? Sed dum sxia kaduka korpo dauxrigis rezisti, dum sxia brusto ankoraux turmente levigxis sub la glacia mano premanta sxin, dum sxin ne forlasis la lastaj fortoj, la avino faradis la signon de kruco kaj flustris: «Sinjoro, pardonu al mi kulpojn miajn», — kaj nur kune kun la lasta fajrero de l’ konscio en sxiaj okuloj vanuis la esprimo de timo kaj teruro de l’ forpaso. Kaj mi memoras, ke cxi tie, cxe l’ mortolito de l’ povra oldulino, min kaptis la teruro pri Zinaida, kaj mi ekvolis pregxi por sxi, por la patro — ankaux por mi.

1860

Tradukoj de la francaj vortoj kaj esprimoj, uzitaj en la teksto

Tre vulgara virino (fr.).

La hidaj monaferoj (fr.).

Parizano (fr.).

Kio mi estas por sxi? (fr.).

Kun manieroj de kudristineto (fr.).

Sinjoroj (fr.).

Sinjoro (fr.).

Edukitaj (fr.).

Virino kapabla je cxio (fr.).

Inter kvar okuloj (fr.).

Silentu (fr.).

Dankon (fr.).

De la franca vorto «aventuri?re», t.e. aventuristino.

Ha, sinjoro pagxio (fr.).

Pursanga cxevalo (fr.).

Vi devas disigxi de tiu… (fr.).

NOTOJ

Annenkov P.V. (1812?-1887). Rusa publicisto, kritikisto, literaturhistoriisto. Editoro de la unua plena verkaro de A.S.Pusxkin. Konato kaj recenzanto de I.S.Turgenev.

Kajdanov I.K. (1780-1843). Rusa pedagogo kaj historiisto. Auxtoro de lernolibroj pri historio, uzataj en la 1830aj jaroj.

…mia amiko Tonkosxejev. Aludo al la romano de A.Tonkocxejev «El Trovador, aux Vengxo kontraux vengxo: Hispana historio», en kiu estis uzitaj renversitaj demandosignoj, kiel en la hispana lingvo.

…kiel Polonio. En la 2a sceno de la 3a akto de «Hamleto» Polonio trifoje konsentis kun Hamleto, ke nubo aspektas kiel kamelo, kiel mustelo kaj kiel baleno.

Frejtag. Konata moskva trejnisto kaj manegxestro en la 1830aj jaroj.

Malek-Adel, forportanta Matildan. Protagonistoj de la romano de franca verkistino S.Cotten (1770-1870) «Matilda aux krucmilitoj».

«Ne blanka negxo». Malnova rusa popolkanto.

Barbier A. (1805-1882). Franca poeto, auxtoro de la poemaro «Jamboj».

La Telegrafo. «Moskovskij Telegraf» — liberala literatura revuo eldonata en Moskvo sub la redakto de N.A.Polev en 1825-1834.

Aleko… juna cigano. Protagonistoj de la poemo de A.S.Pusxkin «Ciganoj». Ankaux la citataj fragmentoj estas el tiu poemo.

Mi auxdis… Versoj el la poemo de A.S.Pusxkin «Sub la cxiela blu’ de sia kara land'».

Se vi deziras publikigi cxi tiun tekston, bonvolu skribi al la redakcio por peti permeson (kiun ni versxajne donos).

Скачать:PDFTXT

patro! Matene de la tago, kiam li havis la apopleksion, li komencis skribi al mi leteron en la franca. "Filo mia, - li leteris al mi, - timu amon virinan,